La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La sperto ĉiutage konfirmas mian opinion, ke la malfacilaĵoj kaj disreviĝoj, kiujn oni renkontas en la praktikado de Spiritismo, venas de la nesciado de la principoj de ĉi tiu scienco; mi do estas feliĉa, ke mi mem konstatis la sukceson de mia klopodo, por antaŭgardi la adeptojn kontraŭ la rifoj de ĉia noviceco, kaj ke multaj povis ilin eviti danke la atentan legadon de ĉi tiu verko*.
* Ĉi tiun “Enkondukon” la aŭtoro skribis por la dua eldono de la verko. – La Trad.
Tute natura deziro ĉe la homoj, kiuj sin okupas pri Spiritismo, estas povi mem komunikiĝi kun la Spiritoj, kaj ĝuste por glatigi al tiuj homoj la vojon ĉi tiu verko estas destinita, profitigante al ili la frukton de miaj longaj kaj zorgaj laboroj; efektive oni pri ĉi tiuj farus al si tre malĝustan ideon, se oni pensus, ke por esti kompetenta en ĉi tiu objekto, sufiĉas meti la fingrojn sur tablon, por igi ĝin turniĝi, aŭ teni krajonon, por skribi.
Oni erarus ankaŭ pensante, ke oni trovos en ĉi tiu verko ian ĝeneralan kaj nepre efikantan recepton, por fari mediumojn. Kvankam ĉiu homo havas en si mem la ĝermon de tiuj kvalitoj necesaj por fariĝi mediumo, tiaj kvalitoj tamen ekzistas en tre malsamaj gradoj, kaj ilia disvolviĝo rezultas el kaŭzoj, kiujn neniu povas naski laŭplaĉe. La reguloj pri poezio, pentrarto kaj muziko faras nek poetojn, nek pentristojn, nek muzikistojn el homoj sen la koncernaj talentoj, sed estas simplaj gvidiloj en la uzado de naturaj kapabloj. Tio sama okazas pri mia verko: ĝi celas montri la rimedojn, por disvolvi mediuman kapablon laŭ la povo de ĉiu kaj precipe direkti utile tiun jam ekzistantan kapablon. Sed ne sole ĉi tion mi celas.
Krom la ĝustasencaj mediumoj ĉiutage kreskanta multego da homoj interesiĝas pri manifestiĝoj de Spiritoj; ilin gvidi en iliaj observoj, montri al ili la embarasojn, kiujn ili eble, eĉ nepre renkontos sur tute nova kampo; ilin inici en la manieron, kiel trakti kun la Spiritoj; montri al ili, kiel ricevi bonajn mesaĝojnjen la programo, kiun mi devas plenumi, ĉar alie mi farus laboron nekompletan. Oni do ne miru, se oni trovos en ĉi tiu verko aferojn, kiuj de la unua rigardo povas ŝajni fremdaj al ĝi: la sperto montros ilian utilecon.
Ĝin zorge studinte, oni pli bone komprenos la faktojn, kiujn oni ĉeestos; la parolo de iuj Spiritoj montriĝos malpli stranga. Kiel praktika instruilo, ĉi tiu verko koncernas ne nur mediumojn, sed ankaŭ ĉiujn homojn, kapablajn vidi kaj observi spiritismajn fenomenojn.
Kelkaj preferus, ke mi publikigu ian plej malgrandan praktikan lernolibron, kiu per iaj kelke da vortoj indikus, kiel ekrilati kun la Spiritoj; ili opinias, ke, pro sia modera prezo povante esti abunde diskonigata, tia verketo estus forta propagandilo kaj do plimultigus la mediumojn; de mia flanko mi opinias, ke tia verko estus pli malutila ol utila, almenaŭ en la nuna tempo. La praktikado de Spiritismo estas ligita kun multe da malfacilaĵoj kaj ne ĉiam estas sen nekonvenaĵoj, kiujn povas evitigi nur serioza kaj kompleta studado. Estus do timinde, ke ia tro konciza montro instigus iun al senpripensaj eksperimentoj, pri kiuj tiu povus penti; tio estas aferoj, per kiuj estas nek konvene, nek prudente ludi, kaj mi pensas, ke mi farus misservon, se mi ilin disponigus al la unua renkontita ventkapulo, kiu konsiderus amuzaĵo la interparoladon kun la mortintoj. Mi turnas min al tiuj homoj, kiuj vidas en Spiritismo seriozan celon, kiuj komprenas ĝian tutan gravecon kaj do ne faras al si ludon el la komunikado kun la nevidebla mondo.
Mi iam publikigis Praktikan Instrulibron kiel gvidilon de la mediumoj, verkon, hodiaŭ elĉerpitan; kvankam skribita por plej grava kaj serioza celo, mi ĝin tamen ne represos, ĉar mi ĝin ne konsideras jam sufiĉe senmanka por prilumi ĉiajn malfacilaĵojn, kiujn oni povas renkonti.
Mi ĝin anstataŭigis per ĉi tiu, en kiu mi kolektis ĉiujn elementojn, kiujn longa sperto kaj konscienca studado al mi havigis. Mi esperas almenaŭ, ke ĝi kontribuos, por doni al Spiritismo la seriozan karakteron, kiu estas ties propra esenco, kaj por forigi ĉian penson, vidi en ĉi tiu afero ian objekton de frivola okupo kaj de amuzo.
Al ĉi tiuj konsideroj mi aldonas unu tre gravan, nome la malfavoran impreson, kiun faras sur novulojn aŭ strabe rigardantajn homojn vidi eksperimentojn plenumatajn fuŝe kaj sen perfekta konado de la afero; tiaj eksperimentoj havas la malbonaĵon doni pri la mondo de la Spiritoj tre malĝustan ideon kaj esti trafeblaj por mokado kaj ofte fundamentita kritiko; jen kial nekredemuloj el tiuj kunsidoj malofte eliras konvertitaj kaj apenaŭ inklinaj vidi en Spiritismo ian flankon seriozan.
La nesciado kaj ventanimeco de iuj mediumoj pli multe, ol kiel oni pensas, malutilis la opinion de multaj homoj.
De kelke da jaroj Spiritismo forte progresas, sed ekprogresis gigante de tiam, kiam ĝi ekiris la filozofian vojon, ĉar ĝi komencis esti observata de klarmensaj homoj. Hodiaŭ ĝi ne estas plu ia spektaklo, sed doktrino, pri kiu jam ne ridas tiuj, kiuj mokadis la turniĝantajn tablojn. Klopodante por ĝin starigi kaj tenadi sur ĉi tiu tereno, mi estas konvinkita, ke mi akirigos al ĝi pli da utilaj partianoj, ol trafe aŭ maltrafe naskante manifestiĝojn, kiujn oni povus misuzi. La pruvon pri ĉi tio mi havas ĉiutage laŭ la nombro da adeptoj, kiujn varbis la sola legado de La Libro de la Spiritoj*.
* Verko eldonita en Esperanto en 1946. Ĝi estas la “fundamento” de Spiritismo. – La Trad.
Elvolvinte en La Libro de la Spiritoj la filozofian parton de la spiritisma scienco, mi donas en la nuna verko la parton praktikan, kiun uzos tiuj, kiuj deziros sin okupi kun manifestiĝoj, ĉu persone, ĉu por fari al si ideon pri la faktoj, kiujn ili havos okazon ĉeesti. Ili ĉi tie vidos la renkonteblajn malfacilaĵojn kaj tiel disponos rimedojn por ĉi tiujn antaŭforigi. Tiuj ambaŭ verkoj, kvankam unu estas sekvo de la dua, estas iagrade nedependaj inter si; tamen al ĉiu, deziranta sin serioze okupi pri ĉi tiu afero, mi konsilas legi unue La Libron de la Spiritoj, ĉar ĝi enhavas la fundamentajn principojn, sen kiuj kelkajn partojn de la nun prezentata verko oni eble malfacile komprenus.
Gravaj plibonigoj estas enkondukitaj en ĉi tiun duan eldonon, multe pli plenan ol la unua. Ĝi estas plej zorge korektita de la Spiritoj mem, kiuj aldonis al ĝi grandan nombron da plej interesaj rimarkoj kaj instrukcioj. Ĉar ili ĉion reviziis, aprobis aŭ modifis laŭ sia plaĉo, oni do povas diri, ke ĝi estas pleje verko de ili, ĉar ilia partopreno ne limigis sin sole je la kelke da montritaj artikoloj; mi malkaŝis nomojn nur tiam, kiam ĝi ŝajnis al mi necesa, por karakterizi certajn iom longajn citatojn, kiel laŭtekste venintajn de ili mem; alie mi devus citi ilin preskaŭ sur ĉiu paĝo, precipe ĉe ĉiuj respondoj al faritaj demandoj, kio ne ŝajnis al mi utila. Nomoj, kiel sciate, ne multe gravas en tiaj aferoj: esence estas, ke la tuto de la laboro respondu al la trafota celo. Kvankam la unua eldono estis ne tute perfekta, ĝia akcepto vigligas tamen mian esperon, ke ĉi tiu ne renkontos malpli grandan favoron.
Ĉar mi ĉi tie aldonis multe da subjektoj kaj plurajn tutajn ĉapitrojn, mi tial forstrekis kelke da artikoloj, kiuj estis simplaj duoblaĵoj, kiel ekz-e la Spiritan Hierarkion, kiu troviĝas jam en La Libro de la Spiritoj. Ankaŭ el la Glosaro mi elĵetis ĉion, kio propre ne apartenas al la kadro de ĉi tiu verko: tion utile anstataŭas ĉi tie pli praktikaj temoj. Cetere tiu glosaro ne estis kontentiga; mi ĝin iam poste publikigos aparte sub la formo de vortareto de spiritisma filozofio; ĉi tie mi konservis nur tiujn novajn aŭ specialajn vortojn, rilatajn al la nun pritraktata objekto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.