La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parolo de la tradukintoj
Enkonduko
UNUA PARTO
1 2 3 4
DUA PARTO
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28 29
30 31
32 Spiritisma Glosaro

Parolo de la tradukintoj

La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en Parizo en Januaro 1861 kaj la dua en Oktobro de la sama jaro. Tiam Spiritismo estis tre nova, ĉar ĝi ja naskiĝis per la fenomenoj en Hydesville, ŝtato Nov-Jorko, la 31-an de Marto 1848.

Estas do mirinde, ke Allan Kardec en tia mallonga tempo akiris la necesan sperton, por verki ĉi tiun libron.

Dum la jam forpasintaj pli ol cent jaroj, la mediumeco estis ĉiam studata de eminentaj kleruloj en multaj landoj, kaj multe da aliaj libroj pri la sama temo jam aperis. Kompreneble nun oni scias pli multe pri la mediumeco, ol en la tempo de Allan Kardec, sed nur tre sensignifajn detalojn oni povus ŝanĝi aŭ aldoni en ĉi tiu majstroverko pri la afero.

La kutimoj iom ŝanĝiĝis, ekzemple, pri elvokado de Spiritoj, tiel ofta en tiu tempo kaj nun tute elmodiĝinta: oni jam ne elvokas Spiritojn, sed nur atendas ilian spontanean manifestiĝon.

En la tempo de Allan Kardec oni supozis, ke la penso estas universala lingvo por ĉiuj Spiritoj ; sed nun oni scias, ke tio estas vera nur por Superaj Spiritoj. La ordinaraj loĝantoj de la Tero kaj de ties najbaraj sferoj bezonas homajn lingvojn por interkompreniĝo kaj, same kiel ni, suferas lingvajn barojn kaj grupiĝas laŭ lingvaj regionoj. Ankaŭ tiuj Spiritoj bezonas Esperanton, kaj efektive multaj el ili lernas nian internacian lingvon.

Ankaŭ pri la mortintaj infanoj nun oni scias pli multe, ol en la tempo de la Aŭtoro. Tiam oni estis konvinkita, ke la Spirito de ĉiu infano, tuj post la morto de lia korpo, reakiras la maturecon, kiun li havis en antaŭa enkarniĝo.

Nun oni scias, ke nur escepte tio okazas, kiam temas pri superega Spirito en grava misio. La regulo estas la apero de la mortinta infano en la mondo de la Spiritoj en la sama aĝo de la korpo kaj kun la samaj bezonoj de vartado, kiujn li havis sur la Tero ; kaj nur malrapide li liberiĝas el la infanaj limigoj, truditaj de la reenkarniĝo al lia perispirito.

Pri ektoplasmio aŭ materiiĝoj la studoj post la tempo de Allan Kardec estas multe pli vastaj kaj formas tre riĉan bibliotekon, sed li donas al ni kontentigan teorion ankaŭ pri tio.

Malgraŭ kelkaj detaloj, kiujn la Aŭtoro nun redaktus alimaniere, “La Libro de la Mediumoj” estas ĝis nun la plej bona lernolibro pri mediumeco kaj okupas elstaran lokon en la spiritualisma literaturo de la homaro ; tial la Brazila Spiritisma Federacio, kiu jam eldonis “La Libron de la Spiritoj” kaj “La Evangelion laŭ Spiritismo”, de la sama Aŭtoro, nun aperigas ĝin en la lingvo internacia, tradukitan de tiuj samaj esperantistoj, kiuj preparis la du antaŭajn.

Intertempe jam aperis el tiu eldonejo la Esperanta traduko de aliaj pli modernaj libroj, nome “Antaŭ du mil jaroj...”, “En Ombro kaj en Lumo”, “Nia Hejmo”, “Kristana Agendo”, “Ago kaj Reago”, kaj espereble tiu biblioteko kreskos ĉiam, ĉar la mediuma literaturo fariĝas ĉiam pli kaj pli impona. Precipe beletraj verkoj, en prozo kaj en verso, atingas ĉiam pli altajn nivelojn.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.