|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉe unu sinjoro estis paŝtisto nomata Klemele. La sinjoro tre malbone nutrigis la dungitojn, kiuj konstante suferis malsaton kaj pleje la paŝtisteto, kiu krom malsato estis ĉiam molestata. Komprenas Klemele, ke li mortos pro malsato, do li decidis ekprovi ruzaĵon. Estante tre maldika kaj malgrasa, li sukcesis penetri tra la fenestro en la provizejon kaj tie li regalis sin per kremo, mejlo kaj aliaj bongustaĵoj. Longe la sinjoro kaŝobservadis, kio ŝovas sin en lian provizejon kaj finfine li sukcesis identigi la krimulon – Klemele. Trovis lin la sinjoro ĉe kremujo kaj demandas:
– Kion vi faras ĉi-tie, Klemele?
– Mi lernas, kiel ŝteli, sinjoro.
– Ĉu vi jam bone ellernis?
– Tre bone, eĉ bonege.
– Nun, aŭskultu, Klemele. Mi pardonos la ŝteladon el mia provizejo, se vi pruvos sin lerta ŝtelisto, kaj se ne, vi ricevos tiom da batado, ke vi malfacile toleros ĝin.
– Mi konsentas, sinjoro. Kaj kio estas ŝtelinda?
– Morgaŭ mi sendos servistojn al bazaro por vendi kapron. Vi devas ŝteli la kapron por ke neniu rimarku tion. Vi povas vendi ĝin al judo kaj alproprigi la monon.
– Bagatelaĵo,– respondis Klemele. – Ĉio estos plenumita.
Morgaŭ matene li ekvidis, kiel du bienservistoj ekkondukis la sinjoran kapron en la bazaron kaj li rampis post ili. Kondukas la servistoj la kapron, kaj tiu, kiel decas al la kapro, konstante malobeas. Laciĝis, tute senfortiĝis ambaŭ servistoj la kapron tirante, do atinginte drinkejon, ili decidis eniri kaj restarigi siajn fortojn per iom da biero. Ili alligis la kapron al la pordego kaj iris en la drinkejon. Elirinte ili ne spertis eĉ la odoron de la kapro, ĉar Klemele ŝtelvenis, forligis de la barilo la kapron, vendis ĝin al la judo kaj alproprigis la monon.
Revenis la servistoj malsukcesintaj kaj tute malgajaj.
– Ĉu vi vendis la kapro? – demandas la sinjoro.
– Nu, ne sinjoro. Iu ŝtelis ĝin.
– Ho, vi malatentulaĉoj! – kriegis la sinjoro. – Morgaŭ venigu urben du virbovojn por vendi kaj atentu, ke ne ekestu kiel hodiaŭ. Ne lasu ilin ĉe la drinkejo.
– Certe ni ne lasos ilin ĉe la drinkejo, – promesegadis la servistoj.
La sinjoro vokis Klemelen kaj ree petis, ke li ŝtelu la bovojn.
– Rigardu! Se vi ne ŝtelsukcesos, vi estos vergata pro la provizejo kaj ankaŭ pro la ŝtelita kapro, kaj se vi sukcesos, la mono por la bovoj estas via.
– Bagatelaĵo, – respondis Klemele. – Ĉio estos plenumigita!
Morgaŭe pelas la dungitoj ambaŭ sinjorajn bovojn. Iras la bovoj laŭ sia kutima lanta maniero, piedon post piedo almenaŭ tirante, kaj la suno varmegas, kvazaŭ en banejo.
Klemele kaŝe preterkuris ilin kaj forĵetis sian maldekstran ŝuon. La dungitoj atinginte ĉi-lokon vidas, ke tute taŭga ŝuo kuŝas survoje, nur la problemo estas, ke ĝi esta sola.
– He, kiel ĝi taugus al ni? Ja sola ĝi estas, – diras la servistoj. – Lasu ni ĝin.
Kaj ili forpelis la bovojn, postrestinte la ŝuon en la voja pulvo.
Kaj Klemele kuris pli foren kaj demetis sian dekstran ŝuon. Venis la servistoj al tiu loko kaj eĉ iliaj okuloj elpufiĝis.
– Ho, centdiable! Ja ĝi estas la alia parŝuo. Kuru ni por alporti la unuan. Kiu atingos ĝin pli baldaŭ, tiu gajnos la paron.
Alligis ili la bovojn al la pino kaj ekkuris por serĉi la unuan ŝuon. Kaj Klemele forligis la bovojn, fortranĉis iliajn vostojn, ŝovis tiujn en arbotruon kaj kondukis la bovojn for.
Kondukinte en urbeton, li vendis ilin al la judo kaj plenigis sian poŝon per mono.
La du servistoj, reveninte al la sinjoro, ekrakontis pri la okazintaĵo.
– Kara sinjoro, la arbo forglutis la bovojn. Dum ni kolektadis ŝuojn, ĝi manĝegis niajn bovetojn, nur iliaj vostoj videblas en la trunko.
– Ho, vi malatentulaĉoj! – eĉ pli ol antaŭe ekkoleriĝis la sinjoro. – Ĉi-tie ne arbo kulpas, sed estas spritaĵoj de Klemele. Morgaŭ vi devos prizorgi mian plej bonan ĉevalon, ke ĝi ne estu ŝtelita. Se vi perdos ĝin, vi estos vergitaj, kiel neniam antaŭe. Ĉu vi komprenis?
– Nenio estas malkomprenebla, kara sinjoro. Ni zorgos pri ĝi per ĉiuj niaj fortoj. Se Klemele provos alproksimiĝi, ne sukcesos li eskapi. La tria fojo estos fatala. Ni kunprenos pafilon kaj kunvokos niajn amikojn.
Kaj la sinjoro alvokis Klemele’n kaj demandas:
– Ĉu vi ŝtelis la bovojn?
– Mi ŝtelis, kara sinjoro. Mi ŝtelis kaj vendis ilin al la judo, kaj jen estas la mono.
Kaj Klemele polmbatis sian poŝon.
– Nun auskultu, fraŭleto. Morgaŭ vi devos ŝteli mian plej bonan ĉevalon. Atentu, ke la gardistoj posedas pafilon kaj trafos vian ventron, kiam ili spektos vin provantan eniri la ĉevalejon. Se vi sukcesos ŝteli la ĉevalon, konduku ĝin sub la fenestro de mia dormoĉambro.
– Bagatelaĵo,– ĵetrespondis Klemele. – Timas mi nek la gardistojn, nek iliajn pafilojn. La ĉevalo estos alkondukita.
Vespere Klemele kaŝe iris por esplori la situon. Vidas li, ke unu sidas sur ĉevalo, la dua staras ĉe la ĉevala kapo kaj tenas la gvidrimenon, kaj la tria tenegas la ĉevalan voston. Ekridis Klemele ekvidinte ĉion viditan. Urĝe li rekuris hejmen surmetis virinajn vestaĵojn kaj kunprenis botelon da brando. Li metis iom da dormigaj herboj en la brandon kaj rekuris al la ĉevalstalo.La gardistoj, ekvidinte pro malvarmo tremantan virinon, permesis al ŝi eniri la stalon. Ŝi dankeme proponis al ĉiuj gustumi iom da bongusta brando. Gustuminte la brandon, la gardistoj tuj ekdormis kaj ekronkis kaj Klemele senprokraste eklaboris: la gardiston, sidantan sur la selo li ligis per ŝnuroj al la trabo kaj kune kun la selo deĉevaligis, al la dua anstataŭ de la gvidrimeno li enmanigis ŝnuregon, kaj kiu tenis la voston, ricevis garbon de pajlo. Ordiginte ĉion li singardeme elkondukis la ĉevalon el la stalo kaj trankvile rajdis al la palaco. Li ekstaris sub la fenestro de la sinjora dormoĉambro kaj alvokis lin:
– He, sinjoro kara, ĉu vi dormas?
La sinjoro pensis, ke gardistoj vokas lin kaj elŝovis sian kapon tra la fenestro.
– Kio okazis? Ĉu vi paftrafis la ventron de Klemele?
– Ĉi-tie estas mi, Klemele, sinjorĉjo! – respondis la fraŭlo. – Mi alkondukis vian ĉevalon.
– Kaj la gardistoj? – miris la sinjoro.– Kion ili faras?
– Gardistoj? La gardistoj gardas la ĉevalon. Vi mem povas konvinkiĝi.
La sinjoro kuris por rigardi, kaj trovis la gardistojn rekte kiel Klemele estis ilin postrestitajn: ilia estro sidis en la selo, alligita per ŝnuroj al la trabo, la dua firme tenis ŝnuregon, kaj la tria – la garbon de pajlo. Ĉiuj dormegis eĉ ne suspektante, ke ilia ĉevalo jam estas ŝtelita.
La sinjoro batis permane la ŝultron de Klemele kaj diris:
– Nu, Klemele, mi ne pensis ke vi stas tia inventemulo. Tamen nun vi devos plenumi ankoraŭ unu laboron: vi devos ŝteli la nuptan ringon for de la sinjorina mano. Se vi plenumos tion, vi ricevos cent da ormoneroj. Sed tio jam ne estos bagatelaĵo, kiel vi ŝatas ripetadi, ĉar mi persone kun miaj soldatoj gardos la sinjorinon. Se mi observos vin kaŝe alproksimiĝantan, mi forkapigos vin aŭ miaj soldatoj mortpafos vin, kiel perdrikon.
– Nu, efektiviĝu ĉio per la Dia helpo, – respondĵetis Klemele, sed li jam ne aldonis, ke tio estoa bagatelaĵo.
Vespere la sinjoro postenigis soldatojn kun pafiloj ĉe la fenestroj de la dormoĉambro kaj li mem ekstaris ĉe la pordo kun glavo enmane. Kiam mallumiĝis, Klemele iris al la tombejo, elfosis kadavron kaj kun ĝi tre singardeme ŝteliris al la dormoĉambro de la sinjoro. Alveninte al la pordo li tre singardeme ekŝovis la mortinton tra la pordo.
La sinjoro ekvidinte tion, subite forklavigis la kadavran kapon. Klemele, forĵetinte la mortinton, kaŝis sin malantaŭ la pordo. La sinjoro diras:
– Jen estas finitaj ĉiuj ruzaĵoj de Klemele. Nun li devas esti portita al la tombejo kaj enterigita, por ke neniu ekkonu pri tio. Nu, viroj, prenu, kaj portu lin.
Ĉiuj prenis la korpon de la mortinto kaj ekiris. Pro la mallumo neniu eĉ pensis, ke ĉi-tie ne estas Klemele.
Kaj la junulo iom atendinte eniris en la dormoĉambron kaj imitante la sinjoran voĉon ekparolis:
– Aŭskultu, mia karulino, eble donu al mi vian ringon. Klemele perdis sian kapon, intencante ŝteli ĝin, do havu li ĝin. Ni enterigos lin kun via ringo. Kompatinda estas la fraŭlo, ĉu ne?
La sinjorino diris, ke ŝi ankaŭ kompatas la spritan Klemelen.
Kaj tiu, ricevinte la ringon kuregis el la bieno, por ke matene li povu veni kaj montri la ringon al la sinjoro.
Matene vekiĝis la sinjoro kaj pro la timo liaj okuloj preskaŭ elŝoviĝis, ĉar li ekvidis Klemelen vivantan kaj ne damaĝitan, starantan ĉe la la pordo de lia dormoĉambro.
– Ĉu ĉi-tie estas vi, Klemele?– demandas la sinjoro.
– Mi, kara sinjorĉjo, kaj jen estas la ringo, – respondis la fraŭlo, donante la ringon de la sinjorino.
Vidas la sinjoro, ke neniu povas egali al Klemele kaj entute ne indas havi rilatojn kun li. Fordonis la sinjoro al li la promesitajn cent ormonerojn kaj neniam plu instigis lin ŝteli.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.