La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIII: PRI LA OBSEDO

Simpla obsedo. Fascinado. Subjugigo. Kaŭzoj de la obsedo. Rimedoj por kontraŭbatali la obsedon.

237. Al la rifoj, kiujn prezentas la praktikado de Spiritismo, oni devas antaŭ ĉiuj alkalkuli la obsedon, t. e. la superregadon, kiun iuj Spiritoj scias havi super iuj homoj. Ĝi ĉiam fariĝas nur de la flanko de malsuperaj Spiritoj, kiuj strebas al superregado. La bonaj Spiritoj faras nenian perforton; ili konsilas, kontraŭbatalas la influon de la malicaj kaj, se oni ilin ne aŭskultas, ili foriĝas.

La malicaj, kontraŭe, alkroĉiĝas al tiuj homoj, kiujn ili povos fari siaj potencatoj; se ili sukcesas superregi iun, ili identiĝas kun ties Spirito kaj kondukas lin kvazaŭ infanon.

La obsedo prezentas diversajn flankojn, kiujn estas tre necese distingi unu de alia, rezultantajn el la grado de la ĝeno kaj el la naturo de ĝiaj efikoj. La vorto obsedo estas iele ĝenerala termino, per kiu oni nomas ĉi tiun specon de fenomeno, kies plej ĉefaj variaĵoj estas: la simpla obsedo, la fascinado kaj la subjugigo.

238. La simpla obsedo okazas tiam, kiam iu malbonfarema Spirito imponas al mediumo, sin enmiksas, kontraŭ lia volo, en la komunikaĵojn, kiujn li ricevas, neebligas al li komunikiĝi kun aliaj Spiritoj kaj substituiĝas al tiuj, kiujn li elvokas.

Iu ne estas obsedita pro tio sola, ke lin trompas mensogema Spirito; eĉ la plej bona mediumo estas elmetita al tio, precipe en la unua tempo, kiam ankoraŭ mankas al la novulo la necesa sperto, tiel same, kiel inter ni la plej honestaj homoj povas esti moktrompataj de friponoj. Oni do povas esti trompata, sed ne ĝustadire obsedita; obsedo kuŝas en la persisteco de Spirito, de kiu oni ne povas liberiĝi.

Ĉe la simpla obsedo la mediumo ja scias, ke li traktas kun trompema Spirito, kaj ĉi tiu sin ne kaŝas antaŭ li, tute ne maskas siajn malicajn intencojn kaj sian deziron ĉikani. La mediumo senpene rekonas tiun friponan agadon kaj, ĉar li sin tenadas garde, tial li malofte estas trompata. Ĉi tiu speco de obsedo estas do nur malagrabla kaj havas nenian alian malbonaĵon, ol starigi baron al la komunikiĝoj, kiujn oni dezirus tenadi kun seriozaj Spiritoj aŭ kun tiuj, por kiuj oni portas korinklinon.

Oni povas alkalkuli al ĉi tiu kategorio la okazojn de fizika obsedo, t. e. tiu, kiu konsistas en la bruaj kaj obstinaj manifestiĝoj de iuj Spiritoj, kiuj memvole aŭdigas frapojn aŭ aliajn bruojn. Pri ĉi tiu fenomeno mi parolis en la ĉapitro Pri la spontaneaj fizikaj manifestiĝoj.

(§ 82.)

239. La fascinado naskas multe pli gravajn sekvojn.

Ĝi estas iluzio, kaŭzita de la rekta agado de iu Spirito sur la menson de mediumo kaj iamaniere paralizanta lian juĝokapablon rilate la komunikaĵojn. Mediumo fascinita ne kredas, ke li estas trompata; la Spirito estas tiel lerta kaj inspiras blindan konfidon al li, konfidon, kiu malhelpas la mediumon vidi la friponaĵon kaj kompreni la absurdecon de siaj skribaĵoj, eĉ tiam, kiam ĝi ĵetiĝas en la okulojn de ĉiuj; la iluzio povas eĉ atingi ĝis tia grado, ke ĝi igas la mediumon trovi superbela la plej ridindan parolon. Estus eraro pensi, ke ĉi tiu speco de obsedo povas trafi nur simplanimajn, senklerajn kaj sensaĝajn homojn; ĝin evitas eĉ ne la homoj plej spritaj, plej instruitaj kaj plej inteligentaj en aliaj rilatoj, kio pruvas, ke tia eksternormaĵo estas efiko de ia kaŭzo ekstera, kies influon ili suferas.

Mi diris, ke la sekvoj de la fascinado estas multe pli gravaj; efektive, profitante de tiu iluzio, kiu el ĝi rezultas, la Spirito kondukas la mediumon, kiun li sukcesis superregi, kvazaŭ blindulon, kaj povas igi tiun akcepti la plej ekstravagancajn doktrinojn, la plej malverajn teoriojn, kvazaŭ la solan esprimon de la vero; eĉ plue, li povas instigi la mediumon al ridindaj, kompromitantaj kaj eĉ danĝeraj paŝoj.

Oni facile komprenas la absolutan diferencon inter la simpla obsedo kaj la fascinado; oni komprenas ankaŭ, ke la Spiritoj, kiuj okazigas ĉi tiujn du efikojn, devas diferenci inter si per sia karaktero. Ĉe la unua, la Spirito, kiu alligiĝis al la mediumo, estas nur ia estulo, kiu tedas pro sia persistemo kaj pri kiu la mediumo ardas de senpacienco por liberiĝi de li. Ĉe la dua okazas tute alie; por trafi tian celon, la Spirito devas esti lerta, ruza kaj ekstreme hipokrita, ĉar li povas trompi kaj esti akceptita nur pro la masko, kiun li scias surmeti, kaj per falsa mieno de virtulo. La altaj vortoj: karito, humileco kaj amo al Dio servas al li kvazaŭ kreditleteroj, sed tra ĉio ĉi li tralasas signojn de malsupereco, pri kiuj oni devas ja esti fascinita, por ilin ne rimarki; tial, kion li plej multe timas, tio estas la homoj, kiuj vidas tro klare, ke ili estu trompitaj. Lia taktiko estas do preskaŭ ĉiam inspiri al sia interpretanto la ideon eviti ĉiun ajn, kiu povus malfermi al la mediumo la okulojn; en tia maniero forigante ĉian kontraŭparolon, li estas certa, ke li ĉiam pravas.

240. La subjugigo estas ia ĉirkaŭpremo, kiu paralizas la volon de la homo, kiu ĝin suferas, devigante lin agadi kontraŭvole. Li troviĝas, unuvorte, sub efektiva jugo.

La subjugigo povas esti morala aŭ korpa. Ĉe la unua okazo, la subjugigito estas devigata fari ofte absurdajn kaj kompromitantajn decidojn, kiujn per ia iluzio li opinias saĝaj: ĝi estas kvazaŭa fascinado. Ĉe la dua okazo, la Spirito agas sur la materiajn organojn kaj estigas pretervolajn movojn. Ĝi elmontriĝas ĉe skribiva mediumo per senĉesa bezono skribi, eĉ en la malplej oportunaj momentoj. Mi vidis mediumojn, kiuj, manke de plumo aŭ krajono, ŝajnigis kvazaŭ ili skribas per fingro ĉie, kie ajn ili troviĝis, eĉ en la stratoj, sur pordoj, sur muroj.

La korpa subjugigo kelkafoje iras pli malproksimen; ĝi povas instigi la mediumon al la plej ridindaj agoj. Mi konis sinjoron, nek junan nek belan, kiu, sub la potenco de tiaspeca obsedo, estis devigata de ia nerezistebla forto genuiĝi antaŭ junulino, por kiu li nutris nenian senton, kaj peti pri ŝia mano. Aliajn fojojn li eksentis sur la dorso kaj genukavoj fortan premon, kiu devigis lin, malgraŭ lia kontraŭstaro, stariĝi genue kaj kisi la teron sur publikaj lokoj kaj antaŭ la popolamaso. La konatoj de tiu homo rigardis lin kiel frenezulon, sed mi estas konvinkita, ke freneza li tute ne estis, ĉar li plene konsciis la ridindecon de tio, kion li kontraŭvole faradis, kaj de tio li terure suferadis.

241. Oni iam nomadis posedo la superregadon de malicaj Spiritoj, kiam ilia influo atingas ĝis la misfunkciado de la fakultoj. La posedo estus, laŭ mia opinio, sinonimo de la subjugigo. Mi ne uzas tiun terminon pro du motivoj: unue, ĉar ĝi kuntrenas la kredon al estuloj, kreitaj por malbono kaj eterne sin donantaj al malbono, dum ekzistas nur estuloj pli aŭ malpli neperfektaj, kiuj ĉiuj povas pliboniĝi; due, ĉar ĝi entenas ankaŭ la ideon, ke iu fremda Spirito ekposedas la korpon, ideon pri ia kuneloĝado, dum efektive ekzistas nur subpremo. La vorto subjugigo perfekte esprimas la penson. Sekve, laŭ mia kompreno, ekzistas ne poseditoj, en la vulgara senco de la vorto, sed ja obseditoj, fascinitoj kaj subjugigitoj.

242. La obsedo, kiel mi diris, estas unu el la plej grandaj rifoj de la mediumeco kaj ankaŭ unu el la plej oftaj; tial nenia klopodo estus troa, por ĝin kontraŭbatali, ĉar krom la personaj malutiloj, kiuj povas el ĝi rezulti, ĝi estas absoluta baro kontraŭ la boneco kaj vereco de la komunikaĵoj. Ĉar la obsedo, en kia ajn grado ĝi estas, ĉiam estas la efiko de ia subpremo, kaj ĉar tiun subpremon neniam faras bona Spirito, tial ĉia komunikaĵo, veninta per obsedita mediumo, fontas el suspektinda origino kaj meritas nenian fidon. Se okaze ĝi enhavas ion bonan, oni tion akceptu, sed oni forĵetu ĉion simple dubindan.

243. Oni rekonas la obsedon laŭ la sekvantaj karakteroj:

1-a: Persistado de iu Spirito komunikiĝi, ĉu la mediumo volas aŭ ne, per skribado, aŭdado, tiptologio k. a., neebligante al aliaj tion fari.

2-a: Iluzio, kiu, malgraŭ la inteligenteco de la mediumo, malhelpas lin konfesi la malverecon kaj ridindecon de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas.

3-a: Kredo al la neeraremeco kaj al la absoluta identeco de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas kaj kiuj, sub estimindaj kaj respektindaj nomoj, eldiras malveraĵojn aŭ absurdojn.

4-a: Konfido de la mediumo al la laŭdoj de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per li.

5-a: Inklino de la mediumo foriĝi de homoj, kiuj povas doni al li utilajn opiniojn.

6-a: Ofendetiĝo de la mediumo pro la kritiko de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas.

7-a: Senĉesa kaj maloportuna bezono skribi.

8-a: Ĉia fizika premo, superreganta la volon de la mediumo kaj deviganta lin agi aŭ paroli kontraŭvole.

9-a: Persistaj bruoj kaj tumultoj ĉirkaŭ la mediumo, faktoj, kies kaŭzo aŭ objekto li estas.

244. Ĉe la danĝero de la obsedo oni demandus, ĉu la mediumeco ne estas io bedaŭrinda; ĉu ĝuste ĉi tiu kapableco ĝin ne naskas; unuvorte, ĉu ĝi ne estas pruvo pri la malutileco de la komunikiĝoj kun la Spiritoj? Mia respondo estas facila, kaj mi petas ĝin atente pripensi.

Ne la mediumoj kaj ne la spiritistoj elpensis la Spiritojn, sed ja la Spiritoj faris, ke ekzistu spiritistoj kaj mediumoj. Ĉar la Spiritoj estas nenio alia, ol la animoj de la homoj, tial ekzistas Spiritoj, de kiam ekzistas homoj; sekve de tio ili en ĉiuj tempoj havis utilan aŭ pereigan influon sur la homaron. La mediumeco estas por ili nur rimedo por manifestiĝo; ĉe manko de ĉi tiu kapableco ili manifestiĝas en multego da aliaj pli aŭ malpli kaŝitaj manieroj. Estus do eraro pensi, ke la Spiritoj influas nur per skribaj aŭ voĉaj komunikiĝoj; ilia influo estas ĉiumomenta, kaj tiuj homoj, kiuj sin ne okupas pri Spiritoj, aŭ eĉ ilin ne kredas, estas elmetitaj al tiu influo, kiel la ceteraj, kaj eĉ pli ol la ceteraj, ĉar tiuj disponas nenion, kio ĝin kompensus. La mediumeco estas por la Spirito rimedo, por fari sin konata; se li estas malica, li sin ĉiam perfigas, kiel ajn hipokrita li estas. Oni do povas diri, ke la mediumeco ebligas vidi la malamikon vizaĝo kontraŭ vizaĝo, se tiel oni povas paroli, kaj batali kontraŭ li per liaj propraj armiloj; sen tiu kapablo li agas en la ombro kaj, profitante sian nevideblecon, li povas fari kaj efektive faras multe da malbono.

Kiom da agoj, al sia propra malfeliĉo, la homo estas devigata fari, kaj kiujn li ne farus, se li havus ian rimedon, por instruiĝi! La nekredemaj ne pensas, ke ili parolas tiel vere, kiam ili diras pri iu, kiu obstine misvojas: “Lia malbona genio lin pereigas.” Sekve, la konado de Spiritismo, anstataŭ ebligi superregadon al la malicaj Spiritoj, devas doni kiel rezulton, en pli aŭ malpli proksima tempo kaj kiam ĝi estos disvastiĝinta, disbati tiun superregadon, havigante al ĉiu homo la rimedojn, por sin gardi kontraŭ iliaj sugestoj; kiu subfalos al tiuj enblovoj, tiu ja plendu kontraŭ si mem.

Ĝenerala regulo: kiu ajn ricevas malbonajn komunikaĵojn de Spiritoj, ĉu skribajn, ĉu parolajn, tiu troviĝas sub malbona influo; tiu influon la persono ricevas, ĉu li skribas aŭ ne skribas, t. e. ĉu li estas aŭ ne estas mediumo, ĉu li kredas aŭ ne kredas la ekziston de iaj Spiritoj. La skribo havigas al li rimedon por certiĝi pri la naturo de la Spiritoj, kiuj agas sur lin, kaj por ilin kontraŭbatali, se ili estas malicaj, kio pli bone prosperas al li, se li sukcesas ekscii la motivon, kiu instigas ilin tiel agadi. Se li estas tiel blindigita, ke li mem ĝin ne komprenas, tiam aliaj personoj povas malfermi al li la okulojn.

Resume: la danĝero kuŝas ne en Spiritismo mem, ĉar ĉi tiu povas, kontraŭe, servi kiel kontrolilo kaj antaŭgardi kontraŭ tiu danĝero, kiun ni senĉese kaj preterkonscie riskas, sed en la fiera pretendemo de iuj mediumoj, tro ventanime opinii sin ekskluzivaj iloj de Superaj Spiritoj, kaj en tiu kvazaŭa fascinado, kiuj ne ebligas al ili kompreni la stultaĵojn, kies peranto ili estas. Eĉ ne-mediumoj povas enkaptiĝi en tian reton. Mi faru komparon.

Iu viro havas sekretan malamikon, kiun li ne konas kaj kiu kontraŭ li kaŝite distrumpetas kalumniojn kaj ĉion, kion la plej nigra malicemo povas elpensi. Li vidas sian riĉecon perdiĝi, siajn amikojn foriĝi, sian internan feliĉon renversita. Ne povante malkovri la manon, kiu lin frapas, li ne povas defendi sin kaj falas venkite; sed unu tagon tiu sekreta malamiko skribas ion al li kaj malgraŭ sia ruzeco sin perfidas: jen do malkaŝita lia malamiko, kaj nun li povas tiun konfuzi kaj rehonoriĝi.

Tia sama estas la rolo de la malicaj Spiritoj, pri kiuj Spiritismo ebligas al ni ilin ekkoni kaj vanigi iliajn agojn.

245. La kaŭzoj de la obsedo diversas laŭ la karaktero de la Spirito; ĝi kelkafoje estas venĝo, kiun li faras al iu homo, kontraŭ kiu li portas resenton de sia lasta aŭ de iu antaŭa ekzistado; ofte, ankaŭ, li havas nenian alian motivon, ol la deziron fari malbonon: ĉar li suferas, tial li volas igi aliajn suferi; li sentas ian plezuron ilin turmentante, ilin ĉikanante; tial la senpacienco, kiun oni elmontras ĉe tio, ekscitas lin, ĉar tia estas lia celo, dum oni lacigas lin per pacienco; incitiĝante, kolerante, oni faras ĝuste tion, kion li volas. Tiuj Spiritoj iafoje agas el malamo kaj envio al bono, tial ili ĵetas sian malican rigardon sur la plej honestajn homojn. Unu el ili alkroĉiĝis kiel lapo al honorinda familio, al mi konata, kiun cetere li ne havis la plezuron trompi; pridemandita pri la motivo, kial li alligiĝis al tiaj bonkoraj homoj, anstataŭ al homoj malicaj kiel li, li respondis: Ĉi tiuj lastaj ne vekas ĉe mi envion. Aliajn kondukas ia fia kovardeco*, kiu instigas ilin ekspluati la moralan malfortecon de iuj homoj, pri kiuj ili scias, ke tiuj estas nekapablaj kontraŭstari al ili. Unu el ĉi tiuj, kiu subjugigis tre malmulte inteligentan junulon, demandite pri la motivo de tiu elekto, respondis al mi: Mi forte bezonas turmeti iun; prudenta persono min repuŝus, tial mi alkroĉiĝas al idioto, kiu neniom da forto kontraŭmetas al mi.


* Vd. la sglosaron en la fino de ĉi tiu verko. – La Trad.


246. Ekzistas obsedantaj Spiritoj sen malico, kiuj eĉ havas ian bonan flankon, sed kiuj fieras pri ia pseŭdoklereco; ili havas apartajn ideojn, apartajn sistemojn koncerne la sciencojn, la socian ekonomion, la moralon, la religion, la Filozofion, kaj volas, ke iliaj opinioj pezu pli ol ĉiuj aliaj. Por tio ili serĉas mediumojn sufiĉe kredemajn, por ilin akcepti kun fermitaj okuloj, kaj kiujn ili fascinas por neebligi al tiuj distingi veron de malvero.

Ili estas la plej danĝeraj, ĉar la sofismoj kostas al ili neniom kaj povas kreditigi la plej ridindajn utopiojn.

Sciante la prestiĝon de la laŭtaj nomoj, ili sentas nenian skrupuloj paradi per tiuj, antaŭ kiuj la homoj sin klinas, kaj sin ne retenas ĉe la sakrilegio nomi sin Jesuo, la Sankta Virgulino aŭ iu respektegata sanktulo. Ili penas imponi per ŝvelparolo, pli afekta ol profunda, traplektita per teknikaj terminoj kaj ornamita per la altaj nomoj “karito” kaj “moralo”. Ili sin gardas doni malbonan konsilon, ĉar ili ja scias, ke ili estus elpelitaj; tial, la homoj, kiujn ili ekspluatas, ilin per ĉiuj siaj fortoj defendas, dirante: “Vi klare vidas, ke ili ja diras nenion malbonan.” Sed la moralo por tiuj Spiritoj estas nura kreditletero kaj ilin la plej malmulte zorgigas; kion ili super ĉio volas, tio estas superregi kaj trudi siajn ideojn, kiel ajn kontraŭraciaj tiuj estas.

247. La sistememaj Spiritoj, en granda plimulto, amas kilometrajn skribojn kaj tial serĉas mediumojn, kiuj skribas facile kaj kiujn ili penas fari manipuleblaj kaj precipe entuziasmaj iloj, tiujn fascinante. Ili preskaŭ ĉiam estas ŝvelparolemaj, tre multevortemaj, penante kompensi kvaliton per kvanto. Ili amas dikti al siaj interpretantoj dikajn skribojn misdisgesteblajn kaj ofte apenaŭ kompreneblajn, kiuj feliĉe havas kiel kontraŭrimedon la materialan neeblecon esti legataj de la vulgarularo.

La vere superaj Spiritoj estas parolmoderaj; ili diras multe per malmultaj vortoj; el tio sekvas, ke tiu miregiga troabundeco de vortoj devas esti ĉiam suspektata.

Oni neniam estas tro singardema ĉe la publikigo de tiaj skribaĵoj; la utopioj kaj ekscentraĵoj, per kiuj ili ofte svarmas kaj kiuj pikas la komunan saĝon, faras tre malagrablan impreson sur novulojn, naskante en ĉi tiuj malveran ideon pri Spiritismo, ne enkalkulante tion, ke ili estas armiloj, kiujn ĝiaj malamikoj uzas, por turni ĝin en ion ridindan. El tiuj publikigaĵoj kelkaj, kvankam ne malbonaj kaj ne venintaj el ia obsedo, povas esti rigardataj kiel malprudentaj, malĝustatempaj aŭ mallertaj.

248. Tre ofte okazas, ke iu mediumo povas komunikiĝi nur kun unu sola Spirito, kiu alligiĝas al li kaj respondas anstataŭ tiuj, kiujn oni elvokas per li. Tio ne ĉiam estas obsedo, ĉar ĝin eble kaŭzas ia manko de fleksebleco de la mediumo kaj lia aparta agordiĝemo rilate tian aŭ tian Spiriton. Obsedo mem ekzistas nur tiam, kiam la Spirito sin trudas kaj per sia volo forigas la aliajn, kion neniam faras bona Spirito. Ordinare la Spirito, kiu ekposedas mediumon por lin superregi, ne toleras la kritikan ekzamenon de liaj komunikaĵoj; kiam li konstatas, ke ili ne estas akceptataj kaj estas diskutataj, li ne foriĝas, sed inspiras al la mediumo la penson izoliĝi kaj eĉ ofte ĝin ordonas. Ĉiu mediumo, kiu ofendiĝas pro la kritikado de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, estas la eĥo de la Spirito, lin superreganta, kaj tiu Spirito ne povas esti bona, ĉar li inspiras al la mediumo nelogikan penson, t. e. rifuzi ekzameniĝi. La izoliĝo de mediumo estas ĉiam io bedaŭrinda por li, ĉar la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, jam ne estas kontrolataj. Li devas ne nur lumigi al si la menson per aliulaj opinioj, sed studi ĉiajn komunikaĵojn, por kompari ilin inter si; enfermiĝante en tiujn, kiujn li ricevas, kiel ajn bonaj ili al li ŝajnas, li riskas fari al si iluzion pri ilia valoro, jam ne parolante pri tio, ke li ne povas ĉion koni kaj ke iliaj konsistoj preskaŭ neniam translimas unu saman rondon. (§ 192: Mediumoj ekskluzivaj.)

249. La rimedoj por kontraŭbatali la obsedon diversas laŭ la karaktero, kiun ĝi prenas sur sin. Efektiva danĝero ne ekzistas por ĉiu mediumo, firme konvinkita, ke li havas aferon al mensogema Spirito, kiel okazas ĉe la simpla obsedo: tio estas por li nur io malagrabla. Sed ĝuste pro tio, ke ĝi estas io malagrabla, la Spirito havas ankoraŭ unu motivon por furiozi kontraŭ lin, celante lin turmentadi. En ĉi tiu okazo oni devas uzi du plej ĉefajn rimedojn: unue, klare montri al la Spirito, ke oni ne estas lia mokataĵo kaj ke por li estas ne eble trompi la personon; due, lacigi lian paciencon, montriĝante pli pacienca ol li; se li profunde konvinkiĝos, ke li perdas sian tempon, li fine foriĝos, same kiel la tedeguloj, kiujn neniu aŭskultas.

Sed ĉi tio ne ĉiam sufiĉas kaj povas daŭri longe, ĉar kelkaj Spiritoj estas persistemaj, kaj por tiuj nenion signifas monatoj kaj jaroj. Krom tio la mediumo devas fari varman alvokon al sia bona anĝelo kaj al la bonaj Spiritoj, kun kiuj li simpatias, kaj peti ilin helpi lin.

La obsedantan Spiriton, kiel ajn malica li estas, la mediumo devas trakti severe, sed bonanime, kaj venki lin, preĝante por li. Se li estas efektive perversa, li unue primokos tiujn klopodojn, sed, per konstanta moraligado, li fine sin korektas. Ĝi estas entreprenenda konvertado, tasko ofte peniga, sendanka, eĉ naŭza, sed kies merito kuŝas en la malfacileco kaj kiu, se ĝuste farita, ĉiam havigas al la mediumo la plezuron esti plenuminta devon de karito kaj ofte tiun, ke li rekondukis erarintan animon sur la virtan vojon.

Estas prudente ankaŭ interrompi ĉiun skriban komunikadon, tuj kiam oni konstatas, ke oni havas aferon al malica Spirito, kiu volas cedi al nenia admono, por ne fari al li la plezuron esti aŭskultata. Ĉe iuj okazoj povas eĉ esti utile ĉesi skribi dum kelka tempo; oni kondutos laŭ la cirkonstancoj. Sed se la skribiva mediumo povas eviti tiujn rilatojn, detenante sin skribi, ne same estas kun la mediumo aŭdiva, kiun la obsedanta Spirito persekutas iafoje ĉiumomente per krudaj kaj obscenaj paroloj kaj kiu eĉ ne havas la savrimedon ŝtopi al si la orelojn. Cetere oni konfesu, ke iuj homoj amuziĝas ĉe la triviala parolo de tiaj Spiritoj, kiujn ili vigligas kaj al kiuj ili pikas la langon, ridante ties malsaĝaĵojn, anstataŭ trudi al ili silenton kaj ilin moraligi. Miaj konsiloj ne povas taŭgi por homoj, kiuj volas mem droni.

250. Ne do danĝere, sed nur malagrable estas al ĉiu mediumo, kiu ne lasas sin trompi, ĉar trompata li ne povas esti; alie okazas ĉe fascinado, ĉar tiam la potencado de la Spirito super la homo, kiun li ekposedis, estas senlima. La sola, kion oni povas fari kun tiu homo, estas peni konvinki lin, ke li estas trompata, kaj turni lian obsedon en obsedon simplan, sed tio estas ne ĉiam facila, eĉ iafoje ne ebla. La influo de la Spirito povas esti tiel forta, ke ĝi faras la fasciniton surda por ĉia rezonado, kaj, kiam la Spirito inspiras iun krudan sciencan herezon, li iras ĝis la ekstremo igi la fasciniton dubi, ĉu ne la scienco eraras. Kiel mi diris, la fascinito ordinare tre malvolonte akceptas konsilojn; la kritiko lin pikas, lin incitas kaj igas lin abomeni tiujn, kiuj kun li ne dividas lian admiron. Suspekti lian inspiranton estas en liaj okuloj kvazaŭ profanado, kaj ĝuste tion la Spirito postulas, ĉar kion li volas, tio estas ja, ke ĉiuj kliniĝu antaŭ lia parolo.

Unu el ili eksterordinare fascinadis unu mian konaton; mi elvokis lin, kaj post kelke da fanfaronaĵoj vidante, ke li ne povas trompi min pri sia identeco, li fine konfesis, ke li ne estas la persono, kies nomon li ekprenis.

Demandite, kial li tiel trompas tiun personon, li respondis per jenaj vortoj, kiuj ĝuste pentras la karakteron de tiaj Spiritoj: – Mi serĉadis homon, kun kiu mi povus manovri: mi lin trovis kaj mi lin ne delasos. Sed se oni klare montras al li la aferon, li kontraŭmetas: – Tion ni ja vidos! Ĉar neniu estas pli blinda ol tiu, kiu ne volas vidi, kiam oni konstatas la senutilecon de ĉia provo malfermi la okulojn al la fascinito, la plej bona, kion oni farus, tio estas forlasi lin kun liaj iluzioj. Oni ne povas resanigi malsanulon, kiu obstinas en la pluigado de sia malsano kaj plezuras en ĝi.

251. La korpa subjugigo ofte forprenas de la obsedito la energion necesan por superregi la malican Spiriton; tial iu krompersono devas enpaŝi en la aferon, agante ĉu per magnetismo, cŭ per la potenco de sia volo.

Se la obsedito ne kunhelpas, tiam tiu persono devas trudi aŭtoritaton super la Spirito; sed, ĉar tiu aŭtoritato povas esti nur morala, tial povas ĝin havi nur iu estulo morale supera ol la Spirito, kaj lia povo estas des pli efika, ju pli granda lia morala supereco, ĉar tiel li imponas al tiu Spirito, kiu do estas devigita kliniĝi antaŭ li. Jen kial Jesuo estis tiel potenca kaj elpeladis estulojn, kiujn en tiu tempo oni nomadis demonoj, t. e. obsedantajn malicajn Spiritojn.

Mi ĉi tie povas doni nur ĝeneralajn konsilojn, ĉar ekzistas nenia materiala procedo, precipe nenia formulo, nenia formala parolo, kiu havus la povon elpeli obsedantajn Spiritojn. Kio iafoje mankas al obsedito, tio estas ia sufiĉa fluidaĵa forto; en ĉi tiu okazo la magneta agado de bona magnetizanto povas tre utili al li. Estas tamen ĉiam konsiderinde, ke oni, per fidinda mediumo, petu la konsilojn de iu Supera Spirito aŭ de lia gardanta anĝelo.

252. La moralaj neperfektaĵoj de la obsedito iafoje estas baro al lia liberiĝo. Jen notinda ekzemplo, kiu povas servi kiel instruo al ĉiuj:

Jam de kelke da jaroj pluraj fratinoj estis viktimoj de tre malagrablaj vandalaĵoj. Iliaj vestoj estis senĉese disĵetataj en ĉiujn angulojn de la domo kaj eĉ sur la tegmentojn, tondataj, disŝirataj kaj distruataj, kia ajn ilia zorgo ilin tenadi enŝlosite. For de la mondo, en ia provinca vilaĝeto, tiuj sinjorinoj antaŭe neniam aŭdis pri Spiritismo. Ilia unua ekpenso nature estis supozi, ke trivialaj ŝercemuloj ilin ĉikanadas, sed tia persistado kaj iliaj antaŭzorgoj forbatis de ilia kapo tiun ideon. Nur post longa tempo dank’al kelkaj indikoj, ili opiniis, ke ili devas veni al mi, por ekscii la kaŭzon de tiuj difektoj kaj la rimedojn, kiuj rebonigus la ordon, se nur eble.

La kaŭzo ne estis duba; la rimedoj estis pli malfacilaj.

Tiu Spirito, kiu manifestiĝis per tiaj agoj, evidente estis malica. Elvokite, li montriĝis terure perversa kaj neatingebla por ĉiu bona sento. La preĝo tamen laŭŝajne efikis utile, sed post kelka tempo da interrompo la vandalaĵoj rekomenciĝis. Jen la konsilo, kiun Supera Spirito donis al mi pri ĉi tiu demando:

“La plej bona, kion tiuj sinjorinoj faru, estas peti siajn protektantajn Spiritojn ilin ne forlasi; miaflanke, mi ne donus al ili konsilon pli bonan ol tion, ke ili esploru la profundon de sia konscienco, por tie al si mem konfesi siajn kulpojn kaj zorge rigardi, ĉu ili ĉiam praktikadis la amon al la proksimulo kaj la kariton. Mi parolas ne pri la karito, kiu donas kaj disdonas, sed pri la karito de la lango, ĉar ili bedaŭrinde ne retenas la sian, kaj ne pravigas per siaj piaj agoj sian deziron liberiĝi de sia turmentanto. Ili tro multe amas klaĉadi pri sia proksimulo, kaj la ilin obsedanta Spirito nun faras venĝon kontraŭ ili, ĉar, kiam sur la Tero, li estis ilia propeka kapro. Ili nur serĉfosu en sia memoro, kaj ili tuj vidos, kun kiu ili traktas.”

“Tamen, se ili sukcesos pliboniĝi, iliaj gardanĝeloj denove alproksimiĝos al ili kaj ties sola ĉeesto forpelos la malican Spiriton, kiu aparte alkroĉiĝis al unu el ili precipe tial, ĉar ŝia anĝelo-gardanto devis foriĝi pro iaj ŝiaj riproĉindaj faroj aŭ malnoblaj pensoj. Kion ili devas fari, tio estas varmaj preĝoj por la suferantoj kaj, super ĉio, praktikado de la virtoj, kiujn Dio ordonas al ĉiu laŭ lia stato.”

Ĉe mia rimarko, ke ĉi tiuj vortoj ŝajnas al mi iom severaj kaj ke eble estas konsilinde ilin mildigi, por ke mi ilin sciigu al la sinjorinoj, la Spirito rediris:

“Mi devas diri tion, kion mi diras kaj kiel mi diras, ĉar tiuj personoj kutimas pensi, ke ili ne faras malbonon per la lango, kaj tamen ili multe da malbono faras. Tial estas necese frapi ilian spiriton en tia maniero, ke tio estu por ili serioza averto.”

El tio dirita rezultas sekvoriĉa instruo, nome, ke la moralaj neperfektaĵoj estas motivoj por la agado de obsedantaj Spiritoj kaj ke la plej trafa rimedo por ilin forpeli estas la altiro de la bonaj per la farado de bono. La bonaj Spiritoj sendube estas pli potencaj ol la malicaj, kaj ilia volo sufiĉas, por forigi ĉi tiujn lastajn; sed ili helpas nur tiujn homojn, kiuj ilin helpas per siaj klopodoj por pliboniĝi, alie ili foriĝas, lasante la kampon libera al la malicaj Spiritoj, kiuj tiamaniere, ĉe iuj okazoj, fariĝas puniloj, ĉar la bonaj lasas ilin agadi por tiu celo.

253. Oni tamen ne atribuu al la rekta agado de la Spiritoj ĉiajn ĉagrenojn, kiuj povas okazi; tiaj malagrablaĵoj estas ofte sekvoj de malzorgo aŭ neantaŭvidemo.

Unu bredisto foje skribigis al mi, ke jam de dek du jaroj ĉiaspecaj malfeliĉoj frapadis lian brutaron: jen liaj bovinoj mortis aŭ ne plu liveris lakton, jen ia akcidento trafis liajn ĉevalojn, ŝafojn aŭ porkojn. Li faris multe da naŭtagaj preĝoj, kiuj ja nenion helpis, kiel ankaŭ nenion donis la mesoj kaj ekzorcaĵoj, kiujn li farigis.

Tiam, laŭ la antaŭjuĝo de la kamparanoj, li konvinkiĝis, ke oni sorĉis liajn bestojn. Sendube opiniante, ke mi posedas sorĉelpelan povon pli fortan, ol tiu de la paroĥestro de lia vilaĝo, li petis mian opinion. Jen la respondo, kiun mi ricevis:

“La mortado aŭ la malsanoj de la brutaro de tiu homo rezultas el tio, ke liaj staloj estas infektitaj, kaj li ilin ne riparigas, ĉar tio kostas kelkan monon.”

254. Mi finos ĉi tiun ĉapitron per la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al kelke da demandoj kaj kiuj apogas tion, kion mi diris.

1-a: Kial iuj mediumoj ne sukcesas liberiĝi de malicaj Spiritoj, kiuj alkroĉiĝas al ili, kaj kial la bonaj Spiritoj, kiujn ili elvokas, ne havas sufiĉan povon por malproksime tenadi tiujn aliajn kaj por mem komunikiĝi?

“Vere estas ne, ke mankas povo al la bona Spirito, sed ofte, ke la mediumo ne estas sufiĉe forta, por kunklopodi; lia naturo pli taŭgas pro certaj rilatoj; lia fluidaĵo identiĝas prefere kun unu Spirito, ol kun alia. Jen kio havigas tian grandan superregadon al tiuj, kiuj volas lin trompi.”

2-a: Ŝajnas al mi tamen, ke iuj homoj tre meritaj, kun neriproĉinda moraleco, estas, malgraŭ tio, malhelpataj komunikiĝi kun la bonaj Spiritoj.

“Tio estas elprovo; cetere, ĉu vi scias, ĉu ilian koron ne makulas iom da malbono? ĉu fiero iom ne superregas lian ŝajnan bonecon? Montrante al la obsedito lian malfortan flankon, tiuj provoj devas instigi lin al humileco.”

“Ĉu ekzistas sur la Tero iu homo, kiu povus esti rigardata kiel perfekta? Iu, kun plena ŝajno de virtulo, povas havi ankoraŭ multe da kaŝitaj difektoj, ian malnovan fermenton de neperfekteco. Ekzemple, vi diras pri iu, kiu ne faras malbonon, kiu estas lojala koncerne siajn sociajn rilatojn: “li estas brava, digna homo”; sed ĉu vi scias, ĉu liajn bonajn ecojn ne nigrigas fiero; ĉu ĉe li ne estas ia fundo de egoismo; ĉu li ne estas avara, ĵaluza, rankora, klaĉema, havanta multegon da aliaj mizeraĵoj, kiujn vi ne rimarkas, ĉar viaj rilatoj kun li ne donis al vi la oportunan okazon, por ilin malkovri? La plej potenca rimedo, por kontraŭbatali la influon de la malicaj Spiritoj, estas kiel eble plej alproksimiĝi al la naturo de la bonaj.”

3-a: Ĉu la obsedo, kiu malhelpas mediumon ricevi la komunikaĵojn, kiujn li deziras, ĉiam estas signo de lia senindeco?

“Mi ne diris, ke tio estas signo de senindeco, sed ke ia baro povas malhelpi certajn komunikaĵojn; formovi tiun baron, troviĝantan en li, jen tio, pri kio li devas klopodi, alie liaj preĝoj, liaj petegoj nenion atingos. Ne sufiĉas al malsanulo diri al sia kuracisto: “havigu al mi sanon, mi volas farti bone”; kuracisto povas nenion, se malsanulo ne faras tion necesan.”

4-a: Ĉu do la neebleco komunikiĝi kun iuj Spiritoj estus ia puno?

“Ĉe iaj okazoj ĝi povas esti efektiva puno, tiel same, kiel la ebleco komunikiĝi kun ili estas rekompenco, pri kiu vi devas klopodi, por ĝin meriti.” (Vd. Perdo kaj interrompo de la mediumeco, § 220.)

5-a: Ĉu oni ne povas kontraŭbatali la influon de la malicaj Spiritoj ankaŭ moraligante ilin?

“Oni povas, sed tion oni ne faras kaj tion oni devas ne forgesi fari, ĉar ĝi ofte estas tasko, al vi donita kaj kiun vi devas karite kaj pie plenumi. Per saĝaj konsiloj oni povas instigi ilin al pento kaj plirapidigi ilian progreson.”

– Kiel iu homo povas, en ĉi tiu rilato, havi pli grandan influon, ol la Spirito mem?

“La malicaj Spiritoj alproksimiĝas prefere al la homoj, kiujn ili intencas turmenti, ol al la Spiritoj mem, de kiuj ili kiom eble foriĝas. Ĉe ĉi tiu alproksimiĝo al la homoj, kiam ili trovas kelkajn, kiuj ilin moraligas, ili komence tiujn ne aŭskultas kaj ridas; poste, se oni scias ilin kapti, ili fine lasas sin kortuŝi. La altrangaj Spiritoj povas paroli al ili nur en la nomo de Dio, kaj tio ilin teruras. Sendube la homo ne havas pli grandan povon ol la Superaj Spiritoj, sed lia parolo pli bone identiĝas kun la naturo de tiuj aliaj Spiritoj, kaj, vidante la aŭtoritaton, kiun li povas havi super la malsuperaj Spiritoj, li pli klare komprenas la solidarecon inter la Ĉiela kaj la Tero.

“Cetere la aŭtoritato, kiun la homo povas havi super la Spiritoj, estas rekte proporcia al lia morala supereco. Li ne mastras la Superajn Spiritojn, eĉ ne tiujn, kiujn, ne estante superaj, estas tamen bonaj kaj helpemaj, sed li povas mastri la Spiritojn malsuperajn ol li pri moraleco.” (Vd. § 279.)

6-a: Ĉu pelita ĝis certa grado, la subjugigo povus rezultigi frenezon?

“Jes, ian frenezon, kies kaŭzo estas nekonata en la mondo, sed kiu havas nenian rilaton al la ordinara frenezo. Inter homoj, iujn oni konsideras frenezuloj, multaj estas nuraj obseditoj; ili bezonus moralan prizorgadon, dum per korpa kuracado oni faras ilin absolutaj frenezuloj. Kiam la kuracistoj bone konos Spiritismon, ili scios fari tiun distingon kaj resanigos pli da malsanuloj per ĝi, ol per duŝoj.” (§ 221.)

7-a: Kion pensi pri homoj, kiuj, vidante ian danĝeron en Spiritismo, opinias, ke la rimedo por antaŭforigi tian danĝeron estus malpermesi la komunikiĝojn kun la Spiritoj?

“Se ili povas malpermesi al iuj homoj komunikiĝi kun la Spiritoj, ili tamen ne povas malhelpi spontaneajn manifestiĝojn antaŭ tiuj samaj homoj, ĉar ja ili ne povas nuligi la Spiritojn, nek neebligi ties kaŝitan influon. Ili similas tiajn infanojn, kiuj kovras al si la okulojn kaj tiam pensas, ke neniu ilin vidas. Estus frenezaĵo voli elĵeti aferon, kiu donas grandajn utilojn, tial, ĉar senprudentuloj povas ĝin misuzi; la rimedo por antaŭforigi tiujn malbonaĵojn estas, kontraŭe, fari ĝin funde konata.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.