La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVI: PRI LA DEMANDOJ, KIUJN ONI POVAS FARI AL LA SPIRITOJ

Enkondukaj rimarkoj. Demandoj simpatiaj aŭ antipatiaj al la Spiritoj. Demandoj pri la estonteco. Pri la pasintaj kaj estontaj ekzistadoj. Pri la moralaj kaj materialaj interesoj. Pri la sorto de la Spiritoj. Pri la sano. Pri la inventoj kaj eltrovoj. Pri la kaŝitaj trezoroj. Pri la aliaj mondoj.

Enkondukaj rimarkoj

286. Neniel superflua estus la graveco, kiun oni atribuus al la maniero formuli la demandojn kaj des pli al la konsisto de la demandoj. Du aferoj estas konsiderendaj en tiuj, kiunj oni faras al la Spiritoj: la formo kaj la fundo. Koncerne la formon, ili devas esti formulataj klare kaj precize: neniom da demandoj kompleksaj.

Sed estas ankoraŭ unu ne malpli grava punkto, nome la ordo en ilia aranĝo. Kiam iu temo postulas serion da demandoj, tiam estas plej grave, ke ili sinsekve interligiĝu metode, en tia maniero, ke unu nature elfluu de alia; tiam la Spiritoj respondas multe pli facile kaj klare, ol se ili estas prezentataj hazarde, abrupte pasante de unu objekto al alia. Tial estas ĉiam tre utile ilin antaŭe prepari, escepte de tio, se, dum la kunsido, oni intermetas aliajn, diktitajn de la cirkonstancoj. Krom tio, ke la redaktado certe estas pli bona, se farita trankvile, tiu prepara laboro estas, kiel mi jam diris, ia antaŭa elvokado, ĉe kiu la Spirito eble ĉeestis kaj kiu lin inklinigas respondi. Estas rimarkinde, ke la Spirito tre ofte anticipe respondas iujn demandojn, kio montras, ke li ilin jam antaŭe konis.

La fundo de la demando postulas ankoraŭ pli seriozan atenton, ĉar ofte respondo, ĝusta aŭ malĝusta, ja dependas de la demando. Kelkajn la Spiritoj ne povas aŭ ne devas respondi pro motivoj al ni nekonataj: estas do senutile insisti; sed tio, de kio oni precipe devas sin deteni, estas demandoj, celantaj provi ilian sagacecon.

Kiam io ekzistas, oni diras, ili devas ĝin scii; nu, ĝuste tial, ĉar tiun ion vi ja konas aŭ havas mem la rimedojn konstati ĝian verecon, ili ne donas al si la penon respondi; tiu suspekto ilin pikas, kaj do oni ricevas nenion kontentigan. Ĉu ni ĉiutage ne havas pri tio ekzemplojn inter ni? Ĉu homoj superaj, konsciantaj sian valoron, plezurus respondante ĉiajn sensencajn demandojn, celantajn submeti ilin al ia ekzameno, kvazaŭ lernejanojn? La deziro fari adepto tian aŭ tian homon ne estas por la Spiritoj motivo por atenti vanan scivolon; ili ja scias, ke la konvinkiĝo pli aŭ malpli frue venos, kaj la rimedoj, kiujn ili uzas, por ĝin venigi, ne ĉiam estas tiuj, kiujn ni supozas.

Prezentu al vi iun gravan sinjoron, okupitan de utilaj kaj seriozaj aferoj, senĉese turmentatan de la bagatelaĵaj demandoj de iu infano, kaj vi faros al vi ideon pri tio, kion la Superaj Spiritoj devas pensi pri ĉiaj neniaĵoj, kiujn oni rakontas al ili. El tio ne sekvas, ke oni ne povas ekhavi de la Spiritoj utilajn klarigojn kaj precipe tre bonajn konsilojn, sed ili respondas pli aŭ malpli bone laŭ sia scio mem, laŭ la intereso, kiun ni de ili meritas kaj la korligiteco, kiun ili portas por ni, kaj fine laŭ la celo, al kiu oni strebas, kaj la utileco, kiun ili vidas en la afero. Sed se nia tuta penso limiĝas je tio, konsideri ilin pli kapablaj, ol aliaj, utile informi nin pri la aferoj de ĉi tiu mondo, tiam ili ne povas havi por ni profundan simpation; ili do faras tre mallongajn vizitojn kaj ofte, laŭ la grado de sia neperfekteco, elmontras sian malbonhumoron, ke ili estis senutile ĝenitaj.

287. Iuj homoj pensas, ke estas preferinde deteni sin de demandoj kaj konsilinde atendi la instruon de la Spiritoj, ĝin ne elmovante mem: tio estas eraro. La Spiritoj sendube donas spontaneajn vastampleksajn instruojn, pri kiuj oni farus malbone, se oni ilin malŝatus; sed kelkajn klarigojn oni ofte atendus tre longe, se oni ilin ne petus. Sen la demandoj, kiujn mi faris, La Libro de la Spiritoj kaj La Libro de la Mediumoj estus ankoraŭ verkotaj aŭ almenaŭ estus multe malpli kompletaj, kaj multego da tre gravaj problemoj estus ankoraŭ solvotaj.

Anstataŭ ke ili eĉ la plej malmulte estus malutilaj, la demandoj estas tre utilaj el la vidpunkto de instruado, kiam oni scias ilin tenadi en la dezirataj limoj. Ili havas ankoraŭ unu bonaĵon, nome helpi senmaskigi la trompemajn Spiritojn, kiuj, pli fanfaronaj ol kleraj, malofte eltenas la provon de demandoj, farataj per streĉa logiko, per kiuj oni ilin repuŝas ĝis ilia lasta reduto. Havante nenion por timi ĉe tia kontrolado, la efektive superaj Spiritoj mem donas klarigojn pri malklaraj punktoj; la aliaj, kontraŭe, timante rilati kun pli forta partio, tre zorgas ilin eviti; tial tiuj Spiritoj ordinare rekomendas al la mediumoj, kiujn ili volas superpotenci kaj al kiuj ili volas akceptigi siajn utopiojn, deteni sin de ĉia diskutado pri iliaj instruoj.

Se oni bone komprenis tion, kion mi ĝis ĉi tie diris en ĉi tiu verko, oni jam povas fari al si ian ideon pri la rondo, en kiu estas konsilinde enfermi la demandojn, kiujn oni povas adresi al la Spiritoj; tamen, por pli da certeco, mi konigas malsupre la respondojn, donitajn pri la ĉefaj temoj, pri kiuj la malpli spertaj homoj ordinare inklinas demandi la Spiritojn.

288. Demandoj simpatiaj aŭ antipatiaj al la Spiritoj

I. Ĉu la Spiritoj volonte respondas la demandojn, faritajn al ili?

“Tio dependas de la demandoj. La seriozaj Spiritoj ĉiam plezure respondas tiujn, kiuj celas bonon kaj la rimedojn, por vin progresigi. La bagatelajn demandojn ili ne atentas.”

II. Ĉu sufiĉas, ke iu demando estas serioza, por ricevi seriozan respondon?

“Ne, tio dependas de la Spirito, kiu respondas.”

– Sed ĉu iu serioza demando ne forigas la frivolajn Spiritojn?

“Ne la demando forigas la frivolajn, sed la karaktero de la demandanto.”

III. Kiaj demandoj estas plej antipatiaj al la bonaj Spiritoj?

“Ĉiaj, kiuj estas senutilaj aŭ faritaj el scivolo aŭ por provo; tiam ili ne respondas kaj foriras.”

– Ĉu iuj demandoj estas antipatiaj al la neperfektaj Spiritoj?

“Nur tiaj, kiuj povas meti en lumon ilian senklerecon aŭ mistifikon, kiam ili penas trompi; alie ili respondas ĉion, ne zorgante pri la vero.”

IV. Kion pensi pri tiaj homoj, kiuj vidas en la komunikiĝoj de la Spiritoj sole nur ian distrilon kaj tempopasigilon aŭ ian rimedon akiri al si malkaŝojn pri tio, kio ilin interesas?

“Tiuj homoj forte plaĉas al la malsuperaj Spiritoj, kiuj, kiel ili, volas sin amuzi kaj kiuj estas kontentaj, kiam ili mistifikis tiujn homojn.”

V. Kiam la Spiritoj ne respondas iajn demandojn, ĉu tiel estas pro ilia volo aŭ tial, ke ia supera potenco malpermesas iajn malkaŝojn?

“Pro ambaŭ motivoj; ekzistas tiaj aferoj, kiuj ne povas esti malkaŝitaj, tiaj aliaj, kiujn la Spirito mem ne konas.”

– Ĉu per forta insistado la Spirito fine respondus?

“Ne; al la Spirito, kiu ne volas respondi, estas ĉiam facile foriri. Tial vi devas atendi, kiam oni diras al vi, ke vi ĝin faru, kaj precipe ne voli obstine devigi nin respondi. Insisti, por ekhavi ian respondon, kiun oni ne volas doni al vi, estas trafa rimedo, por esti trompita.”

VI. Ĉu ĉiuj Spiritoj kapablas kompreni la demandojn, kiujn oni faras al ili?

“Tute kontraŭe: la malsuperaj Spiritoj estas nekapablaj kompreni iujn demandojn, kio ne malhelpas ilin respondi bone aŭ malbone, tute same, kiel okazas ĉe vi.”

Rimarko. En iuj okazoj, kaj kiam utile, ofte iu pli instruita Spirito venas helpe al la nescianta Spirito kaj inspiras al li tion, kion ĉi tiu devas diri. Oni facile konstatas ĉi tiun fakton laŭ la kontrasto de iuj respondoj kaj ankaŭ tiel, ke la malpli klera Spirito mem ĝin ofte konfesas. Ĉi tion faras nur la sinceraj malkleraj Spiritoj, sed ne tiuj, kiuj paradas per pseŭdoklereco.

289. Demandoj pri la estonteco

VII. Ĉu la Spiritoj povas konatigi al ni la estontecon?

“Se la homo konus la estontecon, li malzorgus la nunecon.”

“Ĉi tiu estas ankoraŭ unu afero, pri kiu vi ĉiam insistas, por ekhavi precizan respondon; tio estas granda eraro, ĉar la manifestiĝo de la Spiritoj ne estas ia divenrimedo.”

Se vi nepre volas ian respondon, ĝin donos iu petolema Spirito: tion ni diras al vi ĉiumomente.” (Vd. en La Libro de la Spiritoj: “Konado de la estonteco”, § 868.)

VIII. Ĉu tamen iafoje estontaj okazoj ne estas spontanee antaŭdirataj de la Spiritoj, kaj ili ja efektiviĝas?

“Povas esti, ke iu Spirito antaŭvidas aferojn, kiujn li opinias utile konigi, aŭ kiujn li havas la komision sciigi al vi; sed oni malkonfidu la trompemajn Spiritojn, kiuj sin amuzas farante antaŭdirojn. Nur la tuto de la cirkonstancoj ebligas taksi la gradon da fido, kiun meritas tiaj paroloj.”

IX. Kiajn antaŭdirojn oni plej multe malfidu?

“Ĉiujn, kiuj ne celas ĝeneralan utilecon. La personaj antaŭdiroj povas preskaŭ ĉiam esti konsiderataj kiel apokrifaj.”

X. Kion celas la Spiritoj, kiuj propramove antaŭdiras okazaĵojn, kiuj ne efektiviĝas?

“Ili tion faras ofte, por sin amuzi pri la homa kredemo, aŭ pri la teruro aŭ la ĝojo, kiun ili kaŭzas, kaj poste ili ridas pro la desapontiĝo. Tiuj mensogaj antaŭdiroj iafoje havas tamen pli seriozan celon, nome provi la homon, kiun ili koncernas, por ke oni vidu, kiel li ilin akceptas, kaj ĉu bonajn aŭ malbonajn sentojn ili vekas ĉe li.”

Rimarko. Tia estas ekzemple la antaŭdiro pri io, kio povas flati la profitamon aŭ ambicion, kiel la morto de iu homo, la perspektivo pri ia heredaĵo k. a.

XI. Kial la seriozaj Spiritoj, kiam ili antaŭsentigas iun okazaĵon, ordinare ne difinas la daton de ĉi tiu? ĉu pro nepovado aŭ pro volo?

“Pro ambaŭ motivoj. En iaj okazoj ili povas antaŭsentigi iun fariĝon: ĝi tiam estas averto, kiun ili donas al vi. Pri la difinado de la tempo, ofte ili ne devas tion fari; ankaŭ ofte ili ĝin ne povas, ĉar ili ja ne scias mem.”

Iu Spirito povas antaŭvidi, ke io okazos, sed la ĝusta momento povas dependi de okazaĵoj, kiuj ankoraŭ ne fariĝis kaj kiujn nur Dio scias. La frivolaj Spiritoj, kiuj ne faras al si skrupulon trompi vin, difinas tagojn kaj horojn, ne zorgante pri la sukceso. Tial ĉia detala antaŭdiro devas esti por vi nefidinda.

“Ankoraŭ unu fojon: nia misio estas igi vin progresi; ni helpas vin tiom, kiom ni povas. Kiu petas la Superajn Spiritojn pri saĝo, tiu neniam estos trompita; sed ne pensu, ke ni perdus nian tempon aŭskultante ĉiujn viajn bagatelaĵojn kaj antaŭdirante vian sorton: ĉi tion ni lasas en la manoj de la frivolaj Spiritoj, kiuj plezuras ĉe tiaj aferoj, kvazaŭ petolaj infanoj.”

“La Providenco strekis limojn al la malkaŝoj, kiuj povas esti farataj al la homo. La seriozaj Spiritoj prisilentas ĉion, kion estas al ili malpermesite konigi. Insistante pri ia respondo, oni elmetas sin al la mistifikoj de la malsuperaj Spiritoj, ĉiam pretaj ekkapti okazojn por insidi kontraŭ via kredemo.”

Rimarko. La Spiritoj, per indukto, vidas aŭ antaŭsentas la estontajn okazaĵojn; ili tiujn vidas plenumiĝi dum tempo, kiun ili ne mezuras same, kiel ni; por precizigi ties momenton, ili devas alkonformiĝi al nia maniero kalkuli la tempon, kion ili opinias ne ĉiam necesa; el tio ofte naskiĝas kaŭzo de ŝajnaj eraroj.

XII. Ĉu ne ekzistas homoj, naturdotitaj per ia speciala kapablo, kiu ebligas al ili duonvidi la estontecon?

“Tiaj ja ekzistas, t. e. tiuj, kies animo liberiĝas el la materio; tiam kiu vidas, tiu estas la Spirito; kaj kiam utile, Dio permesas al ili malkaŝi iajn aferojn por la bono; sed ankoraŭ ekzistas pli da trompistoj kaj ĉarlatanoj. Ĉi tiu kapablo estos iam pli ordinara.”

XIII. Kion pensi pri la Spiritoj, por kiuj estas plezuro antaŭdiri al iu la tagon kaj horon de lia morto?

“Ili estas triviale spritaj, ja forte triviale spritaj Spiritoj, havantaj nenian celon, ol plezuri ĉe la timo, kiun ili kaŭzas. Neniu maltrankviliĝu pro tio.”

XIV. Kiel do iuj homoj per ia antaŭsento estas avizataj pri la tempo de sia morto?

“Plej ofte tion ekscias iliaj Spiritoj mem dum siaj momentoj de libereco kaj, vekiĝinte, konservas pri tio ian intuicion. Preparitaj por tiu okazaĵo, la diritaj homoj do ne ricevas de tio teruron aŭ emocion. En tiu disiĝo de la animo for de la korpo ili vidas nur ŝangon de situacio, aŭ, se vi preferas, en pli vulgara lingvo, la forĵeton de vesto el maldelikata drapo kaj surmeton de vesto el silko. La timo antaŭ la morto malpliiĝos, laŭgrade kiel plivastiĝos la spiritisma kredo.”

290. Demandoj pri la pasintaj kaj estontaj ekzistadoj

XV. Ĉu la Spiritoj povas al ni konatigi niajn pasintajn ekzistadojn?

“Dio iafoje permesas, ke ili estu malkaŝitaj, laŭ la celo; se por via edifo kaj instruo, tiam ili estas veraj, kaj, en ĉi tiu okazo, la malkaŝo estas farata preskaŭ ĉiam spontanee kaj tute neatendite; sed Li tion neniam permesas, por la kontentigo de vana scivolemo.”

– Kial iuj Spiritoj neniam rifuzas fari tiajn malkaŝojn?

“Tio estas petolemaj Spiritoj, kiuj sin amuzas pri vi. Ĝenerale vi devas rigardi kiel malverajn, aŭ almenaŭ suspektindajn, ĉiujn tiaspecajn malkaŝojn, kiuj ne havas treege seriozan kaj utilan celon. La mokemaj Spiritoj plezuras flatante la memestimon per supozataj originoj. Kelkaj mediumoj kaj kredantoj akceptas kiel kontantan monon tion, kion oni diras al ili pri ĉi tiu afero, ne vidante, ke la nuna stato de iliaj Spiritoj nenion pravigas la rangon, pri kiu ili pretendas, ke ili ĝin iam okupis: negrava vantamo, pri kiu sin amuzas kiel la homoj, tiel ankaŭ la petolemaj Spiritoj. Estus pli logike kaj pli konforma al la iom-post-ioma irado de la estuloj, se ili estus suprenirintaj, ol malsuprenirintaj, kio estus por ili pli honora. Por ke oni povu fidi tiajn malkaŝojn, estus necese, ke ili estu farataj memvole per diversaj mediumoj fremdaj unu al alia, kaj nesciantaj pri tio, kio estis antaŭe malkaŝita; tiam ja ekzistus evidenta motivo por kredo.”

– Se ni ne povas ekscii nian antaŭan individuecon, ĉu tiel same estus do pri la speco de ekzistado, kiun ni travivis, pri la socia pozicio, kiun ni okupis, pri la bonaj kaj malbonaj kvalitoj, kiuj plej distingiĝis ĉe ni?

“Ne, tio povas esti malkaŝata, ĉar el tio vi povas ĉerpi profiton por via pliboniĝo; cetere, esplorante vian nunecon, vi mem povas el ĝi konkludi vian pasintecon.”

(Vd. en La Libro de la Spiritoj: “Forgeso pri la pasinteco”, § 392.)

XVI. Ĉu io povas esti malkaŝita al ni pri niaj estontaj ekzistadoj?

“Ne; ĉio, kion iuj Spiritoj diros al vi pri tio, estas nura ŝerco, kaj ĉi tion oni komprenas: via estonta ekzistado ne povas esti anticipe difinita, ĉar ĝi estos tia, kiel vi mem ĝin estos preparintaj per via konduto sur la Tero kaj per la decidoj, kiujn vi estos farintaj, kiam vi estos liberaj Spiritoj. Ju pli malmulte vi devas elpagi, des pli feliĉaj vi estos. Sed scii, kie kaj kia estos tiu ekzistado, ni ripetas, estas ne eble, escepte de la speciala kaj malofta okazo de tiuj Spiritoj, kiuj troviĝas sur la Tero nur por plenumi gravan mision, ĉar tiam ilia vojo estas iamaniere antaŭe difinita.”

291. Demandoj pri la moralaj kaj materialaj interesoj

XVII. Ĉu oni povas peti la Spiritojn pri konsiloj?

“Jes, sendube; la bonaj Spiritoj neniam rifuzas helpi ĉiun, kiu ilin fidplene elvokas, precipe koncerne la animon; sed ili forpuŝas la hipokritulojn, tiujn, kiuj, ŝajnante peti pri lumo, tamen plezuras en mallumo.”

XVIII. Ĉu la Spiritoj povas doni konsilojn pri aferoj de privata intereso?

“Iafoje, laŭ la motivoj; ĝi dependas ankaŭ de la Spiritoj, al kiuj oni sin turnas por tio. La konsiloj, koncernantaj la privatan vivon, estas pli ekzakte donataj de la familiaraj Spiritoj, ĉar ili alligiĝas al la persono kaj sin interesas por liaj aferoj: ili estas la amikoj, tiuj al kiuj vi konfidencas viajn plej sekretajn pensojn; sed vi ofte tiel lacigas ilin per bagatelaĉaj demandoj, ke ili vin forlasas. Estus tiel absurde, se vi demandus pri intimaj aferoj Spiritojn por vi fremdajn, kiel se vi turnus vin al homo, kiun vi unue renkontus sur via vojo. Vi devus neniam forgesi, ke la bagateleco de la demandoj estas neakordigebla kun la supereco de la Spiritoj. Oni prenu en kalkulon ankaŭ la kvalitojn de la familiara Spirito, kiu povas esti bona aŭ malbona, laŭ sia simpatio por la homo, al kiu li ligiĝas. La familiara Spirito de malbona homo estas malica Spirito, kies konsiloj povas esti pereigaj, sed kiu foriĝas kaj cedas sian lokon al iu pli bona Spirito, se la homo mem pliboniĝas. Similaj kun similaj kuniĝas.”

XIX. Ĉu la familiaraj Spiritoj povas favori la materialajn interesojn per malkaŝoj?

“Jes, ili povas kaj iafoje ĝin faras laŭ la cirkonstancoj, sed estu certaj, ke la bonaj Spiritoj neniam volontas servi al la profitamo. La malicaj briligas antaŭ viaj okuloj multegon da logaĵoj, por stimuli vian profitamon kaj poste mistifiki vin per elreviĝo. Eksciu ankaŭ, ke se via elprovaĵo estas sperti tian aŭ tian travivaĵon, viaj protektantaj Spiritoj povas helpi vin elporti ĝin pli rezignacie, eĉ kelkafoje ili povas ĝin mildigi; sed en la intereso mem de via estonteco, ne estas al ili permesite deŝarĝi vin de ĝi. Tiel same, bona patro ne konsentas al sia infano ĉion, kion ĉi tiu deziras.”

Rimarko. Niaj protektantaj Spiritoj, en multe da cirkonstancoj, povas indiki al ni la plej bonan vojon, tamen ne gvidante nin per ia kondukŝnuro, ĉar tiel ni jam havus nenian in iciativon kaj ne kuragŭs fari eĉ unu paŝon, ne petante ilian helpon, malprofite por nia perfektiĝo. Por progresi, la homo ofte bezonas havigi al si sperton per sia propra kostopago; tial la saĝaj Spiritoj donas al ni konsilojn, sed lasas nin konduti laŭ niaj propraj fortoj, kiel agas lerta edukisto rilate siajn disĉiplojn. En la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo ili konsilas nin per inspiro kaj tiel ili lasas en niaj manoj la tutan meriton de la bono, kiel ankaŭ la tutan respondecon por la malbono, kiun ni faras.

Estus trouzi la indulgemon de la familiaraj Spiritoj kaj tute erari pri ilia misio ĉiumomente demandi ilin pri la plej ordinaraj aferoj, kiel faras iuj mediumoj. Kelkaj mediumoj por ia “jes” aŭ “ne”, ekprenas la krajonon kaj petas pri konsilo por la plej simpla ago. Tia manio signas malvastecon de ideoj kaj ankaŭ la pretendon pensi, ke ni ĉiam aŭtoritate disponus pri iu Spirito, havanta nenion alian por fari, ol zorgi pri ni kaj pri niaj bagatelaj interesoj. Krom tio, per tia konduto oni nuligus sian juĝokapablon kaj limigus sin al pasiva rolo sen profito por la nuna vivo kaj tute certe kun malprofito por la estonta progresado. Se infanaĵo estas demandi la Spiritojn por senvaloraj aferoj, ne malpli granda infanaĵo estas tiu de kelkaj Spiritoj, kiuj propramove sin okupas pri tio, kion oni povus nomi mastrumaj detaloj: tiuj povas esti bonaj, sed sendube ili estas ankoraŭ forte termensaj.

XX. Se iu homo, ĉe sia morto, lasis siajn aferojn embarasitaj, ĉu oni povus peti lian Spiriton helpi malimpliki ilin; kaj ankaŭ, ĉu oni povus demandi lin pri la efektiva havaĵo, kiun li postlasis, en la okazo, se tiu havaĵo ne estus konata, se tio estas en la intereso de la justeco?

“Vi forgesas, ke la morto estas la liberiĝo el la surteraj zorgoj; ĉu vi do pensas, ke la Spirito, kiu estas feliĉa de sia libereco, volonte venus rekroĉiĝi al sia kateno kaj okupi sin pri aferoj, kiuj lin jam ne koncernas, por kontentigi la profitamon de siaj heredintoj, kiuj eble ekĝojis pro lia morto, esperante, ke ĝi portu al ili profiton? Vi parolas pri justeco, sed justeco montriĝos en la disreviĝo de ilia avideco: tio estas la komenco de la punoj, kiujn Dio destinas por la avideco je la surteraj posedaĵoj. Cetere, la embarasoj, kiujn ies morto iafoje postlasas al aliaj homoj, estas parto de la elprovaĵoj de la vivo, kaj neniu Spirito povas liberigi vin el ili, ĉar ili troviĝas en la dekretoj de Dio.”

Rimarko. La supre donita respondo sendube desapontos tiujn homojn, kiuj imagas al si, ke la Spiritoj havas por fari nenion, krom servi al ni kiel klarvidaj helpantoj, por gvidi nin, ne al la ĉielo, sed sur la Tero. Ankoraŭ unu konsidero subtenas ĉi tiun respondon. Se iu homo, pro malzorgo dum sia vivo, lasis en malordo siajn aferojn, verŝajne post sia morto li ilin ne pli atente prizorgos, ĉar li sendube estas feliĉa, ke li liberiĝis el la klopodoj, kiujn ili trudis al li, kaj kiel ajn malaltranga li estas, li atribuas al ili ankoraŭ malpli da graveco kiel Spirito, ol kiel homo. Rilate al la nekonata posedaĵo, kiun li eble postlasis, li havas nenian motivon por sin interesi por avidaj heredintoj, kiuj probable ne pensus plu pri li, se ili ne esperus profiti ion el ĝi; kaj se lin ankoraŭ okupas la homaj pasioj, li ja povas fari al si malican plezuron el la desapontiĝo de la heredintoj.

Se en la intereso de la justeco kaj de siaj karuloj iu Spirito opinias utile fari tiajn malkaŝojn, li ilin faras memvole, kaj por tio oni ne bezonas esti mediumo, nek sin turni al ia mediumo. La Spirito mem konatigas la aferojn per akcidentaj cirkonstancoj, sed neniam dank’al la peto, kiun oni faris al li, ĉar tiu peto ne povas ŝanĝi la specon de la provoj, kiun oni devas travivi; ĝi prefere kunhelpus por ĉi tiujn plipezigi, ĉar ĝi ĉiam estas signo de profitamo kaj montras al la Spirito, ke oni pensas pri li pro intereso. (Vd. § 295.)

292. Demandoj pri la sorto de la Spiritoj

XXI. Ĉu oni povas peti la Spiritojn pri klarigoj, rilataj al ilia situacio en la mondo de la Spiritoj?

“Jes, kaj ili volonte donas tiujn klarigojn, se la peton diktis simpatio aŭ la deziro esti utila, sed ne nura scivolemo.”

XXII. Ĉu la Spiritoj povas priskribi la naturon de siaj suferoj aŭ de sia feliĉo?

“Jes, tute ĝuste, kaj tiaj malkaŝoj estas granda instruo por vi, ĉar ili ensekretigas vin en la veran naturon de la estontaj punoj kaj rekompencoj; disbatante la malverajn ideojn, kiujn vi kreis al vi pri ĉi tiu subjekto, ili celas revigligi vian fidon kaj vian konfidon al la boneco de Dio. La bonaj Spiritoj estas feliĉaj priskribi al vi la feliĉegon de la elektitaj animoj; la malicaj povas esti devigataj pentri siajn suferojn, por ke ilin tuŝu la pento, kaj en tio ili kelkafoje eĉ trovas ian mildigon de la doloroj: ili estas kiel malfeliĉulo, kiu ellasas sian lamentadon, esperante rivevi kompaton.”

“Ne forgesu, ke la esenca, la sola celo de Spiritismo estas via pliboniĝo, kaj ĝuste por trafi tiun celon, estas permesite al la Spiritoj ensekretigi vin en la estontan vivon, prezentante al vi ekzemplojn, el kiuj vi povas tiri ian profiton. Ju pli vi identiĝos kun la mondo, vin atendanta, des malpli vi resopiros tiun, en kiu vi nun staras. Jen, resume, la efektiva celo de la revelacio.”

XXIII. Ĉu, elvokante iun homon, kies sorton oni ne konas, oni povas ekscii de li mem, ĉu li ankoraŭ troviĝas sur la Tero?

“Jes, se la necerteco pri lia morto ne estas ia neceso aŭ provo por tiuj, al kiuj estas interese tion ekscii.”

– Se li jam mortis, ĉu li povas konatigi la cirkonstancojn de sia morto en tia maniero, ke oni povu ĝin kontroli?

“Se li rigardas tiun sciigon kiel ion gravan, li ĝin faros; alie li malmulte zorgos pri tio.”

Rimarko. La sperto montras, ke en ĉi tiu okazo la Spiriton neniel tuŝas la motivoj de la intereso, kiun oni povas havi, ekkoni la cirkonstancojn de lia morto. Se li ja forte deziras ilin malkaŝi, li ĝin faras mem, ĉu per iu mediumo, ĉu per vidaĵoj aŭ aperaĵoj, kaj tiam li povas doni la plej precizajn sciigojn; se ne, iu trompema Spirito povas tute bone mistifiki siajn demandantojn kaj amuziĝi, kondukante ilin al senutilaj esploroj.

Ofte okazas, ke la malapero de iu homo, kies morton oni ne povas oficiale konstati, alportas embarasojn al la familiaj aferoj. Nur en tiaj tre maloftaj kaj esceptaj okazoj mi vidis la Spiritojn montri la ĝustan vojon, plenumante la petojn, al ili faritajn. Se ili volus, ili sendube povus tion fari, sed tio ofte ne estas permesita al ili, se tiuj embarasoj estas provoj por tiuj homoj, kiujn interesus formovi tiujn barojn.

Estus do luli sin en ia ĥimera espero per ĉi tiu rimedo strebi al la ekposedo de heredaĵo j, ĉar ties pozitiva flanko estas la mono, kiun oni por tio elspezas.

Ne mankas Spiritoj pretaj flati similajn esperojn kaj farantaj al si nenian skrupulon instigi la homojn al klopodoj, el kiuj oni ofte estas tre feliĉa saviĝi interŝanĝe kontraŭ iom da ridindeco.

293. Demandoj pri la sano

XXIV. Ĉu la Spiritoj povas doni konsilojn por la sano?

“La sano estas kondiĉo necesa por la laboro, kiun oni devas plenumi sur la Tero; tial la Spiritoj sin volonte okupas pri ĝi; sed, ĉar inter ili ekzistas kleruloj kaj malkleruloj, ne estas konsilinde por tio, same kiel por ĉio alia, sin turni al tiu unue veninta.”

XXV. Ĉu, turnante sin al la Spirito de iu medicina famulo, oni estas pli certa pri la ricevo de bona konsilo?

“La surteraj famuloj ne estas neeraremaj kaj ofte portas sistemajn ideojn, ne ĉiam ĝustajn, el kiuj la morto ilin ne tuj liberigas. La surtera scio estas preskaŭ nenio kompare kun la scio ĉiela. Nur la Superaj Spiritoj posedas ĉi tiun lastan scion; ne havante nomojn konatajn al vi, ili povas scii pri ĉio multe pli ol viaj scienculoj. Ne nur la scio faras superaj la Spiritojn, kaj vi forte mirus pri la rango, kiun iuj scienculoj okupas ĉe ni. La Spirito de iu scienculo povas do ne scii pli multe ol tiam, kiam li troviĝis sur la Tero, se li ne progresis kiel Spirito.”

XXVI. Ĉu scienculo, fariĝinte Spirito, rekonas siajn sciencajn erarojn?

“Se li atingis gradon sufiĉe altan, por esti liberiĝinta el sia vantamo kaj kompreni, ke lia disvolviĝo ne estas kompleta, li ilin rekonas kaj humile konfesas; sed se li ankoraŭ ne estas sufiĉe libera el la materio, tiam li povas konservi kelkajn el la antaŭjuĝoj, pri kiuj li estis konvinkita sur la Tero.”

XXVII. Ĉu iu kuracisto, elvokante tiujn siajn klientojn, kiuj mortis, povus ricevi de ili klarigojn pri la kaŭzo de ilia morto, pri la eraroj, kiujn li eble faris dum la kuracado, kaj tiel havigi al si iom pli da sperto?

“Jes, li povas, kaj tio estus por li utila, precipe tiam, se li petus la helpon de instruitaj Spiritoj, kiuj anstataŭus la mankon de scioj de iuj malsanuloj. Sed por tio li devas fari tiun studadon serioze, konstante, por humana celo, sed ne kiel rimedon por senpene akiri scion kaj riĉecon.”

294. Demandoj pri la inventoj kaj eltrovoj

XXVIII. Ĉu la Spiritoj povas gvidi la homojn en la sciencaj esploroj kaj en la eltrovoj?

“La scienco estas verko de la genio; ĝi devas esti akirita nur per laboro, ĉar nur per laboro la homo iras antaŭen sur sia vojo. Kian meriton li havus, se sufiĉus al li demandi la Spiritojn, por ĉion scii? Por ĉi tiu prezo ĉiu ajn stultulo povus turniĝi en scienculon. Same estas kun la inventoj kaj eltrovoj en la industrio. Ankoraŭ unu konsidero: ĉiu afero devas veni en sia tempo kaj kiam la ideoj estas maturaj por ĝin ricevi. Se la homo havus tiun povon, li renversus la ordon de la aferoj, aperigante la fruktojn antaŭ la ĝusta sezono.”

“Dio diris al la homo: “En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon”*: admirinda figuro, kiu pentras la kondiĉon de la homo en ĉi tiu mondo. La homo devas progresi en ĉio per la penado de la laboro; se oni donas al li ĉion preta, por kio servus lia inteligento? Li estus kvazaŭ lernejano, kies taskon farus alia.”


* Genezo, 3: 19. – La Trad.


XXIX. Ĉu la scienculo kaj la inventisto neniam estas helpataj de la Spiritoj en siaj esploroj?

“Ho, ĉi tio estas ja io tute alia. Kiam venis la tempo de ia eltrovo, la Spiritoj, komisiitaj por direkti ĝian iradon, serĉas la homon kapablan por konduki ĝin al sukceso kaj inspiras al li necesajn ideojn, sed, tiel, ke li havu la tutan meriton de sia laboro, ĉar tiujn ideojn li devas mem ellabori kaj konkretigi. Tiel estas kun ĉiuj grandaj laboroj de la homa inteligento. La Spiritoj lasas ĉiun homon en lia sfero; el tiu, kiu taŭgas nur por plugeti la teron, ili ne farus depongardanton de la sekretoj de Dio; sed ili scias preni el la senfameco la homon kapablan por helpi la plenumon de iliaj planoj. Ne lasu vin do treni de scivolemo aŭ ambicio sur vojo, kiu ne estas la celo de Spiritismo kaj kiu finiĝus por vi per la plej ridindaj mistifikoj.”

Rimarko. La pli profunda konado de Sp iritismo kvietigis la febron de la inventoj, kiujn oni komence flatis al si fari per ĉi tiu rimedo. Oni eĉ iris ĝis la ekstremo peti la Spiritojn pri receptoj por tinkturi kaj elkreskigi la harojn, por kuraci kalojn sur la piedoj k. t. p. Mi vidis multe da homoj, kiuj kredis, ke ili per tio estas jam riĉaj, sed kiuj venis nur al pli aŭ malpli ridindaj procedoj. Tio sama okazas tiam, kiam oni volas kun la helpo de la Spiritoj penetri la misteron de la origino de ĉiuj ekzistaĵoj; pri ĉi tiuj aferoj iuj Spiritoj havas sian sistemon, kiu ofte ne valoras pli, ol tiu de la homoj, kaj pri kiu estas prudente ĝin ricevi nur kun la plej granda diskreteco.

295. Demandoj pri kaŝitaj trezoroj

XXX. Ĉu la Spiritoj povas fari, ke oni eltrovu trezorojn?

“La Superaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj aferoj, sed la Spiritoj mokemaj ofte indikas neekzistantajn trezorojn aŭ ankaŭ povas vidigi iun trezoron en unu loko, dum ĝi kuŝas en alia rekte kontraŭa; ĉi tio estas ja utila, nome por montri, ke la vera riĉeco venas el laboro. Se la Providenco destinas kaŝitajn riĉaĵojn por iu homo, ĉi tiu ilin trovos nature; alie, ne.”

XXXI. Kion pensi pri la kredo al Spiritoj, gardantaj kaŝitajn trezorojn?

“La Spiritoj, ankoraŭ ne tute liberiĝintaj el la materio, alkroĉiĝas al la aĵoj. Avaruloj, kiuj kaŝis siajn trezorojn, povas ilin plu vigle observi kaj gardi post sia morto; kaj la perplekseco, kiun ili spertas, vidante, ke oni forprenas ilian riĉaĵon, estas unu el iliaj punoj, ĝis ili komprenos, ke tiuj trezoroj estas jam senutilaj por ili. Ekzistas ankaŭ Spiritoj de la Tero, komisiitaj por direkti ties internajn transformiĝojn kaj el kiuj, kiel alegorion, oni faris la gardantojn de la naturaj riĉaĵoj.”

Rimarko. La demando pri la kaŝitaj trezoroj troviĝas en tia sama kategorio, kiel tiu pri la nekonataj heredaĵoj; tre malsaĝa estus tiu, kiu kalkulus je la supozataj malkaŝoj, kiujn povas fari al li la ŝercemuloj de la nevidebla mondo. Mi jam diris, ke kiam la Spiritoj volas aŭ povas fari tiajn malkaŝojn, ili agas propramove, kaj por t io ili ne bezonas mediumojn. Jen pri tio unu ekzemplo:

Unu sinjorino, post tridek jaroj da geedza vivo, vidviniĝis kaj jen ektroviĝis en la danĝero esti baldaŭ elpelita el sia hejmo, sen iaj rimedoj, de siaj vicfiloj, al kiuj ŝi estis anstataŭinta la pat rinon. Ŝia malespero jam atingis la supron, kiam unu vesperon ŝia edzo ekaperis al ŝi kaj diris, ke ŝi iru kun li en lian kabineton; tie li montris al ŝi sian paperŝrankon, kiu ankoraŭ estis sub la leĝaj sigeloj, kaj per efiko de duobla vidado li igis ŝin vidi ĝian internon; li montris al ŝi sekretotirkeston, kiun ŝi ne konis kaj kies mekanismon li instruis al ŝi, kaj diris: “Mi antaŭvidis, kio nun okazas, kaj volis asekuri vian sorton; en ĉi tiu tirkesto kuŝas miaj lastaj disponoj; mi transdonas al vi la fruktuzon de ĉi tiu domo kaj rento de...”. Tuj poste li malaperis. En la tago, kiam la sigeloj estis forprenitaj, neniu povis malfermi tiun tirkeston; la sinjorino tiam sciigis, kio al ŝi okazis. Ŝi malfermis ĝin laŭ la instruo de sia edzo kaj trovis la testamenton, kiel li informis al ŝi.

296. Demandoj pri la aliaj mondoj

XXXII. Kiom da konfido oni povas havi al la priskriboj, kiujn la Spiritoj faras pri la diversaj mondoj?

“Tio dependas de la grado da efektiva progreso de la Spiritoj, kiuj faras tiujn priskribojn, ĉar vi ja komprenas, ke ordinaraj Spiritoj estas tiel nekapablaj por informi vin pri tio, kiel, ĉe vi, iu malklerulo por priskribi ĉiujn landojn de la Tero. Vi ofte prezentas pri tiuj mondoj sciencajn demandojn, kiujn tiuj Spiritoj ne povoscias solvi. Se ili estas sinceraj, ili parolas pri tiuj mondoj laŭ siaj personaj ideoj; se frivolaj Spiritoj, ili amuziĝas farante ekstravagancajn kaj fantaziajn priskribojn, des pli, ĉar tiuj Spiritoj, ne malpli provizitaj per imagemo en sia nuna vagado, ol iam sur la Tero, ĉerpas el tiu kapablo la rakonton pri multe da aferoj, kiuj havas nenion realan. Vi tamen ne pensu, ke estas tute ne eble ekhavi kelkajn klarigojn pri tiuj mondoj; la bonaj Spiritoj ja plezuras priskribante iliajn loĝantojn, kiel instruon destinitan por via pliboniĝo, kaj admonas vin iri la vojon, kiu povas konduki vin al tiuj mondoj. Tio estas rimedo, por fiksi viajn ideojn pri la estonteco kaj por ne restigi vin en necerteco.”

– Kiel oni povas kontroli la ĝustecon de tiuj priskriboj?

“La plej bona kontrolo estas la akordo, kiu povas ekzisti inter ili; sed memoru, ke ili celas vian moralan pliboniĝon kaj ke, sekve, vi povas esti la plej bone informataj, ne pri la fizika aŭ geologia mieno de tiuj mondoj, sed ja pri la morala stato de iliaj loĝantoj. Ĉe viaj nunaj scioj vi efektive ne povus tion kompreni; ĉi tiu studado neniom utilus al via progresado sur la Tero; ĝin vi havos ĉiun eblecon fari, kiam vi tie troviĝos.”

Rimarko. La demandoj pri la fizika konsisto kaj pri la elementoj de la astroj trovas lokon en la kadro de la sciencaj esploroj, pri kiuj la Spiritoj ne devas ŝparigi al ni la klopodon ilin fari; alie iu astronomo trovus tre oportune peti la Spiritojn fari la kalkulojn anstataŭ li, kion li sendube sin detenus konfesi. Se la Spiritoj povus, per ia malkaŝo, ŝparigi al ni la klopodojn por iu eltrovo, ili probable tion farus favore al iu scienculo sufiĉe modesta, por sincere rekoni ĝian originon, prefere ol por la profito de la fieruloj, kiuj ilin forneas kaj al kies memestimo ili, kontraŭe, ofte ŝparas disreviĝojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.