La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO II: TIO MIRAKLECA KAJ TIO SUPERNATURA

7. Se la kredo pri la Spiritoj kaj iliaj manifestiĝoj estus ia aparta konceptaĵo, la produkto de ia sistemo, oni povus suspekti, kun kelka ŝajno de praveco, ke ĝi estas iluziaĵo; sed mi dezirus, ke oni diru al mi, kial oni vidas ĝin tiel persista ĉe ĉiuj popoloj, ĉu antikvaj, ĉu modernaj, kaj en la sanktaj libroj de ĉiuj konataj religioj?

Tiel estas, diras iuj kritikistoj, tial, ĉar en ĉiuj tempoj la homo amis ĉion miraklecan. – Kio do, laŭ via kompreno, estas io mirakleca? – Tio supernatura. – Kion vi komprenas sub “supernatura”? – Tion kontraŭan al la leĝoj de la Naturo. – Ĉu do vi konas tiujn leĝojn tiel bone, ke vi povas streki limon al la povo de Dio? Nu, vi do pruvu, ke la ekzisto kaj la manifestiĝoj de la Spiritoj kontraŭas la leĝojn de la Naturo, kaj ke tio ne estas nek povas esti unu el tiuj leĝoj. Sekvu la Spiritisman Doktrinon kaj vidu, ĉu tia ĉeno da ideoj ne havas ĉiujn karakterojn de mirinda leĝo, kiu solvas ĉion, kion la filozofiaj leĝoj ne povis ĝis hodiaŭ solvi.

La pensado estas unu el la propraĵoj de la Spirito; la ebleco agi sur la materion, impresi niajn sentumojn kaj sekve konigi sian penson rezultas, se tiel diri, de lia fiziologia konstruo: ĉi tie do estas nenio supernatura, nenio mirakleca. Se iu homo mortinta, definitive elmortinta, korpe rericevus la vivon; se liaj disŝutitaj membroj rekolektiĝus, por rekunmeti lian korpon –, jen kio mirakleca, supernatura, fabela; tio ja estus efektiva nuligo de la leĝoj, kiun Dio nur mirakle farus; sed en la Spiritisma Doktrino nenio tia estas.

8. Tamen, oni diros, vi akceptas, ke iu Spirito povas levi tablon kaj teni ĝin en la aero sen apogo: ĉu tio ne estas ja nuligo de la leĝo pri la pezoforto? – Nuligo ja de la konata leĝo; sed ĉu la Naturo jam diris sian lastan vorton? Antaŭ ol oni provis la suprenmovan forton de iuj gasoj, kiu estus dirinta, ke peza maŝino, portanta plurajn homojn, povas venki la altirforton de la Tero? Ĉu en la okuloj de la vulgarularo ĉi tio ja ne ŝajnus io mirakleca, io diabla? Kiu antaŭ cent jaroj proponus transsendi depeŝon ĝis la distanco de 500 francaj mejloj* kaj ricevi respondon je ĝi post kelke da minutoj, tiu estus rigardata kiel frenezulo; se li tion farus, oni kredus, ke li havas la diablon kiel sian servanton, ĉar tiam nur la diablo kapablis tiel rapide iri. Kial do iu nekonata fluido ne havus, en difinitaj cirkonstancoj, la povon kontraŭstari la efikon de la pezoforto, same kiel la hidrogeno kontraŭstaras la pezon de la balono?


* La franca mejlo valoras 4 km. La “Dictionnaire Français-Espéranto”, de S-roj R. Lèger kaj A. Albaut, proponas la terminon leŭgo, ŝajne respondantan al la “franca mejlo” (“lieue”). – La Trad.


Ĉi tio, mi preterpase klarigu, estas ne ia similigo, sed komparo, sole nur por tio, por montri, laŭ analogeco, ke tiu fakto ne estas fizike ne ebla. Nu, ĝuste tiam, kiam, observante tiajn fenomenojn, la sciencistoj volis procedi per similigo, ili vojeraris. Cetere la fakto ja ekzistas; ĉia neado ne povas fari, ke ĝi ne ekzistu, ĉar nei ne estas pruvi; laŭ mi ĝi havas nenion supernaturan: jen ĉio, kion mi povas por momento diri per ĝi.

9. Se la fakto estas konstatita, iu diros, mi ĝin akceptas, mi akceptas eĉ tiun kaŭzon, pri kiu vi ĵus parolis, nome ian nekonatan fluidon; sed kiu pruvas la enmiksiĝon de la Spiritoj? jen tio mirakleca, tio supernatura.

Estus necesa ĉi tie longa demonstracio, kiu ne estus ĝustaloka kaj kiu cetere estus duoblaĵo, ĉar ĝi elvidiĝas el ĉiuj aliaj partoj de la instruo; tamen, por ĝin resumi per iaj kelke da vortoj, mi diru, ke ĝi estas fondita, teorie, sur jena principo: “ĉia efiko inteligenta certe havas ian kaŭzon inteligentan”; praktike, sur tiu observado, ke, doninte pruvon pri inteligenteco, la tiel nomataj spiritismaj fenomenoj certe havas sian kaŭzon ekster la materio; ke, ne estante tiu de la ĉeestantoj – kio rezultas el la sperto –, tiu inteligenteco certe troviĝas ekster ili; kaj ĉar oni ne vidas la agantan estulon, li estas do estulo nevidebla. Tiamaniere, observo post observo oni fine konstatis, ke tia nevidebla estulo, kiun oni nomis “Spirito”, estas nenio alia, ol la animo de homo, kiu vivis en la korpo kaj kiun la morto senigis de lia malsubtila videbla envolvaĵo, lasinte ĉe li nur ian envolvaĵon eterecan, nevideblan en sia normala stato. Jen, plej simpligitaj, tio mirakleca kaj tio supernatura. Se do, kiel konstatite, ekzistas nevideblaj estuloj, ties agado sur la materion rezultas el la konsisto de ilia fluideca envolvaĵo; tia agado estas inteligenta, ĉar ĉe la morto ili perdis nur sian korpon, sed konservis la inteligentecon, kiu estas ilia esenco: jen la ŝlosilo de ĉiuj fenomenoj, misrigardataj kiel supernaturaj. La ekzisto de la Spiritoj estas do ne ia antaŭkonceptita sistemo, ne ia hipotezo, imagita por klarigi la faktojn, sed rezultato de observoj kaj natura sekvo de la ekzisto de la animo; nei tiun kaŭzon estas nei la animon kaj ties propraĵojn. Kiu pensas, ke li povas prezenti pri tiuj inteligentaj efikoj pli racian solvon, povante precipe motivi ĉiujn faktojn, tiu bonvolu ĝin fari, kaj tiam oni povos pridiskuti la valoron de ĉiu el liaj argumentoj.

10. En la okuloj de la homoj, kiuj rigardas la materion kiel la solan potencon de la Naturo, ĉio, kio ne povas esti klarigata laŭ la leĝoj de la materio, estas mirakleca aŭ supernatura; kaj laŭ ili io mirakleca estas sinonimo de superstiĉo. El ĉi tiu vidpunkto la religio, afero bazita sur la ekzisto de ia nemateria principo, estus teksaĵo el superstiĉoj; tion ili ne kuraĝas diri tute laŭte, sed ili diras murmure, kaj ili kredas, ke ili kontentigas la konvenaĵojn, konsentante, ke estas necesa iu religio por la popolo kaj por saĝigi la infanojn. Nu, unu el ambaŭ: la religia principo estas aŭ vera aŭ malvera; se ĝi estas vera, ĝi do estas tia por ĉiuj; se ĝi estas malvera, tiam ĝi ne estas pli bona por nekleruloj, ol por instruitoj.

11. Tiuj, kiuj atakas Spiritismon, ke ĝi estus mirakleca, sin do apogas ordinare sur la materialisma principo, ĉar, neante ĉian ekstermaterian efikon, ili pro tio mem neas la ekziston de la animo; sondu la fundon de ilia menso, profunde ekzamenu la sencon de iliaj paroloj, kaj vi preskaŭ ĉiam ekvidos tiun principon, se ne kategorie formulitan, almenaŭ sub la ŝajno de ia racia filozofio, per kiu ili ĝin vestas. Forpuŝante kvazaŭ miraklecan ĉion, kio rezultas el la ekzisto de la animo, ili estas do konsekvencaj kun si mem; ne akceptante la kaŭzon, ili ne povas akcepti la efikojn; el tio, ĉe ili, ekestas antaŭdecidita opinio, kiu faras ilin maltaŭgaj por juste juĝi pri Spiritismo, ĉar ili deiras de la principo pri neado de ĉio nemateria. Rilate al ni, ĉu el tio, ke ni akceptas la efikojn, konsekvencon de la ekzisto de la animo, sekvas, ke ni akceptas ĉiajn faktojn, rigardatajn kiel miraklecajn, ke ni estas la korifeoj de ĉiaj revistoj, adeptoj de ĉiaj utopioj, de ĉiaj sistemaj ekstravagancoj?

Oni tre malmulte konus Spiritismon, se oni tiel pensus; sed niaj kontraŭuloj ĝin ne tiel proksime rigardas; la neceso koni tion, pri kio ili parolas, estas la plej bagatela el iliaj zorgoj. Laŭ ili, ĉio mirakleca estas absurda; nu, Spiritismo baziĝas sur miraklecaj faktoj, sekve Spiritismo estas absurda: ĉi tio estas senapelacia juĝo. Ili kredas, ke ili kontraŭstaras nin per senredira argumento, per tio, ke, farinte klerulajn esplorojn pri la konvulsiuloj en Sankta Médard, la kamizardoj en Cévennes, aŭ la religiulinoj en Loudun, ili tie eltrovis evidentajn artifikojn, kiujn neniu ja kontestas; sed ĉu ĉi tiuj faktoj estas la evangelio de Spiritismo? Ĉu la partianoj de Spiritismo iam neis, ke ĉarlatanismo ekspluatis certajn faktojn por sia profito, ke la imagemo kreis tiujn faktojn, ke la fanatikeco ilin forte troigis? Spiritismo ne estas pli solidara kun strangaĵoj, kiujn oni povas fari en ĝia nomo, ol kiel la vera scienco kun la misuzoj de nekleruloj kaj la vera religio kun la ekscesoj de fanatikuloj.

Multaj kritikistoj juĝas Spiritismon nur laŭ la ferakontoj kaj la popolaj legendoj, kiuj estas fikcioj pri ĝi; saman valoron tio havus, se oni juĝus pri la Historio laŭ la historiaj romanoj aŭ la tragedioj.

12. Laŭ elementa logiko, por pridiskuti iun aferon, oni devas ĝin koni, ĉar la opinio de kritikanto valoras nur en la okazo, se li parolas, ĝin perfekte konante; nur se tiel estas, lia opinio, eĉ se erara, povas esti pesata; sed kian pezon ĝi havas pri iu objekto, kiun li ja ne konas? La vera kritikanto devas elmontri ne nur erudicion, sed ankaŭ profundan sciadon de tiu afero, kiun li pritraktas, saĝan juĝokapablon kaj elprovitan senpartiecon, alie la unua renkontita muzikistaĉo povus arogi al si la rajton juĝi pri Rossini aŭ ia pentrolernanto rajtus riproĉi Rafaelon.

13. Spiritismo do neniel akceptas ĉiajn faktojn, rigardatajn kiel miraklecajn aŭ supernaturajn; kontraŭe, ĝi pruvas la neeblecon de multaj el ili kaj la ridindecon de iaj kredoj, kiuj ĝustadire konsistigas la superstiĉon. Estas vero, ke en tio, kion ĝi akceptas, estas aferoj, kiuj, laŭ nekredantoj, estas absolutaj miraklecaĵoj, alivorte superstiĉo: konsentite; sed ili almenaŭ pridiskutu sole nur tiujn punktojn, ĉar pri la ceteraj estas nenio por diri, kaj ili predikus al konvertitoj*. Atakante tion, kion ĝi mem refutas, ili elmontras sian nekonadon de la afero kaj iliaj argumentoj falas pro manko de fundamento.


* “Prediki al konvertitoj”, ŝajnas al ni, internacie komprenebla esprimo; laŭvorta traduko de la franca “prêcher des convertis”; ĝi memorigas la proverbojn n. 462, en la “Proverbaro”. – La Trad.


Sed, oni diros, ĝis kie iras la kredo de Spiritismo?

Legu, observu, kaj vi ĝin ekscios. Ĉian sciencon oni akiras nur kun la tempo kaj per studado; nu, Spiritismo, kiu rilatas al la plej gravaj demandoj de la Filozofio, al ĉiuj branĉoj de la socia ordo; kiu entenas same la homon fizikan, kiel la homon moralan, ĝi estas mem tuta scienco, tuta filozofio, kiu, simile kiel ĉia alia scienco, ne povas esti lernata en iaj kelke da horoj; estus ja infanece vidi la tutan Spiritismon ĉe turniĝanta tablo, kiel vidi la tutan Fizikon ĉe certaj infanaj ludiloj. Por ĉiu ajn, kiu ne volas resti sur la supraĵo, ne horoj, sed monatoj, sed jaroj estas necesaj, por la sondado de ĉiuj ĝiaj arkanoj. El tio oni juĝu pri la grado da klereco kaj la valoro de la opinio de homoj, kiuj arogas al si la rajton juĝi, ĉar ili ĉeestis unu aŭ du eksperimentojn, plej ofte kiel distraĵon kaj tempopasigilon. Ili sendube dirus, ke ili ne disponas sufiĉe da tempo por ĝin oferi al ĉi tiu studado: konsentite, nenio ĝin trudas al ili; sed kiam oni ne havas tempon por lerni iun aferon, oni sin ne enmiksu kaj ne parolu pri ĝi, des pli oni ĝin ne juĝu, se oni ne volas esti akuzata kiel ventkapulo; nu, ju pli alta la pozicio de iu inter la scienculoj, des malpli pardoninda li estas, ke li facilanime pritraktas aferon, kiun li ne konas.

14. Mi resumas ĉion diritan per jenaj propozicioj:

1-a: Ĉiaj spiritismaj fenomenoj havas kiel principon la ekziston de la animo, ĝian transvivon je la korpo kaj ĝiajn manifestiĝojn.

2-a: Baziĝante sur leĝo de la Naturo, tiuj fenomenoj havas en si nenion miraklecan aŭ supernaturan, laŭ la ordinara senco de ĉi tiuj vortoj.

3-a: Multaj faktoj estas rigardataj kiel supernaturaj nur tial, ĉar oni ne konas ilian kaŭzon; atribuante al ili iun kaŭzon, Spiritismo alkalkulas ilin al la naturaj fenomenoj.

4-a: Inter la faktoj, kvalitigitaj kiel supernaturaj, troviĝas multaj, kies neeblecon Spiritismo pruvas kaj kiujn ĝi envicigas en la kadron de la superstiĉaj kredoj.

5-a: Kvankam rekonante en multaj popolaj kredoj ian fundon de vereco, Spiritismo neniel akceptas la solidecon de ĉiaj fantaziaj historioj, kreitaj de la homa imagemo.

6-a: Juĝi Spiritismon laŭ la faktoj, kiujn ĝi ne akceptas, estas elmontri neklerecon kaj tute senvalorigi sian opinion.

7-a: La klarigo de la faktoj, akceptataj de Spiritismo, kaj de iliaj kaŭzoj kaj moralaj sekvoj formas tutan sciencon kaj tutan filozofion, kiuj postulas seriozan, persistan kaj profundan studadon.

8-a: Spiritismo povas rigardi kiel seriozan kritikanton nur tiun homon, kiu ĉion vidis, ĉion studis, ĉion ĝisfunde esploris kun la pacienco kaj persisteco de konscienca observanto; kiu konas la aferon tiel bone, kiel ĝia plej klera adepto; kiu do ĉerpis sian sciadon pri ĝi el fontoj aliaj ol la romanoj de la scienco; tiun, al kiu oni povas kontraŭstarigi nenian fakton al li nekonatan, nenian argumenton, pri kiu li neniam antaŭe meditis kaj kiun li refutus ne per simpla neado, sed per aliaj pli kategoriaj argumentoj; tiun, fine, kiu povas de la konstatitaj faktoj montri kaŭzon pli logikan, ol tiu, kiun prezentas Spiritismo. Tia kritikanto ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne elpaŝis.

15. En la komenco de ĉi tiu ĉapitro mi eldiris la vorton “miraklo”; mallonga rimarko pri tio ne estus malĝustaloka en ĉi tiu ĉapitro pri miraklecaj aferoj.

Laŭ sia primitiva senco kaj laŭ sia etimologio la vorto “miraklo” signifas aferon eksterordinaran, aferon okulravantan, sed, kiel ĉe tiom da aliaj vortoj, ĉi tiu primitiva senco perdiĝis kaj hodiaŭ oni komprenas sub “miraklo” (laŭ la Akademio) iun agon de la dia povo, kontraŭan al la ordinaraj leĝoj de la Naturo. Jen efektive ĝia vulgara senco; nur por komparo kaj metafore oni ĝin uzas pri ordinaraj aferoj, kiuj nin miregigas kaj kies kaŭzojn oni ne konas. Tute ekster la kadro de miaj konsideradoj staras la demando, ĉu Dio, ĉe iaj cirkonstancoj, trovis utile nuligi tiujn leĝojn, kiujn Li mem kreis; mia celo estas sole nur pruvi, ke la spiritismaj fenomenoj, kiel ajn eksterordinaraj, neniel nuligas tiujn leĝojn kaj havas karakteron neniel miraklecan aŭ supernaturan.

Mirakloj ne estas klarigeblaj; la spiritismaj fenomenoj, kontraŭe, estas klarigataj plej racie; ili estas do ne mirakloj, sed simplaj efikoj, kiuj havas sian pravon de ekzisto en la ĝeneralaj leĝoj. La miraklo havas ankoraŭ unu karakteron, nome ĝi estas eksterkutima kaj unuopa okazaĵo; nu, se iu okazaĵo refariĝas, por tiel diri, laŭplaĉe kaj per pluraj personoj, ĝi do ne povas esti ia miraklo.

La scienco ĉiutage faras miraklojn antaŭ la okuloj de la nekleruloj: jen kiel, pasintatempe, homoj, kiuj pri ĝi sciadis pli ol la vulgaruloj, estis rigardataj kiel sorĉistoj; kaj ĉar oni tiam kredis, ke ĉia superhoma scio venas de la diablo, tial oni ilin bruligadis. Hodiaŭ, kiam oni estas pli civilizita, oni ilin nur simple enŝlosas en frenezulejoj.

Se, kiel mi diris en la komenco, homo efektive mortinta estus revekita en la vivon per dia ago, tio estus vera miraklo, ĉar kontraŭa al la leĝoj de la Naturo. Sed se tiu homo estas nur ŝajne mortinta, se en li estas ankoraŭ resto el latenta vivoforto, kaj la scienco aŭ ia magneta ago sukcesas reanimi lin, tio por homoj kleraj estas natura fenomeno, sed de la malklera vulgarularo tia okazaĵo estas rigardata kiel miraklo: ĝia farinto estos persekutata per superĵetataj ŝtonoj aŭ respektegata, laŭ la karaktero de la homoj. Se en certaj kamparoj iu sciencisto altigus en la aeron elektran kajton kaj faligus fulmon sur arbon, pri tia nova Prometeo oni dirus, ke li havas diablan povon; kaj, preterpase dirite, ŝajnas al mi, ke Prometeo longe antaŭiris Franklinon. Sed tio, ke Josuo haltigis la sunon, aŭ pli bone, la Teron, jen vera miraklo, ĉar nenian magnetiziston mi konas, dotitan per tiel granda forto, ke li farus tian miregindaĵon.

El ĉiaj spiritismaj fenomenoj unu el la plej eksterordinaraj estas senkonteste la senpera skribado, kaj unu el tiuj, kiuj plej senteble pruvas la agadon de la kaŝitaj inteligentoj; sed el tio, ke ĝin kaŭzas kaŝitaj estuloj, ne sekvas, ke ĝi estas pli mirakleca ol ĉiaj aliaj fenomenoj, kaŭzataj de nevideblaj estuloj, ĉar tiuj nevideblaj estuloj, priloĝantaj la Spacon, estas unu el la potencoj de la Naturo, potencoj, kies agado fariĝas senĉese, kiel sur la mondon materian, tiel ankaŭ sur la mondon moralan.

Klarigante al ni, kio estas tia potenco, Spiritismo havigas al ni la ŝolsilon de multego da aferoj antaŭe neklarigitaj kaj neklarigeblaj per alia rimedo kaj kiuj povis pasintatempe esti rigardataj kiel miregindaĵoj.

Same kiel magnetismo, ĝi elmontras leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ miskomprenatan, aŭ, pli bone dirite, oni konis la efikojn, ĉar ili okazis en ĉiuj tempoj, sed oni ne konis la leĝon, kaj ĝuste de tio, ke oni ne konis la leĝon, naskiĝis la superstiĉo. Ĉe la konado de tiu leĝo ĉio mirakleca disfumiĝas kaj la fenomenoj enviciĝas inter la naturaj aferoj. Jen kial, estigante la movadon de tablo aŭ farante, ke la forpasintoj skribu, la spiritistoj ne faras pli grandan miraklon, ol kuracisto, kiu revivigas mortanton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Iu, kiu per ĉi tiu scienco pretendus fari miraklojn, aŭ ne konus la aferon aŭ estus trompisto.

16. La spiritismaj fenomenoj, same kiel la fenomenoj magnetismas, antaŭ ol oni konis ilian kaŭzon, devis esti prenataj por miregindaĵoj; nu, ĉar la skeptikuloj, la spiritfortaj, t.e. tiuj, ĝuantaj la ekskluzivan privilegion de la prudento kaj simpla saĝo, ne kredas ion ebla, ĉar ili ĝin ne komprenas, jen ĉiuj faktoj, rigardataj kiel miraklecaj, fariĝas objekto de ilia mokado; kaj ĉar en la religio ekzistas granda nombro da tiaj okazaĵoj, ili tial ne kredas la religion, kaj de tio ĝis la absoluta nekredemo estas nur unu paŝo. Klarigante la plimulton el tiuj faktoj, Spiritismo montras ilian pravon de ekzisto. Ĝi do helpas al la religio, pruvante la eblecon de iuj faktoj, kiuj, kvankam ili perdis sian karakteron miraklecan, tamen estas ja eksterordinaraj, kaj Dio ne fariĝas malpli granda aŭ malpli potenca pro tio, ke Li ne nuligis Siajn leĝojn. De kiom da trivialaj spritaĵoj estis objekto la leviĝoj de Sankta Kuperteno en la aeron! Nu, la levo de pezaj korpoj estas fakto klarigata de Spiritismo; mi mem vidis ĝin, kaj S-ro Home, kiel ankaŭ aliaj personoj, al mi konataj, plurajn fojojn refaris tiun fenomenon, okazigitan de Sankta Kuperteno. Ĉi tiu fenomeno apartenas do al la klaso de la naturaj aferoj.

17. Inter tiaspecaj faktoj devas okupi la unuan lokon la aperaĵoj, ĉar pli oftaj. Tiu en La Salette*, pri kiu malakordas la opinioj eĉ de klerikuloj, havas nenion eksterordinaran. Kun certeco mi ne povas aserti, ke ĝi okazis, ĉar pri ĝi mi havas nenian pruvon materian, tamen laŭ mi ĝi estas ebla, ĉar mi konas milojn da tiaj freŝdataj analogaj faktoj; ĉi tiujn mi kredas, ne nur tial, ke mi konstatis ilian verecon, sed precipe tial, ĉar mi perfekte scias, kiel ili fariĝas. Oni bonvolu legi, post kelke da paĝoj, la teorion, kiun mi elvolvas, pri la aperaĵoj, kaj tiam oni vidos, ke tiu fenomeno estas tiel simpla kaj tiel akceptebla, kiel multego da fizikaj fenomenoj, kiuj aspektas miraklecaj nur pro manko de ŝlosilo, kiu ilin klarigus.


* La Salette-Fallavaux, en la komunumo de Izers, arondismento de Grenoble, Francujo. Tie, laŭ la famo, la Sankta Virgulino, en l846, aperis al du infanoj. – La Trad.


Koncerne tiun personon, kiu sin prezentis en La Salette, tio estas alia afero; lia identeco tute ne estas pruvita; mi konfesas nur tion, ke ia aperaĵo eble montriĝis: ĉio cetera kuŝas ekster mia fako. Pri ĉi tio ĉiu rajtas konservi siajn konvinkojn, kaj pri ĝi Spiritismo tute ne zorgas; mi diras nur, ke la spiritismaj faktoj elmontras al ni novajn leĝojn kaj havigas al ni la ŝlosilon de multego da aferoj, kiuj aspektis supernaturaj; se kelkaj el tiuj, iam rigardataj kiel miraklaj, trovas en Spiritismo logikan klarigon, tio estas ja motivo, ke neniu tro rapidu nei tion, kion li ne komprenas.

Kelkaj kontestas la spiritismajn fenomenojn ĝuste tial, ĉar tiuj fenomenoj ŝajnas al ili deflankiĝi de la komuna leĝo kaj por ili estas neklarigeblaj. Oni starigu tiujn faktojn sur racia bazo, kaj la dubo disfumiĝos.

En ĉi tiu jarcento, en kiu neniu kontentiĝas per vortoj, la klarigo estas do forta motivo por konvinkiĝo; tial ni ĉiutage vidas homojn, kiuj atestis nenian fakton, kiuj vidis nek iun tablon turniĝi, nek iun mediumon skribi, sed kiuj tamen estas tiel konvinkitaj kiel mi nur pro tio, ĉar ili legis kaj komprenis. Se ni devus kredi nur tion, kion ni vidas mem, tiam ĝis tre malmulte niaj konvinkoj reduktiĝus.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.