La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
132. La spontaneaj manifestiĝoj de Spiritoj, okazintaj en ĉiuj tempoj, kaj la persistado de kelkaj Spiritoj, donadi malkaŝajn signojn de sia ĉeesto en iuj lokoj, estis la fonto de la kredo pri hantataj lokoj. La sekvantaj respondoj estis donitaj pri demandoj en ĉi tiu rilato.
I. Ĉu la Spiritoj alligiĝas nur al homoj aŭ ankaŭ al aĵoj?
“Tio dependas de ilia hierarkia ŝtupo. Iuj Spiritoj povas alkroĉiĝi al surteraj objektoj; ekzemple avaruloj, kiuj kaŝis siajn trezorojn kaj kiuj ankoraŭ ne sufiĉe liberiĝis el la materio, povas plue vigli super ili kaj ĉe ili gardostari.”
II. Ĉu la liberaj Spiritoj inklinas prefere al iuj lokoj?
“Ankaŭ al ĉi tio la sama principo estas aplikebla. Tiuj Spiritoj, kiuj jam ne estas alkroĉitaj al la Tero, iras tien, kie ili havas la oportunan okazon elmontri sian amon. Ilin altiras pli bone la homoj, ol la materiaj objektoj; tamen eventuale iuj dum kelka tempo preferas certajn lokojn, sed tio ĉiam estas malsuperaj Spiritoj.”
III. Ĉar la alligiĝo de Spiritoj al iu loko estas signo de malsupereco, ĉu tial ĝi estas ankaŭ pruvo, ke ili estas malicaj Spiritoj?
“Certe ne; iu Spirito povas esti nemulte progresinta, tamen ne malica. Ĉu tio sama ne estas inter la homoj?”
IV. Ĉu la kredo, ke la Spiritoj vizitadas prefere la ruinojn, havas ian fundamenton?
“Nenian; la Spiritoj vizitas tiujn lokojn, kiel ĉiajn ajn. Nur la homa imagemo, frapita de la terurveka mieno de iuj lokoj, atribuas al la ĉeesto de Spiritoj tion, kio plej ofte estas nur tre natura fakto. Kiel ofte la timemo faris el la ombro de arbo fantomon, el la krio de iu besto aŭ el la blovado de la vento spektrojn! La Spiritoj amas la societon de la homoj, kaj tial ili pli volonte vizitas lokojn loĝatajn, ol lokojn senhomajn.”
– Tamen, kiom mi scias pri la diverseco de karaktero de la Spiritoj, kelkaj el ili kredeble estas mizantropoj, kiuj preferus la solulecon.
“Pro tio mem mi ne respondis en maniero absoluta ĉi tiun demandon. Mi diris, ke ili povas viziti senhomajn lokojn, kiel ĉiajn ajn, kaj estas evidente, ke, se kelkaj sin tenas for de ĉia societo, tiel estas, ĉar tio plaĉas al ili; sed tio ne estas motivo, ke la ruinoj nepre estus lokoj, kiujn ili preferus: certe ekzistas da Spiritoj multe pli multe en la urboj kaj palacoj, ol en la fundo de la arbaroj.”
V. La popolaj kredoj havas, ĝenerale, ian fundon de vereco: kio eble elkovis la kredon pri la hantataj lokoj?
“La fundo de vereco estas la manifestiĝo de la Spiritoj, pri kiu la homo instinkte kredis de nememorebla tempo; sed, kiel mi diris, la mieno de la terurvekaj lokoj frapas lian imagemon kaj nature starigas tie la estulojn, kiujn li rigardas kiel supernaturajn. Tiun superstiĉan kredon, krom tio, nutras la rakontoj de la poetoj kaj la fabeloj, per kiuj oni lulas lian infanaĝon.”
VI. Ĉu la Spiritoj, kiuj kutime kolektiĝas, preferas por tio iajn tagojn kaj horojn?
“Ne; la tagoj kaj la horoj estas kontroliloj de la tempo, por la uzado de la homoj kaj por la enkorpa vivo: tiajn la Spiritoj ne bezonas nek prizorgas.”
VII. El kio kreiĝis la ideo, ke la Spiritoj venas prefere nokte?
“El la impreso, kiun sur la imagemo faras silento kaj mallumo. Ĉiuj tiuj kredoj estas superstiĉoj, kiujn la racia konado de Spiritismo certe disbatos. Tio sama estas rilate la tagojn kaj la horojn, kiujn oni kredas pli oportunaj por la Spiritoj; kredu ja, ke la influo de noktomezo neniam ekzistis, escepte en la rakontoj.”
– Se tiel estas, kial do iuj Spiritoj anoncas sian venon kaj siajn manifestiĝojn por tiu tempo kaj por difinitaj tagoj, ekzemple vendredo?
“Tio estas Spiritoj, kiuj ekspluatas la homan kredemon kaj pri tio sin amuzas. El tiu sama kaŭzo kelkaj diras, ke ili estas la diablo aŭ donas al si mem inferajn nomojn. Komprenigu al ili, ke vi ne estas ilia mokataĵo, kaj ili ne plu faros tion.”
VIII. Ĉu la Spiritoj revenas prefere apud la tombojn, kie kuŝas iliaj korpoj?
“La korpo estis nenio alia ol vesto; tiun envolvaĵon, kiu igis ilin suferi, ili ne rigardas kiel pli ŝatindan, ol kiel malliberulo siajn katenojn. La memoro de iliaj karuloj estas la sola, kio valoras en iliaj okuloj.”
– Ĉu la preĝoj, kiujn oni faras ĉe la tomboj de iliaj korpoj pli plaĉas al ili kaj altiras ilin tien prefere, ol al alia loko?
“La preĝo, vi ja scias, estas elvoko, kiu altiras la Spiritojn. Des pli efika la preĝo estas, ju pli varma kaj sincera; nu, apud respektata tombo oni estas pli profunde enmemiĝinta, kaj la konservado de piaj relikvoj estas atesto pri amo, kiun oni faras al la Spirito kaj kiu lin ĉiam tuŝas. Kio agas sur la Spiriton, tio estas ĉiam la penso, sed ne materiaj objektoj; pli ol la Spiriton, tiuj objektoj influas la preĝanton, fiksante ties atenton.”
IX. Laŭ ĉi tio ŝajnas, ke la kredo pri hantataj lokoj estas ne tute malvera.
“Ni diris, ke iuj Spiritoj povas esti altirataj de materiaj aĵoj; povas ilin altiri ankaŭ iuj lokoj, kie ili laŭŝajne prenas al si loĝejon tiel longe, ĝis ĉesos la cirkonstancoj, kiuj kondukis ilin tien.”
– Kiaj cirkonstancoj povas konduki ilin al tiuj lokoj?
“Ilia simpatio por kelkaj el la vizitantoj de tiuj lokoj aŭ la deziro komunikiĝi kun tiuj homoj. Tamen iliaj intencoj ne ĉiam estas tiel laŭdindaj; se ili estas malicaj Spiritoj, ili eble volas fari venĝon kontraŭ iuj homoj, kontraŭ kiuj ili portas motivon por ia resento. La restado en iu difinita loko povas esti ankaŭ, rilate kelkajn, puno, al ili trudita, precipe tiam, se ili tie krimis, por ke tiun krimon ili konstante havu antaŭ siaj okuloj*.”
* Vd. en la Revue Spirite, de Februaro 1860: “Historio de damnito”. – Noto de la Aŭtoro.
X. Ĉu tiujn lokojn hantas ĉiam iamaj loĝantoj de tiuj ejoj?
“Kelkafoje, sed ne ĉiam, ĉar se la iama loĝanto estas progresinta Spirito, li tiel malmulte da zorgoj faras al si pro sia surtera loĝejo, kiel pro sia korpo. La Spiritoj, hantantaj iujn lokojn, ofte havas por tio nenian alian motivon, ol kapricon, escepte se ilin altiras simpatio por iuj homoj.”
– Ĉu ili povas restadi en iu loko por la celo protekti iun homon aŭ ties familion?
“Jes, certe, se nur ili estas bonaj Spiritoj, sed en ĉi tiu okazo ili neniam manifestas sian ĉeeston per malagrablaj rimedoj.”
XI. Ĉu ekzistas io reala en la historio pri la Blanka Sinjorino?
“Tio estas rakonto, verkita el multego da faktoj veraj.”
XII. Ĉu estas racia la sento de teruro en hantataj lokoj?
“Ne; tiuj Spiritoj, kiuj hantas iujn lokojn kaj tie bruegas, celas prefere amuziĝon pri la homa kredemo kaj malkuraĝeco, ol fari ian malbonon. Cetere memoru, ke Spiritoj sin trovas ĉie kaj ke, kie ajn vi troviĝas, ili senĉese staras apud vi, eĉ en la plej pacaj domoj. Ofte ili hantas iujn loĝejojn nur tial, ke ili trovas okazon elmontri tie sian ĉeeston.”
XIII. Ĉu ekzistas ia rimedo, por ilin elpeli el tie?
“Jes, sed tio, kion oni faras por tiu celo, plej ofte ilin altiras, anstataŭ ilin forigi. La plej bona rimedo, forpeli malicajn Spiritojn, estas altiro al si de la bonaj. Altiru do la bonajn Spiritojn, farante kiel eble plej multe da bono, kaj la malicaj foriĝos: bono kaj malbono ne akordas. Estu ĉiam bonaj, kaj nur bonaj Spiritoj staros apud vi.”
– Tamen kelkaj tre bonanimaj homoj turmentiĝas en klopodoj kun ĉikanoj de malicaj Spiritoj: kial?
“Se tiuj homoj estas efektive bonanimaj, tio eble estas elprovo, por ekzerci ilian paciencon kaj instigi ilin esti ankoraŭ pli bonaj; sed estu certa, ke ne tiuj, kiuj trumpetas pri sia virteco, estas la plej virtaj. Kiu posedas realajn bonajn ecojn, tiu ilin nescias mem aŭ pri ili ne parolas.”
XIV. Kion oni pensu pri la efikeco de ekzorcado, por forpeli la malicajn Spiritojn el la hantataj lokoj?
“Ĉu vi jam ofte vidis la sukceson de ĉi tiu rimedo?”
Ĉu vi ne vidis, kontraŭe, ke la bruegado fariĝas pli terura post la ekzorcaj ceremonioj? Tiel estas, ĉar tiuj turmentantaj Spiritoj sin amuzas, ke oni prenas ilin por la diablo.
“La Spiritoj, kiuj venas ne en malbona intenco, povas sciigi pri sia ĉeesto ankaŭ per bruoj kaj eĉ fariĝante videblaj, sed ili neniam faras ĝenan tumulton. Tio ofte estas suferantaj Spiritoj, kies aflikton vi povas faciligi, preĝante por ili; aliaj estas eĉ bondezirantaj Spiritoj, kiuj volas montri, ke ili staras apud vi; aliaj estas frivolaj Spiritoj, kiuj nur gaje petolas. Ĉar tiuj, kiuj maltrankviligas la ripozon per bruado, preskaŭ ĉiam estas sin amuzantaj Spiritoj, tial la plej bona, kion oni farus, estas ridi la okazaĵon; ili laciĝas, konstatinte, ke ili sukcesas nek teruri, nek senpaciencigi.” (Vd. antaŭe la Ĉap. V: Pri la spontaneaj fizikaj manifestiĝoj.)
El la supre donitaj klarigoj sekvas, ke iuj Spiritoj alligiĝas al certaj lokoj, en kiuj ili prefere restadas, sed ili tamen ne bezonas sciigi pri sia ĉeesto per senseblaj efikoj. Ia ajn loko povas esti la trudita aŭ preferata restadejo de iu Spirito, eĉ malica, kaj tamen tie nenia manifestiĝo iam okazis.
Neniu el la Spiritoj, kiuj alteniĝas al lokoj aŭ al la materiaj aĵoj, estas el la Superaj Spiritoj; tamen, ne estante superaj, eble ili ne estas malicaj kaj neniel portas malbonan intencon; kelkaj estas eĉ kunvivantoj pli utilaj ol malutilaj, ĉar se ili interesiĝas pri la tieaj personoj, ili do povas tiujn protekti.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.