La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Specialaj kapablecoj de la mediumoj. Sinoptika tabelo de la diversaj specoj de mediumoj
185. Krom la kategorioj da mediumoj, kiujn mi ĵus denombris, la mediumeco prezentas senlimajn nuancojn, al kiuj apartenas la tiel nomataj “specialaj mediumoj”, kun ankoraŭ ne difinitaj kapablecoj, ne enkalkulante la ecojn kaj la sciojn de la manifestiĝanta Spirito.
La karaktero de la komunikaĵoj ĉiam rilatas al la naturo de la Spirito kaj portas la stampon de lia altrangeco aŭ malsupereco, de lia klereco aŭ senklereco; sed ĉe egaleco de meritoj, el la hierarkia vidpunkto, nekontesteble ekzistas en li ia inklino okupi sin pri iu afero prefere, ol pri alia, ekzemple: la frapantaj Spiritoj neniam eliras el la rondo de fizikaj manifestiĝoj; kaj inter tiuj, kiuj donas intelektajn manifestiĝojn, ekzistas Spiritoj poetoj, muzikistoj, desegnistoj, moralistoj, scienculoj, kuracistoj k. a. Mi parolas pri mezklasaj Spiritoj, ĉar, kiam ili atingas certan ŝtupon, la kapablecoj kuniĝas en la unueco de la perfekteco. Sed, krom la kapableco de la Spirito, ekzistas ankaŭ tiu de la mediumo, kiu estas por la manifestiĝanto ilo pli aŭ malpli oportuna, pli aŭ malpli fleksebla, en kiu li trovas specialajn ecojn, kiujn ni ne povas taksi.
Ni faru komparon. Tre lerta muzikisto havas en sia dispono plurajn violonojn, kiuj ĉiuj, por la vulgara homo, estas bonaj instrumentoj, sed tre diferencaj inter si por sperta artisto; ĉi tiu kaptas ĉe ili ekstreme delikatajn nuancojn, laŭ kiuj li elektas unujn kaj flanken metas aliajn, nuancojn, kiujn li perceptas intuicie prefere, ol kiel li povus ilin difini.
Tio sama okazas rilate la mediumojn. Ĉe egalaj kondiĉoj koncerne la mediuman potencon, la Spirito preferas unu aŭ alian, laŭ la speco de komunikaĵo, kiun li volas fari. Tiel ekzemple kelkaj homoj skribas, kiel mediumoj, mirindajn poeziaĵojn, kvankam, en normalaj kondiĉoj, ili neniam povis aŭ sciis verki du versojn; aliaj, kontraŭe, estas poetoj, sed, kiel mediumoj, neniam povis skribi alie, ol en prozo, malgraŭ sia deziro skribi poeziaĵojn. Same fariĝas pri desegno, muziko k. a. Kelkaj, ne posedante mem sciencajn sciojn, ĝuas kapablecon pli specialan por ricevi sciencajn komunikaĵojn: aliaj taŭgas por historiaj temoj; ankoraŭ aliaj pli facile servas kiel interpretantoj al moralinstruaj Spiritoj. Unuvorte, kia ajn la fleksebleco de mediumo, la komunikaĵoj, kiujn li la plej facile ricevas, ordinare portas stampon specialan; kelkaj eĉ ne foriĝas de certa rondo da ideoj, kaj kiam ili ĝin forlasas, ili ricevas nur nekompletajn, lakonajn, ofte mensogajn komunikaĵojn. Ekster la kaŭzoj de kapableco la Spiritoj komunikiĝas ankaŭ, pli aŭ malpli volonte, per tia aŭ tia peranto, laŭ siaj simpatioj; tiel, ĉe egalaj kondiĉoj, la sama Spirito sin multe pli klare esprimas per iuj mediumoj sole nur tial, ke tiuj pli bone konvenas al li.
186. Oni do erarus, se, nur pro tio, ke oni disponas bonan mediumon, eĉ se ĉi tiu plej facile skribus, oni pretendus ricevi per li bonajn komunikaĵojn ĉiaspecajn. La unua kondiĉo nekontesteble estas certiĝi pri la fonto, el kiu ili originas, t. e. pri la ecoj de la inspiranta Spirito; sed ne estas malpli necese konsideri la kvalitojn de la ilo, kiun oni donas al la Spirito. Estas do necese esplori la naturon de la mediumo same, kiel oni esploras la naturon de la Spirito, ĉar tio estas la du elementoj esencaj por la atingo de kontentiga rezultato. Ekzistas tria elemento, kiu ludas egale gravan rolon: tiu estas la intenco, la intima penso, la pli aŭ malpli laŭdinda sento de la eldemandanto, kaj ĉi tion oni ja komprenas, t. e.: Por ke iu komunikaĵo estu bona, estas necese, ke ĝi venu de bona Spirito; por ke tiu bona Spirito POVU dikti ĝin, li bezonas bonan perilon; por ke li VOLU dikti ĝin, estas necese, ke la celo konvenu al li. Legante en la penso, la Spirito pesas, ĉu la proponita demando indas seriozan respondon kaj ĉu la proponinto indas ricevi ĝin; alie li ne perdas sian tempon, ĵetante bonajn semojn sur ŝtonojn, kaj tiam frivolaj kaj mokemaj Spiritoj enpaŝas, ĉar, malmulte zorgante pri la vero, ili ĝin ne rigardas tiel respekte kaj estas sufiĉe senskrupulaj, ĉu pri la celo, ĉu pri la rimedoj.
Mi ĉi tie resumos la ĉefajn specojn de mediumeco, iamaniere aranĝante sinoptikan tabelon de ĉiuj, inkluzive de tiuj, kiujn mi pritraktis en la antaŭaj ĉapitroj, kaj indikante la paragrafojn, en kiuj ili estis detale prezentitaj.
Mi grupigis la diversajn specojn de mediumoj laŭ la analogeco de kaŭzoj kaj efikoj, sed tia klasigo havas nenion absolutan. Kelkaj renkontiĝas ofte; aliaj, kontraŭe, estas maloftaj kaj eĉ esceptaj, kion mi havos la zorgon mencii. Ĉiujn ĉi tiujn lastajn informojn donis al mi la Spiritoj mem, kiuj ja tiun tabelon reviziis kun aparta skrupulo kaj kompletigis per multenombraj rimarkoj kaj novaj kategorioj en tia maniero, ke tiu tabelo estas, por tiel diri, verko de ili. Kiam mi opiniis, ke mi devas reliefigi iliajn tekstajn rimarkojn, mi ĉi tiujn signigis per citiloj. Tiujn rimarkojn pleje faris Erasto kaj Sokrato.
187. Oni povas dividi la mediumojn en du grandajn kategoriojn:
Mediumoj por fizikaj efikoj: tiuj, kiuj havas la kapablon okazigi materiajn efikojn aŭ videblajn manifestiĝojn. (§ 160.)
Mediumoj por intelektaj efikoj: tiuj, kiuj taŭgas pli speciale por ricevi kaj konigi intelektajn komunikaĵojn. (§§ 65 k. sekv.)
Ĉiuj ceteraj specoj pli aŭ malpli rekte rilatas kun ĉi tiuj du kategorioj; kelkaj apartenas al ambaŭ. Se oni analizos la diversajn fenomenojn, okazantajn sub la mediuma influo, oni vidos, ke en ili ĉiuj ekzistas ia fizika efiko kaj ke, samtempe kiel la fizikaj efikoj, plej ofte fariĝas iu inteligenta efiko. La limo inter la du kategorioj kelkafoje estas malfacile strekebla, sed tio estas neniel grava. Sub la nomo mediumoj por intelektaj efikoj mi komprenas tiujn, kiuj povas pli speciale servi kiel perantoj por la regulaj kaj kontinuaj komunikaĵoj. (§ 133.)
188. Variaĵoj komunaj al ĉiuj specoj de mediumeco Mediumoj sensivaj: homoj kapablaj senti la ĉeeston de Spiritoj per impreso ĝenerala aŭ loka, malpreciza aŭ materia. La plimulto el ili distingas inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj laŭ la kvalito de la impreso. (§ 163.)
“La delikataj kaj tre sensivaj mediumoj devas deteni sin de komunikiĝo kun Spiritoj krudmanieraj aŭ farantaj malagrablan impreson, pro la el tio rezultanta laciĝo.”
Mediumoj naturaj aŭ preterkonsciaj: tiuj, per kiuj la fenomenoj okazas spontanee, sen ia partopreno de ilia volo, kaj plej ofte sen ilia konscio.
Mediumoj memagantaj: tiuj, kiuj havas la povon okazigi la fenomenojn per agado de sia volo. (§ 160.)
“Eĉ se tre forta tiu volo, ili povas fari nenion, se la Spiritoj rifuzas sian partoprenon, kio pruvas la kunhelpon de ia fremda potenco.”
189. Variaĵoj specialaj por la fizikaj efikoj Mediumoj-tiptologoj: tiuj, sub kies influo okazas bruoj kaj frapoj. Tre ordinara variaĵo, kun aŭ sen la partopreno de la volo.
Mediumoj-motoroj: tiuj, kiuj okazigas la movadon de inertaj korpoj. Tre ordinaraj. (§ 61.)
Mediumoj por transportoj kaj levoj: tiuj, kiuj okazigas transportojn tra la aero kaj levojn de inertaj korpoj en la aeron sen apogo. Kelkaj povas levi sin mem.
Pli aŭ malpli maloftaj, laŭ la amplekso de la fenomeno; tre malmultaj tiuj, kiuj sin levas mem. (§§ 75 k. sekv.; § 80.)
Mediumoj por muzikaj efikoj: ĉi tiuj okazigas ludadon sur iuj muzikaj instrumentoj sen ia kontakto. Tre malmultaj. (§ 74, demando 24.)
Mediumoj por aperoj: tiuj, kiuj povas okazigi fluidecajn aŭ tuŝeblajn aperaĵojn, videblajn por la ĉeestantoj.
Tre esceptaj. (§ 100, demando 27; § 104.)*
* Tiaj mediumoj estas hodiaŭ nomataj “mediumoj por materiigoj”. – La Trad.
Mediumoj por alportoj: tiuj, kiuj povas servi kiel helpantoj al la Spiritoj, por alporti materiajn objektojn.
Variaĵo de la mediumoj-motoroj kaj de la mediumoj por delokado. Esceptaj. (§ 96.)
Mediumoj en mallumo: tiuj, per kiuj certaj fizikaj efikoj fariĝas nur en mallumo. Jen la respondo de Spirito al la demando scii, ĉu oni povas konsideri ĉi tiujn mediumojn ia variaĵo:
“Oni povas sendube fari el ili ian specialaĵon, sed ĉi tiu fenomeno rilatas prefere kun la kondiĉoj de la ejo, ol kun la naturo de la mediumo aŭ de la Spiritoj; mi devas aldiri, ke kelkaj mediumoj estas liberaj de tiu influo de la medio kaj ke la plimulto el la mediumoj, agantaj en mallumo, povus per ekzerciĝado atingi la kapablon agi tiel bone en lumo, kiel en mallumo . Ĉi tiu variaĵo de mediumoj estas nemultenombra. Kaj, estas necese ja diri, dank’al ĉi tiu kondiĉo, kiu plene ebligas la uzadon de artifikoj, de la ventroparolado kaj de akustikaj tuboj, ĉarlatanoj tre ofte ekspluatis la homan kredemon, farante sin rigardataj kiel mediumoj, por rikolti iaj kelke da groŝoj. Sed kio do grava ĝi estas? la ĉambraj ĵonglistoj, same kiel la placaj ĵonglistoj, estos kruele senmaskigitaj, kaj la Spiritoj montros al ili, ke ne bona afero estas sin enmiksi en iliajn laborojn. Jes ja, mi ripetas, iuj ĉarlatanoj ricevos sufiĉe severan punon, por igi ilin abomeni la oficon de malveraj mediumoj.
Cetere ĉio ĉi nelonge daŭros.
ERASTO”
Mediumoj-pneŭmatografoj: tiuj, per kiuj fariĝas la rekta skribado. Fenomeno tre malofta kaj precipe tre facile imitebla per ĵonglado. (§ 177.)
Rimarko. La Spiritoj, kontraŭ mia opinio, insistis, ke la rekta skribado apartenas al la fizikaj fenomenoj, ĉar, ili diris: “La inteligentaj efikoj estas tiuj, por kiuj la Spirito uzas cerbajn materialojn de la mediumo, kio ne estas la okazo ĉe la rekta skribado; la agado de la mediumo ĉi tie estas tute materia, dum ĉe la skribiva mediumo, eĉ se tute mekanika, la cerbo ĉiam ludas aktivan rolon.”
”Mediumoj sanigivaj: tiuj, kiuj havas la povon sanigi aŭ malplisuferigi malsanulojn per la sola surmeto de la manoj aŭ per preĝado.
“Ĉi tiu kapableco ne estas esence mediuma: posedas ĝin ĉiaj veraj kredantoj, ĉu mediumoj aŭ ne; ĝi ofte estas nur ekzaltiĝo de la magneta forto, plipotencigita, ĉe bezono, de la kunhelpo de bonaj Spiritoj.” (§ 175.)
Mediumoj ekscitantaj: homoj, havantaj la povon per sia influo kreskigi ĉe aliaj la kapablon skribi.
“Tio estas prefere ia magnetiza efiko, ol okazo de ĝustasenca mediumeco, ĉar nenio pruvas la partoprenon de iu Spirito. Ĉiuokaze ĝi apartenas al la kadro de la fizikaj efikoj.” (Vd. la ĉapitron Pri la formado de mediumoj.)
190. Mediumoj specialaj por intelektaj efikoj.
Diversaj kapablecoj Mediumoj aŭdivaj: tiuj, kiuj aŭdas la Spiritojn. Tre ordinaraj. (§ 165.)
“Multaj prezentas al si, ke ili aŭdas tion, kio estas nur en ilia imagemo.”
Mediumoj parolivaj: tiuj, kiuj parolas sub la influo de la Spiritoj. Tre ordinaraj. (§ 166.)
Mediumoj vidivaj: tiuj, kiuj, ne dormante, vidas Spiritojn.
La okaza vidado je iu Spirito en ia aparta cirkonstanco estas tre ofta, sed vidi Spiritojn kutime aŭ laŭvole, sendistinge, estas escepta afero. (§ 167.)
“Tio estas kapableco, kiun kontraŭas la nuna stato de la organoj; tial estas saĝe ne ĉiam plenfide kredi tiujn, kiuj asertas, ke ili vidas Spiritojn.”
Mediumoj inspirataj: tiuj, en kiujn, plej ofte sen ilia konscio, la Spiritoj enblovas pensojn, ĉu pri la ordinaraj aferoj de la vivo, ĉu pri la grandaj verkoj de la intelekto. (§ 182.)
Mediumoj antaŭsentemaj: homoj, kiuj en iuj cirkonstancoj havas ian malprecizan intuicion pri ordinaraj estontaj okazaĵoj. (§ 184.)
Mediumoj-profetoj: variaĵo de la mediumoj inspirataj aŭ antaŭsentemaj; kun la permeso de Dio ili ricevas, pli precize ol la antaŭsentemaj mediumoj, la revelacion de estontaj ĝeneralinteresaj aferoj, por kies diskonigo al la homoj ili estas komisiitaj, celante ties instruadon.
“Ekzistas ja profetoj veraj, sed multe pli da malveraj, kiuj prenas la revojn de sia imagemo kiel revelaciojn, se nur ili ne estas trompistoj, kiuj volas esti rigardataj kiel tiaj el ambicio.” (Vd. en “La Libro de la Spiritoj”, § 624: Kia estas la vera profeto ?)
Mediumoj somnambulaj: tiuj, kiuj en somnambulisma stato estas helpataj de Spiritoj. (§ 172.)
Mediumoj ekstazantaj: tiuj, kiuj en ekstazo ricevas revelaciojn de la Spiritoj.
“Multe da ekstazuloj estas ludilo de sia propra imagemo kaj de mokemaj Spiritoj, kiuj ekspluatas ilian ekzaltiĝon.”
Tre malmultaj estas tiuj, kiuj meritas absolutan konfidon.
Mediumoj-pentristoj kaj mediumoj-desegnistoj: tiuj, kiuj pentras, aŭ desegnas, sub la influo de Spiritoj. Mi parolas pri tiuj, kiuj ricevas aferojn seriozajn, ĉar oni ne povus tiel nomi iujn mediumojn, kiujn mokemaj Spiritoj igas verki groteskajn fuŝaĵojn, kiuj diskreditus la plej mallertan lernejanon.
La frivolaj Spiritoj estas imitemaj. En la tempo, kiam aperis la rimarkindaj desegnaĵoj pri Jupitero, montriĝis granda nombro da sin titolantaj mediumoj-desegnistoj, pri kiuj mokemaj Spiritoj sin amuzis, instigante ilin fari la plej ridindajn bildojn. Unu el ili, inter aliaj, dezirante eklipsi la desegnojn pri Jupitero, almenaŭ laŭ la amplekso, se ne laŭ la kvalito, igis mediumon desegni monumenton, kiu okupis sufiĉe grandan nombron da folioj da papero, por atingi la altecon de du etaĝoj. Multe da aliaj instigis fari supozatajn portretojn, kiuj estis efektivaj karikaturoj. (Revue Spirite, Aŭgusto 1858.)
Mediumoj-muzikistoj: tiuj, kiuj ludas, komponas aŭ skribas muzikaĵojn sub la influo de la Spiritoj. Ekzistas mediumoj-muzikistoj mekanikaj, duonmekanikaj, intuiciaj kaj inspirataj, kiaj ekzistas por literaturaj komunikaĵoj.
(Vd.: Mediumoj por muzikaj efikoj.)
191. 1-e: Laŭ la maniero de plenumado Mediumoj skribivaj aŭ psikografaj: tiuj, kiuj havas la kapablon skribi mem sub la influo de la Spiritoj.
Mediumoj skribivaj mekanikaj: tiuj, kies mano ricevas pretervolan impulson kaj kiuj tute ne konscias tion, kion ili skribas. Tre malmultaj. (§ 179.)
Mediumoj duonmekanikaj: tiuj, kies mano moviĝas pretervole, sed kiuj tuj konscias la vortojn kaj frazojn, laŭgrade kiel ili skribas. La plej multaj. (§ 181.)
Mediumoj intuiciaj: tiuj, kun kiuj la Spiritoj komunikiĝas per la pensado kaj kies mano estas direktata laŭ la volo de la mediumo. Ili diferencas de la inspirataj mediumoj per tio, ke ĉi tiuj lastaj ne bezonas skribi, dum la intuicia mediumo tuj skribas la penson, al li sugestitan, pri iu difinita kaj elektita temo.
“Ili estas tre ordinaraj, sed ankaŭ tre elmetitaj al eraroj, ĉar ili ofte ne povas distingi tion, kio venas de la Spiritoj, de tio, kio estas ilia propra kreaĵo.”
Mediumoj diverseskribaj: tiuj, kies skribo ŝanĝiĝas laŭ la komunikiĝanta Spirito aŭ kapablaj reprodukti la skriban karakteron de la Spirito, kiam homo. La unua okazo estas tre ordinara; la dua, tiu de la identeco de skribo, estas pli malofta. (§ 219.)
Mediumoj-poliglotoj: tiuj, kiuj kapablas paroli aŭ skribi en lingvoj fremdaj por ili. Tre malmultaj.
Mediumoj analfabetaj: tiuj, kiuj kiel mediumoj, skribas, ne sciante legi nek skribi en la ordinara stato.
“Pli malmultaj ol la antaŭaj: estas pli granda materiala malfacileco por venki.”
192. 2-e: Laŭ la disvolvo de la kapableco Mediumoj novicaj: tiuj, kies kapableco ankoraŭ ne estas tute elvolviĝinta kaj al kiuj mankas la necesa sperto.
Mediumoj neproduktivaj: tiuj, kiuj sukcesas ricevi nur sensignifajn aferojn, unusilabajn vortojn, strekojn aŭ literojn sen interligo. (Vd. la ĉapitron Pri la formado de mediumoj.)
Mediumoj maturaj aŭ plenlertaj: tiuj, kies mediuma kapableco estas plene elvolviĝinta kaj kiuj facile, rapide kaj senhezite transsciigas la komunikiĝojn. Oni komprenas, ke ĉi tiun rezultaton la mediumo povas atingi nur per la kutimo, dum ĉe la novicaj mediumoj la komunikaĵoj estas malrapidaj kaj malfacilaj.
Mediumoj lakonaj: tiuj, kies komunikaĵoj, kvankam facile ricevataj, estas mallongaj kaj sen disvolvado.
Mediumoj plenelvolvantaj: la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas la tutan amplekson kaj la tutan vastecon, kiujn oni povas atendi de perfekta verkisto.
“Ĉi tiu kapableco rezultas el la ekspansio kaj el la facileco de interkombiniĝo de la fluidaĵoj. La Spiritoj ilin serĉas, por pritrakti aferojn, kiuj ebligas vastan priparoladon.”
Mediumoj spertaj: La facileco de skribado estas demando pri la kutimo, kiun oni ofte atingas post nelonge, dum la sperto estas la rezulto de serioza studado de ĉiuj malfacilaĵoj, kiuj montriĝas en la praktikado de Spiritismo. La sperto havigas al la mediumo la takton necesan, por taksi la naturon de la manifestiĝantaj Spiritoj, juĝi iliajn bonajn aŭ malbonajn ecojn laŭ la plej detalaj signoj, malkovri la ruzecon de la trompemaj Spiritoj, kiuj sin maskas per ŝajno de vereco. Oni facile komprenas la gravecon de ĉi tiu kvalito, sen kiu ĉiuj ceteraj havas nenian realan utilecon. Malbone estas, ke multaj mediumoj intermiksas sperton, frukton de studado, kun kapableco, produkto de la fizika strukturo; ili opinias sin jam majstroj, ĉar ili skribas facile; ili repuŝas de si ĉiujn konsilojn kaj fariĝas do kaptaĵo de mensogemaj kaj hipokritaj Spiritoj, kiuj ilin enlogas al si, flatante ilian fierecon. (Vd. Poste la ĉapitron Pri la obsedo.)
Mediumoj flekseblaj: tiuj, kies kapableco facile adaptiĝas al la diversaj specoj de komunikaĵoj kaj per kiuj ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj Spiritoj povas manifestiĝi, ĉu memvole, ĉu per elvoko.
“Ĉi tiu variaĵo de mediumoj estas tre proksima al tiu de la sensivaj mediumoj.”
Mediumoj ekskluzivaj: tiuj, per kiuj manifestiĝas prefere unu sola Spirito, eĉ esceptante ĉiujn ceterajn kaj respondante por ĉiuj, vokitaj per la helpo de la mediumo.
“Ĉi tion ĉiam kaŭzas manko de fleksebleco. Se la Spirito estas bona, li povas ligiĝi al la mediumo pro simpatio kaj en laŭdinda intenco; se malbona, li ĉiam celas subigi la mediumon. Tio estas prefere malbonaĵo, ol bonaĵo, kaj tre proksima al obsedo.” (Vd. la ĉapitron Pri la obsedo.)
Mediumoj por elvokoj: la flekseblaj mediumoj estas nature la plej taŭgaj por ĉi tiu speco de komunikado kaj por la demandoj pri detaloj, kiujn oni povas fari al la Spiritoj. En ĉi tiu rilato ekzistas tute specialaj mediumoj.
“Iliaj respondoj preskaŭ ĉiam enteniĝas en limita kadro, neakordigebla kun la elvolviĝado de la ĝeneralaj temoj.”
Mediumoj por spontaneaj diktaĵoj: ĉi tiuj ricevas prefere spontaneajn komunikiĝojn de Spiritoj, sin prezentantaj nevokite. Kiam ĉi tiu kapableco estas speciala ĉe iu mediumo, tiam estas malfacile, iafoje eĉ ne eble, fari per li elvokon.
“Tamen ili estas pli bone ilprovizitaj, ol tiuj el la antaŭa klaso. Komprenu, ke tia ilaro signifas ĉi tie cerbajn materialojn, ĉar estas necesa ofte – mi eĉ diras ĉiam – pli granda kapitalo da inteligento por la spontaneaj diktaĵoj, ol por la elvokoj. Komprenu ĉi tie sub “spontaneaj diktaĵoj” tiujn, kiuj efektive meritas ĉi tiun nomon, sed ne iajn kelke da nekompletaj frazoj aŭ da banalaj pensoj, nuraj stereotipaĵoj, ekzistantaj en ĉiuj homaj paperkolektoj.”
193. 3-e: Laŭ la speco kaj la specialeco de la komunikaĵoj Mediumoj-versistoj: pli facile, ol aliaj, ili ricevas versajn komunikaĵojn. Tre ordinaraj por malbonaj versaĵoj; tre malmultaj por la bonaj.
Mediumoj poetaj: ne estante mem versaĵoj, la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas ion vaporecan, sentimentalan; nenio tie elspiras krudecon. Pli ol aliaj, ili taŭgas por la esprimado de karesaj kaj koraj sentoj.
Ĉio tie estas nebula; estus senutile peti ilin pri precizaj ideoj. Tre ordinaraj.
Mediumoj pozitivaj: iliaj komunikaĵoj ordinare havas stampon de neteco kaj precizeco, kiu tre taŭgas por plej etaj detaloj, por tute ĝustaj raportoj. Tre malmultaj.
Mediumoj-literatoroj: iliaj komunikaĵoj havas nek la malprecizecon de tiuj de la poetaj mediumoj, nek la vulgarecon de tiuj de la pozitivaj mediumoj, sed ili skribas sagace; ilia stilo estas korekta, eleganta kaj ofte rimarkinde elokventa.
Mediumoj malkorektaj: ili povas ricevi bonegajn aferojn, pensojn kun neriproĉinda moraleco, sed ilia stilo estas tedlonga, malkorekta, superŝarĝita per ripetoj kaj malĝustaj terminoj.
“La materia malkorekteco de la stilo estas ordinare ligita kun la manko de intelekta kulturo de la mediumo, kiu por la Spirito ne estas bona ilo en ĉi tiu rilato. Al tio la Spirito atribuas malmulte da graveco; por li la esenca afero estas ja la penso: li komisias al vi la konvenan formon. Tio sama ne okazas pri la malveraj kaj senlogikaj ideoj, kiujn iu komunikaĵo povas enteni; tiaj ideoj ĉiam estas signo de malsupereco de la manifestiĝanta Spirito.”
Mediumoj-historiistoj: tiuj, kiuj havas kapablecon specialan por historiaj disertacioj. Ĉi tiu kapableco, kiel ĉiuj ceteraj, ne dependas de la scioj de la mediumo, ĉar oni renkontas seninstruajn homojn, eĉ infanojn, kiuj pritraktas temojn super ilia komprenpovo. Malofta variaĵo de la pozitivaj mediumoj.
Mediumoj sciencaferaj: mi ne diras mediumoj-scienculoj, ĉar ili povas esti tre malkleraj, sed malgraŭ tio ili tre speciale taŭgas por sciencrilataj komunikaĵoj.
Mediumoj-receptistoj: ilia specialaĵo estas pli facile servi kiel interpretantoj al la Spiritoj por medicinaj preskriboj.
Oni ilin ne intermiksu kun la sanigivaj mediumoj, ĉar ili sole nur sciigas la penson de la Spirito, neniom influante en tio. Tre ordinaraj.
Mediumoj religiaj: ĉi tiuj ricevas prefere komunikaĵojn kun religia karaktero aŭ rilatajn al religiaj demandoj, malgraŭ siaj kredoj aŭ kutimoj.
Mediumoj-filozofoj kaj mediumoj-moralistoj: la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas kiel temon ordinare demandojn pri moralo kaj alta filozofio. Tre ordinaraj koncerne la moralon.
“Ĉiuj ĉi nuancoj estas variaĵoj de kapablecoj de bonaj mediumoj. Rilate tiujn, kiuj havas kapablecon specialan por sciencaj, historiaj, medicinaj aŭ aliaj komunikiĝoj, super ilia nuna komprenpovo, konvinkiĝu, ke ili posedis tiujn sciojn en iu alia ekzistado, sciojn, kiuj restis ĉe ili en latenta stato, kiel parto de la cerbaj materialoj, necesaj al la manifestiĝanta Spirito; tiuj scioj estas la elementoj, kiuj al la Spirito faciligas la vojon por la komunikado de liaj propraj pensoj, ĉar ĉi tiuj mediumoj estas por li iloj pli inteligentaj kaj pli flekseblaj ol ia senklerulo.
ERASTO.”
Mediumoj, ricevantaj trivialajn kaj obscenajn komunikaĵojn: ĉi tiuj vortoj montras la specon de komunikaĵoj, kiujn kelkaj mediumoj kutime ricevas, kaj la naturon de la Spiritoj, kiuj ilin enblovas. Kiu ajn studis la mondon de la Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de ilia hierarkio, tiu scias, ke ekzistas Spiritoj, kies perverseco egalas tiun de la plej fiaj homoj kaj kiuj plezuras ĉe la esprimado de siaj pensoj per la plej krudaj vortoj. Aliaj, malpli abomenindaj, kontentiĝas per trivialaj esprimoj.
Estas kompreneble, ke tiuj mediumoj sopiras formeti de si la preferon de tiaj Spiritoj por ili kaj ke ili certe envias tiujn, kiuj en la ricevataj komunikaĵoj neniam skribas ian maldecan vorton. Estus necesaj stranga deflankiĝo de ideoj kaj fremdiĝo for de la natura saĝo, por ke oni kredu, ke tia esprimomaniero povus esti parolo de bonaj Spiritoj.
194. 4-e: Laŭ la fizikaj ecoj de la mediumo Mediumoj trankvilaj: ili ĉiam skribas iom malrapide kaj sentante nenian agitiĝon.
Mediumoj rapidaj: ili skribas pli rapide, ol kiel ili memvole povus skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj mediumoj ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu ebligas al ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu kvalito iafoje prezentas malbonaĵon, nome, ke la rapideco de la skribado faras ĉi tiun tre malfacile legebla por alia persono, ol la mediumo mem.
“Ĝi estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro multe da fluidaĵo.”
Mediumoj konvulsiaj: ĉi tiuj sin tenas en kvazaŭ febra stato de superekscitiĝo; ilia mano kaj iafoje ilia tuta korpo agitiĝas en tremado, kiun ili ne povas regi.
La nuna kaŭzo de ĉi tiu fakto sendube troviĝas en la organismo de la mediumoj, sed ĝi multe dependas ankaŭ de la naturo de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per ili: la bonaj kaj favoraj Spiritoj faras impreson ĉiam mildan kaj agrablan; la malicaj, kontraŭe, impresas ĝene.
“Ĉi tiuj mediumoj nur malofte devas uzi sian mediuman kapablecon, kies tro ofta uzado povus afekcii ilian nervan sistemon.” (Ĉapitro Pri la identeco de la Spiritoj, distingo inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj.)
195. 5-e: Laŭ la moralaj ecoj de la mediumo Mi ilin sendetale mencias, nur por ilin ne prisilenti kaj por kompletigi la tabelon, ĉar ili estos plene pritraktataj poste, en la ĉapitroj: Pri la morala influo de la mediumo, Pri la obsedo, Pri la identeco de la Spiritoj kaj aliaj, sur kiujn mi turnas apartan atenton de la leganto. Tie oni vidos la influon, kiun la bonaj ecoj kaj la strangaĵoj de la mediumoj povas fari sur la garantion de la komunikaĵoj, kaj kiajn oni povas prave konsideri neperfektaj mediumoj aŭ bonaj mediumoj.
196. Neperfektaj mediumoj Mediumoj obseditaj: tiuj, kiuj ne povas liberiĝi de tedaj kaj trompemaj Spiritoj, sed ne iluziiĝas.
Mediumoj fascinitaj: tiuj, kiuj estas iluziataj de trompemaj Spiritoj kaj iluziiĝas pri la karaktero de la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas.
Mediumoj subjugigitaj: tiuj, kiuj suferas moralan, ofte materialan, superpotencadon de malicaj Spiritoj.
Mediumoj frivolaj: tiuj, kiuj ne prenas serioze sian kapablecon, kaj uzas ĝin nur kiel amuzilon aŭ por bagatelaĵoj.
Mediumoj indiferentaj: tiuj, kiuj ĉerpas nenian moralan profiton el la instruoj, kiujn ili ricevas, kaj neniel modifas sian konduton kaj siajn kutimojn.
Mediumoj tromemfidaj: tiuj, kiuj flatas al si, ke nur ili solaj rilatas kun Superaj Spiritoj. Ili kredas sian neeraremon kaj rigardas kiel malsuperan kaj eraran ĉion, kio ne de ili venas.
Mediumoj fieraj: tiuj, kiuj sin gloras pro la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas; ili opinias, ke ili jam nenion havas por lerni en Spiritismo, kaj ne prenas por si la lecionojn, kiujn ili ofte ricevas de la Spiritoj. Ili ne kontentiĝas per la kapabloj, kiujn ili jam posedas: ili volas havi ilin ĉiujn.
Mediumoj ofendiĝemaj: variaĵo de la fieraj mediumoj.
Ili ofendiĝas ĉe la kritikoj, kies objekto povas esti iliaj komunikaĵoj; ili koleras ĉe la plej malgranda kontraŭparolo, kaj, se ili montras tion, kion ili ricevis, tiel ili agas, por ke oni ĝin admiru, sed ne petante pri ĝi juĝon. Ĝenerale ili abomenas la homojn, kiuj ilin ne aplaŭdas senkondiĉe, kaj evitas kunvenojn, kie ili ne povas imponi kaj superregi.
“Lasu, ke ili pavu aliloke kaj serĉu pli komplezemajn orelojn aŭ retiriĝu en solulecon; la kunvenoj, al kiuj ili rifuzas sian ĉeeston, ne multe perdas per tio.
ERASTO.”
Mediumoj ekspluatemaj: tiuj, kiuj ekspluatas sian kapablecon.
Mediumoj ambiciaj: tiuj, kiuj, ne komercante per sia kapableco, tamen esperas ian profiton el ĝi.
Mediumoj trompemaj: tiuj, kiuj, posedante efektivajn kapablojn, tamen ŝajnigas tiujn kapablojn, kiujn ili ne posedas, por afekti ian gravecon. Oni ne povas nomi mediumo homon, kiu, havante nenian mediuman kapablon, okazigas fenomenojn nur per ĵonglado.
Mediumoj egoistaj: tiuj, kiuj uzas sian kapablecon nur por sia persona intereso kaj konservas por si la komunikaĵojn, kiujn ili ricevas.
Mediumoj enviemaj: tiuj, kiuj strabe rigardas aliajn mediumojn, kiuj estas pli estimataj kaj ja superaj ol ili.
Ĉiuj ĉi malbonaj ecoj necese havas sian kontraŭaĵon en bono.
197. Bonaj mediumoj Mediumoj seriozaj: tiuj, kiuj uzas sian kapablecon nur por bono kaj por efektive bonaj aferoj; ili opinias, ke ili ĝin profanus, uzante ĝin por kontentigi sciemajn kaj indiferentajn homojn aŭ por bagatelaĵoj.
Mediumoj modestaj: tiuj, kiuj tute sin ne gloras pri la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, kiel ajn belaj tiuj estas; ili sin konsideras fremdaj al tiuj skribaĵoj kaj ne pensas, ke ili, mediumoj, estas liberaj de mistifikoj. Ili tute ne evitas opiniojn sen kaŝita intereso, sed, kontraŭe, ili petas kritikon.
Mediumoj abnegaciaj: tiuj, kiuj komprenas, ke la vera mediumo havas plenumendan mision kaj devas, kiam necese, oferi siajn gustojn, kutimojn, plezurojn, tempon, eĉ materiajn interesojn, por aliula bono.
Mediumoj fidindaj: tiuj, kiuj krom facile skribi, ankaŭ meritas plenan konfidon dank’al sia propra karaktero kaj la alta kategorio de la Spiritoj, ilin helpantaj; ili do malplej riskas trompojn. Ni vidos poste, ke tia sekureco tute ne dependas de la pli aŭ malpli respektindaj nomoj, sub kiuj la Spiritoj sin prezentas.
“Estas nekontesteble, vi ĝin bone komprenas, ke, resume prezentante la bonajn ecojn kaj strangaĵojn de la mediumoj, kiel farite, tio vekos ĉe kelkaj kontraŭparolojn kaj eĉ antipation; sed kio da grava ĝi estas? La mediumeco kun ĉiu tago pli kaj pli disvastiĝas, kaj mediumo, kiu rigardus kiel ofendajn ĉi tiujn konsiderojn, montrus unu aferon, nome, ke li ne estas bona mediumo, t. e. ke apud li staras malicaj Spiritoj. Cetere, kiel mi diris, ĉio ĉi estas forpasema, kaj la malbonaj mediumo, tiuj, kiuj ekspluatas aŭ misuzas siajn kapablojn, suferos el tio bedaŭrindajn sekvojn, kiel jam okazis al kelkaj; ili je sia propra kalkulo lernos, kiom kostas turni al la profito de siaj surteraj pasioj naturdoton, kiun Dio al ili konsentis por ilia morala progresado. Se vi ne povas ilin rekonduki sur la bonan vojon, bedaŭru ilin, ĉar, mi povas diri, Dio ilin juĝos.
ERASTO.”
“Ĉi tiu tabelo estas tre grava, ne nur por la sinceraj mediumoj, kiuj, legante ĝin, bonafide penas sin ŝirmi kontraŭ la rifoj, al kiuj ili estas elmetitaj, sed ankaŭ por ĉiuj, kiuj uzas la servemon de mediumoj; ĉar ĝi donas al ili la mezuron de tio, kion ili povas racie de ĝi atendi. Ĝi devus troviĝi konstante antaŭ la okuloj de ĉiu, kiu ajn sin okupas pri manifestiĝoj de Spiritoj, tiel same, kiel la hierarkio de la Spiritoj, kies komplemento ĝi estas. Tiuj du tabeloj entenas ĉiujn principojn de la Doktrino kaj kunhelpos, pli multe, ol kiel vi imagas, por konduki Spiritismon sur ĝian veran vojon.
SOKRATO.”
198. Ĉiuj ĉi variaĵoj de mediumoj prezentas senlimajn gradojn koncerne sian intensecon; pluraj, ĝustadire, estas nuraj nuancoj, sed, eĉ tiaj, ili ja estas efiko de specialaj kapablecoj. Oni komprenas, ke ja tre malofte la kapableco de iu mediumo limiĝus je unu sola speco; unu sama mediumo sendube povas havi plurajn kapablecojn, sed unu el tiuj superstaras, kaj tiun unu li devas diligente praktikadi, se nur ĝi estas utila. Grava eraro estas voli spite ĉion pliampleksigi neekzistantan kapablon. Oni devas kulturi ĉiujn, kies ĝermon oni konstatas en si; sed peni ekhavi la ceterajn estas unue perdi sian tempon kaj due eble perdi, certe malfortigi tiujn, per kiuj oni estas dotita.
“Kiam ekzistas la principo, la ĝermo de iu kapablo, ĉi tiu ĉiam elmontriĝas per sendubaj signoj. Limigante sin je sia specialeco, la mediumo povas esti bonega kaj ricevi grandajn kaj belajn komunikaĵojn; okupante sin pri ĉio, li nenion bonan atingas. Rimarku preterpase, ke la deziro senfine vastigi la rondon de siaj kapabloj estas impertinenta pretendo, kiun la Spiritoj neniam sin detenas puni; la bonaj ĉiam forlasas tromemfidan mediumon, kiu do fariĝas ludilo de mensogemaj Spiritoj.
Bedaŭrinde oni malofte vidas mediumojn, kiuj kontentiĝas per la naturdotoj, kiujn ili ricevis, kaj kiuj aspiras, el memestimo, aŭ ambicio, posedi esceptajn kapablojn, kiuj ilin rimarkindigus; tia pretendo senigas ilin je la plej altvalora eco, nome tiu de fidindaj mediumoj.
SOKRATO.”
199. La studado de la specialeco de la mediumoj estas necesa ne nur por ili, sed ankaŭ por la elvokanto.
Laŭ la naturo de la Spirito, kiun oni deziras elvoki, kaj la demandoj, kiujn oni volas fari al li, oni devas elekti tiun mediumon plej taŭgan por la koncernata afero; ekpreni tiun unuan renkontitan estas elmeti sin al nekompletaj aŭ eraraj respondoj. Ni faru komparon el inter la kutimaj faktoj. Neniu konfidus la redaktadon de iu afero, eĉ nuran kopiadon, al la unua homo, kiu sin prezentis, nur tial, ke tiu povoscias skribi. Muzikisto volas ludigi kantopecon el unu sia komponaĵo; li disponas plurajn kantistojn, el kiuj ĉiuj estas lertaj; tamen li ne hazarde ilin prenas, sed elektas kiel sian interpretanton tiun, kies voĉo, sento, unuvorte tiun, kies kvalitoj respondas ĉiuj plej bone al la speco de tiu peco. La Spiritoj same agas pri la mediumoj, kaj niaflanke ni devas konduti kiel la Spiritoj.
Oni krom tio rimarku, ke la nuancoj, kiujn la mediumeco prezentas kaj al kiuj oni povus aldoni aliajn, ne ĉiam rilatas kun la karaktero de la mediumo; ekzemple, iu nature gajhumora, sangvina mediumo povas kutime ricevi gravajn, eĉ severajn komunikaĵojn, kaj inverse. Ĉi tio estas ankoraŭ unu pruvo, ke li agas sub la impulso de ia fremda influo. Mi repritraktos ĉi tiun temon en la ĉapitro Pri la morala influo de la mediumo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.