La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XIX: PRI LA ROLO DE LA MEDIUMOJ EN LA KOMUNIKIĜOJ DE LA SPIRITOJ

Influo de la persona Spirito de la mediumo. Sistemo de la inertaj mediumoj. Kapableco de iuj mediumoj por aferoj, kiujn ili ne konas: lingvoj, muziko, desegno k. a. Disertacio de du Spiritoj pri la rolo de la mediumoj.

223. I. Ĉu en la momento de la praktikado de sia kapablo la mediumo troviĝas en sia normala stato?

“Li iafoje troviĝas en pli aŭ malpli forta krizo: jen kio lin lacigas kaj jen kial li bezonas ripozon; sed lia stato pleje ne diferencas senteble de lia normala stato, precipe ĉe la skribivaj mediumoj.”

II. Ĉu la skribaj aŭ voĉaj komunikaĵoj povas deveni de la Spirito mem, enkarniĝinta en la mediumon?

“La animo de la mediumo povas komunikiĝi tiel same, kiel ĉiu alia; se ĝi ĝuas ioman gradon da libereco, ĝi reakiras siajn ecojn de Spirito. Vi havas pruvon pri tio en la vizitoj, kiujn faras al vi la animoj de vivantoj, komunikiĝante kun vi per skribado, ofte ne vokite de vi. Ĉar, eksciu, inter la Spiritoj, kiujn vi elvokas, kelkaj estas enkarniĝintaj sur la Tero; ili tiam parolas al vi kiel Spiritoj, sed ne kiel homoj. Kial ne same estus kun la mediumo?”

– Ĉu ne ŝajnas, ke ĉi tiu klarigo konfirmas la opinion de tiuj homoj, kiuj pensas, ke ĉiaj komunikaĵoj fontas el la Spirito de la mediumo, sed ne de aliaj Spiritoj?

“Tiuj malpravas nur tial, ke ili parolas en senco absoluta, ĉar sendube la Spirito de la mediumo povas agi memstare; sed tio ne estas motivo, ke aliaj ne agus ankaŭ per li.”

III. Kiel scii, ĉu la Spirito, kiu respondas, estas tiu de la mediumo aŭ iu alia Spirito?

“Laŭ la konsisto de la komunikaĵoj. Esploru la cirkonstancojn kaj la parolon, kaj vi distingos unu de la dua. La Spirito de la mediumo manifestiĝas precipe en stato de somnambulismo aŭ de ekstazo, ĉar tiam li estas pli libera; en la normala stato estas pli malfacile. Cetere iujn respondojn oni ne povas atribui al li. Tial mi konsilas al vi studi kaj observi.”

Rimarko. Kiam iu persono al ni parolas, ni facile distingas tion, kio venas de li, de tio, kion li nur ripetas de alia; same okazas rilate la mediumojn.

IV. Ĉar la Spirito de la mediumo eble akiris, dum antaŭaj ekzistadoj, sciojn, kiujn li forgesis en sia korpa envolvaĵo, sed kiujn li memoras kiel Spirito, ĉu tial li ne povas ĉerpi el sia propra profundo la ideojn, kiuj laŭŝajne troviĝas ekster la limoj de lia instruiteco?

“Tio ofte okazas en la somnambula aŭ ekstaza stato, sed ankoraŭ ĉi tie estas cirkonstancoj, kiuj allasas nenian dubon: studu longe kaj meditu.”

V. Ĉu la komunikaĵoj, venantaj de la Spirito de la mediumo, estas ĉiam malsuperaj ol tiuj, kiujn povus doni aliaj Spiritoj?

“Ne ĉiam, ĉar alia Spirito povas esti el klaso malsupera ol tiu de la mediumo kaj do paroli malpli saĝe. Tion oni vidas en somnambulismo, ĉar tie, plej ofte, ĝuste la Spirito de la somnambulo manifestiĝas, iafoje parolante tamen tre bonajn aferojn.”

VI. Ĉu la Spirito, kiu komunikiĝas per mediumo, konigas sian penson rekte aŭ ĉu tiu penso havas kiel peranton la Spiriton, enkarniĝintan en la mediumon?

“La interpretanto estas la Spirito de la mediumo, ĉar li estas ligita al la korpo, uzata por la parolo, kaj ĉar estas necesa ia ĉeno inter vi kaj la komunikiĝantaj Spiritoj, same kiel necesa estas tiu elektra drato, por transsendi malproksimen iun sciigon, kaj ĉe la ekstremaĵo de la drato iu inteligenta homo, kiu ĝin ricevus kaj diskonigus*.”


* Memkompreneble, en la tempo de Kardec ankoraŭ ne ekzistis la sendrataj rimedoj de elektra komunikado. – La Trad.


VII. Ĉu la Spirito, enkarniĝinta en la mediumon, iel influas la komunikaĵojn, kiujn li devas konigi, venintajn de aliaj Spiritoj?

“Jes, ĉar se li ne simpatias kun ili, li povas ŝanĝi iliajn respondojn kaj identigi ĉi tiujn kun siaj propraj ideoj kaj inklinoj, sed li ne influas la Spiritojn mem: li estas nur misinterpretanto.”

VIII. Ĉu tio estas la kaŭzo, kial la Spiritoj preferas tiajn aŭ tiajn mediumojn?

“Nenia alia estas; la Spiritoj serĉas tian interpretanton, kiu plej simpatias kun ili kaj kiu plej ĝuste esprimus ilian penson. Ĉe neekzistado de reciproca simpatio, la Spirito de la mediumo estas antagonisto, kiu iom rezistas al ili, kaj fariĝas malbonkvalita kaj ofte nefidela interpretanto. Same okazas inter vi, homoj, kiam la opinio de scienculo estas konigita per la voĉo de ventkapa aŭ malsincera homo.”

IX. Oni tion komprenas pri la mediumoj intuiciaj, sed ne pri tiuj mekanikaj.

“Vi ne tute ĝuste prezentas al vi la rolon de la mediumo; ekzistas leĝo, kiun vi ankoraŭ ne enprenis al vi. Memoru, ke por movi inertan korpon, la Spirito bezonas iom da animala fluidaĵo, kiun li ĉerpas el la mediumo, por momente animi tiun korpon, por ke ĉi tiu obeu lian volon. Nu, komprenu ankaŭ, ke por komunikaĵo inteligenta li bezonas peranton inteligentan, kaj ke tia peranto estas la Spirito de la mediumo.”

– Ĉi tio ne ŝajnas aplikebla al tio, kion oni nomas “parolantaj tabloj”, ĉar, kiam objektoj inertaj kiel tabloj, tabuletoj kaj korboj, donas inteligentajn respondojn, tiam ŝajnas, ke la Spirito de la mediumo neniel partoprenas en tio.

“Tio estas eraro; la Spirito povas havigi al la inerta korpo momentan nenaturan vivon, sed ne inteligenton; neniam ajn inerta korpo estis inteligenta. Tio estas do la Spirito de la mediumo, kiu preterkonscie ricevas la penson kaj ĝin grade transigas kun la helpo de diversaj periloj.”

X. El ĉi tiuj klarigoj, ŝajnas, rezultas, ke la Spirito de la mediumo neniam estas absolute pasiva.

“Li estas pasiva, kiam li ne miksas siajn proprajn ideojn kun tiuj de la komunikiĝanta Spirito, sed li neniam estas ia absoluta nulo; lia kunhelpo estas ĉiam necesa kiel peranto, eĉ ĉe tiuj, kiujn vi nomas mekanikaj.”

XI. Ĉu ne ekzistas pli granda garantio de sendependeco ĉe la mediumo mekanika, ol ĉe la mediumo intuicia?

“Sendube tia ekzistas, kaj por iaj komunikaĵoj estas preferinda iu mekanika mediumo; sed kiam oni konas la kapablojn de intuicia mediumo, tio estas indiferenta, laŭ la cirkonstancoj. Mi volas diri, ke iuj komunikiĝoj postulas malpli grandan precizecon.”

XII. Inter la diversaj sistemoj, prezentitaj por klarigi la spiritismajn fenomenojn, unu konsistas en la supozo, ke la efektivan mediumecon havas tute inerta korpo, ekzemple korbo aŭ kartono, kiu servas kiel ilo; ke la manifestiĝanta Spirito identiĝas kun tiu objekto, farante ĝin ne nur vivanta, sed ankaŭ inteligenta; el tio venas la nomo inertaj mediumoj, donita al tiuj objektoj.

Kiel ŝajnas al vi tia sistemo?

“Pri ĝi mi diras sole nur tion, ke se la Spirito estus enblovinta inteligenton en la kartonon, kune kun vivo, la kartono skribus memstare, sen la kunhelpo de la mediumo. Estus ja strange, se la homo, inteligenta estulo, fariĝus maŝino kaj se iu inerta objekto ricevus inteligenton. Tio estas unu el tiuj multenombraj sistemoj, elkovitaj de antaŭjuĝoj kaj kiuj fiaskas ĉe la sperto kaj la observado.”

XIII. Tre konata fenomeno povus pravigi la opinion, ke la animitaj inertaj korpoj havas pli ol vivon, t. e. ankaŭ inteligenton, nome tiu de la tabloj, korboj k. a., kiuj per siaj movoj esprimas koleron aŭ amon: ĉu tiel?

“Kiam iu homo kolere svingas bastonon, ne la bastono koleras, ankaŭ ne la mano, kiu tenas la bastonon, sed ja la penso, kiu direktas la manon. La tabloj kaj la korboj ne estas pli inteligentaj ol la bastono; ili havas neniom da inteligenta sento, sed ja obeas ian inteligenton. Unuvorte, la Spirito ne transformiĝas en korbon kaj ankaŭ ne enloĝiĝas en ĝin.”

XIV. Se ne estas racie atribui inteligenton al tiuj objektoj, ĉu oni povas konsideri ilin ia variaĵo de mediumoj, nomante ilin inertaj mediumoj?

“Ĉi tio estas demando pri vortoj, kiu al ni ne multe gravas, se nur vi interkompreniĝas. Vi estas sufiĉe liberaj, por doni la nomon homo al marioneto.”

XV. La Spiritoj posedas nur la lingvon de la penso, ne disponas la artikitan parolon; tial por ili ekzistas nur unu sola lingvo*. Ĉu do iu Spirito povus per mediumo esprimi sian penson en lingvo, kiun li neniam parolis, kiam sur la Tero, kaj, en ĉi tiu okazo, kie li ĉerpus la vortojn, kiujn li uzas?


* Tiel estas nur inter la Superaj Spiritoj; la malpli altaj parolas inter si, ankaŭ al ni, per efektivaj vortoj. – La Trad.


“Vi mem ĵus respondis vian demandon dirante, ke la Spiritoj posedas nur unu solan lingvon, nome la penson; ĉi tiun lingvon ĉiu komprenas, kiel la Spiritoj, tiel ankaŭ la homoj. Libera Spirito, turnante sin al la enkarniĝinta Spirito de mediumo, parolas al li nek france, nek angle, sed en la universala lingvo, nome en tiu de la penso. Por esprimi siajn pensojn en artikita, transigebla lingvo, li ĉerpas siajn vortojn el la vortoprovizo de la mediumo.”

XVI. Se tiel estas, la Spirito certe ne povus esprimi siajn pensojn en lingvo alia, ol la lingvo de la mediumo; tamen kelkaj skribas en lingvoj nekonataj al la mediumo. Ĉu en tio ne estas ia memkontraŭdiraĵo?

“Rimarku unue, ke la mediumoj ne estas egale taŭgaj por ĉi tiu speco de ekzerciĝado, kaj due, ke la Spiritoj nur okaze estas pretaj tion fari, kiam ili opinias, ke tio povas esti iel utila. Por la komunikiĝoj ordinaraj kaj iom longaj ili prefere uzas iun lingvon familiaran al la mediumo, ĉar ĝi antaŭmetas al ili malpli grandan materialan kontraŭstaron.”

XVII. Ĉu la kapableco de iuj mediumoj, por skribi en lingvo por ili fremda, ne venus de tio, ke tiu lingvo estis al ili familiara en alia ekzistado kaj ke ili konservas pri ĝi ian memoron?

“Tio sendube povas okazi, sed ĝi ne estas ĝeneralaĵo; la Spirito povas kun iom da peno momente superi la materialan kontraŭstaron, kiun li renkontos. Same okazas, kiam la mediumo skribas, en sia propra lingvo, vortojn, kiujn li ne konas.”

XVIII. Ĉu analfabeto povus skribi kiel mediumo?

“Jes, sed tiam, kompreneble, leviĝas ankoraŭ pli granda mekanika baro, ĉar al la mano mankas la kutimo necese moviĝi por streki la literojn. Tio sama estas kun la mediumoj-desegnistoj, kiuj ne povoscias desegni.”

XIX. Ĉu iu tre malmulte inteligenta mediumo povus transsciigi komunikiĝojn de alta kategorio?

“Jes, pro tiu sama kaŭzo, kial mediumo povas skribi en lingvo, nekonata al li. La mediumeco mem ne dependas de la inteligenteco, kiel ankaŭ ne de la moralaj ecoj; ĉe manko de pli bona ilo la Spirito povas uzi tiun, kiun li tiam disponas; tamen estas kompreneble, ke, por komunikiĝoj de certa kategorio, li ja preferas tian mediumon, ĉe kiu li renkontas malplej da materialaj baroj. Eĉ plue: idioto ofte estas idioto nur pro la neperfekteco de siaj organoj, sed lia Spirito povas esti pli progresinta, ol kiel vi kredas; pri ĉi tio vi havas pruvon ĉe iaj elvokoj de idiotoj, ĉu mortintaj, ĉu vivantaj.”

Rimarko. Ĉi tio estas fakto, konstatita de la sperto. Mi kelkafoje elvokis vivantajn idiotojn, kiuj donis klarajn pruvojn pri sia identeco kaj en maniero tre saĝa kaj eĉ altnivela. Tia stato estas puno por la Spirito, kiu suferas de la ĝeno, en kiu li troviĝas. Idiota mediumo povas do iafoje liveri al la Spirito, kiu volas manifestiĝi, pli multe da rimedoj, ol kiel oni kredas. (Vd., en Revue Spirite, Julio 1860, artikolojn pri la Frenologio kaj pri la Fiziognomiko).

XX. El kio venas la kapableco de iuj mediumoj, skribi versaĵojn, kvankam ili nenion scias pri poezio?

“Poezio estas lingvo. Ili povas skribi verse tiel same, kiel en lingvo, kiun ili ne konas; krom tio, ili eble estis poetoj en alia ekzistado, kaj, kiel mi jam diris al vi, la akiritajn sciojn la Spirito neniam perdas, ĉar li devas atingi perfektecon en ĉiaj aferoj. Kion do ili iam sciis, tio havigas al ili preterkonscie facilecon, kiun ili ne disponas en sia ordinara stato.”

XXI. Ĉu tio sama okazas al tiuj, kiuj havas kapablecon specialan por desegno kaj por muziko?

“Jes; ankaŭ desegno kaj muziko estas manieroj esprimi la penson. La Spiritoj uzas tiujn ilojn, kies manipulado estas por ili la plej facila.”

XXII. Ĉu la esprimo de la penso per poezio, desegno aŭ muziko dependas sole nur de la speciala kapableco de la mediumo aŭ de tiu de la komunikiĝanta Spirito?

“Jen de la mediumo, jen de la Spirito. La Superaj Spiritoj havas ĉiajn kapablecojn; la malsuperaj Spiritoj havas limitajn sciojn.”

XXIII. Kial homo de eksterordinara talento en unu ekzistado ĝin plu ne havas en iu sekvanta ekzistado?

“Ne ĉiam tiel estas, ĉar ofte li plibonigas en unu ekzistado tion, kion li komencis en iu antaŭa; povas okazi, ke iu eksterordinara kapablo kelkan tempon dormetas, por lasi alian libere disvolviĝi. Tiu estas kvazaŭ latenta ĝermo, kiu poste reaperos kaj el kiu ĉiam restas iuj postesignoj aŭ almenaŭ ia malpreciza intuicio.”

224. La libera Spirito sendube komprenas ĉiujn lingvojn, ĉar la lingvo estas la esprimo de la penso kaj la Spirito komprenas per la penso; sed por konigi tiun penson, li bezonas ian ilon: tia ilo estas la mediumo.

La animo de la mediumo, kiu ricevas ies komunikaĵon, povas transkonigi ĝin nur per la organoj de la korpo; nu, tiuj organoj ne povas esti por iu nekonata lingvo egale flekseblaj, kiel por tiu lingvo familiara al ili. Mediumo, povoscianta nur la francan lingvon, ja okaze povas doni respondon ekzemple en la angla, se tio plaĉas al la Spirito; sed la Spiritoj, kiuj ja trovas la homan parolon tro malrapida kompare kun la rapideco de la penso – des pli vere, ke ili ĝin kiom eble mallongigas –, senpacienciĝas pro la mekanika kontraŭstaro, kiun ili renkontas; tial ili ne ĉiam tion faras. Ankaŭ tial iu komencanta mediumo, kiu skribas malfacile kaj malrapide, eĉ en sia propra lingvo, ordinare ricevas nur mallongajn kaj ne disvolvitajn respondojn; tial la Spiritoj rekomendas fari per tia mediumo nur demandojn simplajn.

Por demandoj profundaj estas necesa iu matura mediumo, ĉe kiu la Spirito trovus nenian mekanikan malfacilaĵon. Neniu prenus por sia antaŭleganto ian lernejanon, kiu nur silabus. Bona metiisto ne volonte uzas malbonajn ilojn.

Mi aldonu ankoraŭ unu konsideradon tre gravan koncerne la fremdajn lingvojn. Tiaj provoj estas ĉiam farataj el scivolemo kaj por eksperimentado; nu, nenio estas pli antipatia al la Spiritoj ol la eksperimentoj, al kiuj oni provas ilin submeti. La Superaj Spiritoj ĉiam rifuzas esti elprovataj kaj forlasas tian medion tuj, kiam oni volas ekiri tiun vojon. Kiel ili plezuras ĉe aferoj utilaj kaj seriozaj, tiel ili abomenas okupi sin pri aferoj frivolaj kaj sencelaj. Tiuj provoj, diros la nekredemuloj, celas konvinki nin, kaj tiu celo estas utila, ĉar ĝi povas varbigi adeptojn al la afero de la Spiritoj. Al ĉi tio la Spiritoj respondas: “Nia afero ne bezonas homojn sufiĉe fierajn, ke ili opinias sin nepre necesaj; ni vokas al ni tiujn, kiujn ni volas, kaj tiuj estas ofte la plej malgrandaj kaj plej humilaj. Ĉu Jesuo faris la miraklojn, pri kiuj la skribistoj petis lin? Kaj per kiaj homoj li helpis al si, por ŝanĝi la ordon de la mondo? Se vi volas konvinkiĝi, vi disponas rimedojn aliajn, ol perfortaĵoj; antaŭ ĉio submetu vin: tio ne estas laŭ la natura ordo, ke instruato trudus sian volon al sia instruanto.”

El tio sekvas ke, ekster kelkaj esceptoj, la mediumo esprimas la penson de la Spirito per la mekanikaj rimedoj, kiujn li disponas, kaj ke la esprimado de tiu penso povas, eĉ devas ofte suferi de la neperfekteco de tiuj rimedoj. Ekzemple, neklerulo, kamparano, povas diri la plej belajn aferojn, esprimi la plej altajn, la plej filozofiajn pensojn, parolante kiel kamparano, ĉar, kiel ja sciate, laŭ la Spiritoj la penso superregas ĉion. Ĉi tio respondas al la kontraŭdiro de iuj kritikantoj rilate la malkorektaĵojn de stilo kaj ortografio, pri kiuj oni povas riproĉi la Spiritojn, sed kiujn povas fari kiel la Spirito, tiel ankaŭ la mediumo mem. Alkroĉiĝi al tiaj aferoj estas montri ventkapecon. Ne malpli infanece estas doni al si la penon kun detala ekzakteco transskribi tiujn malkorektaĵojn, kiel mi kelkafoje vidis. Oni do povas ilin sen ia skrupulo rebonigi, escepte se ili karakterizas la komunikiĝantan Spiriton, okazo en kiu estas bone ilin restigi, kiel pruvon de identeco. Tiel ekzemple, mi vidis, ke iu Spirito ĉiam skribis Jule (sen la fina “s”), parolante al sia nepo, ĉar kiel homo lin ĝin tiel skribadis, kvankam la nepo, kiu servis kiel mediumo, perfekte sciis skribi sian nomon.

225. La sekvanta disertacio, memvole donita de du Superaj Spiritoj, kiuj manifestiĝis per plej altnivelaj komunikaĵoj, plej klare kaj komplete resumas la demandon pri la rolo de la mediumo:

“Kia ajn estas la speco de la skribivaj mediumoj, ĉu mekanikaj, ĉu duonmekanikaj, ĉu simple intuiciaj, niaj procedoj de komunikiĝado per ili ne esence diversas.

Efektive, ni komunikiĝas kun la enkarniĝintaj Spiritoj mem tiel same, kiel kun la ĝustasencaj Spiritoj, per la sola disradiado de nia penso.

Niaj pensoj ne bezonas la vestaĵon de la parolo, por esti komprenataj de la Spiritoj, kaj ĉiuj Spiritoj kaptas la penson, kiun ni deziras komuniki al ili, per tio sola, ke ni direktas al ili tiun penson, kaj tio dank’al iliaj intelektaj fakultoj; t. e. tia penso povas esti komprenata de tiaj aŭ tiaj Spiritoj, laŭ ilia progreso, dum por tiaj aliaj ĝi ne estas perceptebla, ĉar ĝi ĉe tiaj vekas nenian memoron, nenian scion, dormantan en la profundo de ilia koro aŭ cerbo. En ĉi tiu okazo la enkarniĝinta Spirito, kiu servas al ni kiel mediumo, pli taŭgas por transigi nian penson al la aliaj enkarniĝintaj, kvankam li ĝin ne komprenas, ol iu elkarniĝinta kaj malmulte progresinta, se ni estus devigitaj nin turni al ties helpo; tiel estas, ĉar terano metas sian korpon, kiel ilon, al nia dispono, kion fari libera Spirito ne povas.

Kiam do ni trovas en iu mediumo la cerbon provizita per scioj, akiritaj dum lia nuna ekzistado, kaj lian Spiriton riĉa per latentaj antaŭaj scioj, taŭgaj por faciligi niajn komunikaĵojn, ni prefere uzas lian kapablecon, ĉar per li la komunikiĝo estas por ni multe pli facila, ol per iu mediumo, kies inteligenteco estas malvasta kaj kies antaŭaj scioj atingis nur malaltan gradon. Ni komprenigos nin per kelke da klaraj kaj precizaj vortoj.

Per mediumo, kies nuna aŭ iama inteligenteco estas disvolviĝinta, nia penso tuj komunikiĝas de Spirito al Spirito, per kapablo propra al la esenco de la Spirito mem. En ĉi tiu okazo ni trovas en la cerbo de la mediumo la elementojn taŭgajn, por havigi al nia penso la vestaĵon de la parolo, respondanta al tiu penso, kaj tio ĉu la mediumo estas intuicia, ĉu duonmekanika, ĉu pure mekanika. Tial, kia ajn la diverseco de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per mediumo, la diktaĵoj, kiujn li ricevas, kvankam venintaj de diversaj Spiritoj, portas pri formo kaj koloro la stampon personan de la mediumo. Efektive, kvankam la penso estas al li tute fremda, kvankam la temo ne apartenas al la medio, kie li havas sian ordinaran aktivecon, kvankam tio, kion ni volas diri, tute ne venas de li, tamen li ja influas la formon pro la ecoj propraj al lia individueco. Ĝi estas tute sama fakto, kiel tiu, se vi rigardas diversajn lokojn per okulvitroj nuancaj, verdaj, senkoloraj aŭ bluaj; kvankam la rigardataj lokoj aŭ objektoj troviĝas sur tute kontraŭaj flankoj kaj tute ne dependas unu de alia, ili tamen ja ĉiam ricevas la nuancon, naskitan de la koloro de la koncerna vitro. Aŭ pli bone, ni komparu la mediumojn kun tiuj bokaloj plenaj de travideblaj koloraj likvaĵoj, kiujn oni vidas en la montroŝrankoj de la apotekaj laborejoj. Nu, ni estas kvazaŭ lumoj, kiuj prilumas iajn moralajn, filozofiajn aŭ internajn lokojn per bluaj, verdaj aŭ ruĝaj mediumoj, tiamaniere, ke niaj lumradioj, devigite trairi vitrojn pli aŭ malpli bone facetitajn, pli aŭ malpli travideblajn, t. e. pli aŭ malpli inteligentajn mediumojn, venas al tiuj objektoj, kiujn ni volas prilumi, nur preninte la koloron, aŭ pli bone, la apartan formon propran al tiuj mediumoj. Ni finu per lasta komparo: ni, Spiritoj, estas kvazaŭ muzikokomponistoj, kiuj verkis aŭ volas improvizi arion kaj kiuj disponas nur aŭ pianon aŭ violonon aŭ fluton aŭ fagoton aŭ ducendan fajfilon. Senkonteste sur la piano, la fluto aŭ la violono ni ludos nian pecon en maniero tre komprenebla por niaj aŭdantoj; kvankam la sonoj el la piano, la fagoto kaj la fluto estas esence diferencaj unu de alia, nia komponaĵo tamen estas ja idente la sama, ne parolante pri la sononuancoj.

Sed se ni disponas nur ducendan fajfilon aŭ tubistan funelon, jen staras antaŭ ni io malfacila.

Efektive, kiam ni devas servigi al ni nelertajn mediumojn, nia laboro fariĝas multe pli longa kaj peniga, ĉar tiam ni devas uzi nekompletajn esprimojn, kio estas komplikaĵo por ni; tiam ni ja devas diserigi niajn pensojn kaj dikti vorton post vorto, literon post litero, kio estas enuiga kaj laciga por ni kaj efektiva kontraŭstaro al la rapideco kaj elvolviĝo de niaj manifestaĵoj.

Tial ni estas feliĉaj trovi mediumojn ĝuste alkonformajn, taŭge alpreparitajn, provizitajn per materialoj pretaj funkcii, unuvorte, bonajn instrumentojn, ĉar tiam nia perispirito, agante sur la perispiriton de tiu, kiun ni ektrancigas, sole nur impulsas la manon, kiu servas al ni kiel plumingo aŭ krajoningo; kontraŭe, per nesufiĉe lertaj mediumoj ni estas devigataj fari laboron analogan al tiu, kiun ni faras, kiam ni komunikiĝas per frapoj, t. e. kunmetante, litero post litero, vorto post vorto, ĉiun el la frazoj, esprimantaj la pensojn, kiujn ni volas komuniki.

Ĝuste pro ĉi tiuj motivoj ni prefere nin turnis al la klarmensaj kaj instruitaj klasoj por la disvastigo de Spiritismo kaj por la disvolvado de la mediumaj skribokapabloj, kvankam ĝuste al tiaj klasoj apartenas la homoj plej nekredemaj, plej ribelemaj kaj plej malmoralaj. Tiel estas tial, ke, kiel ni hodiaŭ lasas al la ĵonglemaj kaj malmulte progresintaj Spiritoj la plenumadon de la materialaj komunikiĝoj per frapoj kaj alportoj, tiel same la nemulte seriozaj homoj inter vi preferas la spektaklon de la fenomenoj, kiuj frapas al ili la okulojn kaj orelojn, ol la pure spiritajn, pure psikologiajn fenomenojn.

Kiam ni volas procedi per meminiciataj diktatoj, ni agas sur la cerbon, sur la arkivojn de la mediumo, kaj kunmetas niajn materialojn el la elementoj, kiujn li liveras al ni, kaj tio tute sen lia konscio; tio estas, kvazaŭ ni prenus el lia monujo la tie ekzistantajn sumojn kaj aranĝus la monerojn laŭ la ordo, kiu ŝajnus al ni la plej konvena.

Sed kiam la mediumo mem volas pridemandi nin en tia aŭ tia maniero, estas bone, ke li serioze meditu pri tiu paŝo, por fari siajn demandojn metode, tiel faciligante nian penon respondi al ili. Tiel estu, ĉar, kiel ni diris al vi en antaŭa instruo, en via cerbo ofte regas terure implika malordo, kaj por ni estas ne nur malfacile, sed ankaŭ penige, moviĝi en la labirinto de viaj pensoj. Kiam demandojn faros krompersonoj, estas bone, estas utile, ke la serio de la demandoj estu antaŭe konigita al la mediumo, por ke ĉi tiu identiĝu kun la Spirito de la elvokonto kaj, por tiel diri, estu sorbigita per li; por ni tiam estos multe pli facile respondi, dank’al la agordeco inter nia perispirito kaj la perispirito de la mediumo, servanta al ni kiel interpretanto.

Sendube ni povas paroli pri matematiko per mediumo, ĝin tute ne scianta; sed ofte la Spirito de tiu mediumo posedas sciojn pri tiu afero en latenta stato, t. e. kiel propraĵon ne de la enkarniĝinta estulo, sed de la estulo fluidaĵa, ĉar lia nuna korpo estas ilo malvolontema aŭ kontraŭa al tiuj scioj. Tiel same estas pri astronomio, poezio, medicino kaj la diversaj lingvoj, kiel ankaŭ pri ĉiuj ceteraj scioj propraj al la homa genro.

Fine, ni disponas ankoraŭ la rimedon de la peniga ellaborado, uzatan en la okazo de mediumoj tute fremdaj al la koncerna afero, nome la kunmetadon de la literoj kaj vortoj, kiel en tipografio.

Kiel ni diris, la Spiritoj ne bezonas vesti siajn pensojn; ili kaptas kaj komunikas la penson pro tio sola, ke ĝi ekzistas en ili. La enkorpaj estuloj, kontraŭe, povas kapti la penson, se nur ĉi tiu portas ian veston. Dum litero, vorto, substantivo, verbo, unuvorte, la frazo, estas al vi necesaj, por ke vi eĉ mense perceptu la ideojn, por ni estas necesa nenia videbla aŭ tuŝebla formo.

ERASTO kaj TIMOTEO”

Rimarko. Ĉi tiu analizo de la rolo de la mediumoj kaj de la procedoj, per kiuj la Spiritoj komunikiĝas, estas tiel klara, kiel logika. El ĝi sekvas tiu principo, ke la Spirito ĉerpas ne siajn ideojn , sed la materialojn necesajn por ilin esprimi, el la cerbo de la mediumo, kaj ke ju pli riĉa per materialoj estas tiu cerbo, des pli facila estas la komunikiĝo. Kiam la Spirito esprimas sian penson en lingvo familiara al la mediumo, li trovas en ĉi tiu tute pretaj la vortojn, por vesti la ideon; se en lingvo fremda al la mediumo, li en ĉi tiu trovas ne la vortojn, sed nur la literojn; tial la Spirito estas devigata dikti, por tiel diri, literon post litero, ĝuste same, kiel se iu volus, ke skribu germane homo, scianta de ĉi tiu lingvo eĉ ne unu vorton. Se la mediumo scias nek legi, nek skribi, li eĉ la literojn ne posedas; estas do necese konduki lian manon, kiel oni agas kun novica lernejano, kaj jen ankoraŭ pli granda baro, kiun la Spirito devas formovi. Ĉi tiuj fenomenoj povas do fariĝi kaj pri ili estas multenombraj ekzemploj; sed oni komprenas, ke tia procedo ne tre alkonformiĝas al la amplekso kaj rapideco de komunikaĵoj kaj ke la Spiritoj devas preferi la plej facilajn ilojn, aŭ, kiel ili diras, tiujn mediumojn bone alpreparitajn al ilia celo.

Se tiuj, kiuj postulas ĉi tiujn fenomenojn kiel konvinkrimedon, estus antaŭe studintaj la teorion, ili do scius, en kiaj esceptaj kondiĉoj okazas tiuj faktoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.