La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Matene de kvara vojaĝ-tago la trajno turniĝis al oriento.
Preter neĝaj ĉenoj de himalajaj antaŭmontoj, tondre transrulante diversajn konstruaĵojn (pontetojn, tubojn por ellaso de printempa akvo ktp), kaj ĵetante trembrilan ombron sur la montajn riveretojn, la speciala trajno pretersaltis urbeton sub poploj, kaj longe turniĝis ĉe flanko mem de granda neĝa monto. Ne havante fortojn venki la montopasejon tuj, la speciala alsaltis la monton ĉu de dekstre, ĉu de maldekstre, revenis, anhelis, frotiĝis je la monto per siaj polvo-verdaj flankoj, diversmaniere ruzadis kaj, finfine, elsaltis al libero. Honeste laborinte per la radoj la trajno brave haltis sur lasta stacio antaŭ komenco de Orienta Ĉefvojo.
Fone de aluminiaj montoj, ene de buloj de mirinda suna lumo staris jun-herb-kolora vapor-lokomotivo. Tio estis donaco de la staciaj laboristoj al la nova fervojo.
Kio koncernas donacoj al diversaj solenaĵoj kaj datrevenoj, do oni devas diri ke la afero dum sufiĉe longa tempo estis ne tute bonstata. Oni kutimis donaci aŭ tre malgrandan, kiel kato, modelon de vapor-lokomotivo aŭ, inverse, ĉizilon, kiu per la dimensioj superas telegrafan foston. Tiu ĉi turmenta aliformiĝo de etaj aĵoj en grandajn kaj inverse forrabis multe da tempo kaj mono. Tute senutilaj vaporlokomotivoj polviĝis sur kancelariaj ŝrankoj, kaj grandega ĉizilo, kiun oni transportis per du ĉaroj, sensence kaj sovaĝe rustiĝis en korto de la jubilea organizaĵo.
Sed vapor-lokomotivo ŜF kiun oni ellasis el la riparo antaŭ ol estis planite, estis tute normala laŭdimensie, kaj videblis ke ĉizilo, kiun oni sendube uzis dum ĝia riparo, ankaŭ estis ordinar-dimensia. La belan donacon oni senprokraste jungis en la trajnon, kaj la “ŝafeto”, kiel fervojistoj kutimas nomi lokomotivojn de serio ŜF, ekruliĝis al suda elfluo de la Ĉefvojo: al stacio Montara, portante sur sia antaŭaĵo sloganon «Estu la relkuniĝo!».
Ĝuste antaŭ du jaroj ĉi tie estis metita unua nigra-blua relo, produkto de urala uzino. De tiam el laminatiloj de la uzino senĉese elflugis fajraj strioj da reloj. La ĉefvojo postulis pli kaj pli da ili. La instaligaj urbetoj, irantaj renkonten unu al la alia, deklaris laborkonkuron, kaj atingis tiun rapidecon, ke al ĉiuj liverantoj de la materialoj ekestis malfacile.
Vespero sur stacio Montara, lumigita per rozkoloraj kaj verdaj raketoj, estis ĝis tiom bona, ke malnovloĝantoj, se ili ekzistus ĉi tie, dirus ke tian vesperon ili eĉ ne memoras.
Sed, feliĉe, malnovloĝantoj en la Montara forestis.
Ankoraŭ en jaro 1928 ĉi tie forestis ne nur malnovloĝantoj, sed ankaŭ domoj, staciaj ejoj, rela vojo, kaj ligna triumfa arko kun krakantaj sur ĝi sloganoj kaj flagoj, proksime al kiu haltis la speciala trajno.
Dum ĉe lumo de brilaj kerosen-lanternoj okazadis mitingo, kaj la tuta loĝantaro amasiĝis ĉe la tribuno, fotoĵurnalisto Menŝov kun du fotografiloj, stativo kaj magnezia aparato, turniĝadis apud la arko. La arko ŝajnis al la fotografisto taŭga, ĝi bonegus sur fotografaĵo. Sed la trajno, staranta ĉirkaŭ dudek paŝoj de ĝi, aspektus tro malgranda.
Se fotografi de flanko de la trajno, do eta aspektus la arko.
En tiaj okazoj Mahometo kutime iras al monto, bonege komprenante ke la monto ne iros al li. Sed Menŝov faris tion kio ŝajnis al li plej simpla. Li petis venigi la trajnon sub la arkon per same kutima tono per kiu oni petas pasaĝerojn en tramo iom enmoviĝi. Krom tio li insistis ke el tubo de la lokomotivo elamasiĝu densa blanka vaporo. Ankoraŭ li postulis ke la maŝinisto kuraĝege rigardu el la fenestreto malproksimen, tenante la manplaton viziere super la okuloj.
La fervojistoj embarasiĝis kaj, opiniante ke decas ĝuste tiel, plenumis la peton. La trajno, klakante, altiriĝis al la arko, el la tubo elamasiĝis la postulata vaporo, kaj la maŝinisto, elŝoviĝinte el la fenestreto, faris bestecan vizaĝon.
Tiam Menŝov estigis tian ekflamon de la magnezio, ke ektremis la tero, kaj je cent kilometroj ĉirkaŭe ekbojis hundoj.
Fotografinte, la fotografisto seke dankis la fervojistojn, kaj rapide foriris en sian kupeon.
Malfrunokte la speciala trajno iris jam sur Orienta Ĉefvojo. Kiam loĝantaro de la trajno jam preparis sin al dormo, en koridoron de la vagono eniris fotografisto Menŝov kaj, rilatante al neniu, funebre diris:
– Stranga okazo! Evidentiĝis ke tiun malbenitan arkon mi fotografis sur malplenan kasedon! Do rezultiĝis nenio.
– Tio ne estas problemo, – kunsente respondis al li Lavuazjan, – simpla afero. Petu la maŝiniston, kaj li tuj veturos retren. Post nur tri horoj vi denove okazos en Montara kaj ripetos la fotografadon. La relkuniĝon oni povas prokrasti je unu tago.
– Diablo prenu, – malgaje diris la fotoĵurnalisto. – Ĉe mi finiĝis magnezio. Se ne, certe ni devus reveni.
Vojaĝo sur Orienta Ĉefvojo venigis al la granda kombinanto multe da ĝojo. Ĉiu horo proksimigis lin al Norda instala urbeto, kie troviĝas Korejko. Plaĉis al Ostap ankaŭ la literaturaj pasaĝeroj. Tio estis homoj junaj, gajaj, sen tiu burokrata frenezeto kiu distingis liajn herkulesajn konatulojn.
Por plena feliĉo mankis nur mono. Donacitan nutraĵon li jam pe-manĝis, sed en vagono-restoracio oni postulis kontantan monon. Komence, kiam la novaj amikoj tiris lin tagmanĝi, Ostap rifuzis pretekste de foresto da apetito, sed baldaŭ li komprenis ke tiel vivi ne eblas. Iom da tempo li pririgardis na Plimalbonigov, kiu tutajn tagojn staris ĉe la koridora fenestro, rigardante telegrafajn fostojn kaj birdetojn, flugantajn de la dratoj. Dum tio eta satira rideto tuŝis lipojn de Plimalbonigov. Li retroklinis la kapon, kaj flustris al la birdoj: «Ĉu vi flirtas? Nu, nu». Ostap disvastigis sian scivolon ĝis tio ke konatiĝis eĉ kun lia artikolo «Plibonigu ni laboron de butikaj komisionoj». Post tio Bender ĉirkaŭrigardis la strangan ĵurnaliston de la piedoj ĝis la kapo, malbone ridetis kaj, sentante konatan ekscitecon de pafistoĉasisto, fermiĝis en la kupeo.
De tie li eliris nur post tri horoj, tenante en la manoj grandan folion de papero.
– Ĉu vi verkas? – seninterese demandis Plimalbonigov.
– Speciale por vi, – respondis la granda kombinanto.
– Vin, kiel mi rimarkis, ĉiam turmentas suferoj de kreado.
Sendube estas tre malfacile verki. Mi, estiel malnova ĉefartikolisto kaj via frato je plumo, povas konfirmi tion. Sed mi inventis aĵon kiu liberigas de neceso atendi kiam vin kaptos ŝvita atako de inspiro. Jen, bonvolu konatiĝi.
Kaj Ostap etendis al Plimalbonigov folion, sur kiu estis skribite:
SOLENA KOMPLETO
NEANSTATAŬIGEBLA HELPILO POR VERKI
JUBILEAJN ARTIKOLOJN, FELIETONOJN, KAJ ANKAŬ PARADAJN VERSAĴOJN, ODOJN
KAJ GLORIGAJN KANTOJN.
PARTO 1. VORTARO
SUBSTANTIVOJ
1. Batalkrioj
2. Laboristoj
3. Matenruĝo
4. Vivo
5. Lumturo
6. Eraroj
7. Standardo (flago)
8. Baalo
9. Moloĥo
10. Servisto
11. Horo
12. Malamiko
13. Paŝado
14. Ondego
15. Sablo
16. Galopo
17. Ĉevalo
18. Koro
19. Pasinteco
ADJEKTIVOJ
1. Imperiisma
2. Kapitalisma
3. Historia
4. Lasta
5. Industria
6. Ŝtala
7. Fera
VERBOJ
1. Flamas
2. Suprenĵet(iĝ)i
3. Malkaŝi
4. Ruĝiĝi
5. Supreni-gi (-ĝi)
6. Esti-gi (-ĝi)
7. Kanti
8. Kalumnii
9. Grinci
10. Minaci
ARTAJ EPITETOJ
1. Malicega
2. Denta
CETERAJ PAROL-ELEMENTOJ
1. Naŭa
2. Dek-dua
3. – u
4. Spite
5. Antaŭen!
(Interjekcioj, prepozicioj, konjunkcioj, komoj, tripunktoj, krisignoj, citiloj ktp.)
Rimarko: Komojn oni metas antaŭ «kio», «kiu» kaj «se».
Tripunktojn, krisignojn kaj citilojn – ĉie kie eblas.
PARTO 2. VERK-EKZEMPLEROJ
(Senescepte el vortoj de parto 1-a)
§1. ĈEFARTIKOLO
Orienta Ĉefvojo – tio estas fera ĉevalo kiu, suprenĵetante per sia ŝtala galopo sablojn de pasinteco, estigas paŝadon de historio, malkaŝante laŭvican malicegan dentgrincadon de kalumnianta malamiko, sur kiun jam suprenĵetiĝas naŭa ondego, minacanta per dek-dua horo, lasta horo por servistoj de imperiisma Moloĥo, tiu ĉi kapitalisma Baalo, sed, malgraŭ la eraroj, ruĝiĝu kaj altiĝu standardoj ĉe lumturo de industriigo, flamanta ĉe batalkrioj de laboristoj, per kiuj, ĉe kanto de koroj, malkaŝiĝas matenruĝo de la nova vivo: antaŭen!
§2. ARTA SKIZO-FELIETONO
SPITE!
– Antaŭen!
Ĝi flamas ĉe batalkrioj de laboristoj...
Ĝi malkaŝas matenruĝon de la nova vivo...
– Lumturo!
– De industriigo!
Spite al apartaj eraroj. Spite. Sed malgraŭ tio kiel ruĝiĝas... kiel galopas... kiel leviĝas... tiuj standardoj! Tiuj flagoj!..
– Spite – al Baalo de kapitalismo! Spite – al Moloĥo de imperiismo! Spite!
Sed sur la servistoj jam suprenĵetiĝas:
– Lasta ondego!
– Naŭa horo!
– Dekdua Baalo!
Ili kalumniu. Ili grincadu. Malkaŝiĝu malicega dentega malamiko!
Estiĝas historia paŝado. Sabloj de pasinteco suprenĵetiĝas per galopo de ŝtalo.
Tio – «fera ĉevalo»!..
Tio:
– Orienta!
– Ĉefvojo!
«Kantas koroj»...
§3. ARTA VERSAĴO
A) DEKTRIA BAALO
Dekdua proksimiĝas hor’
Galopas la ĉeval’
Kantadas laborista kor’
Bruegas fera ŝtal’
Serviston de kapitalist’
Disbatos l’ industri’!
Batalon vokas laborist’
Ekflamu histori’!
Imperiisma lasta kant’
Pro sanga bat’ ruĝiĝu
Sed nia ruĝo de l’ standard’
Por ĉiam supreniĝu.
B) AZIA ORNAMAĴO
1. Plovo (manĝaĵo)
2. Bajo (malbona homo)
3. Basmaĉo (malbona homo)
4. Ŝakalo (besto)
5. Pialo (taso)
6. Iĉigo (piedvesto)
7. Ŝajtano (diablo)
8. Ŝajtan-arbao (Centr-azia fervojo)
9. Mia-via ne kompren’ (frazo).
10. Iom-iome (frazo).
11. Uruko (abrikoto)
12. Kiŝlako (vilaĝo)
13. Ariko (kanalo)
14. Arbao (ĉaro)
15. Medreso (religia lernejo)
16. Iŝako (azeno)
C) ORIENTA VARIANTO DE ARTA VERSAĴO
Ĉe bruo de l’ tagoj ekfloris uruko, (11)
Ruĝiĝas matene kiŝlak’. (12)
Kaj inter arikoj, arbaoj, medresoj (13-15)
Ripoze promenas iŝak’. (16)
ALDONO
Helpe de materialoj de parto 1-a, laŭ metodo de parto 2-a verkiĝas ankaŭ: romanoj, noveloj, prozaj poemoj, rakontoj, ĉiutagaĵaj skizoj, artaj raportoj, kronikoj, epopeoj, teatraĵoj, politrevuoj, oratorioj ktp.
Kiam Plimalbonigov konatiĝis kun enhavo de la dokumento, liaj okuloj, ĝis tiam malklaraj, ekviviĝis. Al li, kiu ĝis nun limigis sin per raportoj pri kunsidoj, subite malfermiĝis brilantaj stilaj altecoj.
– Kaj ĉio ĉi kontraŭ nur dudek kvin tugrik-oj, dudek kvin mongoliaj rubloj, – senpacience diris Ostap, turmentata per malsato.
– Mi ne havas mongoliajn – diris la laboranto de sindikata organo, ne lasante el la manoj na “Solena kompleto”.
Ostap konsentis preni ordinarajn rublojn, invitis na Hargantua, kiun li nomis jam «baptopatro kaj bonfaranto», kaj kune kun li direktiĝis en vagonon-restoracion. Oni alportis al li karafon da vodko, brilantan per glacio kaj hidrargo, salaton, kaj grandan, pezan kiel huffero kotleton.
Post la vodko, kiu okazigis en lia kapo ioman turniĝon, la granda kombinanto mistere informis la baptopatron kaj bonfaranton ke en Norda instala urbeto li esperas trovi hometon kiu ŝuldas al li negrandan sumon. Tiam li kunvokos ĉiujn ĵurnalistojn al festeno. Al tio Hargantua respondis per longa konvinka parolado, el kiu, kiel kutime, oni povis kompreni eĉ ne vorton. Ostap vokis la bufediston, pridemandis ĉu li kunhavas ĉampanon, kaj kio ankoraŭ estas el gastronomiaĵoj, kaj en kiuj kvantoj, kaj krome li diris ke tiujn ĉi informojn li bezonas ĉar post ĉirkaŭ du tagoj li intencas estigi bankedon al siaj fratoj je plumo. La bufedisto deklaris ke estos farata ĉio kio eblas.
– Laŭ leĝoj de gastamo, – aldonis li ial.
Ju pli proksima estis loko de la relkuniĝo, des pli multnombraj ekestis nomaduloj. Ili sobiĝis de montetoj en ĉapoj, similaj al ĉinaj pagodoj. La speciala trajno, tondrante, kun kapo eniris rokajn porfirajn eltranĉaĵojn, trairis novan trisekcian ponton, lasta sekcio de kiu estis surŝovita nur hieraŭ, kaj komencis ataki faman Kristalan intermonton.
Famigis ĝin konstruantoj de la Ĉefvojo, plenumintaj ĉiujn eksplodajn kaj instalajn laborojn dum tri monatoj anstataŭ laŭplanaj ok.
La trajno poiome ĉirkaŭkreskis per ĉiutagaĵoj. La alilandanoj, elveturintaj el Moskvo en firmaj kolumoj, faritaj kvazaŭ el apoteka fajenco, en pezaj silkaj kravatoj kaj drapaj kostumoj, komencis liberiĝi. Premis la varmego. Unua ŝanĝis la vestadon unu el usonanoj. Honte ridetante, li eliris el sia vagono vestita strange. Sur li estis flavaj dikaj ŝuoj, ŝtrumpoj kaj pantalono-golfo, korne kadrigitaj okulvitroj, kaj rusa kamparana bluzo, brodita krucete. Ju iĝis pli varmege, des malpli da alilandanoj restis fidelaj al ideo de eŭropa kostumo. Bluzoj, tolstoj-jakoj, fals-tolstoj-jakoj, duontolstoj-jakoj, odesaj sandaloj kaj pantofloj plene transformis la ĵurnal-laborantojn de kapitalisma mondo. Ili ekestis ege similaj al nejunaj sovetiaj oficistoj, kaj elvokis turmentan deziron purigi ilin, pridemandi kion ili faris ĝis la revolucio, ĉu ne estas ili burokratoj aŭ napkapuloj, kaj ĉu ĉio ordas ĉe ili de flanko de iliaj parencoj.
Malfrunokte la laborema “ŝafeto”, ĉirkaŭpendigita per flagoj kaj hirlandoj, entiris la specialan trajnon en stacion Tondranta Fonto, lokon de la relkuniĝo. Kinofilmistoj bruligis siajn torĉojn. En ilia fortega blanka lumo staris estro de la konstruado, emociplene rigardanta la trajnon. En la vagonoj forestis lumoj. Ĉiuj dormis. Kaj nur registara vagono brilis per grandaj kvadrataj fenestroj. Ĝia pordo rapide malfermiĝis, kaj sur la malaltan teron elsaltis ano de la registaro.
Estro de la Ĉefvojo faris paŝon antaŭen, salutis armee, kaj diris raporton, kiun atendis la tuta lando. Orienta Ĉefvojo, kuniginta per rekta linio Siberion kun Centra Azio, estis pe-konstruita je unu jaro pli frue ol laŭ la plano.
Kiam la formalaĵo estis plenumita, la raporto – donita kaj ricevita, la du nejunaj kaj nesentimentalaj homoj interkisis.
Ĉiuj korespondantoj, kaj sovetiaj kaj alilandaj, ankaŭ Lavuazjan, kiu senpacience sendis telegramon pri fumo elamasiĝinta el la lokomotiva tubo, kaj la kanadia junulino, kiu haste venis el trans oceano, – ĉiuj dormis.
Nur Palamidov tumultis sur la freŝa taluso, serĉante telegrafon. Li elkalkulis ke se li senprokraste sendos urĝan telegramon, ĝi sukcesos aperi en la matena numero. Kaj en la nigra dezerto li sukcesis trovi haste kunnajlitan kabanon de telegrafo.
«brilo de steloj», – skribis li, kolerante je la krajono, – «estis raportite pri plenumo de la ĉefvoj-konstruado pkt ĉeestis historian interkison estro de ĉefvojo kun ano de la registaro palamidov».
Unuan parton de la telegramo la redakcio publikigis, sed la interkison forlasis. La redaktoro diris ke interkisoj ne estas decaj al ano de registaro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.