La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVIII: PRI LA MALBONAĵOJ KAJ DANĜEROJ DE LA MEDIUMECO

Influo de la praktikado de la mediumeco sur la sanon. Same sur la cerbon. Same sur la infanojn.

221. I. Ĉu la mediumeco estas indikaĵo de ia patologia aŭ nur anomalia stato?

“Anomalia kelkafoje, sed ne patologia; ekzistas mediumoj kun fortika sano; tiuj malsanaj tiaj estas el aliaj kaŭzoj.”

II. Ĉu la praktikado de la mediumeco povas kaŭzi laciĝon?

“La tro daŭra praktikado de ĉia kapablo kuntrenas laciĝon; la mediumeco apartenas ĉi tien, precipe tiu rilata al fizikaj efikoj; ĝi necese naskas elspezon de fluidaĵo, kio kaŭzas laciĝon, sed kion oni rebonigas per ripozo.”

III. Ĉu la praktikado de la mediumeco povas, per si mem, enhavi malbonaĵojn el la higiena vidpunkto, flanke lasante ĝian trouzadon?

“Ĉe iuj okazoj estas prudente, eĉ necese, deteni sin de ĝi aŭ almenaŭ ĝin moderigi; tio dependas de la fizika kaj morala stato de la mediumo. Cetere la mediumo ordinare sentas tiun neceson, kaj kiam li konstatos laciĝon, li devas reteniĝi.”

IV. Ĉu al iuj homoj tiu praktikado alportas pli da malprofitoj, ol al aliaj?

“Mi jam diris, ke tio dependas de la fizika kaj morala stato de la mediumo. Ekzistas homoj, al kiuj oni devas ŝparigi ĉian kaŭzon de superekscitiĝo, kaj tiu praktikado estas unu el tiuj kaŭzoj.” (§§ 188 kaj 194.)

V. Ĉu la mediumeco povas okazigi frenezon?

“Ne pli ol ĉia alia afero, se nur oni ne antaŭinklinas al tio, danke cerban malfortecon. La mediumeco ne okazigas frenezon, se ties ĝermo jam antaŭe ne ekzistas; sed se ĝi ekzistas, kion oni facile konstatas laŭ la morala stato, la natura saĝo diras, ke oni devas konduti prudente en ĉiuj rilatoj, ĉar ĉia kaŭzo de afekcio povas esti malutila.”

VI. Ĉu estas malutile disvolvi la mediumecon ĉe infanoj?

“Jes, sendube, kaj mi ja asertas, ke tio estas tre danĝera, ĉar tiuj malfortikaj kaj delikataj organismoj estus tro afekciitaj kaj la junaj imagemoj estus tro superekscititaj. Tial iliaj saĝaj gepatroj devas forbati de ili tiajn ideojn aŭ almenaŭ paroli al ili pri tio nur el la vidpunkto de la moralaj sekvoj.”

VII. Iuj infanoj tamen estas de naturo mediumoj, ĉu por fizikaj efikoj, ĉu por skribado kaj vidado: ĉu tio estas same malkonsilinda?

“Ne; kiam la mediumeco estas denaska ĉe infano, tiam ĝi apartenas al ties naturo, kaj ties strukturo taŭgas por tio; sama ne estas la okazo, se ĝi estas vekita kaj superekscitita. Rimarku, ke infano, kiu vidas Spiritojn, ordinare ne estas impresita de tio; ĝi ŝajnas al li tute natura afero, al kiu li apenaŭ ligas ian gravecon kaj kiun li ofte forgesas; poste, kiam li estas pli aĝa, la fakto revenas en lian memoron kaj li ĝin facile klarigas, se li konas Spiritismon.”

VIII. En kia aĝo oni povas, sen malutilo, okupi sin pri mediumeco?

“Ne ekzistas ia difinita aĝo; ĉi tio tute dependas de la fizika disvolviteco kaj ankoraŭ pli multe de la disvolviteco morala; dekdujaraj infanoj, ekzemple, povas esti malpli afekciitaj de tio, ol iuj maturaj homoj. Mi parolas pri la mediumeco entute; tiu por fizikaj efikoj estas pli laciga koncerne la korpon; la skribado havas alian malbonaĵon, kiu rilatas kun la sensperteco de la infano en la okazo, se li sen la helpo de iu sperta volus doni sin al tiu afero kaj el ĝi fari ian amuzaĵon.”

222. La praktikado de Spiritismo, kiel ni vidos poste, postulas grandan takton, por vanigi la ruzaĵojn de la trompemaj Spiritoj; se maturaj homoj povas fariĝi ilia mokataĵo, des pli ankoraŭ infanoj kaj junuloj, pro sia sensperteco, riskas enkaptiĝi en iliajn retojn. Oni krom tio scias, ke la anima koncentriĝo estas kondiĉo, sen kiu oni ne povas havi aferon al seriozaj Spiritoj; la elvokoj, ventkape kaj ŝerce fariaj, estas efektiva profanado, kiu malfermas facile traireblan pordon al la mokemaj aŭ malicaj Spiritoj; ĉar oni ne povas atendi de infano la seriozecon necesan al tia akto, tial estas timinde, ke li farus el ĝi ian amuzilon, se li estus forlasita al si mem. Eĉ en la plej favoraj kondiĉoj estas dezirinde, ke infano, dotita per mediumeco, praktiku ĝin nur sub la kontrolanta rigardo de spertaj homoj, kiuj lin instruus ekzemple pri la respekto, kiun oni ŝuldas al la animoj de tiuj, kiuj vivis en la mondo. Oni el tio vidas, ke la demando pri aĝo dependas de la cirkonstancoj, kiel koncerne la temperamenton, tiel ankaŭ rilate al la karaktero. Kio tamen klare rezultas el la supre donitaj respondoj, estas tio, ke oni ne devas vigligi la disvolviĝon de tiu kapablo ĉe la infanoj, kiam ĉi tiu ne estas spontanea, kaj ke, en ĉiaj okazoj, oni devas uzi ĝin tre prudente; ankaŭ tio, ke oni devas ĝin nek eksciti, nek vigligi ĉe malfortikaj homoj. Estas necese per ĉiaj eblaj rimedoj deteni de ĝia praktikado ĉiun, kiu montrus eĉ la plej malgrandajn simptomojn de ekscentreco de pensoj aŭ malfortiĝon de la mensaj fakultoj, ĉar ĉe tiuj homoj ekzistas evidenta antaŭinklino al frenezo, kiun ĉia superekscitanta kaŭzo povas kreskigi. En ĉi tiu rilato la spiritismaj ideoj ne havas pli grandan influon, ol aliaj, sed, elrompiĝinte, la frenezo ekprenus la karakteron de superreganta absorba zorgo, simile kiel ĝi ekprenus religian karakteron, se la persono sin supermezure fordonus al la praktikado de piaj aferoj, sed oni tamen respondigus por tio Spiritismon. La plej bona, kion oni faru kun ĉiu homo, kiu montrus inklinon al fiksa ideo, tio estas forturni liajn zorgojn en alian flankon, por havigi ripozon al liaj malfortiĝintaj organoj.

Pri ĉi tiu temo mi petas la atenton de miaj legantoj al la § XII de la “Enkonduko” de la Libro de la Spiritoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.