La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 33

Hindia gasto

En granda kvadrata fermita korto de “Grand-Otel” aŭdiĝis kuirejaj frapoj, siblo de vaporo kaj krioj: «Du teajn kompletojn en la dek-sesan!», kaj en la blankaj koridoroj estis klare kaj silente kiel en distribua halo de elektrostacio.

En cent kvindek ĉambroj dormis la kongreso de grundsciencistoj, reveninta el la veturo, tridek ĉambroj estis destinitaj por alilandaj komercistoj, kiuj klarigadis turmentan demandon, ĉu oni povas finfine gajni el komerco kun Sovetio. Plej bonan apartamenton el kvar ĉambroj okupis fama hindia poeto kaj folozofo, kaj en eta ĉambro, destinita al dirigento de simfonia orkestro, dormis Ostap Bender.

Li kuŝis sur pluŝa litkovrilo vestita, premante al la brusto valizon kun la miliono. Dum la nokto la granda kombinanto enspiris en sin tutan oksigenon, troviĝantan en la ĉambro, kaj restintajn en ĝi kemiajn elementojn oni povis nomi azoto nur pro ĝentileco. Odoris tie per acidiĝinta vino, per inferaj kotletoj, kaj ankoraŭ per io, nepriskribeble aĉa.

Ostap ekĝemis kaj turniĝis. La valizo falis sur la plankon.

Ostap rapide malfermis la okulojn.

– Sed kio estis tio? – murmuris li grimacante. – Husareco en restoracia halo! Kaj ŝajne iu diboĉado! Fi! Mi kondutis kiel komercisto de dua rango! Dio mia, ĉu ne ofendis mi la ĉeestantojn? Iu stultulo kriis tie: «Grundsciencistoj, ekstaru!» kaj poste ploris kaj ĵuris ke en la animo li mem estas grund-sciencisto. Certe tio estis mi! Jes, sed kio estis la preteksto?..

Kaj li rememoris ke hieraŭ, veninte al ideo komenci decan vivon, li decidis konstrui al si izoldomon en maŭra stilo. Tiun matenon li pasigis en grandiozaj revoj. Li imagis al si domon kun minaretoj, pordiston kun vizaĝo de monumento, etan gastĉambron, bilardejon, kaj iun konferenchalon.

En terena fako de Soveto oni klarigis al la granda kombinanto ke terpecon oni povas ricevi. Sed jam en konstrua kontoro ĉio ruiniĝis. Defalis la pordisto, tondrante per la ŝtona muzelo, ekŝanceliĝis la ora konferenc-halo, kaj disfalis la minaretoj.

– Ĉu vi estas privata persono? – oni demandis la milionulon en la kontoro.

– Jes, – respondis Ostap, – mi estas akre esprimita individuo.

– Bedaŭrinde ni konstruas nur por kolektivoj kaj organizaĵoj.

– Por kooperativaj, komunumaj kaj mastrumaj, ĉu? – demandis Bender amare.

– Jes, por ili.

– Kaj mi?

– Kaj vi konstruu memstare.

– Sed kie mi prenu ŝtonojn, riglilojn? Aŭ kahelojn?

– Akiru iel. Kvankam tio malfacilas. Ĉiuj konstrumaterialoj estas jam distribuitaj laŭ postuloj de industrio kaj kooperativo.

Verŝajne ĝuste tio estis kaŭzo de la aĉa nokta husareco.

Ostap, kuŝante, elprenis la notlibreton, kaj komencis kalkuli la elspezojn de tempo kiam li ricevis la milionon.

Sur unua paĝo estis memorenskribo:

Kamelo 180 r(ubloj).

Ŝafoj 30 r.

Kumiso 1r. 75 k(opekoj).______ Sume 211r. 75 k.

Poste estis ne pli bone. La peltaĵo, saŭco, fervoja bileto, denove saŭco, denove bileto, tri turbanoj, aĉetitaj por malbona tago, fiakristoj, vazo, kaj ceteraj stultaĵoj. Se ne enkalkuli kvindek-milon de Balaganov, kiuj ne venigis al li feliĉon, la miliono restis surloke.

«Oni ne donas fari kapitalajn investojn!» – indignadis Ostap. – «Ne donas! Ĉu mi ekvivu intelektan vivon kiel mia amiko Loĥankin? Materiajn valoraĵojn mi jam akiris, nun mi devas kolekti, poiome, valoraĵojn spiritajn. Mi devas senprokraste ekscii kio estas senco de vivo».

Li rememoris ke en la hotela vestiblo tutan tagon amasiĝas junulinoj kiuj aspiras konversacii pri animo kun alveturinta hindia filozofo.

«Iru mi al la hindo», – decidis li, – «finfine informiĝu mi pri la afero. Se diri veron tio estas dandaĉaĵo, sed alia ebleco forestas».

Ne disiĝante de la valizo, Bender, kiel estis, en ĉifita kostumo, sobiĝis en beletaĝon, kaj frapetis pordon de la granda homo. La pordon malfermis la tradukisto.

– Ĉu la filozofo akceptas? – demandis Ostap.

– Ne ĉiujn, respondis la tradukisto ĝentile. – Ĉu vi estas privata persono?

– Ne, ne, – time diris la granda kombinanto, – mi reprezentas unu kooperativan organizaĵon.

– Ĉu vi venis kun grupo? Kiom da homoj? Ĉu vi scias, al la instruisto estas malfacile akceptadi apartajn personojn.

Li preferas konversacii...

– Kun kolektivo, ĉu? – subtenis Ostap. – Ĝuste kolektivo sendis min klarigi unu grandan principan demandon pri senco de vivo.

La tradukisto foriris, kaj post kvin minutoj revenis. Li deŝovis la pordan kurtenon, kaj pompe diris:

– Eniru kooperativa organizaĵo, deziranta ekscii kio estas senco de vivo.

En brakseĝo kun alta kaj neoportuna ĉizita dorso sidis la granda folozofo kaj poeto en bruna velura robo kaj en sama kapvesto. Lia vizaĝo estis bruna kaj tenera, la okuloj nigraj, kiel ĉe subleŭtenanto. La barbo, blanka kaj vasta, fermis la bruston kvazaŭ fals-ĉemizo. Stenografiistino sidis ĉe liaj piedoj. Du tradukistoj, hindo kaj anglo, lokiĝis ĉe la flankoj.

Ekvidinte na Ostap kun la valizo, la filozofo ekmoviĝis sur la brakseĝo, kaj maltrankvile ekflustris ion al la tradukisto.

La stenografiistino komencis haste registri, kaj la tradukisto alparolis la grandan kombinanton:

– La instruisto deziras scii ĉu ne troviĝas en la valizo kantoj kaj sagaoj, kaj ĉu ne intencas la veninto legi ilin plenvoĉe, ĉar al la instruisto oni pe-legis jam multe da kantoj kaj sagaoj, kaj li ne scipovas plu aŭdi ilin.

– Diru al la instruisto ke sagaoj forestas, – estime respondis Ostap.

La nigraokula maljunulo ekmaltrankviliĝis eĉ pli ol antaŭe kaj, vigle parolante, time montris per la fingro la valizon.

– La instruisto demandas – komencis la tradukisto, – ĉu ne intencas la veninto ekloĝi ĉe li en la ĉambro, ĉar ĝis nun neniu, por esti akceptata, venis al li kun valizo.

Kaj nur post kiam Ostap trankviligis la tradukiston, kaj la tradukisto la filozofon, la tensio pasis, kaj komenciĝis la konversacio.

– Antaŭ ol respondi al via demando pri senco de vivo, – diris la tradukisto, – la instruisto deziras diri kelkajn vortojn pri popola klerigo en Hindio.

– Transdonu al la instruisto, – informis Ostap, – ke problemo de popola klerigo ekscitas min de la infaneco.

La filozofo fermis la okulojn, kaj komencis nehaste paroli.

Unuan horon li parolis angle, la duan – bengale. Iam li komencis kanti per mallaŭta agrabla voĉo, kaj unufoje eĉ ekstaris kaj, iom levinte la robon, faris kelkajn dancajn movojn, montrantajn, verŝajne, ludojn de lernejanoj en Penĝabo.

Poste li eksidis, denove fermis la okulojn, kaj Ostap longe aŭskultis la tradukon. Komence Ostap ĝentile klinis la kapon, poste dormeme rigardis en fenestron kaj, fine, komencis distriĝi: palpe ŝovetis en la poŝo monerojn, admiris sian ringon, kaj eĉ sufiĉe klare okulumis al la simpatia stenografistino, post kio ŝi eĉ pli rapide ekstrekis per la krajono.

– Sed kio tamen okazas pri senco de vivo, – demandis la milionulo, uzante momenton.

– La instruisto deziras antaŭe, – klarigis la tradukisto, – konatigi la veninton kun vastaj materialoj, kiujn li kolektis dum konatiĝo kun popola klerigo en Sovetio.

– Transdonu al lia moŝto, – respondis Ostap, ke la veninto ne kontraŭas.

Kaj la maŝino ekmoviĝis denove. La instruisto parolis, kantis infankomunistajn kantojn, montris murĵurnalon, kiun prezentis al li infanoj de cent-kvardek-sesa produktiva lernejo, kaj unufoje eĉ ekploretis. La tradukistoj zumis duvoĉe, la stenografistino skribis, kaj Ostap distriĝe purigis la ungojn.

Fine Ostap laŭte ektusis.

– Ĉu vi scias, – diris li, – ne traduku pli. Mi komencis ial kompreni la bengalan. Sed kiam estos tuŝita temo pri senco de vivo, tiam vi traduku.

Kiam oni konfirmis al la filozofo insistan deziron de Ostap, la nigraokula maljunulo ekscitiĝis.

– La instruisto diras, – deklaris la tradukisto, – ke li mem venis en vian grandegan landon por ekscii kio estas senco de vivo. Vivo komencas esti sencohava nur tie kie popola klerigo estas levigita sur tiun altecon kiel ĉe vi.

Kolektivo...

– Ĝis revido, – rapide diris la granda kombinanto, – transdonu al la instruisto ke la veninto petas permeson urĝe foriri.

Sed la filozofo jam kantis per la tenera voĉo na “Marŝo de milit-rajdistoj”, kiun li lernis de sovetiaj infanoj.

Kaj Ostap foriris sen la permeso.

– Kriŝno! – kriis la granda kombinanto, kurante en sia ĉambro. – Viŝnuo! Kio okazas en la mondo? Kie estas la kruda vero? Sed eble mi estas stultulo kaj komprenas nenion, do la vivo pasis stulte, sensisteme? Vera hindo, vidu vi, scias ĉion pri nia vasta lando, kaj mi, kiel hindia komercisto el fama opero, bekadas ĉiam la samon: «Ne kalkuleblas diamantoj bonaj en kavernegoj stonaj»! Ĝis kiom tio aĉas!

Ĉi tage Ostap tagmanĝis sen vodko, kaj unuan fojon lasis la valizon en la ĉambro. Poste li trankvile sidis sur la fenestrobreto, kun intereso pririgardante ordinarajn preterirantojn, kiuj ensaltis aŭtobusojn kiel sciuroj.

Nokte la granda kombinanto subite vekiĝis kaj eksidis sur la lito. Estis silente, kaj nur el la restoracio, tra la ŝlosiltruo, penetris melankolia valso.

– Sed kiel mi forgesis! – diris li kolere.

Poste li ekridis, ŝaltis elektron, kaj rapide skribis telegramon:

«nigramarsk al zosja sinickaja pro viveraro pretas flugi na nigramarsk flugiloj amo fulme telegrafu respondon moskvo grandhotelo bender.»

Li telefonis, kaj postulis ke la telegramo estu sendata tuj, ekstremrapide.

Zosja ne respondis. Ne estis respondo ankaŭ al aliaj telegramoj, verkitaj en sama malespera kaj lirika maniero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.