La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA LIBRO DE LA MEDIUMOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Aperoj de Spiritoj de vivantoj. Duoblaj homoj. Sankta Alfonso el Liguori kaj Sankta Antono el Padovo. Vespaziano. Transfiguriĝo. Nevidebleco
114. Ĉi tiuj du fenomenoj estas variaĵoj de la vidmanifestiĝoj, kaj kiel ajn miraklecaj ili ĉe la unua ekrigardo povas ŝajni, oni facile konstatas laŭ la klarigo, kiun oni povas doni pri ili, ke ili troviĝas en la kadro de la naturaj fenomenoj. Ambaŭ baziĝas sur la principo, ke ĉio, dirita pri la proprecoj de la perispirito post la morto, aplikiĝas al la perispirito de la vivantoj. Ni scias, ke dum la dormo la Spirito parte rericevas sian liberecon, t. e. apartiĝas de la korpo, kaj ĝuste en ĉi tiu stato mi ofte havis okazon lin observi. Sed la Spirito, ĉu la homo estas mortinta, ĉu vivanta, ĉiam portas sian duonmaterian envolvaĵon, kiu, pro la samaj kaŭzoj, pri kiuj mi parolis, povas fariĝi videbla kaj tuŝebla.
Efektive pozitivaj faktoj allasas nenian dubon en ĉi tiu rilato. Mi citos nur kelkajn, kiujn mi mem konas kaj kies verecon mi povas garantii; ĉiu povas mem rikolti similajn el la arkivo de sia memoro.
115. La edzino de unu mia amiko plurfoje vidis nokte eniri en ŝian ĉambron, ĉu estis lume aŭ ne, fruktovendistinon el la najbaraĵo, virinon, kiun ŝi konis nur vizaĝe, al kiu ŝi do neniam antaŭe parolis. Tiu aperaĵo ŝin ekteruris, des pli forte, ĉar ŝi tiam tute ne konis Spiritismon kaj tiu fenomeno multajn fojojn ripetiĝis.
Nu, tiu vendistino estis ja vivanta kaj en tiu tempo de la nokto kredeble dormis; tiel do, dum ŝia materia korpo ripozis en ŝia domo, ŝia Spirito kun sia fluidaĵa korpo troviĝis en la domo de tiu sinjorino: kiakaŭze? tion oni ne scias. En tia okazo ĉiu spiritisto, bone konanta tiajn aferojn, estus eldemandinta la aperaĵon, sed pri tio la sinjorino ne ekpensis. Ĉiufoje la aperaĵo eklipsiĝis, sed ŝi ne sciis kiel, kaj ankaŭ ĉiufoje, post la disfumiĝo, ŝi iradis al ĉiuj pordoj, por certiĝi, ke ili estas ja ŝlositaj kaj tiel neniu homo povis esti penetrinta en ŝian ĉambron. Ĉi tiu antaŭzorgo pruvis al ŝi, ke ŝi tiam tute ne dormas kaj ne estas trompata de ia sonĝo.
Aliajn fojojn ŝi en sama maniero ekvidis sinjoron, kiun ŝi ne konis, sed unu tagon ŝi vidis sian fraton, kiu tiam loĝis en Kalifornio; li havis tian aspekton de reala persono, ke en la unua momento ŝi kredis, ke li revenis, kaj ekdeziris paroli al li, sed li malaperis, ne ebliginte al ŝi tion fari. Letero, kiun ŝi post kelka tempo ricevis, pruvis, ke li ne estas mortinta. Tiu sinjorino estis tio, kion oni povas nomi natura vidiva mediumino, sed tiam, kiel mi diris, ŝi antaŭe neniam aŭdis pri iaj mediumoj.
116. Alia sinjorino, loĝanta en provinco, estante serioze malsana, ekvidis unu vesperon, ĉirkaŭ la deka horo, maljunan sinjoron, kiu loĝis en la sama urbo kaj kiun ŝi kelkafoje renkontis en societaj rondoj, sed sen ia intimeco inter ambaŭ. Tiu sinjoro ekaperis sidanta sur brakseĝo ĉe la pieda parto de ŝia lito kaj de tempo al tempo ekflaradis preneton da tabako; li aspektis, kvazaŭ li ŝin prizorgas. Mirante pro tia vizito en tia tempo de la tago, ŝi ekvolis demandi lin, kial li tie troviĝas, sed li faris geston, ke ŝi ne parolu kaj dormu; ŝi plurajn fojojn volis direkti al li la parolon, sed ĉiun fojon tiu sama rekomendo. Ŝi fine ekdormis. Post kelke da tagoj, jam resaniĝinte, ŝin vizitis tiu sama sinjoro, sed en pli oportuna tempo, kaj ĉi tiun fojon tio estis li mem: li portis tiun saman veston, tenis tiun saman flartabakujon kaj havis tute tiujn samajn manierojn. Konvinkite, ke li venis al ŝi dum ŝia malsaneco, ŝi dankis lin por tiu lia klopodo; forte surprizite, la sinjoro diris al ŝi, ke li jam de longe ne havis la plezuron ŝin vidi. La sinjorino, kiu konis la spiritismajn fenomenojn, ekkomprenis la aferon, sed, ne dezirante ĝin klarigi al li, diris nur, ke ŝi kredeble sonĝis. Jen, kio estas probabla, dirus la nekredemuloj, la “fortaspirituloj”, kio, laŭ ilia opinio, estas sinonimo de sprituloj; sed estas konstatite, ke ĉi tiu sinjorino tute ne dormis, tiel same, kiel tiu alia, antaŭe priparolita. – Nu, tiam ŝi sonĝis, tute ne dormante; alivorte, ŝi spertis halucinon. – Jen la savanta vorto, la universala klarigo de ĉio, kion oni ne komprenas.
Ĉar mi jam sufiĉe refutis ĉi tiun kontraŭdiron, tial mi daŭrigos miajn konsiderojn, turnante min al tiuj homoj, kiuj povas min kompreni.
117. Jen nun ankoraŭ unu fakto, ĉi tiu pli trafa, kaj mi estas scivola ekscii, kiel oni povus ĝin klarigi per la sola elturniĝo de la imagemo.
Unu provincano neniam volis edziĝi, spite la insistadon de sia familio, precipe en rilato al junulino, kiu loĝis en najbara urbo kaj kiun li neniam antaŭe vidis.
Unu tagon, en sia ĉambro, li estis forte frapita de la surprizo vidi antaŭ si junulinon, blanke vestitan kaj kun florkrono ĉirkaŭ la kapo. Ŝi diris al li, ke ŝi estas lia fianĉino, kaj eletendis al li la manon, kiun li ekprenis en la sian; sur unu el ties fingroj li vidis ringon. Post kelke da sekundoj ĉio ĉi malaperis. Miregante tiun aperaĵon kaj certiĝinte, ke li tute ne dormis, li informiĝis, ĉu iu venis en la domon dum tiu tago; oni repondis al li, ke oni vidis neniun. Post unu jaro, cedinte al pluaj petoj de iu parencino, li decidiĝis vidi tiun junulinon, kiun oni al li proponis. Li venis en ŝian urbon en la tago de la Kristokorpa festo; oni estis revenanta post la procesio, kaj unu el la unuaj homoj, kiuj montriĝis antaŭ liaj okuloj, enirante en la domon, en kiu li gastis, estis junulino, kiun li tuj rekonis kiel tiun, kiu iam aperis al li; ŝi estis same vestita, ĉar la tago de la apero estis ankaŭ la tago de tiu festo. Li perpleksiĝis, kaj siaflanke la junulino ellasis krion de surprizo kaj eksentis sin nebone. Rekonsciiĝinte, ŝi diris, ke ŝi jam vidis tiun sinjoron en egala tago de la pasinta jaro. Oni intertraktis ilian geedziĝon. Tio okazis ĉirkaŭ la jaro 1835, kiam ankoraŭ ne ekzistis ia demando pri Spiritoj; cetere ili ambaŭ estas ekstreme pozitivaj homoj, havantaj la malplej ekzaltitan imagemon en la mondo.
Oni eble diros, ke la spiritoj de ambaŭ estis frapitaj de la penso pri la proponita ligiĝo kaj ke tiu absorba zorgo kaŭzis halucinon; sed oni ne forgesu, ke la edzo estis tiel indiferenta por tia ligiĝo, ke li pasigis unu jaron, ne irante al sia estonta edzino. Eĉ akceptante ĉi tiun hipotezon, restus klarigi la duoblan aperon, la samecon de la du vestoj: de la aperaĵo kaj de la fraŭlino mem, kaj fine la reciprokan materialan rekonadon de homoj, neniam antaŭe vidintaj unu la duan, cirkonstancoj, kiuj ne povas esti kreaĵo de la imagemo.
118. Antaŭ ol iri pluen, mi devas tuj respondi iun demandon, kiun oni certe faros, nome, kiel la korpo povas vivi, se la Spirito estas for de ĝi. Mi povus diri, ke la korpo povas vivi la organan vivon, kiu ne dependas de la ĉeesto de la Spirito, kaj la pruvo de tio estas, ke la vegetaĵoj vivas kaj tamen ne havas spiriton; sed mi devas aldiri, ke dum sia surtera vivo la Spirito neniam tute apartiĝas de la korpo. Kiel iuj vidivaj mediumoj, tiel same la Spiritoj rekonas la Spiriton de vivanta homo laŭ luma strio, kiu kuntuŝiĝas kun ties korpo; tio neniam okazas, kiam la korpo estas mortinta, ĉar tiam la disiĝo estas kompleta. Ĝuste per tia komunikilo la Spirito de homo, kiel ajn malproksime li troviĝas, ricevas tujan avizon, ke la korpo bezonas lian ĉeeston, kaj tiam li al ĝi revenas fulmrapide*. El ĉi tio sekvas, ke la korpo neniel povas morti dum tiu kelkatempa foresto de la Spirito kaj ke neniam povas okazi, ke ĉi tiu, reveninte, trovus la pordon fermita, kiel asertas kelkaj romanistoj en historioj, verkitaj por plezurigo. (La Libro de la Spiritoj, §§ 400 k. sekv.)
* La “spirita distanco” estus ĝustadire “vibra distanco”, sekve malsama ol la “spaca distanco”, de la klasika Fiziko. Pri tia “distanco” oni legu la verkon “Nia Hejmo”, pĝ. 219, 220. – La Trad.
119. Ni reprenu nian temon. Izoliĝinte de la korpo, la Spirito de vivanto povas, kiel tiu de mortinto, aperi kun la plena aspekto de realeco; krom tio, pro tiuj samaj kaŭzoj, kiujn mi prezentis, li povas fariĝi momente tuŝebla. Ĉi tiu fenomeno, konata sub la nomo dukorpeco, estis tio, kio donis materialon por la historioj pri la duoblaj homoj, t. e. homoj, kies ĉeesto estis konstatita samtempe en du malsamaj lokoj. Jen du ekzemploj, ĉerpitaj ne el la popolaj legendoj, sed el la eklezia historio.
Sankta Alfonso el Liguori estis kanonizita antaŭ la difinita tempo, ĉar li sin montris samtempe en du malsamaj lokoj, kion oni konsideris miraklo.
Sankta Antono el Padovo* estis predikanta en Italujo, kiam lia patro, en Lisbono, akuzita pri murdo, estis torturota. Ĉe la momento de la ekzekuto Sankta Antono ekaperis, pruvis la senkulpecon de sia patro kaj denuncis la efektivan kriminton, kiu poste ricevis la punon. Estis konstatite, ke ĉe tiu momento Sankta Antono ne estis forlasinta Italujon**.
* Nomata ankaŭ “Sankta Antono el Lisbono”. – La Trad.
** La Aŭtoro diras resp. “Hispanujo” kaj “Padovo”, sed ni trovis nian devon regŭstigi la faktojn. La Trad.
De ni elvokite kaj demandite pri ĉi tiu fakto, Sankta Alfonso respondis jene:
I. Ĉu vi povus klarigi ĉi tiun fenomenton?
“Jes. Kiam pro sia virteco la homo sukcesis kvazaŭ tute formeti de si la krudan materion kaj altigis sian animon ĝis Dio, li povas aperi samtempe en du lokoj: jen kiel. Sentante, ke la dormo jam venas, la enkarna Spirito povas peti de Dio la permeson iri al tiu aŭ tiu loko. Lia Spirito, aŭ lia animo, kiel vi volas nomi tiun estaĵon, tiam forlasas sian korpon kune kun parto de sia perispirito kaj restigas la malpuran materion en stato proksima al morto. Mi diras proksima al morto, ĉar en la korpo estas plu ia ligilo, kiu tenadas la perispiriton kaj la animon ĉe la materio, ligilo, kiu ne povas esti difinita. La korpo do aperas en la pripetita loko. Mi pensas, ke ĉi tio estas ĉio, kion vi deziras scii.”
II. Tio ne klarigas al ni la videblecon kaj la tuŝeblecon de la perispirito.
“Troviĝante for de la materio, laŭ sia ŝtupo en la hierarkio, la Spirito povas fariĝi tuŝebla por la materio.”
III. Ĉu la dormo de la korpo estas nepre necesa, por ke la Spirito aperu en aliaj lokoj?
“La animo povas dividiĝi, kiam ĝi sin sentas portata al iu loko alia ol tiu, en kiu ĝia korpo troviĝas. Povas okazi, ke la korpo tiam ne dormas, kvankam ĉi tio estas tre malofta; en ĉi tiu okazo la korpo neniam troviĝas en tute normala stato, sed ĉiam en stato pli aŭ malpli ekstaza.”
Rimarko. La animo ne dividiĝas, laŭ la litera senco de la vorto: ĝi disradias en plurajn flankojn, tial ĝi povas manifestiĝi en pluraj lokoj, ne dividiĝinte. Estas kun ĝi tiel same, kiel kun la lumo, kiu povas rebrili de pluraj speguloj.
IV. Kio okazus, se oni subite vekus homon dormantan, dum lia Spirito sin montras aliloke?
“Ĉi tio ne okazus; se iu intencus veki lin, la Spirito flugus returne al la korpo kaj antaŭiĝus al ties intenco, ĉar la Spirito legas en la menso.”
Tute egalan klarigon plurfoje donis al mi la Spiritoj de mortintoj aŭ vivantoj. Sankta Alfonso klarigas la duoblan ĉeeston, sed ne donas la teorion de la videbleco kaj de la tuŝebleco.
120. Tacito raportas analogan fakton:
Dum la monatoj, kiujn Vespaziano pasigis en Aleksandrio, atendante la periodan revenon de la someraj ventoj kaj de la tempo, kiam la maro fariĝas sendanĝera, okazis pluraj miregindaĵoj, per kiuj montriĝis la favoreco de la ĉielo kaj la intereso, kiun la dioj laŭŝajne havis por tiu imperiestro...
Tiuj miregindaĵoj pligrandigis ĉe Vespaziano la deziron viziti la sanktan loĝejon de la dio, por konsulti lin pri aferoj de la imperio. Li ordonis fermi la templon kontraŭ ĉiu ajn; enirinte kaj kun la atento streĉe turnita al tio, kion parolos la orakolo, jen li ekvidis post si unu el la plej eminentaj egiptoj, nomatan Bazilido, pri kiu li sciis, ke tiun retenas malsaneco en loko kelke da tagoj malproksima de Aleksandrio. Li demandis la pastrojn, ĉu Bazilido tiun tagon venis en la templon; ankaŭ de preterpasantoj li petis la informon, ĉu ili vidis tiun eminentulon en la urbo; fine li sendis rajdantojn, kaj certiĝis, ke en tiu momento de la apero Bazilido troviĝis en la distanco de okdek mejloj. Tiam li jam ne dubis, ke la vidaĵo estis supernatura kaj la nomon de Bazilido li konsideris orakolo. (Tacito: Historioj, Parto IV, ĉap. 81 kaj 82. Traduko de Burnouf.)
121. La homo, kiu sin montras samtempe en du lokoj, havas do du korpojn, sed el tiuj du korpoj nur unu estas reala, la dua estas nura ŝajnaĵo. Oni povas diri, ke la unua vivas la vivon organan kaj la dua la vivon de la animo; ĉe la vekiĝo de la homo ambaŭ korpoj kuniĝas kaj la vivo de la animo revenas en la materian korpon. Ĝi ne ŝajnas al mi ebla – almenaŭ mi pri tio havas nenian ekzemplon kaj la racio, kiom mi komprenas, tion pruvas –, ke, kiam ili troviĝas unu for de la dua, la du korpoj povas samtempe kaj en egala grado ĝuadi aktivan kaj inteligentan vivon. Krom tio, el tio, kion mi ĵus diris, rezultas, ke la korpo reala ne povus morti, dum la korpo ŝajna restus videbla, ĉar la alproksimiĝo de la morto ĉiam revokas la Spiriton al la korpo, eĉ se por momento. El tio rezultas ankaŭ, ke la ŝajna korpo ne povus esti mortigita, ĉar ĝi ne havas organojn, ne konsistas el karno kaj ostoj: ĝi malaperus en tiu sama momento, kiam oni volus ĝin mortigi*.**
* Vd, en la Revue Spirite la sekvantajn artikolojn: Januaro 1859: La Bajona Koboldo; Februaro 1859: La ageneruloj**; mia amiko Hermann; Majo 1859: La ligilo inter la Spirito kaj la korpo; Novembro 1859: La vaganta animo; Januaro 1860: La Spirito unuflanke kaj la korpo aliflanke; Marto 1860: Studoj pri la Spirito de vivantoj; doktoro V. kaj fraŭlino I.; Aprilo 1860: La Petersburga fabrikisto; tuŝeblaj aperaĵoj; Novembro 1860: Historio de Maria Agreda; Julio 1861: Providenca apero. – Noto de la Aŭtoro.
** Agenera : Vd, glosaron. – La Trad.
122. Mi nun pritraktos la duan fenomenon, nome la transfiguriĝon: ĝi konsistas en la aliaspektiĝo de vivanta korpo. Jen pri tio fakto, kies aŭtentikecon mi povas garantii, okazinta en la jaroj 1858 kaj 1859, en la ĉirkaŭaĵo de Sankt-Stefano.
Unu junulineto, aĝanta ĉirkaŭ dek kvin jarojn, havis la strangan kapablon transfiguriĝi, t. e. ĉe iuj momentoj ekpreni la plenan aspekton de tiu aŭ alia mortinta homo; la iluzio estis tiel perfekta, ke ĉiu kredis, ke li havas antaŭ si tiun homon mem, tiel similaj estis la trajtoj de la vizaĝo, la rigardo, la sono de la voĉo, eĉ la ĵargono. Ŝi plurajn fojojn ekprenis la aspekton de sia frato, mortinta antaŭ kelke da jaroj: ŝi rebildigis ne nur lian vizaĝon, sed ankaŭ lian staturon kaj korpodikecon.
Unu tiea kuracisto, kiu plurajn fojojn ĉeestis tiujn strangajn faktojn, dezirante certiĝi, ĉu li ne estas trompata de ia iluzio, faris jenan provon. Tiujn faktojn mi eksciis de li mem, de la patro de la junulino kaj de pluraj aliaj alte estimindaj kaj fidindaj vidintoj. Li elpensis la ideon pesi la junulinon en ŝia normala stato, poste dum ŝia transfiguriĝo, tiam, kiam ŝi aspektis kvazaŭ sia frato, mortinta dudekkelk-jara, junulo multe pli alta kaj pli fortika ol ŝi. Nu, li konstatis, ke en tiu dua stato la pezo estis preskaŭ duobla. La provo estis konkludiga, kaj ne eble estis atribui tiun aspekton al simpla optika iluzio.
Mi provu klarigi ĉi tiun fakton, kiun oni iam rigardis kiel miraklon, sed kiun mi nomas tute simple fenomeno.
123. La transfiguriĝo, en iuj okazoj, povas havi kiel kaŭzon simple ian muskolan kuntiriĝon, kiu povas tute alimienigi la fizonomion ĝis tia grado, ke ĝi faras la homon preskaŭ nerekonebla. Mi ofte konstatis transfiguriĝon ĉe iuj somnambuloj, sed ĉe tiu okazo la transfiguriĝo ne estas radikala; ekzemple, iu virino povas aspekti juna aŭ maljuna, bela aŭ malbela, sed ŝi estas ĉiam ankoraŭ virino kaj precipe ŝia pezo ne pligrandiĝas nek malpligrandiĝas. En la afero, kiun mi nun pritraktas, estas ankoraŭ io; la teorio de la perispirito kondukos nin al ĝia kompreno.
Estas konsentite en principo, ke la Spirito kapablas havigi al sia perispirito ĉiajn aspektojn; ke, modifante la molekulan aranĝon, li povas fari ĝin vedebla, tuŝebla kaj sekve opaka; ke la perispirito de vivanto, kiam ĝi estas apartiĝinta de la korpo, povas sperti tiajn samajn aliiĝojn; ke ĉi tiu statoŝanĝiĝo fariĝas per interkombiniĝo de la fluidaĵoj. Ni nun prezentu al ni, ke la perispirito de iu vivanto ne estas for de la korpo, sed disradias ĉirkaŭ ĉi tiun en tia maniero, ke ĝi envolvas la korpon kvazaŭ vaporo; en ĉi tiu stato ĝi povas ricevi tiajn samajn modifojn, kiajn ĝi ricevus, se ĝi troviĝus for de la korpo; se ĝi perdas sian travideblecon, la korpo povas malaperi, fariĝi nevidebla kaj esti vualita, kvazaŭ ĝi dronus en nebulego. Ĝi povas eĉ ŝanĝi sian aspekton, fariĝi brilanta, se tion volas aŭ kapablas la Spirito. Alia Spirito, kombinante sian propran fluidaĵon kun tiu de la unua, povas havigi al ĉi tiu kombinaĵo sian propran aspekton en tia maniero, ke la reala korpo malaperas sub ekstera fluidaĵa tego, kies aspekto povas varii laŭ la plaĉo de la Spirito. Jen, ŝajnas, la vera kaŭzo de la stranga kaj, estas necese diri, malofta fenomeno nomata transfiguriĝo.
Koncerne la ŝanĝiĝon de la pezo, ĝi estas ĉi tie klarigata tiel same, kiel pri la inertaj korpoj. La pezo propra de la korpo ne ŝanĝiĝis, ĉar ankaŭ la kvanto da materio ne ŝanĝiĝis. La korpo ricevas la influon de ekstera aganto, kiu povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la pezon relativan, kiel mi klarigis supre, §§ 78 k. sekv.
Estas do kredeble, ke se la transfiguriĝo fariĝus kun la aspekto de infano, la pezo estus proporcie malpliiĝinta.
124. Estas imageble, ke la korpo povas preni eksteraĵon pli aŭ same grandan; sed kiel ĝi povus prezenti malpli grandan, ekzemple de infano, kiel mi ĵus diris?
Ĉu en ĉi tiu okazo la korpo reala ja ne translimus la amplekson de la korpo ŝajna? Tial mi ne diras, ke tiu fakto ja okazis; mi nur volis montri, menciante la teorion de la specifa pezo, ke la ŝajna pezo eble malpliiĝis.
Rilate la fenomenon mem, mi asertis nek ĝian fareblecon, nek ĝian nefareblecon; sed en la okazo, se ĝi fariĝus, de tio, ke oni ne povus pri ĝi doni kontentigan solvon, ne sekvŭ, ke ĝi ne okazas. Oni ja ne forgesu, ke ni apenaŭ ekpaŝis en ĉi tiun sciencon kaj ke ankoraŭ multe mankas, ĝis ĝi diros sian lastan vorton. Cetere la elstarantaj partoj povus tute bone fariĝi nevidelaj.
La teorio de la nevidebleco elfluas tute nature el la antaŭaj klarigoj kaj el tiuj, donitaj pri la alportoj, §§ 96 k. sekv.
125. Restus al ni paroli pri la stranga fenomeno de la ageneruloj, kiu, kiel ajn eksterordinara ĝi povas ŝajni ĉe la unua ekrigardo, tamen ne estas pli supernatura ol la ceteraj. Sed, ĉar mi klarigis ĝin en la Revue Spirite (Februaro 1859), tial mi pensas senutile ĉi tie represi ĝiajn detalojn. Mi diras nur tion, ke ĝi estas variaĵo de la tuŝebla aperaĵo; ĝi estas la stato de iaj Spiritoj, kiuj momente povas preni sur sin la formojn de vivanta homo en tia grado, ke ili faras perfektan iluzion. (El la greka lingvo: seniga prefikso a kaj verbo geine, geinomai, generi: kiu ne estas generita.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.