La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVII: PRI LA FORMADO DE LA MEDIUMOJ

Disvolvado de la mediumeco. Ŝanĝiĝo de la skribkaraktero. Perdo kaj interrompo de la mediumeco.

200. Mi ĉi tie parolos speciale pri la skribivaj mediumoj, ĉar ĉi tiu estas la plej multenombra speco de mediumeco, kaj ankaŭ tial, ke ĝi estas samtempe la plej simpla, la plej oportuna, tiu, kiu havigas la plej kontentigajn kaj kompletajn rezultatojn; ĝi estas ankaŭ tiu, kiun ĉiuj aspiras. Bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ekzistas nenia procedo, kiu povus eĉ priksimume montri, ke iu posedas ĉi tiun kapablon; la fizikaj signoj, laŭ kiuj iuj homoj pensis, ke ili estas iaj indikaĵoj, havas nenion certan.

Ĝi ekzistas ĉe infanoj kaj maljunuloj, ĉe viroj kaj virinoj, kiaj ajn la temperamento, la sanstato, la grado da intelekta kaj morala evoluo. Ekzistas nur unu rimedo por konstati ĝian ĉeeston, nome provi.

Oni povas ricevi skribaĵon, kiel ni vidis, per korboj kaj tabuletoj, aŭ rekte per la mano; estante la plej facila kaj, oni povas diri, la sola, hodiaŭ uzata, ĉi tiu lasta maniero estas tiu, kiun mi rekomendas al la prefero de ĉiuj. Ĉi tiu estas el la plej simplaj: ĝi konsistas sole nur en tio, ekpreni krajonon kaj paperon, sidante kiel iu, kiu skribas, sen ia alia preparo; tamen por sukcesa rezultato estas necesaj pluraj rekomendoj.

201. Kiel materian aranĝon mi rekomendas eviti ĉion, kio povas ĝeni la liberan movadon de la mano; eĉ preferinde la mano ne tute sin apogu sur la papero.

La pinto de la krajono devas tuŝi sufiĉe por streki, sed ne tiel peze, ke ĝi renkontus kontraŭstaron. Ĉiuj ĉi antaŭzorgoj fariĝas senutilaj, kiam oni jam flue skribas, ĉar tiam nenia baro povas haltigi la manon; tio estas nur preparaj elementoj por komencanto.

202. Estas indiferente uzi plumon aŭ krajonon. Iuj mediumoj preferas la plumon, sed ĝi povas konveni nur al tiuj maturaj kaj kiuj skribas kviete; kelkaj skribas tiel rapide, ke la uzado de plumo estus preskaŭ ne ebla aŭ almenaŭ tre maloportuna. Tio sama okazas tiam, kiam la skribado estas intermita kaj neregula aŭ kiam oni rilatas kun krudmanireraj Spiritoj, kiuj frapas la paperon per la pinto de la plumo, rompante la pinton kaj ŝirante la paperon.

203. La natura deziro de ĉiu, kiu aspiras al mediumeco, estas povi konversacii kun la Spiritoj de siaj karuloj; sed li devas moderigi sian senpaciencon, ĉar la komunikado kun iu difinita Spirito ofte prezentas materiajn malfacilaĵojn, kiuj faras ĝin ne ebla por komencanto.

Por ke iu Spirito povu komunikiĝi, estas necese, ke ekzistu inter li kaj la mediumo interrilatoj de fluidaĵoj, kiuj ne ĉiam stariĝas momente; nur laŭmezure, kiel la kapableco kreskas, la mediumo iom post iom akiras la lertecon necesan, por ekrilati kun iu ajn veninta Spirito.

Povas do okazi, ke tiu, kun kiu la mediumo deziras komunikiĝi, ne troviĝas en la kondiĉoj favoraj por tio, kvankam li tie staras, kiel ankaŭ povas okazi, ke al li estas ne eble aŭ ne permesite kontentigi la elvokinton.

Tial estas konsilinde, ke oni komence ne obstinu en la elvoko de iu difinita Spirito, esceptante ĉiun alian, ĉar ofte okazas, ke ne kun tiu la interrilatoj de la fluidaĵoj pli facile stariĝas, kiel ajn granda la simpatio, kiun oni portas por li. Antaŭ ol ekpensi ricevi mesaĝojn de tia aŭ tia Spirito, la komencanto devas do disvolvi sian kapablecon, kaj por tio li devas fari ĝeneralan elvokon kaj turni sin precipe al sia gardanta anĝelo.

Por tio ekzistas nenia rita formulo; kiu ajn pretendus rekomendi iajn parolojn, tiun oni povas sentime alnomi ĉarlatano, ĉar por la Spiritoj formo estas nenio.

Tamen la elvoko devas ĉiam esti farata en la nomo de Dio. Oni povas ĝin fari per jenaj vortoj aŭ samvaloraj:

Mi petas Dion ĉiopovan permesi al iu bona Spirito komunikiĝi kun mi kaj ebligi al mi skribi; mi petas ankaŭ mian anĝelon-gardanton volonti helpi min kaj forigi la malicajn Spiritojn. Oni tiam atendas la manifestiĝon de iu Spirito, kiu igus skribi ion. Povas okazi, ke li estas tiu dezirata aŭ ankaŭ iu nekonata Spirito aŭ la zorganta anĝelo; ĉiuokaze li ordinare rekonigas sin, skribante sian nomon. Nun prezentiĝas la demando pri la identigo, unu el tiuj, kiuj postulas plej grandan sperton, ĉar ne malmultaj novuloj riskas esti trompataj.

Tiun demandon mi pritraktos poste, en speciala ĉapitro.

Kiam oni volas elvoki difinitajn Spiritojn, estas ja esence, en la komenco, turni sin nur al tiuj, pri kiuj oni scias, ke ili estas bonaj kaj simpatiaj, kaj kiuj povus havi ian motivon por veni, kiel parencoj aŭ amikoj. En ĉi tiu okazo la elvokon oni povas formuli jene: En la nomo de Dio ĉiopova mi petas la Spiriton de tia persono komunikiĝi kun mi; aŭ: Mi petas Dion ĉiopovan permesi al la Spirito de tia persono komunikiĝi kun mi; aŭ alia povas esti la formulo, respondanta al sama penso.

Ne malpli necese estas, ke la unuaj demandoj tekstu tiel, ke la respondo estu simple jes aŭ ne, ekzemple: –

Ĉu vi estas ĉi tie? – Ĉu vi volas respondi al mi? –

Ĉu vi povas igi min skribi? k. a. Kun la tempo ĉi tiu zorgo fariĝas senutila. En la komenco la afero estas starigo de rilatoj. Esenca punkto estas, ke la demando ne estu frivola, ke ĝi havu nenian montron de privata intereso kaj precipe, ke ĝi estu la esprimo de bonvola kaj simpatia sento por la Spirito, al kiu oni sin turnas.

(Vd. poste la ĉapitron specialan pri la Elvokoj.)

204. Io, kion oni devas observi ankoraŭ pli streĉe, ol la maniero de elvoko, tio estas la trankvileco kaj la enmemiĝo kune kun varma deziro kaj solida volo sukcesi.

Sub “volo” mi komprenas ĉi tie ne ian volon efemeran, agantan intermite kaj ĉiuminute interrompatan de aliaj zorgoj, sed volon seriozan, persistan, kontinuan, sen senpacienco kaj febreca deziro. La enmemiĝon favoras la soluleco, la silento kaj la foriĝo for de ĉio, kio povas kaŭzi distriĝon. Tiam restas fari nur unu aferon, nome, ĉiutage refari sian provon maksimume dek minutojn aŭ kvaronhoron, ĉiufoje, dum dek kvin tagoj, unu monato, du monatoj kaj pli, se necese. Mi konas mediumojn, kiuj fariĝis lertaj nur post ses monatoj da ekzerciĝado, dum aliaj skribas flue tuj je la unua fojo.

205. Por ne fari senutilajn provojn, oni povas per alia mediumo konsulti seriozan kaj altklasan Spiriton; sed oni rimarku, ke kiam oni demandas la Spiritojn, ĉu oni estas aŭ ne estas mediumo, ili preskaŭ ĉiam respondas jese, kio ne malhelpas, ke la provoj ofte estas senfruktaj.

Ĉi tio havas naturan klarigon. Oni adresas al la Spirito demandon ĝeneralan; li do respondas ankaŭ ĝenerale; nu, kiel sciate, nenio estas pli elasta ol la mediumeco, ĉar ja ĝi povas prezentiĝi sub la plej diversaj formoj kaj en tre diversaj gradoj. Oni do povas esti mediumo, ĝin ne sciante kaj en iu senco alia, ol tiu, pri kiu oni pensas. Al ĉi tiu malpreciza demando: – Ĉu mi estas mediumo? la Spirito povas respondi: – Jes; al ĉi tiu, pli preciza: – Ĉu mi estas mediumo skribiva? li eble respondos: – Ne.

Oni devas preni en kalkulon ankaŭ la naturon de la Spirito, kiun oni pridemandas; ekzistas Spiritoj tiel frivolaj kaj senkleraj, ke ili respondas trafe aŭ maltrafe, kiel efektivaj ventkapuloj. Tial mi konsilas turni sin al klarmensaj Spiritoj, kiuj ordinare respondas volonte al tiuj demandoj kaj indikas la plej bonan vojon sekvendan, se nur ekzistas ia eblo sukcesi.

206. Rimedo, kiu tre ofte donas bonan rezultaton, konsistas en tio, preni bonan skribivan mediumon, flekseblan, spertan, kiel ĉeokazan helpanton. Se tiu mediumo apogos la manon aŭ la fingrojn sur la mano de tiu, kiu deziras skribi, malofte ĉi tiu ne komencos tuj skribi.

Oni komprenas, kio okazas en ĉi tiu cirkonstanco: la mano, tenanta la krajonon, iamaniere fariĝas aldono al la mano de la mediumo, kia estus korbo aŭ tabuleto.

Sed ĉi tio ne malhelpas, ke tiu ekzerciĝado estas tre utila, kiam oni povas uzi ĝin, ĉar, ofte kaj regule ripetata, ĝi kunhelpas por venki la materian kontraŭaĵon kaj estigas la disvolviĝon de la kapablo. Iafoje sufiĉas forte magnetizi, en ĉi tiu intenco, la brakon kaj la manon de tiu, kiu volas skribi; eĉ ofte la magnetizanto nur apogas la manon sur ties ŝultro: mi vidis tiun senprokraste skribi sub tiu influo. Saman efikon oni povas atingi sen ia kontakto, nur el la volo de la helpanto.

Oni facile komprenas, ke la fido de la magnetizanto je sia propra povo, por sukcesi, devas ĉi tie ludi grandan rolon, kaj ke ne fidanta magnetizanto malmulte, eĉ neniom helpus.

La helpo de sperta gvidanto estas, krom tio, tre utila, por ke la komencanto observu multegon da detalaj antaŭzorgoj, kiujn li ofte ne atentas je la malprofito de la rapideco de sia progresado; ĝi celas precipe instrui lin pri la konsisto de la unuaj demandoj kaj pri la maniero ilin fari. La rolo de tiu gvidanto estas tiu de instruanto, kiun la komencanto ne plu bezonas, kiam li estas jam sufiĉe lerta.

207. Ankoraŭ unu rimedo, kiu ankaŭ povas kunhelpi por la disvolviĝo de tiu kapablo, konsistas en tio, kolekti kelke da homoj, kiuj ĉiuj portus saman deziron kaj saman intencon; nun ĉiuj samtempe, en absoluta silento kaj religia enpensiĝo, provu skribi, post kiam ĉiu elvokis sian gardantan anĝelon aŭ iun ajn simpatian Spiriton. Aŭ unu el ili povas, sen speciala elekto kaj por ĉiuj kunsidantoj, fari ĝeneralan elvokon al bonaj Spiritoj, dirante ekzemple: En la nomo de Dio ĉiopova ni petas bonajn Spiritojn volonti komunikiĝi per ĉi tieaj personoj. Malofte el ĉi tiuj kelkaj ne donas tuj montron de mediumeco aŭ eĉ ne skribas flue post nelonge.

Oni facile komprenas, kio fariĝas en ĉi tiu okazo.

Personoj, kuniĝintaj per sama intenco, konsistigas tutaĵon, kies potenco kaj sensiveco estas pligrandigitaj de ia magneta influo, kiu helpas al la disvolviĝo de la kapablo.

Inter la Spiritoj, altiritaj de tiu kolekto da voloj, kelkaj estas, kiuj trovos ĉe la ĉeestantoj la ilon konvenan al ili; se ne ĉe tiu, tiam ĉe tiu alia, kaj ili uzos ties servemon.

Ĉi tiu rimedo devas esti uzata precipe en tiuj spiritistaj grupoj, kiuj ne havas mediumojn aŭ da ili havas ne sufiĉe.

208. Oni de longe serĉas procedojn por la formado de mediumoj, kiel ankaŭ signojn de mediumeco, sed ĝis hodiaŭ mi konas neniun pli efikan ol tiuj, kiujn mi indikis.

Konvinkite, ke la baro al la disvolviĝo de tiu kapablo estas tute materia rezisto, iuj homoj pretendas superi ĝin per ia gimnastiko, kiu preskaŭ senartikigas brakojn kaj kapon. Mi ne priskribos ĉi tiun procedon, venintan al mi el trans Atlantiko, ne nur tial, ke mi havas nenian pruvon pri ĝia efikeco, sed ankaŭ pro mia konvinko, ke ĝi povas esti danĝera por delikataj kompleksioj pro la afekcio de la nerva sistemo. Se ne ekzistas eĉ rudimentoj de tiu kapablo, nenio povus ĝin havigi, eĉ ne elektrizo, kiun oni sensukcese uzis por ĉi tiu celo.

209. Ĉe la mediumo-lernanto la fido ne estas nepra kondiĉo; ĝi sendube helpas liajn penojn, sed ne estas absolute necesa: sufiĉas pureco de intenco, deziro kaj bonvolo. Oni vidis tute nekredemajn homojn, miregantajn, ke ili skribas, ne sciante kiel, dum sinceraj kredantoj tute ne sukcesas: ĉi tio pruvas, ke ĉi tiu kapablo dependas de organa antaŭinklino.

210. La unua signo pri inklino skribi estas ia tremeto de la brako kaj de la mano; iom post iom la mano estas trenata de impulso, kiun ĝi ne povas regi. Ofte ĝi en la komenco faras nur sensignifajn strekojn; poste la literoj ĉiam pli nete desegniĝas, kaj la skribado fine ricevas la rapidecon de la fluanta skribado. Ĉiaokaze oni devas lasi la manon moviĝi nature, ĝin ne kontraŭstarante aŭ antaŭenpuŝante.

Kelkaj mediumoj skribas flue kaj facile tuj de la komenco, eĉ iafoje jam ĉe la unua seanco, kio estas tre malofta; aliaj dum tre longa tempo faras strekojn kaj efektivajn skribekzercojn; la Spiritoj klarigas tion dirante, ke ĝi estas por malrigidigi ilian manon. Se tiuj ekzercoj tro daŭras aŭ fariĝas ridindaj signoj, oni ne dubu, ke tio estas sin amuzanta Spirito, ĉar la bonaj Spiritoj neniam igas iun fari ion senutilan; en ĉi tiu okazo oni devas pli fervore alvoki la helpon de ĉi tiuj.

Se, malgraŭ tio, la irado ne ŝanĝiĝas, oni devas halti, konstatinte, ke nenio serioza estas atingebla. Oni povas rekomenci la provon ĉiutage, sed estas konsilinde ĝin ĉesigi ĉe la unuaj suspektindaj signoj, por ne fari tiun plezuron al la mokemaj Spiritoj.

Al ĉi tiuj observoj unu Spirito aldonas: “Ekzistas mediumoj, kies kapableco ne povas translimi tiujn signojn. Kiam post kelke da monatoj ili sukcesas fari nur sensignifajn aferojn, nur jes aŭ ne, aŭ literojn sen interligo, ili senutile ŝmirus plu paperon; ili estas ja mediumoj, sed mediumoj neproduktivaj. Cetere, la unuaj ricevitaj komunikaĵoj devas esti konsiderataj kiel ekzercoj, por kiuj oni komisias ne altklasajn Spiritojn; tial oni devas atribui al ili negrandan gravecon, en vido de la Spiritoj, kiuj ricevas la taskon, tiel diri, de skribinstruantoj, por malkrudigi la komencantan mediumon. Efektive, ne kredu, ke altklasaj Spiritoj iam penus, ke iu mediumo faru tiajn preparajn ekzercojn; okazas nur tio, ke se la mediumo ne celas ion seriozan, tiuj ne altklasaj Spiritoj restadas plu kaj ligiĝas al li. Preskaŭ ĉiuj mediumoj trapasis tiun hardfornon, por lertiĝi; estas ilia afero fari tion necesan, por havigi al si la simpation de la vere superaj Spiritoj.”

211. La rifo, kiun la plimulto el la komencantaj mediumoj renkontas, estas ilia afero kun malsuperaj Spiritoj, kaj ili devas konsideri sin feliĉaj, se tiuj ne estas frivolaj Spiritoj. Ilia tuta atento devas celi ne lasi tiujn Spiritojn preni starejon apud ili, ĉar se tiuj jam alkroĉiĝis, ne ĉiam facile oni liberiĝas de ili. Ĉi tio estas tiel gravega punkto, precipe en la komenco, ke sen la necesaj antaŭzorgoj oni povas perdi la frukton de la plej belaj kapabloj.

La unua kondiĉo estas, ke la mediumo kun sincera fido sin metu sub la protekton de Dio kaj petu la helpon de sia gardanta anĝelo; ĉi tiu estas ĉiam bona, dum la familiaraj Spiritoj, simpatiante la bonajn aŭ la malbonajn ecojn de la mediumo, povas esti frivolaj aŭ eĉ malicaj.

La dua kondiĉo estas kun skrupula zorgo diligenti por ekscii per ĉiuj signoj, kiujn la sperto havigas, la naturon de la unuaj komunikiĝantaj Spiritoj, al kiuj estas ĉiam prudente malkonfidi. Se tiuj signoj estas suspektindaj, oni devas fari varman alvokon al sia gardanta anĝelo kaj per ĉiuj siaj fortoj repuŝi la malican Spiriton, mo ntrante al li, ke oni ne estas lia mokataĵo, por lin senkuraĝigi. Jen kial oni nepre devas antaŭ ĉio studi la teorion, se oni volas eviti la nedisigeblajn malbonaĵojn de la sensperteco; pri ĉi tiu temo oni trovos tre vaste elvolvitajn instrukciojn en la ĉapitroj Pri la obsedo kaj Pri la identeco de la Spiritoj. Mi ĉi tie diras sole nur, ke krom la parolo povas esti rigardataj kiel nepraj pruvoj pri la malsupereco de la Spiritoj ankaŭ jenaj: ĉiaj signoj, figuroj, senutilaj aŭ infanecaj emblemoj; ĉia skribo stranga, intermita, tordita, kvazaŭ desegnita, tro granda, aŭ prenanta ridindajn kaj eksterkutimajn formojn.

La skribo povas esti tre malbona, eĉ apenaŭ legebla, kio estas neniel eksterordinara, ĉar ĝi estas afero de la mediumo, sed ne de la Spirito. Mi vidis mediumojn kun tiaj falsaj ideoj, ke ili taksadis la superecon de la Spiritoj laŭ la grandeco de la literoj kaj atribuadis grandan gravecon al literoj formitaj kiel presliteroj, infanaĵo evidente neakordigebla kun efektiva supereco.

212. Se estas grave pretervole ne fali sub la potencon de la malicaj Spiritoj, ankoraŭ pli grave estas sin memvole ne meti sub ilian manon. Estas necese, ke iu senbrida deziro skribi ne kredigu, ke estas indiferente sin turni al la unua veninta Spirito, escepte se tio estas, por poste sin liberigi de li, se ĝi ne konvenas, ĉar oni ne senpune petas la helpon, por kio ajn, de malica Spirito, kiu povas kare pagigi siajn servojn.

Kelkaj homoj, en la senpacienca sopiro vidi la disvolviĝon de sia mediumeco, laŭ ilia opinio tro malrapidan, ekpensas elvoki, por ilin helpi, ian ajn Spiriton, eĉ malican, esperante lin tuj forpeli. Pluraj estis ja plene kontentigitaj kaj tuj skribis; sed la Spirito, ne zorgante pri tio, ke li estas akceptita, ĉar neniu pli bona aperis, montriĝis malpli cedema por foriri, ol por veni.

Mi konas mediumojn, punitajn pro sia vanta pretendo kredi sin sufiĉe fortaj, por laŭvole forpeli tiajn Spiritojn, per jaroj da ĉiaspecaj obsedoj, per la plej ridindaj mistifikoj, per persista fascinado kaj eĉ per materiaj malfeliĉoj kaj la plej kruelaj disreviĝoj. La Spirito montriĝis komence tute malkaŝe malica, poste hipokrita, por igi kredi aŭ lian konvertiĝon aŭ la pseŭdopovon de lia subjugigito, lin laŭvole forpuŝi.

213. La skribaĵo estas kelkafoje tre legebla, la vortoj kaj la literoj tute disligitaj unu de alia, sed ĉe iuj mediumoj estas malfacile por alia, ol ili mem, deĉifri, kion ili skribis, ĝis oni alkutimiĝis al ilia skribo. Ĝi ofte estas formata el grandaj strekoj: la Spiritoj ne kutimas ŝpari paperon. Kiam iu vorto aŭ frazo estas apenaŭ legebla, oni petas la Spiriton bonvoli rekomenci, kion li ordinare faras volonte. Kiam la skribo estas kutime nelegebla, eĉ por la mediumo, ĉi tiu preskaŭ ĉiam sukcesas skribi pli nete per oftaj kaj longedaŭraj ekzercoj, oferante al ili fortan volon kaj varme petante la Spiriton agi pli laŭregule. Kelkaj Spiritoj ofte alprenas konvenciajn signojn, kiuj fariĝas uzaĵoj en la kutimaj seancoj.

Por esprimi, ke iu demando malplaĉas al ili kaj ke ili tiujn ne volas respondi, ili faras ekzemple longan strekon aŭ ion alian samsignifan.

Kiam la Spirito finis tion dirotan aŭ ne volas respondi plu, la mano senmoviĝas kaj la mediumo, kiel ajn grandaj lia povo kaj lia volo, eĉ ne unu vorton plue ricevas. Kontraŭe, tiel longe ĝis la Spirito ne finis, la krajono moviĝas sen ia eblo por la mano sin deteni. Se iu Spirito volas proprainiciate diri ion, la mano konvulsie ekprenas la krajonon kaj komencas skribi, ne povante tion kontraŭstari. Cetere la mediumo preskaŭ ĉiam sentas en si tion, kio diras al li, ĉu la halto estas momenta aŭ ĉu la Spirito venis al la fino. Malofte li ne sentas la momenton, kiam la Spirito foriris.

Jen la plej ĉefaj klarigoj, kiujn mi devis doni, tuŝante la disvolviĝon de la psikografio. La sperto konigos, en la praktiko, iujn detalojn, kiujn estus senutile elvolvi ĉi tie kaj por kiujn koni oni sin gvidos laŭ la ĝeneralaj principoj. Multaj provu, kaj oni trovos pli da mediumoj, ol kiel oni pensas.

214. Ĉio, kion mi ĵus diris, aplikiĝas al la mekanika skribado. Ĝi estas tiu, kiun ĉiuj mediumoj prave penas ekhavi, sed la mekanikeco pura estas tre malofta: kun ĝi tre ofte miksiĝas pli aŭ malpli da intuicio. Konsciante, kion li skribas, la mediumo nature ekdubas pri sia kapableco; li ne scias, ĉu tio venas de li aŭ de alia Spirito. Li tute ne maltrankviliĝu pro tio kaj eĉ tiel iru pluen. Se li sin zorge observos, li facile konstatos en sia skribaĵo multegon da aferoj, kiuj ne troviĝis en lia menso kaj kiuj estas eĉ kontraŭaj al ĝi: ĉi tio estas evidenta pruvo, ke tiuj aferoj ne de li venis. Li do daŭrigu sian laboron, kaj la dubo disfumiĝos per la sperto.

215. Se al mediumo ne estas konsentite, ke li estu ekskluzive mekanika, ĉiaj provoj por ĉi tiu rezultato estos senfruktaj, kaj tamen li malprave pensus, ke li ne ricevis kapablon por skribi. Se li estas dotita nur per intuicia mediumeco, li ja devas kontentiĝi per ĝi, kaj ĝi certe faros al li eminentajn servojn, se li scios ĝin utile profiti kaj ĝin ne forpuŝos.

Se post senutilaj provoj, sinsekve farataj dum kelka tempo, vidiĝas nenia montro de pretervola movo aŭ se tiuj movoj estas tre malfortaj, por doni ian rezultaton, la mediumo ne hezitu skribi la unuan enblovitan penson, ne farante al si zorgon, ĉu ĝi venas de li mem aŭ el alia fonto: la sperto instruos lin distingi. Cetere tre ofte okazas, ke la mekanika movado disvolviĝas post iom da tempo.

Mi supre diris, ke estas okazoj, en kiuj estas indiferente scii, ĉu la penso venas de la mediumo aŭ de alia Spirito; tiel estas precipe tiam, kiam iu pure intuicia aŭ inspirata mediumo faras ian imagoverkon por si mem.

Ne multe gravas, ke li atribuas al si iun penson, kiu estus sugestita al li: se venas al li bonaj pensoj, li danku por tio sian bonan genion, kaj aliaj estos al li ankoraŭ alportataj. Tia estas la inspiro de la poetoj, filozofoj kaj scienculoj.

216. Ni nun prezentu al ni la mediumecon tute disvolviĝinta; ke la mediumo skribas facile, ke li estas, unuvorte, tio, kion oni nomas matura mediumo. Li forte erarus pensante, ke li bezonas jam nenian pluan instruon: li nur transpasis materian kontraŭstaron; jen tiam komenciĝas por li la efektivaj malfacilaĵoj kaj li pli ol ĉiam bezonas konsilojn de la prudento kaj sperto, se li ne volas enkaptiĝi en la multego de la retoj, kiujn oni metos kontraŭ li. Se li pretendos tro frue flugi per siaj propraj flugiloj, li baldaŭ fariĝos ludilo de mensogemaj Spiritoj, kiuj penos ekspluati lian tromemfidon.

217. Kiam la mediumeco estos plene disvolviĝinta, estas plej ĉefa afero, ke la mediumo ĝin ne trouzu. La plezuro, kiun ĝi havigas al iuj novuloj, naskas ĉe ili tian entuziasmon, kiun estas tre grave moderigi. Ili devas memori, ke ĝi estas donita al ili por la bono, sed ne por la kontentigo de ia vanta sciemo. Ili do uzu ĝin nur en la oportunaj okazoj, sed ne ĉiumomente; la Spiritoj ne estas konstante je ilia ordono, kaj tial ili riskas trompon de mistifikantoj. Estas rekomendinde por tio difini tagojn kaj horojn, ĉar tiel ili donas sin al la laboro en humoro de pli profunda enpensiĝo kaj la Spiritoj, kiuj volas veni, estas avizitaj kaj sekve faras por tio siajn disponojn.

218. Se malgraŭ ĉiaj provoj, la mediumeco tute ne montriĝas, oni devas ja rezigni ĝin, simile kiel oni rezignas kanti, se oni ne havas voĉon por tio. Kiel tiu, kiu ne povoscias iun lingvon, uzas la servemon de tradukanto, tiel same tiu, kiu ne estas mediumo, petas la helpon de mediumo. Ĉe manko de mediumo oni tamen ne opiniu sin ne helpata de la Spiritoj. La mediumeco estas por ĉi tiuj esprimrimedo, sed ne ekskluziva rimedo, per kiu ili estus altirataj; tiuj, kiuj amas nin, staras apud ni, ĉu ni estas aŭ ne estas mediumoj. Patro ne forlasas sian infanon, ĉar ĉi tiu, surda kaj blinda, ne povas lin aŭdi kaj vidi, sed lin ĉirkaŭigas per sia prizorgado.

Tiel same agas la Spiritoj: se ili ne povas materie komuniki al ni sian penson, ili helpas al ni per inspiro.

Ŝanĝiĝo de la skribkaraktero 219. Tre ordinara fenomeno ĉe la skribivaj mediumoj estas la ŝanĝiĝo de la skribkaraktero laŭ la komunikiĝantaj Spiritoj; kaj la plej rimarkinda estas tio, ke unu skribkaraktero konstante refariĝas ĉe la sama Spirito kaj ĉe kelkaj okazoj estas tiu sama, kiun li havis sur la Tero. Ni poste vidos la konsekvencojn, kiujn oni povas ĉerpi el tio koncerne la identecon de la Spiritoj.

La ŝanĝiĝo de la skribkaraktero okazas nur ĉe la mekanikaj aŭ duonmekanikaj mediumoj, ĉar ĉe tiuj la movado de la mano estas pretervola kaj direktata de la Spirito. Ĉi tio ne fariĝas ĉe la pure intuiciaj mediumoj, ĉar ĉe tiuj la Spirito agas sole nur sur la menson kaj la mano estas direktata de la volo de la mediumo, kiel en la ordinaraj cirkonstancoj. Sed la unuformeco de la skribkaraktero, eĉ ĉe iu mekanika mediumo, tute neniel atestas kontraŭ lia kapableco, ĉar la dirita ŝanĝiĝo ne estas ia absoluta kondiĉo en la manifestiĝo de la Spiritoj; ĝi estas ligita kun speciala kapableco, per kiu ne ĉiuj mediumoj, eĉ ne la plej mekanikaj, estas dotitaj. Tiujn, kiuj posedas tian kapablecon, mi nomas diverseskribaj mediumoj.

Perdo kaj interrompo de la mediumeco 220. La mediumeco estas elmetita al iom longaj intermitoj kaj interrompoj, ĉu por la fizikaj manifestiĝoj, ĉu por la skribado. Jen la respondoj de la Spiritoj al kelkaj demandoj pri ĉi tiu afero:

I. Ĉu la mediumoj povas perdi sian kapablecon?

“Ĉi tio ofte okazas, kia ajn la speco de tiu kapableco; sed ĝi ofte estas ankaŭ nur kelkatempa interrompo, kiu ĉesas kune kun sia kaŭzo.”

II. Ĉu la kaŭzo de la perdo de la mediumeco kuŝas en la elĉerpiĝo de la fluidaĵo?

“Kia ajn estas la kapablo, kiun la mediumo havas, li povas fari nenion sen la simpatia kunlhelpo de la Spiritoj; kiam li plu nenion ricevas, ne ĉiam tiel estas, ĉar la kapableco mankus al li, sed ofte tial, ke la Spiritoj ne plu volas aŭ ne plu povas uzi lian servemon.”

III. Kio povas kaŭzi, ke la Spiritoj forlasas iun mediumon?

“Kio plej forte influas la bonajn Spiritojn, tio estas la uzado, kiun la mediumo faras el sia kapableco. Ni povas forlasi lin, kiam li uzas ĝin por frivolaĵoj aŭ por ambiciaj celoj; aŭ kiam li rifuzas dissciigi pri nia parolo aŭ niaj faroj la enkarniĝintojn, kiuj sin turnas al li aŭ kiuj bezonas vidi, por konvinkiĝi. Ĉi tiun naturdoton Dio konsentas al mediumo ne por ties plezuro kaj des malpli por servi al ties ambicio, sed celante ties propran pliboniĝon kaj por konigi la veron al la homoj. Se la Spirito konstatas, ke la mediumo jam ne respondas al liaj deziroj kaj ne profitas de liaj instruoj kaj avertoj, li sin retiras, por iri al pli inda protektato.”

IV. Ĉu la Spirito, kiu sin retiras, ne povas esti anstataŭita, kaj, en ĉi tiu okazo, oni ne komprenus la interrompon de la mediumeco?

“Ne mankas Spiritoj, kiuj nenion pli bonan deziras, ol komunikiĝi, kaj kiuj estas ĉiam pretaj anstataŭi tiujn, kiuj sin retiras; sed kiam la mediumon forlasas iu bona Spirito, povas okazi, ke ĉi tiu lin forlasas nur momente, por kelkatempe senigi lin je ĉia komunikaĵo, por ke ĉi tio servu al li kiel leciono kaj por pruvi al li, ke lia kapableco ne dependas de li, mediumo, kaj do, ke li ne sin gloru pro ĝi. Tiu kelkatempa nepovado celas ankaŭ pruvi al la mediumo, ke li skribas sub aliula influo, ĉar, se ne tiel ne fariĝus interrompoj.”

“Cetere interrompo de la kapableco ne ĉiam signifas punon; ĝi iafoje estas signo de la zorgado de la Spirito pri la mediumo, kiun li amas; li deziras ĝuigi al tiu iom da materia ripozo, kiun li opinias necesa, kaj tiam li ne permesas al aliaj Spiritoj lin anstataŭi.”

V. Oni tamen vidas mediumojn, morale parolante, tre meritajn, kiuj sentas nenian bezonon ripozi kaj tial forte ĉagreniĝas pri tiuj interrompoj, kies celon ili ne komprenas.

“Tiel estas, por elprovi ilian paciencon kaj por taksi ilian persistemon; tial la Spiritoj ordinare ne difinas limtempon al tiu interrompo: ili volas vidi, ĉu la mediumo senkuraĝiĝas. Ĝi ofte estas ankaŭ por konsenti al la mediumoj tempon, por mediti pri la instruoj, al ili donitaj; laŭ tiu meditado pri niaj instruoj ni ja rekonas la vere seriozajn spiritistojn. Tiel nomi ni ne povas tiujn, kiuj en la realeco estas nuraj amantoj de komunikaĵoj.”

VI. Ĉu do, en ĉi tiu okazo, la mediumo ja devas daŭrigi siajn provojn skribi?

“Se la Spirito tion konsilas al li, jes; se la Spirito diras al li, ke li sin detenu de tio, ne.”

VII. Ĉu ekzistas ia rimedo, por malplidaŭrigi tian elprovon?

“Rezignacio kaj preĝo. Cetere, sufiĉas fari ĉiutage provon dum kelke da minutoj, ĉar estus senutile perdi tempon en senfruktaj provoj. La provo havas nenian alian celon, ol sciiĝi, ĉu la kapableco estas jam rericevita.”

VIII. Ĉu la interrompo de la kapableco kuntrenas la forestadon de tiuj Spiritoj, kiuj kutime komunikiĝas?

“Tute neniel. La mediumo tiam sin trovas en la situacio de iu homo, kiu kelkatempe perdis la vidadon: tiu havas ankoraŭ siajn amikojn apud si, kvankam li ne povus ilin vidi. La mediumo povas do, eĉ devas, konversaciadi plu, per la penso, kun siaj familiaraj Spiritoj kaj esti konvinkita, ke li estas de ili aŭskultata. Se la interrompo de la mediumeco povas senigi lin de la malkaŝaj komunikoj kun iuj Spiritoj, ĝi tamen lin ne povas senigi de la mensaj komunikoj.”

IX. Ĉu do la interrompo de la mediumeco ne ĉiam signifas ian riproĉon de la Spiritoj?

“Sendube, ĉar ĝi povas esti montro de bonvolemo.”

X. Laŭ kia signo oni povas vidi ian riproĉon en tiu interrompo?

“La mediumo pridemandu sian konsciencon kaj demandu sin mem pri la uzado, kiun li faris el sia kapablo, pri la bono, kiu venis el ĝi por liaj proksimuloj, pri la profito, kiun li ĉerpis de la konsiloj, al li donitaj, kaj li ricevos la respondon.”

XI. Ĉu la mediumo, kelkatempe ne povanta skribi, ne povas peti la helpon de alia mediumo?

“Ĉi tio dependas de la kaŭzo de la interrompo; ĉi tiu ofte havas kiel motivon fari, ke vi kelkatempe ne ricevu komunikaĵojn, post kiam oni donis al vi konsilojn, por ke vi ne kutimiĝu ĉion fari nur per ni; en ĉi tiu okazo la mediumo ne havas pli grandan ŝancon sukcesi, petante la helpon de alia mediumo. Tio havas ankoraŭ unu celon, nome montri, ke la Spiritoj estas liberaj kaj ke ne de vi dependas, ke ili kondutus laŭ via plaĉo. Ankaŭ pro ĉi tiu sama motivo homoj ne-mediumoj ne ĉiam ricevas ĉiajn komunikaĵojn, kiujn ili deziras.”

Rimarko. Oni efektive rimarku, ke iu, kiu petas la helpon de krompersono, por ricevi komunikaĵojn, kvankam li mem estas mediumo, ofte ekhavas nenion kontentigan, dum aliajn fojojn la respondoj estas tre eksplicitaj. Ĉi tio tiel multe dependas de la volo de la Spirito, ke oni gajnas nenion, ŝanĝante la mediumon; ŝajnas, ke en ĉi tiu rilato la Spiritoj havas ian interkonsenton, ĉar kion oni ne ricevas de unu, tion oni ankaŭ ne ricevas de alia. Oni tiam sin detenu insisti kaj senpacienciĝi, se oni ne volas fariĝi mokataĵo de trompemaj Spiritoj, kiuj respondos, se oni tion volas por ĉiu prezo, kaj la bonaj Spiritoj lasas tiujn fari ĝin, por nin puni pro nia insistado.

XII. Por kia celo la Providenco dotis iujn homojn per la mediumeco en speciala maniero?

“Tio estas misio, por kiu ili estas komisiitaj kaj pri kiu ili estas feliĉaj. Ili estas la interpretantoj inter la Spiritoj kaj la homoj.”

XIII. Al iuj mediumoj tamen nur naŭzas la praktikado de sia kapableco.

“Tiuj estas mediumoj neperfektaj; ili ne scias la valoron de tiu favoro, al ili konsentita.”

XIV. Se tio estas misio, kiel do klarigi, ke ĝi ne estas privilegio de la virtaj homoj kaj ke tian kapablon ricevas homoj, kiuj meritas nenian estimon kaj kiuj povas ĝin misuzi?

“Tiaj homoj ricevas ĝin, ĉar ili ĝin bezonas por sia propra pliboniĝo, por ke ili havu la eblon ricevi bonajn instruojn; se ili ne profitos de ĝi, ili do suferos la sekvojn de tiu sia konduto. Ĉu Jesuo ne adresis sian parolon prefere al pekuloj, dirante, ke “ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj”?*


* Mateo, 9: 12; Marko, 2: 17. – La Trad.


XV. Ĉu la homoj, forte dezirantaj skribi kiel mediumoj, sed ne sukcesantaj, povas konkludi el tio ion, kio ilin mem kondamnus, tuŝante la bonvolemon de la Spiritoj por ili?

“Ne, ĉar eble Dio rifuzis al ili tiun kapablon, simile kiel la talenton por poezio aŭ muziko; se ili ne ĝuas tiun favoron, ili eble ricevis aliajn.”

XVI. Kiamaniere iu homo povas perfektiĝi per la instruado de la Spiritoj, kiam li havas nek per si mem, nek per mediumoj, la rimedojn por senpere ricevi tiun instruadon?

“Ĉu li ne disponas la librojn, kiel kristano la Evangelion? Por praktiki la moralon de Jesuo, la kristano ne bezonas esti aŭdinta liajn parolojn, elirantajn el lia buŝo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.