La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA PARTO

Preparaj konoj

ĈAPITRO I: ĈU EKZISTAS SPIRITOJ?

1. La dubo pri la ekzisto de la Spiritoj havas kiel unuan kaŭzon la nekonadon de ilia naturo. Oni ordinare ilin imagas al si kiel estulojn apartajn inter la kreitoj, estulojn, kies neceso ne estas ja pruvita. Multaj homoj konas ilin nur el la fantaziaj rakontoj, per kiuj ili estis lulataj, pli-malpli tiel, kiel oni konas la Historion per la romanoj; ne esplorante, ĉu tiuj rakontoj, senigitaj je siaj ridindaj akcesoraĵoj, havas en la fundo ian verecon, ili estas frapataj nur de la flanko absurda; ne penante elŝiri la amaran haŭton, por malkovri la kernon, ili forĵetas ĉion, kiel agas, en la religia sfero, tiuj homoj, kiuj pikitaj de iaj misuzoj, ĉion sendistinge kondamnas.

Kia ajn estas la ideo, kiun oni faras al si pri la Spiritoj, tiu kredo nepre baziĝas sur la ekzisto de ia inteligenta principo, ne dependanta de la materio*; ĝi estas neakordigebla kun la neado de tiu principo. Mi do prenas kiel deirpunkton la ekziston, transvivon kaj individuecon de la animo, kies teoria kaj dogma pruvo estas la spiritualismo kaj kies pruvo videbla estas la Spiritismo. Ni por momento preterlasu la ĝustasencajn manifestiĝojn kaj, indukte rezonante, ni vidu, al kiaj konsekvencoj ni venos.


* Oni komprenu: la kruda, la malsubtila materio, kia tiu de la surtera korpo, ĉar ja la “materio” havas plurajn gradojn da “denseco”. El ĉi tiu pli vasta vidpunkto ankaŭ la animo, aŭ Spirito, estas “materia”, ĉar efektive nenio estas “nemateria”. – La Trad.


2. Se oni akceptas la ekziston de la animo kaj ĝian individuecon post la morto, oni do devas akcepti ankaŭ ke: 1-e, ĝi havas naturon alian ol la korpo, ĉar, disiĝinte de ĉi tiu, ĝi ne posedas ties proprecojn; 2-e, ĝi havas propran konscion, ĉar oni konsentas al ĝi la kapablon ĝoji aŭ suferi, alie ĝi estus inerta estaĵo, kio por ni valorus tiom same, kiom ĝin ne havi. Se oni ĉi tion akceptas, sekve la animo iras ian lokon: kio estos kun ĝi kaj kien ĝi iras? Laŭ la ordinara kredo ĝi iras en la ĉielon aŭ en la inferon; sed kie situas la ĉielo kaj la infero? Oni pasintatempe diradis, ke la ĉielo sidas supre kaj la infero malsupre; sed kio estas supro kaj malsupro en la Universo, se oni scias, ke la Tero estas ronda, se oni konas la movadon de la astroj, el kio rezultas, ke tio supra en difinita momento fariĝas malsupra post dek du horoj, kaj la senlimecon de la Spacego, en kiun la rigardo penetras ĝis nemezureblaj distancoj? Estas vero, ke sub “malalta loko” oni komprenas ankaŭ la profundojn de la Tero; sed kio fariĝis tiuj profundoj de tiam, kiam geologoj ilin disfosis? Kio ankaŭ estas tiuj samcentraj sferoj, nomataj “ĉielo el fajro”, “ĉielo el steloj”, se oni ja scias, ke la Tero ne estas la centro de la mondoj, ke nia suno mem estas nur unu el la milionoj da sunoj, brilantaj en la senfina spaco kaj el kiuj ĉiu estas la centro de kirliĝanta amaso da planedoj?

Kian gravecon ĉe tio havas la Tero, dronanta en tia vastaĵo? Per kia nepravigebla privilegio ĉi tiu apenaŭ rimarkebla sablero, kiu distingiĝas nek pro sia volumeno, nek pro sia pozicio, nek pro ia aparta rolo, estus la sola mondo, loĝata de prudentaj estuloj? La racio rifuzas akcepti tian senutilecon de la senlimo, kaj ĉio diras al ni ke tiuj mondoj estas ja loĝataj. Se ili estas loĝataj, ili do liveras sian kontingenton al la mondo de la animoj; sed, ankoraŭ unu fojon, kio fariĝas tiuj animoj, se la Astronomio kaj la Geologio detruis la loĝejojn, destinitajn por ili, kaj precipe, se la tiel racia teorio pri la plureco de la mondoj ilin senfine multigis?

Ĉar la doktrino pri la lokado de la animoj ne povas akordi kun la informoj de la scienco, tial pli logika doktrino asignas al ili por kampo ne ian difinitan kaj limitan lokon, sed la universan spacon: ĝi estas tuta mondo nevidebla, en kiu ni vivas, kiu nin ĉirkaŭas, kiu kun ni senĉese kunpuŝiĝas. Ĉu en tio estas io ne ebla, io, kion la racio abomene forpuŝus de si? Tute neniel; kontraŭe, ĉio diras al ni, ke alie esti ne povas. Sed, se tiel estas, kio do fariĝas la estontaj punoj kaj premioj, senigitaj je siaj specialaj lokoj? Rimarku, ke la nekredo je la loko de tiuj punoj kaj premioj originas ordinare de tio, ĉar oni ilin prezentas en neakcepteblaj kondiĉoj: diru, anstataŭ tio, ke la animoj sian feliĉon aŭ malfeliĉon ĉerpas en si mem; ke ilia sorto dependas de ilia morala stato; ke la kunesteco de animoj bonaj kaj sin reciproke simpatiantaj estas fonto de feliĉo; ke, laŭ sia grado da progreso, ĉi tiuj penetras kaj duonvidas aferojn, kiuj restas kaŝitaj antaŭ krudnaturaj animoj, kaj ĉiuj tion senpene komprenos. Diru ankaŭ, ke la animoj atingas la plej supran ŝtupon nur per siaj klopodoj por pliboniĝi kaj post tuta vico da elprovoj, kiuj kunhelpas por ilia elpuriĝo; ke la anĝeloj estas la animoj, venintaj al la lasta ŝtupo, kiun ĉiu povas atingi kun bonvolo; ke tiuj anĝeloj estas la adjutantoj de Dio, komisiitaj por kontroli la plenumadon de Liaj ordonoj en la tuta Universo, kaj feliĉaj, ke ili havas tiajn glorigajn misiojn, kaj vi havigos al la feliĉo de la animoj celon pli utilan kaj allogan, ol tiu de ia eterna kontemplado, kiu estus nenio alia ol senfina senutileco. Diru fine, ke la demonoj ne estas aliaj ol la animoj de la malbonuloj, animoj ankoraŭ ne elpuriĝintaj, sed povantaj iam elpuriĝi, kiel la ceteraj, kaj tio aspektos pli konforma al la justeco kaj boneco de Dio, ol la doktrino, ke ili estus kreitaj por malbono kaj ĉiam sin donantaj al malbono. Mi ripetas: jen kion povas akcepti la plej severa prudento, la plej rigora logiko, unuvorte la natura saĝo.

Nu, tiuj animoj, kiuj priloĝas la Spacon, estas ĝuste tio, kion oni nomas Spiritoj; la Spiritoj estas do nenio alia, ol la homaj animoj, liberiĝintaj el sia korpa envolvaĵo. Se la Spiritoj estus kreitaĵoj apartaj, ilia ekzisto estus pli hipoteza, sed konsentante, ke ekzistas animoj, oni do devas konsenti ankaŭ, ke ekzistas Spiritoj, kiuj estas nenio alia ol animoj; kaj se oni konsentas, ke la animoj troviĝas ĉie, oni do devas same konsenti, ke la Spiritoj sin trovas ĉie. Oni sekve ne povus nei la ekziston de la Spiritoj, ne malkonfesante tiun de la animoj.

3. Estas vero, ke ĉi tio estas nur unu teorio pli racionala ol la alia, tamen estas jam multe, ke iun teorion ne refutas la racio nek la scienco; kaj se, krom tio, ĝin konfirmas la faktoj, tiam ĝi havas ĉe si la sankcion de la rezonado kaj de la sperto. Tiujn faktojn ni trovas en la fenomeno de la manifestiĝoj de la Spiritoj, kio estas do la palpebla pruvo de la ekzisto kaj transvivo de la animo. Sed ĉe multaj homoj la kredo ĉi tie metas punkton; ili ja akceptas la ekziston de la animoj, sekve tiun de la Spiritoj, sed neas la eblecon de komunikiĝo kun tiuj, ĉar, ili diras, estuloj nemateriaj ne povas agi sur la materion. Tia dubo baziĝas sur la nesciado de la vera naturo de la Spiritoj, pri kiuj oni ordinare faras malĝustan ideon, ĉar oni erare ilin bildigas al si kvazaŭ abstraktajn, nebulecajn kaj nedifinitajn estulojn, kio estas nevera.

Ni unue prezentu al ni la Spiriton ligitan kun sia korpo: la Spirito estas la precipa estaĵo, ĉar li estas la estulo pensanta kaj supervivanta; la korpo estas simpla akcesoraĵo de la Spirito, ia envolvaĵo, ia vestaĵo, kiun li demetas, kiam tiu estas eluzita. Krom ĉi tiu materia envolvaĵo la Spirito havas ankaŭ duan, duonmaterian, kiu ligas lin al la unua; ĉe la morto la Spirito demetas ĉi tiun lastan, sed ne la duan, kiun mi nomas perispirito.

Tiu duonmateria envolvaĵo, kiu prenas sur sin la homan formon, estas, por la Spirito, ia korpo fluideca, vaporeca, tamen, kvankam nevidebla por ni en sia normala stato, ne en malpli alta grado posedanta kelkajn el la proprecoj de la materio. La Spirito estas do ne ia punkto, ia abstraktaĵo, sed estulo limigita kaj difinita, al kiu mankas nur esti videbla kaj palpebla, por ŝajni al ni homa estulo. Kial do li ne povus agi sur la materion?

Ĉu tial, ke lia korpo estas fluideca? Sed ĉu ne inter la malplej densaj fluidoj, tiuj, rigardataj kiel senpezaj, ekz-e la elektro, la homo havas siajn plej potencajn motorojn? Ĉu la senpeza lumo* ne agas ĥemie sur la pezan materion? Ni ja ne konas la naturon mem de la perispirito, tamen supozante, ke ĝi konsistas el elektra materio, aŭ el ia alia materio same subtila, kial do ĝi ne havus la saman proprecon, direktate de ies volo?


* De kelka tempo estas sciate, ke la lumo havas pezon, kiel ĉia materio. – La Trad.


4. Ĉar la bazo de la tuta konstruaĵo estas la ekzisto de la animo kaj de Dio – sekvo unu de la dua –, tial antaŭ ol komenci ĉian diskutadon pri Spiritismo, oni devas certiĝi, ĉu la kunparolanto akceptas ĉi tiun fundamenton. Se al jenaj demandoj: “Ĉu vi kredas je Dio?”, “Ĉu vi kredas, ke vi havas ian animon?”, “Ĉu vi kredas la postmortan vivon de la animo?”, li respondas nee, aŭ eĉ, se li simple diras: Mi ne scias; mi dezirus, ke tiel estu, sed pri tio mi ne estas certa, kio plej ofte valoras same kiel ĝentila neado, maskita sub malpli tranĉa formo, por ne tro brutale vundi tion, kion oni nomas “respektindaj antaŭjuĝoj” –, tiam estus tiel vane iri pluen, kiel peni montri la proprecojn de la lumo al blindulo, kiu neus la lumon, ĉar, en la fundo, la manifestiĝoj de la Spiritoj estas nenio alia ol la efikoj de la proprecoj de la animo: kun tia kunparolanto oni devas trakti per tute alia procedo, se ja oni ne volas perdi sian tempon.

Se tiu fundamento estas akceptita, ne kiel ia probableco, sed kiel fakto konstatita, nekontestebla, tiam la ekzisto de la Spiritoj tute nature rezultas el ĝi.

5. Nun restas ekscii, ĉu la Spiritoj povas komunikiĝi kun la homoj, t.e. ĉu ili povas interŝanĝi pensojn kun ĉi tiuj. Kial do ne? Kio estas la homo, se ne Spirito ligita al korpo? Kial Spirito libera ne povus havi rilatojn kun Spirito mallibera, tiel same, kiel homo libera kun homo katenita? Se iu akceptas la transvivon de la aimo, ĉu do estas racie ne konsenti la transekzistadon de la korligiĝoj? Ĉar la animoj sin trovas ĉie, ĉu tial ne estas nature ekpensi, ke la animo de iu homo, kiu amis nin dum sia vivo, venus al ni, ke ĝi dezirus paroli al ni, kaj ke, por tio, ĝi uzus la disponeblajn rimedojn? Ĉu dum sia vivo ĝi ne agis sur la materion de sia korpo? Ĉu ne ĝi direktis ties movojn?

Kial do post la morto de sia karna envolvaĵo, en konsento kun alia Spirito ligita al korpo, ĝi momente ne prenus al si tiun korpon vivantan, por manifesti sian penson, simile kiel mutulo povas uzi la servemon de iu parolkapabla, por sin komprenigi?

6. Mi por momento ignoru la faktojn, laŭ kiuj, mi opinias, ĉi tiu teorio estas nekontestebla; mi ĝin akceptu kiel simplan hipotezon; mi petas, ke la nekredantoj pruvu al mi, ne per nura neado, ĉar ilia persona opinio ne povas esti leĝo, sed per nediskuteblaj motivoj, ke tio estas ne ebla. Mi lokas min sur ilia tereno, kaj, ĉar ili volas taksi la spiritismajn faktojn per la leĝoj de la materio, ili do serĉu inter tiu ilaro iun demonstracion matematikan, fizikan, ĥemian, mekanikan, fiziologian, kaj pruvu per a plus b, nepre deirante de la principo de la ekzisto kaj transtomba vivo de la animo, ke:

1-e, la estulo, kiu pensas pri ni dum la vivo, ne kapablas pensi plu post la morto;

2-e, se li pensas, li ne kapablas pensi nun pri la homoj, kiujn li amis;

3-e, se li pensas pri la homoj, kiujn li amis, li jam ne volas komunikiĝi kun ili;

4-e, se li povas troviĝi ĉie, li tamen ne povas stari apud ni;

5-e, se li staras apud ni, li tamen ne povas paroli al ni;

6-e, per sia fluideca envolvaĵo li ne povas agi sur inertan materion;

7-e, se li povas agi sur la inertan materion, li tamen ne povas agi sur la estulon animitan;

8-e, se li povas agi sur estulon animitan, li tamen ne povas direkti ties manon, por igi tiun skribi;

9-e, povante igi tiun skribi, li tamen ne povas respondi liajn demandojn nek komuniki al li siajn pensojn.

Kiam la kontraŭuloj de Spiritismo pruvos al mi, ke tio ne povas esti, per argumentoj tiel evidentaj, kiel tiuj, per kiuj Galileo Galilei pruvis, ke ne la suno rondiras ĉirkaŭ la Tero, tiam mi povas diri, ke iliaj duboj havas bazon; bedaŭrinde, ilia tuta argumentado ĝis hodiaŭ limiĝas je la jenaj vortoj: Mi ĝin ne kredas, sekve ĝi estas ne ebla. Ili sendube diros al mi, ke ja min koncernas pruvi la realecon de tiuj manifestiĝoj; mi ĝin pruvas al ili per la faktoj kaj per la rezonado: se ili akceptas neniun el ĉi tiuj rimedoj, se ili neas eĉ tion, kion ili vidas, tiam ili pruvu, ke mia rezonado estas erara kaj ke la faktoj estas ne eblaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.