La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA PARTO

Pri la manifestiĝoj de la Spiritoj

ĈAPITRO I: PRI LA AGADO DE LA SPIRITOJ SUR LA MATERION

52. Post la forĵeto de la materialista opinio, kiun kondamnas kiel la racio, tiel ankaŭ la faktoj, ĉio nun resume konsistas en tio, ekscii, ĉu la animo, post la morto, povas manifestiĝi al la vivantoj. Sub tia plej simpla formo, la demando estas multe pli faciligita. Antaŭ ĉio estus ĝuste demandi, kiel inteligentaj estuloj, iel vivantaj en nia medio, kvankam nevideblaj dank’al sia naturo, ne povus en ia maniero sciigi pri sia ĉeesto. La simpla prudento diras, ke en tio estas nenio ne ebla, kio jam estas io. Cetere ĉi tiu kredo havas por si la konsenton de ĉiuj popoloj, ĉar oni ĝin trovas en ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj tempoj; nu, nenia intuicio povas esti tiel ĝenerala kaj transvivi jaraĝojn, se ĝi ne havas ian apogon. Krom tio ĝin sankcias la atesto de la sanktaj libroj kaj de la Patroj de la Eklezio; estis necesaj la skeptikismo kaj la materialismo de nia jarcento, por ke ĝi estu forĵetita inter la superstiĉajn ideojn. Se ni eraras, tiam eraras ankaŭ tiuj aŭtoritatuloj.

Sed ĉi tio estas konsideroj nur en la morala sfero.

Precepe unu kaŭzo kunhelpis, por plifortigi la dubon, en tempo tiel pozitiva kiel nia, kiam ĉiu nepre volas klarigi al si ĉion, kiam oni deziras ekscii la kialon kaj la kielon de ĉiu afero: tiu kaŭzo estas la nescio pri la naturo de la Spiritoj kaj pri la rimedoj, per kiuj ili povas manifestiĝi. Kiam oni tion ekscios, la manifestiĝoj jam havos nenion mirigan kaj estos alkalkulataj al la naturaj faktoj.

53. La ideo, kiun oni kreas al si pri la Spiritoj, faras, ĉe la unua rigardo, nekomprenebla la fenomenon de la manifestiĝoj. Ĉar tiuj manifestiĝoj povas okazi nur per la agado de la Spirito sur la materion, tial tiuj homoj, kiuj pensas, ke Spirito estas absoluta ne-materio, demandas sin, kun ia ŝajna praveco, kiel do li povas agi materie. Nu, jen la eraro, ĉar Spirito estas ne ia abstraktaĵo, sed difinita kaj limigita estulo. La Spirito, enkarniĝinta en la korpo, konsistigas la animon; forlasante la korpon, ĉe la morto, li ne eliras sen ia envolvaĵo. Ili ĉiuj diras al ni, ke ili konservas la homan formon, kaj, efektive, kiam ili aperas antaŭ ni, ili sin prezentas ĝuste sub tiu ilia formo, kiun ni konis.

Ni ilin atente observu en tiu momento, kiam ili ĵus forlasis la vivon: ili troviĝas konsternitaj; ĉio ĉirkaŭ ili estas malklara; ili vidas sian korpon sanan aŭ kripligitan, laŭ la speco de la morto; de alia flanko, ili sin vidas mem kaj sentas sin vivantaj; io diras al ili, ke tiu korpo apartenas al ili, kaj ili ne komprenas, kiel ili estas apartigitaj de ĝi. Ili sin ankoraŭ vidas sub sia antaŭa formo, kaj tiu vido ĉe kelkaj naskas strangan iluzion, kiu iom longe daŭras: ili pensas, ke ili ankoraŭ vivas; ili devas ankoraŭ sperti sian novan staton, por konvinkiĝi pri la realaĵo. Post tiu unua momento de konfuziteco, la korpon ili rigardas kiel ian eluzitan veston, kiun ili demetis de si kaj kiun ili tute ne resopiras; ili jam ne suferas de la fizikaj doloroj kaj estas tute feliĉaj, ke ili povas altiĝi, traflugi la aeron tiel, kiel, ankoraŭ vivante, ili ofte faradis en sonĝo*. Kvankam nun sen la korpo, ili tamen konstatas sian personecon: ili havas formon, sed formon, kiu ilin ne ĝenas kaj ne embarasas; ili fine konscias pri sia “mi” kaj sia individueco. Kion do ni konkludu el ĉio ĉi? ke la animo ne forlasas ĉion en la tombo, ke ĝi kun si portas ion.


* Se iu bonvolos sin turni ao ĉio, kion mi diris en La Libro de la Spiritoj pri la sonĝoj kaj la stato de la Spirito dum la dormo (§§ 400 ĝis 418), tiu komprenos, ke tiuj sonĝoj, kiujn preskaŭ ĉiuj havas kaj dum kiuj oni vidas sin transportata tra la aero kaj kvazaŭ fluganta, estas nenio alia, ol rememoro pri la sensaco, kiun spertis la Spirito tiam, kiam, dum la sonĝo, li momente forlasis sian materian korpon, kunportante nur sian korpon fluidaĵan, tiun, kiun li konservos post la morto. Tiuj sonĝoj povas do havigi al ni ian ideon pri la stato de la Spiritoj, kiam li liberiĝos el la malhelpaĵoj, kiuj retenas lin sur la tero. – Noto de la Aŭtoro.


54. Multenombraj observoj kaj nemalkonfeseblaj faktoj, pri kiuj mi poste parolos, kondukis al ĉi tiu konkludo, nome, ke ĉe la homo ekzistas tri elementoj:

1-a, la animo, aŭ Spirito, inteligenta principo, en kiu sidas la prudento;

2-a, la korpo, malsubtila, materia envolvaĵo, per kiu li kelkatempe sin vestas, por plenumi certajn providencajn ordonojn;

3-a, la perispirito, fluidaĵa, duonmateria envolvaĵo, servanta kiel ligilo inter la animo kaj la korpo.

La morto estas la detruiĝo, aŭ pli bone dirite, la diseriĝo de la malsubtila envolvaĵo, de tiu envolvaĵo, kiun la animo forlasas; la dua envolvaĵo disiĝas de ĉi tiu kaj kompanias al la animo, kiu do havas ĉiam iun envolvaĵon. Ĉi tiu lasta, kvankam fluidaĵa, etereca, vaporeca, nevidebla por ni en sia normala stato, estas tamen ja materio, malgraŭ tio, ke ni ĝis hodiaŭ ne povis ĝin preni kaj submeti al analizo.

Tiu dua envolvaĵo de la animo, aŭ perispirito, ekzistas do dum la enkorpa vivo; ĝi estas la perilo de ĉiuj sensacioj, kiujn la Spirito ricevas, tio, per kio la Spirito transigas sian volon en la eksteran medion kaj agas sur la korporganojn. Por fari materialan komparon, mi diru, ke ĝi estus elektra kondukilo, destinita por la ricevo kaj transsendo de la penso; ĝi estas, unuvorte, tiu mistera, nekaptebla aganto, nomata “nerva fluidaĵo”, kiu ludas tiel gravan rolon en la organa ekonomio kaj kiun oni ankoraŭ ne sufiĉe prenas en kalkulon ĉe la fiziologiaj kaj patologiaj fenomenoj. Konsiderante sole nur la peseblan materian elementon, la Medicino, ĉe la observado de la faktoj, formetas mem de si senĉesan kaŭzon de agado. Sed ne ĉi tiu estas la loko por la ekzamenado de tiu demando; mi rimarkigu nur tion, ke la konado de la perispirito donas la ŝlosilon de multego da ĝis hodiaŭ ne solvitaj problemoj.

La perispirito tute ne estas unu el tiuj hipotezoj, per kiuj la scienco kelkafoje helpas al si, por klarigi iun fakton; ĝia ekzisto ne estas nur konigita de la Spiritoj, sed estas ja frukto de observoj, kiel mi havos la okazon ĝin pruvi. Por la momento kaj por ne antaŭveni al la faktoj, kiujn mi raportos, mi limigas min dirante, ke, ĉu dum sia ligiteco kun la korpo, ĉu post sia disiĝo de ĉi tiu, la animo neniam apartiĝas de sia perispirito.

55. Oni diris, ke la Spirito estas ia flamo, ia fajrero; ĉi tion oni komprenu rilate al la Spirito mem, kiel intelekta kaj morala principo, al kiu oni ne povus havigi difinitan formon. Tamen, kiu ajn la ŝtupo, sur kiu li staras, li estas ĉiam tegita de ia envolvaĵo, aŭ perispirito, kies naturo fariĝas ĉiam pli etereca, laŭgrade kiel li puriĝadas kaj altiĝas en la hierarkio; tiamaniere, laŭ mia sento, la ideo pri formo estas nedisigebla de la ideo pri la Spirito, kaj mi ne konceptas unu sen la dua. La perispirito estas do integraliga parto de la Spirito tute same, kiel la korpo estas esenca parto de la homo; sed la sola perispirito ne estas la Spirito, kiel ankaŭ la sola korpo ne estas la homo, ĉar la perispirito ne pensas: ĝi estas rilate al la Spirito tio, kio estas la korpo rilate al la homo, t. e. la aganto aŭ la ilo de la agado de la Spirito.

56. La perispirito havas formon homan, kaj kiam ĝi aperas al ni, tiu formo estas ordinare tiu, sub kiu ni konis la Spiriton dum lia surtera vivo. Oni el tio povus pensi, ke, liberiĝinte el ĉiuj partoj de la korpo, la perispirito sin iagrade modeligus laŭ ĉi tiu kaj konservus ties stampon, sed ne ŝajnas, ke tiel estas. Kun la diferenco de kelkaj detaletoj kaj esceptinte la organajn modifojn, postulatajn de la medio, kie la estulo devas vivi, la homa formo aperas ĉe la loĝantoj de ĉiuj mondoj; almenaŭ la Spiritoj tion asertas. Ĝi estas la formo ankaŭ de ĉiuj Spiritoj ne enkarniĝintaj kaj havantaj nur la perispiriton; ĝi estas tiu, sub kiu oni en ĉiuj tempoj reprezentis la anĝelojn, aŭ purajn Spiritojn.

El ĉio ĉi ni devas konkludi, ke la formo homa estas la tipa formo de ĉiuj homaj estuloj, kia ajn ilia grado da evolucio. Sed la subtila materio de la perispirito ne estas tiel tenaca kaj rigida kiel la kompakta materio de la korpo; ĝi estas, se tiel diri, fleksebla kaj ekspansia, el kio rezultas, ke la formo, kiun ĝi prenas sur sin, kvankam modeligita laŭ la formo de la korpo, estas ne absoluta, sed alkonformiĝas al la volo de la Spirito, kiu povas doni al ĝi tian aŭ tian alian aspekton laŭplaĉe, dum la solida envolvaĵo kontraŭstaras al ĝi per nevenkebla forto. Liberiĝinte el tiu ĝenaĵo, kiu ĝin premadis, la perispirito pliampleksiĝas aŭ kuntiriĝas, aliiĝas; unuvorte, ĝi akceptas ĉiajn metamorfozojn, laŭ la volo, aganta sur ĝin. Ĝuste dank’al tiu propreco de sia fluideca envolvaĵo la Spirito, kiu volas sin rekonigi, povas, kiam necese, preni sur sin tiun plenan aspekton, kiun li havis dum sia surtera vivo, eĉ kune kun la korpaj kriplaĵoj, kiuj povas taŭgi kiel identigiloj.

La Spiritoj, kiel oni vidas, estas do estuloj al ni similaj, formantaj ĉirkaŭ ni tutan popolon, nevideblan en sia normala stato; mi diras “en sia normala stato”, ĉar, kiel ni vidos, tiu nevidebleco estas ne absoluta.

57. Ni ree konsideru la naturon de la perispirito, ĉar tio estas esenca por la klarigo, kiun mi donos pri la afero. Mi diris, ke, kvankam fluideca, la perispirito estas tamen ia materio, kio rezultas el la fariĝo de la palpeblaj aperaĵoj, pri kiuj mi ankoraŭ parolos. Oni vidis aperi sub la influo de iaj mediumoj manojn kun ĉiuj proprecoj de manoj vivaj, manojn, kiel ĉi tiuj, varmajn, kiujn oni povas palpi, kiuj estas firmaj kiel solida korpo, kaptas la kunsidantojn kaj subite aerdisiĝas kvazaŭ ombro. La inteligenta agado de tiuj manoj, kiuj evidente obeas ian volon, farante certajn movojn, eĉ ludante ariojn sur instrumento, pruvas, ke ili estas la videbla parto de nevidebla inteligenta estulo. Ilia tuŝebleco, ilia temperaturo, unuvorte, la impreso, kiun ili faras sur la sentumojn, ĉar oni ja vidis ilin postlasi premsignojn sur la haŭto, doni dolorajn batojn aŭ delikate karesi, pruvas, ke ili estas el ia ajna materio. Ilia subita malapero pruvas, krom tio, ke tia materio estas pleje subtila kaj kondutas tiel same, kiel iuj substancoj, kiuj povas alterne transiri de la stato solida en la staton fluidan, kaj inverse.

58. La kerna naturo de la Spirito mem, t. e. de la pensanta estulo, estas al ni tute nekonata; li elmontriĝas al ni nur per siaj agoj, kaj liaj agoj povas frapi niajn materiajn sentumojn nur per iu materia peranto.

La Spirito bezonas do ian materion, por agi sur la materion.

Kiel senperan ilon de sia agado li havas sian perispiriton tiel same, kiel la homo havas sian korpon; nu, kiel ni ĵus vidis, perispirito estas materio. Kiel sian perilon li havas ankaŭ la universan fluidaĵon, ian specon de transsendilo, sur kiun li agas, kiel ni agas sur la aeron, por estigi certajn efikojn per dilato, premado, impulsado aŭ vibroj.

Konsiderata en ĉi tiu maniero, la agado de la Spirito sur la materion estas facile imagebla; oni el tio komprenas, ke ĉiuj efikoj, el ĝi rezultantaj, apartenas al la kadro de la naturaj faktoj kaj havas nenion miraklecan.

Ili ŝajnis supernaturaj nur tial, ĉar oni ne konis ilian kaŭzon; se oni scias la kaŭzon, disfumiĝas do ĉio mirakleca, kaj tiu kaŭzo troviĝas tuta en la duonmateria esteco de la perispirito. Tio estas nova klaso da faktoj, kiujn klarigas nova leĝo kaj kiun post kelka tempo neniu jam miros, same kiel hodiaŭ neniu plu miras, ke oni en kelke da minutoj korespondas kun alia persono trans grandan distancon per la elektro.

59. Oni eble demandus, kiel kun la helpo de tia subtila materio la Spirito povas agi sur pezajn kaj kompaktajn korpojn, levi tablojn k. t. p. Similan kontraŭdiron certe ne prezentus scienculo, ĉar, jam ne parolante pri la nekonataj proprecoj, kiujn tiu nova aganto eble havas, ĉu ni ne vidas antaŭ niaj okuloj analogajn ekzemplojn? Ĉu ne ĉe la plej maldensigitaj gasoj, ĉe la nepeseblaj fluidaĵoj la industrio kreas al si siajn plej potencajn motorojn? Se ni vidas la aeron renversi konstruaĵojn, la vaporon delokigi grandegajn masojn, la pulvon gasigitan levi rokojn, la elektron rompi arbojn kaj fendi murojn, kio do absurda tio estus, akcepti, ke Spirito, per helpo de sia perispirito, povas levi tablon, des pli, ĉar oni scias, ke tiu perispirito povas fariĝi videbla, tuŝebla, kaj agadi simile al solida korpo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.