La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je la kvara nokte pelĉasita "Antilopo" haltis super deklivo.
Sobe, sur telereto, kuŝis nekonata urbo. Ĝi estis distranĉita akurate, kiel torto. Super ĝi ŝvebis diverskoloraj matenaj vaporoj. Al la elaŭtiĝintaj antilopanoj ŝajnis ke ili aŭdas malfacile percepteblajn kraketojn kaj tre fajnan fajfadon. Verŝajne tio estis ronkado de la civitanoj. Al la urbo proksimiĝis denta arbaro. La vojo maŝe falis de la deklivo.
– Paradiza valo, – diris Ostap. – Tiajn urbojn estas agrable rabi matene, kiam suno ankoraŭ ne bruligas. Oni malpli laciĝas.
– Sed nun estas ĝuste frua mateno – rimarkis Panikovskij, – flate enrigardante okulojn de la komandanto.
– Silenton, ora roto! – kriis Ostap. – Jen senpacienca maljunulo! Ŝercojn li ne komprenas.
– Kion ni faru pri "Antilopo"? – demandis Kozleviĉ.
– Jes, diris Ostap, – en la urbon en tiu ĉi kuvo oni nun ne enveturu. Oni arestos nin. Necesas agi laŭ ekzemploj de plej progresemaj regnoj. En Rio-de-Ĵanejro, ekzemple, ŝtelitajn aŭtojn oni alifarbas. Oni faras tion pro pure humanaj motivoj: por ke antaŭa mastro ne ĉagrenu, vidante ke per lia aŭto veturadas aliulo. "Antilopo" akiris acidan famon, oni devas alifarbi ĝin.
Estis decidite eniri la urbon piede kaj akiri farbojn, kaj por la aŭto elserĉi fidindan rifuĝejon ekster la urba limo.
Ostap rapide ekiris sur vojo laŭ la deklivo, kaj baldaŭ ekvidis oblikvan traban dometon, etaj fenestroj de kiu brilis per rivera bluo. Post la dometo troviĝis remizo, kiu ŝajnis esti konvena por kaŝi na "Antilopo".
Dum la granda kombinanto meditis per kiu preteksto oportunas penetri la dometon kaj amikiĝi kun ĝiaj loĝantoj, la pordo malfermiĝis, kaj sur la peroneton elkuris estiminda sinjoro en soldataj kalsonoj kun nigraj ladaj butonoj. Sur liaj palaj parafinaj vangoj troviĝis decaj grizaj vangobarboj.
Ene de pasinta jarcento tia fizionomio ŝajnus esti ordinara.
Tiam plimulto da viroj kreskigis sur siaj vizaĝoj tiujn ĉi fiskajn, sindonemajn hararanĝojn. Sed nun, kiam sub la vangobarboj troviĝis nek blua uniformo kun ordena rubandeto, nek oraj kolum-insignaj steletoj de sekretkonsilisto, tiu ĉi vizaĝo ŝajnis nenatura.
– Ho Dio, – sendente parolis loĝanto de la traba dometo, etendante la manojn al eliranta suno. – Dio, Dio!
Denove samaj sonĝoj! Ĝuste samaj!
Prononcinte tiun ĉi plendon la maljunulo ekploris, kaj trene ekkuris sir padeto ĉirkaŭ la domo. Ordinara koko, kiu ĉi-minute intencis kanti trian fojon, kaj venis tiucele sur mezon de la korto, ĵetiĝis flanken; pro la emociiĝo ĝi faris kelkajn hastajn paŝojn, kaj eĉ faligis plumon, sed baldaŭ rekonsciiĝis, surgrimpis la plektan barilon kaj, jam de tiu ĉi sendanĝera pozicio, informis mondon pri veno de la mateno. Tamen en ĝia voĉo sentiĝis eksciteco, elvokita per maldigna konduto de la dommastro.
– Sonĝas ili, malbenitaj, – venis al Ostap voĉo de la maljunulo.
Bender mire pririgardis la strangan homon kun vangobarboj, kiujn oni povas trovi nun nur sur ministra vizaĝo de pordisto de konservatorio.
Dume la nekutima sinjoro pe-is sian rondkuron, kaj denove aperis ĉe la peroneto. Ĉi tie li haltetis, kaj kun vortoj:
«Iru mi, provu ankoraŭfoje»,– malaperis post la pordo.
– Ŝatas mi maljunulojn, – flustris Ostap, – kun ili oni neniam enuiĝas. Mi devas atendi rezultojn de la mistera provo.
Ostap atendis nelonge. El la dometo ekaŭdiĝis plora hurlo kaj, retroirante, kiel Boris Godunov en lasta akto de samnoma opero far Musorgskij, sur la peroneto aperis la maljunulo. – Lasu, lasu min! – kriis li kun voĉmodulado de kantisto Ŝalapin. – Ĉiam la sama sonĝo! A-a-a!
Li turniĝis kaj, stumblante je propraj piedoj ekiris rekte al Ostap. Decidinte ke venis jam tempo agi, la granda kombinanto elpaŝis el post la arbo, kaj ĉirkaŭprenis la vangbarbulon per siaj herkulaj brakoj.
– Kio? Kiu? Kio okazas? – kriis la maltrankvila maljunulo – Kio?
Ostap singarde malfermis la ĉirkaŭpremon, kaptis la maljunulon je la mano, kaj tutkore skuis ĝin:
– Mi kunsentas vin! – diris li kortuŝe.
– Ĉu vere? – demandis mastro de la dometo, premante sin al ŝultro de Bender.
– Tute vere. – respondis Ostap. – Ankaŭ mi ofte sonĝas.
– Kaj kion vi sonĝas?
– Diversaĵojn.
– Sed kiujn ja? – insistis la maljunulo.
– Ja diversaĵojn. Miksaĵon. Tion kio en ĵurnaloj nomiĝas “De ĉie pri ĉio” aŭ “Tutmonda ekrano”. Antaŭhieraŭ, ekzemple, mi sonĝis enterigon de japana imperiestro, kaj hieraŭ – jubileon de Susĉeva fajrobrigado.
– Dio! – diris la maljunulo. – Dio! Ĝis kiom feliĉa vi estas!
Ĝis kiom feliĉa! Diru, ĉu vi sonĝis iam iun generalguberniestron aŭ... eĉ ministron?
Bender ne obstinis.
– Sonĝis, – diris li gaje. – Kial ne. Generalguberniestron.
Dum pasinta vendredo. Tutan nokton mi sonĝis lin. Kaj, memoras mi, apud li ankaŭ polic-estro staris en arabeska pantalono.
– Ho, kiel bone! – diris la maljunulo. – Kaj ĉu vi sonĝis iam alveturon de lia moŝto imperiestro urbon Kostroma?
– Na Kostroma? Estis tiu ĉi sonĝo. Kiam, permesu, okazs tio?.. Jes, certe, la trian de februaro de tiu ĉi jaro.
Lia moŝto imperiestro kaj, memoras mi, apud li grafo Frederiks staris, tiu, ĉu vi scias, korteg-ministro.
– Dio mia! – maltrankviliĝis la maljunulo. – Sed kial ni staras ĉi tie. Okazu favoron, eniru. Pardonu, ĉu vi estas socialisto? Partiano?
– Ja kio vi! – bonanime diris Ostap. – Mi tute ne estas ano de la partio. Mi estas senpartia monarkisto. Servanto al la caro, patro al soldatoj. Kaj, entute, gardu Dio la caron...
– Teon, ĉu vi permesos prezenti teon al vi? – balbutis la maljunulo, puŝetante na Bender al la pordo.
Okazis ke la dometo konsistas el unu ĉambro kaj enirejo.
Sur la muroj pendis portretoj de sinjoroj en uniformaj surtutoj. Se juĝi laŭ la koluminsignoj, tiuj ĉi sinjoroj servis iam en ministerio pri popol-klerigo. La lito aspektis senorda, kaj atestis pri tio ke la mastro pasigis sur ĝi plej maltrankvilajn horojn de sia vivo.
– Ĉu longe vi vivas tiel aparte? – demandis Ostap.
– De la printempo, – respondis la maljunulo. – Mia familnomo estas Malsanulev. Ĉi tie, pensis mi, komenciĝos la nova vivo. Sed kio okazis? Vi ja komprenu...
Fjodor Nikitiĉ Malsanulev estis monarkisto, kaj malamis sovetian reĝimon. Tiu ĉi reĝimo estis abomena al li. Li, eksa estro de lerneja distrikto, devis servi estiel estro de metodik-pedagogia sektoro de loka Proletkult. Tio elvokis abomenon en li.
Ĝis fino mem de la servo li ne sciis kiel deĉifri vorton “Proletkult”, kaj pro tio eĉ pli malestimis ĝin. Anoj de loka sindikata komitato, kolegoj kaj vizitantoj de la metodikpedagogia sektoro elvokis en li tremon de naŭzo sole per sia aspekto.
Li malamis vorton “sektoro”. Ho, tiu sektoro! Fjodor Nikitiĉ, aprezanta ĉion elegantan, enkalkulante geometrion, neniam antaŭvidis ke tiu ĉi belega matematika nocio, signifanta parton de areo de kurba figuro, estos tiel vulgarigita.
Multaj aferoj kolerigis na Malsanulev en lia laborloko: kunsidoj, murĵurnaloj, ŝtatpruntoj. Sed ankaŭ hejme li ne trovis trankvilon ene de sia fiera animo. Ankaŭ hejme estis murĵurnaloj, ŝtatpruntoj, kunsidoj. Konatuloj parolis ekskluzive pri vulgaraj, laŭ Malsanulev, aferoj: pri salajro, kiun ili nomis laborpago, pri monato de helpo al infanoj, pri socia signifo de teatraĵo “Kiras-trajno”.
Oni povis nenien fuĝi de sovetia reĝimo. Kiam ĉagrenita Malsanulev sole promenadis sur stratoj de la urbo, ankaŭ ĉi tie el amaso de la promenantoj elflugis tedaj frazoj:
– ... Kaj tiam ni decidis eligi lin el vicoj de la administracio...
– ...Kaj mi diris ĝuste tiel: kontraŭ via RKK ekzistas primkamero!
Kaj, kun angoro rigardante afiŝojn, vokantajn plenumi la kvinjaran planon dum kvar jaroj, Malsanulev incite ripetis:
– Eligi! El vicoj! Primkamero! Dum kvar jaroj! Vulgara reĝimo!
Kiam la metodik-pedagogia sektoro transiris al seninterrompa laborsemajno kaj, anstataŭ puraj dimanĉoj, ripoztagoj de Malsanulev okazis iuj violkoloraj kvinaj tagoj, li kun abomeno elklopodis al si pension, kaj ekloĝis malproksime, ekster la urbo. Li faris tion por foriri de la nova reĝimo, kiu ekposedis lian vivon, kaj senigis lin de la trankvilo.
Tutajn tagojn sidis la monarkisto-solulo sur supro de la deklivo kaj, rigardante la urbon, penis pensi pri agrablaĵoj: pri preĝ-ceremonioj pro nomtago de iu reĝa persono, pri gimnaziaj ekzamenoj, pri la parencoj, kiuj servis en ministerio de popol-klerigo. Sed, al lia miro, la pensoj tuj resaltis sur ion sovetian, malagrablan.
«Kio okazas nun en tiu ĉi malbenita Proletkult?» – pensis li.
Post Proletkult memoriĝis al li jam absolute indignaj epizodoj: unuamajaj kaj oktobraj manifestacioj, enklubaj familiaj vesperoj kun lekcioj kaj biero, duonjaraj financdokumentoj de la metodik-pedagogia sektoro.
«Ĉion forprenis de mi sovetia reĝimo», – pensis eksa estro de lerneja distrikto,– «rangojn, ordenojn, honoron, kaj monon en la banko. Eĉ miajn pensojn ĝi substituis. Sed estas sfero kiun komunistoj ne enpenetros: tio estas sonĝoj, senditaj per Dio. Nokto alportos trankvilon al mi.
En miaj sonĝoj mi vidos tion kio estas agrable vidi».
En unuan jam nokton post tio al Fjodor Nikitiĉ estis sendita terura sonĝo. Li sonĝis ke sidas li en la oficeja koridoro, lumigita per kerosena lampo. Sidas li kaj scias ke post kelkaj minutoj oni devas eligi lin el vicoj de la administracio.
Subite malfermiĝas la fera pordo, kaj el ĝi elkuras liaj kolegoj kun krioj: «Al Malsanulev oni devas komisii sociajn aktivecojn!». Li volas forkuri, sed ne povas.
Fjodor Nikitiĉ vekiĝis meznokte. Li preĝis al Dio, klarigante al Li ke, ŝajne, okazis domaĝa miskompreno, kaj la sonĝo, destinita por gvidanta, aŭ eĉ partia kamarado, maltrafis la adreson. Li, Malsanulev, volus vidi komence caran eliron el Uspenskij katedralo.
Trankviliĝinta, li denove ekdormis, sed anstataŭ vizaĝo de la ŝatata monarko li tuj ekvidis prezidanton de la loka sindikata komitato kamaradon Surĵikov.
Kaj jam ĉiunokte, kun fatala sistemeco, na Fjodor Nikitiĉ vizitis nur politike korektaj sovetiaj sonĝoj. Sonĝis li: membrajn kotizojn, murĵurnalojn, sovetian agro-mastrumon “Giganto”, solenan malfermon de unua fabriko-kuirejo (Fabriko-kuirejo: celis (malsukcese) liberigi dommastrinojn de neproduktiva hejma preparado de manĝaĵoj), prezidanton de kremaci-amikaro, kaj grandajn sovetiajn transflugojn.
La monarkisto ploregis dormante. Li ne volis vidi amikojn de kremacio. Li volis vidi na Puriŝkeviĉ, plej dekstrulan deputiton de la regna parlamento, patriarkon Tiĥon, urbestron de Jalto Dumbadze, aŭ eĉ iun simplan kontrolanton de popolaj lernejoj. Sed okazis nenio el tio. Sovetia reĝimo enrompiĝis eĉ sonĝojn de la monarkisto.
– Ĉiam samaj sonĝoj! – konkludis Malsanulev per plora voĉo. – Malbenitaj sonĝoj!
– Malbonas via stato, – kunsentis Ostap, – kiel oni diras, estado difinas la konscion. Se vi loĝas en Sovetio, do ankaŭ sonĝoj viaj devas esti sovetiaj.
– Eĉ ne minuto de ripozo, – plendis Malsanulev. – Mi jam pri ĉio konsentas. Se ne Puriŝkeviĉ, do eĉ Milukov.
Malgraŭ ĉio tio estas nia homo, kun supera klereco, kaj monarkisto en la animo. Sed ne! Ĉiam tiuj ĉi sovetiaj antikristoj.
– Mi helpos al vi, – diris Ostap. – Jam okazis al mi kuraci amikojn kaj konatulojn laŭ Frojd (Freud). Ne sonĝo gravas. Gravas forigi kaŭzon de la sonĝo. Plej grava kaŭzo estas ekzisto mem de sovetia reĝimo. Sed, ĉi-momente, mi ne povas forigi ĝin. Mi simple ne havas tempon. Ĉu vi scias, mi estas turisto-sportisto, kaj nun mi devas plenumi negravan riparon al mia aŭto, do permesu enruligi ĝin en vian remizon. Sed pri la kaŭzo vi nemaltrankviliĝu. Mi forigos ĝin dum rea vojo. Tuj post pe-o de la aŭtokurado.
La monarkisto, stultiĝinta pro la pezaj sonĝoj, volonte permesis al la simpatia kaj kunsentema juna homo eluzi la remizon. Sur la noktan ĉemizon li surĵetis la palton, vestis galoŝojn sur la nudajn piedojn, kaj eliris post Bender en la korton.
– Do mi povas esperi? – demandis li, rapide paŝetante post sia frumatena gasto.
– Ne dubu, – senzorge respondis la komandanto, – kiam sovetia reĝimo malaperos, vi tuj sentos trankviliĝon.
Vi mem vidos tion.
Post duonhoro "Antilopo" estis kaŝita ĉe Malsanulev, kaj lasita al gardo far Kozleviĉ kaj Panikovskij. Bender, kun akompano de Balaganov, ekiris en la urbon por akiri farbojn.
La samlaktaj fratoj iris renkonte al la suno, penetrante centron de la urbo. Sur kornicoj de la domoj promenadis grizaj kolomboj. Lignaj trotuaroj, ŝprucitaj per akvo, estis puraj kaj malvarmetaj.
Al homo kun pura konscienco estas agrable eliri dum tia mateno el la hejmo, halteti minuton ĉe la pordego, elpoŝigi skatoleton da alumetoj, sur kiu estas desegnita avio kun maldeca fingrogesto anstataŭ helico, kaj kun surskribo «Respondo al Kerzon (Curzon)», admire pririgardi freŝan cigaredskatolon, per la incensia fumo fortimigante abelon kun oraj galonoj sur la ventreto.
Bender kaj Balaganov trafis sub influo de la mateno, de puretaj stratoj, kaj de senprofitemaj kolomboj. Por iom da tempo al ili ŝajnis ke ilia konscienco estas pezigita per nenio, ke ĉiuj ŝatas ilin, ke ili estas fianĉoj irantaj al rendevuo kun siaj fianĉinoj.
Subite vojon de la fratoj baris homo kun faldebla pentrostablo kaj polurita kesto por farboj en la manoj. Li aspektis ĝis tiom ekscitita, kvazaŭ ĵus elsaltis el brulanta domo, sukcesinte savi el la flamo nur la pentrostablon kaj la keston.
– Pardonu, – sonore diris li, – ĉi tie ĵus devis trairi kamarado Karno-Kisov. Ĉu vi renkontis lin? Ĉu li iris ĉi tie?
– Ni neniam renkontas tiajn, – malĝentile diris Balaganov.
La pentristo puŝis na Bender je la brusto, diris «pardonu », kaj ekimpetis pluen.
– Karno-Kisov? – grumblis la granda kombinanto, kiu ankoraŭ ne matenmanĝis. – Mi mem havis konatinonakuŝistinon kun familnomo Meduza-Gorgoner, sed mi ne faris bruon pri tio, ne kuris sur stratoj kun krioj: «Ĉu vi hazarde vidis civitaninon Meduza-Gorgoner? Ŝi, onidire, promenis ĉi tie». Ha! Karno-Kisov!
Apenaŭ sukcesis Bender pe-i la paroladon, kiam rekte sur lin elsaltis du homoj kun nigraj pentrostabloj kaj poluritaj etudaj kestoj. Tio estis tute diversaj homoj. Unu el ili opiniis ŝajne ke pentristo nepre devas esti multhara kaj, se juĝi laŭ kvanto da survizaĝaj kreskaĵoj, li estis rekta ensovetia anstataŭanto de Henriko la Navar-a. Lipharoj, bukloj kaj barbo tre vigligis lian platan vizaĝon. La alia estis simple kalva, kaj kapo lia estis glita kaj glata kiel vitra lampa lumŝirmilo.
– Kamaradon Karno... – diris anstataŭanto de Henriko Navar-a, anhelante.
– Kisov – aldonis la lumŝirmilo.
– Ĉu vi vidis lin? – elkriis Navara.
– Onidire li promenadas ĉi tie – klarigis la lampoŝirmilo.
Bender deŝovis na Balaganov, kiu jam malfermis la buŝon por eligi insultojn, kaj kun ofenda ĝentileco diris:
– Kamaradon Karno ni ne vidis, sed se la priparolata kamarado vere interesas vin, tiam rapidu. Lin serĉas iu civitano, strat-portretisto laŭaspekte.
Kunkroĉante per la pentrostabloj, kaj puŝante unu la alian, la pentristoj ekkuris pluen. Samtempe el post la angulo elhastis fiakrista kaleŝo. En ĝi sidis dikulo ĉe kiu sub faldoj de la blua jako diveniĝis ŝvita ventrego. Ĝenerala aspekto de la pasaĝero memorigis antaŭrevolucian reklamon de patentita ŝmiraĵo, komencanta per vortoj:
«Aspekto de nuda korpo, kovrita per haroj, efikas forpuŝe ». Diveni profesion de la dikulo estis facile. Li tenis la manon sur granda ateliera pentrostablo. Ĉe piedoj de la fiakristo kuŝis polurita kesto en kiu sendube troviĝis farboj.
– Hola! – kriis Ostap. – Ĉu vi serĉas na Kisov?
– Ĝuste tiel, – konfirmis la grasa pentristo, plende rigardante na Ostap.
– Rapidu! Rapidu! Rapidu! – kriis Ostap. – Vin avancis jam tri pentristoj. Sed pri kio la afero? Kio okazas ĉi tie?
Tamen la ĉevalo, tondrante per la hufferoj sur la sovaĝaj pavimŝtonoj, jam forportis la kvaran reprezentanton de plastikaj artoj.
– Ĝis kiom kultura urbo! – diris Ostap. – Vi verŝajne rimarkis, Balaganov, ke el kvaro da renkontitaj per ni civitanoj kvaro okazis pentristoj. Tre interese.
Kiam la samlaktaj fratoj haltis antaŭ mastruma vendejo, Balaganov flustris al Ostap:
– Ĉu vi ne ĝenas?
– Pri kio? – demandis Ostap.
– Pri tio ke vi intencas pagi pro la farbo per viva mono?
– Ha, vi pri tio, – diris Ostap. – Jes, verdire estas iom ĝene. Certe la situacio estas stulta. Sed kion fari? Ja ne kuru ni en la urbestraron por peti tie farbojn por efektivigo de “Tago de alaŭdo”. Ili ja certe donos, sed ni perdos tutan tagon.
Sekaj farboj en ladaj vazoj, vitraj cilindroj, en sakoj, bareletoj kaj enŝiritaj paperaj pakaĵoj havis allogajn cirkajn kolorojn, kaj donis al la vendejo festan aspekton.
La komandanto kaj la ĉefmekanikisto komencis severe elekti farbon.
– Nigra koloro estas tro funebra, – diris Ostap. – Verda ankaŭ ne taŭgas: tio estas koloro de disfalinta espero.
Viola – ne. En viola aŭto veturadas estro de krimesplorejo.
Roza – vulgara, blua – banala, ruĝa – tro lojala.
Do farbu ni na "Antilopo" flavkolore. Estos iom tro hele, sed bele.
– Sed kio vi estas? – demandis la vendisto, mentono de kiu estis iomete polvita ruĝe.
– Pentristoj, – respondis Bender, – batalistoj kaj marinistoj.
– Tiam vi eniru ne ĉi tien, diris la vendisto, demetante de la vendotablo pakaĵojn kaj vazojn.
– Kial ne ĉi tien! – kriis Ostap. – Sed kien?
– Transen.
La vendisto alkondukis la amikojn al la pordo, kaj montris permane transstratan elpendaĵon. Tie estis bildigita bruna ĉevala kapo, kaj per nigraj literoj sur blua fono estis skribite: “Aveno kaj fojno”.
– En ordo, – diris Ostap, – firmaj kaj molaj nutraĵoj por brutoj. Sed kiel tio rilatas al ni, pentristoj? Mi vidas neniun kunligon.
Tamen la kunligo okazis ege esenca. Ostap trovis ĝin jam en komenco mem de klarigo de la vendisto.
La urbo ĉiam ŝatis pentroarton, kaj kvaro da pentristoj, delonge loĝantaj ĉi tie, fondis grupon “Dialektika stablisto”.
Ili pentris portretojn de respondecaj oficuloj, kaj debitis ilin en lokan muzeon de pentroarto. Post iom da tempo kvanto da nepentritaj respondeculoj signife malpliiĝis, kio senteble malpliigis enspezojn de la dialektikaj stablistoj.
Sed tio ankoraŭ estis tolerebla. Jaroj da suferoj komenciĝis de kiam la urbon enveturis nova pentristo, Feofan Muŝo.
Jam unua lia laboro elvokis en la urbo grandan bruon.
Tio estis portreto de administranto de la hotela trusto. Feofan Muŝo lasis la stablistojn malantaŭe. Administranto de la hotela trusto estis bildigita nek per karbo, nek per plumba aŭ paŝtela krajonoj, nek per akvofarboj, nek per farboj oleaj, guaŝaj, temperaj. La portreto estis ellaborita per aveno. Kaj kiam pentristo Muŝo per fiakro transportis la pentraĵon en la muzeon, la ĉevalo maltrankvile retrorigardis kaj henis.
Iom post iom Muŝo komencis uzi ankaŭ aliajn cerealojn.
Tondran sukceson havis portretoj el milio, tritiko kaj papavo, kuraĝaj etudoj per maizo kaj fagopiro, pejzaĝoj per rizo.
Nun li laboris pri grupa portreto. Granda kanvaso prezentis kunvenon de Distrikta planejo. Tiun ĉi artaĵon Feofan pretigis per fazeolo kaj pizo. Sed en profundo de sia animo li restis fidela al aveno, kiu faris al li karieron kaj forŝovis de la pozicioj la dialektikajn stablistojn.
– Per aveno ja certe estas pli oportune, – kriis Ostap fiakriste. – Sed Rubens kun Rafaelo, stultuloj, per oleo penadis.
Ankaŭ ni estas stultuloj, samaj al Leonardo da Vinĉi.
Donu al ni flavan emajlan farbon.
Kvitiĝante kun la parolema vendisto Ostap demandis:
– Parenteze, kio estas Karno-Kisov? Ni ne estas lokuloj, do ni ne scias.
– Kamarado Kisov estas fama politikisto laboranta en centro, nia samurbano. Nun li alveturis el Moskvo, por forpermeso.
– Ĉio klaras, – diris Ostap. – Dankon pro la informo.
Ĝis revido!
Sur la strato la laktaj fratoj ekvidis dialektikajn stablistojn.
Ĉiuj kvar, kun vizaĝoj melankoliaj kaj langvoraj, kiel ĉe ciganoj, staris ĉe krucvojo. Apud ili staraĉis la stabloj, kunigitaj pafil-piramide.
– Kio, soldatetoj, ĉu malbone? – demandis Ostap. – Preterlasis vi na Karno-Kisov?
– Preterlasis ni, – suspiris la pentristoj. – El la manoj mem elglitis li.
– Ĉu Feofan rekaptis? – demandis Ostap, montrante bonan konatecon kun la afero.
– Jam pentras li, fuŝulo, – respondis anstataŭanto de Henriko la Navara. – Per aveno. Al kutima maniero, – li diras, – revenas mi. Plendas li, grenisto, pri recesio de la ĝenro.
– Sed kie troviĝas ateliero de tiu aferulo? – scivolis Ostap. – Mi volus rigardeti.
La pentristoj, kiuj havis multe da libera tempo, volonte kondukis na Ostap kaj na Balaganov al Feofan Muŝo. Feofan laboris en sia ĝardeneto. Antaŭ li sur tabureto sidis kamarado Karnov, homo, ŝajne, timida. Li senspire rigardis la pentriston, kiu same al semisto sur tridekrubla bankbileto elkaptis plenmanojn da aveno el plektita korbeto, kaj ĵetis ĝin sur la kanvason. Muŝo sulkis la brovojn. Al li malhelpis paseroj. Ili aroge alflugis la pentraĵon kaj elbekis el ĝi certajn detalojn.
– Kiom vi ricevos kontraŭ tiu ĉi pentraĵo? – sinĝene demandis Karnov.
Feofan haltetis la semadon, kritike alrigardis sian verkon, kaj pripense respondis:– Kio ja! La muzeo kontraŭ ĝi donos ĉirkaŭ ducent kvindek rublojn.
– Tamen multe.
– Sed aveno nun, – diris Muŝo kante, – multekostas.
Ja multekostas aveno!
– Nu, kiel prosperas la aŭtun-semado? – demandis Ostap, enigante la kapon tra reto de la ĝardeneto. – La semado, mi vidas, iras sukcese. Cent procente! Sed tio estas malgravaĵo kompare kun tio kion mi vidis en Moskvo.
Tie unu pentristo faris pentraĵon el haroj. Grandan pentraĵon kun multaj figuroj, ideologie, rimarku, konvenan, kvankam la pentristo uzadis harojn de senpartiuloj, – estis tia peko. Sed ideologie, mi ripetas, la pentraĵo estis perfekte konvena. Ĝi nomiĝis “Komunuma traktoro en nokta laboro”. Tio estis ĝis tiom obstina pentraĵo, ke oni eĉ ne sciis kion fari pri ĝi. Okazadis ke la haroj hirtiĝis. Sed foje ili griziĝis tute, kaj de la traktoro restis eĉ ne spuro. Sed la pentristo sukcesis elkapti kontraŭ la elpensaĵo milon kaj duonon. Tial vi ne tre delogiĝu, kamarado Muŝo! Via aveno subite elĝermos, sur la pentraĵo elkreskos spikoj, kaj vi jam neniam rikoltos plu.
La dialektikaj stablistoj kunsente ekridegis. Sed Feofan ne konfuziĝis.
– Jes, tio sonas parodokse, – rimarkis li, redaŭrigante la semajn manipulojn.
– Enorde, – informis Ostap, forirante, – semu saĝan, bonan, eternan, kaj tiam oni vidos! Adiaŭ ankaŭ vi, soldatetoj. Forĵetu viajn farbojn. Transiru al mozaiko el ŝraŭbingoj, ŝraŭbetoj, kaj ŝpalaj najlegoj. Portreto el ŝraŭboj!
Bonega ideo!
La tutan tagon farbis antilopanoj sian aŭton. Antaŭ vespero ĝi ekestis nerekonebla, kaj brilis per ĉiuj subtonoj de ova flavaĵo.
Frumatene de sekvonta tago aliigita "Antilopo" lasis la gastaman remizon, kaj ekmoviĝis suden.
– Bedaŭrindas ke ni ne sukcesis adiaŭi la mastron.
Sed li tiel dolĉe dormis, ke mi ne volis veki lin. Eble li sonĝas finfine kion li tiel longe atendis: metropolito Dvulogij benas oficiulojn de ministerio de popola klerigo dum jubileo de tricentjariĝo de Romanov-dinastio.
Sed samminute de malantaŭe, el la traba dometo, ekaŭdiĝis plora muĝo, konata jam al Ostap.
– La sama sonĝo! – kriaĉis maljuna Malsanulev. Dio, Dio!
– Mi eraris, – rimarkis Ostap. Li ŝajne sonĝis ne metropoliton Dvulogij, sed plenkunsidon de literatura grupo “Forĝejo kaj kamparana korto”. Tamen diablo lin prenu! La aferoj vokas nin na Nigramarsk.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.