La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Kontrakto kun diablo

Antaŭ tre tre longe dum la tempo de servuto, sinjoroj ege afliktadis vilaĝajn homojn. Se iu ajn malfruiĝis al la bienaj laboroj aŭ ne pagis impostojn ĝustatempe, li estis kruele vergata.

Iam revenas el la bieno homo, dolorege vergita, kaj kortuŝe ploras, jene parolante:

– Ho ve, kia malfeliĉo, kia malfeliĉo!

Dume li iris preter marĉaro, en kiu loĝis lama diablo je la nomo Malfeliĉo. Jen li hop kaj ekstaras antaŭ la homo.

– Mi estas Malfeliĉo. Kial vi vokis min?

– Mi vokis nenian Malfeliĉon, ĉar mi mem havas sufiĉe da ili, – respondis la homo. – Hodiaŭ en la bienomi estis tiel batita, ke ne plu estas nedifektita loko sur mi, kaj morgaŭ ili promesis plimultigi. Ili diras, ke mi impostojn ne pagas, sed kial mi povu pagi, ne havante eĉ unu groŝon ĉe mi.

La diablo palpebrumis al li per unu okulo kaj diras:

– Kion vi donos al mi, se mi liveros monon al vi por pagi ĉiujn impostojn al la sinjoro?

– Kion mi povas doni, se mi nenion havas, – respondĵetis la homo kaj emis foriri, tamen la diablo haltigis lin.

– Ne urĝu! – kaptis lin je la maniko. – Fordonu al mi tion, kion vi hejme ne lasis kaj mi vian grajnejon verŝos plenan da mono.

„Kion mi ne lasis hejme, – pensas la homo. – La diablo verŝajne desiras trompi min, sed pritaksante la morgaŭan vergadon, mi devas vole-nevole konsenti. La grajnejo plena da mono... Ho, kia multego tio estas.

– Bone, – diris la homo. – Mi konsentas!

– Tiuokaze subskribu – la diablo prezentis al li peceton da virbova ledo. – Subskribu per sia sango!

La homo tranĉetis sian fingron kaj subskribis.

– Atentu, ke la mono estu preta ĉi-vespere.

– Neafliktiĝu! – respondĵetis la diablo. – Vi ankoraŭ ne estos veninta hejmen, kiam la mono kuŝos en via grajnejo.

Venis la homo hejmen kaj eĉ ne malferminte la pordon, ekaŭdis ies ploradon per maldika voĉeto. Li timiĝis kompreninte, ke Dio donis al li infaneton, kiun li tute neatendite vendis al la diablo.

– Nenio estas farenda, – diris li. – Ĉio estas laŭ la Dia volo. Estos tiel, kiel li deziros.

Irinte al la grajnejo, li ekvidis ĝin plenan da ormoneroj.Li tuj pagis ĉiujn impostojn al la bieno kaj ekestis riĉa. Li konstruis novan loĝejon, kaj klerigis sian filon. Post la studoj la junulo ekdeziris pastriĝi kaj li eniris la pastran seminarion. Liaj studoj daŭras unu jaron, la duan jaron, sed veninte hejmen por ferii, li vidas, ke liaj gepatroj ne ĝojas pri lia pastreco, sed rigardante al li ili daŭre ploras.

– Kial vi ne ĝojas pri mia pastreco? – demandis ilin la filo. – Mi vidas, ke vi ne estas kontentaj pri mia elekto kaj la studoj.

– Kara nia filo, – respondis la patro, – ni tre ĝojas kaj deziras, ke vi estu pastro, sed mi devas malkovri al vi terurn sekreton, kiun vi ne konis: mi vendis vin al diablo.

Kaj li ekrakontis, kiel li dolorege batita, revenadis hejmen, plendante pri siaj malfeliĉoj:

– Tiam tute neatendite el la marĉo aperis diablo je la nomo Malfeliĉo, kiu trompis min, promesante multegon da mono interŝanĝe pro tio, kiun mi ne estis lasinta hejme. Mi konsentis pro la bezono da mono, kaj veninte mi trovis vin naskiĝintan. Pardonu min pro la okazintaĵo.

– Dankon, patro, ke vi ĉion diris al mi, – rapide respondisla fraŭlo. – Nun mi iros al la Sankta Papo por ekkoni, kio estas farenda. Kaj vi ne ekscitiĝu, estas eta problemo la diablo kaj liaj trompaj dokumentoj.

Li surmetis pastrajn vestojn kaj ekiris al la Sankta Papo. Iras li unu tagon, iras alian, tamen ne videblas la fino de la vojo. Finfine iam vespere apud arbaro li venis ĉe la domo, en kiu li trovis nur virinojn kuirantajn vespermanĝon. Ekvidinte la fraŭlon, ili diris:

– Pastreto kara, iru ien alien, ĉar kiam venos niaj edzoj kaj trovos vin ĉi tie, ili certe mortigos vin.

Ja iliaj edzoj estis rabistoj kaj nenies vivon ŝparadis.

– Kien mi iros, – respondis la fraŭlo, – mi estas tre laca kaj estas jam nokto. Donu al mi liton, eble ili min ne trovos.

Kompatis lin la virinoj kaj ku6igis lin en la plejbonan liton. Kiam li enlitiĝis, venis la rabistoj.

– Kial ĉi tie senteblas la odoro de fremda homo? – ili ekkriis.

La virinoj kontraŭdiradis, ke neniu ĉi tie estis, tamen ili ne kredis. Ili ekserĉis kaj trovis la fremdan homon. La fraŭlo ekvidis la rabistojn kaj pensis, ke la morto estas neevitebla.

– Kiu vi estas?Kien vi iras?

Li ekrakontis, ke li iras en Romon al la Sankta Papo kaj poste li vojaĝos al la infero por repreni de diablo la promeson, donitan de lia patro.

Eĉ la rabistaj okuloj elorbitiĝis pro scivolemo.

– Bone, vi povas iri. Nur en la infero esploru, kia loĝejo estas pretigata por ni. Ankaŭ eksciu, kiel vivas niaj patroj kaj prapatroj, kiuj ankaŭ estis rabistoj.

La fraŭlo promesis inspekti ĉion kaj reveninte rakonti pri tio.

La rabistojbone lin regalis kaj kun estimo foririgis lin en la vojaĝon.

Vojaĝante li atingis Romon, kaj irinte al la Sankta Papo demandis:

– Do, kion nun mi faru?

La Sankta Papo pensis kaj donis al li tian konsilon:

– Prenu el preĝejo iom da sanktigita akvo, prenu ŝprucilon kaj irinte al la pordego de la infero ekŝprucigu per ĝi la pordegon. Kiam la diabloj ekhurlos kaj demandos, kion vi bezonas, respondu: „La marĉa diablo trompis mian patron, aĉetinte min en la diablan proprieton. Pro la kaŭzo, ke mi apartenas al diablo, mi devas loĝi en la infero. En la centro de la infero mi konstruos preĝejon kaj ĉiutage mi ŝprucigos vin per sanktigita akvo.

Dirite – farite.Li venis al la pordego de la infero kaj eksanktigis ĝin. Ekestis grandega bruo, hurlado, ĉar la diabloj eĉ sur la inferajn murojn grimpas, kaj pleje kriegas ilia estro Licifero, katenigita en la centro de la infero.

– Ĉesu! Kion vi deziras de ni?

– Mi intencas forpeli vin el la infero kaj ĉi tie preĝejon konstrui.

– Ĉu vi ne trovas alian lokon? Kial vi nepre ĉi tie decidis?

– Mi ne trovas, ĉar vi trompis mian patron kaj de li aĉetis min. Tial mi estos kun vi kaj ĉiutage ŝprucigos vin per sanktigita akvo.

– Mi redonos tiun dokumenton, vi nur donu al ni kvieton.

– Nu, bone, – respondis la fraŭlo, – se vi redonos la dokumenton, mi foriros kaj neniam plu revenos.

– Tuj redonu al li tiun dokumenton! – ekkriis Lucifero.

La diabloj kuras tien kaj reen, sed neniu posedas la dokumenton. Tiam estis kunvokitaj ĉiuj, vagantaj tra la mondo kaj homojn trompantaj. Tuj alkuris ankaŭ la marĉa diablo je la nomo Malfeliĉo. Lucifero demandas lin:

– Ĉu vi trompis la patron de tiu ĉi infano?

– Kompreneble,– respondis ls lamulo.

– Tuj redonu la dokumenton.

– Kion plu vi pripensos? Ne donos mi!

La diabloj ekbatis, ekpinĉis lin sed tiu obstinis kaj ne donas. Tiam la fraŭlo verŝis iom da sanktigita akvo sur lin. La diablo ekjelpis kaj, eltirinte la dokumenton, redonis ĝin.

– Prenu. Mi timas, ke vi miajn okulojn forbruligos per tiu akvo.

– Ne timu. Mi nenion faros al vi, ĉar vi redonis la dokumenton. Vivu laŭ viaj kutimoj!

Li forlasis la inferon kaj direktiĝis hejmen. Revenante li vizitis la Sanktan Papon por danki lin pro la konsilo kaj rakonti pri la okazintaĵoj. La Sankta Papo mempersone sacerdotigis lin kaj tre bele benis lian vojaĝon al la gepatroj.

Survoje li trovis la rabistan domon kaj la rabistojn, atendantajn lian revenon. Ekvidinte lin li ĉirkaŭkuris kaj ekdemandis:

– Mi vidis, – respondis la fraŭlo, – viajn gepatrojn kaj geavojn spertantajn grandegajn suferojn. Mi al neniu dezirus tian finon. Kaj por vi estas pretigita eĉ pli terura loko.

La rabistoj aranĝis por li bonan vespermanĝon kaj matene akompanis lin en la vojaĝon. Ĉiuj akopanintuloj revenis hejmen, sed unu neniam lasas lin, iras kune.

– Revenu, – la juna sacerdoto diras al li, – poste vi ne trovos sian hejmon.

– Mi ne deziras reveni kaj vivi kun rabistoj. Kiam vi rakontis pri nia sorto postmorte, mi ekdeziris komenci la vivon de virta homo. Vi al mi nur fiksu penton por ĉiuj miaj malbonaj faroj.

La sacerdoto havis pomarban bastoneton. Li prenis la bastoneton, enterigis ĝin kaj ordonis al la rabisto genue iri ĉirkaŭ ĝi kaj humidigi ĝin per larmoj ĝis kiam ĝi revivos, kreskiĝos kaj donos fruktojn. Postlasinte la rabiston, li iris hejmen. La gepatroj tre ĝojis, vidante lin vivan kaj sanan kaj eĉ pli, ekkoninte ke li estis sacerdotigita de la Sankta Papo.

La juna sacerdoto, liberiĝinta el la diablaj intrigoj, estis tre pia kaj tre amata de homoj. Kun la kuro de jaroj li ekestis kanoniko, tre honora ekleziulo. Iafoje li trafis veturi laŭ la sama vojo, kiam li vojaĝis en Romon. Li estis ĉion forgesinta: la rabistan loĝejon kaj la rabistojn mem. Veturante li subite ekflaris la odoron de pomoj. Li tuj sendis serviston por esplori, kie kreskas pomujo. Ĝi estis plenplena da mirindaj pomoj, brilantaj, kiel diamantoj kaj odoranta per paradizaj aromoj. Li ekvidis, ke ĉirkaŭ la pomujo surgenue movis maljunulo kun neĝblanka hararo kaj plorante humidigis ĝin per larmoj. Surpriziĝis la servisto kaj kurkuregis al la kanoniko por diri al li pri la neniam vidita okazintaĵo. La kanonikan koron pikis rememoro pri rabisteto, al kiu antaŭ multaj jaroj li estis fiksinta la penton. Irinte li vidis, ke li estas la sama, nur ege maljuniĝinta kaj malsanuloza. La rabisto reciproke rekonis lin kaj petis, ke li aŭskultu lin, ĉar li jam baldaŭ mortos. Li estis farinta ĉion laŭ la ordono de la juna sacerdoto: li humidigis la pomarban bastoneton per larmoj kaj gnuumis ĉirkaŭ ĝi ĝis tiu ekestis potenca pomarbo, plenkreskinta per belegaj kaj ege aromaj pomoj.

Sidiĝis la kanoniko kaj konfesigis la maljunuleton. Kiam li mencias pekon, unu pomo tuj falas dela pomarbo kaj malaperas. Tiamaniere ĉiuj pomoj falis teren, ĝis kiam sur la pinto postrestis pendantaj du la plej grandaj. Silentas kaj pensas la rabisto, ĉar nenion plu li memoras. Finfine li memoris, ke li estis tre malbona por siaj gepatroj. Apenaŭ li diris ĉi-pekon, ambaŭ pomoj tuj falis teren.Tiam la kanoniko absolvis la maljunulon. La maljunulo tuj cindriĝis kaj lia animo flugis al la paradizo. Li estis sola el ĉiuj rabistoj, kiu evitis preparitan por ili inferon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.