La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXI: DISERTACIOJ DE SPIRITOJ

Mi kunigis en ĉi tiu ĉapitro kelke da spontaneaj diktatoj, kiuj povas kompletigi kaj konfirmi la principojn, enhavatajn en ĉi tiu verko. Mi povus esti prezentinta multe pli grandan nombron da ili, sed mi limigis min je tiuj, pli speciale rilatantaj al la estonteco de Spiritismo, al la mediumoj kaj al la kunsidoj. Mi donas ilin ankaŭ kiel instruon kaj kiel tipojn de efektive seriozaj komunikaĵoj. Mi finas la ĉapitron per kelke da apokrifaj komunikaĵoj, sekvataj de la rimarkoj taŭgaj por ilia rekonigo.

Pri Spiritismo

I

Fidu la bonecon de Dio kaj estu sufiĉe klarvidaj, por kompreni la preparojn de la nova vivo, kiun Li destinas por vi. Ne estos al vi donite, estas vere, ĝui tiun vivon en la nuna ekzistado, sed ĉu vi ne estos feliĉa, se vi ne vivos denove sur ĉi tiu planedo, rigardante de supre la verkon, kiun vi estos komencinta kaj kiu disvolviĝos antaŭ viaj okuloj? Sur vi estu la kiraso de firma fido, senhezita kontraŭ la baroj, kiuj, ŝajnas, leviĝos kontraŭ la konstruaĵon, kies fundamentojn vi metas. La bazo, sur kiu ĝi staras, estas solida: la unuan ŝtonon metis la Kristo. Kuraĝon do, arkitektoj de la dia Majstro! Laboru, konstruu, kaj Dio kronos vian laboraĵon, sed memoru, ke la Kristo malkonfesas kiel sian disĉiplon ĉiun ajn, kiu portas kariton nur sur la lipoj. Ne sufiĉas kredi: estas necese precipe doni ekzemplon de boneco, bonvolemo kaj abnegacio, sen kio via fido estos senfrukta por vi.

SANKTA AŬGUSTENO.

II

La Kristo mem prezidas en ĉiaspecaj nun plenumataj laboroj, por malfermi al vi la tempon de renoviĝo kaj perfektiĝo, antaŭdiratan de viaj spiritaj Gvidantoj. Se, efektive, vi direktos la okulojn, ekster la manifestiĝoj de la Spiritoj, al la nuntempaj okazaĵoj, vi senhezite rekonos la anoncantajn signojn, kiuj nerefuteble montros, ke estas alvenintaj la antaŭdiritaj tempoj. Ekestas komunikoj inter ĉiuj popoloj; post la disbato de la materiaj baroj la moralaj malhelpoj, kiuj kontraŭstaras la unuiĝon de la popoloj, la politikaj kaj religiaj antaŭjuĝoj rapide forviŝiĝos, kaj la regado de frateco fine stariĝos solide kaj daŭre. Rimarku, ke jam hodiaŭ la suverenoj mem, pelate de ia nevidebla mano, prenas – io antaŭe neaŭdita de vi! – la iniciativon de reformoj, kaj reformoj, venantaj de supre kaj spontanee, estas multe pli rapidaj kaj daŭraj ol tiuj, venantaj de malsupre kaj elprenitaj per forto. Malgraŭ antaŭjuĝoj de infaneco kaj edukado, malgraŭ la kulto al memoro, mi antaŭsentis la nunan tempon; mi pro tio estas feliĉa kaj ankoraŭ pli feliĉa, ke mi venas, por diri al vi: Fratoj, kuraĝon! Laboru por vi kaj por la estonteco de viaj karuloj; laboru precipe por via persona pliboniĝo, kaj vi ĝuos, en via unua ekzistado, feliĉon, kiun vi apenaŭ povus imagi kaj pri kiu estus por mi malfacile ĝin komprenigi al vi.

CHATEAUBRIAND.

III

Mi pensas, ke Spiritismo estas tute filozofia studo de la sekretaj kaŭzoj, de la internaj movoj de la animo, ĝis hodiaŭ malmulte aŭ neniom difinitaj. Ĝi prefere klarigas, ol ĝi malkaŝas novajn horizontojn. La reenkarniĝo kaj la elprovaĵoj, kiujn la Spirito travivas, antaŭ ol atingi la plej altan celon, estas ne malkaŝoj, sed grava konfirmo. Frapas min la veraĵoj, kiujn ĉi tiu rimedo konigas; mi diras “rimedo” intence, ĉar, laŭ mia sento Spiritismo estas ilo, kiu disbatas la barojn de la blindeco.

La zorgo pri la moralaj demandoj estas ankoraŭ tute kreota; oni diskutas pri politiko, kiu agitas la ĝeneralajn interesojn, oni diskutas pri la privataj interesoj aŭ flamas ĉe la atakado aŭ la defendo de personoj; la sistemoj havas siajn partianojn aŭ siajn misfamigantojn, sed la moralaj veraĵoj, tiuj, kiuj estas la pano de la animo, la pano de la vivo, estas forlasitaj en la amasiĝinta polvo de la jarcentoj. En la okuloj de la popolamaso ĉiaj perfektigoj estas utilaj, escepte de tiu de la animo; ties edukado, ties altigo estas ĥimeroj taŭgaj, la plej multe, por okupi la liberajn horojn de la pastroj, de la poetoj, de la virinoj, ĉu kiel modo, ĉu kiel instruobjekto.

Se Spiritismo revivigas Spiritualismon, ĝi do havigos al la socio la impeton, kiu donas al unuj la internan dignon, al aliaj rezignacion, al ĉiuj la neceson altiĝi al la Superega Estulo, forgesita kaj ne konata de Siaj sendankaj kreitoj.

J.-J. ROUSSEAU.

IV

Se Dio sendas Spiritojn, por instrui la homojn, tiel estas por klarigi al ĉi tiuj iliajn devojn, por al ĉi tiuj montri la vojon, kiu povas malplilongigi iliajn elprovaĵojn kaj sekve plirapidigi ilian progresadon; nu, kiel la frukto atingas maturecon, tiel ankaŭ la homo venos al perfekteco. Sed krom la bonaj Spiritoj, kiuj deziras vian feliĉon, ekzistas ankaŭ la Spiritoj neperfektaj, kiuj deziras vian malfeliĉon; dum unuj vin pelas antaŭen, aliaj tiras vin malantaŭen. Via atento devas tute sin turni al la distingo inter unuj kaj aliaj, kaj la rimedo estas facila: nur penu kompreni, ke nenio, venanta de iu bona Spirito, povas malutili iun ajn, kaj ke ĉio malbona povas veni nur de iu malica Spirito. Se vi ne aŭskultas la saĝajn konsilojn de la Spiritoj, kiuj deziras vian feliĉon, se vi ofendiĝas ĉe la veraĵoj, kiujn ili povas diri, estas do evidente, ke konsilas vin malicaj Spiritoj. Nur la fiero sola povas malhelpi, ke vi vidu vin tiaj, kiaj vi estas; sed se vi ĝin ne vidas mem, aliaj vidas ĝin anstataŭ vi, kaj tial vin mallaŭdas ne nur la homoj, kiuj ridas vin post via dorso, sed ankaŭ la Spiritoj.

FAMILIARA SPIRITO.

V

Via Doktrino estas bela kaj sankta; la unua signilo estas starigita, kaj solide starigita. Nun vi devas nur ekmarŝi; la vojo antaŭ vi estas granda kaj majesta. Feliĉa tiu, kiu venos al la haveno; ju pli da prozelitoj li estos farinta, des pli multe estos al li kalkulite, sed por tio estas necese alpreni al si la Doktrinon ne malvarme: estas necese enporti flamon kaj tiu flamo duobliĝos, ĉar Dio estas kun vi ĉiam, kiam vi faras bonon. Ĉiuj, kiujn vi enkondukos, estos aliaj ŝafoj, revenintaj en la ŝafejon; kompatindaj iom devojiĝintaj ŝafoj! Kredu ja, ke tiu plej skeptika, plej ateista, fine, plej nekredema, nepre havas en la koro anguleton, kiun li volonte kaŝus antaŭ si mem. Nu, tian anguleton estas necese serĉi, estas necese trovi; ĝuste tiun vundeblan flankon estas necese ataki; ĝi estas breĉeto, kiun Dio intence lasas malfermita, por faciligi al Sia kreito la rimedon reveni en Lian sinon.

SANKTA BENEDIKTO.

VI

Ne senkuraĝiĝu antaŭ iaj baroj, iaj kontraŭdiroj.

Neniun turmentu per ia ajn insisto; la konvinko venos al la nekredemaj nur per via abnegacio, per via toleremo kaj per via karitemo por ĉiuj senescepte.

Gardu vin precipe, ke vi ne perfortu ies opinion, eĉ ne per via parolo aŭ per publikaj manifestadoj. Ju pli modestaj vi estos, des pli facile vi sukcesos fari vin estimataj.

Nenia persona instigilo agigu vin, kaj vi trovos en viaj konsciencoj ian altiran forton, kiun nur bono havigas.

Laŭ la ordono de Dio la Spiritoj laboras por la progresado de ĉiuj senescepte; vi, spiritistoj, tion saman faru.

SANKTA LUDOVIKO.

VII

Kia institucio homa, eĉ dia, ne renkontis barojn venkendajn, skismojn, kontraŭ kiuj ĝi devis batali? Se via ekzistado estus nur ia ekzistado malgaja kaj mortanta, oni vin ne atakus, sciante, ke vi nepre pereos de unu momento al alia; sed ĉar via vivipovo estas vigla kaj aktiva, ĉar la spiritisma arbo havas fortikajn radikojn, tial oni supozas, ke ĉi tiu povas vivi longe kaj oni provas ĝin haki. Kion atingos tiuj enviuloj? Ili dehakos maksimume iajn kelke da branĉoj, kies stumpoj reburĝonos kun nova suko kaj estos pli fortaj ol iam.

CHANNING.

VIII

Mi nun parolos al vi pri la firmeco, kiun vi devas havi en viaj spiritismaj laboroj. Citaĵo pri ĉi tiu temo estas al vi jam farita; mi konsilas al vi ĝin kore studi kaj apliki al vi ĝian spiriton, ĉar, kiel Sankta Paŭlo, tiel ankaŭ vi estos persekutataj, ne en karno kaj osto, sed en spirito. La nekredemuloj, la viatempaj fariseoj vin insultos, vin mokos, sed vi timu nenion, tio estos provo, kiu vin plifortikigos, se vi scios konfidi vin al Dio, kaj iam vi vidos viajn klopodojn sukcesintaj. Tio estos por vi granda venko en la tago de la eterno, sed ne forgesu, ke en ĉi tiu mondo ĝi estas jam konsolo por tiuj, al kiuj mortis parencoj kaj amikoj; scii, ke ili estas feliĉaj, ke oni povas komunikiĝi kun ili, estas feliĉo. Marŝu do antaŭen; plenumu la mision, kiun Dio donas al vi, kaj ĝi estos al vi kalkulita en la tago, en kiu vi venos antaŭ la Ĉiopovan.

CHANNING.

IX

Mi venas, kiel iam, al la devojiĝintaj filoj de Izrael, alporti al vi veron kaj disbati la mallumon. Aŭskultu min. Spiritismo, kiel iam mia parolo, devas atentigi la nekredantojn al tio, ke super ili regas la neŝanĝebla vero: la Dio bona, la Dio granda, kiu ĝermigas la planton kaj levas la ondegojn. Mi revelacias la dian doktrinon; kiel rikoltisto, mi ligis en garbojn la bonon dissemitan en la homaro, kaj mi diris: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas!

Sed la sendankaj homoj deturniĝis de la vojo rekta kaj larĝa, kiu kondukas al la regno de mia Patro, kaj prenis la malglatajn vojetojn de la malpieco. Mia Patro ne volas neniigi la homan rason; Li volas, ke, helpante unuj aliajn, mortintoj kaj vivantoj, tio estas, mortintoj laŭ la karno, ĉar morto ne ekzistas, vi kunlaboru unuj kun la aliaj kaj ke ne plu la voĉo de la profetoj kaj de l’apostoloj, sed la voĉo de tiuj, kiuj jam ne estas sur la Tero, admonu: Preĝu kaj kredu! ĉar la morto estas la reviviĝo, kaj la vivo estas provado elektita, dum kiu la virtoj, kiujn vi okaze kulturadis, kreskos kaj disvolviĝos kiel la cedro.

Malfortaj homoj, kiuj komprenas la mallumon de viaj intelektoj, ne forpuŝu la torĉon, kiun la dia boneco metas en viajn manojn, por lumigi vian vojon kaj vin rekonduki, perditajn infanojn, al la sino de via Patro.

Mi estas tro tuŝita de kompato al viaj suferoj, al via grandega malforteco, por ne etendi helpeman manon al la malfeliĉaj devojiĝintoj, kiuj, vidante la ĉielon, falas en la abismon de l’eraro. Kredu, amu, meditu pri l’aferoj revelaciataj al vi; ne miksu la lolon kun la bona grajno, utopiojn kun veraĵoj.

Spiritistoj! amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua. Ĉiuj veraĵoj troviĝas en Kristanismo; la eraroj, enradikiĝintaj en ĝi, havas homan originon; kaj jen el trans la tombo, kiun vi opiniis la neniiĝo, voĉoj krias al vi: Fratoj! nenio pereas; Jesuo Kristo estas la venkanto de la malbono, estu venkantoj de la malpieco.

Rimarko. Ĉi tiu komunikaĵo, ricevita per unu el la plej bonaj mediumoj de la Spiritisma Societo de Parizo, estas subskribita de nomo, kiun la respekto permesas al mi malkaŝi nur kun ĉiu rezervo, tiel granda estus la altega favoro de ĝia aŭtentikeco kaj tial, ĉar oni ĝin tro ofte trouzis en evidente apokrifaj komunikaĵoj; tiu nomo estas Jesuo el Nazaret. Mi neniel dubas, ke li povas manifestiĝi; sed se la vere superaj Spiritoj tion faras nur en esceptaj cirkonstancoj, la prudento malpermesas al mi kredi, ke la plej purega Spirito respondus al la elvoko de ĉiu ajn; ĉiaokaze estus profanaĵo atribui al li ian parolon ne indan de li.

Pro ĉi tiuj konsideroj mi ĉiam detenis min publikigi ion, kio portus tiun nomon, kaj mi pensas, ke neniu estus tro prudenta en rilatas al tiaspecaj publikigoj, kiuj estas aŭtentikaj nur laŭ memestimo kaj kies plej malgranda malbonaĵo estas havigi armilojn al la kontraŭuloj de Spiritismo.

Kiel mi diris, ju pli alte staras la Spiritoj en la hierarkio, des pli nekonfide ilia nomo devas esti ricevata; oni devus havi grandan dozon da fiero, por flati al si, ke oni posedas la privilegion de iliaj komunikiĝoj kaj por opinii sin inda konversacii kun ili tute same, kiel kun siaj egaluloj. En la supra komunikaĵo nur unu aferon mi konstatas, nome la nekontesteblan superecon de la parolo kaj de la pensoj; al ĉiu mi lasas la zorgon juĝi, ĉu tiu, kies nomon ĝi portas, ĝin ne forneus.*


* Anstataŭ traduki la komunikaĵon, publikigitan en la originalo de ĉi tiu verko, ni preferis represi preskaŭ egalan mesaĝon el “La Evangelio laŭ Spiritismo”, Ĉap. VI; tion ni faris, ĉar ĉi tiu lasta aperis pli malfrue ol “La Libro de la Mediumoj”, resp. en 1864 kaj en 1861, kaj tre verŝajne Kardec poste trovis pli bona la duan, ol la unuan formon. Ni rimarku ankaŭ, ke en “La Evangelio laŭ Spiritismo” Kardec malkaŝis la Aŭtoron de tiu komunikaĵo, t.e. “La Spiriton de Vero”, alian nomon de Jesuo. – La Trad.


Pri la mediumoj

X

Ĉiuj homoj estas mediumoj, ĉiu havas apud si iun Spiriton, kiu lin gvidas al bono, kiam li scias tiun aŭskulti.

Nu, ĉu kelkaj homoj komunikiĝas senpere kun tiu Spirito per aparta mediumeco, ĉu aliaj lin aŭdas nur per la voĉo de la koro kaj de la intelekto, tio ne estas grava: tio estas iu familiara Spirito, kiu ilin konsilas.

Nomu lin spirito, prudento, inteligento, ĝi estas tamen ia voĉo, kiu respondas al via animo kaj diras al vi bonajn parolojn; okazas nur, ke vi ilin ne ĉiam komprenas.

Ne ĉiuj scias agi laŭ la konsiloj de la prudento, ne de tiu prudento, kiu pli bone treniĝas kaj rampas, ol ĝi iras, tiu prudento, kiu perdiĝas meze en materialaj kaj malnoblaj interesoj, sed tiu prudento, kiu levas la homon super si mem, kiu transportas lin en nekonatajn regionojn; sankta flamo, kiu inspiras la artiston kaj la poeton, dia penso, kiu altigas la filozofon, impeto, kiu pelas la individuojn kaj popolojn, prudento, kiun la vulgarularo ne povas kompreni, sed kiu suprenportas la homon kaj alproksimigas lin al Dio, pli ol iu alia kreaĵo, intelekto, kiu scias konduki lin de la konataĵo al nekonataĵo kaj kiu igas lin fari la plej superbelajn aferojn. Aŭskultu do tiun internan voĉon, tiun bonan genion, kiu senĉese parolas al vi, kaj vi iom post iom sukcesos aŭdi vian gardantan anĝelon, kiu etendas al vi la manon el la supro de la ĉielo. Mi ripetas: la interna voĉo, kiu parolas al la koro, estas la voĉo de la bonaj Spiritoj, kaj ĝuste el ĉi tiu vidpunkto ĉiuj homoj estas mediumoj.

CHANNING.

XI

La mediumeco estas kapablo tiel malnova, kiel la mondo. La profetoj estis mediumoj; la misteroj en Eleŭziso baziĝis sur la mediumeco; la ĥaldeoj, la Asirianoj havis mediumojn; Sokrato estis direktata de Spirito, kiu inspiradis al li mirindajn principojn de lia filozofio: li aŭdadis ties voĉon. Ĉiuj popoloj havis siajn mediumojn, kaj la inspiroj al Johana d’Arc estis nenio alia, ol la voĉo de bonfarantaj Spiritoj, kiuj ŝin gvidadis. Tiu kapablo, kiu nun disvastiĝas, fariĝas pli malofta dum la mezaj jarcentoj, sed ĝi neniam ĉesis. Swedenborg kaj liaj adeptoj faris multenombran skolon. La Franclando de la lastaj jarcentoj, mokema kaj okupita de ia filozofio, kiu, pretendante ekstermi la ekscesojn de la religia netoleremo, sufokadis per ridindigo ĉion, kio estis ideala, Franclando devis forpuŝi Spiritismon, kiu ne ĉesis progresadi en la nordo. Dio permesis tiun bataladon de la ideoj pozitivaj kontraŭ la ideoj spiritualismaj, car la fanatikeco estis fariĝinta armilo de ĉi tiuj lastaj. Nun, kiam la progresoj de la industrio kaj de la sciencoj disvolvis la arton de bonvivado, ĝis tia grado, ke la materialaj inklinoj fariĝis superregantaj, Dio volas, ke la Spiritoj revenu por la interesoj de la animo; Li volas, ke la perfektiĝo de la homo morala fariĝu tio, kio ĝi ja devas esti, t. e. la fino kaj la celo de la vivo. La homa Spirito iras necesan vojon, bildon de la gradiĝo, kiun trapasas ĉio, kio loĝatigas la videblan kaj la nevideblan Universon. Ĉia progreso venas en sia tempo; la tempo de la morala altiĝo venis por la homaro; tiu altiĝo ne plenumiĝos ankoraŭ dum viaj tagoj, sed danku la Sinjoron, ke vi ĉeestas la benatan aŭroron.

PIERRE JOUTY
(patro de la mediumo).

XII

Dio komisiis min, por plenumi mision ĉe la kredantoj, kiujn Li favoras per la mediumato*. Ju pli da gracoj ili ricevas de la Plejalta, des pli da danĝeroj ili travivas, kaj tiuj danĝeroj estas des pli grandaj, ĉar ili naskiĝas el la favoroj mem, kiujn Dio al la homoj konsentas. La kapabloj, kiujn la mediumoj posedas, gajnigas al ili laŭdojn de la homoj; gratuloj, flataĵoj – jen ilia rifo. Tiuj samaj mediumoj, kiuj devus ĉiam tenadi en la memoro sian antaŭan nekapablecon, ĝin forgesas; ili eĉ estas pli kuraĝaj: kion ili ŝuldas nur al Dio, tion ili atribuas al sia propra merito. Kio do okazas? La bonaj Spiritoj ilin forlasas, ili fariĝas ia marioneto de la malicaj kaj jam havas nenian kompason, por sin orienti; ju pli kapablaj ili fariĝas, des pli instigataj ili estas alskribi al si meriton, kiu ne apartenas al ili, ĝis Dio ilin punas, forprenante de ili kapablon, kiu al ili povas de tiam esti nur fatala.


* Mediumato : vd. la glosaron. – La Trad.


Mi ne povas deteni min memorigi al vi, ke vi rekomendu vin al via gardanĝelo, por ke li helpu al vi ĉiam gardi vin kontraŭ via plej kruela malamiko, nome fiero.

Memoru ja, vi, kiuj estas feliĉaj esti la perantoj inter la Spiritoj kaj la homoj, ke, sen la apogo de via dia Majstro, vi estos punataj pli severe, ĉar vi estas pli favoritaj.

JOHANA D’ARC.

XIII

Kiam vi volos ricevi komunikaĵojn de bonaj Spiritoj, estas grave, ke vi preparu vin por tiu favoro per enmemiĝo, per puraj intencoj kaj per la deziro fari bonon, celante la ĝeneralan progresadon, ĉar memoru, ke egoismo estas baro kontraŭ ĉiu paŝo antaŭen. Memoru, ke se Dio permesas al kelkaj el vi ricevi la blovon de iuj el Liaj infanoj, kiuj pro sia konduto sciis meriti la feliĉon kompreni Lian senliman bonecon, tiel estas tial, ĉar Li ja volas, laŭ nia peto kaj konsidere al viaj bonaj intencoj, havigi al vi la rimedojn iradi antaŭen sur via vojo. Nu, mediumoj, profitu el tiu kapablo, kiun Dio bonvolis konsenti al vi. Fidu la pacanimecon de nia Majstro; ĉiam praktikadu kariton; neniam laciĝu praktiki ĉi tiun superegan virton, kiel ankaŭ toleremon. Viaj agoj ĉiam harmoniu kun via konscienco, kaj tiel vi havos senduban rimedon multobligi vian feliĉon en ĉi tiu pasema vivo kaj prepari ankoraŭ multege pli dolĉan ekzistadon.

Tiu mediumo, ĉe vi, kiu ne sentus en si sufiĉan forton por persisti en la spiritisma instruado, sin detenu, ĉar, ne profitigante la lumon, kiu lumigas al li, malpli pardoninda li estas, ol iu alia, kaj li devas elpagi sian blindecon.

PASCAL.

XIV

Mi hodiaŭ parolos al vi pri la neprofitamo, kiu devas esti unu el la esencaj kvalitoj de la mediumoj, tiel same, kiel la modesteco kaj la sinoferemo. Dio donis al ili tiun kapablon, por ke ili helpu la dissemadon de la vero, sed ne, por ke ili negocu per ĝi; tiel dirante, mi ne parolas nur pri tiuj, kiuj volus ĝin ekspluati, kiel ili ekspluatus ian ordinaran talenton, kiuj ekprenus la rolon de mediumoj, same kiel oni faras sin dancisto aŭ kantisto, sed pri ĉiuj, kiuj pretendus uzi ĝin por iaj ajn profitaj celoj. Ĉu estas racie kredi, ke bonaj Spiritoj, kaj des malpli Superaj Spiritoj, kiuj kondamnas profitamon, konsentas esti pretaj al spetakloj, kaj, kiel kunludantoj, sin metas al la dispono de ia entreprenisto de manifestiĝoj de Spiritoj? Ankaŭ neracie estas supozi, ke bonaj Spiritoj povas favori fieron kaj ambicion. Dio permesas al ili komunikiĝi kun la homoj, por ĉi tiujn forpreni el la surtera ŝlimejo, sed ne por servi kiel iloj al la mondaj pasioj. Li do ne povas vidi plezure tiujn, kiuj deturnas de ĝia efektiva celo la naturdoton, kiun Li donas al ili, kaj mi asertas al vi, ke ili estos punataj, ankoraŭ en ĉi tiu mondo, per la plej amaraj disreviĝoj.

DELPHINE DE GIRARDIN.

XV

Ĉiuj mediumoj estas nekontesteble vokitaj, por servi al la afero Spiritismo laŭmezure de sia kapableco, sed malmultaj estas tiuj, kiuj ne lasas sin implikiĝi en la kaptilo de memestimo: ĉi tiu estas provilo, kiu malofte ne efikas; tial, inter cent mediumoj vi apenaŭ trovos unu, kiel ajn maleminenta li estas, kiu sin ne opiniis, en la unua tempo de sia mediumeco, vokita al la ricevo de plej altaj aferoj kaj antaŭdestinita por grandaj misioj.

Tiuj, kiuj subfalis al tiu vanta espero – kaj ilia nombro estas granda –, fariĝas nepra kaptaĵo de obsedantaj Spiritoj, kiuj ilin baldaŭ subjugigas, flatante ilian fieron kaj ilin kaptante je ilia malforta flanko; ju pli alte ili volis leviĝi, des pli ridinda estas ilia falo, se nur ĝi ne estas pereiga por ili. La grandaj misioj estas konfidataj nur al elektitaj, kaj Dio mem lokas tiujn homojn, sen ilia peno ĝin serĉi, en la medio kaj pozicio, kie ilia kunhelpo povos esti efika, Mi ne ĉesos rekomendi al la nespertaj mediumoj malfidi tion, kion iuj Spiritoj povos diri al ili, tuŝante la supozatan rolon, al kies ludado ili estus vokitaj, ĉar se ili prenos ĝin serioze, ili rikoltos nur desapontiĝojn en ĉi tiu mondo kaj severan punon en la alia. Ili ja konvinkiĝu, ke en la modesta kaj senfama sfero, kie ili estas lokitaj, ili povas fari grandajn servojn, helpante al la konvertado de nekredantoj aŭ konsolante afliktitojn; se ili devos eliri el ĝi, ili estos kondukataj de ia nevidebla mano, kiu preparos la vojon, kaj metitaj en la lumrondon, por tiel diri, pretervole.

Ili memoru jenajn vortojn: “Kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita”*.


* Mateo, 23: 12. – La Trad.


La SPIRITO DE VERO.

Pri la societoj de spiritistoj

Noto. El la sekvantaj komunikaĵoj kelkaj estas ricevitaj en la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj aŭ destinitaj por ĝi; aliaj, transdonitaj al mi de pluraj mediumoj, enhavas ĝeneralajn konsilojn pri la kunsidoj, ties konsistigo kaj la barojn, kiujn tiuj povas renkonti.

XVI

Kial vi ne komencas viajn kunsidojn per ĝenerala elvokado, ia preĝo, kiu inklinigus la ĉeestantojn al enmemiĝo? ĉar, sciu ja, sen enmemiĝo vi ricevos nur leĝerajn komunikaĵojn; la bonaj Spiritoj venas nur tien, kie oni ilin vokas fervore kaj sincere. Jen kion vi ne sufiĉe komprenas; koncernas do vin doni la ekzemplon; vin, kiuj, se vi volas, povas fariĝi unu el la kolonoj de la nova konstruaĵo. Ni plezure sekvas viajn laborojn kaj vin helpas, sed kondiĉe, ke vi de via flanko kunlaboru kun ni kaj montriĝu indaj je la misio, al kies plenumo vi estas vokitaj. Unuiĝu do en faskon, kaj vi estos fortaj, kaj la malicaj Spiritoj vin ne povos venki. Dio amas la simplajn en spirito, kio ne signifas la stultajn, sed tiujn, kiuj abnegacias sin mem kaj venas al Li sen fiero.

Vi povas fariĝi lumilo por la homaro. Sciu do distingi inter la bona semo kaj la lolo; semu nur la bonan semon kaj gardu vin, ke vi ne dissemu la lolon, ĉar la lolo malhelpos la bonan semon burĝoni kaj vi respondus por la tuta malbono, kiun ĝi estos naskinta; tiel same, vi respondus por la pereigaj doktrinoj, kiujn vi eble propagandus.

Memoru, ke iun tagon la mondo povos havi okulojn fiksitajn sur vi; agu do tiel, ke nenio malpliigu la brilon de la bonaj aferoj, kiuj venos el via sino; tial ni rekomendas al vi peti Dion helpi al vi.

SANKTA AŬGUSTENO.

Al la peto, ke li bonvolu dikti iun formulon de ĝenerala alvokado, Sankta Aŭgusteno respondis:

Vi scias, ke ekzistas nenia absoluta formulo; Dio estas tro granda, por alligi pli da graveco al vortoj, ol al la penso. Nu, ne kredu, ke sufiĉas diri iajn kelke da vortoj, por forpeli la malicajn Spiritojn. Gardu vin precipe, ke vi ne faru el tiuj vortoj unu el tiuj banalaj formuloj, kiujn oni recitas nur por trankviligi sian konsciencon; la efikeco de iu formulo kuŝas en la sincereco de la sento, kiu ĝin eldiras; ĝi troviĝas precipe en la unuanimeco de la intenco, ĉar neniu el tiuj, kiuj ne partoprenus en ĝi per la koro, povus ĉerpi el ĝi ian profiton kaj ankaŭ profitigi el ĝi aliajn. Redaktu ĝin do vi mem kaj submetu ĝin al mi, se vi volos; mi vin helpos.

Noto. La sekvanta formulo de ĝenerala alvoko estas redaktita kun la kunhelpo de tiu Spirito, kiu kompletigis ĝin en pluraj lokoj:

Dio Ĉiopova, ni petas Vin venigi al ni bonajn Spiritojn, por nin helpi, kaj forpeli tiujn, kiuj povus konduki nin en eraron; donu al ni la lumon necesan, por distingi inter vero kaj mistifiko.

Forpelu ankaŭ la malicajn Spiritojn, kiuj povus dissemi malkonkordon inter ni, vekante ĉe ni envion, fieron kaj ĵaluzon. Se kelkaj el tiaj provus enŝoviĝi ĉi tien, en Via nomo ni petegus ilin foriri.

Bonaj Spiritoj, kiuj prezidas en niaj laboroj, volontu veni instrui nin kaj faru nin obeemaj al viaj konsiloj.

Faru, ke ĉia persona sento estingiĝu en ni antaŭ la penso pri la ĝenerala bono.

Ni petas precipe..., nian ĉefan protektanton, bonvoli alporti al ni hodiaŭ sian kunhelpon.

XVII

Miaj amikoj, lasu min doni al vi konsilon, ĉar vi paŝas sur nova kampo, kaj se vi iros la vojon, kiun mi montras al vi, vi ne deflankiĝos. Oni diris al vi ion ja veran kaj kion ni volas rememorigi al vi, nome, ke Spiritismo estas nenio alia ol moralo, kaj ke ĝi devas ne transpaŝi, aŭ nur malmulte, la limojn de la Filozofio, se ĝi ne volas fariĝi objekto de scivolemo. Flanken metu la demandojn de sciencoj: la misio de la Spiritoj estas ne tio, solvi ilin, ŝparigante al vi la penon de la esploroj, sed klopodi por fari vin pli bonaj, ĉar nur tiel vi efektive progresos.

SANKTA LUDOVIKO.

XVIII

Oni mokis la turniĝantajn tablojn, sed oni neniam mokos la filozofion, la saĝecon kaj la kariton, kiuj lumas en la seriozaj komunikaĵoj. Tio estis la antaŭĉambro de la scienco; tie, enirante, ĉiu devas delasi siajn antaŭjuĝojn, tute same, kiel oni ĉe enirejo demetas sian mantelon.

Mi ne trovas superflue admoni vin fari el via kunsidejo seriozan centron. Aliloke oni faru fizikajn eksperimentojn, aliloke oni observu, aliloke oni aŭdu, sed ĉe vi oni komprenu kaj amu. Kiel vi pensas, kio vi estas en la okuloj de la Superaj Spiritoj, kiam vi igas tablon turniĝi aŭ leviĝi? Lernejanoj. Ĉu scienculo pasigas la tempon ripetante la abocon de la scienco? Vidante vin strebi al komunikaĵoj seriozaj, oni, kontraŭe, rigardas vin kiel homojn seriozajn, kiuj serĉas la veron.

SANKTA LUDOVIKO.

Demandite, ĉu per tia parolo li intencis malaprobi la fizikajn manifestiĝojn, Sankta Ludoviko respondis:

Mi ne povus malaprobi la fizikajn manifestiĝojn, ĉar, se ili okazas, tiel estas kun la permeso de Dio kaj por utila celo; dirante, ke ili estis la antaŭĉambro de la scienco, mi asignas al ili ilian efektivan lokon kaj mi konfesas ilian utilecon. Mi kondamnas nur tiujn, kiuj faras el ili ian ilon por amuzo kaj scivolobjekton, ne rikoltante el ili la instruon, kiu estas ilia sekvo; tiuj rilatas al la filozofio de Spiritismo, kiel gramatiko al la literaturo, kaj kiu atingis certan gradon en iu scienco, tiu ne plu perdas tempon, ripetante ĝiajn elementojn.

XIX

Miaj amikaj kaj fidelaj kredantoj, mi estas ĉiam feliĉa povi direkti vin sur la vojo de bono; tio estas agrabla misio, kiun Dio konfidas al mi kaj pri kiu mi estas fiera, ĉar esti utila estas ĉiam rekompenco. La spirito de karito kunligu vin, kiel la karito donanta, tiel ankaŭ la karito amanta. Montru vin paciencaj ĉe la insultoj de la nigrigantoj; estu firmkoraj en bonfarado kaj, precipe, humilaj antaŭ Dio. Nur humileco altigas: ĝi estas la sola grandeco, kiun Dio rekonas. Nur tiam la bonaj Spiritoj venos al vi, alie la Malbonulo ekposedas vian animon. Estu benitaj en la nomo de la Kreinto, kaj vi kreskos en la okuloj de la homoj, samtempe kiel en la okuloj de Dio.

SANKTA LUDOVIKO.

XX

Unueco donas fortecon: estu unuiĝintaj, por esti fortaj.

Spiritismo ĝermis, elmetis profundajn radikojn kaj etendos sur la Tero siajn bonfarantajn branĉojn. Vi devas fariĝi nevundeblaj por la venenaj sagoj de la kalumnio kaj de la nigra falango de la malkleraj, egoistaj kaj hipokritaj Spiritoj. Por ke vi tion atingu, reciprokaj indulgemo kaj bonvolemo regu en viaj interrilatoj, viaj malfortaĵoj estu preterviditaj, estu rimarkitaj nur viaj bonaj kvalitoj; la torĉo de la sankta amikeco kunigu, prilumu kaj varmigu viajn korojn, kaj vi rezistos al la senpotencaj atakoj de malbono, same kiel la neŝancelebla roko al la fuzioza ondo.

SANKTA VINCENTO DE PAŬLO.

XXI

Miaj amikoj, vi volas aranĝi grupon da spiritistoj, kaj mi ĝin aprobas, ĉar la Spiritoj ne povas vidi plezure mediumojn, kiuj staradas izolite. Dio donis al ili tiun noblegan kapablon ne por ili solaj, sed por la ĝenerala bono. Komunikiĝante kun aliaj, ili havas multegon da oportunaj okazoj instruiĝi pri la merito de la mesaĝoj, kiujn ili ricevas, dum, solaj, ili pli ĝuste troviĝas sub la potenco de memsogemaj Spiritoj, kiuj pli plezuras, ke ili ne estas sub ia kontrolo. Jen mia parolo al vi, kaj se fiero vin ne regas, vi tion komp renos kaj el tio profitos. Jen nun al la ceteraj.

Ĉu vi bone konscias, kio devas esti grupo da spiritistoj?

Ne, ĉar en via fervoro vi pensas, ke tio plej bona estas kolekti la kiel eble plej grandan nombron da homoj, por ilin konvinki. Seniluziiĝu: ju pli malmultaj vi estos, des pli multe vi atingos. Precipe per la morala aŭtoritato, kiun vi havos, vi altiros al vi la nekredantojn, multe pli efike, ol per la fenomenoj, kiujn vi ricevos.

Se vi altiros nur per la fenomenoj, oni venos por vidi vin nur el scivolemo kaj vi trovos scivolulojn, kiuj vin ne kredos kaj vin ridos; se inter vi oni vidos nur homojn estimindajn, eble oni ne tuj vin kredos, sed oni vin respektos, kaj respekto ĉiam inspiras konfidon. Vi estas konvinkitaj, ke Spiritismo devas alporti moralan reformon; via grupo la unua donu la ekzemplon de la kristanaj virtoj, ĉar en ĉi tiu tempo de egoismo ĝuste en la societoj de spiritistoj la vera karito devas trovi rifuĝon*. Tia devas esti, miaj amikoj, grupo da veraj spiritistoj. Ian alian fojon mi donos al vi novajn konsilojn.


* Mi konas sinjoron, kiu estis akceptita en konfidoficon en grava firmo, ĉar li estis sincera spiritisto. Oni opiniis, ke lia kredo estas garantio de lia moraleco. – Noto de la Aŭtoro .


FÉNELON.

XXII

Vi demandis min, ĉu la multo da grupoj en unu sama regiono ne povus naski konkuradon malutilan por la Doktrino.

Pri tio mi respondas al vi, ke homoj, penetritaj de la veraj principoj de tiu Doktrino, vidas ĉe ĉiuj spiritistoj ne konkurantojn, sed fratojn; tiuj, kiuj vidus strabe aliajn grupojn, montrus, ke ĉe ili ekzistas ia kaŝita penso je intereso aŭ memestimo kaj ke ilin ne gvidas la amo al vero. Mi asertas al vi, se estus ĉe vi tiaj homoj, ili baldaŭ inter vi dissemus tumulton kaj malkonkordon.

La vera Spiritismo havas kiel devizon bonvolemon kaj kariton; ĝi esceptas ĉian alian konkuradon krom tiu de la bono, kiun oni povas fari. Ĉiuj grupoj, kiuj skribos tiun devizon sur sia standardo, povos unu al alia etendi la manojn kiel bonaj najbaroj, kiuj ne estas malpli amikaj, kvankam ne loĝante en la sama domo.

Tiuj, kiuj pretendos posedi la plej bonajn Spiritojn kiel gvidantojn, devos ĝin pruvi, elmontrante la plej bonajn sentojn. Inter ili okazu batalo, sed batalo de animgrandeco, abnegacio, boneco kaj humileco; kiu unua ĵetus ŝtonon sur alian, tiu vidigus, nur per tio, ke li estus instigata de malicaj Spiritoj. La kvalito de la sentoj, kiujn du homoj portas unu por la dua, estas la provilo, kiu konatigos la kvaliton de la Spiritoj, kiuj ilin helpas.

FÉNELON.

XXIII

Silento kaj enmemiĝo estas kondiĉoj esencaj por ĉiaj seriozaj komunikaĵoj. Tion vi neniam atingos de tiuj, altiritaj al viaj kunsidoj nur el scivolemo; invitu do la scivolulojn iri amuziĝi aliloke, ĉar ilia distriĝo estus kaŭzo de konfuzo.

Toleru nenian konversacion, dum Spiritoj estas demandataj.

Vi iafoje ricevas komunikaĵojn, kiuj postulas de vi seriozajn kontraŭparolojn kaj ne malpli seriozajn respondojn de la elvokitaj Spiritoj, kiuj, ja kredu, ĉagreniĝas ĉe la kontinuaj flustradoj de iaj ĉeestantoj. El tio venas nenio kompleta nek efektive serioza; ankaŭ la skribanta mediumo mem tiam spertas momentojn de distriĝo, tre malutilajn por lia servado.

SANKTA LUDOVIKO.

XXIV

Mi parolos al vi pri la neceso, ke vi en viaj kunsidoj observu la plej grandan regulecon, t. e. ke vi evitu ĉian konfuzon, ĉian malkonsenton de ideoj. Malkonsento favoras la substituiĝon de la malicaj Spiritoj anstataŭ la bonaj, kaj preskaŭ ĉiam la unuaj kaptas la proponitajn demandojn. Aliflanke, en kunsido, en kiu partoprenas elementoj diversaj kaj nekonataj unu al alia, per kia rimedo eviti interkontraŭajn pensojn, distriĝon aŭ, ankoraŭ pli malbone, ian mokan indiferentecon? Tian rimedon, efikan kaj trafan, mi ja volus trovi. Ĝi eble troviĝas en la koncentrado de la fluidaĵoj, ĉirkaŭantaj la mediumojn.

Ili solaj, sed precipe tiuj, kiuj estas amataj, retenas la bonajn Spiritojn en la kunsido, sed ties influo apenaŭ sufiĉas, por forpeli la bandon de la frivolaj Spiritoj. La laboro de la ekzamenado de la komunikaĵoj estas bonega; neniam superflue estas profunde esplori la demandojn kaj precipe la respondojn; erari estas facile, eĉ por tiuj Spiritoj, portantaj la plej bonajn intencojn. La malrapideco de la skribado, dum kiu la Spirito deturnas sin de la temo, tuj kiam li ĝin konceptis, la ŝanĝiĝemo kaj indiferenteco por iaj interkonsentitaj formoj, ĉiuj ĉi motivoj kaj multe da aliaj trudas al vi la devon ne absolute fidi tion, kion vi ricevos, kaj ĝin ĉiam submeti al ekzamenado, eĉ tiam, kiam tio estas la plej aŭtentikaj komunikaĵoj.

GEORGO
(familiara Spirito).

XXV

Por kia celo vi plej ofte petas komunikaĵojn de la Spiritoj? Por ekhavi belajn literaturaĵojn, kiujn vi montros al viaj konatoj kvazaŭ specimenojn de via talento; vi ilin avare konservas en viaj albumoj, sed en viaj koroj ili ni trovas lokon. Ĉu vi kredas, ke nin tre flatas veni pozi en viaj kunsidoj, kvazaŭ en ia konkurso, fari turniron de elokventeco, por ke vi povu diri, ke la seanco estis tre interesa? Kion vi profitus, kiam vi trovis mirinda iun komunikaĵon? Ĉu vi pensas, ke ni venus, por ricevi viajn aplaŭdojn? Seniluziiĝu; ni ne amas amuzi vin en unu maniero, pli, ol en alia. De via flanko ankoraŭ tie estas scivolemo, kiun vi vane maskas; nia celo estas plibonigi vin. Nu, kiam ni konstatas, ke niaj paroloj ne donas fruktojn kaj ke ĉio ĉe vi limiĝas je ia senrezulta aprobo, ni serĉas pli obeemajn animojn; ni tiam lasas veni anstataŭ ni tiujn Spiritojn, kiuj volas nenion alian, ol paroli, kaj tiaj ne mankas. Mirigas vin, ke ni konsentas al ili preni nian nomon: kio grava ĝi estas por vi, se ja en tio ekzistas por vi nenia diferenco? Sed sciu, ke ni tion ne permesus rilate al tiuj, por kiuj ni portas efektivan intereson, t. e. al tiuj, kun kiuj ni ne perdas nian tempon; tiuj estas niaj preferatoj, kaj ni gardas ilin kontraŭ mensogo. Se vi do estas tiel ofte trompataj, rilatigu tion nur al vi mem. Laŭ ni la serioza homo estas ne tiu, kiu sin detenas ridi, sed tiu, kies koro estas tuŝata de niaj paroloj, tiu, kiu pri ili meditas kaj el ili profitas. (Vd. § 268, demand. XIX kaj XX.)

MASSILLON.

XXVI

Spiritismo devas esti ia egido kontraŭ la spirito de malkonkordo kaj disputado, sed tiu spirito jam de eterne svingadas sian torĉon super la homoj, ĉar ĝi envias la feliĉon, kiun havigas paco kaj unueco. Spiritistoj! ĝi povos do penetri en viajn kolektiĝojn, kaj, ne dubu, ĝi penos tie dissemi malamon, sed ĝi estos senpova kontraŭ tiuj, kiuj portas la veran kariton. Tenadu vin do garde kaj senĉese vigle staradu ĉe la pordo de via koro, kiel ankaŭ ĉe tiu de viaj kolektiĝoj, por tien ne enlasi la malamikon.

Se viaj penoj estas senfortaj kontraŭ tiu ekstera, dependas ĉiam de vi bari kontraŭ la malamiko la eniron en vian animon. Se inter vi leviĝus malharmonioj, tiujn povus instigi nur malicaj Spiritoj; tiuj do, kiuj plej altgrade portos la senton pri devoj, kiun al ili trudas la ĝentileco kaj ankaŭ la vera Spiritismo, montriĝu kiel la plej paciencaj, la plej dignaj kaj la plej akordigemaj.

La bonaj Spiritoj iafoje povas permesi tiajn batalojn, por havigi, kiel al bonaj, tiel ankaŭ al malbonaj, oportunan okazon por elmontriĝi, por disigi la bonan semon for de la lolo, kaj ili estos ĉiam sur tiu flanko, kie ekzistos la plej multe da humileco kaj da vera karito.

SANKTA VINCENTO DE PAŬLO.

XXVII

Senkompate repuŝu ĉiujn tiujn Spiritojn, kiuj sin trudas kiel ekskluzivajn konsilantojn, predikante disigon kaj izoladon. Tio estas preskaŭ ĉiam vantamaj kaj senmeritaj Spiritoj, kiuj inklinas imponi al malfortanimaj kaj kredemaj homoj, ilin malavare flatante per ekscesaj laŭdoj, por ilin fascini kaj tenadi sub sia potenco. Tio estas ordinare Spiritoj, soifantaj povon, kiuj, publikaj aŭ privataj despotoj, kiam sur la Tero, ankoraŭ volas havi viktimojn, kiujn ili tiranus post la morto. Entute malfidu komunikaĵojn, kiuj havas karakteron de mistikismo kaj strangeco aŭ preskribas ekstravagancajn ceremoniojn kaj agojn: tiam ĉiam ekzistas prava motivo por suspekto.

Aliflanke, kredu, ke kiam iu veraĵo devas esti malkaŝita al la homaro, ĝi estas, por tiel diri, tuj komunikata en ĉiuj seriozaj grupoj, posedantaj seriozajn mediumojn, sed ne al tiaj aŭ tiaj, ekceptinte ĉiujn ceterajn.

Neniu estas mediumo perfekta, se li estas obsedita, kaj ekzistas evidenta obsedo, kiam iu mediumo kapablas ricevi komunikaĵojn nur de unu difinita Spirito, kiel ajn alte ĉi tiu penas sin mem loki. Sekve, ĉiu mediumo, ĉiu grupo, kiu opinias sin privilegiita per komunikaĵoj, kiujn ili solaj povas ricevi, kaj kiu, aliflanke, estas devigita fari agojn, kiuj ĝislimas superstiĉon, sendube troviĝas sub la mano de obsedo, el la plej bone karakterizitaj, precipe tiam, kiam la superreganta Spirito paradas per nomo, kiun ĉiuj, Spiritoj kaj enkarnuloj, devas honori kaj respekti, kaj pri kiu ni devas ne permesi, ke ĝi estu ĉiuokaze kompromitita.

Estas nekontesteble, ke, submetante al la provilo de la prudento kaj de la logiko ĉiujn donitaĵojn kaj ĉiujn komunikaĵojn de la Spiritoj, oni facile formetus tion absurdan kaj eraran. Iu mediumo povas esti fascinita, iu grupo povas esti trompata, sed la severa kontrolado de la ceteraj grupoj, la akirita scio kaj la alta morala aŭtoritato de la grupestroj, la komunikaĵoj de la ĉefaj mediumoj kun stampo de logiko kaj aŭtentikeco de niaj plej bonaj Spiritoj, baldaŭ juste juĝos tiujn mensogajn kaj ruzajn diktatojn, venintajn de bando da trompemaj aŭ malicaj Spiritoj.

ERASTO
(disĉiplo de Sta. Paŭlo).

Rimarko. Unu el la distingigaj trajtoj de tiuj Spiritoj, kiuj volas sin trudi kaj fari, ke estu akceptitaj eksterkutimaj kaj sistemaj ideoj, estas tio, ke ili pretendas – estus bone, se ili solaj havus tian opinion – esti pravaj kontraŭ ĉiuj.

Ilia taktiko konsistas en tio, eviti diskutadon, kaj kiam ili vidas sin venkobatitaj per la nerezisteblaj armiloj de la logiko, tiam ili malŝate rifuzas respondi kaj ordonas al siaj mediumoj foriĝi el tiuj grupoj, kie iliaj ideoj ne estas akceptataj.

Tiu izolado estas io plej fatala por la mediumoj, ĉar ili sen kontraŭbatalo suferas la jugon de tiuj obsedantaj Spiritoj, kiuj ilin gvidas kvazaŭ blindulojn kaj ilin ofte kondukas sur pereigaj vojoj.

XXVIII

La falsaj profetoj ne troviĝas nur inter la enkarnuloj: tiaj estas ankaŭ, kaj ja en pli granda nombro, inter la fieraj Spiritoj, kiuj, sub la masko de amo kaj karito, dissemas malpacon kaj malfruigas la liberigan klopodadon de la homaro, malhelpe interĵetante siajn absurdajn sistemojn, kiujn ili trudas per siaj mediumoj; kaj por pli efike fascini tiujn, kiujn ili volas mistifiki, por pligravigi siajn teoriojn, ili sin senskrupule ornamas per nomoj, kiujn la homoj eldiras nur respektoplene, per tiuj de juste respektegataj sanktuloj, kiel de Jesuo, de Maria, eĉ de Dio mem.

Tio estas ili, kiuj dissemas la fermenton de antagonismo inter la grupoj, ili, kiuj instigas ĉi tiujn izoliĝi unu de alia kaj sin reciproke rigardi strabe. Nur tio sufiĉus, por ilin senmaskigi, ĉar, tiel agante, ili mem plej formale neas la verecon de tio, kio ili pretendas esti.

Blindaj estas do la homoj, kiuj lasas sin implikiĝi en tia abomeninda kaptilo.

Sed ekzistas aliaj rimedoj, por ilin ekkoni. Spiritoj de tiu klaso, pri kiu ili diras, ke ili apartenas al ĝi, devas esti ne nur tre bonaj, sed plej altgrade logikaj kaj racionalaj.

Nu, pasigu iliajn sistemojn tra la kribrilo de la racio kaj de la simpla saĝo, kaj vi vidos, kio restos el tio. Konsentu do kun mi, ke ĉiam, kiam iu Spirito indikas kiel riparilon kontraŭ la malbonaĵoj de la homaro aŭ kiel rimedojn, por atingi ties transformiĝon, utopiajn kaj nepraktikeblajn aferojn, infanecajn kaj ridindajn disponojn, kiam li formulas sistemon, kiun kontraŭdiras la plej ordinaraj elementoj de la scienco, tiu povas esti nur malklera kaj mensogema Spirito.

Aliflanke, estu certa, ke se la vero ne ĉiam estas estimata de la individuoj, ĝi tia estas ĉiam de la komuna saĝo de la popolamasoj, kaj ankaŭ ĉi tio estas kriterio por juĝado. Se du principoj kontraŭdiras unu la duan, vi povos taksi ilian propran valoron, serĉante tiun, kiu renkontas pli da eĥo da simpatio; estus, efektive, nelogike akcepti, ke iu doktrino, kies anoj estas ĉiam malplinombraj, estus pli vera, ol tiu, kiu kreskus rilate la nombron de siaj adeptoj. Volante, ke la vero venu al ĉiuj, Dio ne enfermas ĝin en ia malvasta kaj limita rondo, sed aperigas ĝin en diversaj lokoj, por ke ĉie la lumo estu apud la mallumo.

ERASTO.

Rimarko. La plej bona garantio, ke iu principo estas la esprimo de la vero, estas tio, ke ĝi estas instruata kaj malkaŝata de diversaj Spiritoj per mediumoj ne konataj unu al alia kaj en diversaj lokoj, kaj ankaŭ, ke ĝi estas konfirmata de la prudento kaj sankciata de la aliĝo de la plej granda nombro da homoj. Nur la vero povas doni radikojn al iu doktrino; iu erara sistemo povas ja varbi kelke da partianoj, sed, ne havante la unuan kondiĉon de vivipovo, ĝi estas efemera.

Oni do ne maltrankviliĝu pro ĝi: ĝi pereas dank’al siaj propraj eraroj kaj nepre falos antaŭ la potenca armilo de la logiko.

Apokrifaj komunikaĵoj

Multe da komunikaĵoj ekzistas tiel absurdaj, kvankam subskribitaj de la plej respektindaj nomoj, ke la plej ordinara komuna saĝo pruvas ilian falsecon; sed ekzistas aliaj, en kiuj la eraro estas maskita sub bonaj aferoj, kiuj faras iluzion kaj iafoje malhelpas kapti ĝin ĉe la unua rigardo; tiuj tamen ne rezistus al serioza ekzameno.

Mi citos nur kelkajn el ili kiel specimenon.

XXIX

La eterna kaj senĉesa kreado de la mondoj estas por Dio ia ĉiama ĝuo, ĉar Li senhalte vidas Siajn radiojn fariĝi kun ĉiu tago pli lumaj en feliĉo. Antaŭ Dio ekzistas nek nombro nek tempo. Jen kial centoj aŭ miliardoj estas antaŭ Li nek pli nek malpli, unuj rilate aliajn. Li estas patro, kies feliĉo konsistas en la opa feliĉo de Liaj infanoj, kaj ĉe ĉiu sekundo de kreado Li vidas novan feliĉon fandiĝi en la ĝenerala feliĉo. Nek halto nek interrompo en tiu eterna movado, en tiu senĉesa granda feliĉo, kiu fruktigas la Teron kaj la Ĉielon. El la mondo oni konas nur malgrandan parton, kaj vi havas fratojn, kiuj vivas en regionoj, en kiujn la homo ankoraŭ ne sukcesis penetri. Kion signifas tiuj ondoj da rostanta varmo kaj da mortiga malvarmo, kiuj paralizas la penojn de la plej harditaj homo? Ĉu vi naive kredas, ke tie estas la limo de via mondo, kie vi ne povas pluen iradi per viaj bagatelaj rimedoj? Ĉu vi do povus ekzakte mezuri vian planedon? Ne kredu tion. Sur via planedo ekzistas pli da lokoj nekonataj, ol da konataj. Sed, ĉar estas senutile dissemi plue ĉiujn viajn malbonajn instituciojn, ĉiujn viajn malbonajn leĝojn, agojn kaj ekzistadojn, tial ekzistas limo, kiu vin haltigas tie kaj tie kaj kiu vin haltigos tiel longe, ĝis vi devos transporti la bonajn semojn, kiujn faris via libera volo. Ho ne, vi ja ne konas tiun mondon, kiun vi nomas la Tero. Vi vidos jam de via ekzistado grandan komenciĝon de pruvoj pri ĉi tiu komunikaĵo. Jen sonos la horo, kiam montriĝos alia malkaŝo, ol la laste farita; jen plivastiĝos la rondo de via konata Tero, kaj kiam la tuta gazetaro kantos tiun Hosanon en ĉiuj lingvoj, tiam vi, kompatindaj infanoj, tion estos eksciintaj, antaŭ ol tiuj mem, kiuj donos sian nomon al la nova Tero.

VINCENTO DE PAŬLO.

Rimarko. El la vidpunkto de stilo ĉi tiu komunikaĵo ne rezistas al kritiko. La malkorektaĵoj, la pleonasmoj, la neperfektaj dirmanieroj falas en la okulojn al ĉiu eĉ plej malmulte instruita; sed tio neniel kondamnus la nomon, per kiu ĝi estas subskribita, se oni konsideras, ke tiuj neperfektaĵoj povus esti atribuitaj al la nesufiĉa kapableco de la mediumo, kiel mi jam montris. Kio estas de la Spirito, tio estas la ideo; nu, dirante, ke sur nia planedo ekzistas pli da lokoj nekonataj, ol da konataj, kaj ke ia nova kontinento estas eltrovota, li elmontras la plej profundan malklerecon. Sendube oni povas trans la glaciaj regionoj eltrovi iajn kelke da nekonataj teranguletoj, sed diri, ke tiuj regionoj estas loĝataj kaj ke Dio ilin kaŝis antaŭ la homoj, por ke ĉi tiuj ne enportu tien siajn malbonajn instituciojn, tio estas kredi la blindan konfidon de tiuj, en kiujn li enverŝus tiajn absurdojn.

XXX

Miaj infanoj, nia mondo materia kaj la mondo spirita, kiun tiel malmultaj ankoraŭ konas, formas kvazaŭ du telerojn de la eterna pesilo. Ĝis hodiaŭ niaj religioj, niaj moroj kaj niaj pasioj tiel mallevis la teleron de malbono, por levi tiun de bono, ke oni vidas malbonon regi absolute sur la Tero. Jam de jarcentoj unu sama plendo elĝemas el la buŝo de la homo, kaj la nepra konkludo estas, ke Dio estas maljusta. Kelkaj eĉ kuraĝas nei la ekziston de Dio. Vi vidas ĉion tie ĉi kaj nenion tie; vi vidas la superfluaĵon, kiu vundas la bezonon, la oron, brilantan ĉe la koto; ĉiujn plej frapantajn kontrastojn, kiuj devus pruvi al vi vian duopan naturon. De kie ĉi tio venas? Kies eraro ĝi estas? Jen kion oni devas esplori trankvile kaj senpartie; kiam oni sincere deziras trovi bonan rimedon, tiam oni ĝin trovas. Nu, malgraŭ tiu regado de malbono super bono, per via propra kulpo, kial vi ne vidas, ke la ceteraĵo ĝuste iradas la linion, strekitan de Dio? Ĉu vi vidas la sezonojn en malordo? varmon kaj malvarmon senkonsidere interfrapiĝi? la lumon de la suno forgesi prilumi la Teron? la grundon forgesi en sia sino la semojn, kiujn la homo tien enmetis?

Ĉu vi vidas la ĉeson de la multego da konstantaj mirakloj, okazantaj antaŭ viaj okuloj, ekde la elŝpruco de la herbero ĝis la naskiĝo de la infano, la estonta matura homo? Ĉio iras bone sur la flanko de Dio, sed ĉio iras malbone sur la flanko de la homo. Kia estus la rebonigilo de tio? Ĝi estas tre simpla: alproksimiĝi al Dio, sin reciproke ami, unuiĝi, interkompreniĝi kaj trankvile iradi la vojon, kies signilojn oni vidas per la okuloj de la fido kaj de la konscienco.

VINCENTO DE PAŬLO.

Rimarko. Ĉi tiu komunikaĵo estas ricevita en tiu sama rondo, kiel la antaŭa, sed kia diferenco, ne nur pri la ideoj, sed ankaŭ pri la stilo! Ĉio ĉi tie estas ĝusta, profunda, saĝa, kaj Sankta Vincento de Paŭlo ĝin certe ne malkonfesus al si; tial oni povas sen timo ĝin atribui al li.

XXXI

Nu, infanoj, densigu viajn vicojn! t. e. via solida unueco estu via forteco. Vi, kiuj laboras por la starigo de la granda konstruaĵo, viglu kaj ĉiam klopodu por firmigi ĝian fundamenton, kaj tiam vi povos levi ĝin tre alte, tre alte! La plimultiĝo estas grandega sur nia tuta planedo; sennombra kvanto da prozelitoj vice staras sub nia standardo; ankaŭ multe da skeptikuloj, eĉ el la plej nekredemaj, alproksimiĝas.

Iru, infanoj; marŝu kun brava, fidoplena koro; la vojo, kiun vi iras, estas bela; ne malrapidu; iru ĉiam la rektan linion, servu kiel gvidantoj al tiuj post vi: ili estos feliĉaj, tre feliĉaj!

Marŝu, infanoj! Vi ne bezonas la forton de la bajonetoj, por subteni vian aferon: vi bezonas nur fidon.

Kredo, frateco kaj unueco, jen viaj armiloj; kun ĉi tiuj vi estas fortaj, pli potencaj, ol ĉiuj grandaj potenculoj de la Universo, kuniĝintaj, malgraŭ iliaj vivantaj fortoj, iliaj flotoj, iliaj kanonoj kaj ilia mitrajlo!

Vi, kiuj bataladas por la libereco de la popoloj kaj por la revirtiĝo de la granda homa familio, iru vi infanoj; kuraĝon kaj persiston. Dio helpos al vi. Bonan nokton, ĝis revido.

NAPOLEONO.

Rimarko. Napoleono estis, sur la Tero, konsiderema kaj serioza homo. Ĉiuj konas lian simplan kaj koncizan stilon; li estus strange degenerinta se, mortinte, li estus fariĝinta multvortema kaj burleska. Ĉi tiu komunikaĵo eble estas de la Spirito de ia soldato, kiu estis nomata Napoleono.

XXXII

Ne, oni ne povas transiri de unu religio en alian, kiam oni havas nenian, kiu povus kontentigi unutempe la komunan saĝon kaj la propran inteligenton kaj precipe havigi al la homo nunajn konsolojn. Ne, oni ne ŝanĝas sian religion, oni falas de la stulteco kaj superregado en la saĝecon kaj liberecon. Antaŭen, antaŭen, nia malgranda armeo! antaŭen, kaj ne timu la malamikajn kuglojn: tiuj, kiuj vin mortigos, ankoraŭ ne estas fanditaj, se nur vi ĉiam troviĝos, el la tuta koro, sur la vojo al Dio, t. e. se vi volas ĉiam bataladi pace kaj venke por la bonstato kaj la libereco.

VINCENTO DE PAŬLO.

Rimarko. Kiu rekonus Sanktan Vincento de Paŭlo laŭ ĉi tiu parolo, laŭ ĉi tiuj pensoj sen interligo kaj senco? Kion signifas jenaj vortoj: “Ne, oni ne ŝanĝas sian religion, oni falas de la stulteco kaj superregado en la saĝecon kaj liberecon”? Laŭ liaj kugloj, ankoraŭ ne fanditaj, mi forte suspektas, ke tiu Spirito estis tiu sama, kiu supre subskribis Napoleono.

XXXIII

Infanoj de mia kredo, kristanoj de mia doktrino, forgesita pro la interesoj de la ondoj de la filozofio de la materialistoj, sekvu min sur la vojo al Judujo, sekvu la kalvarion de mia vivo, rigardu miajn malamikojn nun, vidu miajn suferojn, miajn turmentojn kaj mian sangon, verŝitan por mia fido.

Infanoj, spiritualistoj de mia nova doktrino, estu pretaj por elteni, por spiti la ondojn de la malbonsorto, la sarkasmojn de viaj malamikoj. La fido marŝos, senĉese sekvante vian stelon, kiu kondukos vin sur la vojon de la eterna feliĉo, tiel same, kiel la stelo per la fido gvidis la reĝojn de Oriento ĝis la kripo. Kiaj ajn estas viaj sortobatoj, kiaj ajn viaj penoj kaj la larmoj, kiujn vi estos verŝintaj sur tiu ekzilejo, faru al vi kuraĝon, konvinkiĝu, ke la ĝojo, kiu plenigos vin en la mondo de la Spiritoj, staros multe super la turmentoj de via pasema ekzistado. La valo de malĝojo estas valo, kiu nepre malaperos, por cedi sian lokon al brilanta restadejo de ĝojo, frateco kaj unueco, kien vi venos dank’al via bona obeo al la sankta revelacio. La vivo, miaj karaj fratoj en tiu terglobo, tute prepara, ne povas daŭri pli, ol la tempon necesan, por ke oni vivu bone preparita por tiu vivo, kiu neniam povos finiĝi. Amu unu alian, amu vin reciproke tiel, kiel mi amis vin kaj kiel mi vin ankoraŭ amas. Fratoj, kuraĝon, fratoj! Mi benas vin; en la Ĉielo mi vin atendas.

JESUO.

En ĉi tiuj brilantaj kaj lumaj regionoj, kien la homa penso apenaŭ povas veni, la eĥo de viaj kaj miaj paroloj frapis mian koron.

Ho, de kia ĝojo mi sentas min inundita, vidante vin, la daŭrigantojn de mia doktrino! Ne, nenio eĉ malproksime egalas la ateston de viaj bonaj pensoj! Vi vidas, infanoj: la renoviga ideo, kiun mi iam ĵetis en la mondon, persekutata, momente haltigita sub la premo de tiranoj, de nun iradas sen baroj, prilumante la vojojn al la homaro, tiel longe droninta en mallumo.

Ĉia granda kaj abnegacia ofero, miaj infanoj, pli aŭ malpli frue donis siajn fruktojn. Mia martireco tion pruvis al vi: mia sango, verŝita por mia doktrino, savos la homaron kaj forviŝos la erarojn de la grandaj kulpuloj!

Estu benitaj, vi, kiuj hodiaŭ prenas al vi lokon en la revirtiĝinta familio! Antaŭen, kuraĝon, infanoj!

JESUO.

Rimarko. Sendube nenio malbona estas en ĉi tiuj du komunikaĵoj, sed ĉu la Kristo iam uzis tian afektan, emfazaĉan kaj patosan parolon? Oni komparu ilin kun tiu antaŭa*, subskribita per tiu sama nomo, kaj oni vidos ĉe kiu flanko estas la stampo de aŭtentikeco.


* La antaŭa mesaĝo, n-ro XV, estas subskribita de la Spirito de Vero. – La Trad.


Ĉiuj ĉi komunikaĵoj estas ricevitaj en la sama rondo. Oni rimarkas en la stilo ian familian mienon, identajn parolturnojn, la samajn ofte ripetatajn esprimojn, kiel ekzemple antaŭen, antaŭen, infanoj, k. a., el kio oni povas konkludi, ke ilin diktis unu sama Spirito sub malsamaj nomoj. Tamen en tiu rondo, cetere tre konscienca, sed iom tro kredema, oni faradis nek elvokojn nek demandojn; ĉion oni atendadis de spontaneaj komunikaĵoj, kaj tio certe ne estas garantio de indenteco. Per demandoj iom premaj kaj kun streĉa logiko oni facile estus remetinta tiun Spiriton sur lian lokon; sed li sciis, ke li havas nenion por timi, ĉar oni demandis lin pri nenio, kaj sen la kontrolo, kun fermitaj okuloj oni akceptadis ĉion, kion li diradis. (Vd. § 269.)

XXXIV

Kiel bela estas la Naturo! Kiel saĝa estas la Providenco en sia antaŭvidemo! Sed via blindeco kaj viaj homaj pasioj malhelpas vin preni al vi paciencon el la saĝeco kaj boneco de Dio. Vi lamentas ĉe la plej malgranda nubo, ĉe la plej eta malfruiĝo de viaj antaŭvidaĵoj; sciu do, senpaciencaj dubemuloj, ke nenio okazas sen ia motivo ĉiam antaŭvidita, ĉiam antaŭdecidita por la profito de ĉiuj. La kialo de tio antaŭa estas pro tio, por disneniigi, homoj kun hipokritaj timoj, ĉiujn viajn antaŭvidojn pri jaro malfavora por viaj rikoltoj.

Dio ofte inspiras al la homoj maltrankvilecon pri la estonteco, por ilin instigi al antaŭvidemo, kaj vidu, kiel grandaj estas la rimedoj, por kompletigi viajn timojn, intence dissemitajn kaj kiuj plej ofte kaŝas pensojn avidajn prefere, ol ian penson de saĝa provizo, inspiritan de humana sento por la malgrandaj. Vidu la rilatojn inter la nacioj, el tio rezultantajn; vidu kiaj transakcioj devos efektiviĝi; kiom da rimedoj kunhelpos, por antaŭforigi viajn timojn! ĉar, vi scias, ĉio estas interligita, kaj tial grandaj kaj malgrandaj venos al la laboro.

Tiam, ĉu vi ne vidas jam en tiu tuta movado ian fonton de kelka komforto por la plej laboranta klaso de la ŝtatoj, klaso vere interesa, kiun vi, la granduloj, vi, la ĉiopovuloj de tiu Tero, rigardas kiel homojn arbitre tajleblajn, kreitajn por la kontentigo de viaj kapricoj?

Nu, kio okazas post tiu tuta iroreiro de unu poluso al la dua? Tio, ke, post kiam oni estas bone provizitaj, tiu tempo ofte ŝanĝiĝas; la suno, obeante la penson de sia Kreinto, en kelke da tagoj maturigis viajn grenkampojn; Dio metis abundecon tien, kie via avidemo pensadis pri nesufiĉeco, kaj spite al vi la malgrandaj povos vivi; kaj, tion ne konsciante, vi estis la kaŭzo de la abundeco.

Tamen okazas – Dio ĝin iafoje permesas –, ke la malbonaj sukcesas en siaj avidaj projektoj, sed tiam tio estas instruo, kiun Dio volas doni al ĉiuj; tio estas la homa antaŭvidemo, kiun Li volas stimuli; tio estas la eterna ordo, kiu prezidas en la Naturo, estas la kuraĝo kontraŭ la okazaĵoj, kiujn la homoj devas imiti kaj rezignacie elteni.

Koncerne tiujn, kiuj el kalkulemo profitas el la malfeliĉegoj, kredu, tiuj estos punitaj. Dio volas, ke ĉiuj Liaj kreitoj vivu; la homo devas neniam amuzi sin per la bezono kaj komerci per la superfluaĵo. Justa en Siaj bonfaroj, granda en Sia indulgemo, tro bona por via nedankemo, Dio, en Siaj projektoj, estas nepenetrebla.

BOSSUET. ALFRED DE MARIGNAC

Rimarko. Ĉi tiu komunikaĵo ja havas nenion malbonan; ĝi eĉ enhavas profundajn filozofiajn ideojn kaj tre saĝajn konsilojn, kiuj povus trompi, pri la identeco de la aŭtoro, homojn, ne multe kompetentajn pri literaturo. La mediumo kiu ĝin ricevis, submetis ĝin al la kontrolo de la Spiritisma Societo de Parizo, kaj oni unuanime deklaris, ke ĝi ne povas esti de Bossuet. Konsultite, Sa nkta Ludoviko respondis: “Ĉi tiu komunikaĵo, per si mem, estas bona, sed ne kredu, ke ĝin diktis Bossuet. Skribis ĝin iu Spirito, eble iom sub ties inspiro, kaj subskribis la nomon de tiu granda episkopo, por ĝin pli facile akceptigi; sed laŭ la parolo vi devas rekoni la substituiĝon. Ĝi estas de tiu Spirito, kiu metis sian nomon apud tiun de Bossuet.” Demandite pri la motivo, kiu instigis lin tiel agi, tiu Spirito respondis: “Mi deziris skribi ion, por rememorigi min al la homoj; vidante, ke tio ne multe helpos, mi volis aldoni al mia parolo la prestiĝon de iu granda nomo. – Sed ĉu vi ne pensis, ke oni malkovros, ke ĝi ne estas de Bossuet? – Kiu ĝuste scias la aferojn? Vi eble erarus. Aliaj malpli sagacaj ĝin estus akceptintaj.”

Efektive la facileco, kun kiu iuj homoj akceptas ĉion, kio venas el la nevidebla mondo sub la egido de iu granda nomo, estas tio, kio kuraĝigas la trompemajn Spiritojn. Vanigi la ruzaĵojn de ĉi tiuj, jen tio, sur kio oni devas fiksi sian tutan atenton, kaj tion atingi oni povas nur per la helpo de la sperto, akirita per serioza studado. Tial mi senĉese ripetas: studu, antaŭ ol praktiki, ĉar tiu estas la sola rimedo, por ne akiri sperton per sia propra kostopago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.