La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Vestoj de la Spiritoj. Spontanea formiĝo de tuŝeblaj objektoj. Modifo de la proprecoj de la materio. Kuraca magneta agado.
126. Mi diris, ke la Spiritoj sin prezentas en tunikoj, en drapiraĵoj aŭ eĉ en tiaj ordinaraj vestoj, kiajn ili iam portis sur la Tero. Laŭŝajne la drapiraĵoj estas la ĝenerala vesto en la mondo de la Spiritoj; sed oni demandas sin, kie ili ekprenas vestojn tute similajn al tiuj iamaj, kun ĉiuj akcesoraĵoj de la tualeto. Estas eksterdube, ke ili ne kunportis tiujn aĵojn, ĉar la realaj aĵoj ankoraŭ troviĝas antaŭ niaj okuloj; el kie do venas tiuj, kiujn ili portas sur si en la Transmondo? Ĉi tiu afero ĉiam forte vekis scivolon, sed por multaj ĝi estas simpla kuriozaĵo; ĝi tamen konfirmis tre gravan demandon de principo, ĉar ĝia solvo kondukis nin sur la vojon de ĝenerala leĝo, aplikebla ankaŭ al nia enkorpa mondo.
Pluraj faktoj poste komplikis ĝin kaj pruvis la nesufiĉecon de la teorioj, per kiuj oni provis ĝin klarigi.
Ĝis ioma grado oni povus komprenigi al si la veston, ĉar oni povas konsideri ĝin kiel ielan parton de la homo, sed ne same estas pri la akcesoraj objektoj, kiel ekzemple la flartabakujo de tiu sinjoro, kiu vizitis la malsanan sinjorinon, pri kio mi parolis en la § 117. Ni rimarku, en ĉi tiu rilato, ke tie la afero estis ne pri mortinto, sed pri vivanto, kaj ke tiu sinjoro, kiam li revenis en propra persono, tenis tute similan flartabakujon.
Kie do lia spirito trovis tiun objekton, kiun li tenis tiam, kiam li sidis ĉe la pieda parto de la lito de la malsanulino? Mi povus citi grandan nombron da okazoj, kiam Spiritoj de mortintoj aŭ de vivantoj aperis kun diversaj objektoj, kiel bastonoj, armiloj, pipoj, lanternoj, libroj k.a.
Tiam mi ekhavis unu ideon, nome, ke la inertaj korpoj havus eterecajn analogaĵojn en la nevidebla mondo; ke la densa materio, kiu konsistigas la objektojn, havus ian kvintesencan parton, ne trafeblan por niaj sentumoj.
Ĉi tiu teorio ne estis tute neverŝajna, sed ne kapablis pravigi ciajn faktojn: ekzistas unu, kiu laŭŝajne nepre fiaskigus ĉiujn interpretojn. Ĝis tiam la afero estis nur pri bildoj aŭ ŝajnaĵoj. Ni ja vidis, ke la perispirito povas ricevi la proprecojn de la materio kaj fariĝi tuŝebla, sed tiu tuŝebleco estas nur momenta, kaj la solida korpo disfumiĝas kiel ia ombro. Tio estas jam eksterordinara fenomeno, sed multe pli eksterordinaraj estas la ellaborado de daŭra solida materio, kion pruvas multenombraj aŭtentikaj faktoj, kaj precipe la senpera skribo, kiun mi detale pritraktos en speciala ĉapitro. Tamen, ĉar ĉi tiu lasta fenomeno intime rilatas kun la nuna temo kaj estas unu el ties plej pozitivaj aplikaĵoj, tial mi inversigos la ordon kaj tuj pritraktos ĉi tiun fenomenon.
127. La senpera skribo, aŭ pneŭmatografio, estas tiu, kiu fariĝas spontanee, sen la helpo de la mano de mediumo aŭ de krajono. Sufiĉas preni blankan folion da papero, kion oni povas fari kun ĉiuj necesaj antaŭzorgoj, por certiĝi, ke oni ne povos esti trompita de ia artifiko, ĝin faldi kaj lasi en ia ajn loko, en iu tirkesto aŭ simple sur iu meblo. Tiam, se ekzistas la konvenaj kondiĉoj, post kelka, pli aŭ malpli longa tempo, oni trovas sur la papero literojn, diversajn signojn, vortojn, frazojn, eĉ disertaĵojn, plej ofte per grizeta substanco, simila al grafito, aliajn fojojn per ruĝa krajono, ordinara inko, eĉ presa inko.
Jen la fakto en sia tuta simpleco, kies okazigo, kvankam nemulte ordinara, tamen ne estas malofta, ĉar ĝin tre facile atingas pluraj personoj. Se oni almetus krajonon al la papero, oni povus supozi, ke la Spirito estus ĝin uzinta, por skribi; sed se apud la papero, kuŝas nenio alia, estas do evidente, ke la skribon iu faris per ia substanco surmetita: kie la Spirito ekprenis tiun substancon?
Jen la demando, al kies solvo min kondukis la tabakujo, pri kiu mi antaŭ nelonge parolis.
128. Tiun solvon donis al mi la Spirito Sankta Ludoviko per la sekvantaj respondoj:
I. Mi citis okazon de apero de la Spirito de vivanto.
Tiu Spirito havis kun si flartabakujon kaj snufis la tabakon. Ĉu el tio li ĝuis tian saman sensaĵon, kiel homo, tion faranta?
“Ne.”
II. Tiu flartabakujo havis tian saman formon, kiel tiu, kiun li ordinare uzadis kaj kiu ja troviĝis en lia domo. Kio estis tiu flartabakujo en la manoj de la aperaĵo?
“Ŝajnaĵo. Tiel estis, por ke tiu cirkonstanco estu rimarkita, kiel ĝi ja estis, kaj la aperaĵo ne estu rigardata, kiel ia halucino el la sanstato de la vidantino. La Spirito volis, ke tiu sinjorino kredu la realecon de lia ĉeesto kaj tial li prenis sur sin la plenan aspekton de la realeco.”
III. Vi diras, ke tio estis ŝajnaĵo, sed ŝajnaĵo havas nenion realan, ĝi estas kvazaŭ optika iluzio. Mi dezirus ekscii, ĉu tiu flartabakujo estis nura nereala bildo, aŭ ĉu en ĝi troviĝis io materia?
“Certe; ĝuste per la helpo de tiu materia principo la perispirito prenas sur sin la ŝajnon de vestoj similaj al tiuj, kiujn la homo portadis sur la Tero.”
Rimarko. Estas evidente, ke la vorton “ŝajnaĵo” oni ĉi tie devas kompreni en la senco de “aspekto, imitaĵo”. La reala flartabakujo ne tie troviĝis; tiu, kiun la Spirito tenis, estis nura reprezentaĵo: ĝi estis do, rilate la originalon, simpla ŝajnaĵo, kvankam el materia principo.
La sperto intruas nin, ke ni devas ne ĉiam konsideri laŭlitere iujn esprimojn, uzatajn de la Spiritoj; interpretante ilin laŭ niaj ideoj, ni riskas grandajn erarojn. Tial estas necese profunde esplori la sencon de iliaj paroloj ĉiam, kiam ĝi estas eĉ plej malmulte duba; ĉi tio estas rekomendo, kiun senĉese faras al ni la Spiritoj mem. Sen tiu klarigo, kiun mi elvokis, la vorto ŝajnaĵo, ĉiumomente uzata en analogaj okazoj, povus naski malĝustan interpreton.
IV. Ĉu la inerta materio dupartiĝas? Ĉu en la nevidebla mondo ekzistas ia esenca materio, kiu prenus sur sin la formon de la objektoj, kiujn ni vidas? Unuvorte, ĉu tiuj objektoj havas sian eterecan duoblaĵon en la nevidebla mondo simile, kiel la homoj estas tie reprezentataj de la Spiritoj?
“Ne tiel okazas la aferoj. Sur la materiaj elementoj, dissemitaj ĉie en la spaco, en via atmosfero, la Spirito havas tian potencon, kian vi tute ne suspektas. Li povas do laŭplaĉe plidensigi tiujn elementojn kaj doni al ili la ŝajnan formon, taŭgan por liaj projektoj.”
Rimarko. Ĉi tiu demando, kiel oni vidas, estis la vortigo de mia penso, t. e. de la ideo, kiun mi estis al mi kreinta pri la naturo de tiuj objektoj. Se la respondoj de la Spiritoj estus, kiel kelkaj pretendas, ĉiam la rebildiĝo de la homa penso, mi estus ricevinta la konfirmon de mia teorio anstataŭ teorio kontraŭa al mia.
V. Mi denove formulas la demandon, nun kategorie, por antaŭforigi ĉiun miskomprenon: ĉu la vestoj, kiuj envolvas la Spiritojn, estas ja io?
“Ŝajnas al mi, ke mia antaŭa respondo solvas la demandon. Ĉu vi ne scias, ke la perispirito mem estas ja io?”
VI. El ĉi tiu klarigo sekvas, ke la Spiritoj spertigas al la etereca materio transformojn laŭplaĉe kaj ke, tiel, ekzemple en rilato al la flartabakujo, la Spirito ne trovis ĝin tute preta: li ĝin faris mem por la momento, kiam li bezonis ĝin, per agado de sia volo, kaj poste li povis ĝin malfari. Tiel same kredeble estas kun ĉiaj objektoj, kiel vestoj, juveloj k. a. Ĉu tiel?
“Nu, evidente.”
VII. Tiu flartabakujo estis tiel klare videbla por tiu sinjorino, ke ĝi kaŭzis ĉe ŝi la iluzion, kvazaŭ reala flartabakujo. Ĉu la Spirito kapablus fari ĝin tuŝebla por ŝi?
“Jes, li kapablus.”
VIII. Ĉe okazo, ĉu tiu sinjorino povus preni ĝin en la manojn, kredante, ke ŝi tenas veran tabakujon?
“Jes.”
IX. Se ŝi malfermus ĝin, ŝi kredeble trovus tie tabakon; se ŝi flarus ĉi tiun, ĉu la tabako igus ŝin terni?
“Jes.”
X. Ĉu do Spirito povas ne sole formi objekton, sed ankaŭ havigi al ĝi specialajn proprecojn?
“Se nur li tion volas; ĝuste el ĉi tiu principo mi respondis jese la antaŭajn demandojn. Vi ricevos pruvojn de la potenca agado de Spiritoj sur la materion, agado, kiun vi tute ne suspektas, kiel mi jam diris al vi.”
XI. Ni do prezentu al ni la okazon, ke li volus kunmeti venenan substancon kaj ke iu homo glutus iom da ĝi: ĉu tiu estus venenita?
“Li tion povus, sed li ne farus; tio ne estus permesita al li.”
XII. Ĉu li havus la povon fari kuracan substancon, kiu efikus kiel resanigilo? Ĉu tio jam okazis?
“Jes, tre ofte.”
XIII. Li povus do tute bone fari nutran substancon; ni do imagu, ke li faris frukton, ian ajn manĝaĵon: ĉu iu povus ĝin manĝi kaj satiĝi?
“Jes ja; sed vi ne faru al vi tiom da klopodoj en serĉado, por trovi tion, kio estas tiel facile komprenebla. Sufiĉas unu radio de la suno, por fari percepteblaj por viaj maldelikataj organoj tiujn materiajn eretojn, kiuj plenigas la spacon, en kiu vi, homoj, vivas. Ĉu vi ne scias, ke la aero enhavas akvovaporon? Kondensu tiun vaporon kaj vi revenigos ĝin en ĝian naturan staton; forte malvarmigu ĝin, kaj jen tiuj nepalpeblaj kaj nevideblaj gutetoj kunaranĝiĝos en solidan, ja tre solidan korpon; kaj tiel estas kun multaj aliaj substancoj, el kiuj la kemiistoj ellaboras al vi ankoraŭ pli ravantajn miregindaĵojn. Sed la Spirito disponas ilojn pli perfektajn ol viaj: la volon kaj la permeson de Dio.”
Rimarko. La demando pri la sateco estas tre grava. Kiel iu substanco, kies ekzistado kaj proprecoj estas momentaj kaj kvazaŭ konvenciaj, povas satigi homon? Tiel, ke per sia kontakto kun la stomako tiu substanco naskas la sensaĵon de sateco, sed ne la satecon mem, rezultantan el la pleneco de la stomako. Se tia substanco povas efiki sur la ekonomio kaj modifi iun malsanecon, ĝi do tute same povas agi sur la stomakon kaj tie fari impreson de sateco. Mi tamen petas sinjorojn apotekistojn kaj mastrojn de restoracioj ne eksenti pro tio ĵaluzon pri siaj interesoj kaj ne pensi, ke la Spiritoj intencas konkurenci kontraŭ ili: ĉi tiuj okazoj estas maloftaj, esceptaj kaj neniam dependas de la homa volo; alie oni sin nutrus kaj sin resanigus plej malkarege.
XIV. Ĉu la objektoj, kiuj per la volo de Spirito fariĝis videblaj, povus esti daŭraj kaj stabilaj, ke ili estus uzeblaj?
“Tio povus esti, sed tion oni ne faras: ĝi troviĝas ekster la leĝoj.”
XV. Ĉu la Spiritoj havas ĉiuj egalan kapablecon, por fari tuŝebaljn objektojn?
“Estas certe, ke ju pli alte sidanta, des pli facile la Spirito sukcesas en tio, sed ankaŭ tio dependas de iaj cirkonstancoj: tian kapablecon povas posedi ankaŭ malsuperaj Spiritoj.”
XVI. Ĉu Spirito ĉiam konscias pri la maniero, kiel li faras, ĉu siajn vestojn, ĉu la objektojn, kies aspekton li prezentas?
“Ne; li kunhelpas por ilia farado ofte per instinkta ago, kiun li mem ne komprenas, se li ne estas sufiĉe klerigita pro tio.”
XVII. Se Spirito povas ĉerpi el la universa elemento la materialojn, por fari ĉion ĉi, kaj havigi al tiuj aĵoj kelkatempan realecon kune kun iliaj proprecoj, li tute same povas ĉerpi el tiu elemento ankaŭ tion necesan por skribado, kaj sekve tio laŭŝajne donas al ni la ŝlosilon de la senpera skribado. Ĉu tiel?
“Jen vi fine trafis la celon.”
Rimarko. Ĉi tien efektive mi volis veni per ĉiuj miaj antaŭaj demandoj. Ĉi tiu respondo pruvas, ke la Spirito legis mian penson.
XVIII. Se la materio, kiun Spirito uzas, estas nedaŭrema, kiel do la strekoj el la senpera skribado ne forviŝiĝas?
“Ne disfendu harojn; mi komence ne diris “neniam”.
Tie la afero estis pri grandmasa materia objekto; ĉi tie tio estas strekoj, kiujn estas utile konservi, kaj oni ja ilin konservas. Mi volis diri, ke la objektoj, tiel faritaj de Spirito, ne povas fariĝi objektoj uzeblaj, ĉar en ili ne ekzistas agregatiĝinta materio, kiel en viaj solidaj korpoj.”
129. La supre elvolvitan teorion oni povas resumi jene. La Spirito agas sur la materion; el la kosma materio li ĉerpas la elementojn necesajn, por laŭplaĉe fari objektojn kun la aspekto de la diversaj surteraj korpoj.
Li povas ankaŭ, per sia volo, spertigi al la elementa materio intiman transformiĝon, kiu havigas al ĝi difinitajn proprecojn. Tia kapablo estas esence propra al la naturo de la Spirito, kiu ĝin ofte agigas en instinkta maniero, kiam necese, tion ne konsciante. La objektoj, faritaj de la Spirito, havas kelkatempan ekzistadon, dependantan de la volo aŭ de la bezono; li povas ilin fari kaj malfari laŭplaĉe. Ĉe iuj okazoj tiuj objektoj povas antaŭ la okuloj de la vivantoj havi la tutan aspekton de realaĵoj, t. e. momente fariĝi videblaj kaj eĉ tuŝeblaj.
Okazas farado, sed ne kreado, ĉar Spirito kapablas nenion eltiri el la nenio.
130. La ekzisto de unu sola elementa materio estas hodiaŭ preskaŭ ĝenerale akceptita de la scienco kaj, kiel ni vidis, estas konfirmita de la Spiritoj. Ĉiuj korpoj de la Naturo naskiĝas el tiu materio, kiu, per la transformoj, kiujn ĝi ricevas, rezultigas ankaŭ la diversajn proprecojn de tiuj korpoj; saniga substanco povas tial fariĝi venena dank’al simpla modifo: pri ĉi tio la ¦emio prezentas al ni multenombrajn ekzemplojn. Ĉiu scias, ke du nemalutilaj substancoj, interkombinitaj laŭ difinita proporcio, povas kunmeti alian, kiu estas malsaniga. Unu atomo de oksigeno kaj du atomoj de hidrogeno, elementoj sendanĝeraj, estigas la akvon; per aldono de unu atomo de oksigeno oni ricevas korodan likvaĵon. Sen ŝanĝo de la reciproka proporcio, sufiĉas ofte simpla ŝanĝo de la molekula aranĝo, por ke la proprecoj aliiĝu; ekzemple, opaka korpo povas fariĝi travidebla, kaj inverse.
Ĉar la Spirito, per sia sola volo, faras tian fortan agon sur la elementan materion, tial estas imageble, ke li povas ne nur estigi substancojn, sed ankaŭ ŝanĝi ties proprecojn: por ĉi tio lia volo efikas kvazaŭ ia reakciilo.
131. Ĉi tiu teorio donas al ni la solvon de fakto tre konata en la magnetizarto, sed ĝis hodiaŭ ne klarigita, nome la ŝanĝiĝo de la proprecoj de la akvo per la ago de la volo. La aganta Spirito estas tiu de la magnetizanto, plej ofte helpata de fremda Spirito. Li faras la ŝanĝon pere de la magnetiza fluidaĵo, kiu, kiel dirite, estas la substanco plej simila al la kosma materio, aŭ universa elemento. Se li povas iel modifi la proprecojn de la akvo, li do povas ankaŭ agadi simile sur la fluidaĵojn de la homa organismo, el kio sekvas la saniga efiko de la magnetiza agado, konvene direktata.
Oni scias, kian gravegan rolon ludas la volo en ĉiuj fenomenoj de la magnetizarto; sed kiel klarigi la materian agadon de tia subtila aganto? La volo ne estas ia estaĵo, ia substanco, eĉ ne ia propreco de la plej etereca materio, ie ajn ekzistanta; la volo estas la esenca eco de la Spirito, t. e. de la pensokapabla estulo. Per ĉi tiu ilo li agas sur la elementan materion, kaj, per sinsekva agado, li agas sur ties komponaĵojn, kies plej internaj proprecoj tiele povas esti ŝanĝitaj.
La volo estas atributo kiel de la Spirito libera, tiel ankaŭ de la Spirito enkarniĝinta; de tio la povo de la magnetizanto, povo, kiu, kiel sciate, rilatas rekte al la forto de la volo. Povante agi sur la elementan materion, la enkarniĝinta Spirito povas do ankaŭ aliigi ĝiajn proprecojn en certaj limoj; tiel estas klarigata la kapableco por resanigo per la kontakto kaj surmeto de la manoj, kapableco, kiun kelkaj homoj en grado pli aŭ malpli granda posedas. (Vd. en la ĉapitro pri la Mediumoj la artikolon rilatan al la Kuracivaj mediumoj. Vd. ankaŭ la Revue Spirite, de Julio 1859, paĝ. 184 kaj 189: La zuavo en Magenta; Unu oficiro de la armeo de Italujo.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.