La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Maldelikataj, frivolaj, seriozaj, instruaj komunikaĵoj
133. Mi diris, ke ĉia efiko, elmontranta en sia kaŭzo ian agon de libera volo, kiel ajn sensignifa estas tiu ago, atestas pro tio mem ian inteligentan kaŭzon. Ekzemple, simpla movo de tablo, kiu respondas al nia penso aŭ prezentas intencan karakteron, povas esti konsiderata kiel inteligenta manifestiĝo. Se la rezultato devus limiĝi je tio, ĝi havus por ni nur flankan intereson: tamen ĝi estus jam io, kio pruvus al ni, ke en tiuj fenomenoj ekzistas io alia, ol pure materia ago, sed la el tio veninta praktika utilo estus por ni nula aŭ almenaŭ tre limita. Tute alia estas la okazo, se tiu inteligento ricevas tian amplekson, kiu ebligas regulan kaj kontinuan interŝanĝon de pensoj: tiam tio estas jam ne nuraj inteligentaj manifestiĝoj, sed efektivaj komunikaĵoj. La rimedoj, kiujn ni hodiaŭ disponas, ebligas ricevi komunikaĵojn tiel longajn, tiel klarajn kaj tiel rapidajn, kiel tiuj inter la homoj.
Kiu, laŭ la spirita hierarkio (“La Libro de la Spiritoj”, § 100), bone scias pri la senlima diverseco de la Spiritoj en la duobla rilato al inteligenteco kaj moraleco, tiu facile imagas al si, ke devas ekzisti diferenco en iliaj komunikaĵoj; ke ĉi tiuj devas travidigi la noblecon aŭ la malnoblecon de iliaj pensoj, ilian klerecon aŭ senklerecon, iliajn virtojn aŭ malvirtojn; ke, unuvorte iliaj konmunikaĵoj ja ne estus pli similaj inter si, ol la lingvoj de la homoj, ekde la sovaĝulo ĝis la plej klera eŭropano. La nuancoj de tiuj komunikaĵoj povas grupiĝi en kvar ĉefajn kategoriojn; laŭ siaj plej reliefaj trajtoj, ili estas: maldelikataj, frivolaj, seriozaj, instruaj.
134. La maldelikataj komunikaĵoj estas tiuj, formulitaj per esprimoj, kiuj vundas la decregulojn. Ili povas veni nur de feĉklasaj Spiritoj, ankoraŭ makulitaj de ĉiuj malpuraĵoj de la materio, kaj neniom diferencas de tiuj, kiujn donus malvirtaj kaj vulgaraj homoj. Ili naŭzas ĉiun homon, kiu havas, eĉ la plej malmulte, delikatecon de sentoj, ĉar, laŭ la karaktero de la Spirito, ili estas trivialaj, malĉastaĉaj, obscenaj, insolentaj, arogantaj, malicaj kaj eĉ malpiaj.
135. La frivolaj komunikaĵoj venas de ventanimaj, de mokemaj aŭ de petolemaj Spiritoj, pli malicetaj, sed ne ja malicaj, neniel zorgantaj pri tio, kion ili diras.
Entenante nenion maldecan, iliaj komunikaĵoj plaĉas al iuj homoj, kiuj sin amuzas ĉe ili kaj kiuj plezuras ĉe tiaj bagatelaj konversacioj, en kiuj oni multe parolas, dirante nenion. Tiuj Spiritoj kelkafoje elpaŝas kun spritaj kaj mordaj atikaĵoj, kaj inter banalaj ŝercoj ili ofte parolas krudajn veraĵojn, kiuj preskaŭ ĉiam trafas ilian celon. Tiuj frivolaj Spiritoj svarmas apud ni. Ili uzas ĉiajn okazojn, por enŝoviĝi en la komunikaĵoj; la vero, jen kio ilin la plej malmulte zorgigas, kaj tial ili malicete plezuras, mistifikante tiujn homojn, kiuj estas sufiĉe cedemaj kaj iafoje sufiĉe pretendemaj por ilin fidplene kredi. La homoj, kiuj plezuras ĉe tiaj komunikaĵoj, nature allasas al si frivolajn kaj trompemajn Spiritojn.
La serozaj Spiritoj sin tenas for de ili same, kiel ĉe ni la seriozaj homoj staras malproksime de la societo de ventkapuloj.
136. La seriozaj komunikaĵoj estas solidaj, kiel laŭ la temo, tiel ankaŭ pri la formo. Ĉia komunikaĵo, en kiu forestas frivoleco kaj maldelikateco, kaj kiu havas utilan celon, eĉ se kun privata intereso, estas, pro tio mem, serioza; tamen, eĉ pro tio, ĝi ne ĉiam estas libera de eraroj. La seriozaj Spiritoj ne estas egale kleraj; ekzistas multaj aferoj, kiujn ili ne scias kaj pri kiuj ili povas bonafide erari; tial la vere Superaj Spiritoj sen ĉese rekomendas al ni submeti ĉiajn komunikaĵojn al la kontrolado de la prudento kaj de la plej severa logiko.
Estas do necese distingi inter la seriozaj-veraj kaj la seriozaj-malveraj komunikaĵoj, kio ne ĉiam estas facila, ĉar sub la masko mem de la seriozeco de la parolo iuj vantamaj aŭ pseŭdo-kleraj Spiritoj penas trudi la plej malverajn ideojn kaj la plej absurdajn sistemojn; kaj por doni al si pli da fidindeco kaj da graveco, ili ne sentas skrupulon paradi per la plej respektindaj kaj eĉ plej respektegataj nomoj. Ĉi tio estas unu el la plej grandaj rifoj de la praktika scienco; mi en oportuna tempo revenos al ĉi tiu temo, donante al ĝi la tutan elvolviĝon, kiun postulas tiel grava afero, kaj samtempe mi konigos la rimedojn, per kiuj oni sin antaŭgardu kontraŭ la danĝereco de la malveraj komunikaĵoj.
137. La instruaj komunikaĵoj estas tiuj seriozaj komunikaĵoj, havantaj kiel ĉefan celon ian instruon, donitan de la Spiritoj pri la natursciencoj, la moralo, la filozofio k. a. Ili estas pli aŭ malpli profundaj, laŭ la hierarkia rango kaj la grado da liberiĝo el la materio de la Spirito. Por ke el tiuj komunikaĵoj oni kolektu realajn fruktojn, ili devas esti regulaj kaj persiste kontinuaj.
La seriozaj Spiritoj alligiĝas al tiuj homoj, kiuj volas kleriĝi, kaj al tiuj ili helpas, kaj lasas al la frivolaj Spiritoj la taskon amuzi tiujn homojn, kiuj en tiuj manifestiĝoj vidas nur kelkatempan distrilon. Nur laŭ la reguleco kaj ofteco de tiuj komunikaĵoj oni povas taksi la moralan kaj intelektan valoron de la Spiritoj, kun kiuj oni rilatas, kaj la tiomon da fidindeco, kiun ili meritas.
Se sperto estas necesa, por juĝi la homojn, kredeble ankoraŭ pli multe da ĝi estas necesa, por juĝi la Spiritojn.
Kvalitigante tiujn komunikaĵojn kiel instruajn, ni supozas, ke ili estas veraj, ĉar io ne vera ne povus esti instrua, eĉ se dirata per la plej imponaj paroloj. Al ĉi tiu kategorio ni do ne povus alkalkuli iajn instruojn, kiuj da serioza ofte havas nenion krom ŝvelaĉa kaj emfaza formo, per kiu la Spiritoj, pli tro memfidaj ol kleraj, kiuj ilin diktas, esperas mistifiki la homojn; sed, ne povante havigi al siaj komunikaĵoj la mankantan fundon, tiuj Spiritoj ne povus longe ludadi sian rolon: ili baldaŭ elperfidas sian malfortan flankon, se eĉ plej multe da interligo havas iliaj komunikaĵoj, aŭ se oni scios ilin repuŝi ĝis iliaj lastaj redutoj.
138. La komunikrimedoj estas tre diversaj. Agante sur niajn organojn kaj sur ĉiujn niajn sentumojn, la Spiritoj povas manifestiĝi al la okuloj kiel aperaĵoj, al la palpado per tuŝeblaj impresoj, ĉu kaŝitaj, ĉu videblaj, al la orelo per bruoj, al la flarado per odoroj sen ia konata kaŭzo. Ĉi tiu lasta maniero de manifestiĝo, kvankam ja reala, estas nekontesteble la malplej certa pro la multenombraj kaŭzoj, kiuj povas konduki en eraron; tial mi kun ĝi ne perdos tempon. Kion ni devas zorge ekzameni, tio estas la diversaj rimedoj, por ricevi komunikaĵojn, t. e. regulan kaj kontinuan interŝanĝon de pensoj. Tiuj rimedoj estas: frapoj, parolo kaj skribado.
Mi ilin elvolvos en specialaj ĉapitroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.