La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XII: PRI LA PNEŬMATOGRAFIO AŬ SENPERA SKRIBADO. PRI LA PNEŬMATOFONIO

Senpera skribado

146. La pneŭmatografio estas la skribado farata rekte de Spirito sen ia peranto; ĝi diferencas de la psikografio per tio, ke ĉi tiu lasta estas la transiĝo de la penso de Spirito ankaŭ per skribado, sed kun la helpo de la mano de mediumo.

La senpera skribado estas neneigeble unu el la plej eksterordinaraj fenomenoj en Spiritismo; sed, kiel ajn anomalia ĝi ŝajnas ĉe la unua ekrigardo, ĝi hodiaŭ estas fakto konstatita kaj nekontestebla. Se ia teorio estas necesa, por ke oni komprenigu al si la eblecon de la spiritismaj fenomenoj estute, des pli ĝi estas necesa en ĉi tiu okazo, unu el la plej strangaj iam ajn aperintaj, sed ne plu ŝajnanta supernatura, se nur oni komprenas ĝian principon.

Ĉe la unua fariĝo de ĉi tiu fenomeno la superstaranta impreso estis dubo; en la kapon de ĝiaj ĉeestantoj venis tuj la ideo de ia artifiko; efektive, ĉiu konas la proprecon de la tiel nomataj “sekretaj” inkoj, kies strekoj, komence tute nevideblaj, ekaperas sub la efiko de taŭgaj agantoj. Oni eble uzadis tiun procedon, por ekspluati la homan kredemon, kaj mi ne asertas, ke oni ĝin neniam uzis; mi eĉ estas konvinkita, ke iuj homoj, ĉu por mono, ĉu nur pro memestimo kaj por kredigi pri sia kapableco, uzadis artifikojn. (Vd. la ĉapitron pri trompoj.)

Sed el tio, ke oni povas imiti ion, estus absurdo konkludi, ke tio ne ekzistas. Ĉu en la lasta tempo oni ne elpensis rimedon por imiti la somnambulan klarvidecon en tia grado, ke ĝi kaŭzis iluzion? Kaj el tio, ke tiaj ĵonglaĵoj montriĝis en ĉiuj foiroj, oni devus konkludi, ke ne ekzistas veraj somnambuloj? Ĉar iuj komercistoj vendas falsitajn vinojn, ĉu tial ne ekzistas vino pura?

Tio sama estas kun la senpera skribado; la antaŭzorgoj por la certiĝo pri la realeco de la fakto estis cetere tre simplaj kaj tre facilaj, kaj dank’al tiuj antaŭzorgoj ĝi hodiaŭ ne estas objekto de eĉ la plej malgranda dubo.

147. Ĉar la eblo skribi sen ia peranto estas unu el la atributoj de la Spirito; ĉar Spiritoj ekzistas de ĉiam kaj ankaŭ de ĉiam okazigadas la diversajn fenomenojn al ni konatajn, ili do kredeble ankaŭ faris la senperan skribadon kiel en la antikveco, tiel en la nuneco; kaj tial oni povas klarigi la aperon de la tri vortoj en la bankedsalono de Belŝacar. La Mezepoko, tiel riĉa per miregindaĵoj kaŝitaj, sed sufokataj per la fajro de la ŝtiparoj, ankaŭ certe konis la senperan skribadon, kaj eble en la teorio pri la modifoj, kiujn la Spiritoj povas ricevigi al la materio, teorio, kiun mi pritraktis en la Ĉapitro VIII, sin trovas la principo de la kredo pri la transmutacio de la metaloj.

Kiaj ajn la rezultatoj, atingitaj en diversaj tempoj, nur de post la vulgarigo de la manifestiĝoj de la Spiritoj oni serioze rigardis la demandon pri la senpera skribado.

Laŭŝajne la unua homo, kiu ĝin konigis en la lastaj jaroj en Parizo, estis sinjoro barono de Guldenstubbe, kiu pri ĉi tiu temo publikigis tre interesan verkon, kiu enhavas grandan nombron da faksimiloj de la skribaĵoj, kiujn li ricevis*. Ĉi tiu fenomeno jam de kelka tempo estis konata en Ameriko. La socia pozicio de S-ro de Guldenstubbe, lia sendependeco, la estimo, kiun li ĝuas en la plej alta mondumo nekontesteble forigas ĉiun suspekton pri memvola trompo, ĉar nenia intereso povas instigi lin al tio. Plej volonte konsentite, oni povus kredi, ke li mem estis trompita de ia iluzio, sed tion formale rebatas unu fakto, nome, ke aliaj homoj atingis tiun saman fenomenon, armante sin per ĉiaj zorgoj necesaj, por antaŭforigi ĉiun artifikon kaj ĉiun kaŭzon de eraro.


* La realeco de la Spiritoj kaj de iliaj manifestiĝoj, pruvita per la senpera skribado. De Barono de Guldenstubbe. 1 oktava volumo, kun 15 gravuraĵoj kaj 93 faksimiloj. – Noto de la Aŭtoro.


148. La senperan skribadon oni ricevas, kiel ĝenerale la plimulton el la ne spontaneaj manifestiĝoj de Spiritoj, per enmemiĝo, per preĝado kaj per elvoko. Ili ofte okazis en preĝejoj, sur tomboj, ĉe la piedo de statuoj aŭ de la figuroj de personoj elvokitaj. Sed estas evidente, ke la loko mem havas nenian influon, krom naski pli grandan enmemiĝon kaj pli profundan koncentriĝon de la pensado, ĉar estas konstatite, ke tiu fenomeno okazas sen tiaj akcesoraĵoj kaj en la plej ordinaraj lokoj, sur simpla meblo, se oni troviĝas en la postulataj moralaj kondiĉoj kaj oni posedas la necesan mediumecon.

En la unua tempo oni pensis, ke oni tien devas meti krajonon kune kun la papero; tiel la fakto povus esti iel klarigita. Oni scias, ke la Spiritoj movas kaj delokas objektojn, ilin kelkafoje ekprenas kaj ĵetas tra la aero; ili do ankaŭ povus ja ekpreni la krajonon kaj uzi ĝin, por streki literojn; ĉar ili movas ĝin per la mano de mediumo, per tabuleto k. a., ili povus tute same tion fari senpere. Sed oni baldaŭ konstatis, ke krajono estas ne bezona kaj sufiĉas nura peco da papero, faldita aŭ ne: post kelke da minutoj oni tie trovas literojn. Nun la fenomeno ricevas tute alian aspekton kaj kondukas nin en tute novan klason da aferoj. Tiuj literoj estas strekitaj per ia substanco; nu, ĉar neniu havigis tiun substanco al la Spirito, li do mem ĝin faris, ĝin kunmetis: kie li ĝin ĉerpis? Jen la problemo.

Kiu bonvolos turni sin al la klarigoj, donitaj en la Ĉapitro VIII, §§ 127 kaj 128, tiu trovos tie la kompletan teorion de ĉi tiu fenomeno. Por tia skribado la Spirito uzas nek niajn substancojn, nek niajn ilojn: li faras mem la materion kaj la ilojn, kiujn li bezonas, prenante siajn materialojn el la universa primitiva elemento, kiun li per sia volo tiele modifas por la celata efiko. Li do povas ankaŭ fari ruĝan krajonon, presan inkon aŭ ordinaran inkon tute same, kiel nigran krajonon, eĉ tipografiajn
literojn sufiĉe solidajn, por reliefigi premsignojn, kiel pri tio mi vidis ekzemplojn. La filino de unu sinjoro el miaj konatoj, knabino kun la aĝo de 12 ĝis 13 jaroj, ricevis tutajn paĝojn, skribitajn per ia substanco simila al paŝtelo.

149. Ĉi tio estas la rezultato, al kiu kondukis nin tiu fenomeno pri la flartabakujo, kiun mi raportis en la Ĉapitro VII, § 116, kaj kiun mi longe pritraktis, ĉar ni tie havis la okazon profunde esplori unu el la plej gravaj leĝoj de Spiritismo, leĝon, kies konado povas klarigi pli ol unu misteron eĉ de la videbla mondo. Jen kiel el iu fakto, laŭŝajne ordinara, povas elŝpruci lumo; la tuta demando konsistas en zorga observado, kaj ĉi tion ĉiu povas mem fari, kiel mi, se nur oni ne kontentigas sin vidi la efikojn, ne elserĉante iliajn kaŭzojn.

Se mia fido kun ĉiu tago plifortikiĝas, tiel estas tial, ke mi komprenas: igu do kompreni, se vi volas gajni seriozajn prozelitojn. La kompreno de la kaŭzoj havas ankoraŭ unu rezulton, nome streki dividlinion inter vero kaj superstiĉo.

Rigardante la senperan skribadon laŭ la profitoj, kiujn ĝi povas havigi, mi diras, ke ĝis hodiaŭ ĝia plej ĉefa utileco estis la materia konstato de grava fakto: la partopreno de ia kaŝita potenco, kiu per ĝi trovas novan rimedon por manifestiĝi. Tamen tiaj komunikaĵoj malofte estas longaj: ili ordinare estas spontaneaj kaj limiĝas je vortoj, sentencoj, ofte je nekompreneblaj signoj.

Oni ilin ricevis en ĉiuj lingvoj: greka, latina, siria, per hieroglifaj figuroj k. a., sed ili ankoraŭ ne taŭgis por kontinuaj kaj rapidaj disertacioj, kiujn ebligas la psikografio, t. e. skribado per mediumoj.

Pneŭmatofonio 150. Povante okazigi bruojn kaj frapojn, la Spiritoj povas ankaŭ aŭdigi ĉiaspecajn kriojn, voĉajn sonojn, kiuj imitas la homan voĉon, ĉu apud ni, ĉu en la vastaĵo de la aero; ĉi tiun fenomenon oni nomas pneŭmatofonio. Laŭ tio, kion ni konas pri la naturo de la Spiritoj, ni povas supozi, ke iuj el ili, se el malsupera klaso, faras al si iluzion, kredante, ke ili parolas same, kiel iam sur la Tero.

(Vd. en Revue Spirite, Februaro 1858: Historio de la fantomo de F-ino Clairon.)

Oni tamen devus sin gardi preni kiel kaŝitajn voĉojn ĉiajn sonojn sen ia konata kaŭzo, aŭ nurajn tintadojn en la oreloj, kaj precipe doni ian valoron al la popola kredo, ke tintanta orelo avertas nin, ke oni tiam ie parolas pri ni. Tiuj tintadoj, kies kaŭzo estas pure fiziologia, havas ja nenian signifon, dum la pneŭmatofoniaj sonoj esprimas pensojn, kaj nur pro tio oni povas konstati, ke ili havas ne okazan, sed inteligentan kaŭzon.

Oni povas starigi kiel principon, ke la evidente inteligentaj efikoj estas la solaj, kiuj povas atesti la partoprenon de Spiritoj; koncerne la ceterajn, ekzistas minimume cent ŝancoj kontraŭ unu, ke ili havas akcidentan kaŭzon.

151. Tre ofte okazas, ke en duondormo oni klare aŭdas vortojn, nomojn, eĉ kelkafoje tutajn frazojn, tiel nete, ke oni vekiĝas forte emociita. Kvankam en iuj okazoj tio povas efektive esti ia manifestiĝo, tamen ĉi tiu fenomeno havas nenion sufiĉe pozitivan, por ke oni povu alkalkuli ankaŭ ĝin al kaŭzo analoga al tiu, kiun ni vaste pritraktis en la teorio de la halucino, Ĉap. VI, §§ 111 k. sekv. Kion oni tiel aŭdas, tio cetere havas nenian sekvon. Tute alia estas la okazo, se oni tute ne dormas, ĉar tiam, se tio estas iu Spirito, kiu parolas, oni preskaŭ ĉiam povas kun li interŝanĝi ideojn kaj tenadi regulan konversacion.

La spiritismaj, aŭ pneŭmatofoniaj, sonoj okazas en du klare diferencaj manieroj: kelkafoje tio estas ia voĉo interna, kiu resonas en nia konscienco; sed, kvankam klaraj kaj netaj, la paroloj tamen havas nenion materialan; aliajn fojojn ili venas el ekstere kaj estas tiel distingiĝe artikitaj, kiel se ilin eldirus iu apud ni.

Kiel ajn ĝi fariĝas, la pneŭmatofonia fenomeno estas preskaŭ ĉiam spontanea kaj nur tre malofte povas esti okazigita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.