La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVII: PRI LA MALAKORDOJ KAJ PRI LA MISTIFIKOJ

Pri la malakordoj

297. La kontraŭuloj de Spiritismo ne ĉesas opozicii al ĝi, dirante, ke ĝiaj adeptoj ne akordas inter si, ke ili ne havas la samajn kredojn; unuvorte, ke ili sin reciproke kontraŭdiras. Se, ili argumentas, la instruado estas donata al vi de la Spiritoj, kiel do ĝi ne estas unu sama? Nur serioza kaj profunda studado de ĉi tiu scienco povas redukti tian argumenton al ĝia ĝusta valoro.

Mi rapidu driri, antaŭ ĉio, ke tiuj malakordoj kiujn iuj homoj parade elmontras, ordinare estas pli ŝajnaj, ol realaj, ke ofte ili kuŝas prefere sur la supraĵo, ol sur la fundo de la aferoj, kaj ke sekve ili estas neniel gravaj.

Tiuj malakordoj fluas el du fontoj, nome la homoj kaj la Spiritoj.

298. La malakordoj el homa fonto estis sufiĉe klarigitaj en la ĉapitro Pri la sistemoj, § 36, al kiu mi faras referencon. Ĉiu certe komprenas, ke en la komenco, kiam la observoj estis ankoraŭ nekompletaj, aperis opinioj, ne akordantaj pri la kaŭzoj kaj sekvoj de la spiritismaj fenomenoj, opinioj, kies tri kvaronoj jam falis ĉe pli serioza kaj profunda studado. Ekster malmulte da esceptoj kaj ne konsiderante iajn kelke da homoj, kiuj ne facile rezignas la ideojn, kiujn ili karesadis aŭ naskis, oni povas diri, ke hodiaŭ ekzistas konsento inter la grandega plimulto el la spiritistoj, almenaŭ rilate la ĝenerelajn principojn, krom, eble, pri kelke da sensignifaj detaloj.

299. Por kompreni la kaŭzon kaj la valoron de la malakordoj, venantaj de la Spiritoj, oni devas identiĝi kun la naturo de la nevidebla mondo kaj esti studinta ĉiujn flankojn de tiu mondo. Ĉe la unua rigardo povas ŝajni mirige, ke la Spiritoj ne pensas ĉiuj same, sed tio povas surprizi neniun, kiu scias la senliman nombron de la ŝtupoj, kiujn ili devas iradi, antaŭ ol atingi la supron de la ŝtuparo. Supozi, ke ili egale taksas la aferojn, estus imagi, ke ili ĉiuj staras sur unu sama nivelo; pensi, ke ili ĉiuj devas vidi ĝuste, estus akcepti, ke ili ĉiuj venis al la perfekteco, kio ne estas, kio ja ne povas esti, se nur oni konsideras, ke ili estas nenio alia ol la homaro, demetinta sian korpan envolvaĵon. Ĉar Spiritoj, apartenantaj al ĉiuj kategorioj, povas manifestiĝi, tial sekvas, ke iliaj komunikaĵoj portas la stampon de ilia senklereco aŭ klereco, de ilia morala malsupereco aŭ supereco.

Konduki al la distingo inter tio vera kaj tio malvera, inter tio bona kaj tio malbona, jen la celo de la instruoj, kiujn mi donis.

Oni ne forgesu, ke inter la Spiritoj, kiel inter la homoj, ekzistas pseŭdo-kleraj kaj duonkleraj, fieraj, tromemfidaj kaj sistememaj. Ĉar nur la Superaj Spiritoj kapablas ĉion koni, tial por la ceteraj, same kiel por ni, ekzistas misteroj, kiujn ili klarigas laŭ sia maniero, laŭ siaj ideoj, kaj pri kiuj ili povas fari al si pli aŭ malpli ĝustan opinion, kiun ili rigardas kiel aferon de memestimo, klopodante por ĝin starigi super ĉiuj aliaj, kaj kiun ili amas ripeti en siaj komunikaĵoj. La eraro venas de tio, ke kelkaj el iliaj interpretantoj tro ventanime alprenis opiniojn kontraŭajn al la natura saĝo kaj tiujn opiniojn disvastigis sub sia respondeco. La malakordoj, venantaj de la Spiritoj, havas do nenian alian kaŭzon, ol la malsamecon de inteligento, de scioj, de juĝokapablo kaj de moraleco de iuj Spiritoj, ankoraŭ nekapablaj ĉion koni kaj ĉion kompreni. (Vd. en La Libro de la Spiritoj: “Enkonduko”, § XIII; “Konkludo”, § IX.)

300. Kion do helpas la instruado de la Spiritoj, iuj diros, se ĝi he havigas al ni pli da certeco, ol la instruado de la homoj? La respondo pri ĉi tiu demando estas facila. Ni ne kun sama konfido ricevas la instruadon de ĉiuj homoj, kaj inter du doktrinoj ni preferas tiun, kies aŭtoro ŝajnas al ni la pli klarvida, la pli kompetenta, la pli saĝa, la malpli influebla por la pasioj; same oni agu kun la Spiritoj. Se inter ili ekzistas tiaj, ne starantaj super la homaro, multe da aliaj ĝin superas, kaj ĉi tiuj lastaj povas doni al ni instruojn, kiujn ni vane serĉus ĉe la plej instruitaj homoj. Distingi inter tiu elito kaj la amaso de la malsuperaj Spiritoj, jen, pri kio oni devas diligenti, se oni volas instruiĝi, kaj ĝuste al ĉi tiu distingo kondukas la ĝisfunda konado de Spiritismo.

Sed tiuj instruoj estas ja ĉirkaŭlimitaj, kaj se ne estas konsentite al la Spiritoj scii ĉion, des pli prave tiel devas esti kun la homoj. Ekzistas do aferoj, pri kiuj oni ilin vane demandus, ĉu tial, ke estas al ili malpermesite malkaŝi tiajn aferojn, ĉu tial, ĉar ili mem ĉi tiujn ne scias kaj pri kiuj ili povas doni nur sian personan opinion; nu, tiujn personajn opiniojn la fieraj Spiritoj prezentas kvazaŭ absolutajn veraĵojn. Precipe pri tio, kio devas resti kaŝita, kiel la estonteco kaj la origino de la ekzistaĵoj, ili plej obstine insistas, por ŝajnigi posedon de la sekretoj de Dio; tial ĝuste pri ĉi tiuj punktoj oni trovas la plej grandan nombron da malakordoj.

(Vd. la antaŭan ĉapitron.)

301. Jen la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al la sekvantaj demandoj rilataj al la malakordoj:

I. Ĉu unu sama Spirito, komunikiĝante en du grupoj, povas pri unu sama objekto doni al ili interkontraŭajn respondojn?

“Se la opinioj kaj pensoj en tiuj grupoj estas malsamaj, tiam la respondo povas veni kripligita, ĉar ili troviĝas sub la influo de malsamaj aroj da Spiritoj: la respondoj ne estas do interkontraŭaj, sed memkontraŭa la maniero respondi.”

II. Oni komprenas, ke iu respondo povas esti kripligita; sed kiam la kvalitoj de la mediumo esceptas ĉiun ideon pri ia malbona influo, kiel do Superaj Spiritoj uzas esprimojn malsamajn kaj malakordajn pri unu sama objekto antaŭ tute seriozaj homoj?

“La efektive superaj Spiritoj sin mem neniam kontraŭdiras, kaj ilia parolo estas ĉiam sama antaŭ samaj homoj. Ĝi povas esti alia laŭ la homoj kaj la lokoj; sed oni atentu, ke la malakordo estas ofte nur ŝajna: ĝi kuŝas prefere en la vortoj, ol en la penso, ĉar, pesante la aferon, oni vidas, ke la fundamenta ideo estas unu sama. Krom tio unu sama Spirito povas respondi malsame pri la sama temo, laŭ la grado da perfekteco de la elvokintoj, ĉar ne ĉiam estas konsilinde, ke ĉiuj ricevu la saman respondon, dank’al la neegaleco de ilia progreso. Ĝi estas ĝuste tiel, kiel se iu infano kaj iu klerulo farus al vi unu saman demandon: vi sendube respondus al la unua kaj al la dua en tia maniero, ke ili komprenus kaj estus kontentaj; kvankam vorte ne samaj, la respondoj tamen en la fundo estus unu sama.”

III. Por kia celo seriozaj Spiritoj ŝajnas kreditigi ĉe unuj homoj ideojn kaj eĉ antaŭjuĝojn, kiujn ili diskreditas ĉe aliaj?

“Estas necese, ke ni fariĝu kompreneblaj. Se iu homo havas neŝanceleblan konvinkon pri ia doktrino, eĉ se malvera, estas necese, ke ni deturnu lin de tiu konvinko, sed iom post iom; tial ni ofte uzas liajn esprimojn kaj ŝajnigas dividi liajn ideojn, por ke li subite ne konfuziĝu kaj ne ĉesu instruiĝi ĉe ni.”

“Cetere ne estas bone tro abrupte vundi la antaŭjuĝojn; ĉi tio estas la plej bona rimedo ne esti aŭskultata; tial la Spiritoj ofte parolas laŭ la opinio de siaj aŭdantoj, por ilin iom post iom konduki al la vero. Ili alkonformigas sian parolon al la homoj, kiel vi mem agas, se vi estas iom lerta oratoro; tial ili ne parolas al ĉino aŭ al mahometano same, kiel al franco aŭ kristano, ĉar ili estus tute certaj, ke ili estus repuŝitaj.”

“Oni ne konsideru malakordo tion, kio ofte estas nur parto de la ellaborado de la vero. Ĉiuj Spiritoj havas sian taskon, difinitan de Dio; ili ĝin plenumas laŭ la kondiĉoj, kiujn ili opinias alkonformaj al la bono de tiuj, kiuj ricevas iliajn komunikaĵojn.”

IV. La malakordoj, eĉ se ŝajnaj, povasĵeti dubojn en la Spiriton de iuj homoj; kian kontrolon oni povas fari, por ekkoni la veron?

“Por distingi inter eraro kaj veraĵo, oni devas funde esplori tiujn respondojn kaj pri ili longe kaj serioze meditadi; ĝi estas tuta studado, kiun oni devas fari. Por tio tempo estas necesa, kiel por la studado de ĉiuj aferoj.”

“Studu, komparu, funde esploru; ni senĉese diras al vi, ke la konado de la vero kostas ĉi tiun prezon. Kiel vi volas veni al la vero, se vi signifoklarigas ĉion laŭ viaj malvastaj ideoj, kiujn vi prenas kiel grandajn ideojn? Sed ne malproksima estas la tago, kiam la instruado de la Spiritoj estos ĉie unuforma, kiel pri la ĉefaj aferoj, tiel ankaŭ pri la detaloj. Ilia misio estas detrui la eraron, sed tio nur grade povas veni.”

V. Ekzistas homoj, kiuj havas nek la tempon, nek la talenton necesajn por serioza kaj ĝisfunda studado kaj kiuj sen ia ekzameno akceptas ĉion, kion oni instruas al ili. Ĉu ne estas por ili malutile kreditigi erarojn?

“Ke ili faru bonon kaj ne faru malbonon estas la plej ĉefa afero; por ĉi tio ne ekzistas du doktrinoj. Bono estas ĉiam bono, ĉu vi faru ĝin en la nomo de Alaho, ĉu de Javeh, ĉar ekzistas nur unu sola Dio por la Universo.”

VI. Kiel Spiritoj, kiuj ŝajnas progresintaj pri inteligento, povas havi evidente malverajn ideojn pri iaj aferoj?

“Ili havas sian propran doktrinon. Tiuj, kiuj ne estas sufiĉe progresintaj, sed kiuj pensas, ke ili tiaj estas, prenas siajn ideojn por la vero: tute same kiel inter vi.”

VII. Kion pensi pri la doktrinoj, laŭ kiuj nur unu sola Spirito povus komunikiĝi, kaj ke tiu unu Spirito estas Dio aŭ Jesuo?

“La Spirito, kiu tion instruas, estas Spirito, kiu volas superpotenci kaj tial li penas kredigi, ke li estas la sola, kiu povas komunikiĝi; sed tiu malfeliĉa, kiu kuraĝas alpreni la nomon de Dio, kare elpagos sian fierecon.

Koncerne tiujn doktrinojn, ili refutas sin mem, ĉar ili kontraŭas la plej bone konstatitajn faktojn. Nenian seriozan ekzamenon ili meritas, ĉar radikojn ili ne havas.

La prudento diras al vi, ke bono fluas el bona fonto kaj malbono el fonto malbona; kiel do vi volus, ke bona arbo donu malbonajn fruktojn? Ĉu vi iam ŝiris vinberojn el pomarbo? La malsameco de la komunikaĵoj estas la plej evidenta pruvo pri la diverseco de ilia origino.

Cetere tiuj Spiritoj, kiuj pretendas, ke nur ili povas komunikiĝi, forgesas diri, kial la ceteraj ne povus tion fari.

Ilia pretendo estas la neigo de tio, kion Spiritismo havas plej belan kaj plej konsolan: la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla, inter la homoj kaj la estuloj, kiuj estas por ili karaj kaj kiuj do estus por ili senrevene perditaj. Tiuj rilatoj estas tio, kio alkonformigas la homon al lia estonteco, tio, kio disigas lin de la materia mondo; forigi tiujn rilatojn estas redronigi lin en la dubon, kiu estas lia turmento, estas nutri lian egoismon. Zorge esplorante la doktrinon de tiaj Spiritoj, oni en ĝi sur ĉiu paŝo konstatas nepravigeblajn malakordojn, stampon de ilia nesciado pri la plej evidentaj aferoj kaj sekve sendubajn signojn de ilia malsupereco.

La SPIRITO DE VERO.”

VIII. El ĉiuj malakordoj, kiujn oni rimarkas en la komunikaĵoj de la Spiritoj, unu el la plej frapantaj estas tiu rilata al la reenkarniĝo. Se la reenkarniĝo estas neceso de la vivo de Spirito, kial do ne ĉiuj Spiritoj ĝin instruas?

“Ĉu vi do ne scias, ke ekzistas Spiritoj, kies ideoj troviĝas ankoraŭ enfermitaj en la nuneco, tute same, kiel estas kun multe da homoj sur la Tero? Ili pensas, ke ilia nuna stato devas daŭri ĉiam; ili ne vidas trans la rondon de sia perceptado kaj ne zorgas pri tio, de kie ili venis kaj kien ili iras, kaj tamen ili devas sperti la agadon de la leĝo de neceso. La reenkarniĝo estas por ili neceso, pri kiu ili pensas nur en la momento, kiam ĝi venas. Ili ja scias, ke la Spirito progresas, sed kiamaniere? jen problemo por ili. Sekve, se vi ilin demandos pri tio, ili parolos pri la sep ĉieloj, kuŝantaj unu super alia kvazaŭ etaĝoj; kelkaj eĉ parolos al vi pri ia fajra sfero, pri ia sfero el steloj, ankaŭ pri la urbo de la floroj, pri la urbo de la elektitaj animoj.”

IX. Mi konceptas, ke la malmulte progresintaj Spiritoj povas ne kompreni ĉi tiun demandon; sed kiel do Spiritoj, kies morala kaj intelekta malsupereco estas al ĉiuj konata, propramove parolas pri siaj diversaj ekzistadoj kaj pri sia deziro reenkarniĝi, por elaĉeti sian pasintecon?

“En la mondo de la Spiritoj okazas aferoj, kiujn por vi estas tre malfacile kompreni. Ĉu en via mondo ne ekzistas homoj, apenaŭ sciantaj pri unuj aferoj, sed havantaj klaran kapon pri aliaj; tiaj homoj kun pli da prudento, ol da instruo, kaj aliaj pli spritaj ol juĝokapablaj?

Ĉu vi ne scias ankaŭ, ke iuj Spiritoj plezuras tenante la homojn en nesciado, tamen tute ŝajnigante, ke ili tiujn instruas, kaj kiuj profitas el la facileco, kun kiu oni fidas iliajn parolojn? Ili povas allogi tiujn, kiuj ne iras ĝis la fundo de la aferoj, sed kiam oni ilin alpremas al la muro per rezonado, tiam ili nelonge tenadas sian rolon.

Oni krom tio konsideru la singardon, kun kiu la Spiritoj ordinare proklamas la veron: tro viva kaj tro subita lumo blindigas, anstataŭ prilumi. Ili do povas, en iuj okazoj, opinii utile ĝin disverŝi nur grade, laŭ la tempoj, la lokoj kaj la homoj. Moseo ne instruis ĉion, kion instruis la Kristo kaj la Kristo mem diris multe da aferoj, kies kompreno estis antaŭdestinita por la venontaj generacioj. Vi parolas pri la reenkarniĝo, kaj miras, ke ĉi tiu principo ne estas instruata en iuj landoj; sed memoru, ke en iu lando, kie reĝas la antaŭjuĝo pri haŭtkoloro, kie la sklaveco estas enradikiĝinta en ĝiaj moroj, oni repuŝus Spiritismon pro ĉi tio sola, ke ĉi tiu Doktrino proklamis la reenkarniĝon, ĉar la ideo, ke iu, kiu nun estas mastro, povus fariĝi sklavo, kaj inverse ŝajnus monstra. Ĉu ne estus pli bone akceptigi unue la ĝeneralan principon, por poste tiri ĝiajn konsekvencojn?

Ho homoj, kiel tro proksime vi vidas, ke vi ne povas taksi la planojn de Dio! Sciu, ke nenio okazas sen Lia permeso kaj sen ia celo, kiun vi ofte ne kapablas pentri. Mi diris al vi, ke unueco fariĝos en la kredo al la Spiritoj; estu certa, ke ĝi fariĝos kaj ke la malkonsentoj, jam nun malpli profundaj, iom post iom forviŝiĝos, laŭgrade kiel la homoj instruiĝos, kaj ke ili tute malaperos, ĉar tia estas la volo de Dio, kiun la eraro ne povas superforti.

La SPIRITO DE VERO.”

X. Ĉu la eraraj doktrinoj, kiujn iuj Spiritoj povas instrui, ne havas kiel efikon malfruigi la progreson de la vera sciado?

“Vi volus ekhavi ĉion senpene; sciu do, ke ekzistas nenia kampo, kie ne kreskus fiherbo, kiun la plugisto devas elsarki. Tiaj eraraj doktrinoj estas frukto de la malsupereco de via mondo; se la homoj estus perfektaj, ili do akceptus nur tion veran; la eraroj similas la falsajn ŝtonojn, kiujn nur iu sperta okulo scias distingi de la veraj. Vi devas do ricevi instruadon, por distingi tion veran de tio malvera; nu, la malveraj doktrinoj havas la utilon ekzercadi vin en la distingo inter la vero kaj la eraro.”

– Ĉu tiuj, kiuj sekvas la eraron, ne malfruiĝas en sia progresado?

“Se ili sekvas la eraron, ili do ne estas sufiĉe progresintaj, por kompreni la veron.”

302. Atendante ĝis fariĝos unueco, ĉiu pensas, ke li havas la veron kun si kaj asertas, ke vera estas nur tio, kion li scias, iluzio, kiun la trompemaj Spiritoj ja subtenas; sur kio do homo senpartia kaj sen kaŝita intereso povas sin bazi, por fari al si ian opinion pri la afero?

“Nenia nubo ombras la plej puran lumon; la plej valora diamanto estas tiu senmakula; juĝu do la Spiritojn laŭ la pureco de iliaj instruoj. Unueco fariĝos sur la flanko, kie bono estis neniam miksita kun malbono; sur ĉi tiu flanko la homoj konsentos inter si sub la potenco de la faktoj, ĉar ili konvinkiĝos, ke la vero troviĝas ĝuste tie. Rimarku ankaŭ, ke la fundamentaj principoj estas ĉie la samaj kaj devas kunigi vin en unu komunan penson: la amon al Dio kaj la faradon de bono.

Kia ajn do la maniero de progresado, kian oni imagas pri la animoj, la fina celpunkto estas unu kaj la rimedo, por ĝin trafi, estas ankaŭ unu: fari bonon; nu, ne ekzistas du manieroj fari bonon. Se leviĝas plej ĉefaj malkonsentoj rilate al la principo mem de la Doktrino, vi disponas regulon certan por ilin taksi, nome: la plej bona doktrino estas tiu, kiu plej bone kontentigas la koron kaj la prudenton, tiu, kiu havas la plej multajn elementojn, por konduki la homojn al bono: tiu, mi certigas vin, la venkonta doktrino.

La SPIRITO DE VERO.”

Rimarko. La malakordoj, konstatitaj en la komunikaĵoj de la Spiritoj, povas origini el jenaj kaŭzoj: el la neklereco de iuj Spiritoj; el la trompemo de malsuperaj Spiritoj, kiuj el petolemo aŭ malicemo diras la malon de tio, kion ie diris la Spirito, kies nomon ili uzurpas; el la volo de la Spirito mem, kiu parolas laŭ la tempoj, la lokoj kaj la homoj, kaj kiu povas opinii utile ne ĉion diri al ĉiuj; el la nesufiĉeco de la homa lingvo, por esprimi la aferojn de la senkorpa mondo; el la nesufiĉeco de la komunikrimedoj, kiuj ne ĉiam ebligas al la Spirito konigi sian tutan penson; laste, el la signifo, kiun ĉiu povas atribui al iu vorto aŭ klarigo, laŭ siaj ideoj, siaj antaŭjuĝoj aŭ la vidpunkto, laŭ kiu li rigardas la aferon. Nur la studado, la observado, la sperto kaj la ofero de ĉiu sento de memestimo povas instrui la homon distingi inter si tiujn diversajn nuancojn.

Pri la mistifikoj

303. Se estas malagrable esti trompata, des pli esti mistifikata; sed la mistifikado estas unu el la malbonaĵoj, kontraŭ kiu oni la plej facile sin antaŭgardas. La rimedoj, por fiaskigi la ruzaĵojn de la trompemaj Spiritoj elfluas el ĉiuj antaŭaj instruoj; tial pri la mistifikado mi diros malmulte. Jen la respondoj de la Spiritoj pri ĉi tiu afero:

I. La mistifikoj estas unu el la plej malagrablaj rifoj de la praktika Spiritismo; ĉu ekzistas ia rimedo, por sin antaŭgardi kontraŭ ili?

“Ŝajnas al mi, ke vi povas mem trovi la respondon en ĉio, kion oni instruas al vi. Jes, certe, por tio ekzistas simpla rimedo, nome peti Spiritismon nur pri tio, kion ĝi povas kaj devas doni al vi. Ĝia celo estas la morala plibonigo de la homaro; tiel longe, kiel vi ne forkliniĝas de tiu celo, vi neniam estos trompataj, ĉar ne ekzistas du manieroj, por kompreni la veran moralon, tiun, kiun povas akcepti ĉiu saĝa homo.”

“La Spiritoj venas vin instrui kaj gvidi sur la vojo de bono, sed ne sur la vojo de la honoraĵoj kaj de la riĉeco, aŭ por kontentigi viajn mizerajn pasiojn. Se oni neniam petus de ili ian vanaĵon aŭ ion ekster la kadro de iliaj fakoj, oni donus nenian oportunan okazon al la trompemaj Spiritoj. El ĉi tio vi devas konkludi, ke kiu estas mistifikata, tiu ricevas nenion alian ol tion, kion li meritas.”

“La rolo de la Spiritoj estas ne tio, informi vin pri la aferoj de ĉi tiu mondo, sed vin sekure gvidi pri tio, kio povas utili al vi por la transtomba. Kiam ili parolas pri la ĉi tieaj aferoj, tiel estas, ĉar ili ĝin opinias necesa, sed ne kontentigante ian peton de vi. Se vi vidas en la Spiritoj la anstataŭantojn de la divenistoj kaj sorĉistoj, tiam vi estos ja trompataj.”

“Se al la homoj sufiĉus turni sin al la Spiritoj, por ĉion scii, ili jam ne havus sian liberan volon kaj deturniĝus de la vojo, difinita de Dio al la homaro. La homo devas agadi per si mem; Dio sendas la Spiritojn, ne por ebenigi al la homo la materialan vojon de la vivo, sed por prepari al tiu la vojon de la estonteco.”

– Sed kelkaj homoj demandas nenion, tamen ili estas malnoble trompataj de Spiritoj, kiuj venas memvole, ne alvokite.

“Ili ja demandas nenion, tamen konsente aŭdas, aferoj, kiuj ambaŭ estas unu. Se ili kun rezervo kaj malkonfido akceptus ĉion, kio dekliniĝas de la plej ĉefa objekto de Spiritismo, la frivolaj Spiritoj ne tiel facile prenus ilin por iaj stultuloj.”

II. Kial Dio permesas, ke sinceraj homoj, kiuj bonafide akceptas Spiritismon, estu mistifikataj? Ĉu tio ne estas tiel malutile, ke ĝi povus ŝanceli ilian kredon?

“Se tio ŝancelus ilian kredon, ilia fido ne estus do tre solida. Kiuj rezignus Spiritismon pro simpla desapontiĝo, tiuj montrus, ke ili ĝin ne komprenas kaj ne inklinas al ĝia serioza parto. Dio permesas la mistifikojn, por elprovi la persistemon de la veraj adeptoj kaj puni tiujn, kiuj el Spiritismo faras ian amuzilon.

La SPIRITO DE VERO.”

Rimarko. La ruzeco de la mistifikemaj Spiritoj iafoje translimas ĉion, kion oni povas nur imagi. La arto, kun kiu ili teksas siajn insidojn kaj kombinas la rimedojn por persvadi, estus io kurioza, se la afero estus ĉiam nur pri senkulpaj petolaĵoj; sed tiuj mistifikoj povas porti malagrablajn sekvojn al homoj, kiuj sin ne tenas garde kontraŭ ili. Mi estas tre feliĉa, ke mi povis ĝustatempe malfermi la okulojn al pluraj homoj, kiuj bonvolis peti mian opinion, kaj ŝparigi al ili ridindajn kaj kompromitantajn agojn. El la rimedoj, uzataj de tiuj Spiritoj, oni devas loki sur la unua vico, kiel la plej oftajn, tiujn , kiuj celas tenti la profitamon, ekzemple konigon pri supozataj kaŝitaj trezoroj, la anoncon de heredoj aŭ aliajn fontojn de riĉeco. Oni krom tio rigardu kiel suspektindajn precipe la antaŭdirojn por fiksa tempo kaj ankaŭ ĉiajn precizajn indikojn rilatajn al materialaj interesoj; deteni sin de ĉiu paŝo preskribita aŭ konsilita de la Spiritoj, kiam la celo ne estas eminente racia; neniam lasi sin blindigi per la nomoj, kiujn la Spiritoj alprenas, por iom ŝajnigi veraj siajn parolojn; malfidi trokuraĝajn sciencajn teoriojn kaj sistemojn, unuvorte, ĉion, kio deflankiĝas de la morala celo de la manifestiĝoj. Mi kunmetus tutan plej kuriozan volumon el la historio pri ĉiuj mistifikoj, kiuj fariĝis konataj al mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.