La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXII: SPIRITISMA GLOSARO

AGENERA. (El la greka lingvo: a, seniga prefikso, kaj geiné, geinomai, generi: kiu ne estas generita). Rilata al variaĵo de la palpebla aperaĵo; rilata al la stato de iuj Spiritoj, kiuj povas momente preni la formojn de vivanta homo ĝis tia grado, ke ili faras plenan iluzion.

FRAPANTA. Oni tia nomas tiun Spiriton, kiu malkaŝas sian ĉeeston per diversaspecaj frapoj kaj bruoj.

MEDIANIMA. Vd. Mediuma.

MEDIANIMECO. Vd. Mediumeco.

MEDIUMO. (El la latina lingvo: medium, rimedo, peranto). Homo kapabla servi kiel peranto inter la Spiritoj kaj la homoj.

MEDIUMATO. Providenca misio de la mediumoj. Ĉi tiu vorto estas kreita de la Spiritoj. (Vd. Ĉap. XXXI, komun. XII.)

MEDIUMECO. Kapableco de la mediumoj. Sinonimo de medianimeco. Ĉi tiuj du vortoj estas ofte uzataj indiferente; se oni volas fari ian distingon, oni povas diri, ke mediumeco havas sencon pli ĝeneralan, kaj medianimeco, sencon pli limitan, ekz-e: li havas la kapablecon mediumeco; la mekanika medianimeco.

PERISPIRITO. (El la greka lingvo: peri, ĉirkaŭ.) Duonmateria envolvaĵo de la Spirito. Ĉe la enkarnuloj ĝi servas kiel ligilo aŭ perilo inter la Spirito kaj la materio; ĉe la vagantaj Spiritoj ĝi konsistigas la fluidaĵan korpon de la Spirito.

PNEŬMATOFONIO. (El la greka lingvo: pneuma, aero, blovo, vento, spirito kaj phoné, sono, voĉo.) Voĉo de la Spiritoj; buŝa komunikado de la Spiritoj sen la helpo de la homa voĉo.*


* Ordinare oni diras simple “senpera voĉo”. – La Trad.


PNEŬMATOGRAFIO. (El la greka lingvo; pneuma – Vd. Supre – kaj grapho, mi skribas.) Senpera skribado de la Spiritoj sen la helpo de la mano de mediumo.*


* Ordinare oni diras simple “senpera skribado”. – La Trad.


PSIKOFONIO. Komunikado de la Spiritoj per la voĉo de paroliva mediumo.

PSIKOGRAFO. (El la greka lingvo: psike, papilio, animo, kaj grapho, mi skribas.) Tiu, kiu faras psikografion; skribiva mediumo.

PSIKOGRAFIO. Skribado de la Spiritoj per la mano de mediumo.

REENKARNIĜO. Reveno de la Spirito al la enkorpa vivo; la plureco de ekzistadoj estas bazita sur la reenkarniĝo.

SEMATOLOGIO. (El la greka lingvo: sema, signo kaj logos, parolo.) Signoparolo, signolingvo. Komunikado de la Spiritoj per la movado de inertaj korpoj.

SPIRITO. Laŭ la speciala senco en la Spiritisma Doktrino, la Spiritoj estas tiuj inteligentaj estuloj de la Kreitaĵaro, kiuj loĝas en la Universo ekster la materia mondo kaj kiuj konsistigas la mondon nevideblan. Ili estas ne estuloj el speciala kreado, sed la animoj de tiuj, kiuj vivis sur la Tero aŭ en aliaj mondoj kaj kiuj demetis sian korpan envolvaĵon.

SPIRITISMO. Doktrino, fondita sur la kredo al la ekzsto de la Spiritoj kaj al ties manifestiĝoj.

SPIRITISTO. Homo, kiu havas aferojn al Spiritismo; adepto de Spiritismo; tiu, kiu kredas la manifestiĝojn de la Spiritoj. Bona, malbona spiritisto; la Spiritista Doktrino.

SPIRITUALISMO. Oni uzas ĉi tiun vorton en senco kontraŭa al tiu de materialismo; kredo al la ekzisto de la spirita kaj senmateria animo. Spiritualismo estas la bazo de ĉiuj religioj.

SPIRITUALISTO. Homo, kiu rilatas al spiritualismo; partiano de spiritualismo. Estas spiritualisto ĉiu, kiu kredas, ke ne ĉio en ni estas materio, kio neniel kuntrenas la kredon al la manifestiĝoj de la Spiritoj. Ĉiu spiritisto estas necese spiritualisto, sed oni povas esti spiritualisto, sed ne spiritisto; la materialisto estas nek unu, nek alia. Oni diras: la spiritualista doktrino; verko, skribita laŭ la spiritualismaj ideoj; la spiritismaj manifestiĝoj okazas per la agado de la Spiritoj sur la materion; la spiritisma moralo elfluas el la instruado, donata de la Spiritoj. Ekzistaj spiritualistoj, kiuj mokas la spiritistajn kredojn.

En ĉi tiuj ekzempoj la substituiĝo de la vorto spiritualisto (k.s.) anstataŭ spiritisto (k.s.) naskus evidentan konfuzon.

STEREOTIPO. (El la greka lingvo: stereos, solida.) Kvalito de la palpeblaj aperaĵoj.

TIPTOLOGO. (El la greka lingvo: tipto, mi frapas.) Mediumo kapabla por tiptologio.

TIPTOLOGIO. Esprimomaniero per frapoj; maniero de komunikado de la Spiritoj. Alfabeta tiptologio.

VAGANTECO. Stato de Spiritoj vagantaj, t.e. ne enkarniĝintaj, dum la intertempoj de iliaj enkorpaj ekzistadoj.


Nun ni klarigas la vorton kovardeco, kiun ni uzis en la § 245: Ni tie uzis la esprimon “fia kovardeco” por traduki la francan vorton “lâcheté”, ĝustadire “malkuraĝo”. Ĉi tiu vorto nin tute ne kontentigas, laŭ la sekvo mem de tiu periodo. Ekz-e: se viro batas infanon; se iu lando, per bone provizita armeo, invadas alian, kiu ne povas kontraŭstari al la invadinto; se iu estro ĉikanas subulon, sciante, ke ĉi tiu ne povus rebati la perfortaĵon, k.t.p., tiu viro, tiu lando, tiu estro ne estus “malkuraĝaj”. Vere, neniu el ili “kuraĝus” fari ion similan al alia tiel aŭ pli forta, ĉar ĉiu domaĝas sian vivon; sed el tio, ke ili “ne kuraĝus”, konkludi, ke ili estus “malkuraĝaj”, ni sentas, ke tio ne estus la ĝusta termino. Tial, ni permesas al ni proponi vorton, kiuj taŭge esprimus tiun ideon, nome la adjektivon kovarda kaj la substantivon kovardeco kaj kovardaĵo. – La Trad.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.