La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III: PRI LA INTELIGENTAJ MANIFESTIĜOJ

65. En tio, kion ni ĵus vidis, nenio efektive elmontras la kunagadon de ia kaŝita potenco; tiujn efikojn oni povus tre bone klarigi per la agado de ia magneta aŭ elektra fluo, aŭ, ankaŭ, de ia alia fluidaĵo. Tio estis ja la unua solvo, kiu estis donita pri tiuj fenomenoj, kaj kiu povis prave esti rigardata kiel tre logika. Ĝi nediskuteble estus venkinta ĉiujn ceterajn, se ne estus okazintaj aliaj faktoj, kiuj pruvis ĝian nesufiĉecon; tiuj faktoj estas la montroj de inteligenteco, kiujn ili donis; nu, ĉar ĉiu inteligenta efiko devas havi ian inteligentan kaŭzon, tial fariĝis evidente, ke, eĉ se oni konsentus, ke la elektro aŭ ia alia fluidaĵo tie agas, alia kaŭzo tamen tien enmiksiĝas. Kio ĝi estas? kio estas tiu inteligento?

Tion malkaŝis la pluaj observoj.

66. Por ke iu manifestiĝo estu inteligenta, ne estas necese, ke ĝi estu elokventa, sprita aŭ klera; sufiĉas, se ĝi elmontras liberan kaj memvolan agadon, kiu esprimas ian intencon aŭ respondas ian penson. Sen ia dubo, kiam oni vidas ventoflagon agitatan de la vento, tiam oni estas tute certa, ke ĝi obeas simplan mekanikan impulson; sed se oni konstatus en ĝiaj movoj intencajn signojn, se ĝi turniĝus jen dekstren, jen maldekstren, foje rapide, foje malrapide laŭ komando, tiam oni ja devus konfesi, ne ke la ventoflago estas inteligenta, sed ke ĝi obeas ian inteligenton. Tio sama estis kun la tablo.

67. Ni vidis, ke la tablo moviĝas, leviĝas, frapadas sub la influo de unu aŭ pluraj mediumoj. La unue PRI LA INTELIGENTAJ MANIFESTIĜOJ 75 observita inteligenta efiko estis, ke tiuj movoj obeadis ordonon; fakte, sen translokiĝo, la tablo alterne leviĝadis, tenante sin sur la elektita piedo; poste, falante, ĝi frapadis sur la plankon per difinita nombro da frapoj, respondante iun demandon. Ĉe aliaj okazoj, sen ies kontakto, ĝi tute sola trakuradis la ĉambron, dekstren aŭ maldekstren, antaŭen aŭ malantaŭen, farante diversajn movojn laŭ la ordono de la ĉeestantoj. Memkompreneble mi flanken metas ĉian supozon pri ia artifiko kaj konsentas la perfektan lojalecon de la kunsidantoj, certigitan de ilia honesteco kaj absoluta neprofitemeco. Mi poste pritraktos la trompojn, kontraŭ kiuj estas prudente sin gardi.

68. Per frapoj kaj precipe per internaj kraketoj, pri kiuj mi ĵus parolis, oni ricevas ankoraŭ pli inteligentajn efikojn; tiaj estas: imitado de la diversaj rulbruoj de la tamburo, bataleto per vica aŭ plotona pafado, kanonado; ankaŭ grincado de segilo, martelfrapoj, ritmo de diversaj arioj k. a. Tio estis, kiel mi ja komprenas, vasta kampo por esplorado. Oni ekpensis, ke, ĉar en tio troviĝas ia kaŝita inteligento, ĝi tial nepre povis respondi demandojn, kaj ĝi efektive respondis “jes” aŭ “ne” per antaŭkonsentita nombro da frapoj. Ĉar tiuj respondoj estis tro bagatelaj, tial oni ekhavis la ideon, ke la tablo signigu per frapoj la diversajn literojn, tiamaniere kunmetante vortojn kaj frazojn.

69. Ĉi tiuj faktoj, laŭplaĉe refojigataj de miloj da homoj kaj en ĉiuj landoj, povis allasi nenian dubon pri la inteligenta naturo de la manifestiĝoj. Tiam ekaperis nova sistemo, laŭ kiu tiu inteligento estus ne alia, ol tiu de la mediumo, de la eldemandanto aŭ eĉ de la ĉeestantoj.

Malfacile estis klarigi, kiel tiu inteligento povas agi sur la tablon kaj sin esprimi per frapoj; ĉe la konstato, ke ne la mediumo frapas, tion do probable faras la pensado; nu, frapado de la pensado estus fenomeno ankoraŭ pli miregiga ol ĉiuj, kiujn oni vidis. Ne longe daŭris, kaj la sperto pruvis ne akceptebla tiun opinion. Fakte, la respondoj tre ofte kontraŭis formale la penson de la ĉeestantoj, troviĝis ekster la inteligenteco de la mediumo, kaj eĉ estis donataj en lingvoj, nekonataj al li, aŭ rilatantaj al faktoj, kiujn neniu el la kunsidantoj konis. La ekzemploj estas tiel multenombraj, ke estas preskaŭ ne eble, ke ilin ofte ne ĉeestis ĉiu ajn, kiu eĉ malmulte sin okupis pri komunikiĝoj de Spiritoj.

Mi nun citos unu solan, kiun rakontis al mi vidinto.

70. Sur ŝipo de la franca imperia mararmeo, en krozado sur la maroj de Ĉinujo, ĉiujn, de la ŝipanoj ĝis la staboficiroj, okupis la penso paroligi tablojn. Oni ekhavis la ideon elvoki la Spiriton de leŭtenanto, kiu iam servis sur tiu sama ŝipo kaj kiu mortis antaŭ du jaroj.

Li ja venis, kaj post diversaj komunikaĵoj, kiuj mirigis ĉiujn, li diris per frapoj jenon: “Mi tre petas vin pagi al la ŝipestro la sumon de ... (li diris tiun sumon), kiun mi ŝuldas al li kaj pri kiu mi bedaŭras, ke mi ne povis pagi ĝin, antaŭ ol morti.” Neniu konis tiun fakton; la ŝipestro mem estis forgesinta tiun ŝuldon, cetere tre malgrandan, sed, traserĉante siajn kontojn, li tie trovis noton pri tiu ŝuldo de la leŭtenanto, kun cifero tute egala al tiu nomita. Mi demandas: de kies penso tiu sciigo povis esti la rebildiĝo?

71. Oni plibonigis la arton ricevi komunikaĵojn per alfabetaj frapoj, sed tiu rimedo ĉiam ankoraŭ postuladis multe da tempo; oni tamen ricevis kelkajn iom longajn kaj ankaŭ interesajn sciigojn pri la mondo de la Spiritoj. Ĉi tiuj konsilis aliajn rimedojn, kaj al ili oni ja ŝuldas la procedon de la skribaj komunikaĵoj.

La unuajn tiajn komunikaĵojn oni ricevis almetante krajonon al la piedo de malpeza tablo, staranta sur folio da papero. Ekmoviĝinte per la influo de mediumo, la tablo komencis streki literojn, poste vortojn kaj frazojn.

Iom post iom oni plisimpligis ĉi tiun procedon per tabletoj de la grandeco de la mano, faritaj speciale por tiu celo; poste oni ekuzis korbojn, kartonkestojn kaj fine simplajn tabuletojn. La skribado fariĝis tiel flue, tiel rapide kaj tiel facile, kiel per la mano. Oni poste konstatis, ke ĉiuj ĉi objektoj, en la fino, estis nuraj akcesoraĵoj, efektivaj krajoningoj, kiujn oni tute ne bezonis, ĉar la krajonon la mediumo mem povis teni. Devigata al pretervola moviĝado, la mano skribadis sub la impulso de la Spirito, sen la volo kaj sen la pensado de la mediumo. De tiam la komunikaĵoj el la transmondo fariĝis senlimaj tiel same, kiel la ordinara korespondado inter vivantoj.

Mi ankoraŭ pritraktos tiujn diversajn rimedojn, por ilin pli detale klarigi; mi ilin nur skizis en ĝeneralaj trajtoj, por montri la sinsekvon de la faktoj, kiuj kondukis la homon al la konstato, ke en tiuj fenomenoj partoprenas kaŝitaj inteligentoj aŭ, alivorte, Spiritoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.