La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXV: PRI LA ELVOKOJ

Ĝeneralaj konsideradoj. Spiritoj, kiujn oni povas elvoki. Maniero de parolado al la Spiritoj. Utileco de la apartaj elvokoj. Demandoj pri la elvokoj. Elvokoj de bestoj. Elvokoj de vivantoj. Homa telegrafio. Ĝeneralaj konsideradoj

Ĝeneralaj konsideraĵoj

269. La Spiritoj povas komunikiĝi propravole aŭ kontentigante nian peton, t. e. per elvoko. Kelkaj homoj pensas, ke oni devas sin deteni elvoki tian aŭ tian Spiriton kaj ke estas preferinde atendi tiun, kiu ja volas komunikiĝi. Ili sin bazas sur tiu opinio, ke, vokante unu difinitan Spiriton, oni ne estas certa, ke tiu, kiu sin prezentas, estas li mem, dum tiu, veninta memvole, je sia propra impulso, pli bone pruvas sian identecon, ĉar li tiamaniere esprimas sian deziron konversacii kun ni. Laŭ mia opinio ĉi tio estas eraro: unue, ĉar apud ni ĉiam staras Spiritoj, plej ofte malaltklasaj, kiuj nenion alian volas, ol komunikiĝi; due, kaj el ĉi tiu lasta motivo mem, ne voki iun difinitan Spiriton estas malfermi la pordon al ĉiuj, kiuj volos eniri. En kunsido, doni la parolon al neniu estas permesi ĝin al ĉiu ajn, kaj oni scias, kio el tio rezultas. La rekta alvoko al iu difinita Spirito estas ia ligilo inter li kaj ni: ni elvokas lin pro nia deziro kaj tiel ni starigas ian baron al la enŝoviĝemuloj. Sen ia rekta elvoko iu Spirito ofte havas nenian motivon, por veni al ni, escepte se li estas nia familiara Spirito.

Ĉiu el ĉi tiuj du kondutoj havas siajn preferindajn flankojn, kaj malbone estus nur tute forigi unu el ili.

La spontaneaj komunikiĝoj portas nenian malutilon, kiam oni mastras la Spiritojn kaj estas certa, ke oni ne lasas la malicajn superregi; se ne tiel, estas ofte utile atendi la bonvolon de tiuj, kiuj deziras manifestiĝi, ĉar ilia penso suferas nenian ĝenon kaj tiam oni povas ricevi mirindajn parolojn, dum la Spirito, kiun oni elvokas, eble ne estas preta paroli aŭ kapabla paroli laŭdezire. La skrupula ekzameno, kiun mi konsilis, estas cetere garantio kontraŭ malbonaj komunikiĝoj. En la regulaj kunsidoj, precipe en tiuj, en kiuj oni faras kontinuan laboron, ĉiam ĉeestas kutimaj Spiritoj, kiuj tie staras nevokite, ĉar dank’al la reguleco mem de la seancoj ili estas avizitaj.

Tiam ili ofte prenas mem la parolon, por pritrakti ian temon, elvolvi iun proponon aŭ rekomendi tion, kion oni devas fari: oni ilin facile rekonas, ĉu laŭ la formo de ilia parolo, kiu estas ĉiam sama, ĉu laŭ ilia skribo, ĉu laŭ iuj kutimoj propraj al ili.

270. Dezirante komunikiĝi kun iu difinita Spirito, oni nepre devas elvoki lin (§ 203). Se li povas veni, oni ordinare ricevas kiel respondon: Mi , aŭ: Jen mi, aŭ ankaŭ:

Kion vi volas de mi? Iafoje li rekte ekpritraktas la temon, anticipe respondante la demandojn, kiujn oni intencis fari al li.

Kiam iu Spirito estas elvokita la unuan fojon, estas konsilinde lin iom precize nomi. En la demandoj, farataj al li, oni sin detenu de sekaj kaj ordonaj formoj, kiuj estus por li motivo de foriro. Tiuj formoj devas esti karesaj aŭ respektaj, laŭ la Spirito, kaj ĉiaokaze elmontri bonvolemon de la elvokinto.

271. Oni ofte miras la pretecon, kun kiu sin prezentas iu elvokita Spirito, eĉ je la una fojo, kvazaŭ li estis avizita; tiel estas efektive tiam, kiam oni de antaŭe fikse pensas pri lia elvoko. Tiu penso estas ia anticipa elvoko, kaj ĉar apud ni ĉiam staras niaj familiaraj Spiritoj, kiuj identiĝas kun nia penso, tial ili preparas la vojon en tia maniero, ke, se nenio malhelpas, la Spirito, kiun oni volas voki, jam tie staras. Se ne tiel fariĝas, la familiara Spirito de la mediumo aŭ tiu de la demandonto aŭ tiu de unu el la kutimaj kunsidantoj lin venigas kaj por tio ne multe da tempo estas necesa. Se la elvokita Spirito ne povas veni tuj, la kuriero (la idolanoj dirus Merkuro) difinas limtempon, iafoje de kvin minutoj, kvaronhoro, unu horo, eĉ kelke da tagoj. Kiam la kuriero alvenis, li diras: Li estas ĉi tie, kaj tiam oni povas komenci fari la demandojn, kiujn oni volas adresi al li.

La kuriero ne ĉiam estas necesa peranto, ĉar la Spirito povas aŭdi rekte la voĉon de la elvokanto, kiel dirite en la § 282, demando V, pri la maniero de transsendo de la penso.

Dirante, ke oni faru elvokon en la nomo de Dio, mi intencas diri, ke mian rekomendon oni devas preni serioze, sed ne ventanime; tiuj, kiuj en ĝi vidus nenion krom ia senkonsekvenca formulo, farus plej bone detenante sin de tiela elvoko.

272. La elvokoj ofte prezentas al la mediumoj pli grandajn malfacilaĵojn, ol la spontaneaj diktatoj, precipe tiam, kiam oni deziras ekhavi precizajn respondojn al detalaj demandoj. Por tio estas necesaj specialaj mediumoj, samtempe flekseblaj kaj pozitivaj, kaj oni vidis (§ 193), ke ĉi tiuj lastaj estas tre malmultaj, ĉar, kiel mi diris, la fluidaĵaj rilatoj ne ĉiam tuj fariĝas kun la unue veninta Spirito. Tial estas utile, ke la mediumoj sin donu al detalaj elvokoj, nur certiĝinte pri la disvolviteco de sia kapableco kaj pri la naturo de la Spiritoj, kiuj ilin protektas, ĉar per mediumoj, malbone influataj, la elvokoj povas havi nenian aŭtentikecon.

273. La mediumoj ordinare estas multe pli serĉataj por elvokoj kun privata intereso, ol por komunikiĝoj kun intereso ĝenerala; ĉi tio estas komprenebla pro la ja natura deziro, kiun ĉiu havas, konversacii kun siaj karuloj.

Mi pensas, ke en ĉi tiu rilato mi devas fari al la mediumoj kelke da gravaj rekomendoj. Unue, konsenti tiun deziron nur singarde antaŭ personoj, pri kies sincereco ili ne estas tute konvinkitaj, kaj vigli kontraŭ retoj, kiujn malbonintencaj homoj povus teksi, por ilin enkapti.

Due, sub nenia preteksto volonti fari elvokon, se ili vidas, ke la peto celas la kontentigon de scivolo kaj intereso, sed ne seriozan intencon de la elvokanto; rifuzi fari ĉian demandon senutilan aŭ ne apartenantan al la kadro de tiuj, kiujn oni racie povas fari al la Spiritoj.

La demandoj devas esti formulataj klare, precize kaj sen kaŝita penso, se nur oni volas kategoriajn respondojn.

Estas do necese forpuŝi ĉiujn, kiuj havas insidan karakteron, ĉar oni scias, ke al la Spiritoj ne plaĉas tiuj, kies celo estas ilin provi; insisti pri tiaj demandoj estas voli esti trompata. La elvokinto devas iri al la celo senhezite kaj malkaŝe, sen artifikoj kaj deturniĝoj; se li timas klarigi sian penson, li preferinde sin detenu de ĉia demando.

Estas ankaŭ konsilinde fari nur tre prudente elvokojn en la foresto de la personoj, kiuj ilin petis, kaj ofte estas preferinde ilin tute ne fari, ĉar nur tiuj personoj kapablas kontroli la respondojn, juĝi pri la identeco, elmovi klarigojn, se oportune, kaj elmeti incidentajn demandojn, naskitajn de la cirkonstancoj. Krom tio, la ĉeesto de tiuj personoj estas ia ligilo, kiu altiras la Spiriton, ofte ne inklinan komunikiĝi kun nekonatoj, por kiuj li havas nenian simpation. Unuvorte, la mediumo devas eviti ĉion, kio povus turni lin en konsultiston, kio, en la okuloj de multaj homo j, estas sinonimo de antaŭdiristo de la destino.

Spiritoj, kiujn oni povas elvoki

274. Oni povas elvoki ĉiajn Spiritojn, al kiu ajn ŝtupo de la hierarkio ili apartenas: kiel la bonajn, tiel la malicajn; tiujn, kiuj forlasis la Teron antaŭ nelonge, kiel ankaŭ tiujn, kiuj faris sian migradon en plej malproksima tempo; kiel homojn klerajn, tiel la plej senfamajn; niajn parencojn, niajn amikojn, kiel ankaŭ tiujn, por kiuj ni estas indiferentaj; sed tio ne signifas, ke ili ĉiam volus aŭ povus kontentigi ian elvokon; ne parolante pri ilia propra volo aŭ pri la permeso, kiun ia supera potenco ne donis al ili, povas okazi, ke ili ne havas la eblon tion fari pro motivoj, pri kiuj ne ĉiam estas al ni konsentite, ilin penetri. Mi volas diri, ke ne ekzistas absoluta neebleco, kiu kontraŭus la komunikiĝojn, escepte de tio, pri kio mi tuj parolos. La baroj, kiuj povas malhelpi iun Spiriton manifestiĝi, estas preskaŭ ĉiam individuaj kaj ofte originas el la cirkonstancoj.

275. El la kaŭzoj, kiuj povas malhelpi la manifestiĝon de iu Spirito, unuj estas al li personaj kaj aliaj eksterpersonaj. Inter la unuaj oni loku liajn okupojn aŭ la misiojn, kiujn li plenumas kaj de kiuj li ne povas detiriĝi, por cedi al niaj deziroj; en ĉi tiu okazo lia vizito estas nur prokrastita.

Oni devas konsideri ankaŭ lian propran situacion.

Kvankam la reenkarniĝo ne estas absoluta baro, ĝi tamen povas esti malhelpo ĉe iuj momentoj, precipe tiam, se la enkarniĝo fariĝis en malsuperaj mondoj kaj se la Spirito mem estas malmulte elmateriiĝinta. En la superaj mondoj, kie la ligiloj de la Spirito kun la materio estas tre malfortikaj, la manifestiĝo estas preskaŭ tiel facila, kiel en la vaganta stato, kaj ĉiaokaze pli facila, ol en tiuj, kie la korpa materio estas pli kompakta.

La eksterpersonaj kaŭzoj kuŝas precipe en la naturo de la mediumo, en tiu de la elvokanto, en la medio, kie la elvoko estas farata, kaj fine en la trafota celo.

Iuj mediumoj ricevas komunikaĵojn plej precipe de siaj familiaraj Spiritoj, kiuj povas esti pli aŭ malpli altrangaj; aliaj taŭgas kiel perantoj de ĉiaj Spiritoj; tio dependas de la simpatio aŭ antipatio, de la altiro aŭ repuŝo de la persona Spirito de la mediumo rilate al la libera Spirito, kiu povas preni lin kiel sian interpretanton plezure aŭ naŭze. Tio dependas ankaŭ, flanken metante la intimajn ecojn de la mediumo, de la grado da disvolviĝo de la mediumeco. La Spiritoj venas pli volonte, kaj precipe pli vaste esprimas sian penson, al tia mediumo, kiu antaŭmetas al li nenian materialan baron. Cetere, en egalaj moralaj kondiĉoj, ju pli facile iu mediumo skribas aŭ parolas, des pli ĝeneraliĝas liaj rilatoj kun la mondo de la Spiritoj.

276. Oni prenu en kalkulon ankaŭ la facilecon, kiun devas havigi la kutimo komunikiĝi kun tia aŭ tia Spirito; kun la tempo la libera Spirito identiĝas kun tiu de la mediumo kaj ankaŭ kun tiu de la vokanto. Flanken metante la demandon pri simpatio, ekestas inter ili fluidaĵaj rilatoj, kiuj faras la komunikiĝojn pli tujaj. Tial unu sola intervidiĝo ne ĉiam estas tiel kontentiga, kiel dezirinde, kaj la Spiritoj mem ofte petas ankoraŭ unu elvokon. Spirito, kutime venanta, troviĝas tie kvazaŭ en sia domo; li familiariĝis kun siaj aŭdantoj kaj interpretantoj; li parolas kaj agadas pli libere.

277. Resume, el tio, kion mi ĵus diris, rezultas jeno: la kapablo elvoki ĉian ajn Spiriton ne kuntrenas por tiu Spirito la devon troviĝi al nia dispono; li povas veni ĉe unu momento kaj ne ĉe alia, per tia mediumo aŭ tia elvokanto, kiu plaĉas al li, sed ne per alia; li povas diri tion, kion li volas, ne povante esti devigata diri tion, kion li ne povas; li povas foriri ĉiam, kiam li ĝin trovas oportuna; fine, el kaŭzoj, dependantaj, aŭ ne, de lia volo, konstante veninte dum kelka tempo, li povas subite ĉesigi siajn vizitojn.

Pro ĉiuj ĉi kaŭzoj, kiam oni deziras voki ian novan

Spiriton, oni devas demandi sian gvidanton-protektanton, ĉu tia elvoko estas farebla; en la okazo, se ĝi estas ne farebla, li plej ofte sciigas la kaŭzojn, kaj tiam oni senutile insistus.

278. Grava demando ĉi tie elmoviĝas, nome scii, ĉu estas aŭ ne estas malbone elvoki malicajn Spiritojn. Ĉi tio dependas de la celo, al kiu oni strebas, kaj de la aŭtoritato, kiun oni povas havi super ili. La malbonaĵo estas nenia, kiam oni vokas ilin por celo serioza, instrua kaj por ilin korekti; kontraŭe, ĝi estas tre granda, se el nura scivolo aŭ amuzo, aŭ se oni sin metas sub ilian ŝuon, petante de ili ian servon. La bonaj Spiritoj, en ĉi tiu okazo, ja povas doni al ili sian konsenton plenumi tion, kion oni petas de tiuj Spiritoj, sed poste severe punos la trobravulon, kiu kuraĝis voki ties helpon kaj kredi pli je ties potenco, ol je Dio. Oni vane promesus al si estonte fari bonan uzon el tiu helpo kaj maldungi la servanton post lia servo; tiu servo mem, kiun oni petis, kia ajn malgranda, estas efektiva interligo kun la malica Spirito, kaj ĉi tiu ne facile delasas sian kaptiton. (Vd. § 212.)

279. Aŭtoritaton super la malsuperaj Spiritoj havas nur la morala supereco. La malicaj Spiritoj sentas, ke la virtuloj ilin mastras; kontraŭ iu, kiu kontraŭmetas al ili nur la forton de sia volo, ian brutalan forton, ili luktas kaj ofte estas la venkintoj. Al homo, kiu penis trudi obeon al ribelema Spirito nur per sia volo, la Spirito respondis: Lasu min en paco, vi kun viaj afektaĵoj de bravaĉulo, vi, kiu ne valoras pli ol mi; be, ŝtelisto, kiu predikus moralon al alia ŝtelisto...

Oni miras, ke la nomo de Dio, alvokita kontraŭ ili, nenion helpas; la kaŭzon de ĉi tiu fakto sciigis Sankta Ludoviko per la sekvanta respondo:

“La nomo de Dio havas influon sur la neperfektajn Spiritojn nur tiam, se ĝin eldiras iu, kiu pro siaj virtoj povas ĝin aŭtoritate uzi; el la buŝo de tiu, kiu super la Spirito havas nenian moralan aŭtoritaton, ĝi estas tia vorto, kiel ĉia alia. Same okazas pri la sanktaj aferoj, kiujn oni kontraŭmetas al ili. La plej terura armilo fariĝas sendanĝera en manoj mallertaj en ĝia uzado aŭ nekapablaj manovri kun ĝi.”

Maniero de parolado al la Spiritoj

280. La grado da supereco aŭ malsupereco de la Spirito nature indikas la tonon, kiu decas al la parolado al ili. Estas evidente, ke ju pli altrangaj, des pli ili rajtas nian respekton, nian konsideron kaj nian submetiĝon.

Ni devas tributi al ili ne malpli profundan estimon ol tian, kian ni estus tributintaj al ili ankoraŭ sur la Tero, sed pro aliaj motivoj: sur la Tero ni estus konsiderintaj ilian rangon kaj socian pozicion; en la mondo de la Spiritoj nia respekto sin turnas nur al la supereco morala.

Ilia altrangeco mem starigas ilin super la vantaĵoj de niaj flataj formuloj. Ne per vortoj oni povas ricevi ilian bonvolemon, sed per la sincereco de sentoj. Estus do ridinde doni al ili titolojn, kiujn niaj moroj alprenis, por distingi inter si la rangojn, kaj kiuj, sur la Tero, povus esti flatintaj ilian indon. Se ili estas efektive superaj, ne nur ili alligas al tiaj titoloj nenian gravecon, sed eĉ tia titolado malplaĉas al ili. Bona penso estas al ili pli agrabla ol la plej laŭdaj epitetoj; alie ili ne starus super la homaro. La Spirito de respekteginda ekleziulo, kiu sur la Tero estis kardinalo, homo virta, praktikanta la doktrinon de Jesuo, unu tagon respondis al persono, kiu lin vokis titolante lin monsinjoro: “Vi devus diri almenaŭ “eks-monsinjoro”, ĉar ĉi tie Sinjoro estas unu sola, nome Dio; sciu, ke mi vidas tiajn, kiuj sur la Tero stariĝadis genue antaŭ mi, sed antaŭ kiuj mi mem hodiaŭ min klinas.”*


* En la franca lingvo “monsinjoro” estas “monseigneur”, vorto kunmetita el “mon” (mia) kaj “seigneur” (sinjoro). – La Trad.


Koncerne la malsuperajn Spiritojn, ilia karaktero indikas al ni la manieron, en kiu ni devas paroli al ili. El ili unuj, kvankam nedanĝeraj kaj eĉ bonintencaj, estas frivolaj, malkleraj, senkonsideraj; trakti ilin egale, kiel la seriozajn Spiritojn, kion faras iuj homoj, estus tio sama, kiel klini sin antaŭ iu lernejano aŭ iu azeno ridinde ornamita per doktora bireto. La familiara tono, per kiu oni ilin traktus, ne estus malĝustaloka, kaj ili ne sentas sin pikitaj de ĝi; kontraŭe, ili ĝin volonte akceptas.

Inter la malsuperaj Spiritoj ekzistas tiaj, kiuj estas malfeliĉaj. Kiaj ajn la kulpoj, kiujn ili elaĉetas, iliaj suferoj estas titoloj des pli valoraj por nia kompatemo, ĉar neniu povas flati al si, ke lin ne trafas ĉi tiu parolo de la Kristo: “Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon”*. La bonvolemo, kiun ni montras por ili estas fadiligo por ilia koro; ĉe manko de simpatio, ili devas trovi tian saman indulgon, kian ni volus por ni.


* Johano, 8: 7. – La Trad.


La Spiritoj, kiuj elmontras sian malsuperecon per la cinikeco de sia parolo, siaj mensogoj, la malsuperecon de siaj sentoj, la perfideco de siaj konsiloj, sendube estas malpli indaj je nia intereso ol tiuj, kies parolo atestas penton; al ili ni ŝuldas almenaŭ la kompaton, kiun ni sentas por la plej grandaj krimuloj. La rimedo por ilin silenti estas montri sin supera ol ili: ili sin fordonas nur al tiuj homoj, pri kiuj ili opinias, ke de tiuj ili havas nenion por timi, ĉar la malicaj Spiritoj sentas, ke la virtuloj, kiel la Superaj Spiritoj, ilin superregas.

Resume, tiel senrespekte estus trakti kiel samrangulojn la Superajn Spiritojn, kiel ridinde estus havi egalan konsideron por ĉiuj senescepte. Ni respektegu tiujn, kiuj meritas respektegon, ni estu dankaj al tiuj, kiuj nin protektas kaj helpas, ni portu por ĉiuj ceteraj tian bonvolon kiun ni mem iam eble bezonos. Penetrante en la senkorpan mondon, ni lernas koni ĝin, kaj tiu konado ja gvidas nin en niaj rilatoj kun ĝiaj loĝantoj. La antikvuloj, en sia nesciado de la vero, starigis al ili altarojn; en niaj okuloj ili estas nuraj kreitoj pli aŭ malpli perfektaj, kaj altarojn ni starigas nur al Dio.

Utileco de la apartaj elvokoj

281. La komunikaĵoj, kiujn oni ekhavas de tre altklasaj Spiritoj aŭ de tiuj, kiuj animis la eminentajn personojn de la antikvaj tempoj, estas grandvaloraj pro la profundaj instruoj, kiujn ili enhavas. Tiuj Spiritoj akiris al si tian gradon da perfekteco, kiu ebligas al ili ĉirkaŭpreni pli ampleksan sferon da ideoj, penetri en misterojn, kiuj translimas la ordinaran komprenpovon de la homaro, kaj sekve, pli bone ol aliaj, ensekretigi nin en iajn aferojn. El tio ne sekvas, ke la komunikiĝoj de Spiritoj el malpli alta ordo estas senutilaj: el tiuj observemo ĉerpas pli ol unu instruon. Por ekkoni la morojn de ia popolo, oni devas studi ĉiujn ĝiajn rangojn; iu ajn, kiu vidis nur unu ĝian flankon, ĝin apenaŭ konus. La historio de iu popolo ne estas tiu de ĝiaj reĝoj kaj sociaj eminentuloj; por ĝin taksi, oni devas vidi ĝin en ĝia intima vivado, en ĝiaj apartaj kutimoj. Nu, la Superaj Spiritoj estas la lumoj de la transtomba mondo; ilia alteco mem lokas ilin tiel super ni, ke nin teruras la distanco inter ili kaj ni. Spiritoj pli burĝaj (oni pardonu al mi ĉi tiun esprimon) faras por ni palpeblaj la cirkonstancojn de sia nova ekzistado. Ĉe tiuj la interrilato inter la vivo enkorpa kaj la vivo de Spirito estas pli intima, ni ĝin pli klare komprenas, ĉar ĝi tuŝas nin pli proksime. Eksciinte de ili mem, kio fariĝis, kion pensas, kion spertas la homoj de ĉiaj sociaj rangoj kaj kun ĉiaj karakteroj, la virtaj kaj la malvirtaj, la grandaj kaj la malgrandaj, la feliĉaj kaj la malfeliĉaj de la mondo, unuvorte, la homoj, kiuj vivis inter ni, tiuj, kiujn ni vidis kaj konis, kies realan vivon, virtojn kaj mizeraĵojn ni konas, tiam ni komprenas iliajn ĝojojn kaj suferojn, ni kunsentas al ili kaj el tio ne ĉerpas moralan instruon des pli profitan, ju pli intimaj la rilatoj inter ili kaj ni. Pli facile ni metas nin sur la lokon de iu, kiu estis nia egalulo, ol sur tiun de iu, kiun ni vidas nur tra miraĝo de ia ĉiela gloro. La ordinaraj Spiritoj montras al ni la praktikan aplikadon de la grandaj kaj superbelaj veraĵoj, kies teorion instruas al ni la Superaj Spiritoj. Cetere, en la studado de ĉia scienco nenio estas senutila:

Neŭtono eltrovis la leĝon pri la fortoj de la Univero en la plej simpla fenomeno.

La elvoko de la ordinaraj Spiritoj havas ankaŭ tiun bonaĵon, ekrilatigi nin kun suferantaj Spiritoj, kies doloron oni povas mildigi kaj kies progreson ni povas faciligi per utilaj konsiloj. Oni povas do fariĝi utila, samtempe instruante sin mem. Estas egoismo en la homo, kiu en siaj konversacioj kun la Spiritoj strebas nur al sia persona plezuro, kaj tiu, kiu rifuzas etendi helpan manon al la malfeliĉuloj, samtempe elmontras fieron. Kion utilas al li ricevi belajn rekomendojn de la eminentaj Spiritoj, se tio ne faras lin pli bona por si mem, pli karitema kaj pli bonvolema por siaj fratoj en ĉi tiu mondo kaj en la alia? Kio estus kun la kompatindaj malsanuloj, se la kuracistoj rifuzus tuŝi iliajn vundojn?

Demandoj pri la elvokoj

282. I. Ĉu iu povas elvoki la Spiritojn, ne estante mem mediumo?

“Ĉiu povas elvoki la Spiritojn, kaj se tiuj, kiujn li vokas, ne povas manifestiĝi materiale, ili ja staras apud li kaj lin aŭskultas.”

II. Ĉu la elvokita Spirito ĉiam kontentigas la vokon, al li faritan?

“Tio dependas de la kondiĉoj, en kiuj li troviĝas, ĉar ekzistas cirkonstancoj, en kiuj li ne povas tion fari.”

III. Kiaj estas la kaŭzoj, kiuj povas malhelpi iun Spiriton veni ĉe nia voko?

“Unue, lia volo; ankaŭ lia enkorpa stato, se li estas en la karno, la misioj, per kiuj li eble estas komisiita, aŭ ankaŭ tio, ke li ne ricevis permeson por tien iri.”

“Ekzistas Spiritoj, kiuj neniam povas komunikiĝi, nome tiuj, kiuj pro sia naturo mem ankoraŭ apartenas al la mondoj malsuperaj ol la Tero. Ankaŭ ne povas tiuj, kiuj troviĝas en punsferoj, krom per supera permeso donata nur por ia celo de ĝenerala utileco. Por ke iu Spirito povu komunikiĝi, estas necese, ke li estu atinginta la gradon da progreso de la mondo, kien li estas vokita, alie, fremda al la ideoj de tiu mondo, li tie havas nenian punkton de komparo. Ne same fariĝas kun tiuj, senditaj por misio aŭ elaĉeto en la malsuperajn mondojn: tiuj havas la ideojn necesajn por respondi demandojn.”

IV. Pro kiaj motivoj povas esti rifuzata al iu Spirito permeso komunikiĝi?

“Tio povas esti provo aŭ puno por li aŭ por la vokinto.”

V. Kiel Spiritoj, dise troviĝantaj en la Spaco aŭ en la diversaj mondoj, povas aŭdi la elvokojn, al ili faratajn el ĉiuj punktoj de la Universo?

“Ili ofte ricevas avizon de viaj familiaraj Spiritoj, sed ĉi tie okazas fenomeno, kiun estas malfacile klarigi al vi, ĉar vi ne povas ankoraŭ kompreni, kiel la penso transiras inter la Spiritoj. Kion mi povas diri al vi, estas tio, ke la Spirito, kiun vi elvokas, kiel ajn malproksime li staras, ricevas, por tiel diri, frapon de la penso kvazaŭ elektran afekcion, kiu turnas lian atenton al la flanko, de kiu venas la al li direktita penso. Oni povas diri, ke li aŭdas la penson, tiel same, kiel vi sur la Tero aŭdas la voĉon.”

– Ĉu la universa fluidaĵo estas la portilo de la penso, same kiel la aero rilate la sonon?

“Jes, kun ĉi tiu diferenco, ke la sono povas aŭdiĝi nur en tre limita radio, dum la penso atingas ĝis la senfineco. La Spirito, en la Spaco, similas vojaĝanton sur vasta ebenaĵo: tiu homo, subite aŭdinte sian nomon, sin turnas al la flanko, de kiu oni lin vokis.”

VI. Ni scias, ke distancoj malmulte signifas por la Spiritoj; tamen estas mirige, ke ili iafoje respondas al elvoko tiel rapide, kvazaŭ ili estus streĉe pretaj por tio.

“Efektive, ili iafoje tiaj estas. Se la elvoko estas antaŭdecidita, la Spirito estas antaŭe avizata kaj ofte tie sin trovas antaŭ la momento de la elvoko.”

VII. Ĉu la penso de la elvokanto estas pli aŭ malpli aŭdata, laŭ iaj cirkonstancoj?

“Sen ia dubo; Spirito, vokita de sento de simpatio kaj bondeziro, estas pli forte tuŝita; tio estas kvazaŭ ia amika voĉo, kiun li rekonas; sen tio la elvoko ofte nenion donas. La penso, elŝprucinta el la elvoko, frapas la Spiriton; se ĝi estas misdirektata, ĝi trafas la malplenaĵon. Fariĝas kun la Spiritoj tiel same, kiel kun la homoj: se la vokinto estas por ili indiferenta aŭ antipatia, tiam, kvankam lin aŭdinte, ili ofte ne venas al li.”

VIII. Ĉu la elvokita Spirito venas volonte aŭ devigite?

“Li obeas la volon de Dio, t. e. la ĝeneralan leĝon, kiu prezidas en la Universo. Tamen “devigite” ne estas ĉi tie la ĝusta vorto, ĉar li pesas mem, ĉu veni estas utile: ankaŭ en ĉi tiu rilato li uzas sian liberan volon.

Supera Spirito venas ĉiam, kiam vokita por utila celo; li rifuzas respondon nur en rondoj da homoj malmulte seriozaj aŭ pritraktantaj ĉi tiujn aferojn kiel amuzon.”

IX. Ĉu iu Spirito povas rifuzi kontentigi la elvokon, al li faritan?

“Sendube; alie, por kio do lia libera volo? Ĉu vi pensas, ke ĉiuj estuloj de la Universo estas al via dispono? Vi mem, ĉu vi opinias, ke vi ja estas devigataj respondi al ĉiu, kiu ajn eldiras vian nomon? Dirante, ke li povas rifuzi veni, mi parolas pri la peto de la elvokinto, ĉar malsupera Spirito povas esti devigita veni laŭ la ordono de iu Supera Spirito.”

X. Ĉu la elvokanto disponas ian rimedon, por devigi iun Spiriton veni kontraŭvole?

“Neniam, se iu Spirito estas al li egala aŭ supera pri moraleco; mi diras “pri moraleco”, sed ne pri inteligenteco, alie la elvokinto havas nenian aŭtoritaton super li. Se li estas malsupera ol la elvokinto, ĉi tiu povas sukcesi, se ĝi estas por lia bono, ĉar tiam aliaj Spiritoj vin helpos.” (§ 279.)

XI. Ĉu estas iel malutile elvoki malsuperajn Spiritojn, kaj ĉu, vokante ilin, oni povas timi, ke oni sin metus sub ilian potencon?

“Ili potencas nur tiujn, kiuj lasas sin potenci. Kiu estas helpata de bonaj Spiritoj, tiu havas nenion por timi; li imponas al la malsuperaj Spiritoj, sed ne ĉi tiuj al li. En soluleco la mediumoj, plej precipe la komencantoj, devas deteni sin de tiaj elvokoj.” (§ 278.)

XII. Ĉu estas necesaj iaj specialaj disponoj por la elvokoj?

“La plej nepre necesa el ĉiaj disponoj estas la enmemiĝo, kiam oni volas havi aferon al seriozaj Spiritoj. Kun la fido kaj la deziro al bono oni havas pli da forto por elvoki la Superajn Spiritojn. Dum kelkaj momentoj da enmemiĝo altigante sian animon, oni identiĝas kun la bonaj Spiritoj kaj inklinigas ilin veni.”

XIII. Ĉu la fido estas necesa por la elvokoj?

“La fido al Dio, jes; por la ceteraĵo la fido iam venos, se vi volas bonon kaj havas la deziron vin instrui.”

XIV. Ĉu, kolektiĝinte kun komuneco de pensoj kaj intencoj, la homoj havas pli da povo, por elvoki Spiritojn?

“Kiam ĉiuj estas kolektiĝintaj por karito kaj bono, ili atingas grandajn aferojn. Nenio estas pli malutila al la rezultato de la elvokoj, ol la diverseco de pensoj.”

XV. Ĉu estas utila la antaŭzorgo formi ĉenon, mano en mano, dum kelke da minutoj ĉe la komenco de la kunsidoj?

“Ĉeno estas materiala rimedo, kiu ne starigas unuigon inter vi, se ĉi tiu ne ekzistas en la penso; pli utile ol ĉio ĉi estas, ke ĉiuj unuiĝu per unu sola penso, samtempe kiel ĉiu de sia flanko voku bonajn Spiritojn. Vi ne scias ĉion, kion povus atingi serioza kunsido, el kiu estus forigita ĉiu sento de fiero kaj egoismo, kaj kie regus perfekta sento de reciproka koreco.”

XVI. Ĉu estas preferindaj la elvokoj en fiksaj tagoj kaj horoj?

“Jes, kaj, se eble, en unu sama loko: la Spiritoj tien venas pli volonte; tio estas via konstanta deziro, kio helpas la Spiritojn ekkomunikiĝi kun vi. La Spiritoj havas siajn okupojn, kiujn ili ne povas forlasi subite por via persona kontentiĝo. Mi rekomendas en unu sama loko, sed ne pensu, ke tio estas absoluta devo, ĉar la Spiritoj iras ĉien; mi volas diri, ke unu loko, difinita pro tio, estas preferinda, ĉar tie la enmemiĝo estas pli perfekta.”

XVII. Ĉu iuj objektoj, kiel medaloj kaj talismanoj, havas la povon altiri aŭ forpuŝi la Spiritojn, laŭ la kredo de kelkaj homoj?

“Ĉi tiu demando estas superflua, ĉar vi ja scias, ke la materio neniel agas sur la Spiritojn. Estu certaj, ke iu bona Spirito neniam konsilas tiajn sensencaĵojn. La efiko de la talismanoj, kiaj ajn ili estas, neniam ekzistis, krom en la imagemo de kredemuloj.”

XVIII. Kion pensi pri la Spiritoj, kiuj difinas rendevuojn en terurvekaj lokoj kaj por malfruegaj horoj?

“Tiuj Spiritoj sin amuzas pri la homoj, kiuj ilin aŭskultas. Estas ĉiam senutile kaj ofte danĝere cedi al similaj sugestoj: senutile, ĉar oni el tio gajnas nenion, krom esti mistifikita; danĝere, ne pro la malbono, kiun la Spiritoj povas fari, sed pro la influo, kiun tio povas havi sur malfortajn cerbojn.”

XIX. Ĉu ekzistas tagoj kaj horoj pli favoraj por elvokoj?

“Por la Spiritoj tio estas tute indiferenta, kiel ĉio materia, kaj estus superstiĉo kredi la influon de tagoj kaj horoj. La plej favoraj momentoj estas tiuj, en kiuj la elvokanto povas esti malplej absorbita de siaj kutimaj okupoj, kiam lia korpo kaj lia spirito troviĝas en la plej trankvila stato.”

XX. Ĉu la elvoko estas por la Spiritoj io agrabla aŭ ĝena: Ĉu ili venas volonte, kiam oni ilin vokas?

“Ĉi tio dependas de ilia karaktero kaj de la motivo, por kiu ili estas vokataj. Kiam la celo estas laŭdinda kaj la medio estas simpatia por ili, tio estas por ili io agrabla, eĉ altiranta; la Spiritoj ĉiam sentas sin feliĉaj pro la korinklino, kiun oni montras al ili. Por kelkaj estas granda feliĉo komunikiĝi kun la homoj, kaj tial ili suferas de la forgeso, en kiun ili falas. Sed, kiel mi diris, tio dependas de ilia karaktero; inter la Spiritoj ekzistas ankaŭ mizantropoj, al kiuj ne plaĉas esti ĝenataj kaj kies respondoj travidigas ilian galhumoron, precipe tiam, kiam ilin vokas homoj por ili indiferentaj, por kiuj ili sin ne interesas. Iu Spirito ofte havas nenian motivon, por veni, vokite de ia nekonato, por kiu li estas indiferenta kaj kiun preskaŭ ĉiam instigas nura scivolo; se li venas, li ordinare restas nelonge, escepte se la elvoko havas seriozan kaj instruan celon.”

Rimarko. Estas homoj, kiuj elvokas siajn parencojn, sole nur por demandi ilin pri la plej ordin araj aferoj de la materiala vivo, ekzemple: unu, por scii, ĉu li luigos aŭ vendos sian domon; alia, por scii, kian gajnon li ricevus de sia komercaĵo, la lokon, kie mono estas kaŝita, ĉu tia afero donos aŭ ne donos al li ian profiton. Niaj transtombaj parencoj sin interesas pro ni nur pro la korinklino, kiun ni portas por ili. Se nia tuta penso limiĝas je la kredo, ke ili estas sorĉistoj, se ni pensas pri ili, nur por peti de ili informojn, ili ja ne povas porti por ni grandan simpation, kaj ni ne devas miri la malmultan bonanimecon, kiun ili montras al ni.

XXI. Ĉu ekzistas ia diferenco inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj rilate al ilia servema rapideco por la kontentigo de nia elvoko?

“Ekzistas unu tre granda: la malicaj Spiritoj venas volonte nur tiam, se ili esperas superregi kaj trompi; ili forte incitiĝas, kiam devigitaj veni, por konfesi siajn erarojn, kaj nenion alian sopiras, ol foriri, simile al lernejano, kiun oni venigas, por lin korekti. Ili povas esti al tio devigataj de Superaj Spiritoj, por puno kaj por instruiĝo de la enkarnuloj. La elvoko estas ĝena por la bonaj Spiritoj, kiam ili estas senutile vokataj por vanaĵoj; tiam ili aŭ ne venas aŭ foriras.”

“Vi povas diri, ke, en principo, la Spiritoj, kiaj ajn ili estas, ne amas, same kiel vi, servi kiel amuzilo por scivoluloj. Vi ofte, elvokante iun Spiriton, havas nenian alian celon, ol vidi, kion li diros al vi, aŭ demandi lin pri apartaj okazaĵoj de lia vivo, kiujn ne koncernas vin koni, ĉar li havas nenian motivon, por fari al vi konfidencojn; ĉu vi pensas, ke li eksidus ĉe la pilorio, nur por fari al vi plezuron? Tion forbatu de via kapo: kion li ne estus farinta ankoraŭ sur la Tero, tion li des pli ne farus kiel Spirito.”

Rimarko. La sperto efektive pruvas, ke la elvoko estas ĉiam agrabla al la Spiritoj, kiam farita por serioza kaj utila celo. La bonaj plezure venas, por nin instrui; tiuj suferantaj trovas faciligon por ilia doloro ĉe la simpatio, kiun oni montras al ili; tiuj, kiujn ni konis, estas feliĉaj, ke ni ilin memoras.

La frivolaj Spiritoj amas esti elvokataj de ventanimaj homoj, ĉar tio havigas al ili okazon sin amuzi pri tiuj; ili sentas sin malbone ĉe seriozaj homoj.

XXII. Ĉu, por manifestiĝi, la Spiritoj ĉiam bezonas elvokon?

“Ne, ili tre ofte sin prezentas nevokite, kio montras, ke ili venas volonte.”

XXIII. Kiam iu Spirito sin prezentas propravole, ĉu oni estas pli certa pri lia identeco?

“Tute neniel, ĉar la trompemaj Spiritoj ofte uzas ĉi tiun rimedon, por pli efike mistifiki.”

XXIV. Kiam oni per la penso elvokas ies Spiriton, ĉu tiu Spirito venas, eĉ tiam, se ne okazas manifestiĝo per skribado aŭ alimaniere?

“La skribado estas materiala rimedo, kiun la Spirito uzas, por atesti sian ĉeeston; altiras lin la penso, sed ne la emo skribi.”

XXV. Kiam iu malsupera Spirito manifestiĝas, ĉu oni povas devigi lin foriĝi?

“Jes, ne atentante lin. Sed, kiel vi volus, ke li foriĝu, se vi amuzus vin ĉe liaj fiaĵoj? La malsuperaj Spiritoj alligas sin al tiuj homoj, kiuj ilin plezure aŭskultas, kiel la stultuloj inter vi.”

XXVI. Ĉu elvoko, farita en la nomo de Dio, estas garantio kontraŭ la ensoviĝo de la malicaj Spiritoj?

“La nomo de Dio ne estas brido por ĉiuj malicaj Spiritoj, sed ĝi retenas multajn; per ĉi tiu rimedo vi ĉiam forigus kelke da ili, kaj des pli efike, se vi farus la elvokon el la fundo de la koro, sed ne kiel ian banalan formulon.”

XVII. Ĉu oni povus laŭnome elvoki samtempe plurajn Spiritojn?

“Estas en tio nenia malfacilaĵo, kaj se vi havus tri aŭ kvar manojn, por skribi, tri aŭ kvar Spiritoj respondus al vi unutempe; ĉi tio okazas tiam, kiam oni disponas plurajn mediumojn.”

XXVIII. Kiam pluraj Spiritoj estas elvokitaj samtempe, sed oni havas nur unu solan mediumon, kiu el ili respondas?

“Unu el ili respondas por ĉiuj, esprimante la kolektivan penson.”

XXIX. Ĉu unu sama Spirito povus, dum seanco, komunikiĝi samtempe per du mediumoj?

“Tiel facile, kiel inter vi ekzistas homoj, kiuj diktas samtempe plurajn leterojn.”

Rimarko. Mi vidis Spiriton samtempe per du mediumoj respondi la demandojn, kiujn oni faradis al li, per unu en la angla lingvo, per alia en la franca lingvo; la respondoj estis inter si identaj laŭ la senco, kelkaj eĉ la laŭvorta traduko unu de alia.

Du Spiritoj, elvokitaj samtempe de du mediumoj, povas tenadi inter si konversacion; ĉi tiu maniero de komunikiĝado ne estas por ili necesa, ĉar ili legas la penson unu de la alia, tamen ili iafoje volontas tion fari por nia instruado. Se ili estas malsuperaj Spiritoj, ĉar ili estas ankoraŭ penetritaj de la surteraj pasioj kaj de la enkorpaj ideoj, tial povas okazi, ke ili kverelas unu kun la dua kaj interŝanĝas fiparolojn, al si reciproke riproĉas la mizeraĵojn, kaj eĉ ĵetas krajonojn, korbojn, tabuletojn k. a. unu kontraŭ la duan.

XXX. Ĉu iu Spirito, elvokita samtempe al pluraj lokoj, povas en sama tempo respondi al demandoj, farataj al li?

“Jes, se li estas altklasa Spirito.”

– En ĉi tiu okazo, ĉu la Spirito disdividiĝas aŭ ĉu li gŭas la kapablon de ĉieestado?

“La suno estas unu sola, tamen ĝi disradias cirkaŭen, portante malproksimen siajn radiojn, ne disdividiĝante: same estas kun la Spiritoj. La penso de la Spirito similas ian fajreron, kiu malproksimen disĵetas sian helecon, kaj povas esti vidata el ĉiuj punktoj de la horizonto.”

Ju pli pura estas la Spirito, des pli lia penso radias kaj disvastiĝas, kiel la lumo. La malsuperaj Spiritoj estas treege materiaj; ili povas respondi nur al unu homo ĉiufoje kaj ne povas veni al iu loko, se ili estas vokitaj al alia.

“Vokite samtempe al du lokoj, iu Supera Spirito respondos ambaŭ elvokojn, se ĉi tiuj estas egale seriozaj kaj varmaj, alie li preferos la plej seriozan.”

Rimarko. Tiel estas kun homo, kiu, ne delokiĝante, povas transsendi sian penson per signoj, vidataj en diversaj lokoj.

Dum kunsido de la Pariza Societo por Spiritism aj Studoj, kie estis diskutita la demando pri la ĉieestado, iu Spirito propramove diktis la sekvantan komunikaĵon;

“Vi ĉi tiun vesperon demandis, kian rangon okupas la Spiritoj en sia hierarkio, rilate la ĉieestadon. Komparu nin kun ia aerostato, iom post iom altiĝanta en la aero. Dum ĝi rampas sur la tero, povas vidi ĝin nur tre malmultaj homoj ĉirkaŭe; laŭgrade kiel ĝi altiĝas, tiu rondo plivastiĝas rilate al ĝi, kaj kiam ĝi atingas certan alton, ĝi aperas al grandega nombro da homoj. Tiel estas kun ni; malica Spirito, ankoraŭ alkroĉita al la Tero, staradas en limita rondo, inter la homoj, kiuj lin vidas. Li altiĝu en la favorkoreco de Dio, li pliboniĝu, kaj li povos konversacii kun pluraj personoj samtempe; kaj kiam li fariĝis Supera Spirito, li povas disradii simile al la lumo de la suno, sin montri samtempe al pluraj personoj kaj en pluraj lokoj.

CHANNING.

XXXI. Ĉu oni povas elvoki la purajn Spiritojn, tiujn, kiuj elfinis la serion de siaj enkarniĝoj?

“Jes, sed ili tre malofte venas; ili komunikiĝas nur kun la puraj kaj sinceraj koroj, sed ne kun la fieraj kaj la egoistaj. Oni tial devas dubi, ĉu ne malsuperaj Spiritoj afektas tiun kvaliton, por pozi pli altajn gravulojn en viaj okuloj.”

XXXII. Kiel klarigi, ke la Spiritoj de la plej glornomaj homoj venas tiel facile kaj familiare ĉe la elvoko de la homoj plej senfamaj?

“La homoj taksas la Spiritojn laŭ sia propra mezuro, kio estas eraro. Post la morto de la korpo la surteraj rangoj forviŝiĝas; distingo inter ili ekzistas nur pri boneco, kaj la bonaj iras ĉien, kie oni devas fari bonon.”

XXXIII. Kiom da tempo devas pasi post la morto, por ke oni povu elvoki iun Spiriton?

“Oni povas tion fari en la momento mem de la morto, sed, ĉar en tiu momento la Spirito ankoraŭ troviĝas konfuzita, tial li nur neperfekte respondas.”

Rimarko. Ĉar la daŭro de la konfuziteco diversas laŭ la Spirito, nenia tempo povas esti fiksita por elvokoj; tamen malofte post ok tagoj la Spirito ne konscias sian staton sufiĉe, por povi respondi; kelkafoje li povas tion tre bone fari du aŭ tri tagojn post la morto. Ĉiaokaze oni povas provi kun mezurateco.

XXXIV. Ĉu la elvoko estas pli peniga por la Spirito en la momento de la morto, ol iom poste?

“Jes, iafoje; tio estas kvazaŭ oni elŝirus vin el la dormo, antaŭ ol vi tute vekiĝis. Kelkaj tamen tute ne ĉagreniĝas pro tio, kaj tio eĉ helpas ilin eltiriĝi el la konfuziteco.”

XXXV. Kiel la Spirito de infano, mortinta tre juna, povas doni plensciajn respondojn, se, kiam sur la Tero, li ankoraŭ ne konsciis sin mem?

“La animo de infano estas Spirito ankoraŭ en la vindaĵoj de la materio; liberiĝinte el la materio, li ĝuas la kapablojn de Spirito, ĉar la Spirito ne havas aĝon, kio pruvas, ke la infano jam antaŭe vivis. Tamen ĝis li troviĝos tute liberiĝinta, li povos konservi en sia parolo kelkajn trajtojn de la karaktero de la infanaĝo.”

Rimarko. La influon de la korpo, kiun pli aŭ malpli longe sentas la Spirito de infano, kelkafoje sentas ankaŭ la Spirito de homoj, kiuj mortis frenezaj. La Spirito mem ne estas freneza, sed oni scias, ke iuj Spiritoj dum kelka tempo pensas, ke ili ankoraŭ troviĝas en ĉi tiu mondo. Ne estas do mirige, ke, ĉe frenezulo, la Spirito ankoraŭ suferas de la malhelpoj, kiuj dum sia surtera migrado baris la liberan manifestiĝadon de siaj penso j, ĝis li estos tute ekster la materio.

Ĉi tiu efiko diversas laŭ la kaŭzoj de la frenezeco, ĉar kelkaj frenezuloj plene regajnas sian mensklarecon tuj post sia morto.

Elvoko de bestoj

283. XXXVI. Ĉu oni povas elvoki la Spiriton de iu besto?

“Post la morto de besto la inteligenta principo, kiu ekzistis en ĝi, troviĝas en latenta stato kaj estas tuj utiligata de iuj Spiritoj, por tio komisiitaj, por animi novajn estaĵojn, ĉe kiuj ĝi daŭrigas sian ellaboriĝadon. Sekve, en la mondo de la Spiritoj ne ekzistas vagantaj bestoj, sed nur Spiritoj de homoj. Ĉi tio respondas vian demandon.”

– Kiel do vere estus, ke, elvokinte bestojn, iuj homoj ricevis respondon?

“Elvoku rokon kaj ĝi respondos al vi. Multego da Spiritoj estas ĉiam pretaj preni la parolon por ĉio ajn.”

Rimarko. El la sama motivo, se oni elvokos ian miton aŭ alegorian personon, ĝi respondos, t.e. iu respondos por ĝi, kaj la Spirito, kiu sin prezentos, ekprenos ĝian karakteron kaj manierojn. Unu tagon iu ekpensis elvoki Tartufon, kaj Tartufo t uj venis; eĉ plue: li parolis pri Orgono, Elmira, Damisa kaj Valerio, pri kiuj li donis sciigojn; li imitis la hipokritulon tiel lerte, kvazaŭ Tartufo estis efektive ekzistinta kiel reala persono. Li poste diris, ke li estas la Spirito de aktoro, kiu ludis tiun rolon. La frivolaj Spiritoj ĉiam ekspluatas la nespertecon de siaj demandantoj, sed ili sin detenas havi aferon al tiuj, pri kiuj ili scias, ke tiuj havas sufiĉan kapablecon, por senmaskigi iliajn mistifikojn, kaj kiuj ne fidus ilian parolaĵon. Same okazas inter la homoj.

Unu sinjoro havis en sia ĝardeno neston de kardeloj, por kiuj li sin tre interesis. Unu tagon la nesto malaperis. Certiĝinte, ke neniu el liaj samdomanoj kulpas tiun delikton, kaj ĉar li mem estis mediumo, li ekpensis elv oki la patrinon de la etuloj; ŝi venis kaj diris al li en tre bona franca lingvo: “Akuzu neniun kaj estu trankvila pri la sorto de miaj idetoj; okazis tio, ke la kato, saltante, renversis la neston; vi trovos ĉi tiun sub la herbaĵo kaj ankaŭ la birdetojn, kiujn la kato ne manĝis.” Li iris kaj konstatis, ke la dirita estas vero.Ĉu oni el tio konkludu, ke tio estis la birdo, kiu respondis? Ne, certe, sed, simple, iu Spirito, kiu konis tiun okazaĵon. Ĉi tio montras, kiel oni devas malfidi ŝajnaĵojn kaj kiel ĝusta estas la supre donita respondo: “Elvoku rokon kaj ĝi respondos al vi.” (Vd. antaŭe la ĉapitron Pri la mediumeco de la bestoj, § 234.)

Elvoko de vivantoj

284. XXXVII. Ĉu la enkarneco de la Spirito estas absoluta malhelpo al lia elvoko?

“Ne, sed estas necese, ke la stato de la korpo ebligu al la Spirito liberiĝi en tiu momento. Enkarniĝinta Spirito venas tiom pli facile, kiom pli altklasa estas la mondo, kie li staras, ĉar tie la korpoj estas malpli materiaj.”

XXXVIII. Ĉu oni povas elvoki la Spiriton de vivanto?

“Jes, ĉar oni povas elvoki enkarniĝintan Spiriton. La Spirito de vivanto povas, en siaj momentoj de libereco, prezenti sin ankaŭ ne elvokite; ĉi tio dependas de lia simpatio por la homoj, kun kiuj li komunikiĝas.” (Vd. en la § 116 la historion pri la sinjoro kun la flartabakujo.)

XXXIX. En kia stato restas la korpo de la homo, kies Spirito estas elvokita?

“Ĝi dormas aŭ nur dormetas; tiam la Spirito estas ja libera.”

– Ĉu la korpo povus vekiĝi dum la forestado de la Spirito?

“Ne; la Spirito estas devigita eniri en sian loĝejon; se en tiu momento li konversacias kun vi, li disiĝas de vi kaj ofte diras al vi la motivon de sia foriro.”

XL. Kiel la Spirito ekster sia korpo estas avizata, ke lia ĉeesto estas necesa?

“La Spirito de vivanta homo neniam estas tute apartiĝinta de la korpo; kiel ajn malproksimen li foriĝis, li sin tenadas ĉe la korpo per ia fluidaĵa ligilo, kiu servas por alvoki lin, kiam necese; ĉi tiu ligilo rompiĝas nur ĉe la morto.”

Rimarko. Vidivaj mediumoj ofte vidis ĉi tiun fluidaĵan ligilon. Ĝi estas ia fosforeska trenaĵo, kiu de la Spirito iras en la direkto al la korpo, disfluiĝante en la aero. Kelkaj Spiritoj diris, ke per ĝi ili scias, kiuj ankoraŭ troviĝas alkroĉitaj al la enkorpa mondo.

XLI. Kio okazus, se, dum la dormo, kaj en la forestado de la Spirito, la korpo estus morte frapita?

“La Spirito estus avizita kaj revenus, antaŭ ol la morto plene efektiviĝus.”

– Sekve ne povus okazi, ke la korpo mortus en la forestado de la Spirito kaj ke, ĉe sia reveno, ĉi tiu ne povus eniri: ĉu tiel?

“Jes; tio malobeus la leĝon pri la kuniĝo de la animo kun la korpo.”

– Sed se la frapo estus subita kaj ne antaŭvidita?

“La Spirito estus avizita, antaŭ ol la morta frapo estus donita.”

Rimarko. Demandite pri ĉi tiu fakto, la Spirito de iu vivanto respondis: “Se la korpo povus morti en la forestado de la Spirito, tio estus tro oportuna rimedo pro fari hipokritajn memmortigojn.”

XLII. Ĉu la Spirito de iu homo, elvokita dum sia dormo, estas tiel libera komunikiĝi, kiel tiu de homo mortinta?

“Ne; la materio ĉiam pli aŭ malpli influas tiun Spiriton.”

Rimarko. Unu homo, kiu sin trovis en tiu stato kaj al kiu estis farita ĉi tiu demando, respondis: Mi estas ĉiam katenita al la ferglobo, kiun mi trenas post mi.

– Ĉu en tiu stato la Spirito povus esti malhelpata veni, ĉar li troviĝas aliloke?

“Jes, povas okazi, ke la Spirito troviĝas en iu loko, kie plaĉas al li resti, kaj tiam li ne kontentigas la elvokon, precipe tiam, se la elvokon faris homo, kiu lin ne interesas.”

XLIII. Ĉu estas tute ne eble elvoki la Spiriton de homo ne dormanta?

“Kvankam malfacila, tamen tio ne estas absolute ne ebla, ĉar, se la elvoko efikas, povas esti, ke tiu homo endormiĝos; sed la spirito povas komunikiĝi, kiel Spirito, nur en tiuj momentoj, kiam lia ĉeesto ne estas necesa por la inteligenta aktiveco de la korpo.”

Rimarko. La sperto montras, ke elvoko, farita dum maldormo, povas naski dormon aŭ almenaŭ ian malvigliĝon proksiman al dormo, sed tia efiko povas fariĝi nur per tre energia volo kaj se ekzistas simpatioligiloj inter la du homoj, alie la elvoko nenion donas. Eĉ en tiu okazo, kiam la elvoko povus naski dormon, se la momento estas neoportuna, la persono, ne volante dormi, antaŭmetus reziston, kaj, se li pereas, lia Spirito konfuziĝus de tio kaj malfacile respondus. El tio sekvas, ke la momento plej oportuna por elvoko de vivanto estas tiu de lia natura dormado, ĉar tiam, estante libera, lia Spirito povas veni al tiu, kiu lin vokas, tiel same, kiel li povus iri aliloken.

Kiam la elvoko estas farata kun la konsento de la persono, kaj ĉi tiu penas endormiĝi por tio, povas okazi, ke tiu absorba zorgo malfruigas la dormon kaj perturbas la Spiriton; tial ankoraŭ preferinda estas la dormo ne trudita.

XLIV. Ĉu vivanto, kiu estis elvokita dormante, konscias tion ĉe sia vekiĝo?

“Ne; vi mem estas elvokataj pli ofte, ol kiom vi pensas. Nur lia Spirito ĝin scias kaj iafoje povas postlasi ĉe la persono ian malprecizan impreson, kvazaŭ de sonĝo.”

– Kiu povas elvoki nin, senfamajn estulojn?

“Vi eble en antaŭaj ekzistadoj estis personoj famaj en ĉi tiu aŭ en aliaj mondoj; povas elvoki vin ankaŭ viaj parencoj kaj amikoj en ĉi tiu mondo aŭ en aliaj. Ni prezentu al ni, ke via Spirito animis la korpon de la patro de alia persono: nu, kiam tiu persono elvokos sian patron, kiu estos elvokita kaj respondos, tiu estos via Spirito.”

XLV. Ĉu, elvokite, la Spirito de vivanto respondas kiel Spirito aŭ laŭ la pensoj, kiujn li havas en maldormo?

“Ĉi tio dependas de lia grado en la hierarkio, sed li juĝas pli saĝe kaj havas malpli da antaŭjuĝoj, tute same, kiel la somnambuloj; tiu estas iom simila stato.”

XLVI. Se la Spirito de somnambulo en magnetiza dormo estus elvokita, ĉu li estus pli klarmensa, ol tiu de alia persono?

“Li sendube respondus pli facile, ĉar li tiam troviĝas pli libera; ĉio estas kondiĉita al la grado da sendependeco de la Spirito rilate al la korpo.”

– Ĉu la Spirito de somnambulo povus respondi al unu persono, kiu lin elvokus de malproksime, samtempe kiel li respondus buŝe al alia persono?

“La kapablecon komunikiĝi samtempe sur du malsamaj lokoj havas nur la Spiritoj tute liberiĝintaj el la materio.”

XLVII. Ĉu oni povus modifi la ideojn de iu persono en maldormo, agante sur lian Spiriton dum la dormo?

“Jes, iafoje; ne estante tiel forte ligita al la materio, li tiam estas pli sentema por la moralaj impresoj, kaj tiuj impresoj povas influi sur lian manieron rigardi la aferojn en lia ordinara stato. Bedaŭrinde ofte okazas, ke ĉe la vekiĝo la korpa naturo lin superregas kaj igas lin forgesi la bonajn intencojn, kiujn li eble prenis.”

XLVIII. Ĉu la elvokita Spirito de vivanto estas libera diri aŭ ne diri tion, kion li volas?

“Li posedas siajn kapablojn de Spirito, sekve sian liberan volon, kaj ĉar li tiam havas pli da sagaceco, tial li estas ja pli saĝa, ol en maldormo.”

XLIX. Ĉu, elvokinte lin, oni povus devigi iun personon diri tion, pri kio li dezirus silenti?

“Mi diris, ke la Spirito havas sian liberan volon, sed povas okazi, ke, kiel Spirito, la persono atribuas malpli da graveco al iaj aferoj, ol en sia ordinara stato; lia konscienco povas tiam paroli pli libere. Cetere, se li ne volas paroli, li ĉiam povas deturniĝi de la tedaĵoj forirante, ĉar oni ne povas reteni lian Spiriton, kiel oni retenus lian korpon.”

L. Ĉu la Spiriton de vivanto iu alia Spirito ne povus devigi veni kaj paroli, tiel same, kiel fariĝas kun la liberaj Spiritoj?

“Ĉe la Spiritoj, ĉu de mortintoj, ĉu de vivantoj, ekzistas superregado nur kiel sekvo de supereco morala, kaj vi ja komprenas, ke iu Supera Spirito neniam subtenas mallojalan maldiskretaĵon.”

Rimarko. Ĉi tiu konfidekspluato estus efektiva malbonago, kiu ja nenion donus, ĉar oni ne povas elpreni sekreton al Spirito, kiu volus ĝin gardi, escepte se, instigite de ia sento de justeco, li konfesus tion, kion en aliaj cirkonstancoj li prisilentus.

Unu virino ekvolis per ĉi tiu rimedo scii de unu sia parenco, ĉu ties testamento ŝin favoras. La Spirito respondis: “Jes, mia kara nevino, kaj la pruvon pri tio vi baldaŭ havos.” Tio estis ja vera, sed post kelke da tagoj la parenco nuligis sian testamenton kaj estis sufiĉe malica, por sciigi ŝin pri tio, tamen ne sciante, ke ŝi lin antaŭe elvokis. Sendube ia instinkta sento instigis lin plenumi la decidon, kiun lia Spirito prenis laŭ la al li farita demando. Estas mallojalaĵo demandi la Spiriton de mortinto aŭ de vivanto pri tio, pri kio oni ne kuraĝus demandi lian personon, kaj tiu mallojalaĵo eĉ ne havas kiel kompenson la rezultaton, kiun oni celas.

LI. Ĉu oni povas elvoki iun Spiriton, kies korpo ankoraŭ kuŝas en la patrina sino?

“Ne; vi ja scias, ke en tiu momento la Spirito troviĝas en absoluta perturbostato.”

Rimarko. La enkarniĝo elplenumiĝas definitive nur en la momento, kiam la infano ekspiras; sed jam de post la embriigo la Spirit on, destinitan por animi la infanon, kaptas perturbo, kiu fariĝas ĉiam pli granda laŭmezure kiel proksimiĝas la naskiĝo kaj kiu prenas al li la memkonscion kaj sekve la kapablon respondi. (Vd. en La Libro de la Spiritoj: “Reveno al la enkorpa vivo; Kuniĝo de animo kun korpo”, § 344.)

LII. Ĉu iu trompema Spirito povus substituiĝi al tiu de iu vivanto, kiun oni elvokus?

“Ĉi tio ne estas duba kaj tre ofte okazas precipe tiam, kiam la intenco de la elvokinto ne estas pura. Efektive, la elvoko de vivantoj prezentas intereson nur kiel psikologia studo; estas konsilinde deteni sin de ĝi ĉiam, kiam ĝi ne povas doni pozitivan rezultaton.”

Rimarko. Se la elvoko de la liberaj Spiritoj ne ĉiam efikas – mi uzas ilian esprimon –, multe pli ofte tiel estas pri tiuj enkarniĝintaj; precipe en ĉi tiu okazo trompemaj Spiritoj ekokupas ties lokon.

LIII. Ĉu la elvoko de vivanto estas iel malutila?

“Ĝi ne ĉiam estas sendanĝera; tio dependas de la stato de la persono, ĉar se li estas malsana, oni povas per ĝi pliakrigi liajn suferojn.”

LIV. En kia okazo la elvoko de vivanto povas esti plej malutila?

“Oni devas deteni sin elvoki tre junajn infanojn, ankaŭ serioze malsanajn homojn kaj kadukajn maljunulojn.

Unuvorte, ĝi povas esti malutila ĉiam, kiam la korpo estas tre malfortiĝinta.”

Rimarko. Ankaŭ la abrupta ĉeso de la intelektaj kapabloj dum maldormo povus esti danĝera, se la persono en tiu momento bezonus sian plenan spiritoĉeeston.

LV. Ĉu dum la elvokiteco de vivanto lia korpo spertas laciĝon kiel sekvon de la laboro, al kiu, kvankam forestanta, sin donas lia Spirito?

Unu persono, kiu troviĝis en tiu stato kaj kiu pensis, ke lia korpo laciĝas, respondis ĉi tiun demandon jene:

“Mia Spirito estas ia nelibera balono, ligita al fosto; mia korpo estas la fosto, ŝancelata de la skuoj de la balono.”

LVI. Ĉar la elvoko de vivantoj povas esti iel malutila, se farita ne prudente, ĉu tial ne estas danĝere elvoki iun Spiriton, pri kiu oni ne scias, ĉu li estas enkarniĝinta, kaj kiu povus ne troviĝi en favoraj kondiĉoj?

“Ne, la cirkonstancoj ne estas tiaj samaj; li venos nur, se li havos la kondiĉojn tion fari. Cetere, ĉu mi ne diris al vi, ke vi demandu, antaŭ ol fari ian elvokon, ĉu ĝi estas efektivigebla?”

LVII. Kiam, en la malplej oportunaj momentoj, ni eksentas nerezisteblan dormemon, ĉu ĝin kaŭzas tio, ke ni estas ie elvokataj?

“Tiel sendube povas esti, sed plej ofte ĝi estas pure fizika efiko, ĉu tial, ke la korpo bezonas ripozon, ĉu tial, ke la Spirito bezonas sian liberecon.”

Rimarko. Unu mia konatino, mediumino, unu tagon ekpensis elvoki la Spiriton de sia nepo, dormanta en la sama ĉambro. La identeco estis konstatita laŭ la parolo, la kutimaj esprimoj de la infano kaj la tre ĝusta raporto pri diversaj aferoj, kiuj okazis al li en la lernejo; ankoraŭ unu cirkonstanco ĝin konfirmis. La mano de la mediumino subite haltis meze de frazo kaj nenion plu ŝi povis skribi. En tiu momento la infano, duonvekiĝinta, sin ekturnadis sur sia lito; post kelke da momentoj li reendormiĝis kaj tiam la mano denove ekmoviĝ is, daŭrigante la interrompitan konversacion.

Farita en bonaj kondiĉoj, la elvoko de vivantoj pruvas, en la malplej kontestebla maniero, la apartan agadon de la Spirito kaj de la korpo, kaj sekve la ekziston de iu inteligenta principo ne dependanta de la materio. (Vd. en la Revue Spirite, de 1860, pĝ. 11 kaj 81, plurajn rimarkindajn ekzemplojn de elvokado de vivantoj.)*


* Pri la elvokado de vivantoj la eminenta politikisto kaj mediumo William Thomas Stead (1849 – 1912) postlasis al la mondo la plej rimarkindan dokumentaron. – La Trad.


285. Homa telegrafio

LVIII. Ĉu, sin reciproke elvokante, du homoj povus transsendi siajn pensojn unu al la dua kaj do interparoli?

“Jes, kaj ĉi tiu homa telegrafio estos iam universala rimedo por interparolo.”

– Kial ĝi ne estus praktikata jam nun?

“Ĝi estas praktikebla por iuj homoj, sed ne por ĉiuj; estas necese, ke la homoj elpuriĝu, por ke iliaj Spiritoj liberiĝu el la materio, kaj tio estas ankoraŭ unu motivo, pro kiu oni faru elvokojn en la nomo de Dio. Ĝis tiam ĝi estas apartaĵo de la elitaj animoj, iel liberaj de la materio, da kiaj estas tre malmulte sur la Tero, ĉe la hodiaŭa stato de ties loĝantoj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.