La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Nerekta psikografio: korboj kaj tabuletoj. Rekta aŭ mana psikografio
152. La spiritisma scienco progresis, kiel ĉiuj ceteraj, kaj pli rapide ol ili, ĉar ja nur kelke da jaroj forpasis de tiu tempo, kiam estis uzataj tiuj primitivaj kaj nesufiĉaj rimedoj, vulgare nomataj “parolantaj tabloj”, kaj jam nun oni povas komunikiĝi kun la Spiritoj tiel facile kaj rapide, kiel la homoj inter si, kaj per samaj rimedoj: skribado kaj parolo. La skribado havas precipe la plibonecon pli materiale atesti la partoprenon de ia kaŝita potenco kaj postlasi strekojn, kiujn oni povas konservi, kiel ni faras pri niaj propraj korespondaĵoj.
La unua rimedo uzata konsistis el tabuletoj kaj korboj, provizitaj per krajono. Jen ilia aranĝo.
153. Mi jam diris, ke homo, dotita per ia speciala kapablo, povas komuniki rotacian movon al tablo aŭ ia ajn objekto. Anstataŭ tablo ni prenu korbeton de dek kvin ĝis dudek centimetroj en la diametro, tute egale ĉu el ligno aŭ el vimeno; la substanco ne gravas. Se tra la fundo de tiu korbo oni trapasigas krajonon, kiun oni tie solide fiksas, kun la pinto turnita eksteren kaj malsupren; se tiun tutaĵon oni tenas en ekvilibro sur la pinto de la krajono, kiu tuŝas folion da papero, kaj se nun oni apogas la fingrojn sur la randoj de la korbo, ĉi tiu ekmoviĝas; sed anstataŭ turniĝi, ĝi kondukas la krajonon en diversajn flankojn sur la papero, farante sensignifajn strekojn aŭ literojn. Se oni elvokas iun Spiriton, kaj se li volas komunikiĝi, li respondas, jam ne per frapoj, kiel en la tiptologio, sed per skribaj vortoj.
La movado de la korbo jam ne estas aŭtomata, kiel ĉe la turniĝantaj tabloj, sed fariĝas inteligenta. Per ĉi tiu aranĝo la krajono, veninte al la ekstremo de la linio, ne revenas al la antaŭa rando de la papero, por komenci novan linion, sed ĝi ĉiam ankoraŭ moviĝas ronde en tia maniero, ke la skriblinio formas spiralon, kaj tial oni devas plurfoje turni la paperon, por legi tion skribitan.
La tiel ricevita skribaĵo ne ĉiam estas tre legebla, ĉar la vortoj estas kunligitaj, sed la mediumo, per ia intuicio, ĝin facile deĉifras. Por ŝpari materialon, oni povas anstataŭigi la paperon per ardezplato kaj la krajonon per grifelo. Tian korbon mi nomas korbo-turbo. Iafoje, anstataŭ la korbo oni uzas kartonon tre similan al tiu de la bombonujoj; la krajono prezentas ĝian akson, kiel en la turnoludilo.
154. Plurajn aliajn aranĝojn oni elpensis, por trafi ĉi tiun celon. La plej oportuna, kiun mi nomas bekokorbo, estas tiel konstruita, ke oni almetas al la korbo klinitan lignan stangeton, kiu elstaras dek ĝis dek kvin centimetroj unuflanke, en la pozicio de busprito.
Tra truo, borita ĉe la fino de tiu stangeto, aŭ beko, oni trametas krajonon sufiĉe longan, por ke ĝia pinto tuŝu la paperon. La mediumo metas la fingrojn sur la randon de la korbo, kaj jen la tuta aparato ekagitiĝas kaj la krajono skribas, kiel en la antaŭa okazo, kun tiu diferenco, ke la skribaĵo ordinare estas pli legebla, la vortoj estas nekunigitaj kaj la linioj jam ne faras spiralojn, sed sekvas unu alian, kiel en la ordinara skribado, ĉar la mediumo povas facile konduki la krajonon de sur unu linio sur la suban. En tia maniero oni ricevas plurpaĝajn disertaciojn tiel rapide, kiel se oni manskribus.
155. La aganta inteligento ofte manifestiĝas per aliaj nedubasencaj signoj. Veninte al la fino de la folio, la krajono spontanee faras ekmovon por ĝin turni; se la estulo deziras referenci al iu antaŭa peco de la skribaĵo, sur la sama aŭ alia folio, li ĝin serĉas per la pinto de la krajono tiel same, kiel oni agus per la fingro, kaj substrekas ĝin. Se, fine, la Spirito volas sin turni al iu el la ĉeestantoj, la fino de la ligna stangeto direktiĝas
al tiu persono. Por malplilongigi sian parolon, li ofte esprimas la vortojn jes kaj ne per signoj resp. de jesado aŭ neado, kiujn ni faras per la kapo. Se li volas esprimi koleron aŭ senpaciencon, li brutale frapadas la paperon per la pinto de la krajono kaj ne malofte rompas tiun pinton.
156. Anstataŭ korbo kelkaj personoj uzas ian tableton, faritan speciale, longan dek du ĝis dek kvin centimetrojn kaj larĝan kvin ĝis ses centimetrojn, kun tri piedoj, al unu el kiuj oni adaptas krajonon; la du ceteraj estas rondformaj aŭ provizitaj per ebura sfereto, por facile gliti sur la papero. Aliaj personoj uzas simple tabuleton de dek kvin ĝis dudek kvadrataj centimetroj, triangulan, oblongan aŭ ovalan; ĉe unu punkto de la rando ekzistas oblikva truo, por trameti la krajonon.
Lokita por la skribado, ĝi staras nerekte kaj apogas sur la papero unu el siaj flankoj; ĉi tiu flanko iafoje havas du rulilojn por faciligo de la movado. Oni cetere komprenas, ke ĉiuj ĉi aranĝoj havas neniel absolutan karakteron: la plej bona estas tiu plej oportuna.
Uzante ĉiun ajn el ĉi tiuj aranĝoj, oni devas agadi preskaŭ ĉiam duope, sed ne estas necese, ke la dua homo havu mediumecon: tiu simple helpas, tenante la ekvilibron kaj ŝparigante al la mediumo tro da laciĝo.
157. Mi nomas nerekta psikografio la skribadon, efektivigatan per unu el la supre prezentitaj aranĝoj, kontraŭe al la rekta psikografio, plenumata de la mediumo mem. Por kompreni ĉi tiun lastan procedon, oni devas fari al si klaran ideon pri tio, kiel fariĝas la unua: jen kiel. La komunikiĝanta Spirito agas sur la mediumon; ĉi tiu, sub tiu influo, maŝine ekmovas la brakon kaj la manon, por skribi, tute ne konsciante, kion li skribas (ĉi tiu estas almenaŭ la ordinara okazo); la mano agas sur la korbon, kaj la korbo sur la krajonon. Tiel do la korbo ne fariĝas inteligenta, sed ja estas nura ilo, direktata de iu inteligento; ĝi efektive estas nenio krom ia krajoningo, ia aldono al la mano, ia perilo inter la mano kaj la krajono. Oni forigu tiun perilon kaj metu la krajonon inter la fingrojn, kaj oni ricevos tian saman rezultaton per multe pli simpla meĥanismo, ĉar la mediumo tiam skribas tiel, kiel li skribas ordinare. Sekve ĉiu, kiu skribas kun la helpo de korbo, tabuleto aŭ alia objekto, povas skribi rekte.
El ĉiuj komunikrimedoj la manskribado, kiun kelkaj nomas pretervola skribado, estas sendube la plej simp la, la plej facila kaj la plej oportuna, ĉar ĝi postulas nenian preparadon kaj taŭgas, kiel la fluanta skribado, por la plej vastaj elvolviĝoj. Mi ankoraŭ pritraktos ĝin, kiam mi parolos pri la mediumoj.
158. En la unua tempo de la manifestiĝoj de Spiritoj, tiam, kiam oni pri ĉi tiu afero faradis al si malpli precizan ideon, multe da skribaĵoj estis publikigitaj sub titoloj, kiel: Komunikaĵoj de korbo, Komunikaĵoj de tabuleto, Komunikaĵoj de tablo k. s. Hodiaŭ oni komprenas, kiom da nesufiĉa aŭ erara havas tiuj esprimoj, jam ne parolante pri ilia malmulte serioza karaktero. Efektive, kiel ni ĵus vidis, la tabloj, tabuletoj kaj korboj estas nuraj iloj neinteligentaj, kvankam momente animitaj per nenatura vivo, kiuj nenion povas komuniki per si mem; alie tio estus, kiel preni la efikon por la kaŭzo, la instrumenton por la principo; tio estus, kiel se iu aŭtoro deklarus sur la titolpaĝo de sia libro, ke ĉi tiun verkis metala aŭ anasa plumo. Tiuj iloj cetere ne esceptas aliajn; unu mia konato anstataŭ la korbo-turbo uzadis funelon, tra kies kolo li trametis la krajonon; oni do povus ricevi komunikaĵojn de funelo, kaj tute same de kaserolo aŭ de salatujo. Se ili fariĝas per frapoj kaj por tiuj frapoj oni uzus seĝon aŭ bastonon, oni havus jam ne ian parolantan tablon, sed ian seĝon aŭ bastonon parolantan. Estas grave koni ne la strukturon mem de la ilo, sed la manieron ricevi la komunikaĵojn: se ĉi tiuj fariĝas per skribado, kia ajn estas la krajoningo, tio estas laŭ ni psikografio; se per frapoj, ĝi estas tiptologio.
Ricevante la amplekson de scienco, Spiritismo ja bezonas scencan terminaron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.