La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXII: PRI LA MEDIUMECO DE LA BESTOJ

234. Ĉu la bestoj povas esti mediumoj? Ĉi tiu demando estas ofte farata, kaj iaj faktoj laŭŝajne respondas jese. Kio precipe povis konfirmi ĉi tiun opinion, tio estas la rimarkindaj signoj de inteligento ĉe kelkaj dresitaj birdoj, kiuj ŝajnas diveni la penson, prenante el amaso da kartoj tiujn, kiuj povas ĝuste respondi al proponita demando. Mi observis kun aparta atento tiujn eksperimentojn, kaj kion mi plej forte admiris, tio estis la arto, kiu certe devis esti uzita por la dresado de tiuj birdoj.

Oni sendube ne povas nei ĉe ili kelkan relativan inteligentecon, sed oni devus konsenti, ke, en ĉi tiu cirkonstanco, ilia sagaceco tre superus tiun de la homo, ĉar neniu homo povus flati al si, ke li farus tion, kion ili faras; oni eĉ devus, por iaj eksperimentoj, supozi ĉe ili ian duan vidadon, pli fortan ol tiu de la plej klarvidaj somnambuloj. Efektive, oni scias, ke la klarvideco estas mem ŝanĝiĝema kaj elmetita al oftaj intermitoj, dum ĉe la birdoj ĝi estus konstanta kaj funkcius ĉe la oportuna momento kun tiaj reguleco kaj precizeco, kiajn oni vidas en nenia somnambulo. Unuvorte, ĝi ĉe la birdoj neniam mankus.

La plej multaj eksperimentoj, kiujn mi ĉeestis, estas el tiaj, farataj de la prestidigitatoroj, kaj povis ĉe mi postlasi nenian dubon pri la uzado de kelkaj el ties rimedoj, precipe de tiu de la devigitaj kartoj. La prestidigitarto konsistas en la maskado de tiuj rimedoj, sen kio la efekto perdus sian sorĉan karakteron. Eĉ reduktita ĝis ĉi tiu proporcio, la fenomeno tamen estas tre interesa, kaj ĉiam estas admirindaj kiel la talento de la instruanto, tiel ankaŭ la inteligenteco de la instruato, ĉar la ĉi tie venkenda malfacilaĵo estas multe pli granda, ol se la birdo agus nur dank’al siaj propraj kapabloj.

Nu, igi ĝin fari aferojn, kiuj translimas tion eblan por la homa inteligento, estas pruvi, per tio sola, la uzadon de ia sekreta procedo. Cetere unu fakto ĉiam okazas, nome, ke la birdoj atingas tiun gradon da lerteco nur post kelka tempo kaj per specialaj kaj persistaj zorgoj, kio ne estus necesa, se tiujn aferojn prenus sur sin ilia inteligenteco sola. Ne estas pli eksterordinare instrui ilin elpreni kartojn, ol kutimigi ilin ripetadi ariojn aŭ vortojn.

Same okazis, kiam la prestidigitado volis imiti la duan vidadon; oni devigis la subjekton iri ĝis la ekstremeco, por ke la iluzio longe daŭru. De la unua fojo, kiam mi ĉeestis tiaspecan seancon, mi vidis nenion alian, ol tre neperfektan imitadon de somnambulismo, imitadon, kiu montris nekonadon de la plej esencaj kondiĉoj de tiu kapablo.

235. Kiel ajn estas koncerne la supre diritajn eksperimentojn, la ĉefa demando restas tia, kia ĝi estas, el alia vidpunkto, ĉar kiel la imitado de somnambulismo ne malhelpas, ke la kapablo ekzistas, tiel ankaŭ la imitado de la mediumeco per birdoj neniom pruvas kontraŭ la ebleco de ia analoga kapablo ĉe tiuj aŭ aliaj bestoj. La demando estas, ĉu la bestoj taŭgas, simile al la homoj, kiel perantoj de la Spiritoj por ties inteligentaj komunikiĝoj. Ŝajnas eĉ tre logike supozi, ke iu vivanta estaĵo, havanta iom da inteligento, estus pli taŭga por tiu efiko, ol ia inerta, senviva korpo, kiel ekzemple iu tablo; ne tio tamen okazas.

236. La demando pri la mediumeco de la bestoj troviĝas plene solvita en la sekvanta disertacio, farita de unu Spirito, kies profundecon kaj sagacecon la leganto povis konstati el la citado, kiun mi faris, de iuj liaj instruoj.

Por ke oni bone komprenu la valoron de lia demonstracio, estas plej grave rememorigi al si la klarigon, kiun li donis pri la rolo de la mediumo kaj kiun mi supre reproduktis. (§ 225).

Tiun komunikaĵon li donis post diskutado, okazinta pri ĉi tiu objekto en la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj.

“Mi hodiaŭ pritraktos la demandon pri la mediumeco de la bestoj, levita kaj defendata de unu el viaj plej fervoraj samdoktrinanoj. Laŭ ĉi tiu aksiomo: Kiu riveron tranaĝas, tiu rivereton travadas, li pretendas, ke ni povas ektrancigi la birdojn kaj la ceterajn bestojn kaj uzi ilin ĉe niaj komunikiĝoj kun la homa genro. Ĝi estas tio, kion vi nomas en Filozofio, aŭ plibone, en Logiko, pure kaj simple sofismo. “Vi animas – li diras – la inertan materion, t. e. tablon, seĝon, pianon; des pli vi devas povi animi la materion jam animitan kaj precipe birdojn”. Nu, en la normala stato de Spiritismo, ne tiel estas, tio esti ne povas.

Antaŭ ĉio ni ĝuste interkonsentu pri niaj faroj. Kio estas ja mediumo? Tio estas tiu estulo, tiu individuo, kiu servas kiel kunigilo al la Spiritoj, por ke ĉi tiuj povu facile komunikiĝi kun la homoj, la enkarniĝintaj Spiritoj.

Sekve, sen mediumo fariĝas neniaj komunikaĵoj tuŝeblaj, mensaj, skribaj, fizikaj, unuvorte neniaj ajn.

Ekzistas unu principo, kiun, mi estas certa, ĉiuj spiritistoj akceptas, nome, ke similuloj agas kune kun siaj similuloj kaj kiel iliaj similuloj. Nu, kiaj estas la similuloj de la Spiritoj, se ne la Spiritoj enkarniĝintaj aŭ ne enkarniĝintaj? Ĉu ĉi tion ni devus al vi senĉese ripetadi?

Nu, mi ĝin ankoraŭ unu fojon ripetos al vi: via perispirito kaj la nia estas prenitaj el unu sama medio, estas laŭnature identaj, estas, unuvorte, similaj unu al la dua; ili posedas kapablecon por pli aŭ malpli disvolviĝinta asimilado, por pli aŭ malpli forta magnetigo, kiu ebligas al ni, elkarniĝintaj kaj enkarniĝintaj Spiritoj, tre rapide kaj tre facile ekinterrilati kun aliaj. Fine, kio estas propra al la mediumoj, kio estas apartenaĵo de la esenco mem de ilia individueco, tio estas ia speciala agordiĝemo kaj samtempe ia tute persona ekspansioforto, kiuj nuligas ĉe ili ĉiun rezistemon kaj estigas inter ili kaj ni ian ĉenon, ian kunfandiĝon, kiu faciligas niajn komunikiĝojn. Cetere, ne alia, ol tiu rezistemo de la materio, malhelpas la disvolviĝon de la mediumeco ĉe la plimulto el la ne-mediumoj.

La homoj montriĝas ĉiam inklinaj troigi ĉion: unuj – mi ĉi tie ne parolas pri la materialistoj – neas la ekziston de ia animo ĉe la bestoj; aliaj asertas, ke la bestoj tian havas, por tiel diri, similan al nia. Kial voli tiel intermiksi tion perfekteblan kun tio neperfekteblan?

Ne, ho ne, konvinkiĝu: la fajro, kiu animas la bestojn, la blovo, kiu igas ilin agi, moviĝi, paroli en sia lingvo, havas, laŭ la ĝisnuna kompreno, nenian kapablecon por miksiĝi, unuiĝi, kunfandiĝi kun la dia blovo, kun la etereca animo, unuvorte kun la Spirito, kiu animas la esence perfekteblan estulon, nome la homon, la reĝon de la kreitaĵaro. Nu, ĉu ne en tiu fundamenta kondiĉo de perfektebleco konsistas la supereco de la homa genro kontraŭ la ceteraj estaĵoj de la Tero? Konfesu do, ke oni povas similigi al la homo, kiu sola kapablas perfektigi sin mem kaj siajn verkojn, nenian alian surteran individuon.

Ĉu la hundo, kiu dank’al sia supera inteligenteco fariĝis la amiko kaj kunvivanto de la homo, estas perfektebla propravole kaj el sia individua iniciativo? Tion neniu kuraĝus aserti, ĉar hundo ne progresigas hundon; kaj eĉ la plej lerta estis ja dresita de sia mastro, kiel ĉiuj aliaj. De la komenco de la mondo la lutro ĉiam konstruis sian neston ĉe la akvoj laŭ la samaj ampleksoj kaj senŝanĝaj reguloj; la najtingaloj kaj la hirundoj neniam alie faris siajn nestojn, ol iliaj prapatroj. Nesto de antaŭdiluvaj paseroj, same kiel nesto de paseroj nuntempaj, estas ĉiam nesto de paseroj, konstruita laŭ la samaj kondiĉoj kaj la sama procedo de interplektado de herberoj kaj rompitaĵoj, kolektitaj en printempo, en la tempo de pariĝo. La abeloj kaj la formikoj, kiuj formas mastrumaĵajn regnetojn, neniam ŝanĝis siajn kutimojn de sinprovizado, sian konduton, siajn morojn, siajn produktaĵojn. Fine, la araneo ĉiam sammaniere teksis sian reton.

Aliflanke, se vi serĉos la kabanojn el foliaro kaj la tendojn de la unuaj epokoj de la Tero, vi trovos anstataŭe la palacojn kaj kastelojn de la moderna civilizacio; la vestojn el kruda felo sekvis la oraj kaj la silkaj vestoj; unuvorte, sur ĉiu paŝo vi trovas la elmontron de tiu senĉesa irado de la homaro al la progreso.

El tiu konstanta, nevenkebla, nerefutebla progresado de la homa genro kaj el tiu senfina starado de la bestoj konkludu kun mi, ke se ja ekzistas principoj komunaj al ĉio, kio vivas kaj sin movas sur la Tero, nome la blovo kaj la materio, ne malpli vere estas, ke nur vi, enkarniĝintaj Spiritoj, estas submetitaj al tiu senŝanĝa leĝo de progreso, kiu vin nepre pelas antaŭen kaj ĉiam antaŭen. Dio lokis la bestojn apud vi kel helpantojn, por ke ili vin nutru, liveru al vi vestaĵojn, al vi servu.

Li donis al ili kelkan inteligenton, ĉar, por helpi vin, ili devis kompreni, kaj Li proporciigis tiun inteligenton al la servoj, al kiuj ili estas vokataj; sed laŭ Sia saĝo Li ne volis, ke ili estu submetataj al la sama leĝo de progreso; kiaj ili estas kreitaj, tiaj ili restis kaj restos ĝis sia plena estingiĝo.

Oni diris: la Spiritoj ektrancigas kaj igas moviĝi la inertan materion: seĝojn, tablojn, pianojn; ili igas moviĝi, jes, sed ektrancigas, ne, ĉar, ni ankoraŭ unu fojon diras, sen ia mediumo neniu el tiuj fenomenoj povas fariĝi.

Kio eskterordinara tio estas, ke ni per la helpo de unu aŭ pluraj mediumoj igas moviĝi la inertan, pasivan materion, kiu, ĝuste danke sian inertecon, sian pasivecon, taŭgas por ricevi la movojn kaj impulsojn, kiujn ni deziras doni al ili? Por ĉi tio ni ja bezonas mediumojn, estas pozitive; sed ne estas necese, ke la mediumo troviĝu apude aŭ estu konscia, ĉar ni povas labori per la elementoj, kiujn li preterkonscie kaj de ekstere havigas al ni, precipe por faroj de tuŝebleco kaj alportado.

Nia fluidaĵa envolvaĵo, pli malpeza kaj subtila, ol la plej malpeza kaj subtila el viaj gasoj, unuiĝante, kunfandiĝante, kombiniĝante kun la fluidaĵa, sed animaligita envolvaĵo de la mediumo, envolvaĵo, kies kapablecon por etendiĝi kaj penetri viaj malsubtilaj sentumoj ne povas percepti kaj kiu estas apenaŭ klarigebla por vi, ebligas al ni movi meblojn kaj eĉ ilin rompi en neloĝataj ĉambroj.

Sendube la Spiritoj povas fariĝi videblaj kaj tuŝeblaj por bestoj, kaj ofte la subitan teruron, kiu ilin atakas kaj kiu ŝajnas al vi senkaŭza, ĝin naskas la vido je unu aŭ pli multe da Spiritoj, portantaj malican intencon kontraŭ ĉeestantaj homoj aŭ kontraŭ la mastroj de la bestoj.

Tre ofte ĉevaloj rifuzas iradi pluen aŭ posteniĝi, aŭ baŭmas antaŭ ia imaga baro; nu, estu certaj, ke tia imaga baro ofte estas iu Spirito aŭ grupo da Spiritoj, kiuj plezuras malhelpante ilin sin movi. Rememorigu al vi la azeninon de Bileam*, tiun beston, kiu, ekvidinte antaŭ si anĝelon kaj timante lian elingigitan glavon, forturniĝis de la vojo; tiel estis tial, ĉar, antaŭ ol videble manifestiĝi al Bileam, la anĝelo volis fariĝi videbla nur por la besto. Sed, mi ripetas, ni ektrancigas rekte nek la bestojn, nek la inertan materion; ni ciam bezonas la konscian aŭ nekonscian kunhelpon de iu homa mediumo, ĉar estas por ni necesa la unuiĝo de fluidaĵoj inter si similaj, kion ni trovas nek ĉe la bestoj, nek en la senviva materio.


* Vd. en Nombroj, 22: 21 – 33. – La Trad.


S-ro T., li diris, magnetizis sian hundon; al kio li venis? Li ĝin mortigis: la kompatinda besto mortis, falinte en ian atonion, ian konsumitecon, sekvon de ĝia magnetiziĝo. Efektive, saturinte ĝin per fluidaĵo, ĉerpita el esenco supera, ol la esenco propra al besto, li ĝin frakasis kaj agis sur ĝin, kvankam pli malrapide, simile al fulmo. Sekve, ĉar tute ne eble estas por la fluidaĵa envolvaĵo de la bestoj asimili nian perispiriton, tial ni ilin tuj frakasus, se ni ilin ektrancigus.

Ĉe tiu ĉi konstato, mi ja konfesas, ke ĉe la bestoj ekzistas diversaj kapablecoj; ke ĉe ili disvolviĝas certaj sentoj, certaj pasioj, identaj al la homaj pasioj kaj sentoj; ke ili estas sentemaj kaj dankemaj, venĝemaj kaj malamemaj, laŭ tio, ĉu oni kondutas kontraŭ ili bone aŭ malbone. Tiel estas, ĉar Dio, kiu faras nenion nekompletan, konsentis al la bestoj, kunuloj aŭ servantoj de la homo, societemajn inklinojn, kiuj tute ne ekzistas ĉe la sovaĝaj bestoj, vivantaj en solulejoj. Sed inter tiu ilia karaktero kaj tio, ke ili povus servi kiel perantoj, por transigi la planon de la Spiritoj, oscedas abismo: la malsameco de materioj.

Vi scias, ke ni ĉerpas el la cerbo de la mediumo la elementojn, kiujn ni bezonas, por havigi al nia penso formon senteblan kaj kapteblan por vi; ĝuste per la materialoj, kiujn li posedas, mediumo tradukas nian penson en la vulgaran lingvon; nu, kiajn elementojn ni trovus en la cerbo de besto? Ĉu tie ekzistas vortoj, nombroj, literoj, iaj ajn signoj similaj al tiuj ĉe la homo, eĉ ĉe la homo malplej inteligenta? Tamen, vi diros, la bestoj komprenas la penson de la homo; ili eĉ divenas ĝin; jes, la dresitaj bestoj komprenas iujn pensojn, sed ĉu vi iam konstatis, ke ili reproduktas tiujn pensojn? Ne; el ĉi tio vi devas do konkludi, ke la bestoj ne kapablas servi al ni kiel interpretantoj.

Resume: la mediumaj faktoj ne povas manifestiĝi sen la konscia aŭ preterkonscia kunhelpo de la mediumoj; kaj sole nur ĉe la enkarnuloj, Spiritoj kiel ni, ni povas trovi tiujn, kiuj povus servi al ni kiel mediumoj.

Dresi hundojn, birdojn aŭ aliajn bestojn, ke ili plenumu tiajn aŭ tiajn ekzercojn, tio estas via, ne nia afero.

ERASTO.

Noto. En la Revue Spirite, de Septembro 1861, estas detale priskribita unu procedo, uzata de la dresistoj de instruitaj birdoj, por igi ĉi tiujn preni el amaso da kartoj tiujn deziratajn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.