La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIX: PRI LA GRUPOJ KAJ SOCIETOJ DE SPIRITISTOJ

Pri la grupoj ĝenerale. Pri la ĝustasencaj societoj. Studotemoj. Konkurado inter la societoj.

Pri la grupoj ĝenerale

324. La spiritistaj grupoj povas esti tre utilaj pro tio, ke ili ebligas instruadon per interŝanĝo de pensoj, per demandoj kaj rimarkoj, kiujn ĉiu povas fari kaj el kiuj ĉiu profitas; sed por ĝuigi ĉiujn dezirindajn fruktojn, ili postulas specialajn kondiĉojn, kiujn mi nun pririgardos, ĉar estus eraro similigi ilin al la ordinaraj societoj. Cetere, ĉar tiaj grupoj estas ja kolektivoj, tio, kio ilin koncernas, estas la natura sekvo de la supre donitaj instruoj; ili devas preni al si la samajn antaŭzorgojn kaj antaŭgardi sin kontraŭ tiaj samaj malfacilaĵoj, kiel la individuo. Tial mi faris ĉi tiun ĉapitron la lasta.

La spiritistaj grupoj havas diversan karakteron laŭ la celo atingota, kaj tial la esenco de unu ankaŭ devas esti malsama, ol tiu de alia. Laŭ sia speco ili povas esti frivolaj, eksperimentaj aŭ instruaj.

325. La frivolaj grupoj estas kolektiĝoj de homoj, vidantaj nur la amuzan flankon de la manifestiĝoj kaj plezurantaj ĉe la ŝercoj de malseriozaj Spiritoj, al kiuj forte plaĉas tiaj kunvenoj, kie ili agas tute libere kaj kiujn ili ĉiam ĉeestas. Tie oni demandas pri ĉiaj banalaĵoj, oni petas la Spiritojn antaŭdiri homajn sortojn, oni elprovas ilian sagacecon pri diveno de aĝoj aŭ de tio, kion oni havas en la poŝo, pri malkaŝo de sekretetoj kaj pri multego da aliaj samvaloraj aferoj.

Tiaj grupoj havas nenian gravecon, tamen, ĉar kelkaj frivolaj Spiritoj estas tre inteligentaj kaj ili ĝenerale estas senkonsideraj kaj gajhumoraj, tie ofte okazas tre kuriozaj aferoj, el kiuj iu observema homo povas ĉerpi al si kelkan profiton. Kiu vidis nur tion kaj juĝus la mondon de la Spiritoj laŭ ĉi tiu montro, tiu farus al si pri ĝi ideon tiel malĝustan, kian farus tiu, kiu juĝus la tutan loĝantaron de iu granda urbo laŭ tiu de iaj kvartaloj.

La sola simpla saĝo diras, ke altklasaj Spiritoj ja ne povas veni al tiaj kunvenoj, kie la spektatoroj ne estas pli seriozaj ol la aktoroj. Se oni volas sin okupi pri frivolaĵoj, oni ja elvoku Spiritojn senkonsiderajn, same kiel oni invitus histrionojn, por amuzi iun societon; estus profanado tien inviti respektegatajn estulojn, miksi sanktaĵon kun profanaĵo.

326. La eksperimentaj grupoj celas pli speciale la okazigon de fizikaj manifestiĝoj. En la okuloj de multaj, ili estas spektaklo pli ĝuste kurioza ol instrua; la nekredemaj foriras de tie pli mirante, ol konvinkite, se ili vidis neniajn aliajn fenomenojn, kaj ilia penso sin turnas tute al la serĉado de friponaĵoj, ĉar, komprenante nenion el tiuj faroj, ili volonte imagas al si la ekzistadon de iaj artifikoj. Alie estas kun tiuj, kiuj studis; tiuj jam antaŭe akceptas la eblecon de la fenomenoj, kaj pozitivaj faktoj poste alportas aŭ kompletigas al ili la konvinkon. Se fariĝas artifikoj, ili estas kapablaj tiujn malkaŝi.

Malgraŭ tio, tiaj eksperimentoj prezentas utilan flankon, kiun neniu povus ignori, ĉar ĝuste ili ebligis la eltrovon de la leĝoj, kiuj kontrolas la nevideblan mondon, kaj, laŭ la opinio de multaj homoj, ili nekontesteble estas grava motivo de konvinko; sed mi asertas, ke nur per si mem ili ne kapablas ensekretigi iun en la spiritisman sciencon, tiel same, kiel la sola vido je iu sprita mekanismo ne povas lernigi Meĥanikon al iu, ne konanta ĝiajn leĝojn. Se tamen tiuj kunsidoj estus kondukataj metode kaj saĝe, ili donus multe pli bonajn rezultatojn.

Mi post momento revenos al ĉi tiu objekto.

327. La instruaj grupoj havas tute alian karakteron, kaj ĉar ili estas tiuj, el kiuj oni povas ĉerpi la veran instruon, mi tial pli insistos pri la kondiĉoj, kiujn oni devas kontentigi.

La unua estas tiu, ke ili estu ĉiam seriozaj en la plena senco de la vorto. Oni devas konvinkiĝi, ke la Spiritoj, al kiuj oni volas paroli, havas tute apartan naturon; ke, ĉar majesta ne povas kuniĝi kun triviala kaj ankaŭ ne bono kun malbono, tial se oni volas ricevi bonajn aferojn, oni devas sin turni al bonaj Spiritoj. Sed ne sufiĉas elvoki bonajn Spiritojn: nepre necese estas troviĝi en kondiĉoj favoraj al tio, ke ili bonvolu veni; nu, Superaj Spiritoj ne venas al kunvenoj de ventkapaj kaj supraĵemaj homoj, tute same, kiel ili tien ne venus, kiam ili vivis sur la Tero.

Societo estas vere serioza nur tiam, se ĝi sin okupas pri aferoj utilaj, esceptinte ĉiujn ceterajn; se ĝi celas ricevi eksterordinarajn fenomenojn el scivolemo aŭ por amuziĝo, eble venos tiuj Spiritoj, kiuj okazigas tiajn fenomenojn, sed la ceteraj foriĝas. Unuvorte, kia ajn estas la karaktero de iu kunsido, al ĉi tiu ĉiam venas Spiritoj pretaj kunhelpi ĝiajn intencojn. Ĉia serioza kunsido deflankiĝas do de sia celo, se ĝi forlasas instruon por amuzo. La fizikaj manifestiĝoj, kiel mi diris, estas iel utilaj; kiuj volas vidi, tiuj ĉeestu eksperimentajn kunsidojn; kiuj volas kompreni, tiuj ĉeestu studokunsidojn; tiel ĉiuj povos kompletigi sian spiritisman instruitecon, same kiel, en la studado de la medicino, unuj sekvas kursojn, aliaj vizitadas klinikojn.

328. La instruado pri Spiritismo ne konsistas nur en la morala instruado, donata de la Spiritoj, sed ankaŭ en la studado de la faktoj; koncernas ĝin la teorio de ĉiaj fenomenoj, la serĉado de la kaŭzoj kaj, kiel sekvo, la konstato de tio ebla kaj de tio neebla; unuvorte, la observado de ĉio, kio povas progresigi la sciencon. Nu, estus absoluta eraro pensi, ke la faktoj limiĝus al fenomenoj eksterordinaraj; ke atentindaj estas sole nur tiuj, plej frapantaj la sentumojn. Faktoj sur ĉiu paŝo montriĝas en la inteligentaj komunikaĵoj kaj ne povus esti ignorataj de homoj, kunvenintaj por studado. Tiuj faktoj, kiujn estas ne eble elkalkuli, ŝprucas el multego da okazaj cirkonstancoj; kvankam malpli reliefaj, ili tamen estas plej interesaj por iu observanto, kiu en ili trovas aŭ la jesigon de iu konata principo aŭ la malkaŝon de iu principo nova, kiu ebligas al li iom pli profunde penetri en la misterojn de la nevidebla mondo. Ankaŭ ĉi tio estas filozofio.

329. La studokunsidoj, krom tio, estas treege utilaj al la mediumoj por inteligentaj manifestiĝoj, precipe al tiuj, kiuj serioze deziras perfektiĝi kaj tien ne venas kun stulta pretendo al neeraremo. Grandaj rifoj de la mediumeco estas, kiel mi diris, la obsedo kaj la fascinado; tiuj mediumoj povas do tre bonfide fari al si iluzion pri la merito de tio, kion ili ricevas, kaj oni komprenas, ke la trompemaj Spiritoj povas agadi tute libere, kiam ili traktas nur kun iu blindulo. Tial ili forigas la mediumon for de ĉia kontrolo kaj, se necese, ili igas lin abomeni ĉiun ajn, kiu povus lin klerigi. Dank’al la soluligo kaj fascinado, ili povas igi lin akcepti ĉion, kion ajn ili volas.

Ne estus superflue ripeti: ĉi tie leviĝas ne ia simpla malhelpo, sed pereigilo; jes, mi diras, efektiva pereigilo.

La sola rimedo, kiun havas la mediumo, por ĝin eviti, estas tio, ke la de li ricevitajn komunikaĵojn analizu homoj sen kaŝita intereso kaj bondezirantaj, kiuj, tion farante flegme kaj senpartie, povas malfermi al li la okulojn kaj igi lin vidi tion, kion li mem ne povas rimarki.

Nu, ĉiu mediumo, kiu timas tian juĝon, jam iras la vojon de obsedo; tiu, kiu pensas, ke la lumo estas farita nur por li, troviĝas tute sub tiu jugo; se li rigardas kiel ofendajn la rimarkojn, se li ilin repuŝas, se li ilin koleras, ne dubebla estas do la malica naturo de la Spirito, kiu lin inspiras.

Mi jam diris, ke iu mediumo povas ne havi la sciojn necesajn, por kompreni erarojn; li povas lasi sin trompi per patosaĵoj kaj pretendema parolado, esti delogata per sofismoj, ĉio ĉi plej bonfide. Tial, manke de propra lumo, li devas modeste peti aliajn pri helpo, laŭ jenaj proverboj, nome: “pli da okuloj, pli da certeco” kaj “ pri propra afero neniu juĝas libere”. Ĝuste en ĉi tiu rilato la kunsidoj estas por mediumo tre utilaj, se nur li estas sufiĉe saĝa, pro elaŭdi opiniojn, ĉar tie troviĝas homoj pli instruitaj, ol li, kaj kiuj kaptas la ofte tiel subtilajn nuancojn, per kiuj la Spirito elperfidas sian malsuperecon.

Ĉiu mediumo, kiu sincere deziras ne esti mokataĵo de mensogo, devas do peni labori en kunsidoj seriozaj kaj tien alporti tion, kion li aparte ricevas, kaj danke akcepti, eĉ peti la kritikan ekzamenon de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas. Se lin ĉikanas trompemaj Spiritoj, ĉi tio estas la plej certa rimedo, por ke li liberiĝu de ili, montrante al ili, ke ili ne povas lin trompi. Cetere mediumo, kiu koleras pro la kritikado, estas des malpli prava ĉe tiu kolero, ke lia memestimo estas tie neniel tuŝita, ĉar ja tio, kion li diras, ne estas lia frukto, kaj por ĝi li ne respondas pli, ol kiel li respondus, se li voĉlegus versojn de ia poetaĉo.

Mi insistis pri ĉi tiu punkto, ĉar malhelpo ĝi estas kiel por la mediumoj, tiel ankaŭ por tiuj kunvenoj, kie estas grave ne konfidi ventanime ĉiajn perantojn de la Spiritoj. La kunhelpo de ĉiu obsedita aŭ fascinita mediumo estus por ili pli malutila ol utila; ili do tiajn ne akceptu. Mi pensas, ke mi jam sufiĉe elvolvis ĉi tiun temon, por ke estu al ili ne eble erari pri la karakteroj de la obsedo, se la mediumo mem ne povas ĝin rekoni; unu el la plej frapantaj estas sendube la pretendo esti la sole prava kontraŭ ĉiuj. La obseditaj mediumoj, kiuj ne volas konfesi tiun sian staton, similas tiajn malsanulojn, kiuj faras al si iluzion pri sia malsaneco kaj pereas, ĉar ili rifuzas submetiĝi al saniga kuracado.

330. Serioza grupo devas havi kiel celon forigi la mensogemajn Spiritojn; ĝi erarus, opiniante sin ŝirmita kontraŭ ili dank’al sia celo kaj la kvalito de siaj mediumoj: tion ĝi ne atingos tiel longe, ĝis ĝi troviĝos en favoraj kondiĉoj.

Por la klara kompreno de tio, kio okazas en ĉi tiu cirkonstanco, mi petas la leganton bonvolu releti tion diritan en la § 231, pri la Influo de la medio. Oni prezentu al si ĉiun homon kvazaŭ ĉirkaŭitan de kelke da nevideblaj kompaniuloj, kiuj identiĝas kun li pro sia karaktero, siaj gustoj kaj siaj inklinoj; sekve ĉiu homo, veninta en iun grupon, estas akompanata de Spiritoj, simpatiantaj kun li. Laŭ sia nombro kaj karaktero tiuj akompanantoj povas fari sur la kunsidantojn kaj la komunikaĵojn bonan aŭ malbonan influon. Perfekta estus tiu grupo, kies ĉiuj anoj, portante egalan amon al bono estus akompanataj nur de bonaj Spiritoj; se perfekteco estas ne ebla, la plej bona kunveno estas tiu, en kiu bono superas malbonon. Ĉi tiu aserto estas tro logika, ke mi bezonu insisti pri ĝi.

331. Grupo estas kolektiva estaĵo, kies kvalitoj kaj propraĵoj estas la rezultanto de ĉiuj tiuj de ĝiaj anoj, formante kvazaŭ faskon; nu, tia fasko estas des pli fortika, ju pli homogena ĝi estas. Se oni bone komprenis tion diritan (§ 282, demando V) pri la maniero, kiel la Spiritoj estas avizataj pri nia elvoko, oni facile komprenas la potencon de la asociado de la pensoj de la ĉeestantoj.

Se Spiriton iamaniere frapas la penso, kiel nin la voĉo, dudek homoj, kuniĝinte en unu sama intenco, nepre havas pli multe da forto, ol unu sola; sed por ke ĉiuj pensoj kunhelpu por unu sama celo, ili devas vibri unisone, kunfandiĝi, por tiel diri, en unu solan, kio ne povas okazi sen agordiĝo.

Aliflanke, veninte en tute simpatian medion, iu Spirito sentas sin pli senĝena; trovante tie nur amikojn, li tien venas pli volonte kaj pli volonte respondas la demandojn.

Kiu ajn atente sekvis inteligentajn manifestiĝojn de Spiritoj, tiu povis konvinkiĝi pri ĉi tiu veraĵo.

Se la pensoj kontraŭas unu alian, el tio rezultas interfrapiĝo de ideoj malagrabla por la Spirito kaj sekve malutila al la manifestiĝo. Same fariĝas al homo, parolanta antaŭ kunvenantaro: se li sentas, ke ĉiuj pensoj estas por li simpatiaj kaj bondeziraj, la impreso, kiun li ricevas de ili, reagas sur liajn proprajn ideojn kaj havigas al ĉi tiuj pli da vervo. La unuanimeco de tiu kunhelpo faras sur lin ian magnetizan agadon, kiu pligrandigas liajn rimedojn, dum la indiferenteco aŭ la malamikemo lin konfuzas kaj paralizas: tiamaniere la aplaŭdoj elektras la geaktorojn; nu, la Spiritoj, multe pli impreseblaj, ol la homoj, devas esti multe pli forte influataj de la medio.

Ĉia spiritista grupo devas do inklini al la kiel eble plej granda homogeneco; oni ja komprenu, ke mi parolas pri tiuj, kiuj volas atingi seriozajn kaj vere utilajn rezultatojn; se oni volas simple ricevi komunikaĵojn ĉiajn ajn, ne zorgante pri la kvalitoj de tiuj, kiuj ilin donas, ĉiuj ĉi tiuj antaŭrimedoj estas ne necesaj, sed tiam oni ne plendu pri la kvalito de la produkto.

332. Ĉar enmemiĝo kaj komuneco de pensoj estas esencaj kondiĉoj de ĉia serioza kunsido, oni ja komprenas, ke tro granda nombro da ĉeestantoj devas esti unu el la kaŭzoj, plej kontraŭantaj la homogenecon. Certe tiu nombro havas nenian absolutan limon, kaj oni konsentas, ke cent homoj, sufiĉe enmemiĝintaj kaj atentaj, troviĝas en pli bonaj kondiĉoj, ol dek senatentaj kaj bruantaj; sed evidente estas ankaŭ, ke ju pli granda tiu nombro, des pli malfacile oni plenumas tiujn kondiĉojn.

Cetere la sperto pruvas, ke intimaj rondetoj ĉiam estas pli favoraj al belaj komunikaĵoj, pro la motivoj, kiujn mi ĵus donis.

333. Estas ankoraŭ unu konsiderenda kondiĉo, nome la akurateco de la kunsidoj. En ĉiuj ĉiam staras Spiritoj, kiujn oni povus nomi kutimaj vizitantoj, esprimo, en kiun mi ne enkalkulas tiujn Spiritojn, kiuj troviĝas ĉie kaj en ĉion sin enmiksas; tiuj kutime vizitantaj estas protektantaj Spiritoj kaj tiuj, kiujn oni plej ofte demandas.

Oni ne pensu, ke tiuj Spiritoj havas nenion alian por fari, ol aŭskulti nin; ili havas siajn okupojn kaj, krom tio, eble ili en la momento troviĝas en kondiĉoj ne favoraj por elvokado. Kiam la kunsidoj okazas en ĉiam samaj tagoj kaj horoj, ili pretiĝas por tien veni kaj malofte tie ne estas. Kelkaj eĉ ekstremigas la akuratecon; ili ofendiĝas ĉe malfruiĝo de horkvarono, kaj se ili mem difinas la momenton de la kunsido, oni vane ilin vokus kelkajn minutojn pli frue. Mi tamen aldonu, ke kvankam la Spiritoj preferas akuratecon, tiuj efektive superaj ne estas tiel ĝisfunde detalemaj. La postulo de rigora akurateco estas signo de malsupereco, kiel ĉio infaneca.

Ekster la interkonsentitaj horoj ili sendube povas veni, kaj ja ili volonte venas, se la celo estas utila; sed nenio estas pli malutila al bonaj komunikaĵoj, ol ilin elvoki nek al teksto, nek al preteksto, kiam tia fantazio venas al ni en la kapon kaj precipe sen ia serioza motivo; ĉar ili ne estas devigataj submeti sin al kapricoj, povas tial okazi, ke ili ne faras al si la klopodon veni al ni, kaj precipe tiam aliaj eble ekprenas ilian lokon kaj nomon.

Pri la ĝustasencaj societoj

334. Ĉio, kion mi diris pri la grupoj ĝenerale, aplikiĝas nature al la regule starigitaj societoj; ĉi tiuj tamen devas bataladi kontraŭ iaj specialaj malfacilaĵoj, naskitaj de la ligiloj mem inter iliaj anoj. Ĉar mi ricevis plurajn petojn pri ilia organizado, mi donos ĉi tie la koncernan klarigon per kelke da vortoj.

Spiritismo, apenaŭ naskiĝinta*, estas ankoraŭ tre diverse pririgardata, en sia esenco tro malmulte komprenata de granda nombro da adeptoj, por havigi fortikan ligilon inter la anoj de tio, kion oni povas nomi ia asocio. Tia ligilo povas ekzisti nur inter tiaj homoj, kiuj vidas en ĝi la moralan celon, ĝin komprenas kaj ĝin alprenas al si mem. Inter tiaj, kiuj vidas en Spiritismo nur faktojn pli aŭ malpli kuriozajn, ne povus ekzisti serioza ligilo; se ili starigas la faktojn super la principoj, ia simpla malkonsento pri la maniero rigardi la faktojn povas ilin dividi. Same ne estas koncerne la unuajn, ĉar pri la morala demando ne povas ekzisti du vidmanieroj; tial estas rimarkinde, ke ĉie, kie ili renkontasunu alian, ia reciproka konfido altiras unu al alia; la reciproka bondeziremo, reganta inter ili, forigas la ĝenatecon kaj sindevigon, kiuj naskiĝas el la ofendiĝemo, el la fiero, kiu sentas sin pikita ĉe la plej malgranda kontraŭdiro, el la egoismo, kiu rilatigas ĉion al si.


* Ĉi tion la Aŭtoro skribis en 1860. – La Trad.


Iu societo, kie ĉiuj egale portus tiujn bonajn sentojn, kie ĝiaj anoj kolektiĝus, celante kleriĝi per la instruoj de la Spiritoj, sed ne esperante ĉeesti pli aŭ malpli interesajn aferojn, aŭ por superstarigi sian personan opinion, tia societo, mi diras, estus ne nur efektivigebla, sed eĉ nerompebla. La ankoraŭ granda malfacileco kolekti multenombrajn elementojn, homogenajn el ĉi tiu vidpunkto, igas min diri, ke, por la intereso de la studoj kaj por la bono de la afero mem, la spiritistoj devus sin organizi prefere en malgrandajn, ol en grandajn kolektiĝojn.

Korespondante inter si, vizitante unu alian, interkonigante siajn observojn, tiaj grupoj povas jam nun estigi la kernon de la granda spiritista familio, kiu iam kunligos ĉiujn opiniojn kaj kunigos la homojn en unu solan senton de frateco, sigelitan de la kristana karito.

335. Ni jam vidis, kiel grava estas por la ricevo de bonaj rezultatoj la sameco de sentoj; tiu sameco estas necese des pli malfacile atingebla, ju pli granda la nombro da kunsidantoj. En malgrandaj grupoj la anoj pli bone konas unu alian, oni estas pli certa pri la elementoj, aliĝintaj al la rondo; tie la silento kaj la koncentriĝo estas pli facilaj kaj ĉio okazas kvazaŭ en familio. La multenombraj kolektiĝoj ne akordas kun intimeco pro la diverseco de siaj anoj; ili postulas specialajn kunvenejojn, monrimedojn kaj administran meĥanismon nenecesajn en la malgrandaj grupoj; la malsameco de karakteroj, ideoj kaj opinioj tie pli frapante pentriĝas kaj plifaciligas al la tumultemaj Spiritoj tie dissemi malkonkordon.

Ju pli multenombra la kolektiĝo, des pli malfacile kontentigi ĉiujn; ĉiu volus, ke la laboroj estu kondukataj laŭ lia plaĉo, ke oni prefere pritraktu aferojn, kiuj plej multe lin interesus; kelkaj pensas, ke la titolo de societano havigas al ili la rajton trudi sian manieron vidi la aferojn, kaj de tio kvereletoj, kaŭzo de maltrankvilo, kiu pli aŭ malpli frue naskas malkonkordon, poste la forfiniĝon, sorton de ĉiaj societoj, kia ajn ilia celo. La malgrandaj grupoj ne estas elmetataj al similaj variadoj.

La pereo de iu granda societo estus ŝajna malsukceso por la afero Spiritismo, kaj la malamikoj de ĉi tiu ĝin certe profitus por siaj atakoj; la estingiĝo de malgranda grupo forpasas nerimarkite, kaj cetere se unu malaperas, aliaj dudek naskiĝas; nu, dudek grupoj, enkalkulantaj po dek kvin ĝis dudek homoj, pli multe atingos kaj multe pli faros por la propagando, ol unu societo el tricent ĝis kvarcent anoj.

Oni sendube diros, ke la anoj de iu societo, kiuj agus tiel, kiel mi ĵus diris, ne estus veraj spiritistoj, ĉar la unua devo, kiun la Doktrino trudas al siaj adeptoj, estas karito kaj bonvolemo. Jes, tute ĝuste, kaj tial homoj, kiuj tiel kondutas, estas spiritistoj prefere laŭnome, ol fakte; ili certe ne apartenas al la tria kategorio (Vd. § 28) kaj tute ne meritas la nomon spiritistoj. Ĉi tie sin prezentas unu konsidero ne malgrava.

336. Ni ne forgesu, ke Spiritismo havas malamikojn, kiujn interesas bari ĝian iradon kaj kiuj strabe rigardas ĝiajn sukcesojn; la plej danĝeraj estas ne tiuj, kiuj atakas ĝin malkaŝe, sed tiuj, kiuj agadas en la ombroj, tiuj, kiuj per unu mano ĝin karesas kaj per la dua ĝin disŝiras. Tiuj maliculoj enŝoviĝas ĉien, kie ili esperas fari malbonon; sciante, ke “unueco estas forteco”, ili penas detrui ĝin, ĵetante malpacigilojn en la medion.

Kiu scias do, ĉu tiuj, kiuj en la grupoj semas konfuzon kaj malkonkordon, ne estas provokantaj agentoj, kiujn interesas malordo? Sendube ili ja estas nek veraj nek bonaj spiritistoj; bonon ili neniam povas fari kaj da malbono ili povas fari multe. Oni komprenas, ke multe pli facile estas por ili enŝoviĝi en grandnombrajn kolektiĝojn, ol en malgrandajn grupojn, kie ĉiuj sin reciproke konas. Dank’al surdaj intrigoj, rimarkataj de neniu, ili dissemas dubon, malkonfidon kaj malamikecon; sub la masko de hipokrita intereso por la afero ili kritikas ĉion, ili starigas kaŝitajn interkonsiliĝojn kaj koteriojn, kiuj baldaŭ rompas la harmonion de la tuto: jen kion ili intencas.

Rilate tiajn homojn, apelacii al iliaj sentoj de karito kaj frateco estas paroli al memvolaj surduloj, ĉar ilia celo estas ja disbati tiujn sentojn, kiuj estas la plej grandaj baroj kontraŭ iliaj intrigoj. Tia situacio, malagrabla en ĉiaj societoj, ankoraŭ pli tia estas en la societoj de spiritistoj, ĉar, se ĝi ne naskas rompon, ĝi tamen kaŭzas maltrankvilon, neakordigeblan kun enmemiĝo kaj atento.

337. Se la grupo iras malbonan vojon, oni eble diros, ĉu saĝaj kaj bonintencaj homoj ne ĝuas la rajton de kritiko kaj lasu vivi la malbonon, dirante nenion, aprobu ĝin per sia silento? Sendube tio estas ilia rajto: pli ol tio, devo; sed se ilia intenco estas bona, ili eldiras sian opinion konvene kaj bonvoleme malkaŝe, sed ne duonvorte; se neniu sekvas ilin, ili foriras, ĉar oni ne komprenus, ke iu, havante nenian kaŝitan penson, obstine restadus en societo, kie oni farus aferojn, kiujn li konsiderus nekonvenaj.

Oni povas do starigi kiel principon, ke ĉiu ajn, kiu en iu societo de spiritistoj instigas al malordo aŭ malkonkordo, ĉu malkaŝe, ĉu kaŝite, per ĉiaj ajn rimedoj, estas aŭ provokanta agento aŭ almenaŭ malbona spiritisto, kiun oni devas plej baldaŭ elpeli el la societo; sed tion ofte kontraŭas la ligiloj mem, kune tenantaj ĉiujn anojn, kaj tial estas konsilinde sin deteni de nerompeblaj ligiloj: la virtuloj estas ĉiam sufiĉe ligitaj inter si, la malbone intencantaj estas tiaj ĉiam tro multe.

338. Krom tiuj homoj, konataj kiel malicemaj, kiuj enŝoviĝas en la kunvenojn, estas ankaŭ tiaj, kiuj pro sia karaktero mem kunportas maltrankvilon ĉien, kie ili troviĝas; oni do estu plej prudenta, enlasante novajn anojn. Tiuj plej ĝenaj, en ĉi tiu okazo, estas ne tiuj fremdaj al la afero, eĉ ne tiuj ĝin ne kredantaj: konvinkiĝon oni ricevas nur per sperto, kaj ekzistas homoj, kiuj bonafide deziras instruiĝi. Tiuj, kontraŭ kiuj oni precipe devas sin gardi, estas tiuj homoj kun antaŭe preta sistemo, la obstinaj nekredemuloj, kiuj dubas ĉion, eĉ evidentaĵojn; la fieruloj, kiuj pretendas posedi solaj la senlernan lumon, volas ĉie trudi sian opinion kaj malŝate rigardas ĉiun ajn, kiu ne pensas tiel, kiel ili. Ne lasu vin trompi de ilia laŭŝajna deziro instruiĝi; pli ol unu forte sin ĝenus devi konfesi, ke li eraras. Gardu vin precipe kontraŭ tiuj tedaj parolistoj, kiuj ĉiam volas eldiri la lastan vorotn, kaj kontraŭ tiuj, al kiuj plaĉas nur kontraŭdiremo: unuj kaj aliaj igas perdi tempon sen ia profito, eĉ ne por ili mem. La Spiritoj ne amas vortojn senutilajn.

339. Ĉar estas necese antaŭforigi ĉian kaŭzon de konfuzo kaj distro, tial iu sin organizanta societo de spiritistoj devas plej atente zorgi pri la disponoj taŭgaj por forpreni de la instigantoj de malorodo la rimedojn malutili kaj por plej faciligi ties forigon. La malgrandaj grupoj bezonas nur tre simplan disciplinan regularon por la ordo de la seancoj; la regule starigitaj societoj postulas pli kompletan organizon; la plej bona estas tiu, kiu havas la malplej komplikitan radaron. Ĉiaj ajn povos ĉerpi tion, kio estas al ili aplikebla, aŭ tion, kion ili opinias utila, el la regularo de la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj, kiun mi malsupre represas.

340. La societoj, ĉu malgrandaj, ĉu grandaj, kaj ĉiaj grupoj, kiel ajn gravaj ili estas, havas antaŭ si alian malhelpon. La instigantoj de konfuzo troviĝas ne nur en ilia medio, sed ankaŭ en la nevidebla mondo. Kiel ekzistas Spiritoj protektantaj asociojn, urbojn kaj popolojn, tiel ankaŭ malicaj Spiritoj alligiĝas al grupoj, kiel al la homoj; ili ligiĝas unue al tiuj pli malfortaj, pli alireblaj, el kiuj ili penas fari ilojn, kaj iom post iom ili penas ĉirkaŭsieĝi la homamasojn, ĉar ilia malica ĝojo estas proporcia al la nombro de la homoj sub ilia jugo. Ĉiam do, kiam en iu grupo iu falas en ian reton, oni rekonu, ke malamiko troviĝas en la tendaro, ke lupo iras en la ŝafejo, kaj oni devas sin tenadi garde, ĉar ja tre probable tiu multigos siajn provojn; se oni tion ne senkuraĝigos per energia kontraŭstaro, obsedo fariĝos kvazaŭ infekta malsano, kiu montriĝas ĉe la mediumoj per la malordo de la mediumeco kaj ĉe aliaj per la malamikemo de la sentoj, la perverseco de la konscienco kaj la detruo de la harmonio. Ĉar la plej potenca kontraŭrimedo de ĉi tiu veneno estas karito, tial ĝuste kariton ili penas sufoki.

Oni do ne restu senfare, ĝis ĉi tiu malbonaĵo fariĝos neforviŝebla; oni eĉ ne atendu la unuajn simptomojn, sed precipe oni penu ĝin antaŭforigi. Por ĉi tio ekzistas du rimedoj, kiuj estas efikaj, se bone uzataj: la preĝado el tuta koro kaj la atenta studado de la plej malgrandaj signoj, elmontrantaj la ĉeeston de trompemaj Spiritoj; la unua altiras la bonajn Spiritojn, kiuj ame helpas nur tiujn, kiuj ilin helpas per sia fido al Dio; la dua montras al la malicaj, ke ili havas aferon al homoj sufiĉe klarvidantaj kaj saĝaj, ke tiuj ne lasas sin trompi.

Se iu el la anoj fariĝos kaptaĵo de obsedo, ĉiuj penoj devas jam de la unuaj montroj celi la malfermon de liaj okuloj, ĉe la timo, ke tiu malbonaĵo fariĝos pli serioza por havigi al li la konvinkon, ke li estas trompata, kaj la deziron kunhelpi tiujn, kiuj penas lin liberigi.

341. La influo de la medio estas sekvo de la naturo de la Spiritoj kaj de ties maniero agi sur la estulojn vivantajn sur la Tero; el tiu influo ĉiu povas mem dedukti la kondiĉojn plej favorajn por iu societo, kiu aspiras gajni la simpation de la bonaj Spiritoj kaj ricevi nur bonajn komunikaĵojn, forpelante tiujn malicajn. Tiuj kondiĉoj kuŝas ĉiuj en la morala humoro de la ĉeestantoj kaj resume konsistas en la jenaj punktoj:

Perfekta interkonsento de vidpunktoj kaj sentoj; reciproka bonvolemo inter ĉiuj membroj; rezigno pri ĉia sento kontraŭa al la vera kristana karito; unu sola deziro, nome, instruiĝi kaj pliboniĝi per la instruado de la bonaj Spiritoj kaj profitado el iliaj konsiloj.

Kiu estas konvinkita, ke la Superaj Spiritoj manifestiĝas por nia progresigo, sed ne por nia plezuro, tiu komprenas, ke ili ja foriĝas de tiuj homoj, kiuj limas sin per admirado de ilia stilo, kolektante el tio nenian frukton, kaj kiuj altiriĝas al la seancoj nur laŭ la pli aŭ malpli granda intereso, kiun la kunsidoj povas prezenti konforme al ĉies aparta gusto; forigo de ĉio, kio en la komunikaĵoj, pri kiuj oni petis la Spiritojn, celus nur la kontentigon de scivolo; respektaj enmemiĝo kaj silento dum la konversacioj kun la Spiritoj; kuniĝo, per la penso, de ĉiuj ĉeestantoj ĉe la elvoko de Spiritoj; kunlaborado de la mediumoj de la kunsido pri rezigno de ĉia sento de fiero, de memestimo kaj de superstaro, kaj kun la sola deziro esti utilaj.

Ĉu ĉi tiuj kondiĉoj estas tiel malfacile plenumeblaj, ke oni povas trovi neniun, kiu ilin alfrontus? Mi tion ne pensas; mi kontraŭe esperas, ke la efektive seriozaj grupoj, kiaj ekzistas jam en pluraj lokoj, multiĝos, kaj mi ne hezitas diris, ke ĝuste al ili Spiritismo devos danki sian pli viglan disvastiĝon; kunigante la honestajn kaj konsciencajn homojn, ili silentigos la kritikantojn, kaj ju pli puraj estos iliaj intencoj, des pli respektataj ili estos de siaj kontraŭuloj: kiam mokado atakas bonon, ĝi jam ne igas ridi, sed fariĝas malŝatinda. En similaj grupoj, sub la potenco de la faktoj, ekestos efektiva simpatioligilo kaj reciproka solidareco, kiuj kunutilos por la ĝenerala progresado.

342. Estus eraro pensi, ke tiuj grupoj, kie oni sin okupas pli speciale pri fizikaj manifestiĝoj, troviĝas ekster tiu frata interkonsento kaj esceptas ĉian seriozan penson; se ili ne postulas tiel rigorajn kondiĉojn, tamen ne senriske oni ilin ĉeestus ventanime, kaj oni erarus, kredante, ke la kunhelpo de la ĉeestantoj estas tute nula; pruvas la kontraŭon la fakto, ke tiaj manifestiĝoj, eĉ pere de potencaj mediumoj, ne povas okazi en certaj medioj.

Ankaŭ por tio ekzistas do kontraŭstarantaj influoj, kaj tiuj influoj povas kuŝi nur en la malsameco aŭ malamikemo de la sentoj, kiuj paralizas la klopodojn de la Spiritoj.

La fizikaj manifestiĝoj, kiel mi diris, estas tre utilaj; ili malfermas al observanto vastan kampon, ĉar ili estas tuta speco de eksternormaj fenomenoj, kiuj montriĝas antaŭ niaj okuloj kaj kies sekvoj estas nekalkuleblaj.

Iu grupo povas do okupi sin pri ili por tre seriozaj celoj, sed ĝi ne povus trafi sian celon, ĉu kiel studon, ĉu kiel rimedon por konvinko, se ĝi ne prenus al si favorajn kondiĉojn: la unua estas ne la fido de la ĉeestantoj, sed ilia deziro instruiĝi sen kaŝita penso, sen jam antaŭe preta decido repuŝi eĉ ion evidentan; la dua estas la limigo de ilia nombro, por eviti la miksiĝon de heterogenaj elementoj. Se la fizikajn manifestiĝojn okazigas ordinare malpli progesintaj Spiritoj, ili tamen havas celon ne malpli providencan, kaj la bonaj Spiritoj ilin favoras ĉiam, kiam ili povas doni utilan rezultaton.

Studotemoj

343. Kiam oni elvokas siajn parencojn kaj amikojn, aŭ iun faman homon, por kompari iliajn opiniojn en la transtombo kun tiuj, kiujn ili havis sur la Tero, oni ofte renkontas kelkan embarason, por tenadi konversaciojn, escepte se oni kontentigas sin per banalaĵoj kaj frivolaĵoj. Multaj pensas, ke La Libro de la Spiritoj elĉerpis la serion de la demandoj pri moralo kaj filozofio: tio estas eraro, tial eble estas utile indiki la fonton, el kiu oni povas ĉerpi studotemojn, por tiel diri, senlimajn.

344. Se la elvoko de gloraj homoj kaj de la Superaj Spiritoj estas treege utila pro la instruo, kiun ili povas doni al ni, tiu de la vulgaraj Spiritoj tamen ne estas malpli profita, kvankam ili ne kapablas solvi grandampleksajn demandojn; pro sia malsupereco mem ili klopodas, kaj ju pli malgranda la distanco inter ili kaj ni, des pli da rilatoj ni trovas inter nia propra kaj ilia situacio, jam ne enkalkulante tion, ke ili ofte prezentas al ni plej interesajn karakterizajn trajtojn, kiel mi klarigis supre, § 283, parolante pri la apartaj elvokoj. Tio estas do neelĉerpebla fonto de observoj, eĉ se oni konsideras nur tiujn homojn, kies vivo prezentas kelkan apartaĵon koncerne la manieron de ilia morto, la aĝon, bonajn aŭ malbonajn ecojn, ilian feliĉan aŭ malfeliĉan pozicion sur la Tero, kutimojn, mensan staton, k. a.

Ĉe la altklasaj Spiritoj plivastiĝas la kadro de la studoj; krom la psikologiaj demandoj, kiuj estas limitaj, oni povas proponi al ili ankaŭ senfinan multegon da moralaj problemoj pri ĉiaj situacioj en la vivo, pri la plej bona konduto en tia aŭ tia cirkonstanco, pri niaj reciprokaj devoj k. a. La valoro de la instruo, kiun oni ricevas pri ia ajn subjekto: morala, historia, filozofia aŭ scienca, dependas tute de la stato de la Spirito demandata; koncernas nin la juĝo.

345. Krom la ĝuste nomataj elvokoj ankaŭ la spontaneaj diktatoj prezentas senliman nombron da studobjektoj; por tiaj diktatoj estas necese atendi la temon kiun la Spiritoj volos pritrakti. En ĉi tiu okazo povas labori samtempe pluraj mediumoj. Iafoje oni povas elvoki ian difinitan Spiriton; plej ofte oni atendas tiujn, kiuj volos sin prezenti, kio okazas ofte en la plej neantaŭvidita maniero. Tiuj diktatoj povas poste doni motivon por multego da demandoj, kies temoj estas tiamaniere antaŭe preparitaj. Ili devas esti zorge komentariataj por la studado de ĉiuj pensoj, kiujn ili enhavas, kaj por la konstato, ĉu ili havas stampon de vereco.

Severe farata, tiu ekzameno estas, kiel mi diris, la plej bona garantio kontraŭ la enŝoviĝo de trompemaj Spiritoj.

Pro tio, kiel ankaŭ por la instruado de ĉiuj, oni povos diskonigi la ricevitajn komunikaĵojn ekster la kunsidon.

Kiel oni vidas, tie ekzistas neĉesanta fonto de treege seriozaj kaj instruaj elementoj.

346. La laboroj de ĉiu seanco povas obei la sekvantan programon:

1-e: Legado de la nete kopiitaj komunikaĵoj de la Spiritoj, ricevitaj en la antaŭa seanco.

2-e: Diversaj raportoj. Korespondaĵoj. Legado de komunikaĵoj, ricevitaj ekster la seancoj. Rakontado pri faktoj, interesantaj Spiritismon.

3-e: Studolaboroj. Spontaneaj diktatoj. Diversaj demandoj kaj moralaj problemoj, proponataj al la Spiritoj. Elvokoj.

4-e: Diskutado. Kritika kaj analiza studado de la komunikaĵoj. Diskutado pri la diversaj punktoj de la spiritisma scienco.

347. La nove fonditaj grupoj kelkafoje spertas la ĉeson de siaj laboroj pro manko de mediumoj. Certe la mediumoj estas unu el la esencaj elementoj de la spiritistaj grupoj, sed ne ia nepre necesa elemento; oni erarus, se oni opinius, ke sen mediumoj oni povas fari nenion.

Sendube homoj, kiuj kunsidas nur por eksperimentoj, povas sen mediumoj fari nenion alian ol kiel en koncerto muzikistoj sen instrumentoj; sed tiuj, kiuj celas seriozan studon, havas antaŭ si multegon da temoj, kiuj ilin okupus, tiel utilaj kaj profitaj, kiel se ili povus agadi per si mem. Cetere la societoj, kiuj havas mediumojn, povas okaze troviĝi sen ili, kaj estus bedaŭrinde, se ili pensus, ke tiam ili devas estingiĝi. La Spiritoj mem povas iam kaj iam konduki ilin en tian situacion, por instrui ilin forlasi la mediumojn. Mi diras plue: tiel estas tial, ke, por profiti el la ricevitaj instruoj, estas necese dediĉi kelkan tempon al la meditado pri tiuj instruoj.

La sciencaj societoj ne ĉiam disponas ilojn por observoj, tamen tio ne malhelpas, ke ili havu temojn por diskutado; ĉe manko de poetoj kaj oratoroj la beletraj societoj legas kaj komentarias verkojn de antikvaj kaj modernaj aŭtoroj; la religiaj societoj meditas pri la Sankta Skribo; la societoj de spiritistoj devas same agi kaj ili ĉerpos grandan profiton por sia progreso aranĝante kunsidojn, en kiuj oni legus kaj komentarius ĉion, kio koncernas Spiritsmon, por aŭ kontraŭ ĝi: el tia diskutado, en kiun ĉiu alportas la kontingenton de siaj meditadoj, elŝprucas lumradioj, kiujn ne rimarkas individua legado.

Krom la specialaj verkoj ankaŭ la gazetoj svarmas per faktoj, rakontoj, okazaĵoj, trajtoj de virtoj aŭ malvirtoj, kiuj starigas gravajn moralajn problemojn, kies solvon nur Spiritismo povas doni; tio estas ankoraŭ alia rimedo, por montri, ke Spiritismo rilatas al ĉiuj branĉoj de la socio.

Mi asertas, ke iu societo de spiritistoj, kiu organizus siajn laborojn laŭ ĉi tiu programo, elserĉante al si la necesajn materialojn, ne trovus tempon sufiĉan por senperaj komunikiĝoj de la Spiritoj; tial mi turnas sur ĉi tiun punkton la atenton de la vere seriozaj societoj, de tiuj, kiuj interesiĝas pli pri sininstruado, ol pri serĉado de ia tempopasigilo. (Vd. § 207, en la ĉap. Pri la formado de la mediumoj.)

Konkurado inter la societoj 348. La grupoj, kiuj sin okupas sole nur pri inteligentaj manifestiĝoj, kaj tiuj, kiuj sin donas al la studado de fizikaj manifestiĝoj, havas ĉiu sian apartan mision.

Nek la unuaj nek la duaj enhavus la veran spiriton de Spiritismo, se ili sin reciproke rigardus strabe, kaj tiu, kiu unua ĵetus ŝtonon sur la alian, per tio sola montrus la malbonan influon, kiu ĝin regus. Ĉiuj devas kunagi, kvankam per vojoj malsamaj, por la komuna celo, nome por la serĉado kaj la propagando de la vero; ilia antagonismo, nura efiko de superekscitita fiero, havigante armilojn al la nigrigantoj, povus nur malutili la aferon, kiun ili penas defendi.

349. Ĉi tiuj lastaj konsideroj aplikiĝas same al ĉiaj grupoj, kiuj povus ne interkonsenti pri kelkaj punktoj de la Doktrino. Kiel mi diris en la ĉapitro pri la Malakordoj, la plej multaj el tiaj nekonsentoj rilatas nur al akcesoraĵoj, eĉ ofte al nuraj vortoj; tio estus do infanaĵo, se iuj apartiĝus de aliaj, ĉar ili ne tute same opinius. Ankoraŭ pli malbone ol tio estus, se la diversaj grupoj aŭ societoj de unu urbo sin reciproke rigardus envie. Oni komprenas envion inter homoj interkonkurantaj kaj povantaj materiale malutili unu alian, sed se spekulacio ne ekzistas, tiam la envio povas esti nenio alia, ol malnobla konkurado de memamo. Ĉar, ĉion konsiderante, nenia societo povas ja kolekti en sin ĉiujn adeptojn, tiuj, portantaj efektivan deziron disvastigi la veron kaj kies celo estas ekskluzive morala, devas plezure vidi multiĝi grupojn, kaj se fariĝas konkurado inter ili, ĝi devas esti por la farado de la plej granda bono.

Tiuj, kiuj pretendus havi la privilegion de la vero esceptante la ceterajn, devus ĝin pruvi, prenante kiel devizon:

Amo kaj Karito, ĉar tia estas la devizo de ĉiu vera spiritisto.

Ĉu ili volas fanfaroni pri la supereco de la ilin helpantaj Spiritoj? ili ĝin pruvu per la supereco de la ricevataj instruoj kaj per la uzo, kiun ili faras el tiuj paroloj: jen nefiaskanta kriterio por distingi tiujn, kiuj iras la plej bonan vojon.

Iuj Spiritoj, pli tromemfidaj ol prudentaj, iafoje provas altrudi stangajn kaj nepraktikeblajn sistemojn, en la ombro de respektegataj nomoj, per kiuj ili paradas.

La simpla saĝo baldaŭ faras juston al tiuj utopioj, sed dume ĉi tiuj povas dissemi dubon kaj necertecon inter la adeptoj; de tio ofte venas ia kaŭzo de momentaj malkonsentoj.

Krom la rimedoj, kiujn mi indikis por juĝi tiujn sistemojn, ekzistas ankoraŭ unu kriterio, kiu taksas ilian valoron: tiu estas la nombro da adeptoj, kiujn ili varbas. La prudento diras, ke el ĉiuj sistemoj tiu, kiun la homamasoj renkontas plej simpatie, devas troviĝi pli proksime de la vero, ol tiu, kiun la plimulto repuŝas kaj kies vicoj ĉiam plimalmultiĝas. Estu do certaj, ke, kiam la Spiritoj ne konsentas, ke oni diskutu iliajn instruojn, tiel estas tial, ke ili komprenas ties malfortecon.

350. Se Spiritismo, kiel anoncite, devas prosperigi la aliiĝon de la homaro, tio povas okazi nur per la pliboniĝo de la homamasoj, pliboniĝo, kiu siavice fariĝos grade, iom post iom, nur dank’al la pliboniĝo de la individuoj.

Kion helpas kredi la ekziston de la Spiritoj, se tiu kredo ne faras la homon pli bona, pli bonvolema kaj pli indulgema por siaj similuloj, pli humila kaj pli paciencema ĉe la sortobatoj? Kion utilas al avarulo esti spiritisto, se li estas ĉiam ankoraŭ avara; al fierulo, se li estas ĉiam tromemfida; al enviulo, se li estas plue enviema?

Ĉiuj homoj povus do kredi la manifestiĝojn de Spiritoj, sed la homaro tamen plue staradus; sed tiaj ne estas la decidoj de Dio. Nur al la providenca celo devas strebi ĉiuj seriozaj societoj de spiritistoj, enkolektante ĉiujn, kiuj portas samajn sentojn; tiam inter ili ekzistas unuiĝo, simpatio, frateco, sed ne ia vana kaj infaneca antagonismo de memestimo, de vortoj prefere ol faktoj; tiam ili estos fortikaj kaj potencaj, ĉar ili sin apogos sur neŝancelebla bazo: la bono por ĉiuj; tiam ili estos respektataj kaj silentigos la stultan mokadon, ĉar ili parolos en la nomo de la evangelia moralo, kiun ĉiuj respektas.

Tia estas la vojo, pri kiu mi klopodas, por igi Spiritismon iri ĝin. La standardo, kiun mi alte levas, estas tiu de la kristana kaj humana Spiritismo, ĉirkaŭ kiu mi estas feliĉa vidi jam tiom da homoj en ĉiuj lokoj de la Tero, ĉar ili komprenas, ke tie troviĝas la tabulo de savo, la protekto de la publika ordo, la signo de epoko nova por la homaro. Mi invitas ĉiujn societojn de spiritistoj kunhelpi por tiu granda afero; de unu al la alia fino de la mondo ili eletendu fratajn manojn, kaj ili laĉos la malbonon en nemalimplikeblaj maŝoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.