La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XI: PRI LA SEMATOLOGIO KAJ LA TIPTOLOGIO

Lingvo de la signoj kaj de la frapoj. Alfabeta tiptologio

139. La unuaj inteligentaj manifestiĝoj okazis per frapoj, t. e. per la “tiptologio”. Ĉi tiu primitiva rimedo, kiu suferis de la infanaĝo de la arto, donadis nur tre limitan helpon; ĉe la komunikaĵoj la respondoj estis simplaj unusilabaj vortoj, nome “jes” aŭ “ne”, laŭ konvencia nombro da frapoj. Oni poste plibonigis ĝin, kiel mi diris.

La frapoj fariĝas en du manieroj, per specialaj mediumoj; por ĉi tiu plenumado estas ordinare necesa certa kapableco por fizikaj manifestiĝoj. La unua maniero, kiu povus esti nomata baskula tiptologio, konsistas en la moviĝo de la tablo, kiu leviĝas ĉe unu flanko kaj poste falas returne, frapante la plankon per unu piedo.

Sufiĉas pro tio, ke la mediumo metu la manojn sur la randon de la tablo; se li deziras konversacii kun iu difinita Spirito, estas necese elvoki ĉi tiun; se ne, manifestiĝas tiu, kiu venis la unua, aŭ kiu kutimas aperi.

Per la interkonsento, ke ekzemple unu frapo signifas jes kaj du frapoj ne, aŭ inverse, tute egale, oni direktas al la Spirito la deziratajn demandojn; ni vidos poste, de kiaj demandoj estas saĝe sin deteni. La malbonaĵo kuŝas en la mallongeco de la respondoj kaj en la malfacileco formuli tian demandon, kiu kuntrenos “jes” aŭ “ne”. Ekzemple, se oni demandus la Spiriton: “Kion vi deziras?”, li povus respondi nur per frazo; oni devas do demandi:

“Ĉu vi deziras tian aferon?” “Ne.” “Ĉu tian alian?”

“Jes.” Kaj tiel plu.

140. Estas rimarkinde, ke ĉe la praktikado de ĉi
tiu rimedo la Spirito aldonas al la frapoj ian mimikon, t. e. li esprimas la energion de la jesado aŭ de la neado per la forteco de la frapoj. Li esprimas ankaŭ la karakteron de la sentoj, kiuj lin instigas: malmoderecon per la krudeco de la movoj; koleron kaj senpaciencon, per ripetata forta frapado, kiel homo, ekscitite frapanta per la piedo, kaj iafoje li ĵetas teren la tablon. Se li estas bonanima kaj ĝentila, li ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la seanco klinas la tablon, kvazaŭ salutante la ĉeestantojn. Se li volas sin turni aparte al iu el tiu rondo, li direktas al tiu la tablon dolĉe aŭ malmilde, laŭ tio, ĉu li deziras elmontri al tiu korinklinon aŭ antipation.

Tio estas, ĝustadire, la sematologio, aŭ signolingvo, kiel la tiptologio estas la fraplingvo. Jen rimarkinda ekzemplo de la spontanea praktikado de la sematologio.

Unu tagon, en sia salono, kie pluraj homoj sin okupis pri manifestiĝoj de Spiritoj, iu mia konato ricevis de mi leteron. Dum li ĝin legis, la tableto, uzata en la eksperimentoj, subite kuris apud lin. Fininte la legadon de la letero, li iris al la alia fino de la salono, por meti la leteron sur tablon, tie starantan; la tableto sekvis lin kaj direktiĝis al la tablo, kie nun kuŝis la letero. Miregante tiun koincidon, li ekpensis, ke ekzistas ia rilato inter tiu movado kaj la letero; li demandis la Spiriton kaj ĉi tiu respondis, ke li estas unu el miaj familiaraj Spiritoj. Informite de la sinjoro pri tiu okazaĵo, mi miavice petis tiun Spiriton eldiri la motivon de la vizito, kiun li faris al la sinjoro; li respondis: “Estas nature ke mi vizitas viajn konatojn, por ke, ĉe okazo, mi povu doni al vi, kiel ankaŭ al ili, la necesajn avizojn”.

Estas do evidente, ke la Spirito volis turni sur sin la atenton de tiu sinjoro kaj serĉis al si oportunan okazon, por sciigi al tiu, ke li tie estas. Mutulo ne pli bone estus al si helpinta.

141. Ne longe daŭris, kaj la tiptologio perfektiĝis kaj pliriĉiĝis per pli efika komunikrimedo, nome la alfabeta tiptologio, kiu konsistas en tio, ke oni signigas la literojn de la alfateto per frapoj; oni tiam povis ricevi vortojn, frazojn, eĉ tutajn paroladojn. Laŭ tiu metodo la tablo frapas tiom da fojoj, kiom necese por ĉiu litero, t. e. unu frapo signifas a, du signifas b, k. t. p.: dum tio iu skribas la literojn, laŭgrade kiel ili estas signataj.

La Spirito sentigas, ke li finis sian laboron, uzante ian interkonsentitan signalon.

Kiel oni vidas, ĉi tiu procedo estas tre malrapida kaj postulas tro multe da tempo por iom longaj komunikaĵoj; tamen kelkaj homoj estis sufiĉe paciencaj kaj uzis ĝin, ricevante plurpaĝajn diktatojn; sed la praktiko kondukis al la elpenso de mallongigaj rimedoj, kiuj ebligis pli grandan rapidecon. Tiu plej uzata konsistas en tio, ke oni tenas antaŭ si tutan alfabeton kaj la serion de la ciferoj. Dum la mediumo sidas ĉe la tablo, alia homo sinsekve montras al la literoj, se temas pri iu vorto, aŭ al la ciferoj, se pri iu nombro. Kiam oni venas al la koncerna litero, la tablo frapas mem kaj oni skribas tiun literon; poste oni rekomencas la procedon por la dua, la tria k. t. p. Se oni eraris pri iu litero, la Spirito avertas per pluraj frapoj aŭ per movo de la tablo, kaj oni rekomencas. Per la praktikado oni atingas grandan rapidecon; sed oni ŝparas multe da tempo, precipe konjektante la finon de iu komencita vorto, kiun konigas la senco de la frazo; se oni estas en dubo, oni demandas la Spiriton, ĉu ja tian vorton li volis dikti, kaj li respondas “jes” aŭ “ne”.

142. Ĉiujn efikojn, kiujn mi ĵus pritraktis, oni povas ricevi en ankoraŭ pli simpla maniero, nome per frapoj, kiuj aŭdiĝas en la ligno mem de la tablo, sen ia movado, procedo, kiun mi jam priskribis en la ĉapitro pri la fizikaj manifestiĝoj, § 64: tio estas la interna tiptologio. Ne ĉiuj mediumoj taŭgas por ĉi tiu maniero de komunikado; kelkaj ricevas la frapojn nur per la baskulado; tamen per ekzerciĝado la plimulto el ili fine sukcesos.

Ĉi tiu maniero havas la duoblan plibonecon, ke ĝi estas pli rapida kaj malpli facile allasas suspekton, ol la baskulado, kiun oni povas atribui al vola premo.

Estas vero, ke ankaŭ la internaj frapoj povas esti imitataj per trompemaj mediumoj. La plej bonaj aferoj povas esti falsataj, kio tamen neniel atestas kontraŭ ili.

(Vd. en la fino de ĉi tiu verko la ĉapitron titolitan: Trompoj kaj artifikoj – Ĉarlatanismo kaj ĵonglado.)

Kiaj ajn la plibonigoj, kiujn oni sukcesi fari en ĉi tiu procedo, ĝi neniel povas atingi la rapidecon kaj facilecon de la skribado, kaj tial hodiaŭ oni ĝin tre malmulte uzas; ĝi tamen estas kelkafoje tre interesa rilate la fenomenon mem, precipe por la novuloj, kaj antaŭ ĉio havas la meriton nerefuteble pruvi la absolutan sendependecon de la pensado de la mediumo. En ĉi tiu maniero oni ofte ricevas tiel neatenditajn, tiel ĝustatempe trafajn respondojn, ke estus necesa klare difinita antaŭjuĝo, por ke oni ne cedu antaŭ la evidenteco; cetere, kvankam ĝi estas por multaj forta motivo por konvinkiĝo, tamen per ĉi tiu rimedo, kiel per la ceteraj, la Spiritoj ne volontas servi al la kapricoj de sciemuloj, kiuj volas ilin elprovi per malkonvenaj demandoj.

143. Por pli bone garantii la sendependecon de la penso de la mediumo, oni elpensis diversajn instrumentojn similajn al ciferplatoj, sed sur kiuj oni skribas la literojn, laŭ la maniero de la elektraj telegrafoj. Movebla nadlo, kiun la influo de la mediumo movas per drato kaj rulbloko, montras sur la literojn. Tiajn instrumentojn mi konas nur per la desegnaĵoj kaj priskriboj, publikigitaj en Ameriko, tial mi povas doni pri ilia indo nenian opinion; tamen mi pensas, ke ilia komplikiteco mem estas maloportunaĵo; ke la sendependecon de la mediumo tute bone atestas la internaj frapoj, kaj ke ankoraŭ pli bone, ol ĉiaj materiaj rimedoj, konfirmas ĝin la neantaŭvidita flanko de la respondoj. Krom tio, la nekredemuloj, ĉiam inklinaj vidi ĉie artifikojn kaj aranĝojn, ankoraŭ pli volontas supozi ties ekziston en ia speciala mekanismo, ol en la unue renkontita tablo sen ia akcesoraĵo.

144. Aparato pli simpla, sed kiun la trompistoj povas misuzi, kiel ni vidos en la ĉapitro pri la trompoj, estas tiu, kiun mi nomas Girardin’a tablo, memore de la uzado, kiun el ĝi faris la edzino de S-ro Emilo Girardin ĉe la multenombraj komunikaĵoj, kiujn ŝi ricevadis kiel mediumino; ĉar S-ino Girardin, kvankam sprita virino, havis la malfortan flankon kredi la Spiritojn kaj iliajn manifestiĝojn. Tiu aparato konsistas el movebla plataĵo de tableto, de tridek ĝis kvardek centimetroj en la diametro, libere kaj facile turniĝanta ĉirkaŭ sia akso simile al ruleto. Sur ĝia supraĵo, ĉe la cirkonferenco, estas strekitaj, kiel sur ciferplato, la literoj, la ciferoj kaj la vortoj jes kaj ne. En la centro troviĝas fiksa nadlo.

La mediumo apogas siajn fingrojn sur la rando de la tableto, kaj tiam la plataĵo turniĝas kaj haltas, kiam la dezirita litero troviĝas sub la nadlo. Oni notas la montritajn literojn kaj tiel oni tre rapide kunmetas vortojn kaj frazojn.

Estas rimarkinde, ke la plataĵo ne glitas sub la fingroj de la mediumo; tenante sin apogitaj sur ĝi, la fingroj sekvas ĝian movadon. Eble al iu potenca mediumo povus prosperi sendependa movado; mi kredas ĝin ebla, sed mi ĝin neniam ĉeestis. Se la eksperimento povus esti farata en ĉi tiu maniero, ĝi estus multege pli konkludiga, ĉar ĝi forigus ĉiun eblon de artifiko.

145. Restas al mi nuligi tre disvastiĝintan eraron, nome tion, intermiksi ĉiujn Spiritojn, kiuj komunikiĝas per frapoj, kun la frapantaj Spiritoj. La tiptologio estas komunikrimedo, kiel ĉia alia, kaj ne malpli inda je la Superaj Spiritoj, ol la skribado aŭ la parolo. Ĉiuj Spiritoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj, povas do uzi ĝin tute same, kiel la ceterajn manierojn. Kio karakterizas la Superajn Spiritojn, tio estas la nobleco de la penso, sed ne la ilo, kiun ili uzas, por ĝin konigi. Sendube ili preferas la plej oportunajn rimedojn kaj precipe tiujn plej rapidajn; sed manke de krajono kaj papero ili ne sentas skrupulon uzi la ordinaran parolantan tablon, kaj tion pruvas la ricevo, per ĝi, de la plej superbelaj diktaĵoj.

Ĉi tiun procedon mi do ne uzas mem ne tial, ĉar mi konsiderus ĝin malŝatinda, sed ja nur tial, ke, kiel fenomeno, ĝi jam instruis min pri ĉio, kion mi povus scii, ke do ĝi povus nenion aldoni al miaj konvinkoj kaj ke la longeco de la komunikaĵoj, kiujn ni ricevas, postulas rapidecon, kiun la tiptologio ne povas kontentigi.

Ne ĉiuj Spiritoj, kiuj manifestiĝas per frapoj, estas do ĝustadiraj “frapantaj” Spiritoj; ĉi tiu kvalitigo devas
esti rezervata por tiuj, kiujn oni povas nomi “profesiaj frapantoj”, kaj kiuj, en ĉi tiu maniero, plezuras ĉe petolaĵoj, por amuzi aŭ per sia tedado inciti iujn personojn.

De ili oni povas atendi kelkafoje spritajn diraĵojn, sed neniam profundajn parolojn; estus do perdo de tempo direkti al ili demandojn kun iagrada graveco naturscienca aŭ filozofia. Pro sia senklereco kaj malsupereco ili tute prave ricevis de aliaj Spiritoj la alnomon histrionoj aŭ foiraj ĵonglistoj de la mondo de la Spiritoj. Mi aldiru, ke ili ofte ne nur agadas, dependante de neniu, sed ankaŭ estas iloj, kiujn uzas la Superaj Spiritoj, kiam ĉi tiuj volas okazigi materiajn efikojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.