La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Unu jaro antaŭ ol Panikovskij rompis la konvencion, penetrinte la fremdan ekspluatan terenon, en urbo Arbatov aperis unua aŭto. Fondinto de la aŭta afero estis ŝoforo familnomo de kiu estis Kozleviĉ.
Al stira rado lin venigis decido rekomenci la vivon. Antaŭa vivo de Adam Kozleviĉ estis peka. Li senĉese rompis kriminalan kodon de Rusia respubliko, specife paragrafon 6-an, traktantan kaŝan forprenon de malpropra posedaĵo (ŝtelo).
Tiu ĉi paragrafo havas multajn punktojn, sed punkto “a” (ŝtelo okazigita sen uzo de teknikaj rimedoj) estis fremda al peka Adam. Tio estis tro primitive por li. La punkto “do”, punanta per malliberigo kvinjara, ankaŭ ne taŭgis. Li ne ŝatis sidi en prizono longe. Do, ĉar li de infaneco estis inklina al teknikaĵoj, li tutan sin fordonis al punkto “bo” (kaŝa forpreno de malpropraĵoj, okazigita kun uzo de teknikaj rimedoj, aŭ ne unuafoje, aŭ kun antaŭa interkonsento kun aliaj personoj, en stacidomoj, ŝiphaltejoj, vagonoj kaj hoteloj).
Sed Kozleviĉ ne prosperis. Oni kaptis lin kiam li uzis la ŝatatajn teknikajn rimedojn, kaj ankaŭ kiam li agis sen ili. Oni kaptis lin en stacidomoj, ŝiphaltejoj, sur ŝipoj kaj en hoteloj. Ankaŭ en vagonoj oni lin kaptis. Oni kaptis lin eĉ kiam li, en plena malespero, komencis forpreni malpropraĵojn laŭ antaŭkonsento kun aliaj personoj.
Pasiginte pli-malpli tri prizon-jarojn, Adam Kozleviĉ venis al ideo ke aperta akumulo de propra havaĵo multe pli oportunas ol kaŝa forpreno de la malpropra. Tiu ĉi penso venigis trankvilon al lia ribela animo. Li ekestis ekzempla malliberulo, verkis senvualigajn versojn por prizona murgazeto “Leviĝas, malleviĝas suno”, kaj diligente laboris en mekanika metiejo de la prizono. La puniga sistemo efikis lin bone. Kozleviĉ, Adam Kazimiroviĉ, kvardek-ses-jara, origina el kamparanoj de eksa Ĉenstoĥovskij regiono, fraŭlo, neunufoje juĝita, eliris el la malliberejo estiel honesta homo.
Post dujara laboro en unu el moskvaj garaĝoj li aĉetis hazardaĵon: aŭton tiel antikvan, ke ĝian aperon sur la merkato oni povas klarigi nur per likvido de aŭtomuzeo. La rara eksponaĵo estis vendita al Kozleviĉ per cent naŭdek rubloj. Iukaŭze la aŭton oni vendis kune kun imita palmo en verda duonbarelo. Do li aĉetis ankaŭ la palmon. La palmo estis ne tro problema, sed pri la aŭto li endis klopodi multe: estis bezonate serĉi en bazaroj forestantajn partojn, ripari la sidlokojn, renovigi la elektran sistemon. La riparo estis kronita per kolorigo de la aŭto per lacerte verda farbo. Raso de la aŭto estis nekonata, sed Adam Kazimiroviĉ deklaris ke tio estas “loren-ditriĥ”. Por pruvi tion li alnajlis al ĝia radiilo kupraĵon kun "loren-ditriĥ"-a fabrika marko. Restis nur komenci la privatan taksiadon, pri kio Kozleviĉ revis jam delonge.
Sed en tago kiam Adam Kazimiroviĉ intencis unuafoje prezenti sian kreaĵon ĉe taksi-atendejo, okazis evento malgaja por ĉiuj privataj ŝoforoj. En Moskvon venis centdudeko da etaj, nigraj, similaj al pistoloj taksioj “reno”. Kozleviĉ eĉ ne penis konkuri kontraŭ ili. La palmon li pruntedonis al fiakrista restoracio “Versajlo”, kaj forveturis por labori en provinco.
Senaŭta Arbatov ekplaĉis al la ŝoforo, kaj li decidis resti en ĝi por ĉiam.
Adam Kozleviĉ imagis kiel diligente, gaje, kaj, grave, honeste, laboros li sur kampo de aŭtouzado. Imagis li fruan arktikan matenon dum kiu li deĵoras ĉe stacidomo, atendante elmoskvan trajnon. Envolviĝinte en rufan bovan peltaĵon, kaj levinte sur la frunton la aviadistajn okulvitrojn, li amike regalas per cigaredoj la valiz-portistojn. Ie malantaŭe premiĝas frostiĝintaj fiakristoj. Ili ploras pro la malvarmo kaj skuas siajn dikajn bluajn jupojn. Sed jen aŭdiĝas alarma sono de stacia sonorilo. Tio estas informo. Venis la trajno. La pasaĝeroj eliras sur la stacidoman placon kaj, kontente grimacante, haltas antaŭ la aŭto. Ili ne atendis ke en provincan Arbatov jam enpenetris ideo de aŭtouzado.
Trumpetante, Kozleviĉ haste veturigas la pasaĝerojn en la kamparanan gastejon.
Laboro sufiĉas por tuta tago. Ĉiuj estas ĝojaj akcepti servon de la mekanika veturilo. Kozleviĉ kaj lia fidela “loren-ditriĥ” estas nepraj partoprenantoj de ĉiuj urbaj edziĝfestoj, ekskursoj kaj festenoj. Sed plej multe da laboro estas somere. Per aŭto de Kozleviĉ, dum dimanĉoj, elurbiĝas tutaj familioj. Sonas sensenca rido de la infanoj, la vento ŝiras skarpojn kaj rubandojn, la virinoj gaje babilas, patroj de la familioj estime rigardas ledan dorson de la ŝoforo, kaj demandas lin pri prospero de aŭtoafero en Nordusonaj Unuiĝintaj Ŝtatoj. (Ĉu veras, interalie, ke Ford ĉiutage aĉetas por si novan aŭton?)
Tiel pentriĝis al Kozleviĉ lia nova mirinda vivo en Arbatov.
Sed realeco, dum tempo ekstreme mallonga, ruinigis la aerkastelon konstruitan per imago de Adam Kazimiroviĉ, kune kun ĉiuj ĝiaj turetoj, lev-pontoj, ventomontriloj kaj standardoj.
Komence embarasis la fervoja horaro. Rapidaj kaj kurieraj trajnoj preterveturis stacion Arbatov senhalte, akceptante la trafik-sceptrojn dum la moviĝo, kaj deĵetante hastajn poŝtaĵojn. Miksaj trajnoj venis nur dufoje semajne.
Ili venigis precipe popolon etan: peticiantojn, kaj botistojn kun siaj dorsosakoj kaj ŝu-formiloj. Tiuj ĉi miksaj pasaĝeroj kutime ne uzis la aŭton. Ekskursoj kaj solenaĵoj forestis, kaj oni ne invitis na Kozleviĉ (na Kozleviĉ = Kozleviĉ-on) al edziĝfestoj. En Arbatov oni kutimis dungi por edziĝ-procesioj fiakristojn kiuj, tiuokaze, enplektis en kolharaĵojn de la ĉevaloj paperajn rozojn kaj krizantemojn, kio tre plaĉis al la bopatroj. Eksterurbaj promenoj, tamen, estis tre multaj. Sed ili estis tute ne tiaj pri kiuj revis Adam Kazimiroviĉ. Estis nek infanoj, nek flagrantaj skarpoj, nek la gaja babilado.
Jam dum unua vespero, lumigita per nebrilaj kerosenaj lampoj, al Adam Kazimiroviĉ, kiu la tutan tagon senfrukte staris sur Savo-Kooperativa placo, alvenis kvar viroj.
Longe kaj silente pririgardis ili la aŭton.
Poste unu el ili, ĝibulo, necerte demandis:
– Ĉu iu ajn povas veturi?
– Iu ajn, – respondis Kozleviĉ, mirante pri timido de Arbatov-civitanoj. – Kvin rublojn pohore.
La viroj ekinterflustris. Ĝis Kozleviĉ venis strangaj suspiroj kaj vortoj: «Promenu ni, kamaradoj, post la kunsido, ĉu? Ĉu estas konvene? Po rublo kaj dudek kvin por persono tio ne estas multekoste. Kio nekonvena povas esti ĉi tie?..»
Kaj unuafoje la ampleksa aŭto prenis en sian katunan internon anojn de Arbatov. Dum kelkaj minutoj la pasaĝeroj silentis, premitaj per rapideco de la veturo, per varmega odoro de benzino, kaj per fajfo de la vento. Poste, turmentataj per iu neklara antaŭsento, ili mallaŭte ekkantisla studentan:
«Onde ruliĝas tagoj de l’ vivo». Kozleviĉ prenis trian rapidumon. Preterflugis malhelaj konturoj de konservita butiko, kaj la aŭto elŝiriĝis kamparon, sur lunan grundan vojon.
«Tago post tago – voj’ al la tomb’», – tenere plenumis la pasaĝeroj. Ili ekkompatis sin, al ili ekestis ofende ke ili neniam estis studentoj. La refrenon ili plenumis laŭtvoĉe:
«Glaseton drinku post glaset’, tirlim-bom-bom, tirlim-bombom ».
– Halt! – kriis subite la ĝibulo. – Reveturu! La animo brulas.
En la urbo la pasaĝeroj kunprenis multe da blankaj boteletoj, kaj iun vastŝultran civitaninon. En kamparo ili bivakis, vespermanĝis kun vodko, kaj poste, sen muziko, dancis polkon.
Lacigita per la nokta aventuro, Kozleviĉ la tutan tagon dormetis ĉe la stirilo sur sia haltejo. Kaj vespere venis hieraŭa kompanaro, jam ebrieta. Ili denove ensidis la aŭton, kaj la tutan nokton hastis ĉirkaŭ la urbo. La trian tagon ripetiĝis la samo. La noktaj festenoj de la gaja kompanaro, sub gvido de la ĝibulo, daŭriĝis tutajn du semajnojn. Ĝojoj de la aŭto-uzado influis strange klientojn de Adam Kazimiroviĉ: iliaj vizaĝoj ŝveliĝis, kaj en mallumo blankiĝis kiel kusenoj. La ĝibulo kun peco da kolbaso, pendanta el la buŝo, similis vampiron.
Ili ekestis vantaj, kaj iam, ene de la ĝojo, ploris. Foje la aventurema ĝibulo alveturigis al la aŭto, per fiakro, sakon da rizo. Dum mateniĝo oni venigis la rizon en vilaĝon, ŝanĝis ĝin tie kontraŭ pervaĉ (Pevaĉ: (ruse) memdistilita vodko produktita komence de la destilado), kaj tiutage jam ne revenis en la urbon. Sidante sur fojno ili fratiĝe drinkis kun la kamparanoj. Kaj nokte ili bruligis fajron, kaj ploris precipe kompate.
Dum sekvanta grizeta mateno la fervoja kooperativo “Vojano”, en kiu la ĝibulo estis administranto, kaj liaj gajaj kamaradoj – anoj de la estraro kaj de la kontrola komisio, fermiĝis por reregistro de la varoj. Sed ĝis kiom amara estis miro de la reviziistoj, kiam ili malkovris en la vendejo nek farunon, nek pipron, nek brikojn da sapo, nek lavkuvojn kamparanajn, nek teksaĵon, nek rizon. La bretoj, vendotabloj, kestoj kaj bareletoj – ĉio estis nudigita. Nur gigantaj ĉasistaj botoj numero kvardek naŭ, kun flavaj kartonaj plandumoj, staris meze de la vendejo sur la planko, leviĝante al la plafono, kaj malklare briletis en la vitra budo aŭtomata kasregistrilo “Nacional”, nikelizita virina busto de kiu estis semita per diverskoloraj butonoj. En loĝejon de Kozleviĉ oni alsendis inviton de juĝesploristo: la ŝoforon oni alvokis esti atestanto pri afero de kooperativo “Vojano”.
La ĝibulo kaj liaj kamaradoj ne aperis plu, kaj la verda aŭto tri tagoj staris senlabore.
Novaj pasaĝeroj, same al la antaŭaj, aperis sub vualo de mallumo. Ankaŭ ili komencis de senkulpa eksterurba promenado, sed penso pri vodko aperis ĉe ili tuj post la unua duonkilometro. Verŝajne arbatovanoj ne imagis ke aŭton oni povas uzi ankaŭ en sobra stato, kaj opiniis ke aŭtoĉaro de Kozleviĉ estas nesto de malĉasto, en kiu oni nepre devas teni sin diboĉe, eligi maldecajn sonojn, kaj entute forbruligi la vivon. Nur tiam Kozleviĉ komprenis kial viroj, preterirantaj lian haltejon, okulumas unu al la alia, kaj malbone ridetas.
Ĉio iris tute ne kiel supozis Adam Kazimiroviĉ. Nokte li veturegis kun la lumantaj lanternoj preter apudurbaj arbaretoj, aŭdante post si ebrian baraktadon kaj kriaĉojn de la pasaĝeroj, kaj tage, stultiĝinta pro la sendormeco, li sidis ĉe juĝeja esploristo estiel atestanto. Iu-kaŭze la arbatovanoj forbruligis siajn vivojn per mono apartenanta al la ŝtato, komunumo kaj kooperativo. Do Kozleviĉ, kontraŭ sia volo, denove profundiĝis en abismojn de kriminala kodo, en mondon de ĉapitro tri edife parolanta pri oficaj krimoj.
Komenciĝis juĝaj procesoj. Kaj en ĉiu el ili, estiel atestanto de akuza flanko, elpaŝis Adam Kazimiroviĉ. Liaj strikte veraj rakontoj renversigis la akuzitojn, kaj ili, anhelante en larmoj kaj nazmukoj, konfesis pri ĉio. Li pereigis tre multajn instituciojn. Lasta el liaj viktimoj falis filio de regiona filmproduktejo, kreanta en Arbatov historian filmon “Ribelulo Razin kaj la princino”. La tutan filion oni malliberigis por ses jaroj, kaj la filmon, kiu prezentis nur malvast-juran valoron, oni transdonis en muzeon de pruvaĵoj, kie jam troviĝis la ĉasistaj botegoj el kooperativo “Vojano”.
Poste venis fiasko. La verdan aŭton oni komencis timi kiel peston. Civitanoj de malproksime ĉirkaŭiris Savo-Kooperativan placon, sur kiu Kozleviĉ instalis striigitan foston kun plateto “Taksi-haltejo”. Dum kelkaj monatoj Adam perlaboris eĉ ne unu kopekon, kaj vivis per ŝparoj akumulitaj dum la noktaj veturadoj.
Tiam li decidis oferi. Sur la pordeton de la aŭto li pentris blankan kaj tre allogan, laŭ li, surskribon «Hej, ekveturu ni!», kaj malpliigis la prezon de kvin rubloj pohore ĝis tri. Sed ankaŭ post tio civitanoj ne ŝanĝis sian taktikon.
La ŝoforo malrapide veturadis tra la urbo, proksimiĝis al institucioj, kaj kriis en la fenestrojn:
– Ja kiel bonegas la aero! Ĉu promen-veturu ni?
La oficialaj personoj duonelŝoviĝis en la straton, kaj ĉe frapobruo de la tajpiloj respondis:
– Vi mem promenadu, pereigisto!
– Kial pereigisto? – preskaŭ plorante demandis Kozleviĉ.
– Ĉar pereigisto vi estas, – respondis la oficistoj, – sub juĝsesion vi altiros.
– Sed vi veturadu per via propra mono! – ekscite kriis la ŝoforo.
Ĉe tiuj vortoj la oficaj personoj humure interrigardis, kaj fermis la fenestrojn. Promeno en aŭto per propra mono ŝajnis al ili vera stultaĵo.
Posedanto de «Hej, ekveturu ni!» diskverelis kun la tuta urbo. Li jam salutis neniun, ekestis nervuma kaj kolera.
Vidinte iun sovetian oficiston en longa kaŭkaza ĉemizo kun balonaj manikoj, li alveturis al li de malantaŭe, kaj kun amara rido kriis:
– Friponoj! Ja mi vin tuj sub preventigan proceson venigu! Sub paragrafon cent-naŭan.
La sovetia oficisto ektremis, indiferente ordigis sian zoneton kun fiksitaj sur ĝi arĝentaj pecetoj, per kiuj oni kutimas plibeligi rimenaron de pezĉevaloj kaj, aspektante ke la krioj koncernas ne lin, plirapidigis la paŝojn. Sed venĝema Kozleviĉ daŭre veturis apude kaj incitis la malamikon per monotona legado de la poŝa krim-preĝaro:
– «Alproprigo de mono, valoraĵoj, aŭ aliaj havaĵoj, troviĝantaj en dispono de oficiala persono pro ties ofica stato, estas punata...»
La sovetia oficisto time forkuris, alten ĵetante la postaĵon, platiĝintan pro longa sidado sur kontora tabureto.
– «... per malliberigo», – kriis Kozleviĉ al dorso de la forkuranto, –«ĝis tri jaroj!»
Sed ĉio ĉi donis al la ŝoforo nur moralan kontentiĝon.
Liaj materialaj aferoj estis malbonaj. La ŝparoj proksimiĝis al fino. Ne eblis jam daŭrigi tiel, do li devis veni al iu decido.
En tia inflama stato sidis foje Adam Kazimiroviĉ en sia aŭto, kun abomeno rigardante la stultan striigitan foston “Taksihaltejo”. Neklare li komprenis ke la honesta vivo ne prosperis, ke la aŭta mesio venis antaŭtempe, do la civitanoj ne ekkredis ĝin. Kozleviĉ estis tiel profundiĝinta siajn malgajajn meditojn, ke eĉ ne rimarkis paron da junaj homoj, jam sufiĉe longe admirantaj lian aŭton.
– Originala konstruo, – diris fine unu el ili, – aŭroro de aŭtismo. Ĉu vi vidas, Balaganov, kion oni povas fari el simpla kudromaŝino Zinger (Singer)? Ioma modifo, kaj rezulte – ĉarma kamparana garboligilo.
– Deiru, – malgaje diris Kozleviĉ.
– Kial «deiru»? Por kio do vi stampis vian draŝmaŝinon per reklama surskribo «Hej, ekveturu ni!»? Ĉu ne povas okazi ke mi kaj mia kompano volas entrepreni poraferan veturon? Eble ni deziras ĝuste hej-ekveturi?
Sur vizaĝo de la martiro de aŭtoafero, unuafoje dum la arbatov-periodo de lia vivo, aperis rideto. Li elsaltis el la aŭto, kaj lerte funkciigis la peze ekfrapantan motoron.
– Bonvolu, – diris li, – kien veturigi?
– Ĉi-foje – nenien, – diris Balaganov, – mono forestas, kamarado mekanikisto: malriĉeco.
– Ne gravas, sidu! – kriis Kozleviĉ furioze. – Mi veturigos senpage. Ĉu vi ne drinkos? Ne dancos nudaj sub luno? Hej, ekveturu ni!
– Nu, kial ne, ni akceptas la gastamon, – diris Ostap, sidante apud la ŝoforo. – Vi, mi vidas, havas bonan karakteron.
Sed kial vi opinias ke ni kapablas danci nudaj?
– Ĉi tie ĉiuj estas tiaj, – respondis la ŝoforo, elgvidante la aŭton sur la ĉefan straton, – ŝtat-krimuloj.
Lin turmentis deziro rakonti al iu pri sia malfeliĉo. Plej bone, certe, estus rakonti pri la suferoj al sia tenera sulka patrino. Ŝi kompatus. Sed sinjorino Kozleviĉ jam delonge forpasis pro ĉagreno, kiam eksciis ke ŝia filo Adam komencas akiri famon estiel profesia ŝtelisto. Do la ŝoforo rakontis al la novaj pasaĝeroj tutan historion pri falo de urbo Arbatov, sub ruinoj de kiu baraktas nun lia verda aŭto.
– Kien veturi nun? – angore finis Kozleviĉ. – Kien direktiĝi?
Ostap prokrastis, multsignife ekrigardis sian rufan kompanon, kaj diris:
– Ĉiuj viaj malfeliĉoj devenas de tio ke vi estas serĉanto de vero. Vi estas simple ŝafido, nesukcesinta baptisto. Malgajas observi ene de ŝoferaro tiel dekadencajn humorojn. Vi havas aŭton, sed ne scias kien veturi.
Ĉe ni aferoj statas malpli bone – ni ne havas aŭton. Sed ni scias kien veturi. Ĉu ni veturu kune?
– Kien? – demandis la ŝoforo.
– Na Nigramarsk, – diris Ostap. – Nin atendas tie negranda intima afero. Ankaŭ al vi troviĝos laboro. En Nigramarsk oni aprezas antikvaĵojn, kaj volonte promenadas pere de ili. Veturu ni.
Komence Adam Kazimiroviĉ nur ridetis kiel vidvino, al kiu valoras jam nenio en la vivo. Sed Bender ne avaris farbojn.
Li malvolvis antaŭ la konfuzita ŝoforo mirindajn malproksimojn, kaj tuj farbis ilin per blua kaj roza koloroj.
– En Arbatov vi havas nenion perdi krom la rezervaj ĉenoj (Rezervaj ĉenoj: a) K. Marks: “Proletaro havas nenion perdi krom siaj ĉenoj”. b) La aŭto estis vere antikva, ĉar ĉenoj, transdonantaj movon al la-radoj jam delonge ĉesis esti uzataj tiutempe) Dum la vojo vi ne malsatos. Tion mi prenas sur min.
Benzino via – ideoj niaj.
Kozleviĉ haltis la aŭton kaj, daŭre kontraŭante, diris malserene:
– Benzino malmultas.
– Ĉu por kvindeko da kilometroj sufiĉos?
– Sufiĉos por okdeko.
– Tial ĉio estas en ordo. Mi jam informis vin ke ideoj kaj pensoj ne mankas ĉe mi. Ĝuste post sesdek kilometroj vin atendas ĉevoje granda fera barelo kun avia benzino.
Ĉu vi ŝatas avian benzinon?
– Ŝatas, – sinĝene respondis Kozleviĉ.
La vivo, subite, ekŝajnis al li facila kaj gaja. Li ekvolis tuj veturi na Nigramarsk.
– Kaj tiun ĉi barelon, – aldonis Ostap, – vi ricevos tute senpage. Eĉ pli. Oni petos vin akcepti la benzinon.
– Kiu benzino? – flustris Balaganov. – Pri kio vi balbutas?
Ostap grave alrigardis oranĝajn lentugojn, dissemitajn sur vizaĝo de la lakta frato, kaj same mallaŭte respondis:
– Homojn kiuj ne legas ĵurnalojn oni devas morale mortigi surloke. Al vi mi lasas vivon ĉar esperas reeduki vin.
Ostap ne klarigis kiu ligo ekzistas inter lego de ĵurnaloj kaj barelo kun avia benzino, kiu kvazaŭ kuŝas ĉe la vojo.
– La grandan rapid-veturadon Arbatov – Nigramarsk mi deklaras malfermita, – solene deklaris Ostap. – En komandanton de la rapidveturado mi enoficigas min. Estiel ŝoforo de la aŭto enlistiĝas... Kio estas via familnomo?
Adam Kozleviĉ. Civitano Balaganov estas konfirmata estiel ĉefmekanikisto kun devoj de servisto pri ĉio. Sed jen kio, Kozleviĉ: surskribon «Hej, ekveturu ni!» oni devas forigi tuj. Ni ne bezonas specifajn indicojn.
Post ĉirkaŭ du horoj la aŭto kun freŝa flanka malhelverda makulo malrapide elgaraĝiĝis, kaj lastfoje ekruliĝis sur stratoj de urbo Arbatov. En okuloj de Kozleviĉ lumis espero. Apud li sidis Balaganov. Li klopode refrotis per la ĉifoneto kuprajn partojn, zorge plenumante novajn por li taskojn de ĉefmekanikisto. Komandanto de la rapidveturado duonkuŝis sur la flavruĝa sidloko, kontente rigardante siajn novajn subulojn.
– Adam! – kriis li, superante grincadon de la motoro. – Kiel oni nomas vian ĉaron?
– “loren-ditriĥ” – respondis Kozleviĉ.
– Ĉu tio estas nomo? Aŭto same al milita ŝipo devas havi propran nomon. Via “loren-ditriĥ” distingiĝas per rimarkinda rapideco kaj beleco de la trajtoj. Tial mi proponas alproprigi al ĝi nomon “Antilopo-Gnu”. Kiu kontraŭas?
Unuvoĉe.
La verda “Antilopo”, grincante per ĉiuj siaj partoj, haste traveturis eksteran flankon de Bulvardo de Junaj Talentoj, kaj alflugis la bazaran placon.
Tie al rigardoj de “Antilopo”-personaro prezentiĝis stranga vidaĵo. De la placo, direkte al la ŝoseo, kurbiĝinte kuris homo kun blanka ansero sub la brako. Per maldekstra mano li subtenis sur la kapo duran pajlan ĉapelon.
Post li, kriante, kuris granda homamaso. La forkuranto ofte retrorigardis, kaj sur lia bonaspekta aktora vizaĝo oni povis rimarki esprimon de teruro.
– Panikovskij kuras! – kriis Balaganov.
– Dua stadio de anser-ŝtelo, – malvarme rimarkis Ostap. – Tria stadio komenciĝos post kapto de la kulpanto.
Ĝin akompanas senteblaj batoj.
Verŝajne Panikovskij konjektis proksimiĝon de la tria stadio, ĉar li kuris kiom eble rapide. Pro timo li ne ellasis la anseron, kaj tio elvokis en la persekutantoj signifan inciton.
– Cent-dek-sesa paragrafo, – parkere diris Kozleviĉ. – Kaŝa, kaj same malkaŝa forpreno de granda brutaro el de laboranta kamparana kaj brutbredista loĝantaro.
Balaganov ridegis. Lin plezurigis penso ke rompinto de la konvencio ricevos laŭleĝan punon.
La aŭto surgrimpis la ŝoseon, distranĉinte la bruantan homamason.
– Savu! – kriis Panikovskij, kiam “Antilopo” preterveturis lin.
– Dio helpos, – respondis Balaganov, kliniĝante trans la randon.
La aŭto superŝutis na Panikovskij per ombro da framba polvo.
– Prenu min, – kriaĉis Panikovskij, el lastaj fortoj kurante apud la aŭto. – Mi estas bona.
Voĉoj de la persekutantoj kuniĝis en komunan malamikan obtuzan bruon.
– Eble ni prenu la rampulon? – demandis Ostap.
– Ne valoras, – krude respondis Balaganov, – alifoje li scios ke oni ne rompu konvenciojn.
Sed Ostap jam decidis.
– Ĵetu la birdon! – kriis li al Panikovskij kaj, rilatante al la ŝoforo, aldonis:
– Malaltan rapidumon.
Panikovskij tuj obeis. La ansero malkontente leviĝis de la tero, gratis sin kaj, kvazaŭ okazis nenio, ekiris reen en la urbon.
– Enrampu, – proponis Ostap, – diablo vin prenu! Sed ne peku plu, alie mi elŝiros viajn manojn kune kun la radikoj.
Panikovskij, alternante la piedojn, kaptis la aŭtokorpon, ekkuŝis ventre sur la rando, transiĝis kiel bananto en boaton kaj, frapante per la manumoj, falis sur la fundon.
– Plenrapide! – ordonis Ostap. – La kunsido daŭriĝas.
Balaganov premis la pneŭmaĵon, kaj el la kupra hupo elsaltis malnovmodaj, gajaj, subite ĉesantaj sonoj:
Maĉiŝ estas rava danco. Ta-ra-ta.
Maĉiŝ estas rava danco. Ta-ra-ta...
Kaj “Antilopo-Gnu” enrompiĝis la sovaĝan kamparon, renkonte al la barelo kun avia benzino.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.