La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO V: PRI LA SPONTANEAJ FIZIKAJ MANIFESTIĜOJ

Bruoj, bruegoj kaj tumultoj. Ĵetado de objektoj. Alportoj

82. La fenomenoj, kiujn mi ĵus pritraktis, estas okazigataj sed iafoje ili havas lokon spontanee, sen la partopreno de ies volo, eĉ kontraŭ ĉies volo, ĉar ili ofte fariĝas tre ĝenaj. Kio cetere forigas la supozon, ke ili povas esti efiko de imagemo superekscitita de la spiritismaj ideoj, tio estas, ke ili okazas ĉe homoj, kiuj pri tio neniam aŭdis, kaj en momento, kiam ili tion tute ne atendis. Ĉi tiuj fenomenoj, kiujn oni povus nomi “natura praktika Spiritismo”, estas tre gravaj, ĉar ili ne allasas suspekton pri ia sekreta interkonsento; tial mi rekomendas al ĉiu, kiu sin okupas pri spiritismaj fenomenoj, rikolti ĉiujn tiajn faktojn, kiujn li ekscios, sed precipe zorge konstati ilian realecon, per detala studado de la cirkonstancoj, por certiĝi, ke lin ne trompas ia iluzio aŭ mistifiko.

83. El ĉiuj manifestiĝoj de Spiritoj la plej simplaj kaj plej oftaj estas bruoj kaj frapoj; precipe ĉe tiuj oni devas antaŭgardi sin kontraŭ ia iluzio, ĉar multego da naturaj kaŭzoj povas ilin okazigi: la vento, kiu siblas aŭ agitas iun objekton, iu korpo, kiun oni preterkonscie movas, iu akustika efiko, iu kaŝita besto, iu insekto k. a., eĉ petolaĵoj de trivialaj ŝercemuloj. Cetere la bruoj, farataj de Spiritoj, havas tute apartan karakteron, kun tre diversaj intenseco kaj tembro, kiuj faras ilin facile rekoneblaj kaj ne ebligas, ke oni ilin intermiksu kun la kraketado de ligno, la krepitado de la fajro aŭ la monotona tiktako de horloĝo; ili estas sekaj frapoj, jen surdaj, malfortaj kaj delikataj, jen klaraj, netaj, iafoje tondraj, aŭdiĝantaj ne ĉiam en sama loko kaj ripetiĝantaj sen ia mekanika reguleco. El ĉiuj kontrolrimedoj la plej efika, tiu, kiu povas allasi nenian dubon pri ilia origino, estas la obeado al la volo de iu, kiu ilin observas.

Se la frapoj aŭdiĝas en iu antaŭdifinita loko, se ili per sia nombro aŭ intenseco respondas al la penso, oni do ne povas malkonfesi ĉe ili ian inteligentan kaŭzon; tamen la neobeado ne ĉiam estas kontraŭa pruvo.

84. Nun ni konsentu, ke per detala konfirmado oni ricevas la certecon, ke la bruoj, aŭ ĉiaj aliaj efikoj, estas manifestiĝoj realaj: ĉu estas racie timiĝi ĉe ili? Certe ne, ĉar en nenia okazo ekzistas en ili eĉ la plej malgranda danĝero; nur tiaj homoj, kiujn oni konvinkas, ke tio estas la diablo, povas esti malagrable impresitaj de ili, simile al la infanoj, kiujn oni timigas per la lupfantomo aŭ la ogro. Ĉi tiuj manifestiĝoj, oni devas konsenti, en iuj cirkonstancoj ekprenas malagrablajn amplekson kaj persiston, de kiuj oni nature ekdeziras liberiĝi.

Ĉi tiu temo necesigas klarigon.

85. Mi diris, ke la fizikaj manifestiĝoj celas turni nian atenton al io kaj konvinki nin pri la ĉeesto de ia forto supera ol la homo. Mi diris ankaŭ, ke la altklasaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj manifestiĝoj: por ĉi tiuj ili servigas al si malsuperajn Spiritojn tiel same, kiel ni uzas servantojn por maldelikataj taskoj, kaj tio por la celo, kiun mi ĵus montris. Kiam tiu celo estas trafita, la materia manifestiĝo ĉesas, ĉar jam nenecesa. Unu aŭ du ekzemploj pli bone komprenigos la aferon.

86. Antaŭ pluraj jaroj, ĉe la komenco de mia studado pri Spiritismo, unu vesperon okupite de iu laboro pri ĉi tiu objekto, mi ekaŭdis ĉirkaŭ mi frapojn, kiu daŭris kvar sinsekvajn horojn. Tio estis la unua fojo, ke al mi okazis io simila; mi konstatis, ke ili havis ne ian okazan kaŭzon, sed en tiu momento mi ne povis ekscii pli ol tion. En tiu tempo mi ofte vidiĝis kun bonega skribiva mediumo. Jam la sekvantan tagon mi demandis la Spiriton, kiu komunikiĝadis per li, pri la kaŭzo de tiuj frapoj. Tio estis, li respondis al mi, unu el viaj familiaraj Spiritoj, kiu volis paroli al vi. – Kaj kion li volis diri al mi? Respondo: Vi mem povas pridemandi lin, ĉar li estas ĉi tie. – Kiam mi do pridemandis lin, li konigis sin sub alegoria nomo. (Mi poste eksciis de aliaj Spiritoj, ke li apartenas al tre alta ordo kaj ke li sur la Tero ludis gravan rolon.) Li signis erarojn en mia laboraĵo, montrante al mi la liniojn, sur kiuj ili troviĝis, donis al mi utilajn kaj saĝajn konsilojn, kaj aldiris, ke li estos ĉiam apud mi kaj venos ĉe mia alvoko ĉiam, kiam mi deziros demandi lin pri io. Efektive, de tiam tiu Spirito min neniam forlasis. Multe da pruvoj li donis al mi pri granda supereco, kaj lia kunlaborado bonvola kaj efika estis por mi evidenta en la aferoj, kiel de la materiala vivo, tiel ankaŭ koncernantaj la metafizikan sferon. De post nia unua renkontiĝo la frapoj ĉesis. Kion do li ja celis? Regule komunikiĝi kun mi, kaj por tio li bezonis avizi min. Post kiam estis farita kaj klarigita la avizo kaj starigitaj la regulaj interrilatoj, la frapoj fariĝis jam senutilaj, kaj tial ili ĉesis.

Oni ne plu frapas la tamburon, por veki la soldatojn, se ili jam estas sur la piedoj.

Iom simila fakto okazis al unu el miaj amikoj. De kelka tempo lia ĉambro tondradis de diversaj bruoj, kiuj jam fariĝis tre tedaj. Ricevinte la oportunan okazon, por pridemandi per skribiva mediumo la Spiriton de sia patro, li eksciis, kion tiu deziras, faris tion, kio estis al li rekomendita, kaj de tiam li nenion pli aŭdis. Oni notu al si, ke la homoj, kiuj disponas ian regulan kaj facilan rimedon, por komunikiĝi kun la Spiritoj, multe pli malofte ricevas tiaspecajn manifestiĝojn, kaj ĉi tio estas memkomprenebla.

87. La spontaneaj manifestiĝoj ne ĉiam limiĝas je bruoj kaj frapoj; ili iafoje degeneras en efktivan bruegon kaj en tumultojn: mebloj kaj diversaj objektoj estas renversataj, ĉiaspecaj aĵoj estas ĵetataj de ekstere, pordoj kaj fenestroj estas malfermataj kaj fermataj de nevideblaj manoj, kaheloj estas disrompataj; ĉion ĉi oni ne povas atribui al ia iluzio.

La renverso estas ofte ja efektiva, sed iafoje ĝi estas nur ŝajna. En apuda ĉambro aŭdiĝas tumulta bruego, krakado de vazaro, kiu falas kaj laŭte frakasiĝas, ruliĝado de ŝtipoj sur la planko; oni plej rapide enkuras, sed oni trovas ĉion kvieta kaj en ordo; poste, oni apenaŭ eliris, jen la tumulto rekomenciĝas.

88. Tiaj manifestiĝoj estas nek maloftaj, nek novaj; kredeble malmulte da lokaj kronikoj ne raportas ion similan. La timemo sendube troigis multe da faktoj, kiuj de unu buŝo en alian certe ekprenis treege ridindan amplekson; kun la helpo de la superstiĉo, la domoj, kie ili okazis, estis rigardataj kiel lokoj vizitataj de la diablo, kaj de tio originis ĉiaj supernaturaj aŭ teruraj rakontoj pri reaperantoj. De sia flanko, la trompistoj ne preterlasis tian belan okazon por ekspluati la homan kredemon, ofte profite al personaj interesoj. Cetere oni facile imagas al si, kian impreson tiaj faktoj, eĉ en la limoj de la realeco, povas fari sur homoj kun malforta karaktero kaj dank’al la edukado antaŭinklinaj al superstiĉaj ideoj. La plej trafa rimedo, por antaŭforigi la eblajn malbonaĵojn de tiaj manifestiĝoj, ĉar ties fariĝon oni ne povas malhelpi, estas konigi la veron. La plej simplaj aferoj prenas timegigan aspekton, kiam oni ne konas ilian kaŭzon. Kiam la homoj familiariĝos kun la Spiritoj kaj tiuj, al kiuj tiuj Spiritoj manifestiĝas, ne kredos, ke ili havas aferon kun ia legio da demonoj, ili ne timos plu la Spiritojn.

En la Revue Spirite oni povas legi pri pluraj ĉi-specaj aŭtentikaj faktoj, inter kiuj, ekzemple, la historio de frapanta Spirito, en Bergzabern, kies malicaj petolaĵoj daŭris pli ol ok jarojn (n-roj de Majo, Junio kaj Julio 1858); tiu en Dibbelsdorf (Aŭgusto 1858); tiu de la panisto en Grandes-Ventes, proksime de Dieppe (Marto 1860); tiu ĉe la strato Noyers, en Parizo (Aŭgusto 1860); tiu de la Spirito en Castelnaudary, titolita Historio de damnito (Februaro 1860); tiu de la fabrikisto en Petersburgo (Aprilo 1860) kaj multe da aliaj.

89. Tiaspecaj faktoj ofte aspektas kiel efektivaj persekutoj. Mi konas ses fratinojn, kiuj loĝis en sama domo, kaj kiuj dum pluraj jaroj ĉiumatene trovadis siajn vestojn dislokitaj, kaŝitaj eĉ sur la tegmento, disŝiritaj kaj dispecigitaj, kiel ajn ili antaŭzorgis, enŝlosante siajn vestojn. Ofte okazis al homoj, kuŝantaj sur siaj litoj kaj tute ne dormantaj, vidi, ke oni agitas iliajn kurtenojn, abrupte fortiras iliajn litotukojn kaj kapkusenojn, levas ilin sur la matracoj, kaj eĉ oni ilin elĵetas el la litoj. Tiaj faktoj estas pli oftaj, ol kiel oni pensas, sed plej ofte tiuj homoj, kiuj suferas de ili, ne kuraĝas paroli pri tio pro moktimo. Estas konata al mi la iama kredo, ke oni povas resanigi homojn de tio, kion oni rigardadis kiel halucinojn, kuracante ilin, simile kiel la alienulojn, kio faris ilin efektive frenezaj.

La Medicino ne povas kompreni ĉi tiujn aferojn, ĉar ĝi akceptas en ties kaŭzoj sole nur la elementon materian, el kio rezultas ofte pereigaj eraroj. La Historio iam rakontos iujn kuracprocedojn, uzatajn dum la dek-naŭa jarcento, kiel oni rakontas hodiaŭ iujn tiajn procedojn dum la Mezepoko.

Mi plene konsentas, ke iuj faktoj estas pikantaj petolaĵoj aŭ malicaĵoj, sed se ĉion bone konstatinte, oni venos al la konkludo, ke ili estas verko ne de homoj, oni devas ja konsenti, ke ili estas faroj aŭ de la diabloj, kiel diras unuj, aŭ de Spiritoj, kiel ni asertas: sed de kiaj Spiritoj?

90. La Superaj Spiritoj, simile kiel ĉe ni la dignaj kaj seriozaj homoj, ne faras al si amuzon el tumultado.

Mi ofte venigis al mi tiajn bruemajn Spiritojn, por demandi ilin, kia motivo ilin instigas tiel malhelpi la aliulan trankvilecon. La plej multaj celas simple nur amuziĝi; tiuj estas Spiritoj prefere frivolaj, ol malicaj, kiuj ridas la ektimojn, kiujn ili naskas, kaj la senutilajn esplorojn, kiujn oni faras, por ektrovi la kaŭzon de la tumulto.

Ili ofte alligiĝas al iu homo, kiun ili turmentetadas por plezuro kaj kiun ili persekutadas de unu loĝejo en alian; kelkaj alkroĉiĝas al iu loko, havante nenian motivon krom sia kaprico. Kelkafoje tio estas venĝo kontraŭ iu, kiel ni havos la okazon vidi.

Ĉe kelkaj okazoj ilia intenco estas pli laŭdinda: ili deziras altiri sur sin la atenton kaj ekrilati kun iu, ĉu por fari utilan avizon al tiu persono, al kiu ili sin turnas, ĉu por peti ion por si mem. Kiel mi mem vidis, multaj petis preĝojn; aliaj petis, ke oni en ilia nomo plenumu ian promeson, kiun ili ne povis mem plenumi; aliaj, fine, por la intereso de sia trankvileco, deziras kompensi ian malbonan agon, kiun ili faris, kiam ankoraŭ vivantaj sur la Tero.

Entute estas eraro ilin timi; ilia ĉeesto eble estas ĝena, sed ne danĝera. Estas cetere komprenebla la deziro liberigi sin de ili, sed por tio oni faras ĝuste la malon de tio, kio estus necesa. Se tiuj estas amuziĝantaj Spiritoj, ju pli serioze oni rigardas la aferon, des pli ili persistas, simile kiel petolemaj infanoj des pli incitetas tiujn, kiujn ili vidas jam perdintaj la paciencon, kaj timigas malbravulojn. Se oni prenus la saĝan decidon ridi iliajn malbonajn pecojn, ili fine laciĝus kaj kvietiĝus. Mi konas homon, kiu, anstataŭ koleri, ilin ekscitadis kaj spite invitadis fari ion aŭ tion, en tia maniero, ke post kelke da tagoj ili ne revenis plu. Sed, kiel mi jam diris, aliaj tiel agas pro malpli frivola motivo; tial estas ĉiam utile ekscii, kion ili volas. Se ili petas ion, oni povas esti certa, ke de la momento, kiam ilia deziro estos kontentigita, iliaj vizitoj ĉesos. La plej bona rimedo eskcii tion estas elvoki la Spiriton pere de bona skribiva mediumo; laŭ liaj respondoj oni tuj vidas, kun kiu oni rilatas, kaj oni agas konsekvence. Se li estas malfeliĉa Spirito, la karitato ordonas, ke oni traktu lin laŭ la estimo, kiun li meritas; se li estas triviala ŝercemulo, oni povas agi kun li senceremonie; se li estas maliculo, oni petu Dion plibonigi lin. Ĉiaokaze la preĝo rezultas ĉiam bone; sed la seriozeco de la ekzorcizaj formuloj vekas ĉe ili ridon kaj al tiuj ili alligas nenian gravecon. Se oni povas ekrilati kun ili, estas necese malfidi la burleskajn kaj timegigajn titolojn, kiujn ili iafoje donas al si mem, por amuzi sin pri la homa kredemeco.

Mi pli detale revenos al ĉi tiu temo kaj pritraktos la kaŭzojn, kiuj ofte faras la preĝojn senefikaj, en la ĉapitroj pri la hantataj lokoj kaj pri la obsedo.

91. Kvankam realigataj de malsuperaj Spiritoj, ĉi tiuj fenomenoj tamen ofte estas iniciatoj de altklasaj Spiritoj, kiuj celas konvinki nin pri la ekzisto de senkorpaj estuloj kaj de ia potenco supera ol la homo. La postefiko, kiu el tio rezultas, la timo mem, kiun tio vekas, turnas al si ĉies atenton kaj fine malfermos la okulojn al la plej nekredemaj. Ĉi tiuj trovas pli oportune atribui ĉi tiujn fenomenojn al imagemo, klarigo simplaĉa kaj nenecesiganta aliajn; tamen, kiam objektoj estas malordigataj aŭ ĵetataj sur ies kapon, oni devus ja havi tre komplezeman imagpovon, por prezenti al si, ke tiaj aferoj ne estas realaj, dum tamen ili tiaj estas.

Se oni rimarkas ian ajn efikon, tiu efiko nepre havigas ian kaŭzon. Se malvarma kaj trankvila observado montras al ni, ke tiu efiko tute ne dependas de homa volo kaj de materiala kaŭzo, se, krom tio, ĝi donas al ni evidentajn signojn de inteligento kaj libera volo, kio estas ĝia plej karakteriza trajto, oni do ja devas atribui ĝin al ia kaŝita inteligento. Kiuj estas tiuj misteraj estuloj? Tion la spiritismaj studoj en la malplej kontestebla maniero instruas al ni, per la rimedoj, kiujn ili havigas al ni, por la komunikiĝado kun tiuj estuloj.

Tiuj studoj instruas nin ankaŭ distingi tion veran de tio malvera, aŭ troigita, en la fenomenoj, kiujn ni ne ĉeestis mem. Ĉe iu stranga fakto, ekzemple bruo, movado, eĉ aperaĵo, la unua penso, kiu devas veni en nian kapon, estas tio, ke ĝi havas tute naturan kaŭzon, ĉar ĉi tiu estas la plej probabla. Ĉiaokaze oni devas plej zorge serĉi tiun kaŭzon kaj nur plenscie konsenti, ke en tio partoprenas Spiritoj: jen la sola, per kio oni ne faras al si iluziojn. Se iu homo, ekzemple, al kiu estus alproksimiĝinta neniu alia, ricevus survangon aŭ bastonbatojn sur la dorso, kion oni ja vidis, li ne povus dubi la ĉeeston de iu nevidebla estulo.

Oni devas gardi sin ne sole kontraŭ rakontoj, kiuj povas esti almenaŭ makulitaj per troigo, sed ankaŭ kontraŭ siaj propraj impresoj, kaj ne alkalkuli ian kaŝitan kaŭzon al ĉio, kion ajn oni ne komprenas. Multego da tre simplaj kaj tre naturaj kaŭzon povas rezultigi efikojn ĉe la unua ekrigardo strangajn, kaj estus efektiva superstiĉo vidi ĉie Spiritojn okupitajn per renversado de mebloj, per disrompado de la teleraro, unuvorte per la tuta vico da hejmaj malordoj, kiujn estus pli racie atribui al mallerteco.

92. La klarigo pri la movado de la inertaj korpoj nature aplikiĝas al ĉiuj spontaneaj faktoj, kiujn ni ĵus pritraktis. La bruoj, kvankam pli fortaj ol la frapoj en la tablo, venas de sama kaŭzo; ĵetas aŭ delokigas objektojn tiu sama forto, kiu levas ian ajn objekton.

Cetere unu cirkonstanco ja subtenas ĉi tiun teorion. Oni povus demandi sin, kie en tiu cirkonstanco troviĝas ia mediumo. La Spiritoj sciigis min, ke en tia okazo ĉiam sin trovas iu, kies influo fariĝas sen lia konscio. La spontaneaj manifestiĝoj tre malofte okazas en senhomaj lokoj; ili okazas preskaŭ ĉiam en loĝataj domoj kaj dank’al la ĉeesto de iaj homoj, kiuj ilin influas preterkonscie.

Tiaj homoj estas efektivaj mediumoj, kiuj tamen ne scias pri tiu sia naturdoto, kaj tial mi nomas ilin naturaj mediumoj; ili rilatas al la aliaj mediumoj, kiel la somnambuloj naturaj al la somnambuloj magnetaj, kaj estas tiel same observindaj kiel la aliaj.

93. La memvola aŭ pretervola partopreno de iu homo, dotita per speciala kapablo por la estigo de tiuj fenomenoj, ŝajnas necesa en la plimulto el la okazoj, kvankam la Spirito kelkafoje ŝajne agas per si mem; sed tiam li ĉerpus la animaligitan fluidaĵon el alia fonto, ol iu ĉeestanta homo. Ĉi tio klarigas, kial la nin ĉiam ĉirkaŭantaj Spiritoj ne en ĉiu momento nin ĝenas. Estas necese unue, ke la Spirito tion volu, ke li havu ian celon, ian motivon, sen kio li nenion faras. Estas ofte necese ankaŭ, ke li trovu ĝuste en tiu loko, kie li volas agadi, iun homon kapablan lin helpi, kuntrafiĝo tre malofta.

Se tia homo subite ekaperas, li profitas ties servemon.

Eĉ tiam, se ĉiuj cirkonstancoj estas favoraj, la Spirito okazeble povus esti malhelpata ĉe sia agado dank’al ia superforta volo, kiu ne permesus al li agadi laŭplaĉe. Li povas ankaŭ ricevi la permeson agadi nur en difinitaj limoj kaj tiam, kiam tiuj manifestiĝoj estus konsiderataj utilaj, ĉu kiel konvinkrimedo, ĉu kiel elprovo por la persono, kiun tiuj manifestiĝoj celas.

94. Pri ĉi tiu temo mi citu nur la dialogon, kiun naskis faktoj, okazintaj en Junio 1860 ĉe la strato Noyers, en Parizo. Detalojn de tiuj faktoj oni trovos en la Revue Spirite, numero de Aŭgusto 1860.

Dialogo kun Sankta Ludoviko:

I. Ĉu vi volus havi la bonecon diri al mi, ĉu estas realaj tiuj faktoj, laŭ la famo okazintaj ĉe la strato Noyers? Ilian eblecon mi ne dubas.

“Jes, tiuj faktoj estas realaj; nur la homa imagemo ilin eble troigas, ĉu el timo, ĉu el ironiemo, sed, mi ripetas, ili estas veraj. Tiujn manifestiĝojn aperigas Spirito, kiu sin iom amuzas pri la loĝantoj de tiu loko.”

II, Ĉu en tiu domo logas iu homo, kiu kaŭzus tiujn manifestiĝojn?

“Ilin kaŭzas ĉiam la ĉeesto de la celata homo. Tiel estas, ĉar la malordigema Spirito volas venĝi al la loĝanto de tiu loko kaj fari al li malicaĵojn aŭ eĉ penas devigi lin transloĝiĝi.”

III. Mi demandas, ĉu inter la domanoj estas iu, kiu kaŭzas tiujn fenomenojn per ia spontanea kaj pretervola mediuma influo?

“Tio estas nepre necesa, alie tiu fakto ne povus okazi. Spirito loĝas lokon, kiun li preferas; li restas senokupa tiel longe, ĝis aperos en tiu loko iu homo konvena al li; kiam tia homo venas, tiam li kiom eble sin amuzas.”

IV. Ĉu estas nepre necesa la ĉeesto de tia homo en la loko mem?

“Ĝi estas la plej ordinara okazo, kaj ĝi estas ĝuste tiu, kiun vi citis; tial mi diris, ke alie la fakto ne okazus.

Sed mi ne celis ĝeneraligi; ĉe certaj okazoj la materiala ĉeesto ne estas necesa.”

V. Ĉar tiuj Spiritoj apartenas ĉiam al malsupera ordo, ĉu tial estas supozo nefavora por iu homo ties kapablo servi al ili kiel helpanto? ĉu tio signas ian simpation por tiaj estuloj?

“Ne, ne precize tiel, ĉar ita kapablo estas ligita kun la organa strukturo; tamen, tio tre ofte signas ian materian inklinon, kiun oni preferinde ne havus, ĉar ju pli morale alta estas la homo, des pli li altiras al si la bonajn Spiritojn, kiuj sekve fortenas la malbonajn.”

VI. Kie la Spirito ekprenas la objektojn kiujn li ĵetas?

“Tiujn diversajn objektojn li plej ofte ekprenas el tiuj samaj lokoj, kie okazas la fenomenoj, aŭ el la najbaraĵo; ia forto, naskita de iu Spirito, ĵetas la objektojn tra la aero, kaj tiuj falas en la lokon difinitan de tiu Spirito.”

VII. Ĉar la spontaneaj manifestiĝoj estas ofte permesitaj kaj eĉ okazigitaj, por konvinki la homojn, tial ŝajnas al mi, ke se iuj nekredemuloj ilin spertus mem, tiuj estus ja devigitaj cedi al la evidenteco. Ili kelkafoje plendas, ke ili ne povis ĉeesti konkludigajn faktojn: ĉu do ne dependus de la Spiritoj igi doni al ili ian senseblan pruvon?

“Ĉu la ateistoj kaj la materialistoj ĉiumomente ne ĉeestas la efikojn de la povo de Dio kaj de la penso? Tio ne malhelpas al ili nei Dion kaj la animon. Ĉu la mirakloj de Jesuo konvertis ĉiujn liajn samtempulojn? Ĉu al la fariseoj, kiuj diradis al li: “Majstro, ni deziras vidi signon de vi”*, ne similas tiuj, kiuj hodiaŭ petas vin vidigi al ili manifestiĝojn? Se ili ne konvinkiĝis per la mirindaĵoj de la Kreitaĵaro, ili do ne konvinkiĝus eĉ tiam, se Spiritoj aperus antaŭ ili en la plej senduba maniero, ĉar la fiero faras ilin kvazaŭ kalcitremaj ĉevaloj.


* Mateo, 12: 38. – La Trad.


Se ili serĉus bonfide, ne mankus al ili oportuna okazo por vidi; tial Dio ne trovas konvene fari por ili pli, ol Li faras por tiuj, kiuj penas kleriĝi, ĉar Li rekompencas nur la bonvolemajn homojn. Ilia nekredemeco ne malhelpos, ke plenumiĝos la volo de Dio; vi ja vidas, ke ĝi ne detenis la Doktrinon disvastiĝi. Ne plu do zorgigu vin ilia opono, kiu estas rilate al la Doktrino tio, kio la ombro al la bildo: la unua plireliefigas la duan. Kian meriton ili havus, konvinkite per forto? Dio ŝarĝas ilin per la tuta respondeco por sia obstineco, kaj tiu respondeco estas pli terura, ol kiel vi pensas. “Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis , kaj tamen kredas”*, diris Jesuo, ĉar tiuj ne dubas la povon de Dio.”


* Johano, 20:29. – La Trad.


VIII. Ĉu vi pensas, ke estus utile elvoki tiun Spiiton, por peti de li kelke da klarigoj?

“Elvoku lin, se vi volas, sed li estas malsupera Spiito, kiu donos al vi nur sensignifajn respondojn.”

95. Dialogo kun la malordiganta Spirito ĉe la strato Noyers.

I. Elvoko.

“Kia ideo tio estis, ke vi min vokis? Ĉu vi volas ian hajlon da ŝtonoj? Tiam ni vidus belan sinpeladon de piedoj malgraŭ via bravaĉa mieno!”

II. Eĉ se vi ĵetus ĉi tien ŝtonojn, tio nin ne timigus; ni eĉ formale demandas vin, ĉu vi povas enĵeti kelkajn.

“Ĉi tie mi eble ne povus, ĉar vi havas gardanton, kiu vigle zorgas pri vi.”

III. Ĉu ĉe la strato Noyers estis iu homo, kiu kunhelpis vin, por faciligi la malbonajn pecojn, kiujn vi faradis al tiuj domanoj?

“Jes, certe; mi trovis bonan ilon kaj nenian scioplenan, kleran kaj prudan Spiriton, kiu min malhelpus. Mi estas gajema, mi amas min kelkafoje amuzi.”

IV. Kiu servis al vi kiel ilo?

“Servistino.”

V. Ĉu ŝi helpadis al vi preterkonscie?

“Ho, jes, la malfeliĉa! ŝi estis la plej forte terurita!”

VI. Ĉu vi tiel agadis malamike?

“Mi, mi havis nenian malamikan intencon, sed la homoj, kiuj ĉion proprigas al si, faros ĝin turniĝi al ilia profito.”

VII. Kion vi parolas? mi ne komprenas vin.

“Mi celis nur amuzi min; sed vi, homoj, vi studos la aferon kaj havos ankoraŭ unu fakton, kiu montros, ke ni ja ekzistas.”

VIII. Vi diras, ke vi ne havis malamikan intencon, tamen vi disrompis ĉiujn kahelojn de la domo; vi do faris efektivan malutilon.

“Tio estas bagatelo.”

IX. Kie vi ekprenis tiujn objektojn, kiujn vi enĵetis?

“Tiuj estas tre ordinaraj objektoj; mi ilin trovis en la korto kaj en la najbaraj ĝardenoj.”

X. Ĉu vi ilin ĉiujn trovis aŭ faris mem kelkajn?

(Vd. poste la Ĉapitron VII-an.)

“Mi kreis nenion, mi kunmetis nenion.”

XI. Se vi ilin ne estus trovinta, ĉu vi povus mem fari ilin?

“Tio estus malpli facila; sed, se nepre necese, oni kunmiksas materialojn kaj tio formas ian tutaĵon.”

XII. Nun diru al ni, kiel vi ilin ĵetis?

“Ha, tio estas pli malfacile direbla. Mi helpis al mi per la elektra naturo de tiu junulino kune kun la mia, kiu estas malpli materia; ni tiel povis duope transporti la diversajn objektojn.”

XIII. Vi ja bonvolus, mi esperas, doni al ni kelke da informoj pri via persono. Diru do al ni, unue, ĉu vi mortis antaŭ longe?

“Antaŭ tre longe; mi pensas, antaŭ kvindek jaroj.”

XIV. Kio vi estis sur la Tero?

“Ia sentaŭgulo; mi estis ĉifonisto en tiu kvartalo; oni iafoje ŝercmokadis min, ke mi tro amis tiun ruĝan vinbersukon, kiun plezure drinkadis la bonanima Noa; tial mi volonte ilin ĉiujn ekspedus en la inferon.”

XV. Ĉu per vi mem kaj tute volonte vi respondis miajn demandojn?

“Mi havis instruanton.”

XVI. Kiu estas tiu instruanto?

“Via bona reĝo Ludoviko.”

Rim arko. Ĉi tiun demandon levis la naturo de iuj respondoj, kiuj ŝajne translimis la kapablecon de tiu Spirito laŭ la fundo de la ideoj kaj eĉ laŭ la formo de la parolo. Estas do nenio miriga, ke li estis helpata de pli klarmensa Spirito, kiu deziris uzi la spontanean okazon, por nin instrui. Ĉi tio estas tre ordinara fakto, sed reliefinda aparta punkto en tiu cirkonstanco estas tio, ke la influo de tiu alia Spirito elmontriĝis en la skribkaraktero mem: la skribo, en kiu partoprenis tiu alia, estas pli regula kaj pli fluanta; tiu de la ĉifonisto estas anguleca, dika, neregula, ofte apenaŭ legebla, kaj havas tute alian karakteron.

XVII. Kion vi faras nun? ĉu vi zorgas pri via estonteco?

“Ankoraŭ ne; mi vagadas. Oni tiel malmulte pensas pri mi sur la Tero, ke neniu preĝas por mi: tial mi ne estas helpata, mi ne laboras.”

Rimarko. Oni vidos poste, kiom oni povas kunhelpi por la progresado kaj la animfaciligo de la malsuperaj Spiritoj per preĝoj kaj konsiloj.

XVIII. Kia estis via nomo sur la Tero?

“Jeannet.”

XIX. Nu, Jeannet, ni preĝos por vi. Diru al ni, ĉu nia elvoko faris al vi plezuron aŭ ĉagrenon?

“Pli bone plezuron, ĉar vi estas simplanimuloj, gajvivantoj, kvankam iom morrigoraj; tute egale, vi aŭdis min, mi estas kontenta.

JEANNET.”

Alportoj

96. Ĉi tiu fenomeno diferencas de tiu, kiun mi ĵus pritraktis, nur per la bondezira intenco de la Spirito, kiu ĝin okazigas, per la speco de la objektoj, preskaŭ ĉiam graciaj, kaj per la dolĉa, ofte delikata maniero, en kiu ili estas alportataj. Ĝi konsistas en la spontanea envenigo de objektoj, ne ekzistantaj en tiu loko, kie oni troviĝas; ili estas plej ofte floroj, kelkafoje fruktoj, bombonoj, juveloj k. a.

97. Mi antaŭ ĉio diru, ke ĉi tiu fenomeno estas unu el tiuj plej facile imiteblaj kaj ke sekve oni devas gardi sin kontraŭ ia friponaĵo. Oni ja scias, ĝis kie povas iri arto de prestidigitado en tiaj eksperimentoj; sed, eĉ ne havante aferon kun iu fakisto, oni povus esti facile trompita per lerta kaj interesata manovro. La plej bona el ĉiuj garantioj kuŝas en la karaktero, la ĉiukonata honesteco, la absoluta neprofitemo de la persono, kiu atingas tiajn efikojn; due, en la atenta ekzamenado de ĉiuj cirkonstancoj, ĉe kiuj okazas la faktoj; fine, en la profunda konado de Spiritismo, kiu sola povas malkaŝi tion, kio estus suspekta.

98. La teorio de la alportoj kaj entute de la fizikaj manifestiĝoj troviĝas, en rimarkinda resumo, en la sekvanta disertacio de Spirito, kies ĉiuj komunikaĵoj portas nekontesteblan stampon de profundeco kaj logikeco.

Plurajn el liaj komunikaĵoj oni legos tra ĉi tiu verko.

Li konatigis sin sub la nomo Erasto, disĉiplo de Sankta Paŭlo, kaj kiel protektanto de la mediumo, kiu servis al li kiel perilo. Jen tiu disertacio:

“Por sukcesi ĉe tiaspecaj fenomenoj oni nepre devas havi apud si mediumojn, kiujn ni nomas sensivaj, t. e. homojn, altgrade dotitajn per mediumaj kapabloj de disvastiĝo kaj penetrado, ĉar la facile ekscitebla nerva sistemo de tiaj mediumoj ebligas al ili, per iaj vibroj, abunde disradii en la ĉirkaŭaĵon sian animaligitan fluidaĵon.”

“La impresiĝemaj temperamentoj, la homoj, kies nervoj vibras ĉe la plej malgranda ektuŝo, ĉe la plej eta sensacio; tiuj homoj, kiujn morala aŭ fizika influo, ĉu interna, ĉu ekstera, sensivigas, estas individuoj tre taŭgaj por fariĝi bonegaj mediumoj por fizikaj efikoj de tuŝebleco kaj alportoj. Efektive, preskaŭ tute sen la neinfluebla envolvaĵo, kiu ĉe la plumulto el la aliaj enkarnuloj ĝin izolas, la nerva sistemo de tiaj homoj ilin kapabligas por la okazigo de tiuj diversaj fenomenoj. Sekve de tio, per homo kun tia organismo kaj kies kapabloj ne kontraŭstarus la ektrancadon, oni pli facile sucesigas la fenomenojn de tuŝebleco, la frapojn sur la muroj kaj en la mebloj, la inteligentajn movojn kaj eĉ la levon de la plej peza inerta materio en la aeron. Des pli prave tiuj rezultatoj sukcesas, se anstataŭ unu mediumo oni disponas plurajn, egale bone dotitajn.”

“Sed inter la efektivigo de tiuj fenomenoj kaj la atingo de la alportoj ekzistas granda diferenco, ĉar por ĉi tiuj lastaj ne nur la laboro de la Spirito estas pli komplikita, pli malfacila, sed, precipe, la Spirito povas agadi nur pere de unu sola mediuma perilo, t. e. pluraj mediumoj ne povas kune labori por unu sama fenomeno. Eĉ okazas, kontraŭe, ke la ĉeesto de iuj personoj antipatiaj al la aganta Spirito radikale malhelpas lian laboron. Al ĉi tiuj motivoj, kiuj, kiel vi vidas, estas ne malgravaj, ni aldonu tion, ke la alportoj ĉiam postulas pli grandan sinkoncentradon kaj samtempe pli intensan disradiadon de iuj fluidaĵoj, kaj ankaŭ ke ili povas sukcesi nur per la plej bone dotitaj mediumoj kies elektromediuma organismo la plej kontentige taŭgas por tio.”

“Ĝenerale dirite, la alportoj estas nun kaj plue estos treege maloftaj. Mi ne bezonas pruvi al vi, kial ili estas kaj estos malpli oftaj, ol aliaj fenomenoj de tuŝebleco: el tio, kion mi diras, vi povos mem tiri konkludon.”

Cetere tiuj fenomenoj estas tiaspecaj, ke ne sole ne ĉiuj mediumoj taŭgas por kunhelpi al ili, sed ankaŭ ne ĉiuj Spiritoj mem povas ilin okazigi. Efektive, inter la Spirito kaj la influata mediumo devas ekzisti kelka afineco, kelka analogeco, unuvorte, kelka simileco, kiu ebligus al la ekspansia parto de la perispirita fluidaĵo* de la enkarnulo sin miksi, sin kunigi, kombiniĝi kun tiu de la Spirito, kiu volas fari la alporton. Ĉi tiu kunfandiĝo devas esti tia, ke la rezultinta forto fariĝu, por tiel diri, unu, tute same kiel, agante sur karbon, elektra fluo naskas unu solan lumfonton. Kial tiu kuniĝo, kial tiu kunfandiĝo, vi demandus? Tial, ĉar por tiu fenomenoj estas necese, ke la esencaj proprecoj de la aganta Spirito ricevu la aldonon de kelkaj el tiuj de la trancanto; ĉar la vivofluidaĵo, nepre necesa por la efektivigo de ĉiaj mediumaj fenomenoj estas ekskluziva propraĵo de la enkarnuloj, kaj tial la aganta Spirito nepre devas esti sorbigita de ĝi. Nur tiam li povas, dank’al iaj de vi nekonataj proprecoj de via medio, izoli, nevidebligi kaj movi materiajn objektojn, eĉ enkarniĝintojn.


* Oni vidas, ke kiam oni devas esprimi tiun novan ideon, por kiu la lingvo ne havas terminon, la Spiritoj tute bone scias krei neologismojn. Tiujn vortojn elektromediuma kaj perispirita ne mi ilin elpensis. Tiuj, kiuj riproĉis min, ke mi kreis la vortojn spiritisma, spiritisto , Spiritismo, perispirito , kiuj ne havis analogaĵojn, povus same severe kritiki la Spiritojn. – Noto de la Aŭtoro .


“Nunmomente ne estas al mi permesite senvualigi antaŭ vi tiujn apartajn leĝojn, kiujn obeas la gasoj kaj aliaj fluidaĵoj, vin ĉirkaŭantaj; sed antaŭ ol kelke da jaroj estos forpasintaj, antaŭ ol forkonsumiĝos unu ekzistado de homo, la klarigo de tiuj leĝoj kaj de tiuj fenomenoj estos al vi revelaciita, kaj vi vidos ekaperi kaj naskiĝi novan tipon de mediumoj, homoj, kiuj venas en ian katalepsian staton, se nur ili estas ektranciĝintaj.”

“Vi do vidas, kun kiom da malfacilaĵoj estas ligita la okazigo de la alportoj; vi povas el tio tre logike konkludi, ke tiaj fenomenoj estas treege maloftaj, kiel mi jam diris, kaj des pli, ke la Spiritoj ne volonte konsentas ilin okazigi, ĉar tio trudas al ili kvazaŭmaterian penon, kio ilin tedas kaj lacigas. Aliflanke okazas ankoraŭ, ke tre ofte, malgraŭ ilia energio kaj volo, la stato de la mediumo mem kontraŭstarigas al ili netranspaseblan baron.”

“Estas do evidente, kaj, mi ĝin ne dubas, via rezonado tion jesigas, ke la tuŝeblaj faktoj, kiel frapoj, movoj kaj levado, estas fenomenoj simplaj, okazantaj pro la densiĝo kaj dilatiĝo de iuj fluidaĵoj kaj povantaj esti okazigataj kaj atingataj per la volo kaj la laboro de la mediumoj kapablaj al tio, kiam ĉi tiuj estas helpataj de amikaj kaj bondezirantaj Spiritoj; dum la alportoj estas multoblaj, komplikitaj, postulas kuntrafiĝon de specialaj cirkonstancoj, povas fariĝi nur per unu sola Spirito kaj unu sola mediumo, kaj necesigas, ekster la postuloj de la tuŝebleco, tute specialan kombiniĝon, por izoli kaj nevidebligi la objekton aŭ objektojn, materialon de la alporto.”

“Vi ĉiuj, spiritistoj, komprenas miajn klarigojn kaj tute klare prezentas al vi tiun koncentriĝon de specialaj fluidaĵoj por la delokiĝo kaj palpebleco de la inerta materio; vi tion kredas same tiel, kiel vi kredas la elektrajn kaj la magnetismajn fenomenojn, al kiuj la mediumaj faktoj estas tre proksime parencaj kaj de kiuj tiuj faktoj estas jesigo kaj disvolviĝo. Pri la nekredemuloj kaj la kleruloj – ĉi tiuj pli obstinaj ol tiuj –, ne mia afero estas ilin konvinki kaj pri ili mi ne zorgas; ilin iam konvinkos la forto de la evidenteco, ĉar ili ja devos kliniĝi antaŭ la unuanima atesto de la spiritismaj faktoj tiel same, kiel ili estis devigitaj cedi ĉe tiom da aliaj faktoj, kiujn ili komence forpuŝis de si.”

“Resume: la faktoj de tuŝebleco estas oftaj, sed la alportoj estas tre maloftaj, ĉar tre malfacile kontentigeblaj estas la kondiĉoj, postulataj de ĉi tiuj lastaj; sekve nenia mediumo povas diri: “Je la tioma horo, en tia aŭ tia momento mi venigos alporton”, ĉar ofte la Spirito mem estas malhelpata tion fari. Mi devas aldiri, ke tiuj fenomenoj estas duoble malfacilaj antaŭ la publiko, ĉar preskaŭ ĉiam tie troviĝas forte rezistemaj elementoj, kiuj paralizas la penojn de la Spirito kaj tiom pli la agadon de la mediumo. Estu, kontraŭe, certaj, ke tiuj fenomenoj okazas preskaŭ ĉiam en intima rondo, spontanee, plej ofte sen la scio de la mediumoj kaj sen antaŭpenso, kaj fine tre malofte, kiam la mediumoj estas avizitaj pri ili. El ĉi tio vi konkludu, ke ekzistas efektiva motivo de suspekto ĉiam, kiam iu mediumo flatas al si, ke li okazigas tiujn fenomenojn laŭplaĉe, aŭ alivorte, ke li donas ordonojn al la Spiritoj tiel bone, kiel al siaj servistoj, kio estas simple absurdo. Rigardu ankaŭ kiel ĝeneralan regulon, ke la spiritismaj fenomenoj ne fariĝas, por esti prezentataj kiel spektakloj aŭ por amuzi vidamulojn. Se kelkaj Spiritoj volonte faras tiajn aferojn, ĉi tiuj povas esti nur simplaj fenomenoj, sed ne tiuj, kiuj postulas esceptajn kondiĉojn, kiel la alportoj kaj similaj.”

“Memoru, vi spiritistoj, ke se estas absurdo sisteme repuŝi ĉiajn transtombajn fenomenojn, ne estas saĝe ilin ĉiujn akcepti blinde. Kiam iu okazo de tuŝebleco, apero, videbleco aŭ alporto prezentiĝas spontanee kaj momente, akceptu ĝin; sed, mi ĉiam ankoraŭ ripetas, akceptu nenion blinde. Ĉiu fakto estu submetita al detala, profunda, severa ekzameno, ĉar, kredu, Spiritismo, tiel riĉa per superbelaj kaj grandiozaj fenomenoj, neniom gajnus de tiuj sensignifaj manifestiĝoj, kiujn lertaj prestidigitatoroj povas imiti.”

“Mi ja scias, kion vi diros al mi: tiuj fenomenoj utilas, por konvinki la nekredemajn; sed eksciu, ke se vi ne disponus aliajn konvinkrimedojn, vi hodiaŭ ne nombrus eĉ la centonon de la ekzistantaj spiritistoj. Parolu al la koro: jen la vojo, per kiu vi atingos la plej multajn seriozajn konvertiĝojn. Se vi opinios utile, ĉe iuj personoj, agadi per materialaj faktoj, prezentu ĉi tiujn almenaŭ ĉe tiaj cirkonstancoj, ke ili povus allasi nenian falsan interpreton, kaj plej precipe ne flankiĝu de la normalaj kondiĉoj de tiuj faktoj, ĉar, misprezentite, ili liveras kontraŭargumentojn al la nekredemaj, anstataŭ ĉiujn konvinki.

ERASTO.”

99. Ĉi tiu fenomeno havas la kuriozan trajton, nome tion, ke iuj mediumoj ĝin efektivigas nur en la somnambula stato, kio estas facile klarigebla. Ĉe somnambulo fariĝas ia natura malligiĝo, ia izoliĝo de la Spirito kaj perispirito for de la korpo, deapartiĝo, kiu certe faciligas la interkombiniĝon de la necesaj fluidaĵoj. Tiel estis kun la alportoj, kiujn mi ĉeestis.

La sekvantaj demandoj estis direktitaj al la Spirito, kiu faris tiujn alportojn, sed liaj respondoj ie kaj ie suferas je la nesufiĉeco de liaj scioj; mi ilin submetis al la Spirito Erasto, teorie multe pli instruita, kiu alplenigis ilin per tre saĝaj rimarkoj. Unu estas la metiisto, la dua estas la klerulo, kaj la komparado mem de tiuj du intelektoj estas instrua studo, ĉar ĝi montras, ke ne sufiĉas esti Spirito, por ĉion scii.

I. Bonvolu diri al ni, mi petas, kial la alportoj, kiujn vi faras, okazas nur dum la magneta dormo de la mediumo?

“Tio rilatas kun la naturo de la mediumo; la faktojn, kiujn mi okazigas, kiam mia mediumo dormas, mi povus ilin okazigi ankaŭ per ne dormanta mediumo.”

II. Kial vi tiel longe malfruigas la alporton de la objektoj kaj kial vi ekscitas la avidemon de la mediumo, vigligante lian deziron ekhavi la promesitan objekton?

“Tiun tempon mi bezonas, por prepari la fluidaĵojn, kiuj servas por la alporto; koncerne la ekscitadon, tiu ofte celas nur amuzi la ĉeestantojn kaj la somnambulon.”

Rimarko de Erasto. La respondanta Spirito ne scias pli ol tion; li ne faras al si ĝustan ideon pri la motivo de tiu avidemo, kiun li instinkte ekscitas, ne komprenante la efikon de tiu ekscitado; li pensas, ke li amuzas la personojn, sed en la realeco li preterkonscie elvokas pli fortan ellason de fluidaĵo. Tio estas sekvo de la malfacileco de la fenomeno, malfacileco, kiu ĉiam estas pli granda, kiam tiu fenomeno ne estas spontanea, precipe per certaj mediumoj.

III. Ĉu la okazigo de tiu fenomeno dependas de la speciala naturo de la mediumo kaj ĉu tiu fenomeno povus okazi pli facile kaj rapide per aliaj mediumoj?

“La okazigo dependas de la naturo de la mediumo, kaj la fenomeno povas efektiviĝi nur per interrespondaj naturoj; koncerne la rapidecon, la kutimo, kiun ni akiras, ofte komunikiĝi per la unu sama mediumo, estas por ni granda helpo.”

IV. Ĉu la ĉeestantoj iel influas la fenomenon?

“Kiam inter ili ekzistas nekredemo, kontraŭemo, ili povas nin forte ĝeni; ni preferas labori antaŭ kredantoj kaj homoj profunde konantaj Spiritismon; tamen mi sub tio ne diras, ke malbonvolo povus nin tute paralizi.”

V. Kie vi elprenis la florojn kaj la bombonojn, kiujn vi alportis?

“La florojn mi deŝiras en la ĝardenoj, tie, kie ili plaĉas al mi.”

VI. Kaj la bombonojn? la komercisto certe konstatis ilian mankon.

“Mi ilin prenas tie, kie ĝi plaĉas al mi; la komercisto tion tute ne rimarkis, ĉar mi tiujn anstataŭigis per aliaj.”

VII. Sed la fingroringoj estas iom valoraj: kie vi ilin prenis? Ĉu tio ne malprofitigis la homon, de kiu vi ilin prenis?

“Mi ilin prenis en lokoj nekonataj al ĉiuj kaj en tia maniero, ke neniu povu de tio ricevi malprofiton.”

Rimarko de Erasto. Mi pensas, ke tiu fakto estas nesufiĉe klarigita dank’al la neplena kapableco de la respondinta Spirito. Jes, fakte povas el tio rezulti efektiva malprofito, sed la Spirito ne volis esti akuzita, ke li ion forprenis. Iun objekton oni povas anstataŭigi nur per alia identa objekto, samforma kaj samvalora; sekve, se iu Spirito kapablus anstataŭigi tiun objekton, kiun li forprenas, per iu simila objekto, li do ne havus motivon por tiun forpreni kaj devus doni tiun alian.

VIII. Ĉu estas eble alporti florojn el iu alia planedo?

“Ne, por mi ĝi ne estas ebla.”

(Al Erasto) Ĉu tion povus fari aliaj Spiritoj?

“Ne, tio ne estas farebla pro la malsameco de la medioj.”

IX. Ĉu vi povus alporti florojn de la alia hemisfero, ekzemple el la tropikoj?

“Se nur sur la Tero, mi povas.”

X. Ĉu la objektojn, kiujn vi alportis, vi povus malaperigi de antaŭ ni kaj returne forporti?

“Kiel mi ilin venigis, tiel ankaŭ mi povas ilin laŭplaĉe forporti returne.”

XI. Ĉu la alportado de objektoj ne estas por vi iom peniga, ne kaŭzas al vi kelkan embarason?

“Ĝi estas por ni neniom peniga, se nur ni havas la permeson ĝin okazigi; tre peniga ĝi povus esti por ni tiam, se ni volus fari tian laboron sen la necesa rajtigo.”

Rimarko de Erasto. Le ne volas konfesi sian penon, kvankam efektivan, ĉar li estas devigita fari kvazaŭ materialan laboron.

XII. Kiajn malfacilaĵojn vi renkontas?

“Nenian, krom malinklinaj fluidaĵoj, kiuj povas nin kontraŭi.”

XIII. Kiel vi alportas la objekton? ĉu en la manoj?

“Ne, ni ĝin envolvas en nin mem.”

Rimarko de Erasto. Li ne kontentige klarigas sian laboron: li ne tegas la objekton per sia persono. Kio okazas estas tio, ke, ĉar lia persona fluidaĵo estas dilatebla kaj penetripova, tial li kombinas parton de tiu fluidaĵo kun parto de la animaligita fluidaĵo de la mediumo, kaj ĝustadire en tiu kombinaĵo li kaŝas kaj transportas la prieksperimentan objekton. Ne estas do ĝuste diri, ke li envolvas la objekton en si mem.

XIV. Ĉu vi same facile alportus multepezan objekton, ekzemple de kvindek kilogramoj?

“Pezo al ni tute ne gravas; ni alportas florojn, ĉar tio eble plaĉas pli, ol grandvolumena maso.”

Rimarko de Erasto. Ĝuste; li povas alporti cent aŭ ducent kilogramojn da objektoj, ĉar la pezoforto, ekzistanta por vi, ne ekzistas por li; sed ankaŭ ĉi tie li ne faras al si klaran ideon pri la okazaĵo. La maso de la interkombinitaj fluidaĵoj estas proporcia al la maso de la objektoj; alivorte, la forto devas rilati rekte al la rezisto. El tio sekvas, ke se la Spirito alportas nur floron aŭ malpezan objekton, tiel estas ofte, ĉar li ne trovas ĉe la mediumo, aŭ en si mem, la elementojn necesajn por pli granda peno.

XV. Ĉu oni atribuu al Spiritoj la malaperon de objektoj, kelkafoje okazantan, oni ne scias kiel?

“Tio tre ofte okazas, pli ofte, ol kiel vi pensas, sed tion oni povus rebonigi petante la Spiriton porti returne la malaperintan objekton.”

Rimarko de Erasto. Vere, sed iafoje kio estas forprenita, tio restas plue forprenita, ĉar tiaj objektoj, kiujn oni neniam retrovas, estas ofte forportataj tre malproksimen. Tamen, ĉar la forpreno de objektoj postulas preskaŭ tiajn samajn fluidaĵajn kondiĉojn, kiel la alportoj, tial ĝi povas okazi nur pere de mediumoj, dotitaj per specialaj kapabloj; tial la malapero de iu objekto estas pli probable sekvo de via malzorgo, ol ago de Spiritoj.

XVI. Ĉu faktoj, rigardataj kiel naturaj fenomenoj, estas efektive faroj de iuj Spiritoj?

“Viaj tagoj estas plenaj de tiaj faktoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar vi neniam pensis pri ili, sed kiujn iom da meditado igus vin klare vidi.”

Rimarko de Erasto. Ne alkalkulu al Spiritoj tion, kio estas faro de homo, sed kredu ilian kaŝitan, konstantan influon, kiu naskas ĉirkaŭ vi multegon da cirkonstancoj, multegon da incidentoj necesaj por la plenumo de viaj agoj, de via ekzistado.

XVII. Ĉu el la objektoj, alportataj de la Spiritoj, kelkaj ne povas esti preparataj de ĉi tiuj, t. e. ĉu ili ne povas estiĝi mem per la modifoj, kiujn la Spiritoj kapablas ricevigi al la fluidaĵo aŭ al la universa elemento?

“Tion fari mi mem ne povas, ĉar por tio mi ne havas la permeson; tion povas nur altklasa Spirito.”

XVIII. Kiel vi antaŭ kelke da tagoj enportis tiujn objektojn, se la ĉambro estis fermita?

“Mi ilin venigis kun mi, por tiel diri, envolvitajn en mian substancon; mi pli ne povas diri, ĉar tio estas neklarigebla.”

XIX. Kiel vi procedis, por videbligi tiujn objektojn, kiuj antaŭ momento estis nevideblaj?

“Mi deprenis la materion, kiu ilin envolvis.”

Rimarko de Erasto. Kio ilin envolvas, tio estas ne la ĝustasenca materio, sed fluidaĵo, ĉerpita duone el la perispirito de la mediumo, duone el la perispirito de la aganta Spirito.

XX. (Al Erasto) Ĉu iu objekto povas esti enportata en absolute fermitan lokon, alivorte: ĉu iu Spirito povas fluidecigi iun materian objekton, ke ĉi tiu povus penetri en la materion?

“Ĉi tiu demando estas komplikita. La alportatajn objektojn la Spirito povas fari nevideblaj, sed ne penetripovaj; li ne povas rompi la agregatiĝon de la materio, kio estus la detruiĝo de la objekto. Farinte nevidebla tiun objekton, li povas alporti ĝin, kiam li tion volas, kaj ellasi ĝin nur en la momento oportuna, por ĝin reaperigi. Alie okazas pri tiuj, kiujn ni kunmetas; ĉar en ĉi tiujn ni enmetas nur la elementojn de la materio kaj tiuj elementoj estas esence penetripovaj, kaj ĉar ni penetras mem kaj trapasas eĉ la plej densajn korpojn tiel facile, kiel la sunradioj trairas vitroplataĵojn, tial ni ja povas diri, ke ni enkondukas la objekton en eĉ hermetike fermitan lokon; sed tio nur en ĉi tiu okazo.”

Noto. Pri la spontanea estiĝo de la objektoj vidu poste la ĉapitron titolitan: Laborejo de la nevidebla mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.