La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IV: PRI LA SISTEMOJ

36. Kiam la strangaj spiritismaj fenomenoj komencis fariĝi, aŭ pli bone, denove aperis en la lasta tempo, la unua sento, kiun ili naskis, estis dubo pri ilia realeco mem, kaj pli forta dubo pri ilia kaŭzo. Kiam ilian verecon pruvis nekontesteblaj atestoj kaj provoj, kiujn ĉiu povis fari mem, montriĝis, ke ĉiu interpretadis ilin laŭ sia maniero, laŭ siaj ideoj personaj, siaj kredoj aŭ siaj antaŭjuĝoj; el tio elkoviĝis diversaj sistemoj, kiujn atenta observado devis redukti al ilia ĝusta valoro.

La antagonistoj de Spiritismo opiniis, ke ili trovis ĉe tiu malsameco de juĝoj argumenton, nome, dirante, ke la spiritistoj mem ne akordas inter si. Ĉi tio estis ja mizera motivo, se nur oni pripensas, ke la paŝoj de ĉia apenaŭ naskiĝinta scienco estas nepre ŝanceliĝaj, ĝis la tempo ebligos kolekti kaj kunordigi la faktojn, sur kiuj ia opinio povos firme sidi; laŭgrade kiel la faktoj kompletigas unu alian kaj estas pli bone observataj, la tro fruaj ideoj disfumiĝas kaj unueco stariĝas, almenaŭ pri la fundamentaj punktoj, se ne en ĉiuj detaloj. Tio estis ankaŭ kun Spiritismo: ĝi ne povis eviti la ĝeneralan leĝon kaj, pro sia propra naturo, eĉ devis, pli ol ĉia alia afero, esti kampo taŭga por diverseco de interpretoj.

Oni eĉ povas en ĉi tiu rilato diri, ke ĝi progresis pli rapide, ol aliaj pli malnovaj sciencoj, ekzemple Medicino, kies plej grandaj scienculoj ankoraŭ hodiaŭ disharmonias inter si.

37. Laŭ metoda ordo, por sekvi la gradan iradon de la ideoj, konvenas loki en la fronto de la sistemoj tiujn, kiujn oni povas nomi sistemoj de neado, t. e. tiujn de la kontraŭuloj de Spiritismo. Mi jam refutis ties kontraŭparolojn en la Enkonduko kaj en la Konkludo de La Libro de la Spiritoj kaj ankaŭ en verketo, titolita Kio estas Spiritismo? Estus do superflue refari ĉi tie mian argumentadon; mi nur rememorigos per iaj kelke da vortoj la motivojn, sur kiuj ili sin apogas.

La spiritismaj fenomenoj prezentas du specojn: la efikojn fizikajn kaj la efikojn inteligentajn. Ĉar la kontraŭuloj ne konsentas la ekziston de Spiritoj, pro tio, ke ili akceptas nenion ekster la materio, oni tial komprenas, ke ili neas la inteligentajn efikojn. Koncerne la fizikajn efikojn, ili tiujn komentarias el sia punkto de vidado, kaj iliaj argumentoj povas esti resume entenataj en la sekvantaj kvar sistemoj.

38. Sistemo de ĉarlatanismo. El la antagonistoj de Spiritismo multaj atribuas tiujn efikojn al artifikado, ĉar kelkaj el tiuj fenomenoj povis esti imititaj. Laŭ ĉi tiu supozo ĉiuj spiritistoj estus mistifikatoj kaj ĉiuj mediumoj estus mistifikistoj, kaj neniom valorus la socia rango, la karaktero, la klereco kaj la digno de la homoj. Se ĝi meritus ian respondon, mi dirus, ke ankaŭ iuj fenomenoj de la Fiziko estas imitataj de prestidigitatoroj, kio neniel estas pruvo kontraŭ la vera scienco. Cetere ekzistas personoj, kies karaktero fortenas ĉian suspekton pri friponaĵoj, kaj oni ja devus esti tute sentakta kaj malĝentila, ke oni dirus al ili en la vizaĝon, ke ili kunkulpas kun ĉarlatanoj.

En tre respektinda salono, al pretende bonedukita sinjoro, kiu permesis al si fari similan rimarkon, la domomastrino diris: “Sinjoro, ĉar vi ne estas kontenta, via mono tial estos redonita al vi ĉe la pordo”; kaj per gesto ŝi komprenigis al li, kion plej bonan li faru. Ĉu el tio oni asertu, ke neniam okazis misuzo? Por tion kredi, oni devus akcepti, ke la homoj estas perfektaj.

Oni misuzas ĉion, eĉ la plej sanktajn aferojn; kial do oni ne misuzus Spiritismon? Sed la eventuala misuzado de iu afero ne rajtigas antaŭjuĝon kontraŭ tiu afero mem; la kontrolo, kiun oni ja povas ricevi, de la bonfido de la homoj, kuŝas en la motivoj, kiuj diktas ilian konduton. Kie ekspluato ne estas, tie ĉarlatanismo havas nenion por fari.

39. Sistemo de frenezo. Kelkaj, pro komplezemo, bonvolas formeti la suspekton pri friponado kaj asertas, ke kiuj ne trompas, tiuj estas trompataj mem; ĝi estas tio sama, kiel alnomi tiujn personojn stultuloj. Kiam la nekredantoj agas ne tiel laŭetikete, ili tute simple diras, ke la kredantoj estas fenezuloj, kaj tiel ili senceremonie asignas al si la privilegion de la komuna saĝo. Tio estas la granda argumento de homoj, kiuj havas nenian fortan motivon por kontraŭmeti. Cetere ĉi tiu atakprocedo fariĝis ridinda pro sia banaleco kaj ne indas perdon de tempo, ke oni ĝin refutus. La spiritistoj ja ĉe ĝi ne konsterniĝas; ili brave tenas sian decidon kaj konsoliĝas ĉe la penso, ke ili havas kiel malfeliĉajn samsortanojn multe da personoj, kies merito ne povus esti kontestata.

Oni devas efektive konfesi, ke tia frenezo – se ia frenezo ja ekzistas – havas tre kuriozan karakteron, nome, ke ĝi trafas prefere la kleran klason, en kiu Spiritismo ĝis hodiaŭ enkalkulas la grandegan plimulton de siaj adeptoj. Se inter la adeptoj montriĝas iaj strangaĵoj, tio ne estas kontraŭ ĉi tiu Doktrino atesto pli peza, ol kontraŭ la religio, la muziko kaj la matematikoj iliaj praktikantoj, kiuj freneziĝis pro ili. Ĉiaj ideoj ekhavis fanatikulojn, kaj oni devus esti dotita per tre malsubtila prudento, por miksi la troigon de iu afero kun la afero mem.

Por pli ampleksaj klarigoj pri ĉi tiu objekto, mi rekomendas al la leganto mian broŝuron Kio estas Spiritismo? kaj La Libron de la Spiritoj (Enkonduko, § XV).

40. Sistemo de halucino. Ankoraŭ unu opinio, ja malpli ofenda, ĉar ĝi havas ian sciencan koloron, konsistas en tio, atribui ĉi tiujn fenomenojn al senseraro; la observanto estus do tre bonfidema homo, li nur kredus, ke li vidas ion, kion li ja ne vidas. Kiam li vidas tablon leviĝi kaj sin teni en la aero senapoge, efektive la tablo ne elmoviĝis: li vidas ĝin en la aero dank’al ia miraĝo aŭ refrakto simila al tiu, kiu vidigas astron aŭ objekton en akvo ekster ĝia reala pozicio. Ĉi tio rigorsence estus ebla, sed ĉiuj, kiuj ĉeestis tiun fenomenon, povis konstati, ke la tablo apartiĝis de la planko, pasante sub ĝi, pendanta en la aero, kio ŝajnas malfacile farabla, se tiu apartiĝo ne estus okazinta. Krom tio la tablo, ĉe sia falo, ofte rompiĝis: ĉu oni dirus, ke ankaŭ ĉi tio estas nenio alia ol optikefekto?

Bone konata fiziologia kaŭzo sendube povas igi iun pensi, ke li vidas turniĝanta objekton, kiu ja ne moviĝas, aŭ ke li turniĝas mem, kvankam li troviĝas senmove; sed kiam pluraj homoj ĉirkaŭ tablo estas trenataj de tiel rapida movo, ke ili apenaŭ povas sekvi ĝin, eĉ iafoje estas renversataj, ĉu oni dirus, ke ili ĉiuj estas atakitaj de kapturniĝo, simile kiel ebriulo pensas, ke li vidas sian domon preterpasanta antaŭ li?

41. Sistemo de la krakanta muskolo. Se oni tiel interpretadis la vidadon, ne alie povus esti rilate la aŭdadon; tamen, kiam tuta kunsidantaro aŭdas frapojn, tiam ne estus prudente atribui ilin al iluzio. Mi memkomprenble flanken metas ĉian penson pri artifiko kaj supozas, ke atenta observado konstatis, ke ilin naskis nenia okaza aŭ materiala kaŭzo.

Estas vero, ke klera kuracisto donis pri tiu fenomeno klarigon, laŭ lia opinio, nediskuteblan*. “Ĝia kaŭzo – li diris – kuŝas en la volaj aŭ pretervolaj kuntiriĝoj de la tendeno de la peronea muskolo.” Pri ĉi tiu temo li enprofundiĝas en la plej etajn detalojn anatomiajn, por elmontri, per kia meĥanismo tiu tendeno povas fari tiujn bruegojn, imiti ruladon de tamburoj kaj eĉ ludi ritmajn ariojn; el tio li konkludas, ke tiuj homoj, kiuj pensas, ke ili aŭdas frapojn en tablo, estas trompataj aŭ de mistifiko aŭ de iluzio.


* Tio estis S-ro Jobert (el Lamballe). Per ĝustaj vortoj mi diru, ke tiun eltrovon faris S-ro Schiff; S-ro Jobert elvolvis ĝiajn sekvojn antaŭ la Akademio de Medicino, por doni la finofaran baton al la frapantaj Spiritoj. En la Revue Spirite, numero de Junio 1859, troviĝas ĉiuj detaloj de la klarigo de S- ro Jobert. – Noto de la Aŭtoro.


Ĉi tiu fakto, per si mem, ne estas novaĵo; malfeliĉe por la aŭtoro de tiu pretendita eltrovo, lia teorio ne povas klarigi ĉiujn okazojn. Mi diru antaŭ ĉio, ke tiuj, kiuj havas la eksterordinaran kapablon laŭvole krakigi sian peronean muskolon aŭ iun alian muskolon, aŭ per ĉi tiu rimedo ludi ariojn, estas escepte renkontataj individuoj, dum tiujn, kiuj krakigas tablojn, oni renkontas ofte, sed ne ĉiuj ĉi lastaj, se nur ekzistas unu tia, havas la unue diritan kapablon. Due, la klera doktoro forgesis klarigi, kiel la muskola krakado de homo senmova kaj troviĝanta malproksime de tablo povas en ĉi tiu naski vibrojn senteblajn por ĉiu, kiu ĝin ektuŝas; kiel tiu brueto povas, laŭ la volo de la ĉeestantoj, refariĝi ĉe la diversaj partoj de la tablo, ĉe aliaj mebloj, sur la muroj, sur la plafono k. a; kiel, fine, la agado de tiu muskolo povas atingi tablon, kiun neniu tuŝas, kaj movi ĝin. Cetere tiu klarigo – se nur ĝi estus klarigo – malkonfirmus nur la fenomenon de la frapoj, sed ne povas koncerni ĉiujn aliajn manierojn de komunikiĝado. Ni do el tio konkludu, ke li juĝis nenion vidinte, aŭ vidinte ne ĉion kaj ne klare. Estas ĉiam bedaŭrinde, ke scienculoj tro rapidas doni pri io, kion ili ne konas, klarigojn, kiujn la faktoj povas neigi. Ilia klereco mem devus fari ilin des pli singardemaj pri siaj juĝoj, ke ĝi forŝovas antaŭ ili la limojn de la nekonataĵo.

42. Sistemo de la fizikaj kaŭzoj. Ĉi tie ni eliras el la sistemo de la absoluta neado. Ĉe la konstato de la realeco de la fenomenoj, la unua ideo, kiu venis al la spirito de iliaj rekonintoj, estis atribui tiujn movojn al magnetismo, al elektro, aŭ al la agado de ia fluidaĵo, unuvorte, al iu absolute fizika kaj materia kaŭzo. Ĉi tiu opinio havis en si nenion neracian kaj estus venkinta, se la fenomeno sin limigus al pure mekanikaj efikoj.

Ŝajnas ja, ke unu cirkonstanco ĝin konfirmis, nome, en iuj okazoj, la pligrandiĝo de la aganta forto, rekte proporcia al la nombro de la ĉeestantoj; ĉiu el ĉi tiuj povus do esti rigardata kiel ia homa elektra pilo.

Kio karakterizas veran teorion, mi jam diris, tio estas, ke ĝi povas motivi ĉion; sed, se eĉ unu sola fakto ĝin kontraŭdiras, tiam ĝi estas malvera, nekompleta aŭ tro absoluta. Nu, ĝuste tio baldaŭ montriĝis pri ĉi tiu teorio. Tiuj movoj kaj tiuj frapoj donis inteligentajn signojn, obeante ies volon kaj respondante al ies penso: ili devis do havi kaŭzon inteligentan. Se do la efiko jam ne estis pure fizika, la kaŭzo, pro tio mem, devis sekve esti alia; tial la sistemo de la ekskluziva agado de ia materia efikanto estis forlasita kaj hodiaŭ estas subtenata nur de homoj, kiuj juĝas apriore kaj nenion vidinte. La ĉefa punkto estas do konstati la inteligentan agadon, kaj pri tio povas konvinkiĝi ĉiu, kiu volas doni al si la penon fari observojn.

43. Sistemo de la reradiado. Se do oni konfesas ekzistanta la inteligentan agadon, restis ekscii, kio estas la fonto de tiu inteligento. Oni supozis, ke ĝi povas esti la inteligento de la mediumo aŭ de la ĉeestantoj, kiu reradius simile al la lumo kaj la sonondoj. Ĉi tio estis ja ebla: nur la sperto povos diri sian lastan vorton. Sed antaŭ ĉio ni rimarku, ke ĉi tiu sistemo jam tute dekliniĝas de la pure materialisma ideo; efektive, por ke la inteligento de la ĉeestantoj povu rebildiĝi per nerekta vojo, oni ja devus akcepti, ke en la homo ekzistas ia principo ekster lia organismo.

Se la manifestiĝanta penso estus ĉiam la penso de la ĉeestantoj, estus do konfirmita la teorio de la reradiado; nu, eĉ reduktita al tia grandeco, ĉu tiu fenomeno ne estus plej interesa? Ĉu tio, ke la penso reradius de inerta korpo kaj montriĝus per movo kaj bruo, ne estus io tre rimarkinda? Ĉu ĉi tie ne ekzistus io, kio ekscitus la scivolemon de la scienculoj? Kial do ili ignoris tiun teorion, ili, kiuj sin korpe kaj anime fordonas al la esplorado de nerva fibro?

Nur la sperto sola, mi diras, povos pravigi aŭ malpravigi ĉi tiun teorion, kaj la sperto ĝin malpravigis: la sperto sur ĉiu paŝo kaj per plej kategoriaj faktoj pruvas, ke la penso ne nur povas esti fremda al la penso de la ĉeestantoj, sed eĉ ofte estas tute kontraŭa al ties penso; ke tiu penso neigas ĉiajn antaŭjuĝojn kaj vanigas ĉiajn antaŭkalkulojn: efektive, se mi pensas pri “blanka”, sed oni respondas “nigra”, estas por mi malfacile akcepti, ke tiu respondo venis de mi mem.

Por subteni ĉi tiun teorion, oni sin apogas sur okazoj de identeco de la eldirita penso kun la penso de la ĉeestantoj; sed kion ĝi pruvas alian ol tion, ke la ĉeestantoj povas pensi tiel, kiel la komunikiĝanta inteligento?

Nenie estas dirite, ke la opinioj de ambaŭ flankoj devas ĉiam malakordi inter si. Se, dum konversacio, via kunparolanto eldirus penson analogan al via, ĉu vi dirus, ke ĝi venis de via menso? Sufiĉas kelke da ja konstatitaj kontraŭaj ekzemploj, por pruvi, ke ĉi tiu teorio ne povas esti absoluta. Efektive, kiel klarigi, per la reradiado de la penso, skribaĵon faritan de homoj, ne povosciantaj skribi; respondojn kun la plej alta filozofia graveco, ricevitajn per neinstruitaj homoj; respondojn pri demandoj mensaj aŭ faritaj en lingvo nekonata al la mediumo, kaj multegon da aliaj faktoj, kiuj ne povas allasi dubon pri la nedependeco de la manifestiĝanta inteligento?

Kontraŭa opinio povas esti nur montro de nesufiĉa observado.

La ĉeeston de fremda inteligento pruvas morale la naturo de la respondoj kaj materiale la senpera skribado, t. e. tiu skribaĵo ricevita propramove, sen plumo aŭ krajono, sen ia kontakto, kaj spite ĉiujn antaŭzorgojn kontraŭ ĉia artifiko. La intelekta karaktero de ĉi tiu fenomeno ne estus dubebla, sekve tie fariĝas io krom ia fluidaĵa agado. Eĉ plue: la spontaneeco de la manifestita penso for de ĉia atendo, for de ĉiu proponita demando, ne allasas, ke oni ĉi tie vidu ian reradiadon de la penso de la ĉeestantoj.

La sistemo de la reradiado iufoje ĝislimas la malĝentilecon; kiam, en kunsido de honestaj homoj, neatendite elsaltas iu komunikaĵo, plej profunde indigniga pro sia trivialeco, tiam estus tre bele imputi ĝin al iu el la ĉeestantoj, kaj estus probable, ke ĉiu el ili rapidus ĝin forpuŝi de si. (Vd. La Libron de la Spiritoj, Enkonduko, § XVI.)

44. Sistemo de la kolektiva animo. Ĉi tiu estas variaĵo de la antaŭa. Laŭ ĉi tiu sistemo, manifestiĝas nur la animo de la mediumo, sed, identiĝinte kun tiu de pluraj aliaj vivantoj, ĉu apudaj, ĉu foraj, ĝi formas kolektivan tutaĵon, kie kunekzistas la kapabloj, la inteligenteco kaj la scioj de ĉiu. Kvankam titolita La Lumo*, la broŝuro, en kiu estas elvolvita ĉi tiu teorio, ŝajnis al mi tre malklare redaktita; mi konfesas, ke mi ĝin apenaŭ komprenis, kaj mi ĝin mencias kiel simplan informon.


* Komunio. La lumo de la fenomeno de la Spirito. Parolantaj tabloj, somnambuloj, mediumoj, mirakloj. Spirita magnetismo: potenco de la praktikado de la fido. De Émah Tirpsé, kolektiva animo, skribanta pere de tabuleto. Bruselo, 1858, ĉe Devroye. – Noto de la Aŭtoro .


Ĝi estas cetere, kiel multe da aliaj, persona opinio, kiu ricevis malmulte da prozelitoj. Per la nomo Émah Tirpsé la aŭtoro nomas la kolektivan estaĵon, kiun li imagis al si. Kiel epigrafon li prenis jenan sentencon:

Nenio estas nesciata, kio neniam estu sciata. Ĉi tiu aserto estas evidente erara, ĉar ja ekzistas multego da aferoj, kiujn la homo ne povas kaj ne devas scii; tre aroganta iu estus, kiu pretendus penetri ĉiujn sekretojn de Dio.

45. Sistemo somnambulisma. Ĉi tiu ricevis pli da adeptoj kaj eĉ ankoraŭ havas kelke da partianoj. Kiel la antaŭa, tiel ĝi akceptas, ke ĉiuj inteligentaj komunikaĵoj originas el la animo aŭ spirito de la mediumo; sed, por klarigi, kiel la mediumo estas kapabla pritrakti aferojn ekster la kampo de liaj scioj, anstataŭ imagi en li ian opan animon, ĝi atribuas tiun kapablon al momenta superekscitiĝo de la mensaj fakultoj, al ia somnambula aŭ ekstaza stato, kiu ekzaltas kaj kreskigas lian inteligenton.

Oni ja ne povas, ĉe iuj okazoj, nei la influon de ĉi tiu kaŭzo, sed, kiu vidis, kiel procedas la plimulto el la mediumoj, tiu konvinkiĝas, ke ĝi ne povas solvi ĉiujn faktojn kaj ke ĝi estas ne la regulo, sed la escepto.

Oni povus pensi, ke tiel estas, se la mediumo ĉiam mienus kavazaŭ ia inspirito aŭ ekstazulo, kion cetere li povus tute bone ŝajnigi, se li volus ludi komedion; sed kiel supozi ian inspiron tiam, kiam la mediumo skribas kvazaŭ maŝine, eĉ la plej malmulte ne konsciante, kion li ricevas, sen ia emocio, ne zorgante, kion li faras, rigardante aliloken, ridante kaj konversaciante pri tio kaj alia? Ia superekscitiĝo de la ideoj estas komprenebla, sed oni ja ne komprenas, ke ĝi povas igi skribi iun, kiu ne povoscias skribi, kaj des malpli tiam, kiam la komunikaĵoj estas farataj per frapoj aŭ pere de tabuleto aŭ korbo.

Tra ĉi tiu verko ni vidos la parton, kiu devas koncerni la influon de la ideoj de la mediumo; tamen la faktoj, en kiuj la fremda inteligento elmontriĝas per nekontesteblaj signoj, estas tiel multenombraj kaj tiel evidentaj, ke ili povas allasi nenian dubon en ĉi tiu rilato. La eraro de la plej multaj sistemoj, aperintaj en la unua tempo de Spiritismo, kuŝas en tio, ke ili ĉerpis ĝeneralajn konkludojn el kelke da unuopaj faktoj.

46. Sistemo pesimisma, diabla aŭ demona. Ni ĉi tie enpaŝas en novan klason da ideoj. Konstatinte la partoprenon de ia fremda inteligento, oni devus nun ekscii la naturon de tiu inteligento. La plej simpla rimedo sendube estis pridemandi ĝin, sed iuj personoj opiniis, ke tia procedo ne prezentos sufiĉan garantion, kaj decidis vidi ĉe ĉiuj manifestaĵoj sole nur ian diablan verkon: en iliaj okuloj nur la diablo aŭ la demonoj povas komunikiĝi. Kvankam ĉi tiu sistemo hodiaŭ trovas malfortan resonon, tamen ĝi momente ĝuis kelkan fidatecon ĝuste dank’al la karaktero de tiuj, kiuj klopodis por ĝia venko.

Mi tamen rimarkigu, ke la partianoj de la demona sistemo ne devas esti alkalkulataj al la kontraŭuloj de Spiritismo, tute kontraŭe. Ĉu demonoj aŭ anĝeloj estas la komunikiĝantaj estuloj, ili ja estas ĉiam senkorpaj estuloj; nu, konsenti la manifestiĝon de la demonoj estas en ĉiu okazo konsenti la eblecon de komunikiĝo kun la nevidebla mondo aŭ almenaŭ kun ia parto de ĉi tiu mondo.

La kredo, kiel ajn neracia, ke nur la demonoj komunikiĝas, povis ne ŝajni neebla tiam, kiam oni rigardadis la Spiritojn kiel estulojn kreitajn ekster la homaro; sed, de kiam oni scias, ke la Spiritoj estas nenio alia ol la animoj de vivintaj homoj, ĝi perdis sian tutan prestiĝon kaj, oni eĉ povus diri, sian tutan verŝajnecon, ĉar el ĝia vereco sekvus, ke ĉiuj tiuj animoj estas demonoj, ĉu de patro, de filo aŭ de amiko, kaj ke ni mem, mortinte, fariĝos demonoj, doktrino ne tre flata kaj apenaŭ konsola por multaj homoj. Tre malfacile estus konvinki patrinon, ke ŝia kara infano, kiun al ŝi forrabis la morto kaj kiu nun venas elmontri al ŝi sian amon kaj memecon, estas ia satelito de Satano. Estas ja vero, ke inter la Spiritoj ekzistas kelkaj forte malicaj kaj ne pli meritaj, ol la tiel nomataj demonoj, pro tre simpla kaŭzo, nome, ke ekzistas tre malbonaj homoj kaj tiujn la morto ne tuj ŝanĝas en malpli perversajn. La demando kuŝas en tio, scii, ĉu nur ili povas komunikiĝi kun ni. Al tiuj, kiuj tiel pensas, mi metas jenajn demandojn:

1-a: Ĉu ekzistas bonaj kaj malbonaj Spiritoj?

2-a: Ĉu Dio estas pli potenca, ol la malbonaj Spiritoj, aŭ, se vi ilin tiel volas nomi, la demonoj?

3-a: Aserti, ke nur la malbonaj Spiritoj komunikiĝas, kuntrenas la konsekvencon, ke la bonaj tion ne povas fari. Se tiel estas, unu el ambaŭ: ĉi tio okazas aŭ laŭ la volo, aŭ kontraŭ la volo de Dio; se kontraŭ Lia volo, la malbonaj Spiritoj estas do pli potencaj ol Li; se laŭ Lia volo, kial do, laŭ Sia boneco, Li ne permesus al la bonaj komunikiĝi, por kontraŭpezi la influon de tiuj aliaj?

4-a: Kian pruvon vi povas prezenti de tio, ke la bonaj Spiritoj ne povas komunikiĝi?

5-a: Kiam oni kontraŭmetas al vi la saĝecon de kelkaj komunikaĵoj, vi rebatas dirante, ke la demono surmetas ĉiajn maskojn, por pli efike logi. Ni ja scias, ke ekzistas hipokritaj Spiritoj, kiuj ŝmiras sian parolon per surtavolaĵo da saĝeco; sed ĉu vi konsentas, ke la senklereco povus falsi la veran klerecon, kaj malica naturo povus artifike imiti la veran virton, lasante malkaŝiĝi nenion, kio povus elmontri la trompon?

6-a: Se nur la demono komunikiĝas, kial do, estante malamiko de Dio kaj de la homoj, li rekomendas al iuj preĝi al Dio, submetiĝi al Ties volo, senmurmure traelporti la ĉagrenojn de la vivo, ambicii nek honoraĵojn nek riĉaĵojn, praktikadi karitaton kaj ĉiujn maksimojn de la Kristo, unuvorte: fari ĉion necesan, por disbati la potencon de li mem? Se tiajn konsilojn donas ja la demono, estas do konfesende, ke, kiel ajn ruza, li estas tre mallerta, ke li liveras armilojn kontraŭ si mem*.


* Ĉi tiu demando estas pritraktita en La Libro de la Spiritoj (§ 128 k. sekv.), sed rilate al ĉi tiu temo, kiel ankaŭ al ĉio, kio koncernas la religian parton, mi rekomendas la broŝuron titolitan: Letero de katoliko pri Spiritismo, de D-ro Grand, ekskonsulo de Franclando (ĉe Ledoyer; oktavo; prezo 1 fr.), kaj ankaŭ tiun, kiun mi estas publikigonta sub la titolo: LA KONTRAŬDIRANTOJ DE SPIRITISMO el la vidpunkto de la religio, de la scienco kaj de la materialismo. – Noto de la Aŭtoro.


7-a: Se, kiel ja vere, la Spiritoj komunikiĝas kun ni, Dio do ĝin permesas; ĉu antaŭ bonaj kaj malbonaj komunikaĵoj ne estas pli logike konsenti, ke Dio permesas la unujn, por nin elprovi, kaj la aliajn, por nin admoni al bono?

8-a: Kia vi opinius patron, kiu lasus sian infanon sub la potenco de malvirtigaj ekzemploj kaj konsiloj, kiu forigus de li kaj malpermesus al li vidi tiujn personojn, kiuj povus forklini lin de malbono? Ĉu oni permesus al si pensi, ke Dio, kiu estas la Boneco mem, farus malpli por Siaj infanoj, ol farus iu bona patro ĉe la homoj?

9-a: La Eklezio rekonas kiel aŭtentikajn iajn manifestiĝojn de la Sankta Virgulino kaj de aliaj sanktuloj, ĉe aperaĵoj, vizioj, parolaj komunikaĵoj k. a.: ĉu tiu ĉi kredo ne kontraŭdiras la doktrinon pri la ekskluziva komunikiĝo de la demonoj?

Mi pensas, ke iuj personoj konfesis ĉi tiun teorion bonfide, sed mi pensas ankaŭ, ke pluraj tiel agis nur por tio, por deteni aliajn okupi sin pri tiaj aferoj, dank’al la malbonaj komunikaĵoj, kiujn oni riskas ricevi. Dirante, ke nur la diablo manifestiĝas, ili intencis dissemi teruron, simile kiel oni diras al infano: “Ne tuŝu tion, ĉar ĝi brulvundas!”. La intenco povas esti laŭdinda, sed la celo ne estas trafita, ĉar la sola malpermeso ekscitas la scivolemon kaj la timo al la diablo ja detenas tre malmulte da personoj: oni volas vidi lin, almenaŭ por ekscii, kiel li aspektas, kaj oni ja miregas ĉe la konstato, ke li ne estas tiel malbela, kiel oni lin prezentas al si.

Ĉu oni ne povus trovi ankoraŭ unu motivon por tiu teorio, privilegiinta la diablon? Kelkaj homoj opinias malprava ĉiun, kiu ne dividas ilian pensmanieron; nu, ĉu tiuj, kiuj asertas, ke ĉiuj komunikaĵoj estas verko de la demono, ne estus al tio pelataj de la timo, ke la Spiritoj ne akordos kun ili pri ĉiuj punktoj, precipe pri tiuj punktoj, rilatantaj pli al la interesoj de ĉi tiu mondo, ol al la interesoj de la transtomba? Ne povante nei la faktojn, ili volis ĉi tiujn prezenti per timegiga bildo, sed ĉi tiu rimedo ne estis baro pli efika ol la ceteraj. Kiam la moktimo montriĝas senpova, tiam oni rezignacie lasu pasi la aferojn.

Muzulmano, kiu aŭdus Spiriton, parolantan kontraŭ iuj leĝoj de la Korano, certe pensus, ke tio estas malbona Spirito; same estus kun judo koncerne iajn formalaĵojn de la leĝo de Moseo. Inter la katolikoj mi aŭdis de unu, ke la komunikiĝanta Spirito ne povis ne esti la diablo, ĉar tiu permesis al si opinii alie ol li pri la materia povo de la papo, kvankam entute tiu Spirito predikis nur karitaton, toleremon, amon al la proksimulo kaj rezignon pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kiuj ĉiuj estas maksimoj, instruitaj de la Kristo.

Ĉar la Spiritoj estas neniaj aliaj estuloj, ol la animoj de la homoj, kaj ĉar la homoj ne estas perfektaj, tial ekzistas ankaŭ neperfektaj Spiritoj, kies karaktero elmontriĝas en iliaj komunikaĵoj. Ĝi estas nekontestebla veraĵo, ke inter ili sin trovas malicaj, ruzaj, treege hipokritaj, kontraŭ kiuj oni devas sin garde tenadi; tamen, ĉar oni en la mondo renkontas maliculojn, ne tial oni foriĝus de ĉia societo. Dio donis al ni prudenton kaj saĝon, por taksi kiel la homojn, tiel ankaŭ la Spiritojn.

La plej bona rimedo sin antaŭgardi kontraŭ la malbonaĵoj, kiujn povas prezenti la praktikado de Spiritismo, estas ne malpermesi, sed igi kompreni. Imaga timo impresas nur por momento kaj ne ĉiujn trafas; la realeco, klare pruvita, estas de ĉiuj komprenata.

47. Sistemo optimisma. Tute aliaj ol tiuj, kiuj vidas en ĉi tiuj fenomenoj nur la agadon de la demonoj, estas tiuj, kiuj vidis nur la agadon de la bonaj Spiritoj: ili supozis, ke, liberiĝinte el la materio, la animo jam havas antaŭ si nenian vualon, kaj ke ĝi certe posedas la plej plenan sciadon kaj la plej altan saĝon. Ilia blinda fido al tiu absoluta supereco de la estuloj de la nevidebla mondo estis ĉe multaj homoj fonto de ne malmulte da elreviĝoj; tiuj per sia propra kostopago lernis malfidi certajn Spiritojn, tiel same kiel certajn homojn.

48. Sistemo unuspirita. Variaĵo de la optimisma sistemo estas la kredo, ke komunikiĝas kun la homoj nur unu Spirito kaj ke tiu sola estas la Kristo, la protektanto de la Tero. Ĉe komunikaĵoj de plej fia trivialeco, de indigniga malĝentileco, stampita per malbonvolo kaj malico, estus profanado kaj senpieco supozi, ke ili povas veni de la Spirito de bono en ĝia plej alta grado. Se la homoj, tion kredantaj, estus ĉiam ricevintaj nur senriproĉajn komunikaĵojn, oni ja komprenus ilian iluzion; sed la plimulto konfesas, ke ili ricevis kelkajn tre malbonajn, kion ili klarigas dirante, ke tio estas provo, al kiu la bona Spirito ilin submetas, diktante al ili absurdaĵojn. Tiel do, dum unuj atribuas ĉiujn komunikaĵojn al la diablo, kiu povas paroli saĝe, por tenti, aliaj pensas, ke nur Jesuo manifestiĝas kaj ke li povas diri malbonajn aferojn, por elprovi la homojn. Inter ĉi tiuj du tiel interkontraŭaj opinioj, kiu decidos? la simpla saĝo kaj la sperto. Mi diras, ke la sperto, ĉar estas ja ne eble, ke la konfesantoj de tiel ekskluzivaj ideoj ĉion vidis kaj bone vidis.

Kiam oni kontraŭstarigas al ili la okazojn de identeco, kiuj atestas la ĉeeston de parencoj, amikoj aŭ konatoj per la manifestiĝoj skribaj, vidaj aŭ aliaj, tiam ili respondas, ke tio estas ĉiam la sama Spirito, nome la diablo laŭ unuj, la Kristo laŭ aliaj, kiu prenas sur sin ĉiajn formojn; sed ili ne diras, kial la ceteraj Spiritoj ne povas komunikiĝi kaj por kio la Spirito de Vero venas trompi nin, prezentante sin sub ŝajna formo, erarigi kompatindan patrinon, false kredigante al ŝi, ke li estas ŝia priplorata infano. La prudento ja rifuzas akcepti, ke la plej pura Spirito inter ĉiuj malaltiĝus al la ludado de simila komedio. Cetere, ĉu nei la eblecon de ĉiu alia komunikiĝo ne estus senigi Spiritismon je tio, kion ĝi havas plej mildan, nome la konsoladon de la afliktitoj? Ni diru do tute simple, ke tia sistemo estas kontraŭracia kaj ne povas elteni seriozan ekzamenon.

49. Sistemo multespirita. Ĉiuj sistemoj, kiujn ni ĝis ĉi tie trarigardis, ne esceptinte tiujn kun nea senco, baziĝas sur kelkaj sed nekompletaj aŭ misinterpretitaj observoj.

Se iu domo estas ruĝa sur unu flanko kaj blanka sur la dua, kiu vidis nur unu ĝian flankon, tiu diras, ke ĝi estas ruĝa, kaj alia, ke ĝi estas blanka: ambaŭ pravas kaj malpravas; sed kiu vidis la domon de ĉiu ĝia flanko, tiu diras, ke ĝi estas ruĝa kaj blanka, kaj nur tiu pravas. Tio sama estas kun la opinio, kiun oni faras al si pri Spiritismo: ĝi povas esti vera en kelkaj rilatoj, kaj malvera, se oni ĝeneraligas ion, kio estas nur parta, se oni prenas kiel regulon ion, kio estas nur escepto, kiel tuton ion, kio estas nur parto. Tial mi diras, ke kiu volas serioze studi ĉi tiun sciencon, tiu devas observadi multe kaj longatempe: nur la tempo ebligos al li kapti la detalaĵojn, rimarki la delikatajn nuancojn, esplori multegon da karakterizaj faktoj, kiuj estos por li lumstrioj; sed se li restos sur la supraĵo, tiam li riskas fari tro fruan, sekve eraran juĝon.

Jen la ĝeneralaj sekvoj, deduktitaj el kompleta observado kaj nun konsistigantaj la kredon, se tiel diri, de ĉiuj spiritistoj, ĉar la limigaj sistemoj estas simplaj unuopaj opinioj.

1-a: La spiritismajn fenomenojn okazigas eksterkorpaj inteligentoj aŭ, per aliaj vortoj, Spiritoj.

2-a: La Spiritoj konsistigas la nevideblan mondon; ili estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon; ĉirkaŭ ni ĉiam staras kelkaj, kun kiuj ni kontaktas.

3-a: La Spiritoj senĉese agadas kiel sur la fizikan, tiel sur la moralan mondon, kaj estas unu el la potencoj de la Naturo.

4-a: La Spiritoj estas ne apartaj estuloj inter la Kreitaĵaro, sed la animoj de tiuj, vivintaj sur la Tero aŭ en aliaj mondoj kaj demetintaj sian korpan envolvaĵon; el ĉi tio sekvas, ke la animoj de la homoj estas enkarniĝintaj Spiritoj kaj ke ni, mortinte, fariĝas Spiritoj.

5-a: Ekzistas Spiritoj kun ĉiuj gradoj da boneco kaj maliceco, da klereco kaj senklereco.

6-a: Super ili ĉiuj regas la leĝo de progreso kaj ĉiuj povas atingi la perfektecon, sed, havante liberan volon, ili tial ĝin atingas post pli aŭ malpli longa tempo, laŭ siaj penoj kaj sia volo.

7-a: Ili estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj laŭ la bono aŭ malbono, kiun ili faris dum sia enkorpa vivo kaj la grado da progreso, kiun ili atingis. La absoluta, senmiksa feliĉeco estas ekskluziva destinitaĵo de tiuj Spiritoj, venintaj al la plej supera grado da perfekteco.

8-a: Ĉiuj Spiritoj, en oportunaj cirkonstancoj, povas manifestiĝi al la homoj; la nombro de tiuj, kiuj povas komunikiĝi, estas nedifinita.

9-a: La Spiritoj komunikiĝas pere de mediumoj, kiuj servas al ili kiel iloj kaj interpretantoj.

10-a: Oni rekonas la superecon aŭ malsuperecon de la Spiritoj laŭ ilia parolo; la bonaj konsilas nur bonon kaj parolas nur por nia utilo: ĉio ĉe ili atestas noblecon; la malbonaj trompas kaj ĉiuj iliaj vortoj portas la stampon de neperfekteco kaj senklereco.

La diversaj ŝtupoj, kiujn la Spiritoj trairas, estas montritaj en la Spirita hierarkio (La Libro de la Spiritoj, Dua parto, Ĉap. I, § 100). La studado de tiu klasifiko estas nepre necesa, por ke oni prijuĝu la naturon de la manifestiĝantaj Spiritoj, iliajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn.

50. Sistemo de la materia animo. Ĉi tiu konsistas nur en aparta opinio pri la plej profunda naturo de la animo. Laŭ ĉi tiu opinio la animo kaj la perispirito ne diferencas unu de la dua, aŭ pli bone, la perispirito estas la animo mem, grade puriĝanta per serio da transmigradoj, simile kiel la alkoholo puriĝadas per sinsekvaj distiladoj, dum la Spiritisma Doktrino rigardas la perispiriton kiel nuran fluidaĵan envolvaĵon de la animo aŭ de la Spirito. Ĉar la perispirito estas materio, kvankam tre etereca, tial la animo havus naturon materian, pli aŭ malpli fluidecan, laŭ la grado de sia puriĝo.

Ĉi tiu sistemo neigas neniun el la fundamentaj principoj de la Spiritisma Doktrino, ĉar ĝi neniom ŝanĝas la destinon de la animo; la kondiĉoj de ties estonta feliĉeco estas ĉiam ankoraŭ la samaj; ĉar animo kaj perispirito formas unuaĵon sub la nomo Spirito, simile kiel ĝermo kaj perispermo estigas tutaĵon, nomatan frukto, tial la demando resume konsistas en tio, konsideri la tutaĵon homogena, anstataŭ kunmetita el du apartaj elementoj.

Kiel oni vidas, ĉi tio estas bagatela afero, kaj mi ĝin ne estus tuŝinta, se mi ne scius pri homoj inklinaj vidi novan skolon en tio, kio en la fino estas simpla interpreto de vortoj. Ĉi tiu opinio, cetere reganta en tre malvasta rondo, eĉ se ĝi estus plivastiĝinta, ne prezentus inter la spiritistoj skismon pli grandan, ol inter la fizikistoj la du teorioj pri la propagado de la lumo, ĉu per emisio aŭ ondado. Kiuj volus pro tia infaneca demando fari apartan grupon, tiuj nur pro tio montrus, ke ili atribuas pli grandan gravecon al akcesoraĵo, ol al ĉefaĵo, kaj ke ili estas pelataj al malpaco inter si de Spiritoj, kiuj ne povas esti bonaj, ĉar ja la bonaj Spiritoj neniam enblovas galhumoron aŭ malamikecon. Mi tial admonas ĉiujn verajn spiritistojn gardi sin kontraŭ tiaj sugestoj kaj al iaj detaloj ne doni pli da graveco, ol kiom ili meritas: la esenca afero estas la fundo.

Mi tamen pensas, ke mi devas diri per kelke da vortoj, sur kio baziĝas la opinio de tiuj, kiuj distingas inter la animo kaj la perispirito. Ĝi havas kiel fundamenton la instruadon de Spiritoj, kiuj neniam malakordis en ĉi tiu rilato; mi parolas pri la kleraj Spiritoj, ĉar ekzistas Spiritoj, kiuj ne scias pli, kaj eĉ scias malpli, ol la homoj, dum la kontraŭa teorio estas homa koncepto.

Ne mi elpensis aŭ supozis la ekziston de la perispirito, por klarigi tiujn fenomenojn; tiun ekziston konigis al mi la Spiritoj kaj ĝin al mi konfirmis mia observado (La Libro de la Spiritoj, § 93). Subtenas ĝin ankaŭ la studado de la sensacoj ĉe la Spiritoj (La Libro de la Spiritoj, § 257) kaj precipe la fenomeno de palpeblaj aperaĵoj, kiu kuntrenus, laŭ la nomita opinio, la solidiĝon kaj poste la diseriĝon de la partoj, konsistigantaj la animon, kaj sekve ties eldetruon. Estas necese, krom tio, akcepti, ke tiu materio, kiu povas trafi niajn sentumojn, estas mem la intelekta principo, kio estas ne pli racia, ol intermiksi la korpon kun la animo aŭ la veston kun la korpo. Koncerne la naturon mem de la animo, ĝin ni ja ne konas. La aserton, ke la animo estas nemateria, oni komprenu ne laŭ la absoluta, sed laŭ la relativa senco, ĉar la absoluta nematerieco estus la nenio; nu, la animo, aŭ Spirito, estas ja io. Per tia kvalitigo oni volas diri, ke ĝia naturo estas tiel rafinita, ke ĝi prezentas nenion analogan kun tio, kion ni nomas materio, kaj tial en niaj okuloj ĝi estas nemateria (La Libro de la Spiritoj, §§ 23 kaj 82).

51. Jen la respondo, kiun donis unu Spirito pri ĉi tiu temo:

“Tio, kion unuj nomas perispirito, estas tio sama, kion aliaj nomas “fluidaĵa materia envolvaĵo”. Por ke oni min pli logike komprenu, mi diru, ke en tiu fluidaĵo kuŝas la perfektiĝado de la sentumoj, la pliampleksiĝo de la vidado kaj de la ideoj; mi ĉi tie parolas pri la altklasaj Spiritoj. Al la malsuperaj Spiritoj la surteraj fluidaĵoj estas ankoraŭ absolute esence propraj, sekve, kiel vi vidas, la perispirito estas materio; el tio venas la turmentoj de malsato, de malvarmo k. a., turmentoj, kiuj ne povas trafi la Superajn Spiritojn, ĉar la surteraj fluidaĵoj troviĝas plipurigitaj ĉirkaŭ la pensado, t. e. ĉirkaŭ la animo. Por progresi, la animo ĉiam bezonas ian aganton; sen ia aganto la animo estas por vi kiel nenio aŭ, pli bone dirite, ne estas konceptebla por vi. La perispirito, por ni vagantaj Spiritoj, estas la aganto, per kiu ni komunikiĝas kun vi, ĉu nerekte, per via korpo aŭ via perispirito, ĉu rekte al via animo; tio klarigas la senliman diversecon de mediumoj kaj de komunikaĵoj.

Nun restas la scienca vidpunkto, t. e. la naturo mem de la perispirito; ĉi tio estas io tute alia. Komprenu la aferon unue morale. Restas nur diskuti pri la naturo de la fluidaĵoj, kio por momento estas neklarigebla; la scienco ankoraŭ ne scias sufiĉe, sed ĝi atingos la kernon de la afero, se nur ĝi volos marŝi kune kun Spiritismo.

La perispirito povas ĝis senfineco diversi kaj ŝanĝiĝi.

La animo estas la pensado: ĝi ne ŝanĝas sian naturon.

Pri ĉi tio ne iru pluen: ĝi estas punkto neklarigebla.

Ĉu vi pensas, ke, same kiel vi, mi mem ne traserĉas?

Vi, vi elserĉas la perispiriton, ni nunmomente, ni elserĉas la animon. Atendu do.

LAMENNAIS.”

Tiel do, al Spiritoj, kiujn oni povas konsideri progresintaj, ankoraŭ ne prosperis sondi la naturon de la animo: kiel ni mem povus ĝin fari? Estas sekve perdi sian tempon voli esplori la komencon de ĉio ekzistanta, kio, kiel dirite en La libro de la Spiritoj (§§ 17, 49), estas unu el la sekretoj de Dio. Pretendi serĉfosi, kun la helpo de Spiritismo, ion, ne apartenantan al la kadro de la homaro, estas deturni ĉi tiun Doktrinon for de ĝia efektiva celo, estas agi kiel infano, kiu volus scii tiel multe, kiel maljunulo. La homo profitu Spiritismon por sia morala pliboniĝo, jen la plej ĉefa afero; la ceteraĵo estas nur senfrukta kaj ofte aroganta scivolemo, kies kontentigo alportus al li nenian progreson. La sola rimedo paŝi antaŭen estas fariĝi pli bona. La Spiritoj, diktintaj tiun libron, kiu portas ilian nomon, montris sian saĝecon tenante sin, koncerne la principojn de la aferoj, en la limoj, kiujn Dio ne permesas transiri, kaj lasante al la sistememaj kaj tro memfidaj Spiritoj la respondecon por la antaŭtempaj kaj eraraj teorioj, pli allogaj ol solidaj, kaj kiuj iam falos ĉe la prudento, kiel falis tiom da aliaj, elkovitaj el la homaj cerboj. Ili diris nur tion ĝuste necesan, por ke la homo komprenu la estontecon, kiu lin atendas, kaj, per tio mem, por kuraĝigi lin al la praktikado de bono. (Vd. en la tuj sekvanta Dua Parto la Ĉapitron I-an, Agado de la Spiritoj sur la materion.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.