La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III: PRI LA METODO

18. Tre natura kaj tre laŭdinda estas, ĉe ĉiuj adeptoj, la ĉiam vigliginda deziro fari prozelitojn. Celante faciligi tiun ilian klopodon, jen mi proponas min por ĉi tie esplori la vojon, kiu ŝajnas al mi la plej sekura, al tiu celo, por ŝparigi al ili senutilajn penojn.

Mi jam diris, ke Spiritismo estas tuta scienco, tuta filozofio; kiu volas ĝin serioze ekkoni, tiu devas do, antaŭ ĉio, esti preta al serioza studado kaj konvinkiĝi, ke, kiel ĉiun alian sciencon, oni ĝin ne povas lerni ludante.

Spiritismo – tion mi jam diris – rilatas al ĉiaj demandoj, interesantaj la homaron; ĝia kampo estas vastega, kaj estas konsilinde rigardi ĝin precipe koncerne ĝiajn konsekvencojn. Ĝia bazo estas sendube la kredo pri la Spiritoj, tamen ĉi tiu kredo ne sufiĉas, por fari spiritiston, same kiel la kredo pri Dio ne sufiĉas, por fari teologon. Ni vidu do, kiel konvenas doni tiun instruon por pli certa konvinko.

La adeptojn ne teruru ĉi tiu vorto – instruo: instruo estas donata ne sole el katedro aŭ el tribuno, sed ankaŭ en simpla konversacio. Ĉiu homo, kiu penas konvinki pri io alian, ĉu per klarigoj, ĉu per provoj, instruas.

Kion mi deziras, tio estas, ke lia klopodo fruktu, kaj tial mi opinias, ke mi devas doni kelke da konsiloj, de kiuj povas profiti ankaŭ tiuj, kiuj volas memlerni; ĉiuj tiel ektrovos la vojon, por pli sekure kaj rapide atingi la celon.

19. Oni ordinare kredas, ke por konvinki sufiĉas montri faktojn; tio efektive ŝajnas la plej logika procedo, tamen la sperto diras, ke ĝi ne ĉiam estas la plej bona, ĉar oni ofte vidas homojn, kiujn tute ne konvinkis la plej evidentaj fariĝoj. Al kio oni atribuu ĉi tion?

Jen kion mi nun provos klarigi.

En Spiritismo la demando pri la Spiritoj estas afero duaranga kaj konsekvenca, ne la deirpunkto; ĝuste ĉi tie kuŝas la eraro, kiun faras multaj adeptoj kaj kiu ilin ofte malsukcesigas ĉe iuj personoj. Ĉar la Spiritoj estas nenio alia, ol la homaj animoj, tial la efektiva deirpunkto estas la ekzistado de la animo. Nu, kiel iu materialisto povas akcepti, ke vivas estuloj ekster la materia mondo, se li kredas, ke li mem estas nur materio?

Kiel do li povas kredi, ke ekzistas Spiritoj ekster li, se li ne kredas, ke ekzistas Spirito en li mem? Oni vane akumulus antaŭ liaj okuloj la plej materialajn pruvojn: li ilin ĉiujn kontestus, ĉar li ne akceptas la principon.

Ĉia metoda instruo devas iri de tio konata al tio nekonata; nu, laŭ la materialisto, tio konata estas la materio: deiru do de la materio kaj, igante lin observi ĉi tiun, antaŭ ĉio penu konvinki lin, ke en li ekzistas io, kio ne obeas la leĝojn de la materio. Per unu vorto: antaŭ ol fari lin SPIRITISTO, penu fari lin SPIRITUALISTO; sed tio postulas tute alispecajn faktojn, tute specialan instruon, por kiu estas necesaj aliaj rimedoj; paroli al li pri Spiritoj, antaŭ ol li estos konvinkita, ke li havas animon, tio estas komenci tie, kie oni devus fini, ĉar li ja ne povas akcepti la konkludon, ne akceptinte la premisojn. Sekve, antaŭ ol peni konvinki nekredemulon, eĉ per faktoj, estas konsilinde certiĝi pri lia opinio koncerne la animon, t.e. ĉu li kredas ĝian ekziston, ĝian vivon kaj individuecon post la morto de la korpo; se lia respondo estas nea, tiam paroli al li pri Spiritoj estus perdo de tempo. Jen la regulo; mi ne diras, ke ĝi estas senescepta, sed, en ĉi tiu okazo, probable ekzistas alia kaŭzo, kiu faras lin malpli rifuzema.

20. Inter la materialistoj estas necese distingi du klasojn: al la unua ni alkalkulas tiujn sistemajn; ĉe tiuj nenia dubo ekzistas, ekzistas la neado absoluta, prirezonata laŭ ilia maniero; en iliaj okuloj la homo estas nura maŝino, funkcianta tiel longe, kiel ĝi estas muntita, difektiĝanta kaj restiganta, post la morto, nur la skeleton.

Feliĉe ili estas tre malmultenombraj kaj nenie formas malkaŝe konfesitan skolon. Mi ne bezonas insisti pri la bedaŭrindaj efikoj, kiuj por la socio rezultus el la disvastiĝo de tia doktrino; pri ĉi tiu temo mi elvolvis sufiĉe longan studon en “La Libro de la Spiritoj” (n-ro 147 kaj § III de la Konkludo).

Dirante, ke la dubo de nekredemuloj ĉesas ĉe racia klarigo, mi kompreneble esceptis la materialistojn malmolnukajn, tiujn, kiuj neas ĉian povon kaj ĉian inteligentan principon ekster la materio; la plimulto el tiaj obstinas pro fiero kaj pensas, ke ilia memestimo estas tie implikita, kaj persistas ĉe sia teniĝo; ili persistas spite ĉiujn kontraŭajn pruvojn, ĉar ili ne volas kuŝi sub ies ŝuo. Kun tiaj homoj oni povas fari nenion; oni eĉ ne lasu sin trompi de la falsa mieno de sincereco de tiuj, kiuj diras: igu min vidi, kaj mi kredos. Aliaj estas pli nekaŝemaj kaj diras rekte: eĉ se mi vidus, mi ne kredus.

21. La dua klaso da materialistoj, cetere la multe pli grandnombra, ĉar la vera materialismo estas kontraŭnatura sento, enhavas tiujn, kiuj estas materialistoj pro indiferenteco kaj, oni povus diri, manke de io pli bona; ili tiaj ne estas intence kaj nenion deziras pli bonan, ol kredi, ĉar la necerteco estas por ili turmento. Ili portas en si ian nedifinitan aspiron al la estonteco, sed tiu estonteco estis al ili prezentita kun tiaj koloroj, kiajn ilia prudento ne povas akcepti; el tio la dubo kaj, sekve de la dubo, la nekredemo. Ĉe ili la nekredemo ne estas do ia sistemo; tial, se oni prezentos al ili ion racian, ili ĝin avide akceptos; tiuj povas do nin kompreni, ĉar ili ja troviĝas pli proksime al ni, ol kiel ili mem sendube pensus.

Al tiuj de la unua klaso parolu nek pri revelacio, nek pri anĝeloj, nek pri la paradizo: ili vin ne komprenus; sed, lokinte vin sur ilia tereno, unue pruvu al ili, ke la leĝoj de la Fiziologio ne kapablas klarigi ĉion: la resto venos poste.

Alie okazas, kiam la nekredemo ne estas antaŭdecidita, ĉar tiam la kredo ne estas tute nula; ĝi estas ia ĝermo dormanta, sufokita de fiherboj, sed kiun iu fajrero povas revigligi; ia blindulo, al kiu oni rehavigas la vidadon; ia ŝiprompiĝulo, al kiu oni ĵetas tabulon de savo.

22. Krom la ĝustasencaj materialistoj ekzistas tria klaso da nekredemuloj, kiuj, kvankam spiritualistoj, almenaŭ laŭnome, ne estas malpli rifuzemaj: tio estas la malvolontaj nekredemuloj. Tiujn ĉagrenus kredi, ĉar tio rompus ilian kvietecon ĉe la materiaj ĝuoj; ili timas vidi en tio la kondamnon de ilia ambicio, de ilia egoismo kaj de la homaj vantaĵoj, kiujn ili faras siaj ekstremaj plezuroj; ili fermas siajn okulojn, por ne vidi kaj ŝtopas al si la orelojn, por ne aŭdi. Tiujn oni povas nur bedaŭri.

23. Nur por ĝin ne preterlasi, mi nur menciu kvaran klason, kiun mi nomas klaso de la prointeresaj aŭ malsinceraj nekredemuloj. Ĉi tiuj tre bone scias, kiel ili devas rilati al Spiritismo, tamen ili ĝin malkaŝe kondamnas pro persona intereso. Pri ili nenio estas por diri kaj kun ili nenio estas por fari. Se la pura materialisto eraras, li havas por si, kiel senkulpigon, almenaŭ la bonfidon; oni povas lin reprudentigi, pruvante, ke li eraras. Ĉe tiuj, apartenantaj al ĉi tiu kvara klaso, ekzistas ia antaŭdecido, kontraŭ kiu ĉiaj argumentoj neniiĝas; nur la tempo malfermos al ili la okulojn kaj montros, eble je ilia propra kosto, kie estis iliaj interesoj, ĉar, ne povante malhelpi la disvastiĝon de la vero, ili estos trenataj de la torento kaj, kune kun ili, la interesoj, pri kiuj ili pensis, ke ili tiujn gardas.

24. Krom ĉi tiuj diversaj klasoj da oponantoj ekzistas ankoraŭ multego da nuancoj, ekz-e: la nekredemuloj pro timemo: tiuj kuraĝiĝos, kiam ili vidos, ke en ĝi ne estas danĝero; la nekredemuloj pro religia skrupulo: klariga studo instruos ilin, ke Spiritismo staras sur la fundamentaj bazoj de la religio kaj respektas ĉiajn kredojn; ke unu el ĝiaj efikoj estas tio, ke ĝi inokulas religiajn sentojn al tiuj, kiuj ilin ne havas, kaj ilin fortikigas ĉe tiuj, kies tiaj sentoj ŝanceliĝas; poste, la nekredemuloj pro fiero, pro kontraŭemo, pro nezorgemo, pro ventanimeco k.m.a.

25. Mi ne povas preterlasi unu klason, kiun mi nomu klaso de la nekredemuloj pro disreviĝoj. Ĝi enkalkulas tiujn homojn, kiuj transiris de tro granda fido al nekredemo, ĉar ili spertis elreviĝojn; tiam, perdinte la kuraĝon, ili ĉion forlasis, ĉion forĵetis. Ili similas iun, kiu neus la bonfidon, ĉar li estis trompita. Ankaŭ tio estas rezulto de nekompleta studado de Spiritismo kaj de manko de sperto. Oni ordinare estas mistifikata de la Spiritoj tial, ĉar oni demandas ilin pri aferoj, pri kiuj ili ne devas aŭ ne povas respondi, aŭ tial, ke oni ne sufiĉe konas la aferon, por distingi inter vero kaj trompo.

Cetere multaj homoj vidas en Spiritismo nur ian novan divenrimedon kaj imagas al si, ke la Spiritoj estas kreitaj, por antaŭdiri la sorton de ĉiu; nu, la frivolaj kaj mokemaj Spiritoj ne preterlasas okazon, por sin amuzi pri tiaj homoj: ili antaŭdiras al la junulinoj edzojn, al ambiciulo honorojn, heredaĵojn, kaŝitajn trezorojn, k.t.p.

El tio rezultas malagrablaj elreviĝoj, kontraŭ kiuj serioza kaj prudenta homo ĉiam scias sin antaŭgardi.

26. Tre multenombra klaso, ja la plej multenombra el ĉiuj, sed kiu ne povus esti alkalkulita al tiu de la oponantoj, estas la klaso de la hezitantoj; tiuj ordinare estas principe spiritualistoj. La plej multaj havas neprecizan intuicion pri la spiritismaj ideoj, aspiron al io, kion ili ne povas difini; iliaj pensoj bezonas nur kunordigon kaj formuladon. Spiritismo estas por tiuj homoj kvazaŭ lumstrio: ĝi estas lumo, kiu forbalaas nebulegon; tial ili ĝin akceptas avide, ĉar ĝi liberigas ilin el la angoroj de necerteco.

27. Nun ĵetante rigardon sur la plurajn klasojn da kredantoj, ni vidos unue la preterkonsciajn spiritistojn: tio estas ĝustadire variaĵo aŭ nuanco de la antaŭa klaso.

Neniam antaŭe aŭdinte ion pri la Spiritisma Doktrino, ili tamen havas la denaskan senton de la grandaj principoj, el ĝi elfluantaj, kaj tiu sento travidiĝas en iuj pecoj de iliaj skribaĵoj kaj paroladoj en tia grado, ke, ilin legante aŭ aŭdante, oni pensus, ke ili estas tute inicitaj.

Multe da tiaj ekzemploj sin trovas ĉe religiaj kaj laikaj verkistoj, ĉe poetoj, oratoroj, moralistoj, antikvaj kaj modernaj filozofoj.

28. El inter tiuj, kiujn konvinkis rekta studado, estas distingeblaj jenaj klasoj:

1-a, tiuj, kiuj sole nur kredas la manifestiĝojn. Laŭ ili Spiritismo estas simple observa scienco, ia amaso da pli aŭ malpli kuriozaj faktoj. Tiujn mi nomas eksperimentantaj spiritistoj;

2-a, tiuj, kiuj vidas en Spiritismo ion alian, ol faktojn; ili komprenas ties filozofian flankon, admiras la moralon, el tio rezultantan, sed ĉi tiun ili ne praktikas. La influo de tiu moralo sur ilian karakteron estas sensignifa aŭ nula; siajn kutimojn ili neniel ŝanĝas, kaj eĉ unu plezuron ili ne rezignus: avarulo estas plue avara, fierulo estas ĉiam tro memfida; enviulo kaj ĵaluzulo, daŭre malamikemaj. La kristanan karitaton ili rigardas nur kiel ian belan maksimon: tiuj estas la neperfektaj spiritistoj;

3-a, tiuj, kiuj ne kontentiĝas per admirado de la spiritisma moralo, sed ĝin praktikas kaj akceptas ĉiujn ĝiajn konsekvencojn. Konvinkitaj, ke la surtera ekzistado estas momenta elprovado, ili penas profiti tiun mallongan tempon, por iri la vojon de progreso, la solan, kiu povas altigi ilin en la hierarkio de la mondo de la Spiritoj, klopodante por fari bonon al ĉiuj kaj bridi siajn malbonajn inklinojn; la rilatoj kun ili estas ĉiam solidaj, ĉar ilia konvinkiteco tenas ilin for de ĉia penso pri malbono; karitato estas en ĉio la regulo de ilia konduto. Tio estas la veraj spiritistoj, aŭ pli bone, la kristanaj spiritistoj;

4-a, fine, la tro ardaj spiritistoj. La homa genro estus perfekta, se ĝi ĉiam prenus la bonan flankon de la aferoj. Troigo estas, en ĉio, malutila; en Spiritismo ĝi havigas tro blindan kaj ofte infanecan fidon pri la aferoj de la nevidebla mondo kaj igas akcepti tro facile kaj sen kontrolo tion, kies absurdecon aŭ neeblecon la meditado kaj ekzamenado pruvus; sed la entuziasmo ne pensas, sed blindigas. Ĉi tiu klaso da adeptoj estas pli malutila ol utila al la afero Spiritismo; ili estas tiuj malplej taŭgaj por konvinki, ĉar oni prave malkonfidas ilian juĝon; ili bonfide estas trompataj, ĉu de mistifikemaj Spiritoj, ĉu de homoj, kiuj celas ekspluati ilian kredemecon. Ne tute malbone estus, se ili solaj devus suferi la sekvojn de sia kredemeco; la plej malbona estas, ke ili pretervole havigas armilojn al la nekredemuloj, kiuj ja serĉas al si okazon prefere por mokado, ol por konvinkiĝo, kaj kiuj nepre imputas al ĉiuj la ridindecon de kelkaj. Tio sendube estas nek justa, nek racia; sed kiel sciate, la kontraŭuloj de Spiritismo rekonas kiel bonkvalitan nur sian propran prudenton, kaj profunde koni tion, pri kio ili parolas, estas afero, kiu ilin malplej zorgigas.

29. La konvinkrimedoj estas treege diversaj laŭ la individuoj: kio konvinkas unujn, tio neniom efikas sur aliajn; A konvinkiĝis pro iaj materialaj manifestiĝoj, B dank’al inteligentaj komunikaĵoj, la plej multaj per rezonado. Oni povas eĉ diri, ke, laŭ la plimulto el la homoj, kiuj sin ne preparis per rezonado, la materialaj fenomenoj malmulte pezas. Ju pli eksterordinaraj estas tiaj fenomenoj kaj ju pli malproksimaj ili estas de la konataj leĝoj, des pli da kontraŭstaro ili renkontas, kaj tio pro tre simpla kaŭzo, nome, ĉar oni nature inklinas dubi ĉion, kio ne ricevas racian sankcion. Tion ĉiu rigardas el sia vidpunkto kaj klarigas al si laŭ sia maniero: la materialisto vidas en ĝi pure fizikan kaŭzon aŭ ĵonglaĵon; la neklerulo kaj superstiĉulo, kaŭzon diablan aŭ supernaturan, dum antaŭa klarigo havas kiel efikon disbati antaŭjuĝojn kaj montri, se ne la realecon, almenaŭ la eblecon de la koncernata afero: ĉi tiun oni komprenas, antaŭ ol vidi; nu, se estas konfesita la ebleco, estas do atingitaj tri kvaronoj de la konvinkiteco.

30. Ĉu estas utile peni konvinki obstinan nekredemulon?

Mi jam diris , ke tio dependas de la kaŭzoj kaj de la speco de lia nekredemeco; la insista klopodo por lin konvinki ofte igas lin kredi sian personan gravecon kaj estas por li motivo por ankoraŭ pli forta obstinado.

Se iu konvinkiĝis nek per rezonado, nek per faktoj, tiel estas tial, ke li ankoraŭ devas trapasi la provon de nekredemo: oni transdonu al la Providenco la zorgon alporti al li pli favorajn cirkonstancojn; multaj sopiras nur al lumo, ke oni ne perdu sian tempon, klopodante ĉe homoj, kiuj ĝin forpuŝas de si. Turnu vin do al la homoj bonvolemaj, kies nombro estas pli granda, ol kiom oni pensas, kaj ilia ekzemplo, multobliĝante, venkos pli da baroj ol paroloj. La vera spiritisto neniam sin detenas fari bonon: faciligi afliktitajn korojn, doni konsolojn, kvietigi malesperojn, fari moralajn reformojn – jen lia misio; ankaŭ en tio li trovas sian efektivan plezuron.

Spiritismo ŝvebas en la aero; ĝi disvastiĝas dank’al la forto mem de la okazaĵoj kaj ĉar ĝi feliĉigas siajn adeptojn.

Kiam ĝiaj sistemaj kontraŭuloj aŭdos ĝin resonanta ĉirkaŭ ilin, eĉ ĉe iliaj amikoj, ili ekkomprenos sian izolitecon kaj estos devigitaj aŭ eksilenti aŭ kapitulaci.

31. Por alpreni, en la instruado de Spiritismo, procedojn similajn al tiuj uzataj en la ordinaraj sciencoj, oni devus pririgardi ĉiajn fenomenojn, kiuj povas fariĝi, ekde la plej simplaj ĝis la plej kompleksaj; nu, ĉi tio estas ne ebla, ĉar oni ne povus fari kurson de eksperimenta Spiritismo tiel same, kiel oni instruas Fizikon aŭ ¦emion. En la natursciencoj oni agas sur la senvivan materion, kiun oni manipulas laŭplaĉe, kaj oni preskaŭ ĉiam estas certa, ke oni povas reguligi la rezultatojn de la eksperimentoj; en Spiritismo oni traktas kun liberiĝintaj inteligentoj, kiuj sur ĉiu paŝo montras al ni, ke ili ne estas submetitaj al niaj kapricoj: oni devas do observi, atendi la rezultatojn kaj ĉi tiujn preterpase ekkapti. Tial mi laŭte kaj bone aŭdeble diras, ke ĉiu ajn, kiu flatus al si, ke li laŭvole rikoltas rezultatojn sur ĉi tiu kampo, tute certe estas nescianto aŭ trompisto; jen do, kial la vera Spiritismo neniel faras el si ian spektaklon kaj neniam suriros iun foiran scenejon. Eĉ iom nelogike estas supozi, ke Spiritoj venus paradi kaj sin submeti al esplorado kvazaŭ kuriozaĵoj. La fenomenoj povas do aŭ ne fariĝi, kiam bezone, aŭ montriĝi tute alie, ol kiel oni ilin deziras. Mi aldiru, ke por ilin ricevi, estas necesaj homoj, dotitaj per specialaj kapabloj, kaj ke tiuj kapabloj estas senlime diversaj laŭ la individua talento; nu, ĉar treege malofte unu sama persono havas ĉiajn kapablojn, jen tial ankoraŭ unu malfacilaĵo, ĉar oni devus ĉiam havi sub la mano efektivan kolekton da mediumoj, kio estas apenaŭ atingebla.

La rimedo, por antaŭforigi ĉi tiun malbonaĵon, estas tre simpla, nome komenci de la teorio; tie ĉiaj fenomenoj estas ekzamenataj; ili estas klarigataj, oni povas kontroli ilian verecon, kompreni ilian eblecon, ekscii la kondiĉojn, ĉe kiuj ili povas okazi, kaj la barojn, kiuj ilin eble trafos. Kia ajn do la ordo, laŭ kiu la cirkonstancoj ilin okazigas, ili enhavas nenion, kio povus alporti surprizon. Ĉi tiu vojo prezentas ankoraŭ unu bonaĵon, t.e. ŝparigi al la eksperimentanto multegon da elreviĝoj; antaŭgardinte sin kontraŭ la malfacilaĵoj, li povas tenadi sin atenta kaj evitigi al si spertiĝon je sia propra kosto.

Estus por mi malfacile diri, kiom da personoj, de kiam mi ekokupis min je Spiritismo, venis al mi, kaj inter ĉi tiuj kiom da ili mi vidis ĉiam ankoraŭ indiferentaj aŭ nekredantaj ĉe la plej evidentaj faktoj kaj poste konvinkitaj nur per rezonata klarigo; kiom da aliaj la rezonado antaŭinklinigis al la konvinkiĝo; fine, kiom da ankoraŭ aliaj konvinkiĝis, vidinte nenion, sed nur tial ke ili komprenis. Mi do parolas el sperto kaj ankaŭ el sperto mi diras, ke la plej bona metodo por instruado de Spiritismo estas turni sin al la prudento antaŭ ol al la okuloj. Ĝi estas la metodo, kiun mi sekvas en miaj lecionoj kaj pri kiu mi devas nur gratuli min*.


* Mia teoria kaj praktika instruado estas ĉiam senpaga. – Noto de la Aŭtoro .


32. Ankoraŭ unu bonaĵon havas la antaŭe farita studado de la teorio: ĝi tuj montras la grandecon de la celo kaj la amplekson de ĉi tiu scienco; kiu enpaŝas en la aferon, vidante tablon turniĝantan aŭ frapantan, tiu inklinas pli al mokado, ĉar li apenaŭ imagas al si, ke el tablo povus elŝpruci ia doktrino, kiu revirtigus la homaron. Mi ĉiam rimarkis, ke tiuj, kiuj kredas, antaŭ ol esti vidintaj, nur tial, ke ili legis kaj komprenis, tute ne estas supraĵemaj, sed kontraŭe ili estas homoj, kiuj la plej profunde meditis pri la afero. Atendante prefere la fundon ol la formon, ili rigardas kiel la ĉefan punkton la parton filozofian, dum la ĝustadiraj fenomenoj estas en iliaj okuloj akcesoraĵo. Ili diras, ke eĉ se tiuj fenomenoj ne ekzistus, tamen restus filozofio, kiu sola solvas problemojn ĝis hodiaŭ nesolveblajn, kiu sola donas pri la pasinteco kaj la estonteco de la homo la plej racionalan teorion; nu, ili preferas doktrinon, kiu klarigas, ol tiujn, kiuj klarigas nenion aŭ klarigas malbone.

Kiu ajn ĝuste pesas la aferojn, tiu tre bone komprenas, ke oni povus ne konsideri la manifestiĝojn, sen kiuj la Doktrino ne malpli firme starus; la manifestiĝoj ĝin plisolidigas, ĝin konfirmas, sed ne estas ĝia esenca bazo; serioza observanto ilin ne repuŝas, kontraŭe, sed atendas la favorajn cirkonstancojn, kiuj permesos al li ilin ĉeesti. La pruvo de ĉi tiu mia asertaĵo estas tio, ke antaŭ ol aŭdi pri manifestiĝoj, multe da homoj jam havis intuicion pri ĉi tiu Doktrino, kiu sole nur havigis al iliaj ideoj korpon, kunligitecon.

33. Cetere ne estus ĝuste diri, ke tiuj, kiuj komencas de la teorio, ne havas objektojn por praktika observado; kontraŭe, ili havas tiajn, kiuj en iliaj okuloj eĉ devas valori pli multe ol tiuj, kiujn oni povus aperigi antaŭ ili, nome la multenombrajn okazojn de spontanea manifestiĝo, pri kiuj mi parolos en la sekvantaj ĉapitroj.

Malmultaj personoj ne konas tiajn faktojn, almenaŭ laŭ la famo; multaj vidis kelke da ili, sed apenaŭ atentis.

La teorio havas la efikon ilin klarigi. Kiam apogitaj sur nerefuteblaj atestoj, tiuj faktoj havas grandan gravecon, ĉar tiam oni ne povas supozi iajn antaŭaranĝojn aŭ sekretan interkonsenton. Eĉ se ne ekzistus la okazigitaj fenomenoj, la fenomenoj spontaneaj tamen plue fariĝus, kaj estus ja multe, se Spiritismo simple donus pri ili racionalan solvon. Tial la plimulto el la homoj, kiuj antaŭe legis, rememoras tion legitan, vidante tiujn faktojn, kiuj en iliaj okuloj estas jesigo de la teorio.

34. Tiu strange erarus pri mia maniero vidi la aferojn, kiu pensus, ke mi konsilas forĵeti la faktojn: mi venis al la teorio ĝuste per la faktoj. Estas vero, ke ĝis tio estis por mi necesaj plurjara konstanta laborado kaj miloj da observoj; sed, ĉar la faktoj al mi servis kaj ĉiutage servas, mi tial estus nekonsekvenca kun mi mem, se mi kontestus ilian gravecon precipe nun, kiam mi verkas libron, destinitan por ilin diskonigi. Mi diras nur tion, ke, sen rezonado, ili ne sufiĉas por konvinko, kaj ke antaŭe donita klarigo, forviŝante antaŭjuĝojn kaj montrante, ke ili neniel kontraŭas la racion, inklinigas la personon ilin akcepti. Des pli vera ĉi tio estas, ĉar el dek absolutaj novuloj, kiuj ĉeestus eksperimentoseancon, eĉ la plej kontentigan por la adeptoj, naŭ elirus el tie ne konvinkite, kaj kelkaj eĉ malpli kredante ol antaŭe, ĉar la eksperimentoj ne respondis al ilia atendo. Tute alie estas kun tiuj, kiuj povas kompreni la aferon per antaŭa teoria ekkonado; por tiuj la teorio estas kontrolrimedo, kaj nenio ilin surprizas, eĉ iu malsukceso, ĉar ili ja scias, ĉe kiaj kondiĉoj la faktoj okazas kaj ke de ĉi tiuj oni devas peti nur tion, kion ili povas doni. La antaŭa kompreno de la faktoj preparas do tiujn personojn por klarigi al si ĉiajn anomaliojn kaj ankaŭ ebligas al ili kapti multegon da detalaĵoj, da ofte tre delikataj nuancoj, kiuj por ili estas konvinkrimedoj, sed kiujn nescianto ne vidas.

Jen la motivoj, kiuj devigas min akcepti en miajn eksperimentoseancojn nur tiujn personojn, kiuj havas preparajn konojn sufiĉajn, por kompreni, kio tie fariĝas; tiel mi agas, ĉar la aliaj tie perdus sian tempon aŭ igus nin perdi la nian.

35. Al tiuj, kiuj volus havigi al si tiujn preparajn konojn, legante miajn verkojn, mi konsilas jenan ordon:

1-a: Kio estas Spiritismo? Ĉi tiu broŝuro, el nur ĉirkaŭ cent paĝoj, estas resuma raporto pri la principoj de la Spiritisma Doktrino, ĝeneraltrajta ekrigardo, kiu ebligas al la leganto ĉirkaŭpreni la tutaĵon en malvasta kadro. Per malmulte da vortoj oni tie vidas la celon kaj oni povas juĝi pri la amplekso de tiu doktrino. Oni en ĝi ankaŭ trovas respondon al la precipaj demandoj aŭ kontraŭparoloj, kiujn la novuloj nature inklinas prezenti. Tiu unua legado, kiu postulas nur malmulte da tempo, estas enkonduko, kiu faciligas pli profundan studadon.

2-a: La Libro de la Spiritoj. Ĝi enhavas la tutan doktrinon, diktitan de la Spiritoj mem, kun la tuta filozofio kaj ĉiuj moralaj sekvoj de tiu doktrino; tio estas la malkaŝo de la destino de la homo, la ekkonado de la naturo de la Spiritoj kaj de la misteroj de la transtomba vivo. Legante ĝin, oni komprenas, ke Spiritismo havas celon seriozan, ne estas ia frivola tempopasigilo.

3-a: La Libro de la Mediumoj. Ĝi estas destinita por la direktado sur la praktika tereno de la manifestiĝoj, konigante la plej taŭgajn rimedojn por la komunikiĝado kun la Spiritoj; ĝi estas gvidilo ne nur de mediumoj, sed ankaŭ de elvokantoj, kaj la komplemento de La Libro de la Spiritoj.

4-a: La Revue Spirite. Ĝi estas diverskonsista kolekto da faktoj, da teoriaj klarigoj kaj da unuopaj pecoj, kiuj kompletigas tion diritan en la du laste nomitaj verkoj, kaj iamaniere aplikado de ĉi tiuj libroj. Ĝia legado povas esti samtempa kun tiuj verkoj, tamen ĝi estus pli profita kaj komprenebla precipe, post kiam oni legis La Libron de la Spiritoj.

Jen, kio min koncernas. Kiu volas koni ĉion pri ĉiu ajn scienco, tiu nepre devas legi pri tiu objekto ĉion, aŭ almenaŭ ĝiajn ĉefajn punktojn, kaj ne limigi sin je unu sola aŭtoro; li eĉ devas legi la por kaj la kontraŭ, mallaŭdojn, same kiel laŭdojn, kaj plene sciiĝi pri la diversaj sistemoj, por povi juĝi per komparado. En ĉi tiu rilato, mi rekomendas aŭ malaprobas nenian verkon, ĉar mi tute ne volas influi la opinion, kiun pri ĝi oni povus formi al si. Alportinte mian ŝtonon por la konstruaĵo, mi prenas al mi lokon en la vicoj de la batalantoj. Ne estas mia rolo esti unutempe juĝanto kaj interesato, kaj mi ne havas la ridindan pretendon, ke nur mi disverŝus la lumon. La leganton koncernas apartigi bonan de malbona, veran de malvera.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.