La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XV: PRI LA SKRIBIVAJ AŬ PSIKOGRAFAJ MEDIUMOJ

Mediumoj mekanikaj, intuiciaj, duonmekanikaj, inspirataj aŭ pretervolaj, antaŭsentemaj.

178. El ĉiuj komunikrimedoj la manskribado estas la plej simpla, la plej oportuna kaj precipe la plej kompleta.

Al ĝi devas ja strebi ĉiuj klopodoj, ĉar ĝi ebligas starigi kun la Spiritoj rilatojn tiel konstantajn kaj regulajn, kiel tiuj ekzistantaj inter ni. Al ĝi oni devas sin doni des pli diligente, ĉar ĝuste per ĝi la Spiritoj la plej bone elmontras sian naturon kaj la gradon de sia perfekteco aŭ malsupereco. Pro la facileco esprimi sin per ĝi, ili konigas al ni siajn intimajn pensojn kaj ebligas al ni juĝi ilin kaj taksi ilian indon. Krom tio la kapableco skribi estas la plej facile disvolvebla por mediumo per ekzerciĝado.

Mekanikaj mediumoj 179. Kiu ekzamenas iujn efikojn, okazantajn en la movadoj de la tablo, de la korbo aŭ de la tabuleto, tiu ne povas dubi pri ia rekta agado de Spirito sur tiujn objektojn. La korbo iafoje agitiĝas tiel forte, ke ĝi deliberiĝas de la manoj de la mediumo; aliajn fojojn ĝi direktiĝas al certaj ĉeestantoj, por ilin bati; aliajn fojojn ĝiaj movoj elmontras aman senton. Tio sama okazas al la krajono, tenata de la mano: ĝi ofte estas krude ĵetata malproksimen, aŭ la mano, kiel la korbo, konvulsie agitiĝas kaj kolere frapas la tablon, eĉ tiam, kiam la mediumo estas plej trankvila, mirante, ke li sin ne regas. Mi preterpase diru, ke tiaj efikoj ĉiam signas la ĉeeston de neperfektaj Spiritoj; la efektive superaj Spiritoj estas konstante trankvilaj, dignaj kaj bondezirantaj; se ili ne estas konvene aŭskultataj, tiam ili foriras, kaj aliaj ilin anstataŭas. La Spirito povas do rekte esprimi sian penson, ĉu per la movado de iu objekto, al kiu la mano de la mediumo servas nur kiel apogpunkto, ĉu per sia agado sur la manon mem.

Rekte agante sur la manon, la Spirito donas al ĝi impulson, tute ne dependantan de la volo de la mediumo.

Ĝi moviĝas seninterrompe kaj malgraŭ la mediumo tiel longe, kiel la Spirito havas ion dirotan, kaj haltas, kiam la Spirito diris sian lastan vorton.

Kio en ĉi tiu okazo karakterizas la fenomenon, tio estas, ke la mediumo absolute ne konscias, kion li skribas; en ĉi tiu okazo la absoluta senkonscio difinas la tiel nomatajn pasivajn aŭ mekanikajn mediumojn. Ĉi tiu kapableco estas altvalora pro tio, ĉar ĝi povas allasi nenian dubon pri la sendepenceco de la menso de la skribanto.

Intuiciaj mediumoj 180. La transsendo de la penso fariĝas ankaŭ per la Spirito de la mediumo, aŭ pli bone, per lia animo, ĉar tiel ni nomas la Spiriton enkarniĝintan. La fremda Spirito, en ĉi tiu okazo, ne agas sur la manon, por igi ĝin skribi; li ĝin ne ekprenas, ĝin ne direktas: li agas sur la animon, kun kiu li identiĝas. La animo, sub tiu instigo, direktas la manon, kaj la mano direktas la krajonon.

Ni ĉi tie rimarku gravan aferon, nome, ke la fremda Spirito ne substituiĝas al la animo, ĉar li ĝin ne povas deloki: li ĝin superregas sen ĝia scio, li trudas al ĝi sian volon. En ĉi tiuj kondiĉoj la rolo de la animo ne estas absolute pasiva: ĝi ricevas la penson de la fremda Spirito kaj ĝin vortigas. En ĉi tiu situacio la mediumo konscias tion, kion li skribas, kvankam tio ne estas lia propra penso. Jen kion oni nomas intuicia mediumo.

Se tiel estas, oni diros, nenio pruvas, ke tio estas ia fremda Spirito, kiu skribas, sed ne tiu de la mediumo.

Efektive, la distingo estas iafoje tre malfacila, sed okazeble tio estas nemulte grava. Oni povas tamen rekoni la inspiritan penson per tio, ke ĝi neniam estas antaŭteksita: ĝi elkrepuskiĝas sammomente kiel la skribado, kaj ofte estas kontraŭa al la antaŭa ideo, kiun oni faris al si; ĝi eĉ povas troviĝi ekster la scioj kaj la kapabloj de la mediumo.

La rolo de mekanika mediumo estas tiu de maŝino; intuicia mediumo agas same, kiel interpretisto. Ĉi tiu, efektive, por transigi la penson, devas ĝin kompreni, ĝin iel alproprigi al si, por ĝin fidele vortigi, kaj tamen tiu penso estas ne lia: ĝi faras nenion, krom trapasi lian cerbon. Jen, ĝuste, la rolo de intuicia mediumo.

Duonmekanikaj mediumoj 181. Ĉe la pure mekanika mediumo la movado de la mano ne dependas de lia volo; ĉe la intuicia mediumo tiu movado estas vola. La duonmekanika mediumo havas samtempe ambaŭ karakterojn: li sentas, ke lia mano estas impulsata kontraŭ lia volo, sed li samtempe konscias tion, kion li skribas laŭgrade, kiel la vortoj kunmetiĝas.

Ĉe la unua la penso sekvas la skribadon; ĉe la dua ĝi ĉi tiun antaŭas; ĉe la tria, ĝi ĉi tiun akompanas.

Ĉi tiuj lastaj mediumoj estas la plej multenombraj.

Inspirataj mediumoj 182. Ĉiu, kiu, ĉu en sia normala stato, ĉu en ekstazo, ricevas tra la menso komunikaĵojn fremdajn al liaj antaŭaj ideoj, povas esti enkalkulita en la kategorion de inspirataj mediumoj. Ĉi tio estas, kiel oni vidas, variaĵo de la intuicia mediumeco, kun tiu diferenco, ke la partopreno de ia kaŝita potenco tie estas ankoraŭ multe malpli sentebla, ĉar, ĉe la inspirato, estas ankoraŭ pli malfacile distingi la penson propran de la penso sugestita.

Kio karakterizas la inspiritan penson, tio estas precipe ĝia spontaneeco. La inspiro venas al ni de la Spiritoj, kiuj influas nin por bono aŭ malbono, sed ĝi prefere estas faro de tiuj, kiuj deziras nian bonon kaj kies konsilojn ni tre ofte erare ne sekvas. Ĝi aplikiĝas al ĉiaj cirkonstancoj de la vivo, ĉiam, kiam oni volas fari ian decidon. Laŭ ĉi tiu aspekto oni povas diri, ke ĉiuj estas mediumoj, ĉar neniu ekzistas, kiu ne havas siajn protektantajn kaj familiarajn Spiritojn, kiuj ĉion eblan faras, por enblovi en la menson de siaj protektatoj edifajn pensojn. Se ĉiu estus profunde konvinkita pri ĉi tiu veraĵo, li pli ofte petus la inspiron de sia gardanta anĝelo en la momentoj, kiam li ne scias, kion diri aŭ kion fari. Oni do fervore kaj konfide lin elvoku en okazoj de bezono, kaj oni plej ofte miros pri la pensoj, kiuj kvazaŭ sorĉe elŝprucas, ĉu la afero estas pri ia farenda decido, ĉu pri io, kion oni devas verki.

Se nenia penso ekaperas, tiel estas, ĉar oni devas atendi.

La pruvo, ke la veninta penso estas ja ne de la persono mem, estas tio, ke se ĝi jam troviĝus en lia menso, li do ĝin ĉiam mastrus, kaj motivo ne ekzistus, kial ĝi ne manifestiĝus laŭ la volo de tiu persono. Kiu ne estas, blinda, tiu bezonas nur malfermi la okulojn, por vidi ĉiam, kiam li volas; same, kiu havas ideojn proprajn, tiu ilin ĉiam disponas; se ili ne venas al li laŭ lia volo, tiel estas tial, ke li ja devas ilin ĉerpi aliloke, ol en la profundo de sia “mi”.

Oni povas alkalkuli al ĉi tiu kategorio ankaŭ tiujn homojn, kiuj, ne dotitaj per ia eksterordinara inteligenteco kaj ne elirante el sia normala stato, ekhavas fulmbrilojn de intelekta klarvideco, kiu momente donas al ili nekutiman facilecon de konceptado kaj parolado, kaj, en iuj okazoj, la antaŭsenton de okazaĵoj. Ĉe tiuj momentoj, kiujn oni prave nomas de inspiro, la pensoj abundas, sekvas unuj post aliaj, interligiĝas, por tiel diri, per si mem, per pretervola, kvazaŭ febra impulsado.

Ŝajnas al ni, ke ia supera inteligento venas helpi nin kaj ke nia spirito estas libera de ia ŝarĝo.

183. La ĉiaspecaj geniuloj: artistoj, scienculoj, literatoroj, estas sendube progresintaj Spiritoj, kapablaj mem kompreni kaj koncepti grandajn aferojn; nu, gŭste tial, ke ili estas juĝataj kapablaj, la Spiritoj, kiuj volas la plenumon de iuj laboraĵoj, inspiras al ili la necesajn pensojn; kaj tiel ili plej ofte estas nekonsciaj mediumoj.

Ili tamen havas ian neklaran intuicion pri ia fremda helpo, ĉar ja kiu vokas inspiron, tiu faras nenion alian, ol elvokon: se li ne esperus, ke li estus aŭskultata, kial do li tiel ofte ekkrius: “Mia bona genio, venu helpe al mi!”?

La sekvantaj respondoj konfirmas ĉi tiun aserton.

– Kio estas la unua kaŭzo de la inspiro?

“Spirito, kiu komunikiĝas per la pensado.”

– Ĉu la inspiro ne celas nur la malkaŝon de grandaj aferoj?

“Ne, ĝi ofte rilatas kun la plej ordinaraj cirkonstancoj de la vivo. Ekzemple, vi volas iri ien: ia sekreta voĉo diras al vi, ke vi ne iru, ĉar danĝero vin spionas; aŭ ĝi konsilas al vi fari ion, pri kio vi ne pensis: tio estas inspiro. Tre malmulte da homoj ne estis pli aŭ malpli inspiritaj ĉe iuj momentoj.”

– Ĉu iu verkisto, aŭ pentristo, iu muzikisto, ekzemple, ĉe la momentoj de inspiro povus esti rigardata kiel mediumo?

“Jes, ĉar ĉe tiuj momentoj lia animo estas pli libera, kvazaŭ malligiĝinta de la materio; ĝi reakiras parton de siaj kapabloj de Spirito kaj pli facile ricevas la komunikaĵojn de aliaj Spiritoj, ĝin inspirantaj.”

Antaŭsentemaj mediumoj 184. Antaŭsento estas malpreciza intuicio pri estontaj okazaĵoj. Ĉi tiu kapablo ekzistas ĉe iuj homoj en pli aŭ malpli forta grado. Ĝi povas origini el ia duobla vidado, kiu ebligas al tiuj homoj duonvidi la sekvojn de la nuntempaj aferoj kaj la interrilaton de la okazaĵoj; sed ĝi ofte estas ia formo de kaŝitaj komunikaĵoj, kaj precipe en ĉi tiu okazo oni povas nomi tiujn, kiuj ĝin posedas, antaŭsentemaj mediumoj, kiuj estas variaĵo de la inspirataj mediumoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.