La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVIII: PRI TROMPOJ KAJ ARTIFIKOJ. PRI ĈARLATANISMO KAJ ĴONGLADO

Profitamaj mediumoj. Trompoj en la spiritismaj fenomenoj.

Profitamaj mediumoj

304. Ĉar ĉio povas fariĝi objekto de ekspluatado, nenio miriga estus tio, se oni volus ekspluati ankaŭ la Spiritojn; restas ekscii, kiel ili akceptus la aferon, se oni iam provus fari tian ekspluaton. Mi antaŭ ĉio diru, ke nenio taŭgus pli por la ĉarlatanismo kaj ĵonglado, ol tia metio. Se ekzistas falsaj somnambuloj, multe pli ekzistus da falsaj mediumoj, kaj ĉi tiu sola fakto estus fundamentita motivo por suspekto. La neprofitamo, kontraŭe, estas la plej kategoria respondo, kiun oni povas kontraŭmeti al tiuj homoj, kiuj vidas en la faktoj nenion alian ol ian lertan manovron. Ne ekzistas ĉarlatanismo neprofitama; kia estus do la celo de homoj, kiuj mistifikus sen ia profito, des pli prave tiam, kiam ilia ĉiekonata honorindeco starigas ilin super ĉiu suspekto?

Se la gajno, kiun iu mediumo rikoltus el sia kapablo, povas esti objekto de suspekto, tio ne estus atesto, ke tia suspekto havus ian bazon; li povus do havi efektivan kapablon kaj tre sincere konduti, postulante pagon. Ni vidu, ĉu en ĉi tiu okazo oni laŭracie povas atendi ian kontentigan rezultaton.

305. Se oni klare komprenis tion, kion mi diris pri la kondiĉoj necesaj, por ke iu servu kiel interpretanto de la bonaj Spiritoj, pri la multenombraj kaŭzoj, kiuj povas ĉi tiujn forigi, pri la cirkonstancoj, ne dependantaj de ties volo, kiuj ofte malebligas ilian venon, unuvorte pri ĉiuj moralaj kondiĉoj, kiuj povas influi la konsiston de la komunikaĵoj, kiel do oni povas supozi, ke iu Spirito, kiel ajn malmulte altranga, estus en ĉiu momento al la dispono de iu entreprenisto de seancoj kaj submetita al liaj postuloj, por kontentigi la scivolemon de la unue veninta homo? Oni scias la abomenon de la Spiritoj kontraŭ ĉio, kio odoras profitamon kaj egoismon, ilian malŝaton al la materialaj aferoj, kaj oni volus, ke ili helpu komerci per ilia ĉeesto! Naŭzas pensi pri tio, kaj oni ja devus tre malmulte koni la naturon de la mondo de la Spiritoj, por opinii, ke tio estas ebla. Sed, ĉar la frivolaj Spiritoj estas malpli skrupulemaj kaj ĉiam serĉas al si okazojn, por sin amuzi pri ni, tial sekvas el tio, ke se oni ne estas mistifikata de malvera mediumo, estas tre probable, ke oni estus trompata de kelkaj el tiaj Spiritoj. Ĉi tiuj konsideroj sufiĉas, por mezuri la gradon da fido, kiun oni devus konsenti al tiaj komunikaĵoj. Cetere, kion hodiaŭ helpus pagataj mediumoj, se, en la okazo, se iu ne estas mem mediumo, li povas trovi tiun kapablon en sia familio, ĉe siaj amikoj aŭ konatoj?

306. Profitamaj mediumoj estas ne nur tiuj, kiuj povus postuli fiksan pagon; la intereso ne ĉiam konsistas en la espero de ia materiala gajno, sed ankaŭ en la ĉiaspecaj ambiciaj rigardoj, sur kiuj oni povas fundamenti personajn esperojn. Ĉi tio estas ankoraŭ unu malbonaĵo, kiun la mokemaj Spiritoj tre bone scias kapti kaj el kiu ili profitas kun efektive rimarkindaj lerteco kaj ruzeco, lulante per trompaj iluzioj la homojn, kiujn tiel ili metas sub sian ŝuon. Resume, la mediumeco estas kapableco, konsentita por bono, kaj la bonaj Spiritoj foriĝas de ĉiu ajn, kiu pretendus fari el ĝi ian saltotabulon, por trafi ĉion ajn, kio ne respondus al la planoj de la Providenco. Egoismo estas kancero de la socio; la bonaj Spiritoj batalas kontraŭ ĝi, tial oni ne povas pensi, ke ili ĝin helpus. Ĉi tio estas tiel racia, ke senutile estus insistadi plu pri ĉi tiu afero.

307. La mediumoj por fizikaj efikoj ne apartenas al ĉi tiu kategorio; ĉi tiujn efikojn ordinare okazigas malpli skrupulemaj malsuperaj Spiritoj. Mi ne diras, ke tiuj Spiritoj pro tio estas necese malbonaj: iu povas esti ŝarĝoportisto kaj tre honesta homo. Tia mediumo, kiu volus ekspluati sian kapablecon, povus do disponi plurajn Spiritojn, kiuj helpus lin sen tro da malvolonto; sed tie montriĝas ankoraŭ unu malbonaĵo. La mediumo por fizikaj efikoj, same kiel tiu por inteligentaj komunikiĝoj, ricevis sian kapablon ne por sia plezuro; ĝi estas al li konsentita sub la kondiĉo, ke li faru el ĝi bonan uzon; se li ĝin ekspluatas, ĝi povas esti forprenita for de li aŭ turniĝi en lian malprofiton, ĉar efektive la malsuperaj Spiritoj estas subuloj de la Superaj.

La malsuperaj Spiritoj tre amas mistifiki, sed ne amas esti mistifikataj. Se ili volonte konsentas je ŝercado, je scivolaferoj, ĉar ili amas amuziĝi, ili kiel la aliaj, ne amas esti ekspluatataj, nek servi kiel kunludantoj, por pligrandigi la enspezon, kaj ĉiumomente montras, ke ili havas sian propran volon, ke ili agas, kiam kaj kiel ŝajnas al ili bone, el kio rezultas, ke la mediumo por fizikaj efikoj estas ankoraŭ malpli certa pri la reguleco de la manifestiĝoj, ol la skribiva mediumo. Pretendi okazigi fenomenojn en difinitaj tagoj kaj horoj estus elmontri la plej profundan nesciadon de la aferoj. Kion do li faru, por gajni sian monon? Ŝajnigi la fenomenojn.

Tio estas ja rimedo, kiun uzas ne nur tiuj, kiuj el ĝi faras konfesitan metion, sed eĉ laŭŝajne simplanimaj homoj, kiuj opinias ĉi tiun rimedon pli facila kaj oportuna, ol laboro. Se la Spirito donas nenion, tiam li plenigas la mankon: la imagemo estas tiel fekunda, kiam la afero estas pri gajno de mono! Kiel laŭrajta motivo de suspekto, la intereso rajtigas rigoran ekzamenon, pro kiu oni ne povus ofendiĝi, ne vekante suspekton. Sed tiel laŭrajta estas la suspekto en ĉiu tiu okazo, kiel ofenda kontraŭ honorindaj kaj neprofitamaj homoj.

308. La mediumeco, eĉ limigita al fizikaj manifestiĝoj, ne estas konsentita, por ke iu parade elmontru ĝin en foiraj teatroj, kaj kiu ajn pretendus mastri la Spiritojn, por ilin prezenti antaŭ la publiko, tiu povas tute juste esti suspektata kiel ĉarlatano aŭ kiel pli aŭ malpli lerta prestidigitatoro. Tiel oni komprenu la aferon ĉiam, kiam oni vidos anoncojn de supozataj seancoj de Spiritismo aŭ de Spiritualismo kontraŭ pokapa pago; kaj oni memoru la rajton, kiu oni havigas al si ĉe la eniro*.


* Tiu rajto, tiu “qu'on achète en entrant”, estas tiu, kiun ĉiu “aĉetas al si” ĉe la eniro en teatron, aŭ similan ejon, nome aplaŭdi aŭ prifajfi. – La Trad.


El ĉio antaŭa ni konkludas, ke la plej solida garantio kontraŭ ĉarlatanismo estas la plej absoluta neprofitamo; se ĉi tiu ne ĉiam certigas la bonecon de la inteligentaj komunikaĵoj, ĝi tamen senigas la malicajn Spiritojn je potenca agrimedo kaj fermas la buŝon al iuj kalumniantoj.

309. Restus tio, kion oni povus nomi la “amatoraj ĵonglaĵoj”, t. e. la senkulpaj trompoj de iuj trivialaj ŝercemuloj. Oni sendube povus ilin fari kvazaŭ tempopasigilon, en amuzaj kaj frivolaj kunvenoj, sed ne en seriozaj kunsidoj, en kiujn oni akceptas nur seriozajn homojn. Cetere ĉiu ajn povas fari al si plezuron el momenta mistifiko; sed oni devus havi eksterordan paciencon, por ludi tian rolon dum tutaj monatoj kaj jaroj, kaj ĉiufoje dum pluraj sinsekvaj horoj. Nur ia intereso povus havigi tiun persistadon, kaj la intereso, mi ripetas, vekas suspekton pri ĉio.

310. Oni eble diros, ke iu mediumo, kiu oferas al la publiko sian tempon por la intereso de la afero, ne povas oferi ĝin kontraŭ nenio, ĉar li bezonas vivi. Sed ĉu li ĝin oferas por la afero aŭ por si mem, kaj ĉu ne tial, ke li vidas en tio ian enspezigan metion? Por ĉi tiu prezo ĉiam ekzistas sindonaj homoj. Ĉu li do disponas nur tian mongajnilon? Ni ne forgesu, ke la Spiritoj, kia ajn ilia supereco aŭ malsupereco, estas ja la animoj de la mortintoj, kaj ke, se la moralo kaj la religio trudas kiel devon la respekton al ties restaĵoj, ankoraŭ pli granda estas la devo respekti ties Spiritojn.

Kion oni dirus pri iu, kiu eltirus iun korpon el ĝia tombo kaj ĝin publike elmontrus kontraŭ mono, ĉar tiu korpo estus tia, ke ĝi vekus la vidamon? Ĉu elmontri la Spiriton estas malpli malrespekta ol la korpon, sub la preteksto, ke estas kurioze vidi, kiel iu Spirito agas?

Kaj ja rimarku, ke la prezo de la seĝoj estus proporcia al la lertaĵoj, kiujn li povus fari, kaj al la allogo de la spektaklo. Certe, eĉ se sur la Tero li estus komediisto, li neniam ekpensus, ke post sia morto li trovus ian entrepreniston, kiu por sia sola profito igus lin senpage ludi komedion.

Oni ne forgesu, ke kiel la inteligentaj, tiel ankaŭ la fizikaj manifestiĝoj estas permesitaj de Dio sole nur por nia instruado.

311. Flanken metante ĉi tiujn moralajn konsiderojn, mi neniel kontestas, ke povas ekzisti honorindaj kaj konsciencaj profitamaj mediumoj, ĉar ekzistas honestuloj en ĉiuj medioj; mi parolas nur pri ekspluato. Sed oni ja konsentas, pro la motivoj, kiujn mi montris, ke la eksplutato estas pli pravigebla ĉe la pagataj mediumoj, ol ĉe tiuj, kiuj, rigardante sian kapablon kiel gracon, uzas ĝin nur por fari servon al aliulo.

La grado da konfido aŭ da malkonfido, kiun oni povas konsenti al pagata mediumo, dependas antaŭ ĉio de la estimo, kiun postulas lia karaktero kaj moraleco, kaj ankaŭ de la cirkonstancoj. Mediumon, kiu por ia eminente serioza kaj utila celo estus malhelpata uzi sian tempon en alia maniero, kaj, pro ĉi tiu motivo, sen ia laboro, oni ne povas miksi kun elprofitanta mediumo, tiu, kiu intence farus el la mediumeco pandonan arbon.

Laŭ la motivo kaj la celo la Spiritoj povas do kondamni, absolvi aŭ favori; ili juĝas la intencon prefere ol la materialan fakton.

312. Ne same estas pri la somnambuloj, kiuj uzas sian kapablon por enspezo. Kvankam tiu ekspluatado estas elmetita al trouzoj kaj la neprofitamo estas pli granda garantio de sincereco, tamen ilia sintenado estas alia, ĉar agas iliaj propraj Spiritoj; ĉi tiuj do ĉiam troviĝas al ilia dispono, kaj efektive ili ekspluatas sin mem, ĉar ili estas liberaj disponi siajn personojn laŭvole, dum la ekspluatemaj mediumoj ekspluatas la animojn de la forpasintoj. (Vd. § 172, Somnambulaj mediumoj.)

313. Mi ja scias, ke mia severeco kontraŭ la profitamaj mediumoj alamasigas kontraŭ min ĉiujn, kiuj ekspluatas aŭ estas tentataj ekspluati tiun novan enspezilon, kaj faras ilin, kiel ankaŭ iliajn amikojn, kiuj aliĝis al ilia partio, miaj nerepacigeblaj malamikoj; mi konsoliĝas rememorante, ke la vendistoj, elpelitaj de Jesuo el la templo, certe ne rigardis lin per simpatiaj okuloj. Mi havas kontraŭ mi ankaŭ tiujn homojn, kiuj ne konsideras la aferon kun tia sama seriozeco, kiel mi; tamen mi pensas, ke mi rajtas havi opinion kaj ĝin eldiri, kaj tiun opinion mi devigas neniun alpreni. Se grandega plimulto ĝin akceptis, ŝajnas do, ke oni trovis ĝin ĝusta, ĉar mi efektive ne vidas, kiel oni povus pruvi, ke ne ekzistas pli da ŝancoj trovi trompojn kaj trouzojn ĉe la ekspluatado, ol ĉe la neprofitamo. Rilate al mi, se miaj skribaĵoj kunhelpis por diskrediti en Franclando kaj en aliaj landoj la profitaman mediumecon, mi pensas, ke tio ne estis unu el la plej malgrandaj servoj, kiujn ili faris al la serioza Spiritismo.

Trompoj en la spiritismaj fenomenoj

314. La homoj, kiuj ne akceptas la realecon de la fizikaj manifestiĝoj, ordinare atribuas la estigitajn efikojn al trompoj. Ili sin bazas sur tio, ke la lertaj prestidigitatoroj faras aferojn, kiuj ŝajnas miregindaĵoj al tiu, kiu ne konas ties sekretojn; el tio ili konkludas, ke la mediumoj estas nuraj ĵonglistoj. Mi jam refutis ĉi tiun argumenton, aŭ pli bone, ĉi tiun opinion, precipe en miaj artikoloj pri S-ro Home kaj en la numeroj de la Revue, de Januaro kaj Februaro 1858; ĉi tie do mi diros pri tio iajn kelke da vortoj, antaŭ ol paroli pri io pli serioza.

Estas cetere atentinda unu konsidero, kiun ne preterlasos iu ajn, kiu iom pripensos la aferon. Ekzistas, sendube, miregige lertaj prestidigitatoroj, sed tiuj estas tre malmultaj. Se ĉiuj mediumoj farus ĵonglaĵojn, oni ja devus konfesi, ke ĉi tiu arto en malmulte da tempo plej eksterordinare progresis kaj subite fariĝis plej vulgara, ĉar ĝi estus kunnaskiĝinta kun homoj, kiuj ĝin tute ne imagis en si, eĉ kun infanoj.

Ĉu el tio, ke ĉarlatanoj vendas drogojn sur publikaj lokoj kaj ke eĉ kuracistoj, ne irante sur la promenejojn, trompas la konfidon de siaj klientoj, sekvas, ke ĉiuj kuracistoj estas ĉarlatanoj kaj estas vundita la respekto, kiun meritas la kuracis ta klaso? Ĉu el tio, ke homoj vendas tinkturojn por vino, sekvas, ke ĉiuj vinkomercistoj estas falsistoj kaj ne ekzistas vino pura? Oni ekspluatas ĉion, eĉ la plej respektindajn aferojn, kaj oni povas diri, ke ankaŭ la trompo havas sian genion. Sed la trompo ĉiam havas ian celon, ian materialan intereson: kie ekzistas nenio por gajni, tie ekzistas nenia intereso trompi. Tial mi diris, parolante pri la pagataj mediumoj, ke la plej bona el ĉiaj garantioj estas absoluta neprofitamo.

315. El ĉiuj spiritismaj fenomenoj tiuj, kiuj plej taŭgas por trompo, estas la fenomenoj fizikaj, pro motivoj, kiujn estas utile konsideri. Unue tial, ke, direktiĝante al la okuloj pli frapante, ol al la inteligento, ili estas tiuj, kiujn la prestidigitatoro la plej facile povas imiti. Due, tial, ke, ekscitante, pli ol la aliaj, la scivolemon, ili pli taŭgus por allogi la vulgarularon, kaj sekve estas ja pli fruktodonaj. El ĉi tiu duobla punkto de vidado la ĉarlatanoj do havas ĉiun intereson ŝajnigi tiaspecajn manifestiĝojn; la spektatoroj, pleje fremdaj al ĉi tiu scienco, tien ordinare venas, por serĉi al si ian amuzon prefere, ol seriozan instruon, kaj oni ja scias, ke oni ĉiam pagas pli malavare amuzanton, ol instruanton.

Sed krom tio ekzistas ankoraŭ ne malpli kategoria motivo. Se la prestidigitarto povas imiti materialajn efikojn, por kiuj estas necesa nur lerteco, mi ĝis hodiaŭ ne vidis en ĝi la kapablon improvizi, kiu postulas ne ordinaran dozon da inteligento, kaj ankaŭ ne tiun kapablon verki tiujn belajn kaj altegajn diktatojn, ofte plenajn de oportunaj paroloj, kiujn la Spiritoj donas en siaj komunikaĵoj. Ĉi tio rememorigas al mi la sekvantan fakton.

Unu tre konata beletristo unu tagon venis al mi kaj diris, ke li estas tre bona skribiva mediumo intuicia kaj ke li sin metas al la dispono de la Spiritisma Societo.

Kutimante akcepti en la Societon nur tiujn mediumojn, kies kapablojn mi mem konas, tial mi petis lin bonvoli antaŭe submeti sin al provoj en aparta kunsido. Li efektive venis; tie pluraj spertaj mediumoj donis unuj disertaciojn, aliaj rimarkinde precizajn respondojn pri proponitaj demandoj kaj objektoj, nekonataj al ili. Kiam venis la vico al tiu sinjoro, li skribis iajn kelke da sensignifaj vortoj, diris, ke li tiun tagon ne estas en taŭga humoro, kaj poste ni lin plu neniam vidis. Li sendube trovis, ke la rolo de mediumo por inteligentaj efikoj estas pli malfacile ludebla, ol kiel li kredis.

316. En ĉio la plej facile trompeblaj homoj estas tiuj, ne apartenantaj al la ofico. Tiel same okazas en Spiritismo: tiuj, kiuj ĝin ne konas, estas facile trompataj de ŝajnaĵoj, dum antaŭa atenta studado ilin inicas ne nur pri la kaŭzo de la fenomenoj, sed ankaŭ pri la normaj kondiĉoj, en kiuj povas okazi tiuj faktoj, kaj tiamaniere havigas al ili la rimedojn, por malkovri ian trompon, se ĝi ekzistas.

317. La friponaj mediumoj estas forte riproĉataj, kiel ili ja meritas, en jena letero, kiun mi publikigis en la Revue, de Aŭgusto 1861:

Parizo, la 21-an de Julio 1861.

Sinjoro, “Oni povas malkonsenti pri iuj punktoj kaj tute konsenti pri aliaj. Mi ĵus legis, sur la pĝ. 213 de la lasta numero de via revuo, konsiderojn pri la trompo en spiritualismaj (aŭ spiritismaj) eksperimentoj, konsiderojn, kiujn mi estas feliĉa dividi per ĉiuj miaj fortoj. Tie ĉia malakordo koncerne teoriojn kaj doktrinojn disfumiĝas kvazaŭ per sorĉa frapo.

Mi ne estas tiel severa, kiel vi, kontraŭ mediumoj, kiuj digne kaj dece akceptas ian pagon kiel kompenson por la tempo, kiun ili dediĉas al ofte longedaŭraj kaj lacigaj eksperimentoj; sed severa mi estas tiel, kiel vi – kaj tia severeco neniel estas tro granda –, kontraŭ tiuj, kiuj tiam anstataŭigas, ĉe okazo, per friponaĵo kaj trompo la mankon aŭ nesufiĉecon de la promesitaj kaj atenditaj rezultatoj.

Miksi tion falsan kun tio vera, kiam la afero estas pri fenomenoj, ricevitaj kun la kunhelpo de la Spiritoj, estas litere fiaĵo, kaj forviŝiĝus la konscienco de iu mediumo, kiu pensus, ke li povas ĝin senskrupule fari. Kiel vi perfekte rimarkigis, tio estas diskreditigi la aferon ĉe la spirito de sendecidaj homoj, se la trompo estas konstatita.

Mi aldiras, ke tio estas plej bedaŭrinde kompromiti la honorindajn homojn, kiuj donas al la mediumoj la abnegacian helpon de siaj scioj kaj kompetenteco, garantiantoj de ilia sincereco, kaj kiuj iamaniere patronas la mediumojn; tio estas fari kontraŭ tiuj homoj efektivan mallojalaĵon.

Ĉiu mediumo, kiun oni pruvus kulpa pri trompaj manovroj, kiu – mi uzas iom trivialan esprimon – estus surprizita kun la mano en la sako, meritus esti forpelita de la spiritualistoj aŭ spiritistoj en la tuta mondo, por kiuj estus rigora devo ilin senmaskigi aŭ senhonorigi.

Se estos por vi interese, sinjoro, enmeti ĉi tiujn kelkajn liniojn en vian revuon, ili estas al via dispono.

Akceptu, k. t. p. – Mathieu.

318. La spiritismaj fenomenoj ne estas ĉiuj same facile imiteblaj, kaj ekzistas tiaj, kiuj klare spitas la tutan lertecon de la prestidigitarto; tiaj estas plej precipe la senkontakta movado de objektoj, la levo de pezaj korpoj en la aeron, la frapoj, sonantaj el diversaj flankoj, la aperaĵoj k. a., escepte se oni uzas artifikojn kaj koluzion. Tial mi diras, ke kion oni devas fari en tia okazo, tio estas atente observadi la cirkonstancojn kaj precipe preni en kalkulon la karakteron kaj la socian rangon de la homoj, kaj ilian celon kaj intereson pri trompado: ĉi tiu estas la plej bona el ĉiaj kontroloj, ĉar ekzistas cirkonstancoj, kiuj forigas ĉiun motivon por suspekto.

Mi do pensas, principe, ke oni devas malkonfidi ĉiun ajn, kiu farus el tiuj fenomenoj ian spektaklon aŭ objekton de scivolo aŭ amuzo, kaj kiu pretendus ilin laŭplaĉe kaj en la ĝusta momento okazigi, kiel mi jam klarigis.

Mi opinias ne superflue ripeti, ke la nevideblaj inteligentoj, kiuj manifestiĝas al ni, havas tre delikatajn sentojn kaj nepre volas montri al ni, ke ankaŭ ili havas sian liberan volon kaj sin ne submetas al niaj kapricoj. (§ 38.)

Sufiĉos al mi atentigi pri kelkaj artifikoj uzataj, aŭ uzeblaj en iuj okazoj, por igi sin gardi kontraŭ la trompo la sincerajn observantojn. Pri tiuj homoj, kiuj obstine juĝas sen funda esplorado, estas perdo de peno klopodi por ilin forkonvinki de ilia eraro.

319. Unu el la plej ordinaraj fenomenoj estas la frapoj en la interno mem de la ligno, kun aŭ sen movado de la tablo aŭ de alia uzata objekto. Ĉi tiu efiko estas unu el tiuj plej facile imiteblaj, ĉu per la kontakto de la piedoj, ĉu per kraketigado en la meblo; sed estas utile konigi aparte karakteran ruzeton. Sufiĉas apogi ambaŭ manojn plate sur la tablo, tiel proksimajn unu al la dua, ke la ungoj de la dikfingroj firme kuntuŝiĝu; tiam, per tute ne rimarkebla muskolagado oni interfrotas la ungojn, aŭdigante sekan brueton, tre similan al tiuj de la interna tiptologio. Tiu brueto resonas en la ligno, naskante perfektan iluzion. Neniel malfacile estas tiamaniere aŭdigi tiom da frapoj, kiom dezirate, tamburadon k. a., respondi demandojn per “jes” aŭ “ne”, per nombroj aŭ eĉ per montrado de alfabetaj literoj.

Se oni estas antaŭavertita, estas tre facile konstati la trompon. Ĝi estas ne ebla, se la manoj ne kuntuŝiĝas kaj se oni estas certa, ke nenia alia kontakto povos okazigi la brueton. Cetere la realaj frapoj havas tiun karakterizaĵon, nome ke ili laŭplaĉe ŝanĝas sian lokon kaj tembron, kio ne povas okazi, kiam ili venas de la citita kaŭzo aŭ de alia simila; ke ili forlasas la tablon, por aŭdiĝi en alia meblo, kiun neniu tuŝas, sur la muroj, la plafono k. a., kaj respondas improvizitajn demandoj. (Vd. § 41.)

320. La senpera skribado estas ankoraŭ pli facile imitebla. Ne parolante pri la bone konataj ĥemiaĵoj, por aperigi skribon post kelka tempo sur blanka papero, kion oni povas malhelpi per plej simplaj antaŭzorgoj, povus okazi, ke per lerta ĵonglado oni anstataŭigus unu paperon per alia. Povus okazi ankaŭ, ke tiu, kiu volas trompi, estus tiel lerta, ke li deturnus la atenton de la ĉeestantoj, dum li skribus iajn kelke da vortoj. Iu diris al mi, ke li eĉ vidis tiel skribi per peceto da grafito kaŝita sub la ungo.

321. La alportado de objektoj ne malpli taŭgas por ĵonglado, kaj oni povas esti facile trompata de iu pli aŭ malpli lerta ĵonglanto, eĉ se tiu ne estas profesia prestidigitatoro.

En la § speciala, kiun mi skribis pri tio (§ 96), la Spiritoj mem difinis la esceptajn kondiĉojn, en kiuj ĝi povas fariĝi; el tio oni do povas konkludi, ke ĝia facila kaj laŭplaĉa ricevo estas almenaŭ suspektinda. Kun la senpera skribado estas tute same.

322. En la ĉapitro pri la Specialaj mediumoj mi menciis, laŭ la Spiritoj, tiujn mediumajn kapablojn ordinarajn kaj maloftajn. Oni do malfidu tiujn mediumojn, kiuj flatus al si, ke ili tre facile disponas ĉi tiujn lastajn aŭ kiuj ambicias multe da tiaj kapabloj, pretendo, kiu nur tre malofte estas efektvia.

323. La inteligentaj manifestiĝoj estas, laŭ la cirkonstancoj, tiuj plej fidindaj, tamen ankaŭ ili ne estas liberaj de imitado, almenaŭ tiuj banalaj kaj vulgaraj.

Oni pensas, ke ili havas pli grandan garantion, se la mediumoj estas mekanikaj, ne nur pro la sendependeco de la ideoj, sed ankaŭ kontraŭ artifikoj; tial kelkaj personoj preferas la perilojn materialajn. Nu, ĉi tio estas eraro. La trompo enŝoviĝas ĉien: ni ja scias, ke lerte oni povas laŭplaĉe direkti eĉ korbon aŭ tabulon skribantan, tute ŝajnigante memvolajn movojn. Kio forigas ĉian dubon, tio estas la esprimitaj pensoj, ĉu ili venas de mediumo mekanika, intuicia, aŭdiva, paroliva aŭ vidiva.

Iuj komunikaĵoj troviĝas tiel ekster la ideoj, la scioj kaj eĉ la inteligenteco de la mediumo, ke oni strange devus iluzii sin mem, por kredi, ke ili venis de li. Mi rekonas en la ĉarlatanismo grandan lertecon kaj fekundajn rimedojn, sed mi ankoraŭ ne rekonas en ĝi la kapablon havigi scion al malklerulo aŭ spritecon al stultulo.

Resume, mi ripetas, la plej bona garantio kuŝas en la konata moraleco de la mediumoj kaj en la neekzistado de ĉiaj kaŭzoj de materiala intereso aŭ de memestimo, kiuj povus stimuli ĉe ili la praktikadon de siaj mediumaj kapabloj, ĉar ja tiaj samaj kaŭzoj povas instigi ilin ŝajnigi la havadon de tiaj kapabloj, kiujn ili ne posedas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.