La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Stranga homo iris nokte en ĉe-dnestra kana arejo. Li estis grandega kaj senforme dika. Sur li strikte sidis krudtola robo kun surkapigita kapuĉo. Preter kanaj parceloj, sub disbranĉiĝintaj fruktaj arboj la stranga homo moviĝis sur la piedfingroj, kiel en dormejo. Iam li haltis kaj suspiris.
Tiam ene de la mantelo aŭdiĝis tintado, kiun eligis kunpuŝiĝantaj metalaj pecoj. Kaj ĉiufoje post tio en la aero pendis alta, ege delikata sonoro. Foje la stranga homo stumblis je malseka radiko kaj falis sur la ventron. Tiam ekaŭdiĝis tiel laŭta sono, kvazaŭ sur pargeton falis kavalira kiraso. Ankoraŭ longe post tio la stranga homo ne leviĝis de la tero, enrigardante la mallumon.
Bruis marta nokto. De arboj ŝutiĝis kaj frape faladis sur la teron plendimensiaj apotekaj gutoj.
– Malbenita plado! – flustris la homo.
Li leviĝis, kaj ĝis Dnestro mem venis sen aventuroj. La homo levis la baskojn, degrimpis de la bordo kaj, perdante la ekvilibron sur la moliĝinta glacio, ekkuris en Rumanion.
La granda kombinanto prepariĝis la tutan vintron. Li aĉetis usonajn dolarojn kun bildoj de prezidentoj en blankaj bukloj, orajn horloĝojn kaj cigaredujojn, edziĝringojn, briliantojn kaj aliajn valoregajn aĵojn.
Nun li portis sur si dek-sepon da pezaj cigaredujoj kun monogramoj, kun aglo, kaj kun gravuraĵoj: «Al direktoro de Rusa-Karpata banko kaj bonfaranto Evsej Rudolfoviĉ Duonfabrikanto en tago de lia arĝenta edziĝfesto de dankemaj kunlaborantoj». «Al sekreta konsilanto M. I.
Sakrilegiev pro finiĝo de la senata revizio de oficistoj de Nigramarska urbestraro». Sed plej peza estis cigaredujo kun dediĉo: «Al sinjoro estro de Alekseevskij policejo de dankemaj judoj de komercista rango». Sub la teksto troviĝis brulanta emajla koro, trabatita per sago, kio certe devis simboli amon de la judoj de komercista rango al la sinjoro policej-estro.
En la poŝojn estis ŝovitaj faskoj da edziĝringoj, sigelringoj, kaj braceletoj. Sur la dorso, sur tri fortikaj ŝnuretoj, pendis dek du oraj horloĝoj. Kelkaj el ili incite tiktakis, kaj al Bender ŝajnis ke sur lia dorso rampas insektoj. Inter ili estis donacaj ekzempleroj, kio sekvis el surskribo sur la kovrilo: «Al mia amata filo Serjoĵa Kastraki en tago de plenumo de ekzamenoj je atestato de matureco». Super vorto «matureco» estis surskrapita per pinglo vorto «seksa». Tio estis farita, verŝajne, per amikoj de juna Kastraki, samaj maldiligentuloj kiel li mem. Ostap longe ne volis aĉeti tiun ĉi maldecan horloĝon, sed tamen aĉetis ĝin, ĉar li firme decidis investi en valoraĵojn la tutan milionon.
Kaj entute la vintro pasis en grandaj penoj. Briliantojn la granda kombinanto akiris nur je kvarcent mil; valuton, kiu inkluzivis iujn dubindajn polajn kaj balkanajn bankbiletojn, li sukcesis akiri nur je kvindek mil rubloj. Per restinta sumo li endis aĉeti pezaĵojn. Aparte malfacile estis moviĝi kun ora plado sur la ventro. La plado estis granda kaj ovala kiel ŝildo de afrika tribestro, kaj pezis ok kilogramoj.
Fortega kolo de la komandanto fleksiĝis sub pezo de episkopa kruco kun surskribo «Je nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito», kiun li akiris ĉe eksa helppastro de granda katedralo, civitano Memkulpantulo. Super la kruco, sur eksterordinara rubando, pendis ordeno de Ora Ŝafa Felo: muldita ŝafido.
Tiun ĉi ordenon Ostap elmarĉandis de mirinda oldulo kiu estis, eble, eĉ granda duko, aŭ ĉambristo de granda duko. La maljunulo tre alte taksis la aĵon, menciante ke tiuj ĉi ordenoj troviĝas nur ĉe kelkaj personoj de mondo, kaj ankaŭ tiuj, plej ofte, ĉe kronitaj personoj.
– Oran Ŝafan Felon – murmuris la maljunulo – oni donas pro plej alta braveco!
– Kaj ĝuste ĉe mi ĝi estas plej alta, krom tio mi aĉetas la ŝafidon nur estiel ordinaran oron.
Sed la komandanto diris malveron. La ordeno tuj ekplaĉis al li, kaj li decidis teni ĝin ĉe si estiel ordenon de Ora Bovido.
Pelata per timo, kaj atendo de tondra fusila elpafo, Bender alkuris mezon de la rivero kaj haltis. Premis la oro: plado, kruco, braceletoj. La dorso jukis sub dispenditaj sur ĝi horloĝoj. Baskoj de la robo malsekiĝis,kaj pezis dekoj da kilogramoj. Ostap kun ĝemo deŝiris la robon, ĵetis ĝin sur la glacion, kaj ekimpetis pluen. Nun evidentiĝis peltaĵo, majesta, preskaŭ eksterordinara, povas esti eĉ plej valora el vestoj de Ostap. Li konstruis ĝin kvar monatoj, konstruis kvazaŭ domon, produktis la desegnojn,altransportis materialojn.
La peltaĵo estis duobla: ĝi estis provizita per unikaj arĝentaj vulpoj, kaj kovrita per aŭtentika foka pelto. La kolumo estis produktita el zibeloj. Mirinda peltaĵo estis tio!
Superpeltaĵo kun poŝoj el ĉinĉilo, kiuj estis ŝtopitaj per medaloj pro savo de dronantoj, surbrustaj krucetoj, kaj per oraj dentaj protezoj, lasta atingo de dentista tekniko. Sur kapo de la granda kombinanto altiĝis ĉapo. Tio estis ne ĉapo sed kastora tiaro.
Tuta tiu ĉi mirinda ŝarĝo devis garantii al la komandanto facilan senzorgan vivon sur bordo de varma oceano, en imagita urbo de la infaneco, inter balkonaj palmoj kaj fikus-arboj de Rio-de-Ĵanejro. Je la tria nokte la spitema ido de janiĉaroj surpaŝis malpropran alilandan bordon.
Ankaŭ ĉi tie estis silente, mallume, ankaŭ ĉi tie estis printempo, kaj de branĉoj deŝiriĝis gutoj. La granda kombinanto ekridis.
– Nun restis kelkaj formalaĵoj kun konsentemaj rumaniaj bojaroj, kaj la vojo estos libera. Mi opinias ke du-tri medaloj pro savo de dronantoj plibeligos ilian grizan liman vivon.
Li turniĝis al sovetia flanko kaj, etendante en la digelantan mallumon la dikan fokan manon, diris:
– Ĉion oni devas fari laŭ tiucela formo. Formo numero kvin: adiaŭo kun la patrolando. Do ĝis, la majesta lando. Mi ne ŝatas esti unua lernanto, kaj ricevi poentojn pro atentemo, diligenteco kaj konduto. Mi estas privata persono, kaj ne estas devigata interesiĝi pri silofuraĝaj kavoj, tranĉeoj kaj turoj. Min, ial, malmulte interesas problemo de socialisma transformado de homo en anĝelon kaj en deponanton de ŝparkaso. Inverse. Min interesas maturiĝintaj problemoj de zorga rilato al personecoj de solulojmilionuloj...
Tiam adiaŭo kun la patrolando laŭ formo numero kvin estis interrompita per apero de kelkaj armitaj figuroj, en kiuj Bender rekonis rumaniajn limgardistojn. La granda kombinanto kliniĝis digne, kaj klare prononcis speciale parkeritan frazon:
– Trajasku Romania mare!
Li karese enrigardis vizaĝojn de la limgardistoj, apenaŭ videblajn en la duonobskuro. Al li ŝajnis ke la limgardistoj ridetas.
– Vivu la granda Rumanio! – ripetis Ostap ruse. – Mi estas maljuna profesoro, forkurinta el moskva sekretpolicejo!
Je dio, apenaŭ elŝiriĝis mi! Viapersone mi salutas ...
Unu el la limgardistoj kontakte proksimiĝis al Ostap, kaj silente demetis de li la peltan tiaron. Ostap etendiĝis post sia kapvesto, sed lalimgardisto same silente deĵetis lian manon malantaŭen.
– No! – diris la komandanto bonanime. – No, no! Sen manoj! Mi plendos pri vi ĉe Sfatul-Cerij (Sfatul-Cerij: parlamento de Besarabio (1917-1918)), ĉe Granda Ĥurultaj (Granda Ĥurultaj: Mongolia parlamento)!
Dume alia limgardisto vigle, kun lerteco de sperta amoranto, komencis malbutonumi sur Ostap lian majestan, preskaŭ neeblan superpeltaĵon. La komandanto ŝiriĝis.
Dum tiu ĉi movo ie el la poŝo elfalis kaj ekruliĝis sur la tero granda ina braceleto.
– Branzuletka! – ekjelpis la limgardista oficiro en mallonga palto kun hunda kolumo kaj grandaj metalaj butonoj sur la konveksa postaĵo.
– Branzuletka! – kriis ĉiuj aliaj, ĵetante sin sur Ostap.
Komplikiĝinte en la peltaĵo la granda kombinanto falis kaj, sammomente, eksentis ke el lia pantalono oni eltiras la valoregan pladon. Kiam li leviĝis, li ekvidis ke la oficiro kun nehoma rideto pesas la pladon en la manoj. Ostap kroĉiĝis en sian propraĵon, kaj elŝiris ĝin el manoj de la oficiro, post kio ricevis blindigan baton en la vizaĝon. La okazintaĵoj disvolviĝis kun milita rapideco. Al la granda kombinanto malhelpis la peltaĵo, kaj iom da tempo li batalis kontraŭ la malamikoj starante sur la genuoj, ĵetante sur ilin medalojn pro savo de dronantoj. Poste li eksentis subite neklarigeblan faciliĝon, kiu permesis al li kaŭzi al la malamikoj serion da ruinigaj batoj. Evidentiĝis ke de li oni sukcesis deŝiri la cent-milan peltaĵon.
– Ha, do tia la rilato! – orelbore elkantis Ostap, sovaĝe ĉirkaŭrigardante.
Estis momento kiam li staris, apoginte sin je arbo, kaj batis per la brilanta plado kapojn de la atakantoj. Estis momento kiam de lia kolo oni ŝiradis ordenon de Ora Ŝafa Felo, kaj la komandanto ĉevale skuis la kapon. Estis ankaŭ momento kiam li, alte levinte la episkopan krucon kun surskribo «Je nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito» kriis histerie:
– Ekspluatantoj de laboranta popolo! Araneoj! Servantoj de kapitalo! Serpentaĉoj!
Dum tio el lia buŝo fluis rozkolora salivo. Ostap batalis por sia miliono kiel gladiatoro. Li forĵetis de si la malamikojn, kaj leviĝis de la tero, rigardante antaŭen per malklariĝinta rigardo.
Li rekonsciiĝis sur la glacio, kun sangigita vizaĝo, kun unu boto sur la piedoj, sen la peltaĵo, sen la cigaredujoj, plibeligitaj per surskriboj, sen kolekto da horloĝoj, sen la plado, sen la valuto, sen la kruco kaj briliantoj, sen miliono.
Sur la alta bordo staris la oficiro kun la hunda kolumo kaj rigardis soben, sur Ostap.
– Siguranca (siguranca: sekreta servo en monarkia Rumanio) malbenita! – kriis Ostap, levante la nudan piedon. – Parazitoj!
La oficiro nehaste eltiris la pistolon kaj streĉis ĝin. La granda kombinanto komprenis ke la intervjuo pe-iĝis.
Kurbiĝinte li eklamis reen, al sovetia bordo.
Blanka cigareda nebulo leviĝis de la rivero. Malstreĉinte la manon Bender ekvidis sur la manplato platan kupran butonon, buklon de ies fortikaj nigraj haroj, kaj la mirakle konserviĝintan en la batalo ordenon de Ora Ŝafa Felo. La granda kombinanto stulte ekrigardis la trofeojn, restaĵojn de sia riĉaĵo, kaj daŭrigis moviĝi pluen, glitante en glaciaj kavetoj kaj grimacante pro la doloro.
Longa kaj laŭtega, preskaŭ kanona frapo elvokis vibradon de la glacia surfaco. Senpripens-kuraĝe blovis varma vento. Bender ekrigardis sub la piedojn, kaj ekvidis sur la glacio grandan verdan fendon. Glacia plataĵo, sur kiu li troviĝis, balanciĝis, kaj komencis angule grimpi en la akvon.
– La glacio ekmoviĝis! – kriis la terurigita granda kombinanto. – La glacio ekmoviĝis, sinjoroj ĵurianoj!
Li eksaltadis sur la disŝoviĝantaj glacieroj, per ĉiuj fortoj hastante en la landon kun kiu li tiel digne adiaŭis nur antaŭ horo. La nebulo leviĝis, grava kaj malhasta, malkovrante la nudan kanaron.
Post dek minutoj sur sovetian bordon eniris stranga homo sen ĉapo kaj en unu boto. Al neniu rilatante li laŭte diris:
– Sen ovacioj, bonvolu! Esti grafo Monte Kristo (Monte Cristo) mi ne sukcesis. Do ŝanĝu mi la profesion je dom-administranto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.