La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIV: PRI LA IDENTIGO DE LA SPIRITOJ

Eblaj pruvoj de identeco. Distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj. Demandoj pri la naturo kaj la identeco de la Spiritoj Eblaj pruvoj de identeco.

255. La demando pri la identigo de la Spiritoj estas unu el la plej diskutataj, eĉ inter la adeptoj de Spiritismo; tiel estas, efektive, ĉar la Spiritoj alportas al ni neniajn legitimaĵojn, kaj oni scias, kiel facile iuj el ili prenas al si malproprajn nomojn; tial, krom la obsedo, tio ankaŭ estas unu el la plej grandaj malfacilaĵoj de la praktika Spiritismo. Cetere, ĉe multe da okazoj, la absoluta identigo estas demando akcesora kaj sen reala graveco.

La identigo de la Spiritoj de antikvaj personoj estas la plej malfacila, eĉ ofte ne ebla, kaj tiam oni devas limigi sin per pure morala konsiderado. Oni juĝas la Spiritojn, kiel la homojn, laŭ ilia parolo; se iu Spirito sin prezentas sub la nomo, ekzemple, de Fénelon, sed diras trivialaĵojn aŭ infanaĵojn, tiu evidente ne povas esti li; sed se li diras aferojn indajn de Fénelon, kiujn ĉi tiu ne rifuzus rekoni kiel siajn, tiam ekzistas, se ne ia materiala pruvo, almenaŭ ĉiu probableco morala, ke tiu estas ja li. Precipe en ĉi tiu okazo la reala identeco estas flanka demando; se la Spirito diras nur bonajn aferojn, malmulte gravas la nomo, sub kiu ili estas prezentataj.

Oni sendube kontraŭdiros, ke Spirito, kiu alprenus falsan nomon, eĉ nur por ia bona parolo, ja farus mistifikon, sekve li ne povus esti bona Spirito. Ĉi tie estas iaj subtilaĵoj tre malfacile kapteblaj, kiujn mi nun provos elvolvi.

256. Laŭgrade kiel la Spiritoj puriĝas kaj supreniras en la hierarkio, la distingigaj karakteroj de ilia personeco iamaniere elviŝiĝas en la unuformeco de la perfekteco, sed ili tamen konservas sian individuecon; ĉi tio fariĝas kun la superaj kaj la puraj Spiritoj. En ĉi tiu situacio la nomo, kiun ili havis sur la Tero, dum unu el la multegaj efemeraj enkorpaj ekzistadoj, kiujn ili travivis, estas io absolute sensignifa. Ni rimarku ankaŭ, ke la Spiritoj estas altirataj unuj al aliaj pro la simileco de siaj karakteroj, kaj tiel ili estigas intersimpatiantajn grupojn aŭ familiojn. Aliflanke, se oni konsideros la grandegan nombron da Spiritoj, kiuj ekde la origino de la tempoj certe atingis la unuajn rangojn, kaj se oni komparos tiun nombron kun la tiel malgranda nombro de la homoj, kiuj postlasis laŭtan nomon sur la Tero, tiam oni komprenos, ke el la Superaj Spiritoj, kiuj povas komunikiĝi kun ni, la plej multaj probable havas nomojn nekonatajn al ni; sed ĉar ni bezonas nomojn, por fiksi niajn ideojn, tial ili povas alpreni tiun de iu konata persono, kies naturo plej bone identiĝus kun la ilia; tial niaj gardanĝeloj plej ofte faras sin konataj sub la nomo de iu el la sanktuloj, kiujn ni respektegas, kaj ordinare sub la nomo de tiu, kun kiu ni plej kore simpatias.

El tio sekvas, ke se ies gardanta anĝelo nomas sin Sankta Petro, nenio materiale pruvas, ke li estas ĝuste la apostolo kun ĉi tiu nomo: li povas esti tiu aŭ iu tute nekonata Spirito, apartenanta al familio de Spiritoj, el kiuj unu estas Sankta Petro. El tio sekvas ankaŭ, ke, kia ajn estas la nomo, per kiu oni elvokas sian gardanĝelon, li venas, ĉar lin altiras la penso: la nomo estas por li indiferenta.

Tio sama okazas ĉiam, kiam iu Supera Spirito propravole komunikiĝas sub la nomo de konata persono.

Nenio pruvas, ke li estas ĝuste la Spirito de tiu persono; sed se li diras nenion, kio malkonfirmus la noblecon de ties karaktero, tiam ekzistas la probablaĵo, ke li estas ja tiu, kaj ĉiaokaze oni povas diri, ke, se ne tiu mem, li ja estas iu samranga Spirito aŭ eĉ eble iu ties sendito.

Resume: la demando pri la nomo estas akcesora; nomo povas esti konsiderata kiel nura signo de la rango, kiun la Spirito okupas en la hierarkio de tiuj estuloj.

Alie mienas la afero en la okazo, se iu Spirito el pli malalta ordo sin pave ornamas per respektinda nomo, por kreditigi sian parolon; ĉi tiu okazo estas tiel ofta, ke oni neniam troigus sian antaŭgardon kontraŭ tiaj substituiĝoj, ĉar, profitante el tiuj malpropraj nomoj kaj precipe uzante fascinadon, iuj sistememaj Spiritoj, pli fieraj ol kleraj, penas kredindigi la plej ridindajn ideojn.

La demando pri la identeco estas do, kiel mi diris, pli-malpli indiferenta, kiam la afero estas pri ĝeneralaj instruoj, ĉar la pli altaj Spiritoj povas anstataŭi unu alian sen ia konsekvenco. La Superaj Spiritoj konsistigas, por tiel diri, tutaĵon, kies anoj, kun malmultaj esceptoj, estas al ni tute ne konataj. Interesas nin ne ilia persono, sed ilia instruado; nu, se tiu instruado estas bona, ne gravas do, ke tiu, kiu ĝin donas, nomas sin Petro aŭ Paŭlo: oni taksas ĝin ne laŭ ĝia ŝildo, sed laŭ ĝia kvalito. Se iu vino estas malbona, la etiketo ne farus ĝin bona. Alie okazas ĉe intimaj komunikaĵoj, ĉar interesas nin la individuo, la persono mem; en ĉi tiu cirkonstanco estas pravigeble, ke oni penu certiĝi, ĉu la Spirito, veninta al ni vokite, estas ja tiu, kiun ni deziras.

257. La identigo estas multe pli facila en la okazo de nuntempaj Spiritoj, kies karakteron kaj kutimojn oni konas, ĉar ĝuste per tiuj kutimoj, de kiuj ili ankoraŭ ne havis la tempon por seniĝi, ili rekonigas sin, kaj mi tuj diru, ke tio estas ja unu el la plej certaj signoj de identeco.

La Spirito sendube povas pruvi sian identecon, kontentigante la peton, kiun oni pri tio faris al li, sed li tiel agas nur tiam, se tio interesas lin mem; tiu peto lin ordinare ĉagrenas, kaj tial oni devas ĝin ne fari. Forlasinte sian korpon, la Spirito ne rezignas sian ofendiĝemon; vundas lin ĉiu demando, celanta lin elprovi. Iajn demandojn oni ne kuraĝus adresi al li, se li sin prezentus kun karno kaj ostoj, pro la timo atenci la decregulojn; kial do lin malpli respekti post lia elkarniĝo? Ĉu iun sinjoron, kiu sin prezentas en salono, eldirante sian nomon, oni abrupte petus, ke li per legitimaĵoj pruvu, ke li estas ja tiu, sub la preteksto, ke ekzistas trompistoj? Tiu sinjoro sendube havus la rajton rememorigi al sia demandinto la regulojn de bonedukiteco. Ĝuste tiel la Spiritoj kondutas, ne respondante aŭ forirante. Ni prenu ekzemplon por komparo. Ni prezentu al ni, ke la astronomo Arago, ankoraŭ sur la Tero, sin prezentis en ia domo, kie lia persono ne estis konata, kaj ke oni lin impertinente alparolis jene: “Vi diras, ke vi estas Arago, sed, ĉar ni vin ne konas, tial bonvolu tion pruvi al ni, respondante kelkajn demandojn: solvu tian problemon de Astronomio; diru al ni vian patronomon, vian antaŭnomon, la nomojn de viaj infanoj, tion, kion vi faris en tia tago, je la tioma horo k. t. p.” Kion, li respondus?

Nu, kiel Spirito li faros same, kiel iam sur la Tero, kaj same kondutas la ceteraj Spiritoj.

258. Kvankam ili rifuzas respondi al infanecaj kaj ekstravagancaj demandoj, pri kiuj oni farus al si skrupulon tiujn adresi al ilia enkarna persono, tamen la Spiritoj ofte donas memvole nerefuteblajn pruvojn pri sia identeco per sia karaktero, kiu elmontriĝas el ilia parolo, per la uzado de vortoj, kiuj estis al ili kutimaj, per la citado de iuj faktoj, de apartaj aferoj en sia vivo, iafoje nekonataj al la ĉestantoj, travivaĵoj, kies verecon oni povis konstati. La pruvoj pri identeco elfluas, krom tio, el multego da neatenditaj cirkonstancoj, kiuj ne ĉiam sin prezentas per unu fojo, sed dum la serio de la interparoloj.

Estas do konsilinde ilin atendi, sed ne elmovi, zorge observante ĉiujn, kiuj povas rezulti el la konsisto de la komunikaĵoj. (Vd. la fakton raportitan en la § 70.)

259. Unu rimedo, kiun iafoje oni sukcese uzas, por certiĝi pri la identeco de iu komunikiĝanta Spirito, kiam li estas suspektinda, konsistas en tio, igi lin aserti, en la nomo de Dio ĉiopova, ke li ja estas tiu, pri kiu li diras, ke li estas. Ofte okazas, ke tiu, kiu sin prezentas sub malpropra nomo, ŝanceliĝas ĉe la sakrilegio kaj, komencinte skribi: Mi asertas, en la nomo de ..., li haltas kaj kolere ekfaras sensignifajn strekojn sur la papero aŭ rompas la krajonon. Se li estas pli hipokrita, tiam li sin elturnas de la demando per mensa limigo, skribante ekzemple: Mi certigas vin, ke mi diras la veron, aŭ:

Mi asertas, en la nomo de Dio, ke tiu estas ja mi mem, kiu parolas al vi, aŭ alie. Sed kelkaj ne estas tiel skrupulemaj kaj ĵuras ĉion, kion oni volas. Unu el tiaj komunikiĝis kun iu mediumo nomante sin Dio, kaj la mediumo, forte honorita per tia alta favoro, ne hezitis kredi lin. Elvokite de mi, li ne kuraĝis daŭrigi sian friponaĵon kaj diris: “Mi ne estas Dio, sed mi estas Lia filo.” – Ĉu vi do estas Jesuo? ĉi tio estas ne probabla, ĉar Jesuo tro alte sidas, ke li uzus ian artifikon. Ĉu vi do kuraĝas aserti, en la nomo de Dio, ke vi estas la Kristo? “Mi ne diras, ke mi estas Jesuo; mi diras, ke mi estas filo de Dio, ĉar mi estas unu el Liaj kreitoj.”

Oni devas el ĉi tio konkludi, ke la rifuzo de iu Spirito, certigi sian identecon en la nomo de Dio, estas ĉiam evidenta pruvo, ke la nomo, kiun li alprenis, estas friponaĵo, sed lia certigo estas ne senduba pruvo, sed nur probablaĵo.

260. Oni povas alkalkuli al la pruvoj pri identeco la similecon de la skribo kaj de la subskribo, sed, krom tio, ke ne ĉiuj mediumoj kapablas atingi tiun rezultaton, ĝi ne estas sufiĉa garantio; falsistoj ekzistas en la mondo de la Spiritoj, tiel same, kiel en ĉi tiu; ĝi estas do nur probablaĵo de identeco, kiu ricevas valoron nur dank’al la cirkonstancoj, kiuj ĝin akompanas. Tio sama fariĝas kun ĉiaj materialaj signoj, kiujn kelkaj homoj kredigas kvazaŭ talismanojn neimiteblajn por la mensogemaj Spiritoj.

Por tiuj, kiuj kuraĝas trompe ĵuri en la nomo de Dio aŭ falsi subskribon, ia materiala signo ne povas esti baro. La plej bona el ĉiaj pruvoj pri identeco kuŝas en la parolo kaj en okazaj cirkonstancoj.

261. Oni sendube diros, ke se iu Spirito povas imiti subskribon, li do tue same povas imiti la parolon. Jes, ĝuste; mi vidis kelkajn, kiuj senhonte alprenis la nomon de la Kristo kaj kiuj, por kredigi la mistifikon, ŝajnigis la evengelian stilon kaj, nek al teksto nek al preteksto, malavare disĵetadis jenajn tre konatajn vortojn: Vere, vere mi diras al vi ; sed, ekzameninte la tuton sen antaŭjuĝo, esplorinte la fundon de la pensoj, vidinte apud belaj maksimoj pri karito infanecajn kaj ridindajn rekomendojn, oni devus ja esti fascinita, por erari pri tio.

Efektive, kelkaj partoj de la materiala formo de la parolo povas esti imitataj, sed ne la penso; senklereco neniam imitos la veran klerecon, kaj malvirto neniam imitos la veran virton; la azeno ne povas longe kaŝi sian voston sub la felo de la leono. Tiam la mediumo kaj ankaŭ la elvokinto bezonas ja sian tutan sagacecon kaj sian tutan juĝokapablon, por malimpliki la veron for de la mensogo. Ili devas konvinkiĝi, ke la malicaj Spiritoj estas kapablaj je ĉiaj ruzaĵoj kaj ke ju pli alta estas la nomo, sub kiu iu Spirito sin prezentas, des pli da malkonfido li devas veki. Kiom da mediumoj ricevis apokrifajn komunikaĵojn kun la subskribo Jesuo, Maria aŭ de iu adorata sanktulo!

Distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj 262. La absoluta identigo de la Spiritoj estas, en multe da okazoj, flanka, malgrava demando, sed ne tia estas la distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj; ilia individueco povas esti por ni indiferenta, sed ilia esteco mem, neniam. En ĉiuj instruaj komunikaĵoj ĝuste sur ĉi tiu punkto devas do koncentriĝi nia atento, ĉar nur ĝi povas havigi al ni la gradon de nia konfido al la manifestiĝanta Spirito, kia ajn la nomo, sub kiu li manifestiĝas.

Ĉu la manifestiĝanta Spirito estas bona aŭ malbona? Al kiu rango de ilia hierarkio li apartenas?

Jen la plej ĉefaj demandoj. (Vd.: “Spirita hierarkio”, en La Libro de la Spiritoj, § 100.)

263. Oni juĝas la Spiritojn, mi diris, same kiel oni juĝas la homojn, nome laŭ ilia parolo. Ni prezentu al ni, ke iu homo ricevis dudek leterojn de personoj, al li nekonataj; laŭ la stilo, laŭ la pensoj, unuvorte laŭ multego da signoj, li konkludas, kiuj estas instruitaj aŭ malkreraj, ĝentilaj aŭ malbone edukitaj, supraĵemaj, profundapensaj, frivolaj, fieraj, seriozaj, ventkapaj, sentimentalaj k. t. p. Same okazas koncerne la Spiritojn: oni devas rigardi ilin kiel korespondantojn, kiujn oni neniam antaŭe vidis, kaj demandi sin, kion oni pensus pri la sciaĵaro kaj la karaktero de iu homo, kiu dirus aŭ skribus tiajn aferojn. Oni povas preni kiel neŝanĝeman kaj senesceptan regulon, ke la parolo de la Spiritoj estas ĉiam proporcia al la grado de ilia alteco. La efektive superaj Spiritoj ne sole diras nur bonajn aferojn, sed ankaŭ tiujn diras per vortoj plej absolute liberaj de ĉia trivialeco. Kiel ajn bonaj estas tiuj aferoj, se eĉ unu sola esprimo, kiu montrus malnoblecon, ĝin makulas, tio estas senduba signo de malsupereco, kaj des pli prave, se la tuto de la komunikaĵo per sia maldelikateco vundas la decregulojn. La parolo ĉiam malkaŝas sian originon, ĉu per la penso, kiun ĝi esprimas, ĉu per la formo, kaj tial, eĉ se iu Spirito volus trompi nin pri sia pseŭdosupereco, sufiĉas iom longe konversacii kun li, por lin taksi.

264. Ankaŭ boneco kaj bonvolemo estas esencaj propraĵoj de la elpuriĝintaj Spiritoj; ili portas malamon nek kontraŭ la homoj, nek kontraŭ la ceteraj Spiritoj; ili bedaŭras la malfortaĵojn, kritikas la erarojn, sed ĉiam modere, sen galo kaj sen ofendemo. Se oni akceptas, ke la efektive bonaj Spiritoj povas voli sole nur bonon kaj diri sole nur bonajn aferojn, oni el tio konkludos, ke ĉio, kio en la parolo de la Spiritoj elmontras mankon de boneco kaj de bonvolemo, ne povas veni de iu bona Spirito.

265. La inteligenteco tute ne estas senduba signo de supereco, ĉar inteligenteco kaj moralo ne ĉiam iras duope. Iu Spirito povas esti bona, bonvolema, sed havi limitajn sciojn, dum iu inteligenta kaj klera Spirito povas esti tre malsupera pri moralo.

Multaj pensas, ke, demandante la Spiriton de iu, kiu estis kompetenta pri sia specialeco sur la Tero, oni pli certe ricevos la veron; ĉi tio estas logika, sed ne ĉiam vera. La sperto montras, ke la scienculoj, same kiel la aliaj homoj, precipe tiuj, kiuj elkarniĝis antaŭ nelonge, ankoraŭ troviĝas sub la regado de la antaŭjuĝoj de sia enkorpa vivo: ili ne tuj liberiĝas de sia sistememeco.

Povas do okazi, ke sub la influo de la ideoj, kiujn ili portis, kiam sur la Tero, kaj el kiuj ili faris al si titolon de gloro, ili vidas malpli klare, ol kiel ni pensas. Mi ne prezentas ĉi tiun principon kiel regulon, multe mankas ĝis tio; mi diras nur tion, ke oni ĝin konstatas kaj ke sekve ilia homa scio ne ĉiam estas pruvo pri ilia neeraremo kiel Spiritoj.

266. Submetante ĉiujn komunikaĵojn al skrupula ekzameno, profunde esplorante kaj analizante la penson kaj la esprimojn, kiel oni faras juĝante literaturan verkon, senhezite forĵetante ĉion, kio pekus kontraŭ la logiko kaj la komuna saĝo, ĉion, kio neigus la karakteron de la Spirito, kies manifestiĝon oni supozas, oni senkuraĝigas la trompemajn Spiritojn, kiuj fine foriras, intime konvinkite, ke ili ne povas nin trompi. Mi ripetas: ĉi tiu estas la sola rimedo, sed nepre efikanta, ĉar nenia malbona komunikaĵo povas rezisti al rigora kritiko. La bonaj Spiritoj neniam ofendiĝas pro tia kritiko, ĉar ili mem ĝin konsilas kaj neniel timas ĝin; nur la malicaj sentas sin de ĝi pikitaj kaj de ĝi dekonsilas, ĉar ili ĉion perdus, kaj per tio ili elmontras, kio ili estas.

Jen la konsilo, donita de Sankta Ludoviko en ĉi tiu rilato:

“Kiel ajn prava la konfido, kiun al vi inspiras la Spiritoj, kiuj prezidas en viaj laboroj, ni faras rekomendon, kiun neniam estas superflue ripetadi kaj kiun vi devus ĉiam tenadi en la memoro, kiam vi donas vin al viaj studoj, nome pesi kaj mature pripensi, submeti al la kontrolado de la plej severa prudento ĉiajn komunikaĵojn, kiujn vi ricevas; se iu punkto ŝajnas al vi suspektinda, duba aŭ malklara, nepre petu pri la necesaj klarigoj, por fari al vi firman opinion pri la afero.”

267. Oni povas resumi la rimedojn por ekkoni la naturon de la Spiritoj en la sekvantaj principoj:

1-a: Nenia alia kriterio ekzistas por la taksado de la valoro de la Spiritoj, ol la komuna saĝo. Ĉia formulo, kiun por tio donas la Spiritoj mem, estas absurda kaj ne povas veni de Superaj Spiritoj.

2-a: Oni taksas la Spiritojn laŭ ilia parolo kaj iliaj agoj. La agoj de la Spiritoj estas la sentoj, kiujn ili enblovas en nin, kaj la konsiloj, kiujn ili al ni donas.

3-a: Se oni akceptas, ke la bonaj Spiritoj povas diri kaj fari nur bonon, ĉio malbona ne povas veni de iu bona Spirito.

4-a: La parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, alta, miksita kun nenia trivialaĵo; ili ĉion diras simple kaj modeste, neniam sin gloras, neniam paradas per sia klereco nek per sia pozicio inter la ceteraj.

La parolo de la malsuperaj aŭ vulgaraj Spiritoj ĉiam iom spegulas la homajn pasiojn; ĉia esprimo, kiu odoras malnoblecon, tromemfidon, arogantecon, fanfaronadon, galecon, estas karakteriza signo de malsupereco, aŭ de trompo en la okazo, se la Spirito sin prezentas sub respektinda kaj adorata nomo.

5-a: Oni ne juĝu la Spiritojn laŭ la materiala formo kaj la korekteco de ilia stilo, sed oni sondu ilian intiman estecon, oni zorge esploru iliajn parolojn, oni ĉi tiujn pesu malvarme, mature kaj sen antaŭjuĝo. Ĉia dekliniĝo pri logiko, prudento kaj saĝo povas allasi nenian dubon pri ilia origino, kia ajn la nomo, per kiu la Spirito sin ridinde vestas. (§ 224.)

6-a: La parolo de la altrangaj Spiritoj estas ĉiam unu sama, se ne laŭ la formo, almenaŭ laŭ la fundo. La pensoj estas samaj, kiuj ajn la tempo kaj la loko. Tiuj pensoj povas ricevi pli aŭ malpli vastan elvolvadon, laŭ la cirkonstancoj, la bezonoj kaj la facileco de komunikiĝo, sed ili ne kontraŭdiras sin mem. Se du komunikaĵoj, subskribitaj de la sama nomo, kontraŭas unu la duan, unu el ili estas evidente apokrifa, kaj la vera estas tiu, kiu NENIOM neigas la konatan karakteron de tiu persono. Inter du komunikaĵoj, subskribitaj, ekzemple, de Sankta Vincento de Paŭlo, kaj el kiuj unu predikus unuiĝon kaj kariton, dum la dua celus dissemadon de malkonkordo, nenia prudenta homo povus erari.

7-a: La bonaj Spiritoj diras nur tion, kion ili scias; pri tio, kion ili ne scias, ili silentas aŭ konfesas sian nekompetentecon. La malicaj parolas pri ĉio kun memcerteco, neniel zorgante pri la vero. Ĉia okulfrapanta scienca herezo, ĉia principo, kiu vundas la naturan saĝon, elmontras la trompon, se la Spirito pretendas esti rigardata kiel klerulo.

8-a: Oni rekonas la frivolajn Spiritojn ankaŭ laŭ la facileco, kun kiu ili antaŭdiras la estontecon kaj precize sciigas faktojn, pri kiuj ne estas al ni konsentite ilin koni.

La bonaj Spiritoj povas antaŭsentigi estontajn okazaĵojn tiam, kiam ĉi tiu sciiĝo estas utila, sed ili neniam difinas datojn. Ĉia antaŭsciigo pri iu okazaĵo por fiksa tempo estas signo de mistifiko.

9-a: La Superaj Spiritoj esprimas sian penson simple, malmultvorte; ilia stilo estas konciza, ne flanken metante la poezion de la ideoj kaj de la esprimoj, klara, komprenebla por ĉiuj, ne postulanta penon por esti komprenata; ili havas la lertecon diri multe da aferoj per malmulte da vortoj, ĉar ĉiu vorto havas sian apartan celon. La malsuperaj Spiritoj, aŭ pseŭdo-kleruloj, kaŝas sub la ŝvelparolo kaj emfazo la senenhavecon de sia penso.

Ilia parolo estas ofte pretendema, ridinda aŭ malklara pro la granda klopodo, por ŝajni profunda.

10-a: La bonaj Spiritoj neniam ordonas: ili ne imponas, sed nur konsilas, kaj, se oni ilin ne aŭskultas, ili foriras. La malicaj estas ordonemaj; ili donas ordonojn, volas esti obeataj kaj restas spite ĉion. Ĉiu sin trudanta Spirito elperfidas sian originon. Ili estas ekskluzivemaj kaj absolutaj pri siaj opinioj kaj pretendas la privilegion de la vero. Ili postulas blindan kredon kaj ne konsilas la prudenton, ĉar ili ja scias, ke la prudento ilin senmaskigus.

11-a: La bonaj Spiritoj ne flatas; ili aprobas bonfaritaĵon, sed ĉiam kun mezurateco. La malicaj disverŝas troajn laŭdojn, stimulas fieron kaj vantamon, kvankam predikante humilecon, kaj penas ekzalti la personan gravecon de tiuj, kiujn ili volas enlogi al si.

12-a: La Superaj Spiritoj, en ĉiaj aferoj, sidas pli alte, ol la infanaĵoj de la formo. Nur la vulgaraj Spiritoj povas alligi gravecon al bagatelaĉaj detaletoj, neakordigeblaj kun efektive altaj ideoj. Ĉia zorgega preskribo estas senduba signo de malsupereco kaj mistifiko de Spirito, kiu prenas al si imponan nomon.

13-a: Oni malfidu eksterkutimajn kaj ridindajn nomojn, kiujn prenas al si iuj Spiritoj, volantaj imponi al la kredemo; estus ekstrema absurdo preni serioze tiujn nomojn.

14-a: Oni malfidu ankaŭ Spiritojn, kiuj tro facile sin prezentas sub aparte respektegataj nomoj, kaj iliajn parolojn oni akceptu nur plej singarde; precipe en ĉi tiu okazo estas necesa severa kontrolo, ĉar tio ofte estas masko, kiun ili surmetas, por kredigi je supozataj intimaj rilatoj kun superegaj Spiritoj. Per ĉi tiu rimedo ili flatas la vantamon de la mediumo kaj tiun malvirton uzas, por ofte instigi lin al bedaŭrindaj aŭ ridindaj kondutoj.

15-a: La bonaj Spiritoj estas tre skrupulaj pri la kondutoj, kiujn ili povas konsili; en ĉiaj okazoj tiuj kondutoj havas ĉiam seriozan kaj treege utilan celon. Oni do devas rigardi kiel suspektindajn ĉiajn kondutojn, kiuj ne havas ĉi tiun karakteron aŭ estus kondamnitaj de la racio, kaj mature pripensi, antaŭ ol ilin preni, ĉar oni riskus malagrablajn mistifikojn.

16-a: Oni rekonas la bonajn Spiritojn ankaŭ per ilia saĝa mezurateco pri ĉio, kio povus kompromiti iun; profunde malplaĉas al ili senvualigo de malbono. Por la frivolaj aŭ malicaj Spiritoj estas plezuro reliefigi tiujn aferojn. Dum la bonaj Spiritoj penas mildigi erarojn kaj predikas indulgon, la malicaj ilin troigas kaj dissemas malamikiĝon per perfidaj duondiroj.

17-a: La bonaj Spiritoj konsilas nur bonon. Ĉia maksimo, ĉia konsilo ne strikte konforma al la pura evangelia karito ne povas esti faro de bonaj Spiritoj.

18-a: La bonaj Spiritoj neniam konsilas ion krom tute raciaj aferoj; ĉia rekomendo, kiu dekliniĝus de la rekta linio de la natura saĝo aŭ de la senŝanĝaj leĝoj de la Naturo, elmontras fermitkapan kaj sekve ne multe fidindan Spiriton.

19-a: La malicaj, aŭ simple neperfektaj, Spiritoj elperfidas sin ankaŭ per materialaj signoj, pri kiuj neniu povus erari. Ilia agado sur la mediumon estas iafoje bruteca, estigante ĉe li krudajn kaj spasmajn movojn, ian febrecan kaj konvulsian agitiĝadon, kiu kontrastas kun la kvietanimeco kaj mildeco de la bonaj Spiritoj.

20-a: La neperfektaj Spiritoj ofte profitas komunikrimedojn, kiujn ili disponas, por inspiri fiajn konsilojn; ili ekscitas malkonfidon kaj malfavoremon kontraŭ ĉiuj, kiujn ili antipatias; la plej ĉefa objekto de ilia malamo estas tiuj homoj, kiuj povas malkaŝi iliajn friponaĵojn.

La malfortanimaj homoj estas ilia celo por la kondukado en malbonon. Uzante alterne sofismojn, sarkasmojn, insultojn kaj eĉ materiajn signojn de sia kaŝita potenco, por pli bone konvinki, ili penas tiajn homojn deklini de la vojo de vero.

21-a: La Spiritoj de la homoj, kiuj sur la Tero havis unu solan absorban zorgon, ĉu materian, ĉu moralan, se ili ne liberiĝis de la influo de la materio, ankoraŭ troviĝas sub la potenco de la surteraj ideoj kaj kunportas parton el la antaŭjuĝoj, el la preferoj, eĉ la manioj, kiujn ili ĉi tie nutradis. Ĉi tio estas facile konstatebla el ilia parolo.

22-a: La scioj, per kiuj iuj Spiritoj sin ornamas ofte kun ia sinmontrado, ne estas signo de ilia supereco. La vera provilo, en ĉi tiu rilato, estas la senŝanĝa pureco de la moralaj sentoj.

23-a: Ne sufiĉas demandi iun Spiriton, por ekkoni la veron. Estas necese antaŭ ĉio scii, al kiu oni havas aferon, ĉar la malsuperaj Spiritoj, senkleraj estuloj, pritraktas frivole la plej seriozajn demandojn. Ankaŭ ne sufiĉas, ke iu Spirito estis granda homo sur la Tero, por ke li en la mondo de la Spiritoj havu la plej altegan sciaĵaron. Nur la virto povas, lin purigante, alproksimigi lin al Dio kaj plivastigi liajn sciojn.

24-a: La ŝerca parolo de la Superaj Spiritoj estas ofte subtila kaj pikanta, sed neniam triviala. Ĉe la mokemaj, sed ne malĝentilaj Spiritoj, la mordanta satiro estas ofte tute ĝustatempa.

25-a: Zorge esplorante, precipe koncerne la moralon, la karakteron de la sin prezentantaj Spiritoj, oni ekkonas ilian naturon kaj ekscias la gradon da konfido, kiun oni povas havi al ili. La natura saĝo ne povus erarigi.

26-a: Por juĝi la Spiritojn, tiel same, kiel por juĝi la homojn, ĉiu devas unue scii juĝi sin mem. Bedaŭrinde multaj homoj ekzistas, kiuj rigardas sian personan opinion kiel ekskluzivan mezuron de tio bona kaj de tio malbona, de tio vera kaj de tio malvera; ĉio, kio kontraŭdiras ilian manieron vidi la aferojn, iliajn ideojn, la sistemon, kiun ili kreis al si aŭ alprenis, estas malbona en iliaj okuloj. Al tiaj homoj evidente mankas la plej ĉefa kvalito por justa taksado, nome la ĝusteco de juĝado, sed tion ili tute ne imagas al si; tio estas la malbonaĵo, pri kiu oni faras al si la plej grandan iluzion.

Ĉiuj ĉi instruoj elfluas el la sperto kaj el la instruado de la Spiritoj; mi ilin nun kompletigos per la respondoj mem, kiujn ili donis pri la plej gravaj punktoj.

268. Demandoj pri la naturo kaj la identeco de la Spiritoj I. Laŭ kiaj signoj oni povas ekkoni la superecon aŭ malsuperecon de la Spiritoj?

“Laŭ ilia parolo, tiel same, kiel vi distingas ventkapulon de saĝulo. Ni jam diris: la Superaj Spiritoj neniam kontraŭdiras sin mem kaj parolas nur bonajn aferojn. Ili volas nur bonon: jen ilia absorba zorgo.”

“La malsuperaj Spiritoj ankoraŭ troviĝas sub la potenco de la materiaj ideoj; iliaj paroloj spegulas ilian senklerecon kaj neperfektecon. Nur la Superaj Spiritoj kapablas koni ĉiujn aferojn kaj ilin senpasie taksi.”

II. Ĉu la klereco estas ĉiam senduba signo de la altrangeco de iu Spirito?

“Ne, ĉar se li ankoraŭ troviĝas sub la influo de la materio, li eble havas viajn malvirtojn kaj antaŭjuĝojn.”

Iuj homoj, en ĉi tiu mondo, estas enviemaj kaj fieraj: ĉu vi opinias, ke, forlasinte ĝin, ili seniĝus je tiuj malbonaĵoj? Foririnte de ĉi tie, la Spiritoj, precipe tiuj, kiuj portis tre profundajn pasiojn, restas ankoraŭ envolvitaj en ia atmosfero, kiu konservas ĉiujn tiujn malbonaĵojn.

“Tiuj nur kleraj Spiritoj estas pli timindaj ol la malicaj, ĉar la plej multaj kunigas ruzecon kaj fieron kun inteligenteco. Dank’al sia pseŭdo-klereco ili imponas al la simpluloj kaj al la sensciuloj, kiuj senkontrole akceptas iliajn absurdajn kaj mensogajn teoriojn. Kvankam tiaj teorioj ne povas superforti la veron, ili tamen ja faras momentan malbonon, ĉar ili malhelpas la marŝon de Spiritismo, kaj la mediumoj sin mem volonte blindigas pri la indo de tio, kio estas al ili komunikata. Ĉi tiu estas afero, kiu postulas tre profundan studadon de la flanko de klarmensaj spiritistoj kaj de la mediumoj; distingi inter tio vera kaj tio malvera, jen demando, sur kiun oni metu sian tutan atenton.”

III. Multe da protektantaj Spiritoj donas al si nomojn de sanktuloj aŭ de konataj personoj: kion oni pensu pri tio?

“Ĉiuj nomoj de la sanktuloj kaj de la konataj personoj ne sufiĉus, por doni unu protektanton al ĉiu homo. El la Spiritoj malmultaj havas nomon konatan sur la Tero, tial ili tre ofte donas al si neniun. Sed vi ordinare volas ian nomon; tiam, por kontentigi vin, ili alprenas tiun de tiu homo, kiun vi konas kaj respektas.”

IV. Ĉu tiu alpreno de malpropra nomo ne povas esti rigardata kvazaŭ mistifiko?

“Ĝi estus mistifiko, se ĝin farus iu malica Spirito, kiu volus trompi, sed se tio estas por bono, Dio permesas, ke tio okazu inter samkategoriaj Spiritoj, ĉar ekzistas inter ili solidareco kaj analogeco de pensoj.”

V. Sekve, se iu protektanta Spirito diras, ke li estas ekzemple Sankta Paŭlo, ne estas certe, ke tiu estas ja la Spirito mem aŭ la animo de la apostolo kun tiu nomo.

“Vi pravas, ĉar ekzistas miloj da homoj, al kiuj estas dirite, ke ilia gardanĝelo estas Sankta Paŭlo, aŭ iu alia; tamen kio grava tio estas, se la protektanta Spirito estas tiel altranga kiel Sankta Paŭlo? Mi diris al vi: ia nomo estas bezona, ili do alprenas iun ajn, por esti alvokataj kaj rekonataj, tiel same, kiel vi prenas baptonomojn, por diferenci de la ceteraj samfamilianoj. Ili ja povas alpreni ankaŭ tiujn de la ĉefanĝeloj Rafael, Miĥael k. a., kio estas tute malgrava.”

“Krom tio, ju pli altranga estas la Spirito, des pli multobla estas la potenco de lia disradiado; kredu do, ke iu protektanta Spirito, apartenanta al tre alta ordo, povas prizorgi centojn da enkarnuloj. Ĉe vi, sur la Tero, kelkaj notarioj prenas sur sin la aferojn de cent aŭ ducent familioj; kial do vi volus, ke ni, spirite parolante, estu malpli kapablaj por la morala direktado de la homoj, ol tiuj notarioj koncerne la materialan direktadon de iliaj interesoj?”

VI. Kial la komunikiĝantaj Spiritoj ofte alprenas nomojn de sanktuloj?

“Ili identiĝas kun la kutimoj de la homoj, al kiuj ili parolas, kaj alprenas tiajn nomojn, kiuj farus sur la homojn la plej multe da impreso, konsidere al ties kredoj.”

VII. Ĉu, elvokite, iuj Superaj Spiritoj ĉiam venas mem, aŭ, kiel kelkaj homoj pensas, ĉu venas nur senditoj de ili, komisiite por transdiri ilian penson?

“Kial do ili ne venus mem, se ili povas tion fari? Sed se la elvokita Spirito ne povas veni, tiu, kiu sin prezentas, nepre estas unu lia sendito.”

VIII. Ĉu la sendito estas ĉiam sufiĉe instruita por respondi tiel, kiel respondus la Spirito, kiu lin venigis?

“La Superaj Spiritoj scias, al kiu ili konfidas la zorgon ilin anstataŭi. Cetere, ju pli altklasaj estas la Spiritoj, des pli ili kunfandiĝas per komuneco de pensoj, tiamaniere, ke en iliaj okuloj la personeco estas io indiferenta, kaj same devas esti ĉe vi. Ĉu vi do pensas, ke en la mondo de la Superaj Spiritoj ekzistas nur tiuj, kiujn vi konis sur la Tero kiel kapablajn vin instrui? Vi tiel forte inklinas rigardi vin kiel la tipojn de la Universo, ke vi ĉiam opinias, ke ekster via mondo nenio alia ekzistas. Vi efektive similas tiujn sovaĝulojn, kiuj, neniam forlasinte sian insulon, pensas, ke la mondo ne etendiĝas ĝis trans ĝia bordo.”

IX. Mi komprenas, ke tiel estas en la okazo de serioza instruo; sed kial altrangaj Spiritoj permesas al malaltŝtupaj Spiritoj sin pave ornami per respektindaj nomoj, por konduki la homojn en eraron per ofte malicaj maksimoj?

“Ne kun la permeso de la altrangaj Spiritoj tiuj aliaj tiel kondutas; ĉu same ne okazas en via medio? Tiuj, kiuj tiamaniere trompas la homojn, estos punitaj pro sia fiaĵo, estu certa, kaj ilia puno estos proporciigita al la graveco de la mistifiko. Cetere, se vi ne estus neperfektaj, vi havus apud vi nur bonajn Spiritojn, kaj se vi estas trompataj, vi devas plendi nur kontraŭ vi mem. Dio permesas, ke tio okazu, por provi vian persistemon kaj vian juĝokapablon, kaj instrui vin distingi veron de eraro. Se vi ĝin ne faras, vi do ne sidas sufiĉe alte kaj ankoraŭ bezonas la lecionojn de la sperto.”

X. Ĉu Spiritoj nemulte evoluintaj, sed portantaj bonajn intencojn kaj la deziron progresi, iafoje ne estas komisiataj por anstataŭi iun Superan Spiriton, por ke ili havu okazon sin ekzerci en instruadon?

“Neniam en la grandaj grupoj, mi volas diri: en la grupoj seriozaj, kaj por ĝenerala instruado. Tiuj, kiuj tie sin prezentas, ĝin ĉiam faras meminiciate kaj, kiel vi diras, por sin ekzerci; tial iliaj komunikaĵoj, kvankam bonaj, ĉiam portas la stampon de ilia malsupereco. Ili estas komisiataj nur por nemulte gravaj komunikaĵoj kaj por tiuj, kiujn oni povas nomi personaj.”

XI. La ridindaj komunikiĝoj de la Spiritoj estas iafoje traplektitaj per tre bonaj maksimoj; kiel klarigi ĉi tiun anomaliaĵon, kiu ŝajnas elmontri la samtempan ĉeeston de bonaj kaj de malicaj Spiritoj?

“La malicaj aŭ frivolaj Spiritoj ekkuraĝas ankaŭ eldiri sentencojn, ne ĝuste vidante ilian profundecon aŭ signifon. Ĉu, ĉe vi, ĉiuj, kiuj ilin eldiras, estas superaj homoj? Ne; la bonaj kaj la malicaj Spiritoj ne iras flanko ĉe flanko; vi konstatas la ĉeeston de la bonaj Spiritoj el la konstanta unuformeco de la bonaj komunikaĵoj.”

XII. Ĉu la Spiritoj, kiuj kondukas en eraron, faras tion ĉiam konscie?

“Ne; bonaj, sed malkleraj, Spiritoj povas erari bonafide; kiam ili konscias sian nesufiĉecon de scioj, ili tion konfesas kaj diras nur tion, kion ili scias.”

XIII. Kiam iu Spirito faras malveran komunikiĝon, ĉu li tion faras ĉiam en malica intenco?

“Ne; se li estas frivola Spirito, li sin amuzas ĉe mistifikado sen ia alia celo.”

XIV. Povante trompi per sia parolo, ĉu iuj Spiritoj povas ankaŭ, antaŭ la okuloj de vidiva mediumo, ekpreni malveran aspekton?

“Tio fariĝas, sed pli malfacile. Ĉiaokaze tio estas nur por celo, kiun la malicaj Spiritoj mem ne konas. Ili servas kiel instrumentoj por iu leciono. La vidiva mediumo povas vidi frivolajn kaj mensogemajn Spiritojn, tiel same, kiel aliaj tiujn aŭdas aŭ sub ties influo skribas. La frivolaj Spiritoj povas profiti de tiu humoro, por trompi lin per ŝajnaj aspektoj; tio dependas de la ecoj de la Spirito de la mediumo mem.”

XV. Ĉu por ne esti trompita, sufiĉas al iu porti bonajn intencojn? kaj ĉu ankaŭ la seriozaj homoj, kiuj tute ne makulas siajn studojn per ia sento de vanta scivolemo riskas trompon?

“Evidente malpli ol aliaj, sed ĉiu homo havas iajn malfortajn flankojn, kiuj altiras la mokemajn Spiritojn: li sin opinias forta kaj ofte tia ne estas; li devas do malfidi la malfortecon, kiu naskiĝas el fiero kaj antaŭjuĝoj. Oni ne sufiĉe prenas en kalkulon ĉi tiujn du kaŭzojn, el kiuj la Spiritoj profitas; flatante la maniojn, ili estas certaj pri sia sukceso.”

XVI. Kial Dio permesas, ke malicaj Spiritoj komunikiĝu kaj parolu malbonajn aferojn?

“Eĉ en tio plej malbona ekzistas instruo; ĉi tiun koncernas vin ĉerpi el tio. Estas ja necesaj ĉiaspecaj komunikiĝoj, por lernigi vin distingi inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj kaj servi al vi kiel via propra spegulo.”

XVII. Ĉu la Spiritoj, per skribaj komunikaĵoj, povas inspiri malpravajn malkonfidojn kontraŭ iuj homoj kaj malpacigi amikojn inter si?

“Malicaj kaj enviemaj Spiritoj povas fari sur la kampo de malbono tion, kion faras la homoj mem; tial estas necese tenadi sin garde kontraŭ ili. Kiam la Superaj Spiritoj havas ion por riproĉi, ili estas ĉiam saĝaj kaj moderaj; ili diras nenion malbonan; ili admonas delikate. Se ili volas, ke, en sia intereso, du homoj ne plu vidu unu la duan, ili okazigos incidentojn, kiuj tiujn tute nature disigos. Ĉia parolo, kiu nepre dissemus malkonkordon kaj malkonfidon, estas ja faro de iu malica Spirito, kia ajn la nomo, per kiu li sin ornamus. Vi do nur singarde akceptu la malbonon, kiun iu Spirito povas diri pri unu el vi, kaj malkonfidu ankaŭ vin mem kaj viajn antaŭjuĝojn. El la komunikiĝoj de la Spiritoj prenu nur tion bonan, grandan, racian kaj tion, kion via konscienco aprobas.”

XVIII. El la facileco, kun kiu la malicaj Spiritoj sin enmiksas en la komunikiĝojn, ŝajnas, ke oni neniam estas certa, ke oni havas la veron.

“Ho ne, ĉar vi havas prudenton, por juĝi tiujn komunikiĝojn. Legante leteron, vi bone scias vidi, ĉu ĝin skribis krudulo aŭ bonedukito, stultulo aŭ klerulo; kial do vi ne povus same agi, kiam skribas al vi Spiritoj? Se vi ricevas leteron de forestanta amiko, kio pruvas al vi, ke ĝi estas ja de li? Lia skriba karaktero, vi diros; sed ĉu ne ekzistas falsitoj, kiuj imitas ĉiajn skribkarakterojn, friponoj, kiuj povas koni viajn aferojn? Tamen laŭ iaj signoj vi ne erarus. Same estas rilate al la Spiritoj. Prezentu do al vi, ke tiu estas iu amiko, kiu skribas al vi, aŭ ke vi legas la libron de iu verkisto, kaj juĝu laŭ sama procedo.”

XIX. Ĉu la Superaj Spiritoj povus malhelpi la malicajn Spiritojn alpreni malverajn nomojn?

“Tion fari ili sendube povas; sed ju pli malicaj, des pli obstinegaj estas la Spiritoj, kaj ofte ili kontraŭstaras al ĉiaj ordonoj. Vi ja devas scii ankaŭ, ke por iuj homoj la Superaj Spiritoj sin interesas pli ol por aliaj, kaj kiam ili trovas tion necesa, ili scias antaŭgardi tiujn kontraŭ la trafo de la mensogo; kontraŭ tiuj homoj la trompemaj Spiritoj estas senpovaj.”

XX. Kia estas la motivo de tia partieco?

“Tio estas ne partieco, sed justeco; la bonaj Spiritoj sin interesas por tiuj homoj, kiuj tiras profiton el iliaj konsiloj kaj serioze klopodas por sia propra pliboniĝo. Tiuj estas iliaj preferatoj, kaj ili tiujn helpas, sed pri tiuj, kun kiuj ili perdas sian tempon kun belaj paroloj, ili nemulte zorgas.”

XXI. Kial Dio permesas al la Spiritoj fari la sakrilegion false alpreni respektegatajn nomojn?

“Vi povas demandi ankaŭ, kial Dio permesas al la homoj mensogi kaj blasfemi. La Spiritoj, same kiel la homoj, havas sian liberan volon, kiel por bono, tiel ankaŭ por malbono, sed unujn kaj aliajn la justeco de Dio nepre trafos.”

XXII. Ĉu ekzistas iaj efikaj formuloj por forpeli la mokemajn Spiritojn?

“Formulo estas materio; pli valoras bona penso al Dio.”

XXIII. Iuj Spiritoj diris, ke ili havas neimiteblajn grafiksignojn, kvazaŭajn emblemojn, kiuj povas fari ilin rekoneblaj kaj ilin identigi: ĉu tio estas vera?

“La Superaj Spiritoj havas neniajn aliajn signojn, por fari sin rekoneblaj, ol la altecon de siaj ideoj kaj de sia parolo. Ĉiu Spirito povas imiti materialan signon. Koncerne la malsuperajn Spiritojn, ili sin elperfidas en tiom multe da manieroj, ke oni devas esti blinda, por lasi sin trompi.”

XXIV. Ĉu la trompemaj Spiritoj ne povas ankaŭ falsi la penson?

“Ili falsas la penson, tiel same, kiel la scendekoraciistoj falsas la Naturon.”

XXV. Ŝajnas do, ke estas ĉiam facile trovi la trompon per atenta studado.

“Tion ne dubu. La Spiritoj trompas nur tiujn, kiuj lasas sin trompi; sed oni devas havi okulojn de diamantisto, por distingi la veran ŝtonon de la falsa; nu, kiu ne scias distingi inter la pura kaj la falsita ŝtono, tiu sin turnas al gemisto.”

XXVI. Kelkaj homoj lasas sin allogi per emfaza parolo, kontentiĝas per vantaj vortoj, eĉ prenas malverajn kaj vulgarajn ideojn por ideoj superbelaj; kiel tiuj homoj, kiuj ne kapablas juĝi eĉ verkojn de siaj similuloj, povas juĝi tiujn de la Spiritoj?

“Se tiuj homoj estas sufiĉe modestaj, por rekoni sian nekompetentecon, ili ne konfidas al si mem; se pro fiero ili opinias sin pli kapablaj, ol kiel ili estas, ili suferas punon por ilia stulta vantamo. La trompemaj Spiritoj bone scias, al kiuj ili venas. Ekzistas simplanimaj kaj malmulte instruitaj homoj, pli malfacile trompeblaj, ol aliaj sagacaj kaj kleraj. Flatante la pasiojn, ili faras el la homo ĉion, kion ili volas.”

XXVII. Ĉu skribante, la malicaj Spiritoj sin iafoje elperfidas per pretervolaj materialaj signoj?

“Tiuj lertaj, ne; tiuj mallertaj konfuziĝas. Ĉia senutila kaj infaneca signo estas senduba montro de malsupereco; la Superaj Spiritoj faras nenion senutilan.”

XXVIII. Multaj mediumoj ekkonas la bonajn kaj la malicajn Spiritojn laŭ la agrabla aŭ ĝena impreso, kiun ili ricevas ĉe ties alproksimiĝo. Mi demandas, ĉu la malagrabla impreso, la konvulsia agitiĝo, unuvorte la perturbostato, estas ĉiam signoj de la malbona naturo de la manifestiĝantaj Spiritoj.

“La mediumo spertas la sensaciojn el la stato, en kiu troviĝas la Spirito, venanta al li. Se feliĉa, la Spirito estas trankivla, facila, kvieta, saĝa; se malfeliĉa, li estas malkvieta, ekscitita, kaj tiu agitiĝo nature transiĝas en la nervan sistemon de la mediumo. Cetere, tia estas la homo sur la Tero: la bona estas flegma kaj trankvila, la malica estas konstante ekscitita.”

Rimarko. Ekzistas mediumoj kun pli aŭ malpli granda nerva impresebleco; tial la agitiĝado ne povus esti rigardata kiel absoluta regulo; oni devas ĉi tie, kiel en ĉiaj aferoj, konsideri la cirkonstancojn. La ĝenanta kaj malagrabla karaktero de la impreso estas efiko de kontrasto, ĉar se la Spirito de la mediumo simpatias kun la manifestiĝanta malica Spirito, li malmulte aŭ neniom estas afekciata de ĉi tiu lasta. Oni tamen ne intermiksu la rapidecon de la skribado, dank’al la ekstrema manlerteco de iuj mediumoj, kaj la konvulsian agitiĝon, kiun povas sperti eĉ la mediumoj, malplej rapide skribantaj, ĉe la kontakto de neperfektaj Spiritoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.