La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO II: PRI LA FIZIKAJ MANIFESTIĜOJ. PRI LA TURNIĜANTAJ TABLOJ

60. Oni donas la nomon “fizikaj manifestiĝoj” al tiuj, kiuj elmontriĝas per senseblaj efikoj, kiel bruoj, movado kaj delokigo de solidaj korpoj. Unuj estas spontaneaj, t. e. dependantaj de nenies volo; aliaj povas esti okazigataj. Mi pritraktos unue nur ĉi tiujn lastajn.

La plej simpla efiko, ja unu el la unuaj observataj, estas la cirkla movo, komunikata al tablo. Ĉi tiu efiko fariĝas ankaŭ ĉe aliaj objektoj, sed, ĉar tablo estis tiu, kun kiu, pro ĝia oportuneco, oni faradis tiajn eksperimentojn, tial estis fine elektita la nomo turniĝantaj tabloj por tiu fenomeno.

Dirante, ke ĉi tiu efiko estis unu el la unuaj observataj, mi volas paroli pri la lasta tempo, ĉar sendube ĉiaj manifestiĝoj estis konataj ekde la plej malproksimaj tempoj, kaj alie ja ne povus esti; efektive, ĉar ili estas naturaj efikoj, ili tial nepre okazadis en ĉiaj tempoj.

Tertuliano eksplicite traktis pri la turniĝantaj kaj la parolantaj tabloj.

Dum kelka tempo ĉi tiu fenomeno nutris la vidamon de la salonoj; poste oni tediĝis de ĝi kaj sin ekokupis pri aliaj distraĵoj, ĉar oni ĝin rigardadis kiel simplan amuzaĵon. Du kaŭzoj kunhelpis por la forlaso de la turniĝantaj tabloj. Inter la frivolaj homoj tio estis la modo, ĉar tiaj homoj malofte dediĉas al sama amuzo du vintrojn, kaj tamen, al ilia granda miro mem, ili dediĉis al tiu afero tri aŭ kvar. La saĝaj kaj observemaj homoj rimarkis, ke el tiu fenomeno elŝprucis io serioza, kio ekstaris sur pli alta loko; ili ne plu atentis la turniĝantajn tablojn, ĉar ili sin ekokupis pri la sekvoj de tiu fenomeno, sekvoj kun tute alia graveco. Ili forlasis la alfabeton por la scienco: jen la tuta sekreto de tiu ŝajna forlaso, pro kiu tiel bruas la mokŝercistoj.

Kiel ajn ĝi estas, la turniĝantaj tabloj estas ja la deirpunkto de la Spiritisma Doktrino, kaj pro tiu ilia merito ni ŝuldas al ili kelkajn klarigojn, des pli ke, prezentante la fenomenojn en ilia plej granda simpleco, la studado de ties kaŭzoj plifaciliĝas, kaj, unu fojon starigita, la teorio havigos al ni la ŝlosilon de la plej komplikitaj efikoj.

61. Por ke okazu la fenomeno, estas necesa la kunhelpo de unu aŭ pluraj personoj, dotitaj per speciala kapablo kaj kiujn oni nomas mediumoj. La nombro de la kunhelpantoj estas indiferenta, escepte se inter ili eble troviĝas kelke da nekonataj mediumoj. Pri tiuj kunsidantoj, kiuj ne posedas mediumecon, ilia ĉeesto neniom influas aŭ eĉ povas esti pli malutila ol utila, dank’al la humoro, kiun ili ofte kunportas al la seancoj.

En ĉi tiu rilato la mediumoj ĝuas pli aŭ malpli grandan povon kaj sekve okazigas pli aŭ malpli fortajn efikojn; ofte unu sola persono, potenca mediumo, faras multe pli ol dudek aliaj kune: sufiĉas, ke li ektuŝis la tablon per la manoj, kaj jen, en tiu sama momento, la tablo ekmoviĝas, leviĝas, renversiĝas, saltadas aŭ furioze turniĝas.

62. Ekzistas nenia signo, kiu elmontrus la mediumecon ĉe iu: nur la sperto povas konigi tiun kapablon.

Kiam, en seanco, oni volas eksperimenti, sufiĉas sidiĝi ĉirkaŭ tablo kaj plate surkuŝigi la manojn, sen premo kaj muskola streĉeco. En la komenco, ne konante la kaŭzojn de la fenomeno, oni indikis plurajn antaŭzorgojn, pri kiuj oni poste konstatis, ke ili estas tute senutilaj; tia ekzemple la alternado de la seksoj; ankaŭ la kontakto de la malgrandaj fingroj de la kunsidantoj tiel, ke formiĝis kontinua ĉeno. Ĉi tiu lasta aranĝo ŝajnis necesa tiam, kiam oni kredis la agadon de ia elektra fluo; poste la sperto montris ĝian senutilecon. La sola rigore deviga preskribo estas enpensiĝo, absoluta silento kaj precipe pacienco, se la efiko malfruas. La fenomeno povas aŭ fariĝi en kelke da minutoj aŭ prokrastiĝi ĝis duonhoro aŭ unu horo: tio dependas de la mediuma potenco de la kunsidantoj.

63. Mi aldiru, ke la formo de la tablo, la materialo, el kiu ĝi estas farita, la ĉeesto de metaloj, de silko en la vestoj de la kunsidantoj, tago, horo, senlumeco aŭ heleco k. a. estas tiel indiferentaj, kiel pluvo aŭ belvetero.

Nur la pezon de la tablo oni devas preni en kalkulon, sed sole en tia okazo, se la mediuma potenco estas nesufiĉa, por venki ĝian reziston; alie unu sola homo, eĉ infano, povas igi leviĝi centkilograman tablon, dum, en malpli favoraj kondiĉoj, dek du homoj ne sukcesas movi eĉ la plej malpezan unupiedan tableton.

Ĉe tiu staro de la aranĝoj, kiam la efiko komencas elmontriĝi, tiam oni tre ofte ekaŭdas kraketon en la tablo; oni eksentas ian tremetadon, kiu estas la komencaĵo de la moviĝado; oni havas la impreson, kvazaŭ la tablo penas delokiĝi; poste la turniĝado plifortiĝas kaj fariĝas tiel rapida, ke la ĉeestantoj faras la plej grandajn fortostreĉojn por ĝin sekvi*. Kiam la moviĝado ricevis sian plenrapidecon, tiam oni povas foriĝi de la tablo, ĉar ĉi tiu plue moviĝadas en plurajn flankojn, sen ia kontakto.


* Ofte tiu movado estas malrapida ĝis la fino de la eksperimento. – La Trad.


Ĉe aliaj okazoj la tablo leviĝas kaj ekstaras jen sur unu piedo, jen sur alia, kaj poste delikate revenas al sia norma pozicio. Aliajn fojojn ĝi balanciĝas, imitante tangadon aŭ ruliĝadon de ŝipo. Aliajn fojojn, fine, sed por tio estas necesa granda mediuma potenco, ĝi tute disiĝas de la planko kaj sin ekvilibre tenas en la aero sen ia apogo, kaj iafoje eĉ leviĝas ĝis la plafono tiel, ke oni povas pasi sub ĝi; poste ĝi malrapide malsupreniĝas, balanciĝante kvazaŭ paperfolio, aŭ abrupte falas kaj rompiĝas, kio evidente pruvas, ke la ĉeestantojn ne trompas ia optika iluzio.

64. Ankoraŭ unu fenomeno, kiu tre ofte okazas, laŭ la naturo de la mediumo, konsistas en frapoj en la strukturo mem de la ligno, sen ia movo de la tablo; tiuj frapoj, jen tre malfortaj, jen tre fortaj, aŭdiĝas ankaŭ en la ceteraj mebloj de la ĉambro, en la pordoj, sur la muroj kaj sur la plafono. Ni baldaŭ revenos al ĉi tiu temo. Kiam ili fariĝas en la tablo, ili kaŭzas vibradon tre senteblan por la fingroj kaj tre klaran precipe tiam, se oni surmetas la orelon sur la tablon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.