La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Diversaj demandoj. Disertacio de Spirito pri la morala influo.
226. I. Ĉu la disvolviteco de la mediumeco iel rilatas kun la morala nivelo de la mediumo?
“Ne; la kapablo mem dependas de la organismo, sed ne de la morala nivelo de la mediumo; ne same estas pri ĝia uzado, kiu povas esti bona aŭ malbona, laŭ la ecoj de la mediumo.”
II. Oni ĉiam diras, ke la mediumeco estas ia donaco de Dio, ia graco, ia favoro; kial do ĝi ne estas privilegio de la virtaj homoj kaj kial oni vidas homojn malnoblajn, kiuj ĝin plej altgrade havas, sed misuzas?
“Ĉiaj kapabloj estas favoroj, por kiuj oni devas danki Dion, ĉar ekzistas homoj, kiuj ilin ne ricevis. Vi povus demandi ankaŭ, kial Dio donas bonan vidadon al malbonfarantoj, lertecon al friponoj, elokventecon al homoj, kiuj ĝin uzas por malica parolo. Tiel same pri la mediumeco: malestimindaj homoj ĝin ricevis, ĉar pli ol la ceteraj ili bezonas ĝin, por sin korekti. Ĉu vi pensas, ke Dio rifuzas savrimedojn al la kulpuloj? Li ilin malavare disĵetas sur ties vojon; Li ilin metas en ties manojn, kaj tiujn koncernas profiti de ili. Ĉu Judas, la perfidinto, ne faris miraklojn kaj ne resanigis malsanulojn kiel apostolo? Dio permesis, ke li havu tiun kapablecon, por fari lian perfidon pli abomeninda.”
III. Ĉu la mediumoj, kiuj misuzas sian kapablon, kiuj ne uzas ĝin por bono aŭ kiuj rikoltas el ĝi nenian profiton por sia klereco, suferas la sekvojn de tia konduto?
“Se ili ĝin misuzas, ili do estos duoble punitaj, ĉar ili havas ankoraŭ unu rimedon por sin instrui, sed profitas de ĝi neniom. Homo klare vidanta, kiu stumblas, estas pli riproĉinda ol blindulo, kiu falas en foson.”
IV. Per kelkaj mediumoj estas nepetite kaj preskaŭ konstante donataj komunikaĵoj pri unu sama temo, ekzemple pri iuj moralaj demandoj, pri iuj malbonaĵoj: ĉu tio havas ian celon?
“Jes, kaj tia celo estas instrui ilin pri iu ofte ripetata objekto aŭ korekti al ili iajn malbonaĵojn; tial al unu la Spiritoj senĉese parolas pri fiero, al alia pri karito; nur ĝissata tamburado povas fine malfermi al ili la orelojn. Nenia mediumo, kiu misuzas sian kapablon, ĉu el ambicio, ĉu el intereso, aŭ kiu kompromitas ĝin pro iu gravega malperfektaĵo, kiel fiero, egoismo, ventanimeco k. a., iam kaj iam ne ricevas de la Spiritoj kelke da admonoj; malbone estas, ke ili tiujn admonojn pleje ne rilatigas al si mem.”
Rimarko. La Spiritoj ofte uzas takton en siaj lecionoj; ĉi tiujn ili donas nerekte, por ke havu pli da merito tiu, kiu scias apliki kaj profiti el iliaj instruoj; sed iuj homoj estas sufiĉe blindaj kaj fieraj, por ne rekoni, ke ili apartenas al la kadro antaŭ siaj okuloj. Eĉ plue: se la Spirito komprenigas al ili, ke pri ili mem estas la afero, ili koleras kaj kvalitigas lin mensogulo aŭ triviala ŝercemulo. Ĉi tio sufiĉas por pruvi, ke la Spirito pravas.
V. Ĉu en la lecionoj, diktitaj al la mediumo en maniero ĝenerala, sen ia persona aplikado, la mediumo ne agas kiel pasiva ilo, por instruado de aliulo?
“Tiuj avertoj kaj konsiloj estas ofte diktataj, celante ne lin persone, sed ja aliajn, al kiuj ni povas nin turni sole per tiu mediumo; li tamen devas el ili preni sian parton, se memestimo lin ne blindigas.”
“Ne pensu, ke mediumeco estas donata, por korekti nur unu aŭ du homojn; ho ne! La celo estas pli ampleksa: temas pri la homaro. Mediumo estas ilo tro malmulte grava kiel individuo; tial, kiam ni donas instruojn, kiuj devas utili al ĉiuj homoj, ni uzas la servemon de tiuj, kiuj posedas la necesan ekzercitecon. Sed estu certa, ke venos tempo, kiam bonaj mediumoj ekzistos en tia granda nombro, ke la bonaj Spiritoj ne bezonos uzi netaŭgajn ilojn.”
VI. Ĉar la moralaj ecoj de la mediumo tenas malproksime la neperfektajn Spiritojn, kiel do mediumo, dotita per bonaj ecoj, transdiras malverajn aŭ maldelikatajn respondojn?
“Ĉu vi konas ĉiujn faldojn de lia animo? Cetere, eĉ se li ne estas malvirta, li eble estas ventanima kaj frivola; krom tio li iafoje devas lerni lecionon, por tenadi sin garde.”
VII. Kial la Superaj Spiritoj permesas, ke homoj, dotitaj per potenca mediumeco kaj kiuj povus fari multe da bono, estu iloj de eraro?
“Ili penas influi tiujn homojn, sed kiam tiuj konsentas esti kondukataj sur malbona vojo, ili lasas tiujn iradi. Tial ili kun naŭzo uzas ties servemon, ĉar vero ne povas esti interpretata de mensogo.”
VIII. Ĉu estas absolute ne eble ricevi bonajn komunikaĵojn per neperfekta mediumo?
“Neperfekta mediumo povas iafoje ricevi bonajn aferojn, ĉar, se li posedas belan kapablon, bonaj Spiritoj en speciala okazo povas helpi al si per li manke de alia; sed tio estas ciam por momento, ĉar tuj kiam ili trovas iun pli taŭgan, ili tiun preferas.”
Rimarko. Estas rimarkinde, ke kiam la bonaj Spiritoj konstatas, ke iu mediumo jam ne ricevas bonan influon kaj per siaj malperfektaĵoj fariĝas havo de trompemaj Spiritoj, ili preskaŭ ĉiam estigas cirkonstancojn, kiuj senvualigas liajn mizeraĵojn kaj forigas lin for de la seriozaj kaj bonintencaj homoj, kies bonfidon li povus ekspluati. En ĉi tiu okazo, kiaj ajn liaj kapabloj, lia foriĝo ja ne estas bedaŭrinda.
IX. Kia la mediumo, kiun oni povus nomi perfekta?
“Perfekta, ho ve! vi ja scias, ke perfekteco ne ekzistas sur la Tero, alie vi ĉi tie ne estus; diru do “bona mediumo”, kaj tio jam estas multe, ĉar tiajn oni malofte trovas. Perfekta mediumo estus tiu, kiun malicaj Spiritoj estus neniam kuraĝintaj provi trompi. La plej bona estas tiu, kiu, simpatiante nur kun la bonaj Spiritoj, estas la malplej ofte trompita.”
X. Se li simpatias nur kun bonaj Spiritoj, kiel do ili povas permesi, ke li estu trompata?
“La bonaj Spiritoj iafoje permesas, ke tio okazu eĉ al la plej bonaj mediumoj, por ekzerci ilian juĝadon kaj instrui ilin distingi tion veran de tio malvera; plue, kiel ajn bona estas mediumo, li neniam estas tiel perfekta, ke li ne povus esti atakita ĉe ia malforta flanko: tio devas servi al li kiel leciono. La malveraj komunikaĵoj, kiujn li de tempo al tempo ricevas, estas avertoj, por ke li ne kredu sin neerarema kaj ne fieriĝu, ĉar ja mediumo, kiu ricevas la plej rimarkindajn komunikaĵojn, havas nenian motivon por sin glori per ili, tiel same, kiel gurdisto, kiu sonigas belajn ariojn, turnante la krankon de sia instrumento.”
XI. Kiaj la kondiĉoj necesaj, por ke la parolo de la Superaj Spiritoj venu al ni libera de ĉia ŝanĝo?
“Voli bonon; forpuŝi egoismon kaj fieron: ambaŭ kondiĉoj estas ja necesaj.”
XII. Se la parolo de la Superaj Spiritoj venas al ni nur en malfacile haveblaj kondiĉoj, ĉu do tio ne estas baro al la diskonigo de la vero?
“Ne, ĉar la lumo ĉiam atingas ĉiun, kiu volas ĝin ricevi. Ĉiu ajn, kiu volas ricevi lumon, devas foriĝi de mallumo, kaj mallumo sidas en la malpureco de la koro.”
“Tiuj Spiritoj, kiujn vi rigardas kiel la personiĝon de bono, ne volonte alkuras al la voko de homoj, kies koron makulas fiero, profitamo kaj manko de karito.”
“Ĉiu do, kiu volas instruiĝi, demetu de si ĉian homan vantamon kaj humiligu sian prudenton antaŭ la senlima potenco de la Kreinto: ĉi tio estas la plej bona pruvo de lia sincereco, kaj ĉi tiun kondiĉon ĉiu povas plenumi.”
227. Se la mediumo, koncerne la plenumadon, estas nenio krom ia ilo, li tamen en rilato morala havas tre grandan influon. Ĉar, por komunikiĝi, la libera Spirito identiĝas kun la Spirito de la mediumo, tial tiu identiĝo povas fariĝi nur en la okazo, se inter ili ekzistas simpatio kaj, se tiel diri, agordiĝemo. La animo agas sur la liberan Spiriton, lin iel altirante aŭ repuŝante, laŭ la grado de ilia simileco aŭ malsimileco: nu, la bonaj agordas kun la bonaj, kaj la malbonaj kun la malbonaj; el tio sekvas, ke la moralaj ecoj de la mediumo havas plej ĉefan influon sur la specon de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per li. Se li estas malvirta, la malsuperaj Spiritoj alamasiĝas ĉirkaŭ lin kaj ĉiam estas pretaj okupi la lokon de la bonaj Spiritoj, kiujn oni elvokis. Tiuj ecoj, kiuj prefere altiras la bonajn Spiritojn, estas: boneco, bonvolo, simpleco de koro, amo al la proksimulo, indiferenteco pri la materiaj aferoj; la malbonaĵoj, kiuj ilin repuŝas, estas: fiero, egoismo, envio, ĵaluzo, malamo, profitamo, voluptemo kaj ĉiuj pasioj, kiuj sklavigas la homon al la materio.
228. Ĉiuj moralaj malperfektaĵoj estas iaj aliaj pordoj, malfermitaj al la malicaj Spiritoj; sed tiu, kiun ili la plej lerte ekspluatas, estas fiero, ĉar ĉi tiun oni la malplej volonte konfesas al si mem. Fiero jam pereigis multe da mediumoj, posedantaj la plej belajn kapablojn kaj kiuj, sen ĝi, povus fariĝi rimarkindaj kaj tre utilaj iloj; ĉe ilia falo sub la potencon de mensogemaj Spiritoj, iliaj kapabloj unue difektiĝis, poste nuliĝis, kaj pli ol unu el tiaj mediumoj estis humiligitaj de la plej amaraj disreviĝoj.
Fiero ĉe la mediumoj elmontriĝas per sendubaj signoj, sur kiujn estas des pli necese turni la atenton, ĉar ĝi estas unu el la malvirtoj, kiuj plej forte devas inspiri malkonfidon al la vereco de iaj komunikaĵoj. La unua signo estas blinda konfido al la supereco de tiuj komunikaĵoj kaj al la neeraremo de la Spirito, kiu ilin donas; el tio sekvas ia malŝato al ĉio, kio ne per ili venas, ĉar ili opinias sin la privilegiuloj de la vero. La prestiĝo de la laŭtaj nomoj, per kiuj paradas la Spiritoj, iliaj supozataj protektantoj, ilin blindigas, kaj ĉar ilian memestimon vundas la konfeso, ke ili estas trompataj, tial ili repuŝas ĉian konsilon; ili eĉ evitas ĝin, foriĝante de siaj amikoj kaj de ĉiu, kiu ajn povus malfermi al ili la okulojn; se ili bonvolas aŭskulti iun, ili neniel atentas ties opinion, ĉar dubi la superecon de la Spirito, kiu per ili manifestiĝas, estus kvazaŭ profanado. Ili ofendetiĝas ĉe la plej malgranda kontraŭparolo, ĉe simpla kritika observo, kaj eĉ ekmalamas tiujn homojn mem, kiuj faris al ili servojn. Profitante tiun apartiĝon, estigitan de la Spiritoj, kiuj ne volas antaŭ si kontraŭparolantojn, tiuj samaj Spiritoj povas facile nutri iliajn iluziojn kaj igi ilin preni kiel superegajn aferojn la plej frapantajn absurdaĵojn. Sekve, absoluta konfido al la supereco de tio, kion ili ricevas, malŝato al ĉio, kio ne per ili venas, senpripensa graveco, atribuata al laŭtaj nomoj, forpuŝo de konsiloj, malica rilato al ĉia kritiko, foriĝo for de tiuj, kiuj povas eldiri opiniojn sen kaŝita intereso, kredo je sia lerteco malgraŭ nesufiĉa sperto: tiaj la karakterizaĵoj de la fieraj mediumoj.
Oni konsentu ankaŭ, ke la fieron ĉe mediumo ofte vekas lia kutima ĉirkaŭantaro. Se li posedas iom eksterordinarajn kapablojn, li estas serĉata kaj gloregata; li opinias sin nepre necesa kaj baldaŭ afektas memsufiĉecon kaj malŝaton, kiam li kunlaboras. Pli ol unu fojon mi havis kaŭzon por bedaŭri miajn laŭdojn al iuj mediumoj, en la intenco ilin kuraĝigi.
229. Flanke de tio, mi elmontru la bildon de la efektive bona mediumo, de tiu, al kiu oni povas konfidi. Mi antaŭ ĉio imagas, ke li havas sufiĉe grandan facilecon de laborado, por ebligi al la Spiritoj komunikiĝi libere, renkontante nenian materialan baron. Plue, kion plej multe gravas konsideri, tio estas la naturo de la Spiritoj, kiuj lin kutime influas, kaj pri tio ne al la nomo, sed al la parolo li devas atenti. Li devas neniam forgesi, ke la simpatio, kiun li akiros al si inter inter la bonaj Spiritoj, estas en rekta rilato al tio, kion li faros por forpeli la malicajn. Konvinkite, ke lia kapablo estas naturdoto, donacita al li por bono, li neniel penas profiti el ĝi, tute ne sin gloras per ĝi. Li akceptas la bonajn komunikaĵojn, al li donitajn, kiel favoron, pri kiu li devas peni fariĝi inda je ĝi per sia boneco, bonvolo kaj modesteco.
La unua fieras pro siaj rilatoj kun la Superaj Spiritoj; ĉi tiu humiliĝas ĉe tio, ĉar li opinias sin tro malalta rilate tiun favoron.
230. La sekvantan instruon pri ĉi tiu temo donis al mi unu Spirito, de kiu mi jam konigis plurajn komunikaĵojn:
“Ni jam diris: la mediumoj, nur kiel mediumoj, havas sur la komunikiĝojn de la Spiritoj influon nur duarangan; ilia rolo estas tia sama, kiel tiu de elektra aparato, kiu transsendas telegrafajn depeŝojn el unu loko al alia malproksima sur la Tero. Tiel, kiam ni volas dikti komunikaĵon, ni agas sur la mediumon same, kiel la telegrafisto manipulas sian aparaton; t. e. kiel la tiktako de la telegrafo desegnas, en la distanco de miloj da mejloj sur paperstrio, la signojn, kiuj reproduktas la depeŝon, same, tra la grandegaj distancoj inter la mondoj videbla kaj nevidebla, inter la mondoj senmateria kaj enkarna, ni komunikas tion, kion ni volas instrui al vi, per la mediuma aparato. Sed ankaŭ, kiel la atmosferaj influoj agas kaj iafoje malhelpas la transsendojn de la elektra telegrafo, same la morala influo de la mediumo agas kaj iafoje malhelpas la transsendon de niaj transtombaj depeŝoj, ĉar ni estas devigataj igi ilin trapasi medion, kiu ilin kontraŭas. Tamen tian influon plej ofte nuligas nia energio kaj volo, kaj montriĝas nenia malhelpa ago. Efektive, la diktaĵoj kun alta filozofia signifo, la komunikiĝoj kun perfekta moraleco, estas iafoje transigataj per mediumoj ne tute taŭgaj por tiaj superaj instruoj, dum, aliflanke, malmulte edifaj komunikiĝoj venas ankaŭ iafoje per mediumoj, kiuj forte hontas, ke ili servis kiel kondukilo al tiaj paroloj.
Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la Spiritoj altiras al si la Spiritojn similajn al ili kaj ke la Spiritoj el la altaj plejadoj malofte komunikiĝas per malbonaj kondukiloj, se ili disponas bonajn aparatojn, alivorte, bonajn mediumojn.
La ventanimaj kaj nemulte seriozaj mediumoj altiras do samnaturajn Spiritojn; tial iliajn komunikaĵojn stampas banalaĵoj, frivolaĵoj, ideoj sen intersekvo kaj ofte forte heterodoksaj, spiritisme parolante. Sendube ili povas diri, kaj iafoje diras, ion utilan, sed precipe en ĉi tiu okazo estas necesa severa kaj skrupula ekzameno, ĉar inter tiujn utilajn aferojn iuj hipokritaj Spiritoj lerte kaj kun antaŭplanita perfidemo enŝovas pure fantaziajn faktojn, mensogajn asertojn, por trompi la bonfidon de siaj aŭskultantoj. Oni tiam devas senindulge forstreki ĉian vorton, ĉian frazon dubasencajn kaj el la diktaĵo konservi nur tion, kion la logiko akceptas aŭ kion la Doktrino jam instruis. Tiaj komunikaĵoj estas timindaj nur rilate la spiritistojn, kiuj laboras solaj, kaj la grupojn nove fonditajn aŭ nemulte instruitajn pri la afero, ĉar en medioj, kie la adeptoj estas pli progresintaj kaj akiris al si sperton, la korniko vane paradas per la plumoj de la pavo: ĝi ĉiam estas senkompate elpelata el tiu medio.
Mi ne parolos pri tiaj mediumoj, kiuj plezuras petante kaj aŭskultante obscenajn komunikiĝojn: ni lasu ilin ĝuadi la societon de la cinikaj Spiritoj. Cetere iaj komunikiĝoj serĉas mem al si solulecon kaj izolitecon; ĉiaokaze ili povus veki nur malŝaton kaj naŭzon ĉe la anoj de la filozofiaj kaj seriozaj grupoj. Sed la morala influo de la mediumo fariĝas efektive sentebla tiam, kiam la mediumo anstataŭigas per siaj personaj ideoj la ideojn de la Spiritoj, kiuj penas ilin enblovi en lin, kaj ankaŭ tiam, kiam li ĉerpas el sia imagpovo fantaziajn teoriojn, pri kiuj li mem bonafide kredas, ke ili estas rezultato de ia intuicia komunikiĝo. Tiam oni ofte povas veti mil kontraŭ unu, ke tio estas nura rebildiĝo de la persona Spirito de la mediumo; eĉ okazas ĉi tiu kurioza fakto, ke la mano de la mediumo iafoje moviĝas preskaŭ mekanike, pelata de ia duaranga mokema Spirito. Jen kontraŭ ĉi tiun provilon rompiĝas la ardaj imagemoj, ĉar, trenataj de la impetiĝo de siaj propraj ideoj, de la falsbrileco de siaj literaturaj scioj, la mediumoj ignoras la modestan diktaton de tiu saĝa Spirito kaj, forlasante la kaptitaĵon por ĝia ombro, anstataŭigas tiun parolon per ŝvelaĉa parafrazo. Ankaŭ ĉe tia timeginda rifo fiaskas ambiciaj personoj, kiuj, manke de komunikiĝoj, kiujn la bonaj Spiritoj al ili rifuzas, prezentas siajn proprajn verkojn kiel verkon de tiuj Spiritoj mem. Jen kial la estroj de spiritistaj grupoj devas havi delikategan takton kaj eksterordinaran sagacecon, por distingi la aŭtentikajn komunikaĵojn de tiuj, kiuj tiaj ne estas, kaj por ne vundi la mediumojn, kiuj mem faras al si iluzion.
Ĉe dubo, detenu vin, diras unu el viaj malnovaj proverboj; akceptu do nenion, kio en viaj okuloj ne estas evidente certa. Se aperas nova opinio, kiel ajn malmulte dubinda ĝi ŝajnas al vi, provu ĝin en la fandujo de la racio kaj logiko; kion la racio kaj la natura saĝo malaprobas, tion decideme forĵetu: pli bone estas rifuzi dek veraĵojn, ol akcepti eĉ unu solan mensogon, eĉ unu solan malveran teorion. Efektive, sur tia teorio vi povus konstrui tutan sistemon, kiu falegus ĉe la unua blovo de la vero, simile kiel monumento, starigita sur moviĝema sablo, dum se vi hodiaŭ malakceptos iujn veraĵojn, ĉar ili ne logike kaj ne klare estas pruvitaj al vi, post kelka tempo iu forte frapanta fakto aŭ iu nerefutebla pruvo jesigos ilian aŭtentikecon.
Memoru tamen, ho spiritistoj, ke ne eblaj por Dio kaj por la bonaj Spiritoj estas sole nur maljusteco kaj malbonago.
Hodiaŭ Spiritismo estas sufiĉe disvastiĝinta inter la homoj kaj jam sufiĉe moraligis la sincerajn adeptojn de sia sankta doktrino, por ke la Spiritoj ne estu devigitaj uzi malbonajn ilojn, neperfektajn mediumojn. Se do nun iu mediumo, kia ajn li estas, donas, pro sia konduto aŭ moroj, pro sia fiereco, pro sia manko de amo kaj de karito, veran temon por suspekto, forpuŝu, forpuŝu liajn komunikaĵojn, ĉar ia serpento kaŝiĝas en la herbejo. Jen mia konkludo pri la morala influo de la mediumoj.
ERASTO.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.