La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IV: PRI LA TEORIO DE LA FIZIKAJ MANIFESTIĜOJ

Movoj kaj leviĝoj. Bruoj. Plipeziĝo kaj malplipeziĝo de la korpoj

72. Post la pruvo, per la rezonado kaj la faktoj, pri la ekzisto de la Spiritoj kaj pri ilia kapablo agadi sur la materion, la demando estas nun, kiel okazas tiu agado kaj kiel ili procedas, por fari, ke moviĝu la tabloj kaj aliaj inertaj korpoj.

Ideo prezentiĝas tute nature, kaj pri ĉi tiu demando mi havis unu; ĉar ĝin refutis la Spiritoj, donante tute alian klarigon, kiun mi absolute ne atendis , tio evidente pruvas, ke ilia teorio ne estis ia eĥo de mia opinio. Nu, tiun unuan ideon ĉiu povus havi, kiel mi; pri la teorio, starigita de la Spiritoj, mi ne kredas, ke ĝi iam venis en ies kapon. Oni senpene konstatos, kiel supera – kvankam malpli simpla – ĝi estas ol mia, ĉar ja ĝi solvas multegon da aliaj faktoj, kiuj en mia ne trovis klarigon.

73. Ekkoninte la naturon de la Spiritoj, ilian homan formon, la duonmaterian estecon de la perispirito, la mekanikan agadon, kiun ĉi tiu povas fari sur la materion; vidinte, en okazoj de aperaĵoj, fluidecajn, eĉ palpeblajn manojn, ekpreni kaj transporti objektojn, estis do nature supozi, ke la Spirito tute simple uzadas siajn manojn, por turni la tablon, kaj ke li ĝin levas en la aeron per brakforto. Sed, se tiel estas, kial do estas necesa ia mediumo? Ĉu do la Spirito ne kapablas agi per si mem? ĉar la mediumo, kiu plej ofte apogas la manojn sur la tablo en senco kontraŭa al ties moviĝado, aŭ eĉ ilin tute ne surmetas, evidente ne povas kunhelpi la Spiriton per ia ajn muskola agado. Sed ni lasu, ke unue parolu la Spiritojn, kiujn mi demandis pri ĉi tiu temo.

74. La sekvantajn respondojn donis al mi la Spirito Sankta Ludoviko kaj poste konfirmis multe da aliaj.

I. Ĉu la universa fluidaĵo estas eliĝaĵo de Dio?

“Ne.”

II. Ĉu ĝi estas kreaĵo de Dio?

“Ĉio estas kreita, escepte de Dio.”

III. Ĉu la universa fluidaĵo estas samtempe la universa elemento?

“Jes; ĝi estas la elementa principo de ĉiuj ekzistaĵoj.”

IV. Ĉu ĝi havas ian rilaton al la elektra fluidaĵo, kies efikojn ni konas?

“Ĝi estas ties elemento.”

V. En kia stato la universa fluidaĵo sin prezentas al ni en sia plej simpla formo?

“Por ĝin trovi en ĝia absoluta simpleco, estas necese supreniri ĝis la Spiritoj puraj; en via mondo ĝi troviĝas ĉiam pli aŭ malpli modifita, por konsistigi la kompaktan materion, kiu vin ĉirkaŭas; vi tamen povas diri, ke la stato plej proksima al tiu simpleco estas tiu de la fluidaĵo, kiun vi nomas animala magneta fluidaĵo.”

VI. Oni diris, ke la universa fluidaĵo estas la fonto de la vivo; ĉu ĝi estas ankaŭ la fonto de la inteligento?

“Ne, tiu fluidaĵo animas nur la materion.”

VII. Ĉar la perispirito konsistas ĝuste el tiu fluidaĵo, tial ŝajnas, ke ĉi tiu tie troviĝas en kvazaŭa kondensostato, kiu ĝin iamaniere similigas al la ĝustasenca materio: ĉu tiel?

“Jes, iamaniere, kiel vi diras, ĉar ĝi ne havas ĉiujn proprecojn de la materio; ĝi estas pli aŭ malpli densa laŭ la mondoj.”

VIII. Kiel iu Spirito povas estigi la movadon de solida korpo?

“Kombinante parton de la universa fluidaĵo kun la fluidaĵo, taŭga por tiu efiko, kiun la mediumo elĵetas el si.”

IX. Ĉu la Spiritoj levas tablon per siaj propraj membroj, iom solidigitaj?

“Ĉi tiu respondo ankoraŭ ne alportos tion, kion vi deziras. Kiam tablo moviĝas sub viaj manoj, la elvokita Spirito ĉerpas el la universa fluidaĵo ion, per kio li kvazaŭ animas la tablon per nenatura vivo. Tiel preparinte la tablon, la Spirito ĝin altiras al si kaj movas sub la influo de sia propra fluidaĵo, kiun li ellasas per sia volo. Kiam la maso, kiun li volas movi, estas por li tro peza, li helpe vokas aliajn Spiritojn, kies kondiĉoj estas tiel samaj kiel liaj. Dank’al sia etereca naturo la Spirito mem ne povas agi sur la malsubtilan materion sen ia perilo, t. e. sen la elemento, liganta lin kun la materio; tiu ligilo, kiu estas tio, kion vi nomas perispirito, havigas al vi la ŝlosilon de ĉiuj materiaj spiritismaj fenomenoj. Mi pensas, ke mi respondis sufiĉe klare, por esti ĝuste komprenata.”

Rimarko. Mi atentigas la leganton pri la unua frazo de ĉi tiu respondo, nome: Ĉi tiu respondo ANKORAŬ ne alportos tion, kion vi deziras. La Spirito perfekte komprenis, ke ĉiujn antaŭajn demandojn mi faris, nur por veni al ĉi tiu, kaj aludas mian penson, kiu ja atendis tute alian respondon, t. e. la jesigon de mia ideo pri la maniero, kiel Spirito movas tablon.

X. Ĉu la Spiritoj, kiujn li helpe vokas, estas malsuperaj ol li? ĉu al lia dispono?

“Ili preskaŭ ĉiam estas samrangaj kiel li: ili ofte venas memvole.”

XI. Ĉu ĉiuj Spiritoj kapablas okazigi tiajn fenomenojn?

“La Spiritoj, kiuj okazigas tiajn efikojn, estas ĉiam malsuperaj Spiritoj, kiuj ankoraŭ ne liberiĝis de ĉiu materia influo.”

XII. Ni komprenas, ke la Superaj Spiritoj ne okupas sin pri aferoj, kiuj staras tre malalte rilate al ili; sed ni demandas, ĉu, dank’al sia pli subtila esteco, ili kapablus okazigi tiujn fenomenojn, se tio estus ilia volo?

“La Superaj Spiritoj havas la forton moralan, kiel la ceteraj havas la forton fizikan; kiam ili bezonas ĉi tiun forton, tiam ili servigas al si tiujn, kiuj ĝin havas. Ĉu oni jam ne diris al vi, ke ili uzas malsuperajn Spiritojn, kiel vi uzas ŝarĝoportistojn?”

Rimarko. Estas dirite, ke la “denseco” de la perispirito – se oni povas uzi tian esprimon – diversas laŭ la stato de la mondoj; ŝajnas, ke ĝi diversas ankaŭ en la sama mondo laŭ la individuoj. Ĉe la morale progresintaj Spiritoj la perispirito estas pli subtila kaj similas tiun de la altklasaj Spiritoj; ĉe la malsuperaj Spiritoj, kontraŭe, ĝi similas la materion, kaj ĝuste pro tio la malaltklasaj Spiritoj tiel longe konservas la iluziojn de sia surtera vivo: tiuj pensas kaj agas, kvazaŭ ili ankoraŭ vivus; ili nutras la samajn dezirojn kaj, oni eble povus diri, la saman voluptamon. Tiu malsubtileco de la perispirito, havigante al ĉi tiu pli da parenceco kun la materio, faras la malsuperajn Spiritojn pli taŭgaj por la fizikaj manifestiĝoj. Pro tiu sama kaŭzo iu societa homo, sin donanta al intelektaj verkoj kaj kies korpo estas malfortika kaj delikata, ne povas levi pezan ŝarĝaĵon, kiel ĝin faras ŝarĝoportisto. Ĉe tiu homo la materio estas iel malpli kompakta, la organoj estas malpli fortikaj; li havas malpli da nerva fluidaĵo. Ĉar la perispirito rilatas al la Spirito, kiel la korpo al la homo, kaj ĉar ĝia denseco estas rekte proporcia al la klaso de la Spirito, tial la pli granda denseco de la perispirito ĉe la malsuperaj Spiritoj anstataŭas la muskolan forton, t. e. havigas al ĝiaj fluidaĵoj, necesaj por la manifestiĝoj, pli grandan potencon, ol ĉe tiuj, kies naturo estas pli etereca. Dezirante fari tiajn efikojn, altklasa Spirito agas tiel, kiel inter ni la malfortikaj homoj: li venigas por tio Spiriton-metiiston.

XIII. Se ni bone komprenis, kion vi diris, la vivoprincipo troviĝas en la universa fluidaĵo; la Spirito ĉerpas el tiu fluidaĵo la duonmaterian envolvaĵon, el kiu konsistas lia perispirito, kaj ĝuste per tiu fluidaĵo li agas sur la inertan materion. Ĉu estas ja tiel?

“Jes; efektive li animas la materion per ia nenatura vivo: la materio estas animita de la animala vivo. La tablo, kiu sin movas sub viaj manoj, vivas simile al animalo; ĝi per si mem obeas la inteligentan estulon. Ne ĉi tiu ĝin pelas, kiel homo movas ŝarĝaĵon; kiam la tablo leviĝas, ne la Spirito ĝin levas materiale, sed tio estas la tablo animita, kiu obeas la impulson de la Spirito.”

XIV. Kia estas la rolo de la mediumo en tiu fenomeno?

“Mi ĝin jam diris: la propra fluidaĵo de la mediumo kombiniĝas kun la universa fluidaĵo, kiun la Spirito kolektas al si; estas necesa la kuniĝo de ĉi tiuj du fluidaĵoj, t. e. de la fluidaĵo animaligita kun la universa fluidaĵo, por ke la tablo ricevu vivon. Sed ja rimarku, ke tia vivo estas nur momenta: ĝi estingiĝas kune kun la agado kaj ofte antaŭ ol ĉi tiu finiĝas, tuj kiam la kvanto da fluidaĵo jam ne sufiĉas, por ĝin tenadi.”

XV. Ĉu Spirito povas agadi sen la kunhelpo de mediumo?

“Li povas agadi sen la konscio de la mediumo, t. e. multaj homoj, ĉe iuj fenomenoj, servas preterkonscie kiel helpantoj al la Spirito. La Spirito ĉerpas el tiuj, kiel el fonto, la animaligitan fluidaĵon, kiun li bezonas; tial la kunhelpo de iu mediumo, kiel vi ĝin komprenas, ne ĉiam estas necesa, kio okazas precipe ĉe la spontaneaj fenomenoj.”

XVI. Ĉu, animita, la tablo agadas inteligente? ĉu ĝi pensas?

“Tiel same kiel bastono, per kiu vi faras inteligentan signon. Kio okazas estas ja tio, ke la vivipovo, per kiu ĝi estas animita, ebligas al ĝi obei la impulson de iu inteligento. Notu do bone al vi, ke tablo moviĝanta ne fariĝas Spirito kaj per si mem havas nek pensokapablon nek volon.”

Rimarko. En la ordinara parolado ni ofte uzas analogan esprimon; pri rado, rapide turniĝanta, ni diras, ke ĝi estas animita per rapida movado.

XVII. Kiu estas la pli influa kaŭzo por la okazigo de tiu fenomeno: ĉu la Spirito aŭ la fluidaĵo?

“La Spirito estas la kaŭzo, la fluidaĵo estas la ilo: ambaŭ estas necesaj.”

XVIII. Kian rolon ludas do la volo de la mediumo en tiu okazo?

“Ĝi altiras la Spiritojn kaj ilin kunhelpas ĉe la impulso, kiun ili donas al la fluidaĵo.”

– Ĉu la agado de la volo estas ĉiam nepre necesa?

“Ĝi pligrandigas la forton, sed ĝi ne ĉiam estas necesa, ĉar la moviĝado povas fariĝi kontraŭ, eĉ malgraŭ tiu volo, kio pruvas, ke ekzistas ia kaŭzo, nedependanta de la mediumo.”

Rimarko. La kontakto de la manoj ne ĉiam estas necesa por la movado de iu objekto. Ĝi plej ofte estas necesa nur por la unua impulso, sed, unu fojon animita, la objekto povas obei la volon de la Spirito sen ia materia kontakto; ĉi tio dependas, aŭ de la potenco de la mediumo, aŭ de la nat uro de la Spirito. Eĉ iu unua kontakto ne ĉiam estas nepre necesa, kion pruvas spontaneaj movoj kaj delokigoj, kiujn neniu ekpensis estigi.

XIX. Kial ne ĉiuj homoj egale kapablas al sama efiko, kaj kial la mediumoj ne havas ĉiuj saman potencon?

“Tio dependas de la indiviudua organa strukturo kaj de la pli aŭ malpli granda facileco, kun kiu povas fariĝi la interkombiniĝo de la fluidaĵoj; plue, la Spirito de la mediumo pli aŭ malpli simpatias kun la aliaj Spiritoj, kiuj trovas ĉe li la necesan fluidaĵan potencon. Fariĝas kun tiu potenco tio sama, kio fariĝas kun tiu de la magnetizistoj, kiuj ĝin ne posedas en egala grado. En ĉi tiu rilato estas personoj tute ne magnetizeblaj; aliaj, ĉe kiuj la kombiniĝo fariĝas nur per peno de ilia volo; aliaj, fine, ĉe kiuj ĝi fariĝas tiel nature kaj facile, ke ili tion eĉ ne rimarkas kaj servas kiel ilo preterkonscie, kiel mi antaŭe diris.” (Vd. tuj post ĉi tiu ĉapitro la ĉapitron pri la Spontaneaj manifestiĝoj.)

Rimarko. La magnetismo sendube estas la principo de ĉi tiuj fenomenoj, sed ne tia, kia oni ordinare ĝin komprenas; tion pruvas la fakto, ke tre potencaj magnetizistoj ne igus moviĝi unupiedan tableton kaj ke al iuj personoj, nekapablaj magnetizi iun ajn, eĉ infanon, sufiĉas surmeti la fingrojn sur pezan tablon, por ke ĝi agitiĝu. Sekve, se la mediuma potenco ne estas proporcia al la potenco magneta, ekzistas do ia alia kaŭzo.

XX. Ĉu la tiel kvalitigataj “elektraj” homoj povas esti rigardataj kiel mediumoj?

“Tiaj homoj ĉerpas el si mem la fluidaĵon necesan por la okazigo de la fenomeno kaj povas agadi sen la kunhelpo de aliaj Spiritoj. Ili do ne estas mediumoj laŭ la senco, kiun oni atribuas al ĉi tiu vorto; tamen ankaŭ povas okazi, ke iu Spirito ilin helpas kaj uzas iliajn naturajn kapablojn.”

Rimarko. Ŝajnas, ke fariĝas kun tiaj homoj tio sama, kio kun la somnambuloj, kiuj povas agadi kun aŭ sen la kunhelpo de iu alia Spirito. (Vd., en la ĉapitro pri la Mediumoj, la parton rilatan al la somnambuloj-mediumoj.)

XXI. Ĉu la Spirito, kiu agas sur la solidajn korpojn, por ilin movi, troviĝas en la substanco mem de tiuj korpoj aŭ ekster ĝi?

“Okazas ambaŭ aferoj. Ni jam diris, ke la materio prezentas nenian baron al la Spiritoj; ili penetras ĉion; ia parto de la perispirito kvazaŭ identiĝas kun la objekto, kiun ĝi penetras.”

XXII. Kiel la Spirito helpas al si, por frapi? Ĉu li ekprenas ian materian objekton?

“Ne, same kiel li ne uzas siajn brakojn, por levi tablon. Vi ja scias, ke li nenian martelon havas je sia dispono. Lia martelo estas la kombinaĵo el fluidaĵoj, kiun li agigas per sia volo, por movi aŭ por frapi. Kiam li movas ion, la lumo vidigas al vi la movojn; kiam li frapas, la aero aŭdigas al vi la sonon.”

XIII. Mi komprenas, ke tiel estas, kiam li frapas malmolan korpon; sed kiel li povas aŭdigi bruon aŭ artikitajn sonojn en la fluideca maso de la aero?

“Ĉar li agas sur la materion, tial li agas sur la aeron, tiel same bone kiel sur la tablon. Rilate la artikitajn sonojn, li povas ilin imiti, kiel ĉiajn aliajn bruojn.”

XXIV. Vi diras, ke la Spirito ne uzas la manojn por deloki la tablon, tamen, ĉe iuj vidmanifestiĝoj, oni vidis manojn, kies fingroj flugadis sur klavaro, frapadis la klavojn kaj aŭdigadis sonojn. Ĉu ne ŝajnas, ke en ĉi tiu okazo la movadon de la klavoj kaŭzas la premado de la fingroj? Ĉu tiu premado ne estas ankaŭ rekta kaj reala tiam, kiam ĝi sentebliĝas sur ni mem, kiam tiuj manoj postlasas premsignojn sur la haŭto?

“La naturon de la Spiritoj kaj ilian agmanieron vi povas kompreni sole per komparoj, kiuj pri ambaŭ aferoj havigas al vi nur neplenan ideon, kaj estas eraro ĉiam voli similigi iliajn procedojn al viaj. Iliaj procedoj devas respondi al ilia propra strukturo. Ĉu mi jam ne diris al vi, ke la fluidaĵo de la perispirito penetras la materion kaj kun ĉi tiu identiĝas, ke ĝi animas la materion per nenatura vivo? Nu! kiam la Spirito metas la fingrojn sur la klavojn, li ilin efektive tien metas kaj eĉ movas la klavojn; sed ne per muskola forto li premas la klavon: li animas la klavon, kiel li animas la tablon, kaj la klavo, obeante lian volon, moviĝas kaj frapas la kordon. Eĉ okazas ĉi tie io, kion vi malfacile komprenos: iuj Spiritoj estas tiel malmulte progresintaj kaj, en komparo kun la altklasaj Spiritoj, tiel materiecaj, ke ili ankoraŭ portas la iluziojn de la surtera vivo kaj kredas, ke ili agas tiel same, kiel en la tempo, kiam ili havis sian korpon; ili ne konscias la veran kaŭzon de la efikoj, kiujn ili estigas, pli klare, ol kiel kamparano komprenas la teorion de la sonoj, kiujn li aŭdigas; demandu ilin, kiel ili ludas pianon, kaj ili respondos, ke ili frapas la klavojn per siaj fingroj, ĉar ili ja kredas, ke ili frapas. Ĉe ili la efiko estiĝas sen tio, ke ili scius kiel, kaj tamen per ilia volo. Tio sama okazas, kiam ili sin esprimas per vortoj.”

Rimarko. El ĉi tiuj klarigoj elfluas la konkludo, ke la Spiritoj povas okazigi ĉiajn efikojn, kiujn ni mem okazigas, sed per rimedoj propraj al ilia strukturo; kelkaj fortoj, propraj al ili, anstataŭas la muskolojn, kiujn ni bezonas por agadi, tiel same, kiel la gesto, ĉe mutulo, anatataŭas la parolon, mankantan al li.

XXV. Inter la fenomenoj, citataj kiel pruvantaj la agadon de ia kaŝita potenco, estas kelkaj, kiuj evidente kontraŭas ĉiujn konatajn leĝojn de la Naturo: ĉu en tiuj okazoj la dubo ne ŝajnas pravigebla?

“Tiel estas, ĉar al homo ankoraŭ multe mankas, ĝis li konos ĉiujn leĝojn de la Naturo; se li ilin ĉiujn konus, li estus Supera Spirito. Ĉiu tago kontraŭasertas tiujn, kiuj, opiniante sin ĉiosciantoj, pretendas trudi limojn al la Naturo, kaj malgraŭ tio ili ne fariĝas malpli arogantaj. Senĉese senvualigante novajn misterojn, Dio avertas la homon, ke ĉi tiu devas malfidi siajn konojn, ĉar venos tago, kiam la klereco de la plej klera estos konfuzita*. Ĉu vi ĉiutage ne havas ekzemplojn de tio, vidante korpojn en movado kapabla venki la pezoforton?  Ĉu kuglego, pafita en la aeron, ne superas momente tiun forton? Kompatindaj homoj, vi, kiuj konsideras vin tre kleraj kaj kies malsaĝa vantamo ĉiumomente fiaskas, eksciu do, ke vi estas ankoraŭ tre malgrandaj.”


* Ĉe Jesaja, 44: 25: “Mi estas la Eternulo, kiu... repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion”. – La Trad.

75. Ĉi tiuj respondoj estas klaraj, kategoriaj kaj ne dubasencaj; el ili rezultas ĉi tiu plej grava punkto, nome, ke la universa fluidaĵo, en kiu sidas la principo de la vivo, estas la ĉefa aganto de la manifestiĝoj, kaj ke tiu aganto sian impulson ricevas de la Spirito, ĉu tiu ĉi estas enkarniĝinta, ĉu vaganta. Plidensigita, tiu fluidaĵo konsistigas la perispiriton aŭ duonmaterian envolvaĵon de la Spirito. Kiam ĉi tiu estas enkarniĝinta, tiam la perispirito estas ligita al la materio de la korpo; kiam la Spirito vagas, tiam la perispirito estas libera. Kiam la Spirito sin trovas en la karno, la substanco de la perispirito troviĝas pli aŭ malpli forte ligita, se tiel diri, pli aŭ malpli adherinta. Ĉe iuj homoj, dank’al ilia strukturo, tiu fluidaĵo kvazaŭ eliĝas, kaj ĝuste tiuj homoj estas la mediumoj por fizikaj influoj. La eliĝado de la animaligita fluidaĵo povas esti pli aŭ malpli granda, kaj ties kombiniĝo pli aŭ malpli facila: el tio la pli aŭ malpli potencaj mediumoj; cetere tiu eliĝado ne estas konstanta, kio klarigas la intermitecon de la mediuma potenco.

76. Ni faru komparon. Kiam iu ekdeziras agi materie sur iom malproksiman punkton, tion volas la pensado, sed la pensado sola ne iros kaj frapos tiun punkton; ĝi bezonas ian perilon, kiun ĝi direktas: bastonon, ĵetaĵon, aerblovon aŭ alian. Rimarku ankaŭ, ke la pensado ne agas rekte sur la bastonon, car, se ĉi tiu ne estos tuŝita, ĝi ne agos mem. La pensado, kiu estas nenio alia, ol la Spirito enkarniĝinta en nin, estas ligita al la korpo pere de la perispirito. Nu, ĝi ne povas agi sur la korpon sen la perispirito, tiel same, kiel ĝi ne povas agi sur la bastonon sen la korpo; ĝi agas sur la perispiriton, ĉar ĉi tiu estas la substanco, al kiu ĝi estas pli parenca; la perispirito agas sur la muskolojn, la muskoloj ekprenas la bastonon, kaj la bastono frapas la celitan punkton. Kiam la Spirito ne estas enkarniĝinta, tiam fariĝas necesa ia fremda helpilo; tia helpilo estas fluidaĵo, per kiu li faras la objekton taŭga por obei la impuls on de lia volo.

77. Sekve, kiam iu objekto estas ekmovata, levata aŭ ĵetata en la aeron, tio ne signifas, ke la Spirito ĝin ekprenas, pelas kaj levas, kiel ni tion farus per la mano: la Spirito, por tiel diri, saturas ĝin per sia fluidaĵo, kombinita kun tiu de la mediumo, kaj la objekto, tiamaniere momente vivigita, agas, kiel agus vivanta estaĵo, nur kun tiu diferenco, ke, ne havante propran volon, ĝi obeas la impulson de la volo de la Spirito.

Ĉar la vivofluidaĵo, kiun la Spirito iamaniere elĵetas, havigas al la inertaj korpoj ian nenaturan momentan vivon, kaj ĉar la perispirito estas nenio alia ol tiu sama vivofluidaĵo, tial sekvas, ke, kiam enkarniĝinta, tio estas la Spirito mem, kiu havigas vivon al sia korpo pere de sia perispirito, al kiu li estas ligita tiel longe, kiel tion ebligas la organismo; kiam li foriĝas, tiam la korpo mortas. Nun, se anstataŭ tablo, oni eltranĉas el la ligno statuon kaj agadas sur tiun statuon, simile kiel sur la tablon, oni ricevas statuon, kiu moviĝas, kiu frapas, kiu respondas per movoj kaj per frapoj; oni do havas, unuvorte, statuon, momente animitan de nenatura vivo; kiel oni paroladis pri “parolantaj tabloj”; tiel ankaŭ nun oni parolus pri “parolantaj statuoj”. Kiom da lumo ĉi tiu teorio verŝas sur multegon da fenomenoj, ĝis tiam ne solvitaj! Kiom da alegorioj kaj da misteraj efikoj ĝi klarigas!

78. Malgraŭ tio la nekredemuloj kontraŭparolas, dirante, ke la levado de la tabloj sen apogo estas ne ebla, ĉar ĝi estas kontraŭa al la leĝo de la pezoforto.

Mi respondas al ili, dirante, unue, ke ilia neado ne estas pruvo; due, ke, se la fakto ja ekzistas, ĝi vane kontraŭus ĉiujn konatajn leĝojn, kio pruvas unu aferon, nome, ke ĝi fariĝas laŭ leĝo nekonata, kaj la neantoj ne povas vante pretendi, ke ili konas ĉiujn leĝojn de la Naturo. Mi ĵus klarigis tiun leĝon, sed tio ne estas motivo, ke ili ĝin akceptus ĝuste tial, ĉar ĝin malkaŝis Spiritoj, kiuj demetis sian surteran vestaĵon, anstataŭ Spiritoj, kiuj ankoraŭ portas tiun vestaĵon kaj sidas en la Akademio. Tiel do, se la Spirito de Arago*, vivanta sur la Tero, estus koniginta tiun leĝon, tiam ili ĝin estus akceptintaj kun fermitaj okuloj, sed konigita de la Spirito Arago, kiel homo mortinta, ĝi estas ja utopio – kial? ĉar ili pensas, ke, se Arago mortis, sekve ĉio en li ankaŭ mortis. Mi tute ne intencas ilin deadmoni de ilia opinio; tamen, ĉar tiu kontraŭdiro povus konfuzi iujn homojn, mi provos respondi al ili, rigardante la aferon el ilia vidpunkto, t. e. por momento flanken metante la teorion de la nenatura animado.


* Francisko Arago, franca astronomo kaj fizikisto, 1786-1853. Liaj laboroj pri la polarizo de la lumo, la mezurado de la refraktindicoj de la gasoj kaj de la rapideco de la sono, kaj liaj eksperimentoj pri la elektromagnetismo fariĝis famaj. – La Trad.


79. Kiam oni senaerigas la kloŝon de vakupumpilo, tiu kloŝo algluiĝas al la plataĵo tiel forte, ke estas ne eble levi ĝin dank’al la pezo de la aerkolono, kiu ĝin premas. Se oni enlasas la aeron, oni povas plej facile levi la kloŝon, ĉar la aero interna kontraŭpezas la aeron eksteran; sed, se ĝi estos sen aero, ĝi restados plue sur la plataĵo laŭ la leĝo de la pezoforto. Nun, oni premu la internan aeron, ke ĝi fariĝu pli densa ol tiu ekstera: la kloŝo leviĝos malgraŭ la pezoforto; se la aerfluo estos rapide kaj ekstreme forta, la kloŝo povos esti tenata en la aero sen ia videbla apogo, simile al tiuj homfiguretoj, kiujn oni igas turniĝadi sur akvoŝprucaĵo. Kial do la universa fluidaĵo, kiu estas la elemento de ĉia materio, amasigite ĉirkaŭ la tablo, ne havus la povon malpliigi aŭ pliigi ties relativan specifan pezon, simile kiel la aero faras rilate la kloŝon de la vakupumpilo, kiel faras la hidrogeno en la balonoj, por kio ne estas necese nuligi la leĝojn de la pezoforto? Ĉu vi konas ĉiujn proprecojn kaj la tutan potencon de tiu fluidaĵo? Ne; nu bone, vi do ne malkonfesu fakton nur tial, ĉar vi ne povas ĝin klarigi.

80. Ni revenu al la teorio de la movado de la tablo.

Se, per la montrita rimedo, Spirito povas levi tablon, li do povas levi ĉian alian objekton, ekzemple brakseĝon.

Se li povas levi brakseĝon, li do povas, per sufiĉa forto, levi ĝin ankaŭ tiam, se sur ĝi sidas homo. Jen do la klarigo de tiu fenomeno, kiun S-ro Home cent fojojn okazigis sur si kaj sur aliaj homoj; li ĝin ripetis dum sia vizito en Londono, kaj por pruvi, ke la spektatorojn ne trompas ia optika iluzio, li per krajono faris markon sur la plafono kaj oni pasis sub li. Oni scias, ke S-ro Home estas potenca mediumo por fizikaj efikoj: en tiu okazo li estis samtempe la efika kaŭzo kaj la objekto.

81. Mi ĵus parolis pri la ebla pligrandiĝo de la pezo; tio estas ja fenomeno, kiu kelkafoje okazas kaj kiu havas nenion pli eksterordan, ol la miriga rezisto de la kloŝo sub la premo de la atmosfera kolono. Oni jam vidis, sub la influo de certaj mediumoj, ke tre malpezaj objektoj kontraŭstaras per sama rezisto kaj poste subite cedas al plej malgranda peno. Ĉe la supre dirita eksperimento la kloŝo, en la realeco, ne pezas mem pli aŭ malpli multe, sed ĝi ŝajnas pli peza pro la efiko de la ekstera kaŭzo, aganta sur ĝin; tio sama kredeble okazas ĉi tie. La tablo ĉiam havas la saman propran pezon, ĉar ĝia maso ne pligrandiĝis, sed ia ekstera forto kontraŭstaras ĝian movadon: tiu kaŭzo povas troviĝi en la ĉirkaŭaj fluidaĵoj, kiuj penetras en la tablon, kiel en la aero troviĝas la kaŭzo, kiu ŝajne pliigas aŭ malpliigas la pezon de la kloŝo. Se vi faros la eksperimenton kun la kloŝo de la vakupumpilo antaŭ neklera vilaĝano, ne komprenanta, ke tio, kio agas, estas la aero, kiun li ne vidas, ne estos por vi malfacile konvinki lin, ke tio estas la diablo.

Oni eble diros, ke, se tiu fluidaĵo estas senpeza, ĝia plidensiĝo ne povas do pliigi la pezon de iu objekto: konsentite; sed rimarku, ke mi uzis la vorton plidensiĝo nur por komparo, sed ne por absoluta identigo kun la aero. Ĝi estas senpeza: tiel estu; nenio tamen tion pruvas; ĝia intima naturo estas al ni nekonata, kaj ni ankoraŭ staras malproksime de tio, ke ni konus ĉiujn ĝiajn proprecojn. Antaŭ ol eksperimenti pri la pezo de la aero, oni ne supozis la efikojn de tiu sama pezo. Ankaŭ la elektron oni alkalkulas al la senpezaj fluidaĵoj, tamen iu korpo povas esti retenata de elektra fluo kaj forte kontraŭstari al iu, kiu ĝin volas levi: ĝi do fariĝis ŝajne pli peza. El tio, ke oni ne vidas ian subtenilon, estus nelogike konkludi, ke ĝi ne ekzistas. Spirito povas do disponi levilojn, al ni nekonatajn: la Naturo ĉiutage pruvas al ni, ke ĝia potenco ne havas siajn limojn ĉe la atesto de la homaj sentumoj.

Nur el simila kaŭzo oni povas klarigi tiun kuriozan fenomenon, de kiu oni vidis plurajn ekzemplojn, ke malforta kaj delikata homo per du fingroj kaj senpene, kvazaŭ plumon, levis fortikan kaj korpulentan viron kune kun la seĝo, sur kiu tiu sidis. Kio pruvas ian kaŭzon fremdan al iu, tio estas la intermiteco de lia kapablo okazigi la fenomenojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.