La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XIV: PRI LA MEDIUMOJ

Mediumoj por fizikaj efikoj. Elektraj homoj. Sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj. Aŭdivaj mediumoj. Parolivaj mediumoj. Vidivaj mediumoj. Somnambulaj mediumoj. Sanigivaj mediumoj. Mediumoj-pneŭmatografoj

159. Ĉiu homo, kiu iagrade sentas la influon de la Spiritoj, estas pro tio mem mediumo. Ĉi tiu kapablo estas propra al la homo, sekve ĝi estas nenies privilegio; tial malmultaj estas tiuj homoj, kiuj ĝin ne posedas eĉ en rudimenta stato. Oni do povas diri, ke ĉiuj estas, en pli aŭ malpli forta grado, mediumoj; tamen ĉi tiu kvalitigo aplikiĝas, en la ordinara parolo, nur al tiuj homoj, ĉe kiuj la mediumeco elmontriĝas nete kaj manifestiĝas per evidentaj, iom intensaj efikoj, kio do dependas de pli aŭ malpli sensiva organa strukturo. Krom tio estas rimarkinde, ke ĉi tiu kapablo ne en sama maniero elaperas ĉe ĉiuj; la mediumoj ordinare havas unu kapablon specialan por tia aŭ tia el la specoj de fenomenoj; el kio rezultas, ke ekzistas tiom da variaĵoj de mediumoj, kiom da specoj de manifestiĝoj. La ĉefaj klasoj estas: mediumoj por fizikaj efikoj; sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj; aŭdivaj; parolivaj; vidivaj; somnambulaj; sanigivaj; pneŭmatografaj; skribivaj aŭ psikografaj.

1. Mediumoj por fizikaj efikoj 160. La mediumoj por fizikaj efikoj estas pli speciale kapablaj por okazigi materiajn fenomenojn, kiel movadoj de inertaj korpoj, bruoj k. a. Oni povas ilin dividi en memagantajn mediumojn kaj pretervolajn mediumojn.

(Vd. la 2-an Parton, Ĉap. II kaj IV.)

La memagantaj mediumoj estas tiuj, kiuj konscias pri sia povo kaj okazigas spiritismajn fenomenojn per la agado de sia volo. Kvankam propra al la homa genro, kiel mi jam diris, ĉi tiu kapablo tute ne en egala grado ekzistas ĉe la mediumoj; sed se ekzistas malmulte da homoj, ĉe kiuj ĝi estas absolute nula, tamen ankoraŭ pli malmultenombraj estas tiuj kapablaj okazigi grandajn efikojn, kiel levo de pezaj korpoj en la aeron, transporto tra la aero kaj precipe aperaĵoj. La plej simplaj efikoj estas la turnado de objekto, frapoj, fariĝantaj pro la levo de tiu objekto aŭ en ĝia substanco mem.

Kvankam mi ne rigardas tiujn fenomenojn kiel plej gravajn, mi admonas, ke oni ilin ne flanken metu; ili povas havigi oportunajn okazojn por interesaj observoj kaj kunhelpi por konvinko. Sed estas rimarkinde, ke la kapableco okazigi materiajn efikojn malofte ekzistas ĉe tiuj mediumoj, kiuj disponas pli perfektajn rimedojn por komunikado, kiel skribado aŭ parolo. La mediumeco ordinare malfortiĝas sur unu flanko laŭgrade, kiel ĝi kreskas sur alia.

161. La pretervolaj aŭ naturaj mediumoj estas tiuj, kies influo efektiviĝas sen ilia konscio. Ili tute ne konscias sian kapablecon, kaj kio anomalia okazas ĉirkaŭ ili, tio ofte neniel ŝajnas al ili eksterordinara; tio estas parto de ili mem, tute tiel, kiel la duobla vidado ĉe homoj, kiuj eĉ ne suspektas, ke ili ĝin posedas. Tiaj homoj estas tre indaj je observado, kaj oni ne devas sin deteni rikolti kaj studi tiaspecajn faktojn, kiuj eventuale konatiĝas al ĉiu. Tiaj faktoj efektiviĝas en ĉiu aĝo kaj ofte ĉe tre junaj infanoj. (Vd. supre, en la Ĉap. V: Pri la spontaneaj manifestiĝoj.)

Tia kapableco, per si mem, ne estas signo de ia patologia stato, ĉar ĝi ne estas neakordigebla kun perfekta saneco. Se ĝia posedanto suferas ian malsanon, ĉi tiu havas kaŭzon tute alian, kaj tial terapeŭtikaj rimedoj estas senpovaj kontraŭ ĝi. Tiu kapableco povas, en iuj okazoj, esti sekvo de ioma organa malforteco, sed ĝi
neniam estas efika kaŭzo. Ne estus do saĝe fari el ĝi motivon por maltrankviliĝo el la higiena vidpunkto; ĝi estus malutila nur en tiu okazo, se la homo, fariĝinte memaganta mediumo, ĝin trouzus, ĉar tiam el li elverŝiĝus tro multe da vitala fluidaĵo kaj sekve malfortiĝus liaj organoj.

162. La prudento indignas ĉe la penso pri la moralaj kaj korpaj torturoj, al kiuj la scienco iafoje submetis malfortikajn kaj delikatajn homojn, por certiĝi, ĉu tiuj uzas iajn artifikaĵojn. Tiaj eksperimentoj, plej ofte farataj malbonintence, ĉiam malutilas al sensivaj organismoj; el ili povus rezulti gravaj malordoj en la organa ekonomio; fari tiajn elprovojn estas ludi kun la vivo.

Bonafida observanto ne bezonas tiajn rimedojn; kiu profunde konas tiajn fenomenojn, tiu cetere scias, ke ili apartenas prefere al la morala sfero, ol al la kampo fizika, kaj ke oni vane elserĉus ilian solvon en niaj ekzaktaj sciencoj.

Ĝuste pro tio, ke tiaj fenomenoj rilatas kun la morala sfero, oni devas kun skrupula zorgo eviti ĉion, kio povus supereksciti la imagemon. Oni scias, kiajn akcidentojn la timo povas kaŭzi, kaj oni estus malpli malprudenta, se oni konus ĉiujn okazojn de frenezo kaj epilepsio, kiuj originis el rakontoj pri lupkoboldoj kaj infanmanĝantoj; kio do estus, se oni konvinkiĝus, ke tio estas la diablo? Kiuj enblovas tiajn ideojn, tiuj ne scias la respondecon, per kiu ili sin ŝarĝas: ili povas mortigi.

Nu, la danĝero ne pendas nur super li, sed ankaŭ super ĉiuj ĉirkaŭ li, homoj, kiujn povas teruri la penso, ke ilia domo fariĝis ia nestego de demonoj. Tiu pereiga konvinko estis ja la kaŭzo de tiom da kruelegaĵoj en la tempoj de senklereco; tamen kun iom pli da kriterio oni ja devus esti pensinta, ke, bruligante la korpon, kiun oni supozis posedita de la diablo, oni la diablon mem ne bruligus; ĉar oni volis liberiĝi de la diablo, ja lin, ne alian, estis necese mortigi. Klarigante al ni la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fenomenoj, la Spiritisma Doktrino donas al la diablo sian finofaran baton. Anstataŭ do elkovi tian penson, oni devas – kaj ĝi estas ja devo de moraleco kaj humaneco – ĝin kontraŭbatali ĉie, kie ĝi ekzistas.

Kion oni devas fari, kiam tia kapablo spontanee disvolviĝas ĉe iu homo, tio estas lasi la fenomenon iradi sian naturan vojon: la Naturo estas pli prudenta ol la homoj; cetere la Providenco havas siajn planojn kaj ĝiajn plej grandajn projektojn povas plenumi la plej malgranda el la homoj. Sed, oni konfesu, ĉi tiu fenomeno kelkafoje rivevas amplekson lacigan kaj neoportunan por ĉiuj*. Jen do, kion oni devas fari en ĉiuj okazoj.


* Unu el la plej eksterordinaraj tiaspecaj faktoj, pro la diverseco kaj strangeco de la fenomenoj, estas nekontesteble tiu, kiu okazis en 1852, en Palatinato (rejna Baviero), en Bergzabern, proksime de Vesemburgo. Ĝi estas des pli rimarkinda, ĉar ĝi montras ĉe unu sama homo ĉiujn specojn de spontaneaj manifestiĝoj: bruegoj, skuegantaj la domon, renversado de mebloj, ĵetado de objektoj el malproksime fare de nevideblaj manoj, vidaĵoj kaj aperaĵoj, somnambulismo, ekstazo, katalepsio, elektra altiro, krioj kaj sonoj tra la aero, senkontakta ludado de instrumentoj, inteligentaj komunikaĵoj k. a., kaj, ne malplej grave, tio, ke tiujn faktojn konstatis dum ĉirkaŭ du jaroj multenombraj vidintoj, fidindaj pro sia klereco kaj socia rango. La aŭtentika raporto estis en tiu tempo publikigita de pluraj germanaj gazetoj kaj precipe en broŝuro, hodiaŭ elĉerpita kaj tre malofta. En la Revue Spirite, de 1858, oni legas la kompletan tradukon de tiu broŝuro, kune kun la necesaj komentarioj kaj klarigoj. Tiu, kiom mi scias, estas la sola franclingva publikigaĵo de tiu broŝuro. Krom la pasiiga intereso, kiun tiuj fenomenoj vekas, ili estas treege instruaj el la vidpunkto de la praktika studado de Spiritismo. – Noto de la Aŭtoro .


En la Ĉapitro V – Pri la spontaneaj fizikaj manifestiĝoj – mi jam donis kelke da konsiloj en ĉi tiu rilato dirante, ke oni devas peni komunikiĝi kun la Spirito, por de li ekscii, kion li volas. La sekvanta rimedo ankaŭ baziĝas sur observado.

La nevideblaj estuloj, kiuj elmontras sian ĉeeston per senseblaj efikoj, ordinare estas Spiritoj, apartenantaj al malsupera klaso kaj kiujn oni povas superregi per morala aŭtoritateco; ĝuste tian aŭtoritatecon oni devas peni havigi al si.

Por atingi tian aŭtoritatecon, estas necese transirigi la individuon de la stato de mediumo natura en la staton de mediumo memaganta. Estiĝas tiam efiko analoga al tiu, kiu okazas en somnambulismo. Oni scias, ke la somnambulismo natura ordinare ĉesas tiam, kiam ĝin anstataŭas la somnambulismo magnetiza. Oni ne forprenas la liberiĝan kapablon de la animo: oni donas al ĝi alian direkton. Ĉi tio sama estas kun la mediuma kapableco.

Por tio, anstataŭ malhelpi la fenomenojn, kion oni malofte atingas kaj kio ne ĉiam estas sendanĝera, estas necese instigi la mediumon ilin laŭplaĉe okazigi, imponante al la Spirito; en ĉi tiu maniero li sukcesas regi la Spiritojn kaj el iafoje superpotencanta tirano li faras submetiĝeman kaj ofte tre obeeman estulon. Notinda fakto, konfirmita de la sperto, estas tio, ke, en tia okazo, infano havas tiom kaj ofte pli da aŭtoritato ol plenaĝulo: ankoraŭ unu pruvo, subtenante ĉi tiun plej ĉefan punkton de la Doktrino, nome, ke la Spirito estas infano nur laŭ la korpo kaj ke li mem posedas disvolviĝon nepre antaŭan rilate sian nunan enkarniĝon, disvolviĝon, kiu povas havigi al li aŭtoritatecon super Spiritoj, starantaj sur ŝtupo pli malalta ol lia.

La moralinstruo de Spirito per la konsiloj de krompersono influhava kaj sperta, se nur la mediumo ĝin ne kapablas fari, ofte estas tre efika rimedo. Mi poste repritraktos ĉi tiun temon.

163. Povus ŝajni, ke al ĉi tiu kategorio da mediumoj apartenus homoj, dotitaj per ioma natura elektro, efektivaj homaj torpedoj, farantaj per nura kontakto ĉiujn efikojn de altirado kaj repuŝado. Sed eraro estus rigardi ilin kiel mediumojn, ĉar la vera mediumeco implicas la rektan partoprenon de iu Spirito; nu, en la nuna okazo konkludigaj eksperimentoj pruvas, ke la sola aganto en tiuj fenomenoj estas la elektro. Tia stranga kapablo, kiun oni tolereble povas kvalitigi ia malsano, povas iafoje aliĝi al la mediumeco, kiel oni facile vidas en la historio de la Bergzabern’a frapanta Spirito; sed ĝi ofte tute ne dependas de ia mediumeco. Kiel mi diris, la sola pruvo pri la partopreno de la Spiritoj estas la inteligenta karaktero de la manifestiĝoj; ĉiam, kiam ne ekzistas tia karaktero, oni havas fundamenton, por ilin alskribi al ia kaŭzo pure fizika. La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la elektraj homoj estus pli kapablaj fariĝi mediumoj por fizikaj efikoj; mi tiel pensas, sed nur la sperto dirus la lastan vorton.

2. Sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj 164. Oni tiel nomas tiujn homojn, kapablajn eksenti la ĉeeston de la Spiritoj per nepreciza impreso, per ia tuŝeto sur ĉiujn membrojn, sensaĵo, kiun ili ne povas klarigi al si. Ĉi tiu variaĵo ne havas absolute difinitan karakteron. Ĉiuj mediumoj estas nepre impreseblaj, kaj tial la impresebleco estas kvalito prefere ĝenerala, ol speciala: ĝi estas la plej elementa kapablo, nepre necesa al la disvolviĝado de ĉiuj ceteraj. Ĝi estas malsama ol la pure fizika kaj nerva impresebleco, kun kiu oni ne devas ĝin intermiksi, ĉar ekzistas homoj, kiuj, ne havante delikatajn nervojn, tamen pli aŭ malpli forte sentas la efikon de la ĉeesto de Spiritoj, kaj, kontraŭe, aliaj tre incitiĝemaj ilin tute ne sentas.

Ĉi tiu kapablo disvolviĝas per la kutimo kaj povas ekhavi tian subtilecon, ke ĝia posedanto, laŭ la impreso, kiu lin trafis, scias ne nur pri la bona aŭ malbona naturo de la Spirito apud li, sed ankaŭ pri ties individueco, tute same, kiel blindulo per ia nekaptebla “io” konstatas la alproksimiĝon de tia aŭ tia homo: li do, rilate la Spiritojn, fariĝas efektiva sensitivo. Bona Spirito faras ĉiam mildan kaj agrablan impreson; la impreso de malbona Spirito, kontraŭe, estas aflikta, angora kaj malagrabla: oni kvazaŭ sentas odoron de ia malpuraĵo.

3. Aŭdivaj mediumoj 165. Ĉi tiuj aŭdas la voĉon de la Spiritoj. Tio estas, kiel mi diris, traktante pri la pneŭmatofonio, kelkajn fojojn ia interna voĉo, kiu aŭdiĝas el la profundo de
la animo; aliajn fojojn ĝi estas voĉo ekstera, klara kaj neta, kiel de vivanto. La aŭdivaj mediumoj povas tiel ekkonversacii kun la Spiritoj. Kiam ili kutimas komunikiĝi kun certaj Spiritoj, ili tiujn tuj rekonas per la karaktero de ties voĉo. Kiam oni mem ne estas dotita per ĉi tiu kapablo, oni ankaŭ povas komunikiĝi kun iu Spirito pere de aŭdiva mediumo, kiu tiam plenumas la rolon de interpretanto.

Ĉi tiu kapablo estas tre agrabla, kiam la mediumo aŭdas nur bonajn Spiritojn aŭ sole tiujn, kiujn li elvokas; sed tiel same ne estas tiam, kiam ia malbona Spirito alkroĉiĝas al li kaj ĉiumomente aŭdigas al li la aferojn plej malagrablajn kaj iafoje plej nekonvenajn. Li devas tiam peni liberiĝi de tia Spirito per la rimedoj, kiujn mi indikos en la ĉapitro pri la Obsedo.

4. Parolivaj mediumoj 166. La aŭdivaj mediumoj, kiuj faras nenion, krom transdiri tion, kion ili aŭdis, ne estas ĝustadire parolivaj mediumoj. Ĉi tiuj lastaj tre ofte aŭdas nenion; ĉe ili la Spirito agas sur la parolorganojn same, kiel li agas sur la manon de la skribivaj mediumoj. Dezirante komunikiĝi, la Spirito uzas tiun organon, kiun li trovas plej fleksebla ĉe la mediumo: de unu li prenas la manon; de alia, la parolorganojn; de tria, la orelon. La paroliva mediumo parolas ordinare ne konsciante, kion li diras, kaj ofte li diras aferojn, starantajn tute ekster lia kutimaj pensoj, for de liaj scioj kaj eĉ trans la limoj de lia inteligenteco. Eĉ se li tute ne dormas kaj troviĝas en sia normala stato, li malofte konservas memoron pri tio, kion li diris. Unuvorte, la parolo estas ĉe li ia ilo, kiun uzas la Spirito, kun kiu alia homo povas komunikiĝi, kiel pere de aŭdiva mediumo.

La pasiveco de la paroliva mediumo ne ĉiam estas tiel absoluta; iuj el tiuj mediumoj havas la intuicion pri tio, kion ili diras, ĝuste en la momento, kiam ili eldiras la vortojn. Mi revenos al ĉi tiu speco de mediumoj, kiam mi traktos pri la intuiciaj mediumoj.

5. Vidivaj mediumoj 167. La vidivaj mediumoj estas dotitaj per la kapablo vidi la Spiritojn. Estas tiaj, kiuj ĝuas ĉi tiun kapablon en sia normala stato, tute ne dormante, kaj konservas perfektan memoron pri tio, kion ili vidis; aliaj havas tiun kapablon nur en stato somnambula aŭ preskaŭ somnambula. Ĉi tiu kapablo estas malofte seninterrompa; preskaŭ ĉiam ĝi estas efiko de momenta krizo.

Oni povas alkalkuli al la kategorio da vidivaj mediumoj ĉiujn homojn, dotitajn per duobla vidado. La ebleco vidi Spiritojn en sonĝo sendube rezultas el ia mediumeco, sed tia homo ne estas ĝustadire vidiva mediumo. Mi klarigis ĉi tiun fenomenon en la Ĉapitro VI: Pri la vidmanifestiĝoj.

La vidiva mediumo pensas, ke li vidas per la okuloj same, kiel tiuj dotitaj per duobla vidado; sed, en efektiveco, tio estas la animo, kiu vidas, kaj tial ili vidas egale per okuloj fermitaj, kiel per okuloj malfermitaj; el tio oni konkludas, ke blindulo povas vidi Spiritojn tiel bone, kiel sendifekta vidanto. Pri ĉi tiu lasta demando konvenus fari interesan studon, nome scii, ĉu tiu kapablo estas pli ofta ĉe la blinduloj. Spiritoj, kiuj sur la Tero estis blinduloj, diris al mi, ke tiam ili per la animo perceptis iujn objektojn kaj do ili ne dronis en ia nigra mallumo.

168. Estas necese distingi inter la vido de okazaj kaj spontaneaj aperoj, unuflanke, kaj la ĝustasenca kapablo vidi Spiritojn, aliflanke. La unua estas ofta, precipe ĉe la momento de la morto de homoj, kiujn oni amis aŭ konis, venintaj, por sciigi, ke ili jam ne apartenas al ĉi tiu mondo. Sennombraj estas la ekzemploj de tiaspecaj faktoj, jam ne parolante pri vidaĵoj dum la dormo.

Povas okazi ankaŭ, ke tio estas parencoj aŭ amikoj, kiuj, kvankam de pli aŭ malpli longe mortintaj, aperas, ĉu por averti pri ia danĝero, ĉu por doni ian konsilon aŭ peti ian komplezon. Tia komplezo, kiun Spirito povas peti, estas ordinare la plenumo de iu afero, kiun li ne povis fari, kiam sur la Tero, aŭ la helpo de preĝoj. Tiuj aperaĵoj estas unuopaj faktoj, kiuj ĉiam havas individuan,
personan karakteron kaj kiuj ne kuntrenas la posedon de ia ĝustasenca kapableco. Tiu kapableco konsistas en la ebleco, se ne konstanta, almenaŭ tre ofta, vidi iun ajn Spiriton aperintan, eĉ se tute fremdan al la vidanto. Ĝuste en tiu kapableco propre konsistas la vidiva mediumeco.

El la vidivaj mediumoj kelkaj vidas nur la elvokitajn Spiritojn, kies figuron ili povas priskribi kun detala ekzakteco; ili plendetale pentras ties gestojn, la esprimon de la mieno, la trajtojn de la vizaĝo, la veston, eĉ la sentojn, kiujn laŭŝajne tiuj Spiritoj portas. Ĉe aliaj tiu kapableco estas ankoraŭ pli ampleksa: ili vidas la tutan ĉirkaŭan aron da Spiritoj, irantaj tien kaj reen kaj, oni povus diri, okupitaj pri siaj aferoj.

169. Unu vesperon mi ĉeestis la ludadon de la opero Obéron en kompanio de tre bona vidiva mediumo. Estis en la salono tre granda nombro da vakantaj lokoj, sed el kiuj multaj estis okupitaj de Spiritoj, kiuj mienis, kvazaŭ ili partoprenas en la spektaklo; kelkaj iradis apud iujn spektatorojn kaj ŝajnis aŭdi ilian konversacion. Sur la scenejo okazis alia sceno: malantaŭ la geaktoroj pluraj gajhumoraj Spiritoj amuzis sin, moke imitante ilin per groteska kopiado de iliaj gestoj; aliaj, pli seriozaj, ŝajnis inspiri la gekantantojn kaj klopodi, por enblovi en ilin energion. Unu el ili senĉese staradis apud unu el la ĉefaj kantistinoj; ni pensis, ke liaj intencoj estas iom neseriozaj kaj tial post la falo de la kurteno ni alvokis lin; li venis kaj iom severe riproĉis nian senfundamentan juĝon: “Mi ne estas tio, kion vi pensas – li diris –; mi estas ŝia Gvidanto kaj Protektanta Spirito; al mi estas komisiita ŝia direktado.” Post kelke da minutoj da tre serioza konversacio li foriris de ni, dirante:

“Adiaŭ; ŝi estas en sia buduaro; mi devas zorgi pri ŝi.”

Ni tuj poste alvokis la Spiriton Weber, la aŭtoro de tiu opero, kaj demandis lin, kiel ŝajnas al li la ludado de lia verko. “Ne tute malbona – li respondis –, sed senenergia; la geaktoroj kantas, jen ĉio; inspiro ne estas. Atendu – li aldonis –, mi penos havigi al ili iom de la sankta fajro.” Post nelonge oni vidis lin en la scenejo, ŝvebantan super la geaktoroj; ia efluvo kvazaŭ elfluis el li kaj disverŝiĝis sur ilin; tiam ĉe ili fariĝis sentebla pliintensiĝo de energio.

170. Jen ankoraŭ unu fakto, kiu pruvas la influon de la Spiritoj sur la homoj sen ties scio. Mi ĉeestis, kiel en tiu vespero, teatran ludadon kune kun alia vidiva mediumo. Dum konversacio kun iu Spirito-spektatoro, ĉi tiu diris al ni: “Vi ja vidas tiujn du solajn sinjorinojn en tiu unuavica loĝio; nu, mi klopodas por igi ilin forlasi la salonon.” Tuj poste la mediumo ekvidis lin iri sin loki en tiu loĝio kaj paroli al la du sinjorinoj; subite ĉi tiuj, kiuj streĉe atendadis la spektaklon, rigardis unu la duan, kvazaŭ sin reciproke konsultis, poste foriris kaj ne plu reaperis. La Spirito tiam faris al ni komikan geston, por montri, ke li plenumis sian parolon; sed ni lin plu ne vidis, por peti de li pli detalan klarigon pri la afero. Jen kiel mi plurajn fojojn ĉeestis la rolon de la Spiritoj inter la homoj. Mi ilin observis en diversaj kunvenejoj, en baloj, en koncertoj, dum predikoj, dum enterigoj, dum edziĝoj k. a., kaj ĉie mi vidis ilin ekscitantaj malnoblajn pasiojn, enblovantaj malkonkordon, instigantaj al malpaco kaj ĝojantaj pri siaj fiaj faroj; aliaj, kontraŭe, kontraŭbataladis tiun pereigan influon, sed tiujn oni nur malofte elaŭdis.

171. La kapablo vidi la Spiritojn povas sendube disvolviĝi, sed ĝi estas unu el tiuj, pri kiuj estas konsilinde atendi ilian naturan evoluadon, sen perforto, se nur oni ne volas elmeti sin al la risko esti ludilo de sia propra imagemo. Kiam ekzistas la ĝermo de iu kapablo, tiam ĉi tiu manifestiĝas per si mem; en principo ni devas kontentiĝi per tiuj, kiujn Dio al ni konsentis, ne serĉante neeblaĵon, ĉar tiam, avidante tro multe, ni riskas perdi tion havatan.

Kiam mi diris, ke la okazoj de spontaneaj aperoj estas oftaj (§ 107), mi ne intencis diri, ke ili estas tre ordinaraj. Rilate la ĝustasencajn vidivajn mediumojn, tiuj estas ankoraŭ pli malmultaj, kaj oni devas ja forte malfidi tiujn, kiuj flatas al si, ke ili ĝuas tian kapablon: estas prudente fidi ilin nur per pozitivaj pruvoj. Mi eĉ iomete ne parolas pri tiuj, kiuj faras al si la ridindan iluzion, kvazaŭ ili vidas la Spiritojn-globetojn, kiujn mi menciis en la § 108, sed mi parolas nur pri tiuj, kiuj pretendas vidi la Spiritojn en racia maniero. Iuj homoj sendube povas erari bonafide, sed aliaj povas ŝajnigi tian kapablecon pro memestimo aŭ pro intereso. En ĉi tiu okazo oni devas speciale preni en kalkulon la karakteron, la moralecon kaj la kutiman sincerecon; sed precipe en la cirkonstancoj de detaloj oni povas trovi la plej certan kontrolon, ĉar ekzistas cirkonstancoj, kiuj ne povas allasi dubon, kiel ekzemple la ĝusteco de la portreto de Spiritoj, kiujn la mediumo neniam antaŭe konis kiam ili vivis sur la Tero. La sekvanta fakto apartenas al ĉi tiu kategorio.

Unu vidvino, kies edzo ofte komunikiĝas kun ŝi, troviĝis foje kune kun vidiva mediumo, kiu ŝin ne konis kaj des malpli ŝian familion; ĉe unu momento la mediumo diris al ŝi: – Mi vidas Spiriton apud vi. – Ha!

– rediris la sinjorino –; tio sendube estas mia edzo, kiu min preskaŭ neniam forlasas. – Ne – respondis la mediumo –, tio estas grandaĝa virino; ŝi portas strangan hararanĝon; ŝi havas blankan platan harfaskon sur la frunto.

Laŭ ĉi tiu apartaĵo kaj aliaj priskribaj detaloj la sinjorino, sen ia eblo de eraro, rekonis sian avinon, pri kiu ŝi en tiu momento tute ne pensis. Se la mediumo volus ŝajnigi tiun kapablecon, estus al li facile konfirmi la opinion de la sinjorino, dum anstataŭ la edzo, kiu okupis ŝian menson, li vidis virinon kun tute propra hararanĝo, kiun nenio povus sugesti al li. Ĉi tiu fakto pruvas ankoraŭ unu aferon, nome, ke la vidaĵo, ĉe tiu mediumo, estis rebildo de nenia fremda penso.

(Vd. § 102.)

6. Somnambulaj mediumoj 172. La somnambulismo povas esti rigardata kiel ia variaĵo de la mediumeco, aŭ pli bone dirite, ili estas du specoj de fenomenoj, kiuj ofte troviĝas kunigitaj.

La somnambulo agas sub la influo de sia propra Spirito; ĝi estas lia animo, kiu, en la momentoj de sia libereco, vidas, aŭdas kaj perceptas ekster la limoj de liaj sentumoj; kion li esprimas, tion li ĉerpas el si mem; liaj ideoj ordinare estas pli ĝustaj, ol en lia normala stato, liaj scioj estas pli ampleksaj, ĉar lia animo troviĝas libera; unuvorte, li anticipe vivas la vivon de la Spiritoj. La mediumo, kontraŭe, estas ilo de fremda inteligento; li estas pasiva, kaj kion li diras, tio ne de li venas. Resume, la somnambulo esprimas sian propran penson, kaj la mediumo esprimas penson aliulan. Sed Spirito, kiu komunikiĝas per ordinara mediumo, tute same povas tion fari per somnambulo; eĉ ofte la libereco de la animo, dum la somnambulismo, plifaciligas tiun konmunikiĝon.

Multe da somnambuloj vidas la Spiritojn perfekte kaj ilin priskribas tiel precize, kiel la vidivaj mediumoj; ili povas konversacii kun tiuj estuloj kaj transdiri al ni ties penson; kion ili diras ekster la kadro de siaj personaj scioj, tio ofte estas al ili inspirata de aliaj Spiritoj. Jen rimarkinda ekzemplo, en kiu la duopa agado de la Spirito de la somnambulo kaj de la fremda Spirito elmontriĝas en la plej senduba maniero:

173. Unu mia amiko havis kiel somnambulon junuleton en la aĝo de 14 ĝis 15 jaroj, kun tre ordinara inteligenteco kaj ekstreme limita instruiteco; tamen en la somnambula stato, li donis pruvojn pri eksterordinara klarvideco kaj granda sagaceco. Li montriĝis plej lerta precipe en la arto de kuracado kaj sukcesis ĉe granda nombro da malsanoj, kies resanigo estis konsiderata nefarebla.

Unu tagon, kiam lin konsultis malsanulo, li plej ĝuste priskribis ties malsanon. – Tio ne sufiĉas – oni diris al li –, nun vi devus indiki la medikamenton. –

Mi ne povas – li rediris – mia anĝelo-kuracisto ne estas ĉi tie. – Kiun vi komprenas sub via “anĝelo-kuracisto”?

– Tiun, kiu diktas al mi la medicinaĵojn. – Ĉu do ne vi ja vidas la medicinaĵojn? – Ho ne; mi ja diras al vi, ilin al mi diktas mia anĝelo-kuracisto.

Tiel do, ĉe tiu somnambulo la ago vidi la malsanon estis afero de lia propra Spirito, kiu por tio bezonis nenian helpon; sed la medikamentojn al li indikis alia: se tiu alia ne troviĝus tie, li do povus diri nenion. Sola, li estis nur somnambulo; helpata de tiu, kiun li nomis sia anĝelo-kuracisto, li estis somnambulo-mediumo.

174. La somnambula klarvideco estas kapablo, kiu havas sian radikon en la organismo kaj kiu tute ne dependas de la rango, de la progreso kaj eĉ de la moraleco de la individuo. Somnambulo povas do esti tre klarvida, sed nekapabla solvi iajn demandojn, se lia Spirito estas nemulte progresinta. Tiu, kiu parolas per li, povas do diri bonajn aŭ malbonajn, ĝustajn aŭ malĝustajn aferojn, uzi pli aŭ malpli da delikateco kaj da skrupulo en siaj procedoj, laŭ la grado da supereco aŭ da malsupereco de sia propra Spirito. La helpado de iu fremda Spirito povas plenigi liajn mankojn. Sed somnambulo, kiel same la mediumoj, povas havi apud si Spiriton mensogeman, frivolan, eĉ malican; precipe en ĉi tiu okazo la moralaj ecoj havas grandan influon, por altiri la bonajn Spiritojn. (Vd.: La Libro de la Spiritoj, “Somnambulismo”, § 425, kaj, ĉi tie, la ĉapitron “Pri la morala influo de la mediumo”.)

7. Sanigivaj mediumoj 175. Nur por ĝin ne tute prisilenti, mi ĉi tie parolas pri ĉi tiu speco de mediumoj, ĉar ĉi tiu temo postulus traktadon tro grandan por la kadro de ĉi tiu libro; cetere mi scias, ke unu mia amiko, kuracisto, intencas pritrakti ĝin en speciala verko pri la intuicia Medicino. Mi diras sole nur, ke ĉi tiu speco de mediumeco konsistas precipe en la naturdoto de iuj homoj, resanigi per nura ektuŝo, per la rigardo, eĉ per gesto, sen la helpo de ia ajn medikamentado. Oni sendube diros, ke tio estas nenio alia, ol magnetizarto. Evidente la magneta fluidaĵo ĉi tie ludas gravan rolon, sed, zorge ekzamenante ĉi tiun fenomenon, oni senpene rekonas, ke en ĝi ekzistas ja io pli.

La ordinara magnetizarto estas efektiva kuracado kontinua, regula kaj metoda; en la nuna okazo la aferoj fariĝas tute alie. Ĉiuj magnetizistoj estas pli aŭ malpli kapablaj sanigi, se nur ili scias konvene helpi al si, dum ĉe la sanigivaj mediumoj la kapableco estas spontanea, kaj eĉ kelkaj ĝin posedas, neniam antaŭe aŭdinte pri ia magnetizarto. La partopreno de ia kaŝita potenco, tio, en kio ja konsistas la mediumeco, evidentiĝas ĉe iuj cirkonstancoj, precipe tiam, se oni konsideras, ke la plej multaj homoj, kiujn oni prave povas kvalitigi sanigivaj mediumoj, helpas al si per la preĝo, kiu estas efektiva elvoko. (Vd. supre, § 131.)

176. Jen la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al la demandoj, kiujn mi adresis al ili pri ĉi tiu temo.

I. Ĉu oni povas konsideri la homojn, dotitajn per magneta forto, ia variaĵo de mediumoj?

“Tion vi ne povas dubi.”

II. Tamen mediumo estas peranto inter la Spiritoj kaj la homo; nu, ĉu ne ŝajnas, ke, ĉerpante sian forton el si mem, la magnetizanto estas peranto de nenies fremda potenco?

“Tio estas eraro; la magneta forto sendube kuŝas en la homo, tamen ĝi kreskas per la agado de la Spiritoj, kiujn li helpe alvokas. Se vi magnetizas, ekzemple, por iun resanigi, kaj vi elvokas bonan Spiriton, kiu interesiĝas por vi kaj por via malsanulo, li pligrandigas vian forton kaj volon, li direktas vian fluidaĵon kaj havigas al ĉi tiu la necesajn kvalitojn.”

III. Ĉu tamen ekzistas tre bonaj magnetizistoj, kiuj ne kredus la Spiritojn?

“Ĉu do vi pensas, ke la Spiritoj agas nur sur tiujn homojn, kiuj ilin kredas? Tiuj, kiuj magnetizas por bono, estas helpataj de bonaj Spiritoj. Ĉiu homo, kiu portas la deziron de bono, preterkonscie elvokas bonajn Spiritojn, tiel same, kiel, el la deziro de malbono kaj por malbonaj intencoj, li elvokas la malicajn.”

IV. Ĉu iu, kiu, havante magnetan forton, kredus la partoprenon de la Spiritoj, agus pli efike?

“Li farus aferojn, kiujn vi konsiderus mirakloj.”

V. Ĉu iuj homoj efektive havas la naturdoton resanigi per nura ektuŝo, ne uzante magnetajn manmovojn?

“Certe; ĉu vi ne havas pri tio grandnomb rajn ekzemplojn?”

VI. Ĉu en tiu okazo ekzistas magneta agado aŭ nur influo de la Spirito?

“Ambaŭ. Tiaj homoj estas efektivaj mediumoj, ĉar ili agas sub la influo de la Spiritoj, sed tio ne signifas, ke ili estas kvazaŭ skribivaj mediumoj, kiel vi tiajn komprenas.”

VII. Ĉu tiu povo estas transigebla?

“Ne la povo, sed la konado de la aferoj necesaj por ĝin efektivigi, se oni ĝin posedas. Ekzistas tiaj, kiuj ne konscius, ke ili havas tiun povon, se ili ne kredus, ke ĝi estas al ili transigita.”

VIII. Ĉu oni povas rebonigi la sanon per sola preĝado?

“Jes, kelkafoje, se Dio ĝin permesas; sed eble la bono de la malsanulo konsistas en plua suferado, kaj tiam vi pensas, ke via preĝo ne estas aŭdita.”

IX. Ĉu por tio ekzistas iaj preĝoformuloj pli efikaj ol aliaj?

“Nur superstiĉo povas alligi ian efikecon al certaj paroloj, kaj nur malkleraj aŭ mensogemaj Spiritoj povas nutri tiajn ideojn, preskribante formulojn. Tamen povas okazi, ke, ĉe homoj ne instruitaj kaj nekapablaj kompreni la pure spiritajn aferojn, la uzo de iu formulo kunhelpas, por havigi al ili pli da konfido; en ĉi tiu okazo ne la formulo estas efika, sed la fido, kiu pligrandiĝas dank’al la ideo ligita kun la uzo de la formulo.”

8. Mediumoj-pneŭmatografoj 177. Oni tiel nomas tiujn mediumojn kapablajn ricevi rektan skribadon, kio ne estas konsentita al ĉiuj skribivaj mediumoj. Ĉi tiu kapableco ĝis hodiaŭ estas tre malofta; ĝi kredeble disvolviĝas per ekzerciĝado; sed, kiel mi diris, ĝia praktika utileco limiĝas je evidenta konstato de la partopreno de iu kaŝita potenco en la manifestiĝoj. Nur la sperto povas sciigi iun, ĉu li ĝin posedas; oni do povas provi kaj cetere oni povas pri tio demandi iun protektantan Spiriton per la aliaj komunikrimedoj.

Laŭ la pli aŭ malpli granda povo de la mediumo oni ricevas nurajn strekojn, literojn, vortojn, frazojn, eĉ tutajn paĝojn. Ordinare sufiĉas kuŝigi falditan folion da papero sur ia ajn loko aŭ alia, difinita de la Spirito, dum dek minutoj aŭ kvaronhoro, iafoje pli longe.

Preĝo kaj enmemiĝo estas esencaj kondiĉoj; tial oni povas konsideri ne eble ricevi ion en kunsido de homoj nemulte seriozaj aŭ ne portantaj simpatiajn kaj favorajn sentojn. (Vd. la teorion de la rekta skribado, Ĉapitro VIII, Pri la laborejo de la nevidebla mondo, §§ 127 k. sekv., kaj Ĉapitron XII, Pneŭmatografio.)

Mi en speciala maniero traktos pri la skribivaj mediumoj en la sekvantaj ĉapitroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.