La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI: PRI LA VIDMANIFESTIĜOJ

Demandoj pri la aperoj. Teoria disertacio pri la aperoj. Spirito-globetoj. Teorio de la halucino.

100. El ĉiaj manifestiĝoj de Spiritoj la plej interesaj estas nekontesteble tiuj, en kiuj la Spiritoj povas fariĝi videblaj. El la klarigo de ĉi tiu fenomeno oni konstatos, ke ĝi estas ne pli supernatura ol la ceteraj.

Mi unue prezentos la respondojn, kiujn la Spiritoj donis pri ĉi tiu temo.

I. Ĉu la Spiritoj povas fariĝi videblaj?

“Jes, precipe dum la dormo; tamen iuj homoj vidas ilin ne dormante, sed malofte.”

Rimarko. Dum la korpo ripozas, la Spirito deŝiriĝas de la materiaj ligiloj; li tiam estas pli libera kaj povas pli facile vidi la aliajn Spiritojn, kun kiuj li ekrilatas. Sonĝo estas nur rememoro de tiu stato; kiam oni nenion memoras, oni diras, ke oni ne sonĝis, sed la animo tamen ja ion vidis kaj ĝuis sian liberecon. Ĉi tie ni pritraktas pli speciale la aperojn dum maldormo*.


* Vd., por pli da detaloj pri la stato de la Spirito dum la dormo, La Libron de la Spiritoj, ĉap. Liberiĝo de la animo, paragrafo 409. – Noto de la Aŭtoro.


II. Ĉu la Spiritoj, kiuj manifestiĝas al la okuloj, apartenas pli al unu klaso, ol al alia?

“Ne; ili povas aparteni al ĉiuj klasoj, kiel al la pli altaj, tiel ankaŭ al la pli malaltaj.”

III. Ĉu estas konsentite al ĉiuj Spiritoj manifestiĝi videble?

“Ĉiuj ĝin povas, sed ili por tio ne ĉiam havas la permeson nek deziron.”

IV. Kion celas la Spiritoj, kiuj manifestiĝas videble?

“Tio dependas; laŭ ilia naturo, la celo povas esti bona aŭ malbona.”

V. Kiel do oni povas doni al ili la permeson por tio, kiam la celo estas malbona?

“En ĉi tiu okazo tio estas por elprovi tiujn homojn, antaŭ kiuj ili aperas. La intenco de la Spirito povas esti malbona, sed la rezulto povas esti bona.”

VI. Kio povas esti la celo de Spiritoj, kiuj fariĝas videblaj en malbona intenco?

“Timigi kaj ofte venĝi.”

– Kion celas tiuj Spiritoj, kiuj portas bonan intencon?

“Konsoli la homojn, kiuj ilin resopiras; pruvi, ke ili ankoraŭ ekzistas kaj staras apud vi; doni konsilojn kaj iafoje peti helpi ilin mem.”

VII. Kia malbonaĵo tio estus, se la ebleco vidi Spiritojn estus konstanta kaj ĝenerala ĉe la homoj? Ĉu tio ne estus rimedo, por forigi la dubojn de la plej fortaj nekredemuloj?

“La homo estas ja ĉiam ĉirkaŭita de Spiritoj, sed ilin senĉese vidi konfuzus lin, ĝenus liajn agojn kaj en la plej multaj okazoj forprenus lian iniciativon, dum pensante, ke li troviĝas sola, li agas pli libere. Koncerne la nekredemulojn, tiuj disponas multe da rimedoj por konvinkiĝi, se nur ili volas profiti tiujn rimedojn kaj ne estas blindigitaj de la fiero. Vi ja scias, ke ekzistas homoj, kiuj vidis, sed kiuj tamen ne kredas, ĉar ili diras, ke ĉio tio estas iluzioj. Ne faru al vi zorgon pro tiaj homoj: pri ili zorgas Dio.”

Rimarko. Tiel nebone estus senĉese vidi la Spiritojn, kiel vidi la aeron, kiu nin ĉirkaŭas, aŭ la miriadojn da mikroskopaj bestetoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ kaj sur ni. El ĉi tio ni devas konkludi, ke ĉia faritaĵo de Dio estas perfekta kaj ke Li pli bone ol ni scias, kio al ni estas utila.

VIII. Se vidi la Spiritojn estas malutile, kial do tio estas permesita ĉe iuj okazoj?

“Tiel estas, por pruvi al la homo, ke ne ĉio mortas kune kun la korpo kaj ke la animo konservas sian individuecon post la morto. Tiu nedaŭra vidado sufiĉas, por tion pruvi kaj atesti la ĉeeston de viaj amikoj apud vi, sed ĝi ne havas la malbonaĵojn de la konstanta vidado.”

IX. Ĉu en la mondoj, pli progresintaj ol nia, la Spiritoj estas pli ofte vidataj, ol ĉe ni?

“Ju pli multe la homo alproksimiĝas al la spirita naturo, des pli facile li ekrilatas kun la Spiritoj; tio estas la malsubtileco de via envolvaĵo, kio faras pli malfacila kaj pli malofta la vidadon je la eterecaj estuloj.”

X. Ĉu estas racia la terursento ĉe la apero de iu Spirito?

“Kiu havas klaran kapon, tiu certe komprenas, ke iu Spirito, kiu ajn li estas, estas malpli danĝera ol ĉiu vivanto. Cetere la Spiritoj iras ĉien, kaj oni ne bezonas vidi ilin, por scii, ke oni povas havi ilin apud si. Spirito, kiu volus malbonagi, povas tion fari nevidate kaj eĉ pli senriske; li estas danĝera ne tial, ke li estas Spirito, sed pro la influo, kiun li povas havi sur la menson, deturnante la homon for de la bono kaj lin instigante al la malbono.”

Rimarko. La personoj, kiuj en soleco aŭ en mallumo eksentas timon, malofte klarigas al si la kaŭzon de sia timo; ili ne povus diri, kion ili timas, sed certe ili devus pli timi renkonti homojn ol Spiritojn, ĉar malbonfaranto estas pli danĝera, kiam vivanta, ol post sia morto. Unu sinjorino, konata al mi, ekvidis unu vesperon, en sia ĉambro, tiel klare difinitan aperaĵon, ke ŝi havis la impreson, kvazaŭ staras antaŭ ŝi iu homo, kaj ŝia unua sento estis de teruro. Certiĝinte, ke tie neniu troviĝas, ŝi diris al si mem: “Ŝajnas, ke tio estas nur iu Spirito ; mi povas do dormi trankvile”.

XI. Ĉu iu, antaŭ kiu aperis Spirito, povas ekparoli al li?

“Jes, certe, kaj ja tion oni ĉiam devas fari en similaj okazoj, demandante la Spiriton, kiu li estas, kion li deziras kaj per kio oni povas esti al li utila. Se li estas malfeliĉa kaj suferanta Spirito, la kompato, kiun oni montras al li, faciligas lian staton; se li estas bondeziranta Spirito, li venas eble en la intenco doni bonajn konsilojn.”

– Kiel, en ĉi tiu okazo, la Spirito povas respondi?

“Li tion faras kelkafoje per artikitaj sonoj same, kiel iu vivanto; plej ofte fariĝas transiĝo de pensoj.”

XII. Ĉu la Spiritoj, aperantaj kun flugiloj, ilin efektive portas, aŭ ĉu tiuj flugiloj estas nur simbola ŝajnaĵo?

“La Spiritoj portas neniajn flugilojn, kaj ja nenion similan ili bezonas, ĉar ili povas iri ĉien kiel Spiritoj. Ili aperas en tia formo, kiel ili volas impresi la personon, antaŭ kiu ili sin prezentas: unuj aperas en la ordinaraj vestoj, aliaj en drapiraĵoj, triaj kun flugiloj, atributo de la kategorio da Spiritoj, kiujn ili reprezentas.”

XIII. Ĉu la homoj, kiujn oni vidas en sonĝo, estas ĉiam tiuj samaj, kiel ili aspektas?

“Ili estas preskaŭ ĉiam tiuj homoj mem, al kiuj via Spirito iras aŭ kiuj venas al vi renkonte.”

XIV. Ĉu la mokemaj Spiritoj ne povus preni sur sin la aspekton de niaj karuloj, por konduki nin en eraron?

“Falsajn aspektojn ili prenas sur sin nur por sin amuzi pri vi; sed ekzistas aferoj, pri kiuj ili ne havas la permeson sin amuzi.”

XV. Ĉar la penso estas ia elvoko, tial estas kompreneble, ke ĝi venigus la koncernatan Spiriton; sed kiel klarigi, ke ofte tiuj personoj, pri kiuj ni plej streĉe pensas, kiujn ni plej varme deziras vidi, neniam sin montras al ni en sonĝo, dum tamen ni vidas homojn, kontraŭ kiuj ni estas indiferentaj kaj pri kiuj ni tute ne pensas?

“La Spiritoj ne ĉiam havas la eblon manifestiĝi videble, eĉ en sonĝo, kaj malgraŭ via deziro ilin vidi; tion povas malhelpi kaŭzoj ne dependantaj de ilia volo. Ĝi ofte estas ankaŭ elprovo, el kiu eĉ la plej varmega deziro ne sukcesas liberiĝi. Koncerne tiujn homojn, kontraŭ kiuj vi estas indiferentaj, eble ili pensas pri vi. Cetere vi ne povas imagi al vi la societajn rilatojn en la mondo de la Spiritoj: tie vi renkontas multegon da intimaj konatoj, iamaj aŭ freŝdataj, pri kiuj vi faras al vi nenian ideon, kiam vi ne dormas.”

Rimarko. Kiam oni disponas nenian rimedon, por certiĝi pri vizioj aŭ aperaĵoj, oni povas ilin sendube alkalkuli al halucinoj; sed kiam okazoj ilin konfirmas, tiam oni ilin ne povus atribui al imagemo, ekzemple: la apero, kiun oni vidas en sonĝo aŭ maldormo, de homoj, pri kiuj oni tute ne pensas, venantaj, en la momento de sia morto, per diversaj signoj sciigi la tute neatenditajn cirkonstancojn de sia fino. Oni ofte vidis ĉevalojn baŭmi kaj rifuzi iri pluen antaŭ aperaĵoj, kiuj ekteruris siajn rajdantojn*. Se la imagemo ludas ian rolon ĉe la homoj, ĝi certe ludas nenian ĉe la bestoj. Cetere, se la figuroj, kiujn oni vidas en sonĝo, estus ĉiam efiko de la antaŭaj zorgoj, ne estus do klarigeble, kial ofte okazas, ke oni neniam sonĝas pri aferoj, pri kiuj oni la plej multe pensas.


* Vd. la epizodon de la azenino de Bileam: Nombroj, 22: 21 – 33. – La Trad.


XVI. Kial iuj vizioj estas pli oftaj dum malsaneco?

“Ili same okazas dum perfekta saneco, sed ja dum malsaneco la materiaj ligiloj malstreĉiĝas; la malfortikeco de la korpo havigas pli da libereco al la Spirito, kiu do pli facile ekkomunikiĝas kun la aliaj Spiritoj.”

XVII. Ŝajnas, ke la spontaneaj manifestiĝoj estas pli oftaj en certaj landoj. Ĉu iuj popoloj havas pli taŭgajn naturdotojn, ol aliaj, por la ricevo de tiaj manifestiĝoj?

“Ĉu vi protokolas ĉiun aperon de Spiritoj? La aperoj, la bruoj, unuvorte, ĉiaj manifestiĝoj de Spiritoj okazas egale ĉie sur la Tero, sed ili havas distingiĝajn karakterojn laŭ la popoloj, ĉe kiuj ili fariĝas. Ĉe tiuj, ekzemple, kiuj ne multe uzas la skribadon, ne ekzistas skribivaj mediumoj; ĉe aliaj, tiaj mediumoj abundas; aliloke fariĝas prefere bruoj kaj movoj, ol inteligentaj komunikaĵoj, ĉar ĉi tiuj estas malpli ŝatataj kaj dezirataj.”

XVIII. Kial la aperoj estas pli oftaj nokte? Ĉu tio ne ŝajnas efiko de la silento kaj de la mallumo sur la imagpovo?

“Tiel estas pro tiu sama motivo, kiu al vi ebligas vidi nokte la stelojn, kiujn vi ne vidas en hela tago. Forta lumeco povas forvelkigi palan aperaĵon, sed estus eraro supozi, ke la nokto havas kun tio ion komunan. Demandu la homojn, kiuj vidis aperaĵojn, kaj vi konstatos, ke la plej multaj ilin vidis tage.”

Rimarko. La aperoj estas multe pli oftaj kaj ĝeneralaj, ol kiom oni pensas, sed multaj homoj ilin ne konfesas pro moktimo kaj aliaj atribuas ilin al iluzio. Se ili ŝajnas pli multenombraj ĉe iuj popoloj, tiel okazas, ĉar tiuj popoloj pli zorge konservas la tradiciojn, verajn aŭ malverajn, preskaŭ ĉiam pligrandigitajn de la logpovo de ĉio mirakleca, por kio taŭgas la aspekto de la lokoj. La kredemo igas tiam vidi supernaturajn faktojn en la plej ordinaraj fenomenoj: la silento de la soleco, la kruteco de la ravinoj, la muĝado de la arbaro, la ventopuŝoj de la tempesto, la eĥo de la montaroj, la fantomeca formo de la nuboj, la ombroj, la miraĝoj, ĉio donas materialon por iluzio al simplaj kaj naivaj mensoj, kiuj bonafide rakontas tion, kion ili vidis aŭ laŭ sia kredo vidis. Sed flanke de la fikcio ekzistas la realeco; al la liberigo de la realeco el ĉiuj ridindaj akcesoraĵoj de la superstiĉo kondukas ĝuste la serioza studado de Spiritismo.

XIX. Ĉu oni vidas Spiritojn en sia normala stato aŭ en ia stato ekstaza?

“Oni vidas ilin en sia tute normala stato; tamen tiuj personoj, kiuj ilin vidas, tre ofte troviĝas en ia stato neordinara, proksima al ekstazo, kiu havigas al ili kvazaŭ duoblan vidadon.” (La Libro de la Spiritoj, § 447)

XX. Ĉu tiuj personoj, kiuj vidas Spiritojn, vidas ilin per siaj okuloj mem?

“Ili tiel pensas, sed Spiritojn efektive vidas la animo: ĝin pruvas tio, ke oni tiujn estulojn vidas kun okuloj fermitaj.”

XXI. Kiel iu Spirito povas fariĝi videbla?

“La principo de tio estas tiu sama, kiel tiu de ĉiaj manifestiĝoj: ĝi kuŝas en la proprecoj de la perispirito, kiu povas sperti plurajn modifojn laŭ la plaĉo de la Spirito.”

XXII. Ĉu la Spirito povas fariĝi videbla mem aŭ ĉu nur kun la helpo de la perispirito?

“En via materia stato la Spiritoj povas manifestiĝi nur kun la helpo de sia duonmateria envolvaĵo: ĉi tiu estas la perilo, per kiu ili agas sur viajn sentumojn. Ĝuste en tiu envolvaĵo ili kelkafoje aperas sub homa aŭ tute alia formo, aŭ en la sonĝoj, aŭ eĉ dum maldormo, kiel en lumo, tiel ankaŭ en mallumo.”

XXIII. Ĉu oni povus diri, ke iu Spirito fariĝas videbla per la densiĝo de la fluidaĵo de la perispirito?

“Densiĝo ne estas la ĝusta vorto; ĝi esprimus prefere ian similigon, kiu povas helpi, por ke vi komprenu la fenomenon, ĉar ne fariĝas efektiva densiĝo. Per la interkombiniĝo de la fluidaĵoj ekestas en la perispirito ia tute propra strukturo, kiu ĉe vi ne havas analogaĵon, strukturo, kiu ĝin videbligas.”

XXIV. Ĉu la aperantaj Spiritoj estas ĉiam nekapteblaj kaj nepalpeblaj?

“En sia normala stato ili estas nekapteblaj, kiel en sonĝo, tamen ili povas impresi la palposenson kaj postlasi signojn de sia ĉeesto, eĉ, en iuj okazoj, fariĝi momente tuŝeblaj, kio pruvas, ke inter ili kaj vi ekzistas io materia.”

XXV. Ĉu ĉiuj kapablas vidi Spiritojn?

“Dum la dormo, jes, sed ne en maldormo. Dum la dormo la animo vidas senpere; en maldormo ĝi estas ĉiam pli aŭ malpli influata de la organoj. Tial ne tute samaj estas la kondiĉoj en la du okazoj.”

XXVI. En kio kuŝas la kapableco vidi Spiritojn en maldormo?

“Ĉi tiu kapableco dependas de la homa strukturo; ĝi kuŝas en la pli aŭ malpli granda facileco de la fluidaĵo de la vidanto, kombiniĝi kun tiu de la Spirito. Tial ne sufiĉas, ke la Spirito volas montriĝi, sed estas necese, ke li trovu en la homo, al kiu li volas sin vidigi, la necesan kapablecon.”

– Ĉu ĉi tiu kapableco povas kreski per ekzerciĝado?

“Jes, kiel ĉiuj aliaj kapablecoj, sed ĝi estas unu el tiaj, kies naturan kreskadon oni prefere atendu, anstataŭ instigi, por ne riski supereksciti la imagemon. La ĝenerala kaj konstanta vidado je la Spiritoj estas escepta kapableco kaj ne troviĝas en la normalaj kondiĉoj de la homo.”

XXVII. Ĉu oni povas aperigi Spiritojn?

“Ĉi tion oni povas iafoje, sed tre malofte; tiu apero estas preskaŭ ĉiam spontanea. Por tio estas necesa speciala kapableco.”

XXVIII. Ĉu la Spiritoj povas fariĝi videblaj sub alia aspekto, ol la formo homa?

“La formo normala estas la formo homa; la Spirito povas ŝanĝi ĝian aspekton, sed ĝi ĉiam alkonformiĝas al la homa tipo.”

– Ĉu ili ne povas manifestiĝi sub la formo de flamo?

“Ili povas naski flamojn, lumetojn, kiel ĉiajn aliajn efikojn, por elmontri sian ĉeeston; sed tio estas ne la Spiritoj mem. La flamo estas ofte nura miraĝo aŭ emanaĵo de la perispirito; ĉiaokaze ĝi estas nur parto de la perispirito: ĉi tiu aperas tuta nur en la vizioj.”

XXIX. Kion pensi pri la kredo, kiu atribuas la vaglumojn al la ĉeesto de animoj aŭ Spiritoj?

“Superstiĉo, naskita de senklereco. Estas bone konata la kaŭzo fizika de la vaglumoj.”

– Ĉu la blua flamo, kiu, laŭ la famo, ekaperis super la kapo de Servio Tulio, en lia infaneco, estas fabelo aŭ ĉu ĝi estis reala?

“Ĝi estis reala; estigis ĝin familiara Spirito, kiu deziris averti lian patrinon pri io. Kiel vidipova mediumino, tiu patrino ekrimarkis disradiadon de la Spirito, protektanto de ŝia infano. Kiel viaj skribivaj mediumoj ne skribas ĉiuj unu saman aferon, tiel ankaŭ la vidivaj mediumoj ne vidas en sama grado. Tiu patrino vidis nur flamon, dum alia mediumo povus esti vidinta la korpon mem de la Spirito.”

XXX. Ĉu la Spiritoj povus prezenti sin sub la formo de bestoj?

“Ĉi tio povas ja okazi, sed tian aspekton prenas sur sin ĉiam nur tre malsuperaj Spiritoj. Tio estus ĉiaokaze nur momenta eksteraĵo, ĉar estus absurdo kredi, ke ĉia ajn vera besto povus esti la enkarniĝinta figuro de iu Spirito. Bestoj estas ĉiam nur bestoj, nenio alia.”*


* Tiun respondon oni komprenu en la senco de “homa spirito”, ĉar ankaŭ la bestoj havas spiriton: ili ja ne estas nur materio. – La Trad.


Rimarko. Nur la supersiĉo povas kredigi, ke iuj bestoj estas animitaj de Spiritoj; oni devas havi tre komplezeman aŭ forte afekciitan imagemon, por vidi ion supernaturan en la iom strangaj cirkonstancoj, en kiuj la Spiritoj iafoje sin prezentas; sed timo foje vidigas tion, kio ne ekzistas. Ne ĉiam timo naskas tian ideon. Mi konis sinjorinon, cetere tre inteligentan, kiu supermezure amis grandan nigran katon, ĉar ŝi kredis, ke ĝi havas naturon superbestan; tamen ŝi antaŭe neniam aŭdis pri Spiritismo; se ŝi ĉi tiun konus, ĝi igus ŝin kompreni la ridindecon de la kaŭzo de ŝia amo, pruvante al ŝi la neeblecon de tia metamorfozo.

Teoria disertacio pri la aperoj

101. La plej ordinaraj aperantaj manifestiĝoj okazas dum la dormo, per sonĝoj: ili estas la vidaĵoj. La kadro de ĉi tiu mia studo ne povas enteni la ekzamenon de ĉiuj apartaĵoj, kiujn la sonĝoj povas prezenti; tial mi mallonge diras, ke ili povas esti: aktuala vidaĵo de ĉeestantaj aŭ forestantaj aferoj; retrospektiva vidaĵo de la pasinteco; kaj, en kelkaj esceptaj okazoj, antaŭsento de la estonteco. Ili estas ofte ankaŭ alegoriaj bildoj, kiujn la Spiritoj preterpasigas antaŭ niaj okuloj, por fari al ni utilajn avizojn kaj doni al ni edifajn konsilojn, se ili estas bonaj Spiritoj; aŭ por konduki nin en eraron kaj flati niajn pasiojn, se neperfektaj Spiritoj.

La tuj sekvanta teorio aplikiĝas kiel al sonĝoj, tiel ankaŭ al ĉiuj ceteraj okazoj de aperado de Spiritoj. (Vd. La Libron de la Spiritoj, § 400 k. sekv.)

Mi opinias, ke mi ofendus la saĝon de miaj legantoj, refutante, kiom da absurda kaj ridinda ekzistas en tio, kion oni ordinare nomas la signifoklarigo de la sonĝoj.

102. La ĝustadiraj aperoj okazas en maldormo, tiam, kiam oni plene kaj tute libere ĝuas sian mensan kapablecon. La aperaĵoj ordinare montriĝas sub vaporeca kaj diafana formo, iafoje malpreciza kaj nedifinita; ofte tio estas komence duonblanka lumeto, kies konturoj bildiĝas iom post iom. Ĉe aliaj okazoj la formoj estas klare difinitaj kaj oni distingas la plej etajn trajtojn de la vizaĝo en tia grado, ke oni povas ĝin tre precize priskribi.

La sintenado, la aspekto estas similaj al tiuj de la Spirito, kiam sur la Tero.

Povante preni ĉiajn eksteraĵojn, la Spirito sin prezentas en tiu, kiu la plej bone faras lin rekonebla, se tia estas lia deziro. Tial, kvankam kiel Spirito li havas nenian korpan difekton, li sin montras kripla, lama, ĝiba, vundita, kun cikatroj, se tio estas necesa por la pruvo de lia identeco. Ezopo, ekzemple, kiel Spirito ne estas misforma, sed se oni elvokos lin kiel Ezopon, eĉ se li havis plurajn ekzistadojn post tiam, kiam li estis tiel nomata, li aperos malbela kaj ĝiba, en siaj tradiciaj vestoj.

Rimarkinde estas, ke, esceptinte specialajn cirkonstancojn, la malplej netaj partoj estas la malsupraj membroj, dum la kapo, la trunko, la brakoj kaj la manoj ĉiam precize bildiĝas; tial la Spiritojn oni vidas preskaŭ neniam paŝi, sed gliti kiel ombroj. Koncerne la veston, ĝi plej ordinare konsistas en drapiraĵo, finiĝanta per longaj ondantaj faldoj. Tiuj Spiritoj, kiuj neniun konservis el la surteraj aferoj, aperas almenaŭ kun onda kaj gracia hararo; sed la ordinaraj Spiritoj, tiuj, kiujn oni konis, portas plej ofte tiun veston, kiun ili uzadis dum la lasta fazo de sia ekzistado.

Ili ofte kunportas la atributojn, kiuj karakterizas ilian hierarkian ŝtupon, kiel aŭreolon, aŭ flugilojn ĉe tiuj, kiujn oni povas rigardi kiel anĝelojn, dum aliaj havas ĉe si la signojn, kiuj memorigas iliajn iamajn surterajn okupojn; tiel, militisto povos aperi kun sia armaĵo, klerulo kun siaj libroj, murdisto kun sia ponardo, k. t. p.

La Superaj Spiritoj havas figuron belan, noblan kaj serenan; la pli malaltaj mienas iel sovaĝe kaj bestie, kaj iuj ankoraŭ portas la postesignojn de la faritaj krimoj aŭ de la travivitaj turmentoj. La demando pri la vesto kaj pri ĉiuj akcesoraj objektoj estas eble tiu, kiu plej forte mirigas; mi ĝin repritraktos en speciala ĉapitro, ĉar ĝi estas ligita kun aliaj tre gravaj faktoj.

103. Mi diris, ke la aperaĵoj havas ion vaporecan.

Ĉe certaj okazoj oni povus kompari ilin al bildoj sur vitroplato, bildoj, kiuj malgraŭ sia neteco ne malhelpas travidi ion malantaŭ ili. Tiel la vidivaj mediumoj ordinare vidas la aperaĵojn; ili vidas ĉi tiujn iradi tien kaj reen, eniri en iun ĉambron aŭ eliri el tie, pasadi inter la amaso de la vivantoj, ŝajnante, almenaŭ rilate al la ordinaraj Spiritoj, aktive partopreni en ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ili, interesiĝi pri ĉio ĉi kaj aŭskulti, kion oni diras.

Oni ilin ofte vidas alproksimiĝi al iu homo, blovi en lin pensojn, influi lin, konsoli lin, se ili estas bonaj, moki lin, se ili estas malicaj, montriĝi malĝojaj aŭ kontentaj de la rezultatoj, kiujn ili atingas. Tio estas unuvorte la duoblaĵo de la enkorpa mondo.

Tia estas tiu kaŝita mondo, nin ĉirkaŭanta, en kiu ni senkonscie vivas, tiel same, kiel ni, ankaŭ senkonscie, vivas meze de miriadoj da estaĵoj de la mikroskopa mondo.

La mikroskopo malkaŝis al ni la mondon de la supermezure malgrandaj estaĵoj, pri kiuj ni tute ne konjektis;

Spiritismo, helpata de la vidivaj mediumoj, malkaŝis al ni la mondon de la Spiritoj, kiu ankaŭ estas unu el la agantaj fortoj de la Naturo. Per la helpo de la vidivaj mediumoj ni povis studi la nevideblan mondon, ekkoni ĝiajn morojn same tiel, kiel popolo el blinduloj povus studi la videblan mondon per la helpo de kelke da vidantoj. (Vd. poste, en la ĉapitro pri la mediumoj, la artikolon rilatan al la vidivaj mediumoj.)

104. La Spirito, kiu volas aŭ povas aperi, iafoje prenas ankoraŭ pli netan formon, kun ĉiuj ŝajnoj de solida korpo, en tia grado, ke li faras absolutan iluzion kaj kredigas, ke oni havas antaŭ si enkorpan estulon.

Ĉe kelkaj okazoj fine, kaj en iaj cirkonstancoj, la tuŝebleco povas fariĝi reala, t. e. oni povas tuŝi, palpi, senti tian saman reziston, tian saman varmecon, kiel ĉe vivanta korpo, kio ne malhelpas ĝin fulmrapide disneniiĝi.

Tiam la aperaĵon oni konstatas ne sole per la vidado, sed ankaŭ per la palpado.

Se oni povus atribui al iluzio aŭ al ia fascinado la simple videblan aperaĵon, nenia dubo estas konsentebla tiam, kiam ni povas ĝin ekpreni kaj palpi, kiam ĝi mem nin ekprenas kaj ĉirkaŭbrakas.

La tuŝeblaj aperoj estas tiuj plej maloftaj, sed tiuj, kiuj okazis en la laste pasinta tempo per la influo de kelkaj potencaj mediumoj* kaj kiujn aŭtentikigas nerifuzeblaj atestantoj, pruvas kaj klarigas tiujn, kiujn la Historio rakontas pri homoj, post sia morto sin montrintaj kun ĉiuj signoj de realeco. Tamen, kiel mi diris, kiel ajn eksterordinaraj estas tiaj fenomenoj, ĉio mirakleca disfumiĝas, se nur oni scias, kiel ili fariĝas, kaj oni komprenas, ke, anstataŭ nuligo de la leĝoj de la Naturo, ili estas aplikaĵo de tiuj leĝoj.


* Inter aliaj S-ro Home. – Noto de la Aŭtoro.


105. Laŭ sia naturo kaj en sia normala stato la perispirito estas nevidebla; tian saman karakteron havas multego da fluidaĵoj, kies ekziston ni scias, sed kiujn ni tamen neniam vidis. Sed same, kiel iaj fluidaĵoj, ĝi povas sperti modifojn, kiuj ĝin videbligas, aŭ per ia densiĝo, aŭ per ŝanĝo de ĝia molekula aranĝo: tiam ĝi aperas al ni sub vaporeca formo. La densiĝo (oni ne prenu ĉi tiun vorton laŭlitere; mi uzas ĝin manke de alia kaj kiel komparon), la densiĝo, mi diras, povas esti tia, ke la perispirito havigas al si la proprecojn de solida kaj tuŝebla korpo, kun la kapablo momente repreni sian eterecan kaj nevideblan staton. Ni povas kompreni ĉi tion per komparo kun la vaporo, kiu povas transiri de sia nevidebla stato en la staton nebulecan, poste en la likvan, fine en la solidan, kaj returne.

Tiuj diversaj statoj de la perispirito rezultas el la volo de la Spirito, sed ne el ia fizika kaŭzo ekstera, kiel okazas al niaj gasoj. Kiam la Spirito aperas antaŭ ni, tiel estas tial, ke li transigis sian perispiriton en la staton necesan, por fari ĝin vedebla; sed por tio lia volo sola ne sufiĉas, ĉar la modifo de la perispirito fariĝas per ties kombiniĝo kun la propra fluidaĵo de la mediumo; nu, ĉi tiu kombiniĝo ne ĉiam estas efektivigebla, kio klarigas, kial la videbleco de la Spiritoj ne estas ĝenerala.

Sekve ne sufiĉas, ke la Spirito volu sin montri; ankaŭ ne sufiĉas, ke iu homo volu vidi lin; estas necese, ke ambaŭ fluidaĵoj povu interkombiniĝi, ke inter ili ekzistu ia reciproka inkliniĝo, eble ankaŭ ke la elverŝo de la fluidaĵo de la persono estu sufiĉe granda, por fari la transformiĝon de la perispirito, kaj probable necesaj estas ankoraŭ aliaj kondiĉoj, kiujn ni ne konas; fine, estas necese, ke la Spirito havu la permeson vidigi sin al iu difinita persono, kio ne ĉiam estas al li konsentita aŭ nur en certaj cirkonstancoj, por motivoj, kiujn ni ne povas prijuĝi.

106. Ankoraŭ unu propreco de la perispirito, kiu ĝin havas dank’al sia etereca strukturo mem, estas la penetripovo. Nenia materio baras ĝian vojon: ĝi trapasas ĉion same facile, kiel la lumo trairas la diafanajn korpojn. Tial nenia ĉirkaŭfermejo povas kontraŭstari la eniron de la Spiritoj; ili vizitas malliberulon en lia karcero tiel facile, kiel homon en la kamparo.

107. La aperoj en maldormo estas nek maloftaĵo, nek novaĵo; ili okazis en ĉiuj tempoj; la Historio raportas grandan nombron da ili; sed, ne irante returne tiel malproksimen, en la nuna tempo ili estas tre oftaj, kaj multe da homoj ilin vidis, sed prenis ilin, en la unua momento, kiel tion, kion oni interkonsente nomis halucinoj.

Ili estas oftaj precipe ĉe la morto de forestantaj homoj, kiuj venas viziti siajn parencojn aŭ amikojn. Ili ofte havas nenian difinitan celon, sed oni povas diri, ke la aperantaj Spiritoj estas ordinare altirataj de simpatio.

Se ĉiu sondos sian memoron, tiam oni konstatos, ke ne malmultaj homoj eksciis pri kelke da tiaj faktoj, kies aŭtentikecon neniu povus dubi.

108. Al la supraj konsideroj mi nun aldonos la ekzamenon de kelkaj optikefikoj, kiuj naskis la kuriozan sistemon de la Spiritoj-globetoj.

La aero ne ĉiam estas absolute klara, kaj en certaj cirkonstancoj oni okulvideble konstatas ĝian fluadon kaj agitiĝadon kiel efikon de la varmo. Iuj homoj prenis tion kvazaŭ amason da Spiritoj, agitiĝantaj en la spaco; la sola elmontro de ĉi tiu opinio ĝin kondamnas. Sed ĉi tie fariĝas alispeca ne malpli stranga iluzio, kontraŭ kiu estas bone sin gardi.

La akva humoro de la okulo prezentas apenaŭ rimarkeblajn punktojn, kiuj perdis iom de sia travidebleco.

Tiuj punktoj estas kvazaŭ maldiafanaj korpoj, suspensantaj en la likvaĵo, kies movojn ili sekvas. Dank’al pligrandigo kaj refrakto ili aspektas, en la ĉirkaŭa aero kaj de malproksime, kvazaŭ disketoj de unu ĝis dek milimetroj en la diametro, ŝajnantaj ŝvebi en la atmosfero.

Mi vidis homojn, kiuj prenis tiujn diskojn por Spiritoj, ilin ĉien sekvantaj kaj akompanantaj, kaj kiuj, en sia entuziasmo, rigardis kiel figurojn la nuancojn de la irizado de la lumo, kio estas pli aŭ malpli tiel racia, kiel vidi figuron en la luno. Simpla observado de la flanko de tiuj homoj mem ilin rekondukos sur la terenon de la realeco.

Tiuj diskoj aŭ medalionoj, ili diras, ne nur akompanas ilin, sed sekvas ĉiujn iliajn movojn: tiuj iras dekstren, maldekstren, supren, malsupren, aŭ haltas, laŭ la movoj de la kapo. Tio ne estas miriga: ĉar la ŝajno sidas sur la okulglobo, tial ĝi devas sekvi la movojn de la okulo. Se tio estus Spiritoj, oni devus ja konsenti, ke ili estus limigitaj al rolo tro mekanika por inteligentaj kaj liberaj estuloj, rolo tre teda eĉ por malsuperaj Spiritoj kaj, des pli prave, neakordigebla kun la ideo, kiun ni faras al ni pri la Superaj Spiritoj. Kelkaj homoj, estas vero, prenas por malbonaj Spiritoj la nigrajn punktojn aŭ amaŭrozajn makulojn.

Tiuj diskoj, kiel ankaŭ la nigraj makuloj, havas oscilan movadon, kiu neniam translimas la amplitudon de certa angulo, kaj kunhelpas al la iluzio tiu fakto, ke ili ne abrupte sekvas la movojn de la vidlinio. La kaŭzo de ĉi tio estas ja tre simpla. La maldiafanaj punktoj de la akva humoro, kiel mi diris, kvazaŭ suspensas kaj ĉiam inklinas malsupreniri; ili supreniras instigite de la movo de la okulo de malsupre supren, sed kiam ili atingas certan alton, se oni ne plu movas la okulon, tiam oni konstatas, ke la diskoj malsupreniras mem kaj poste haltas. Ilia moviĝemo estas grandega, ĉar sufiĉas plej malgranda movo de la okulo, por igi ilin ŝanĝi sian direkton kaj rapide laŭiri la tutan arkon en la spaco, kie fariĝas la bildo. Tiel longe ĝis ne estos pruvite, ke iu bildo havas propran, spontanean kaj inteligentan movadon, oni ne povas vidi en tio ion alian, ol nuran optikan aŭ fiziologian fenomenon.

Same estas kun la stelumaĵoj, kiuj iafoje ekaperas kun la aspekto de iom kompaktaj garboj aŭ faskoj, dank’al la kuntiriĝo de la okulmuskoloj, kaj kiuj ordinare ne translimas la rondon de la iriso.

Tiaj iluzioj povas esti nenio krom la rezultato de nekompleta observado. Kiu ajn serioze studis la naturon de la Spiritoj per ĉiaj rimedoj, kiujn la praktika scienco disponigas al la homo, tiu komprenas, kiom da infaneca enhavas tiuj iluzioj. Kiel ni kontraŭbatalas la senpripensajn teoriojn, per kiuj oni atakas la manifestiĝojn, kiam tiuj teorioj baziĝas sur la nekonado de la faktoj, tiel same ni devas peni detrui la malverajn ideojn, kiuj elmontras pli da entuziasmo, ol da konsideremo, kaj kiuj, pro tio mem, pli malutilas, ol utilas, rilate la nekredemulojn, jam mem inklinantajn elserĉi la ridindan flankon de ĉio.

109. La perispirito, kiel oni vidas, estas la principo de ĉiaj manifestiĝoj. De kiam oni ĝin ekkonis, oni ekhavis la ŝlosilon de multego da fenomenoj. Tiu konado ebligis al la spiritisma scienco fari grandegan paŝon kaj kondukis ĉi tiun novan vojon, liberigante ĝin el ĉiu supernatura karaktero. De la Spiritoj mem, ĉar bone notu al vi, ke tio estis ili, kiuj indikis al mi la vojon, mi ricevis la klarigon de la agado de la Spiritoj sur la materion, de la movado de la inertaj korpoj, de la bruoj kaj de la aperoj. Tie oni trovas ankaŭ la klarigon de pluraj aliaj fenomenoj, kiujn mi ankoraŭ devas ekzameni, antaŭ ol transiri al la studado de la ĝustadiraj komunikaĵoj. Ĉi tiujn oni komprenos des pli klare, ju pli bone oni konos la unuajn kaŭzojn. Kiu ĝuste komprenis tiun principon, tiu facile ĝin aplikos al la diversaj faktoj, kiuj povos sin prezenti al lia observado.

110. For de mi estas la pretendo rigardi la ĵus prezentitan teorion kiel absolutan kaj kiel la lastan vorton; ĝin sendube kompletigos aŭ korektos kun la tempo novaj studoj, sed, kiel ajn nekompleta aŭ neperfekta ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ, ĝi tamen povas kunhelpi al la ekscio pri la ebleco de la faktoj el kaŭzoj, kiuj havas nenion supernaturan. Se ĝi estas hipotezo, oni tamen ne povas ne rekoni en ĝi la meriton de racieco kaj probableco, kaj ĝi ja valoras tiom, kiom ĉiuj klarigoj, kiujn donas la neigantoj, por pruvi, ke en la spiritismaj fenomenoj ĉio estas nur iluzio, fantasmagorio kaj artifiko.

Teorio de la halucino 111. Kiuj ne konsentas la ekziston de la senkorpa kaj nevidebla mondo, tiuj pensas, ke ili klarigas ĉion per la vorto halucino. La difino de ĉi tiu vorto estas konata al ĉiu, nome: eraro, iluzio de iu homo, kiu kredas, ke li havas perceptojn, kiujn li efektive ne havas. La origina vorto estas la latina hallucinari (erari), kiu siavice venas de ad lucem. Sed, kiom mi scias, la scienculoj ĝis hodiaŭ ne eldiris ĝian fiziologian kaŭzon.

Se, kiel ŝajnas, ili malkaŝis ĉiujn sekretojn de la optiko kaj de la fiziologio, kial do ili ankoraŭ ne klarigis la naturon kaj la fonton de la bildoj, kiuj montriĝas al la spirito en iaj cirkonstancoj?

Ili volas klarigi ĉion laŭ la leĝoj de la materio: nu, bone; ili do, laŭ tiuj samaj leĝoj, starigu ian teorion de la halucino: ĉu bona, ĉu malbona, ĝi estus tamen ia klarigo.

112. La kaŭzon de la sonĝoj la scienco neniam eldiris; la scienco atribuas la sonĝojn al ia efiko de la imagemo, sed ĝi ne difinas la imagemon kaj ankaŭ ne, kiel ĉi tiu formas tiujn tiel klarajn kaj tiel netajn bildojn, kiuj iafoje sin montras al ni. Tio estas klarigo de unu nekonata afero per alia same nekonata: la demando restas do ĉe la sama staro. La sonĝoj, oni diras, estas rememoraĵo el la hieraŭaj zorgoj; sed eĉ se oni akceptus ĉi tiun solvon, kiu solvo ja ne estas, restus ankoraŭ ekscii, kio estas tia magia spegulo, kiu tiele konservas la stampon de la aferoj; kiel klarigi precipe tiujn vidojn de aĵoj realaj, kiujn oni neniam vidis en maldormo kaj pri kiuj oni neniam antaŭe pensis? Nur Spiritismo povis doni al ni la ŝlosilon de tiu kurioza fenomeno, kiun ni tute ne atentas ĝuste dank’al ĝia ordinareco mem, kiel ĉiujn mirindaĵojn de la Naturo, kiujn ni malŝate taŭzas.

La scienculoj konsideris la halucinon ne inda je ilia atento; ĉu reala, ĉu ne, ĝi estas tamen fenomeno, kiun la fiziologio devas kapabli klarigi, ĉar alie ĝi konfesus sian nesufiĉan kompetentecon. Se iu scienculo iam entreprenos doni de la halucino ne ian difinon, ni nin interkomprenu, sed fiziologian klarigon, ni vidos, ĉu lia teorio solvas ĉiajn okazojn; li ne prisilentu precipe la tiel ordinarajn aperojn de homoj ĉe la momento de ties morto; li diru, kial kuntrafiĝas la apero kun la morto de la homo.

Se tio estus ia unuopa fakto, oni povus alkalkuli ĝin al hazardo, sed ĝi estas tro ofta, ke oni atribuu ĝin al la hazardo, kiu ja ne faras tiajn ripetojn. Se almenaŭ la imagemon de tiu, kiu vidas aperaĵon, ekfrapus la penso, ke tiu homo estis tuj mortonta, konsentite; sed la aperanto estas plej ofte tiu homo, pri kiu oni la plej malmulte pensas: sekve la imagemo neniel partoprenas en tio. Ankoraŭ malpli kontentige oni povas klarigi per la imagemo la tute nekonatajn cirkonstancojn de ies morto.

La halucinismanoj eble diros, ke la animo (se nur ili akceptas la ekziston de ia animo) travivas momentojn de superekscitiĝo, kiam ĝiaj kapabloj estas ekzaltitaj: mi konsentas; sed kiam tio, kion ĝi vidas, estas reala, tiam ĝi jam ne estas iluzio. Se en sia ekzaltiteco la animo vidas ion forestantan, ĝi do transportiĝas tien; sed se nia animo povas transportiĝi al forestanta homo, kial do la animo mem de ĉi tiu ne povus transportiĝi al ni? En sia teorio de la halucino ili bonvolu konsideri ĉi tiujn faktojn kaj ne forgesi, ke iu teorio, kontraŭ kiu oni povas prezenti neigantajn faktojn, estas nepre malvera aŭ nekompleta.

Atendante de ili la necesan klarigon, mi nun provos eldiri kelke da ideoj en ĉi tiu rilato.

113. La faktoj pruvas, ke okazas efektivaj aperoj de Spiritoj, kiujn la spiritisma teorio perfekte klarigas kaj kiujn povas nei nur tiuj homoj, kiuj akceptas nenion ekster la organa korpo; sed, krom la efektivaj vidoj, ĉu okazas ankaŭ halucinoj laŭ la ordinara senco de ĉi tiu vorto? Ili estas eksterdubaj. Kia estas ilia fonto? La Spiritoj mem ja kondukas nin sur la ĝustan vojon, ĉar la klarigo, ŝajnas al mi, troviĝas tuta en la respondoj, donitaj al la jenaj demandoj:

– Ĉu la vidaĵoj estas ĉiam realaj? Ĉu iafoje ili ne estas efiko de halucino? Kiam, en sonĝo aŭ en alia okazo, oni vidas ekzemple la diablon aŭ aliajn neekzistantajn fantaziaĵojn, ĉu tio ne estas ia kreaĵo de la imagemo?

“Ĝi estas tia kreaĵo kelkafoje; kiam la menson frapas iaj impresaj legaĵoj aŭ rakontoj pri sorĉaĵoj, tiam oni ilin rememoras kaj kredas, ke oni vidas tion, kio ja ne ekzistas. Sed ni jam diris ankaŭ, ke la Spirito, en sia duonmateria envolvaĵo, povas preni sur sin ĉiajn formojn, por manifestiĝi. Ia mokŝercema Spirito povas do aperi kun kornoj kaj ungegoj, se tio plaĉas al li, por sin amuzi pri la homa kredemeco, tiel same, kiel bona Spirito povas montriĝi kun flugiloj kaj brilradia aspekto.”

– Ĉu oni povas rigardi kiel aperaĵojn la figurojn kaj aliajn bildojn, ofte montriĝantajn en nia duondormo aŭ simple tiam, kiam ni fermas la okulojn?

“De la momento, kiam la sentumoj malvigliĝas, la Spirito liberiĝas kaj povas vidi, malproksime aŭ proksime, tion, kion li ne povus vidi per la okuloj mem. Tiuj bildoj estas ofte vidaĵoj, sed ili povas esti ankaŭ efiko de la impresoj, kiujn la vidado de iaj objektoj postlasis en la cerbo, kiu konservas iliajn postesignojn tiel same, kiel ĝi konservas tiujn de la sonoj. Liberiĝinte, la Spirito tiam vidas en sia propra cerbo tiujn stampojn, kiuj tie fiksiĝis kvazaŭ sur dagerotipa plato. Ilia diverseco kaj konfuziteco formas strangajn kaj nedaŭrajn tutaĵojn, kiuj preskaŭ tuj disfumiĝas, malgraŭ la penoj, kiujn oni faras, por ilin reteni. Al iu simila kaŭzo oni devas atribui iajn fantaziajn aperaĵojn, kiuj estas neniel realaj kaj ofte sin prezentas dum malsaneco.”

Estas konstatite, ke la memoro estas la rezultato de la impresoj konservataj de la cerbo; sed per kia stranga fenomeno tiuj impresoj, tiel diversaj, tiel multeformaj, ne intermiksiĝas? Jen mistero nepenetrebla, sed ne pli stranga, ol tiu de la sonondoj, kiuj kruciĝas en la aero, tamen ne fariĝante malpli klare aŭdeblaj. En sana kaj bone organizita cerbo tiuj impresoj estas netaj kaj precizaj; ĉe malpli favora stato ili paliĝas kaj intermiksiĝas: el tio rezultas ilia perdo el la memoro aŭ la konfuziteco de la ideoj. Ĉi tio aspektas ankoraŭ malpli eksterordinara, se oni akceptas, kiel en la frenologio, ke al ĉiu parto, eĉ al ĉiu fibro de la cerbo, estas destinita ia speciala funkcio.

Veninte en la cerbon tra la okuloj, la vidaĵoj tie postlasas impreson, dank’al kiu oni memoras iun bildon, kvazaŭ oni havus ĝin antaŭ si; sed tio estas ĉiam nur demando de memoro, ĉar oni ĝin ne vidas. Nu, en certa stato de liberiĝo la animo rigardas en la cerbon kaj tie ĝi retrovas tiujn vidaĵojn, precipe tiujn, kiuj ĝin plej forte frapis, laŭ la naturo de la zorgoj aŭ la inklinoj de la spirito. Ĝi tiele retrovas la stampon de scenoj religiaj, diablaj, dramaj, mondaj, de la figuroj de strangaj bestoj, kiujn ĝi iam vidis en pentraĵoj aŭ eĉ en rakontoj, ĉar ja ankaŭ la rakontoj postlasas premsignojn.

La animo do vidas reale, sed ĝi vidas nur bildon, stampitan en la cerbo. En normala stato tiuj bildoj estas forpasemaj kaj efemeraj, ĉar ĉiuj partoj de la cerbo funkcias libere; dum malsaneco la cerbo ĉiam estas iom senfortiĝinta, jam ne ekzistas ekvilibro inter ĉiuj organoj: nur kelkaj konservas sian aktivecon, dum aliaj estas iel paralizitaj. El tio originas la persistado de iaj bildoj, kiujn jam ne forviŝas la zorgoj de la ekstera vivo, kiel en la normala stato. Jen la vera halucino kaj la unua kaŭzo de la fiksaj ideoj.

Kiel oni vidas, mi klarigis ĉi tiun anomalion per tre konata principo tute fiziologia, nome tiu pri la cerbaj stampoj, sed mi devis ĉiam partoprenigi en tio la animon; nu, la materialistoj ankoraŭ ne povis prezenti kontentigan solvon por ĉi tiu fenomeno, ĉar ili ne volas konsenti la ekziston de la animo; tial ili diros, ke mia klarigo estas malbona, ĉar mi levis ĝis principo ion kontestatan.

De kiu ĝi estas kontestata? De ili, sed akceptita de la grandega plimulto de la homoj, de kiam homoj ekzistas sur la Tero; la neado de kelkaj ne povas fari leĝon.

Ĉu mia klarigo estas bona? Mi donas ĝin laŭ ĝia ebla valoro manke de alia kaj, se oni preferas, oni povas ĝin preni kiel nuran hipotezon en atendo de io pli bona. Ĉu tia, kia ĝi estas, ĝi donas pravon de ekzisto al ĉiaj okazoj de tia vidado? Certe ne; tamen mi spite invitas ĉiujn fiziologojn prezenti eĉ unu solan, kiu laŭ ilia ekskluziva vidpunkto solvus ilin ĉiujn, ĉar, dirinte siajn ritajn vortojn “superekscitiĝo” kaj “ekzaltiteco”, ili ja diris nenion. Sekve, se ĉiuj teorioj de la halucino estas nesufiĉaj, por klarigi ĉiujn faktojn, ekzistas do io alia ol la halucino mem. Mia teorio estus malvera, se mi aplikus ĝin al ĉiaj okazoj de vidado, ĉar kelkaj ĝin kontraŭdiras; se limigita al iuj efikoj, ĝi povas esti ĝusta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.