|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis iam tre riĉa bienposedanto, sed li ne havis infanojn. Li konstante preĝis, ke Dio donu al li filon, kiu estu helpanto en lia maljunaĝo kaj ekheredu ĉiujn liajn riĉaĵojn. Finfine la Sinjoro kompatis lin kaj donis al li filon. La knabo kreskis tre agrabla kaj afabla, kaj kiam li estis sufiĉe aĝa, la patro sendis lin en lernejon. Fininte la studojn, la fraŭlo ekdeziris servi en la armeo. La patro ne emas konsenti sed la filo ne cedas:
– Ne, paĉjo, mi soldatiĝos.
Do li faris memvole. Li servis en la armeo taŭge kaj akurate kaj li estis tre ŝatata de sia estraro. Finfine li mem ekestis ĉefoficiro.
Unufoje li kun sia taĉmento partoprenis militekzercadon. Revenante tra arbaro, la soldatoj atingis malgrandan vilaĝon kaj tie ĉe la vojo staris drinkejo. La ĉefoficiro eniris la drinkejon kaj petis por ion ajn trinki. Dum la drinkejmastro preparis al li la trinkaĵon, malrapide eniris mizera ĉifonulo kaj ekpetis:
– Bonvolu kompati min, mastro, donu ion por manĝi, ĉar mi preskaŭ mortas pro malsato.
Tamen la mastro anstataŭ peco da pano suprenverŝis la mizerulon per blasfemoj kaj kriegaĉoj:
– Iru for, vi eĉ pasintfoje ne pagis por la ricevita pano.
Kaptinte la mizerulon, elpuŝis lin, sed tiu ekkuŝis ĉe la sojlo kaj tie mortis.
La ĉefoficiro demandas la mastron:
– Kiom li ŝuldis al vi?
– He, dek groŝojn, – respondis tiu.
– Kaj pro tia eta sumo vi forprenis lian vivon. Prenu jen dek groŝojn kiel la ŝuldon de la mizerulo kaj unu ormoneron por lia sepulto. Estu lia spirito pli feliĉa.
Doninte la monon li iris eksteren. Li rigardas, sed ne povas observi eĉ etan signon de sia armeo. Nenia viro videblas sen ia kialo de ilia pereo. Estas jam nokto kaj la ĉefo ne konas kion fari. Li pensis, longe pensis kaj decidis iri antaŭen laŭ la vojo. Apenaŭ li faris kelkajn paŝojn, li malantaŭe ekaŭdis voĉon:
– Amiko, turnu sin maldekstren kaj iru laŭ tiu vojo. Post ioma irado vi trovos ensorĉitan bienon, kiu bezonas savadon.
Obeinte, li turnis sin kaj ekiris laŭ la indikita vojo. Post ioma irado li vere ekvidis bienon. Li eniris ĝin, sed ĝi estis tute malplena. Li trarigardis ĉiujn ĉambrojn sed nenia viva estaĵo ĉeestis. Fine en unu ĉambro li trovis tablon pretigitan por vespermanĝo kun bongustegaj manĝaĵoj kaj bonkvalitaj vinoj. La ĉefo eksidis kaj vespermanĝis. Poste en la najbara ĉambro li trovis liton, sur kiu li ekkuŝis kaj dolĉe ekdormis. Matene li ankaŭ trovis surtabligitan matenmanĝon. Manĝinte li promenis en la ĝardeno, admiris la belegan palacon, sed li sentis iom malgaje pro la absoluta manko de homoj.
Kiam post la vespermanĝo li enlitiĝis kaj pretiĝis por dormo, subite malfermis la pordo kaj en la ĉambron eniris sinjorino, nigra kvazaŭ karbo. Ŝi rigardis al la ĉefo kaj diris:
– Kara bonfaranto! Vi venis por savi min, sed mi ne konas, ĉu vi kapablos tion. Ĉi-nokte en ĉi tiu ĉambro vin vizitos viaj gepatroj, ĉiuj viaj parencoj kaj ĉiuj deziros paroligi vin, sed vi ne parolu, ĉar ili ne estos viaj gepatroj kaj parencoj, sed transformiĝintaj diabloj. Se vi prononcos nenian vorteton, ili ne sukcesos male efiki vin. Sed se vi ekparolos, vi mem pereos kaj min pereigos.
Dirinte tion la sinjorino malaperis kaj li restis sola.
Antaŭ meznokto en la ĉambro subite aperis lia patro, patrino, onkloj, onklinoj kaj multego da aliaj parencoj. Tuj ĉiuj penis ekparoligi lin, demandis, petis kaj plej persistema estis la patro. Li konstante riproĉadis lin:
– Ve, mi edukis lin, zorgis pri li kaj nun li fanfaronas kaj eĉ unu vorton li ne diras al sia patro!
Dum ilia bruado kaj babilado koko ekkriis kaj ĉio malaperis. La ĉefoficiro enlitiĝis kaj trankvile ekdormis. Vekiĝinte matene li lavis sin, matenmanĝis kaj poste promenadis sur la biena tereno. Post la vespermanĝo li enlitiĝis kun la pensoj pri la okazontaĵoj de ĉi-nokto. Baldaŭ reaperis la nigra sinjorino, sed li observis, ke ŝi jam ne estas tiel intense nigra, sed pli blankema. La sinjorino ekparolis:
– Bonfaranto! Vi eltenis la pasintan nokton, do ankaŭ penu elteni ankaŭ ĉi-tiun, kiu estos pli malfacila ol la unua. Tuj venos viaj soldatoj, kies estro vi estas. Ĉiuj salutos vin, paroligos kaj deziros ekaŭdi eĉ unu vian vorteton. Sed vi respondu al neniu kvazŭ vi estus ne aŭdinta ilin.
Dirinte tion ŝi tuj malaperis.
Antaŭ meznokto svarmis la plenplena ĉambro per soldatoj kaj oficiroj, kiuj ekatakis lin, ke li ekparolu. Kiam li silentis, ili ekblasfemis kaj ekminacis lin, intencante dispecigi lin per sabroj. Tamen li nenion diris kaj la diabloj transformiĝintaj al soldatoj nenion povis fari. Kun la kokokrio ĉiuj malaperis, kaj li ekdormis kaj dormis ĝis la mateno.
Vespere, kiam li pretiĝis por la noktodormo, en la ĉambro ree aperis la nigra sinjorino. Ŝi estis preskaŭ tute blanka, nur ŝiaj manoj kaj piedoj estis nigraj.
– Dankon al vi, bonfaranto, pro tio, ke vi eltenis ankaŭ la pasintan nokton. Eltenu ankaŭ ĉi-nokton kaj ni ambaŭ estos feliĉaj. La nokto estos malfacila, ĉar vin vizitos viaj eksestroj: koloneloj kaj generaloj. Ili donos ordonojn al vi, kriegos, sed vi ne respondu. Forlasante la ĉambron ili ekhakos vin per sabroj, sed mi donos al vi boteleton de viva akvo, trikinte kiun, vi ne sentos doloron kaj viaj vundoj tuj saniĝos.
Ŝi donis al li la boteleton kaj malaperis.
Baldaŭ en la ĉambron kunkuregis koloneloj kaj generaloj, kriegante, ke li estas perfidulo, postrestinta siajn soldatojn al kruela destino kaj ke li loĝas kaŝinte sin en la bieno. Iliaopinie li estas juĝenda kaj pendigenda.
La diabloj transformiĝintaj en oficirojn ege furioziĝis kaj svingis ĉirkaŭ lia kapo per seningaj glavoj. La ĉefoficiro jam opiniis, ke tiunokte li ne sukcesos resti viva, tamen ekkriis la koko kaj la oficiroj elkuregis eksteren. Preterkurante unu generalo pikis perglave en lian koron, sed trafis nur la ŝultron. La ĉefoficiro svenis pro doloro,sed rekonsciiĝinte li tuj trinkis la akvon el la boteleto kaj ree ekestis sana kaj vigla.
Vekiĝinte li malfermis la okulojn kaj ekvidis starantan en la ĉambro belan reĝidinon, kiu malalte klinis sin antaŭ li.
– Dankon al vi, bonfaranto, ke vi neektimis la malbonajn spiritojn, kaj ke vi malsorĉis la bienon. Tamen mi ne estas tute liberigita de ilia perforto. Mi esperas, ke vi daŭre helpos min. Nun vi devas iri okcidenten tra la tuta arbaro ĝis kiam vi atingos urbeton, kie loĝas mia onklino. Malantaŭ la urbo estas granda monto, do vi tie atendu min. Kiel atingi la monton, vi ekkonos el mia onklino.
Li obeis la belan reĝidinon kaj ekveturis. Trairinte la arbaron li trovis urbon kaj venis al la onklino de la reĝidino por informiĝi kie estas la monto. La onklino donis al li fraŭleton gvidanton kaj metis en ties poŝon ruĝan pomon.
– Kiam la ĉefoficiro ekdeziros trinki, donu al li ĉi-tiun pomon,– flustris ŝi en lian orelon.
Venis ili al ĉi-tiu monto kaj la oficiro tiel ekdeziris trnki, ke li tute ne povis suferi.:
Tiam la fraŭlo diras:
– Mia panjo donis al mi pomon kaj petis doni ĝin al vi, kiam vi ekdeziros trinki.
Kaj li donis al li la ruĝflankan pomon.
Manĝinte la pomon la ĉefoficiro sentis tian fortan dormemon kaj liaj okuloj tuj firmege kovriĝis. Li kuŝis kaj firme ekdormis.Post ia tempo alveturis la reĝidino. Ĉiel ŝi vekis lin sed neniel sukcesis. Tiam ŝi diras:
– Mi alveturos morgaŭ, li atendu min.
La kaleŝo, la ĉevaloj kaj la veturigistoj malaperis.
Tuj post kiam la reĝidino forveturis, la ĉefoficiro vekiĝis.
– Ĉu la reĝidino estis alveturinta? – li demandas.
– Certe, – respondis la fraŭleto. – Ni vekis vin, vekis, sed neniel sukcesis. Ŝi promesis morgaŭ alveturi.
Iris ili al la onklino por tranoktado kaj matene revenis sur la monton. Sed ankaŭ ĉi-foje ĉio okazis same kiel la unuan fojon: la ĉefoficiro ekdeziris trinki, la fraŭleto donis al li la ruĝan pomon kaj ekdormis kvazŭ mortinta. La reĝidino ree ne sukcesis veki lin kaj kun sopiro forveturis, dirinte, ke ŝi alveturos sekvontan nokton.
Sed ankaŭ la trian nokton la ĉefoficiro manĝis la ruĝan pomon kaj ree ekdormis. Kiam la alveturinta reĝidino ne povis veki lin, ŝi ekploris kaj ekplendis pri sia sorto. Tiam ŝi tranĉis sian fingron, elingigis lian sabron kaj skribis sur ĝi per sango: „ Karulo, vi trovos min kie estas la verda arbaro kaj la vitra palaco. Kial vi preterdormis sian feliĉon?“
Kiam la reĝidino forveturis, vekiĝis la ĉefoficiro kaj demandas:
– Ĉu la reĝidino estis alveturinta?
– Jes, sed ne vekinte vin ŝi refoje forveturis.
La ĉefoficiro ekploris:
– Ĉu ŝi nenion restigis al mi?
– Restigis. Jen ŝi ion skribis sur via sabro.
Li rgardas kaj vidas surskribon: „ Karulo, vi trovos min kie estas la verda arbaro kaj la vitra palaco. Kial vi preterdormis sian feliĉon?“
– Diru al mi, kio kaŭzis mian dormemon. Ĉu vere vi ne scias, kio okazis kun mi?
– Mi scias, – respondis la fraŭleto. – Mia patrino estas sorĉistino kaj verŝajne ŝi ensorĉis vin per la ruĝaj pomoj.
Ploris kaj sopiris la ĉefoficiro kaj ekiris li en la vastan mondon por serĉi la verdan arbaron kaj vitran palacon. Iris, li iris kaj ian tagon ekvidis ĉevoje tri malgrandajn luktantajn viretojn. Li haltis kaj demandas ilin:
– Pro kio vi luktas?
– Nia patro postmorte restigis al ni valorajn aĵojn, do ni luktas pro ili.
– Kaj kiaj estas la aĵoj?
– Jen ili estas: selo, mantelo kaj vipo.
– He, veraj bagatelaĵoj, – ekridis la ĉefoficiro.– Ili estas ja tute nevaloraj.
– He, vi nenion konas,– ekkriis la viretoj.– Ĉi tiuj objektoj estas miraklaj. Se vi sidiĝos sur la selo, vi povos flugi kien vi volas. Vestinte sin per la mantelo vi ekiĝos nevidebla, kaj se vi klakos per la vipo, iaj– ajn muroj ruiniĝos.
La ĉefoficiro pensas, ke ĉi tiuj aĵoj ankaŭ taugus por li, do li diras:
– Sed kial vi luktu? Ja vi estas trio kaj ankaŭ la aĵoj estas tri.
– Ja, ĉiu eln ni volas posedi ĉiujn aĵojn. Estus bone, ke vi eksolvus nian konteston.
– Bone, – respondis la ĉefoficiro kaj montris permane apude starantan kverkon. – Kiu estos la unua alkurinto al la kverko, ricevos ĉiujn aĵojn.
La viretoj ekkuris, kaj la ĉefoficiro sidiĝis sur laselo, vestiĝis per la mantelo, prenis la vipon kaj malaperis el liaj okuloj. Vane vi provus ekvidi lin.
Sidas la ĉefo sur la selo kaj flugas inter la nuboj. Rigardis li malsupren kaj en arbustaro ekvidis malgrandan dometon. Li alteriĝis, venis en la dometon kaj demandas:
– Ĉu estas iu-ajn ĉi-tie?
– Estas!– respondis aperinta el malantaŭ la forno griza maljunuleto.
– Diru, bona homo, eble vi konas , kie estas la verda arbaro kaj la vitra palaco.
– Kvankam mi estas la reĝo de bestoj, tion mi ne scias. Sed mi demandos miajn bestojn.
Kunvokis li ĉiujn bestojn kaj demandas, tamen ili nur balancas siajn kapojn. Nenion ili scias.
– Kara gasto, vi vidas, ke mi ne povas helpi vin, ĉar miaj bestoj tion ne konas. Flugu al mia frato, eble, li konas.
Nenio estas farenda, flugas li daŭre. Atingis li alian dometon kaj iras en ĝin. Tie renkontas li eĉ pli aĝan maljunulon, kiu agnoskas sin reĝo de fiŝoj.
– Ĉu vi ne konas, maljunulo, kie estas la verda arbaro kaj la vitra palaco?
– Mi mem ne konas, tamen eble miaj fiŝoj konas.
Kunvokis li ĉiujn fiŝojn el riveroj, lagoj kaj maroj kaj demandas, ĉu ili konas tiun lokon. Sed ankaŭ ili ne konis.
– Flugu, kara gasto, al alia nia frato, reĝo de birdoj. Eble li konos.
La ĉefoficiro faris laŭ lia konsilo. Li trovis la trian dometon, kie loĝis griz-griza, old-olda reĝo de birdoj.
– Ne, mi ne konas, – diras li al la gasto,– kie estas la verda arbaro kaj la vitra palaco, tamen eble miaj birdoj konos.
Kunvokis li ĉiujn birdojn, sed ankaŭ ili nenion sciis. Subite la maljunulo rimarkis, ke forestas la maljuna korvo, vivinta en ĉi-mondo jam kvincent jarojn.
– Invitu lin,– li diris, – Li certe scios.
Baldaŭ la nigra korvo flgis al la reĝo.
– Mi konas, kie estas la verda arbaro kaj la vitra palaco sed ili estas tre malproksime. Ni vojaĝus tien multajn jarojn. Krome la arbaro estas ĉirkaŭita per alta ŝtona muro, neascendebla kaj netraflugebla. Malantaŭ la muro la vitra palaco estas gardata per multnombra gardantaro kaj neniu estas permesata la palacon eniri.
– Tio estas malgrava obstaklo, – respondis la ĉefoficiro. – Ni flugos tien nur kelkajn horojn kaj tie ni vidos, kio estas farenda.
Li kunprenis la nigran korvon, dankis la reĝon de birdoj kaj eksidinte sur la selo, ekveturis li por serĉi la reĝidinon. Post kelkaj tagoj li atingis la verdan arbaro ĉirkaŭitan per alte-altega muro. Kiam li klakis per la vipo, ĉiuj muroj detruiĝis kaj ili ekestis ĉe la vitra palaco. Subite la korvo svingis per flugiloj kaj transformiĝis al homo. Li metis sian manon sur la oficira ŝultro kaj diris:
– Mi estas tiu mizerulo, kiun la senkora posedanto de la drinkejo forpelis el la domo kaj kiun vi kompatis pagante mian ŝuldon kaj donis monon por la sepulto. Esta mi, kiu montris al vi la ensorĉitan bienon, estas mi, kiu sendis al vi tri viretojn, por ke vi akiru la miraklajn aĵojn– la selon, la mantelon, kaj la vipon, kij helpis vin trovi la reĝidinon. Tio estas mia danko pro via bona koro.
Li flagris kvazaŭ stelo kaj malaperis el la oficiraj okuloj. Kaj li vestiĝis per la mantelo, iĝis nevidebla kaj eiris en la palacon, kie lin atendis la reĝidino. Finiĝis ĉiuj sorĉoj kaj ili vivis longe kaj feliĉe, neniam forgesante siajn gepatrojn, kiujn ili ofte vizitadis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.