La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 20

La komandanto dancas tangon

En eta bufedejo de artefaritaj mineralaj akvoj, sur elpendaĵo de kiu estis pentritaj bluaj sifonoj, ĉe blanka tableto sidis Balaganov kaj Panikovskij. La rajtigito pri hufoj maĉis tubeton, observante ke la kremo ne elpremiĝu de alia ĝia ekstremo. Tiun ĉi nutraĵon de dioj li posttrinkis per gasakvo kun verda siropo “Freŝa fojno”. La kuriero trinkis sanigan kefiron. Antaŭ li staris jam ses malplenaj boteletoj.

El la sepa Panikovskij zorge elŝutis en la glason la densan likvaĵon. Hodiaŭ en la kontoro nova kontoristino pagis salajron laŭ listo, subskribita per Bender, kaj la amikoj ĝuis la malvarmeton, elirantan de italaj ŝtonaj platoj de la bufedejo, de brulrezista ŝranko-glaciujo kie konserviĝis malseka ŝafa fromaĝo, de malheliĝintaj cilindraj balonoj kun ŝaŭma akvo, kaj de marmora vendotablo. Peco de glacio elglitis el la ŝranko kaj kuŝis sur la planko, eligante la akvon. Estis agrable rigardi ĝin post laciga vidaĵo de la strato kun mallongaj ombroj, kun batitaj per la varmego pasantoj, kaj kun pestiĝintaj pro soifo hundoj.

– Bona urbo estas Nigramarsk! – diris Panikovskij, lekante la lipojn. – Kefiro tre utilas al koro.

Tiu ĉi informo ial ridigis na Balaganov. Li nesingarde premis la tubeton, kaj el ĝi elpremiĝis dika kolbaseto da kremo, kiun la rajtigito sukcesis subkapti nur lastmomente.

– Ĉu vi scias, Ŝura, – daŭrigis Panikovskij, – mi iel ĉesis konfidi na Bender. Li faras ion ne tion.

– Nu, nu! – minace diris Balaganov. – Oni vin ne demandis.

– Jes, serioze. Mi tre estimas na Ostap Ibrahimoviĉ: li estas tia homo!.. Eĉ Funt, vi ja scias kiel mi estimas na Funt, diris pri Bender ke tio estas kapo. Sed mi diros al vi, Ŝura: Funt estas azeno. Je dio, tio estas tia stultulo. Simple mizera sensignifa persono! Sed kontraŭ Bender mi havas nenion. Malgraŭ tio ke li ne plaĉas al mi. Al vi, Ŝura, mi diros ĉion, kiel al parenco.

Al Balaganov, de tempo de lia lasta konversacio kun subinspektoro de krim-serĉado, neniu rilatis kiel al parenco. Tial li kun kontento aŭskultis vortojn de la kuriero, kaj facilanime permesis al li daŭrigi.

– Vi scias, Ŝura, flustris Panikovskij, – ke mi tre estimas na Bender, sed mi devas diri al vi: Bender estas azeno! Je Dio, mizera, sensignifa persono!

– No, no! – averte diris Balaganov.

– Kial no-no? Vi nur pripensu, por kio li elspezas nian monon? Rememoru ja! Por kio ni bezonas tiun ĉi stultan kontoron? Tiom da elspezoj! Nur al Funt ni pagas cent dudek. Kaj la kontoristino. Kaj nun ankoraŭ iujn oni alsendis, mi vidis: ili hodiaŭ ricevis salajron laŭ la listo. Altruduloj!

Por kio tio ĉi? Li diras: por legitimigo. Kraĉis mi al la legitimigo, se ĝi kostas tiom da mono. Kaj cervaj kornoj je sesdek kvin rubloj! Kaj la inkujo! Kaj tiuj ĉi truigilojkunigiloj!

Panikovskij malbutonigis la jakon, kaj duonrubla falsĉemizo, albutonigita ĉe kolo de la konvenci-rompanto, ekimpetis supren, volviĝinte kiel pergament-rulaĵo. Sed Panikovskij tiel pasiiĝis ke ne atentis tion.

– Jes, Ŝura. Mi kaj vi ricevas mizeran salajron, sed li banas en lukso. Por kio, demandas mi, li veturis en Kaŭkazon?

Li diras: oficvojaĝo. Mi ne kredas! Panikovskij ne estas devigata kredi al ĉio! Tio estas mi kiu kuris en la havenon por aĉeti por li bileton. Rimarku, bileton por unua klaso. Tiu ĉi ĉefurba dando ne povas veturi en la dua! Jen kien foriras niaj dek miloj! Li konversacias per interurba telefono, dissendas tutmonden urĝajn telegramojn. Ĉu vi scias kiom kostas urĝa telegramo? Kvardek kopekoj po vorto. Sed mi devas limigi min pri kefiro kiu tiel bezonatas al mia sano. Mi estas maljuna malsana homo. Kaj mi diros al vi rekte: Bender – tio ne estas kapo.

– Vi tamen ne tro, – rimarkis Balaganov, hezitante. – Bender faris el vi homon. Rememoru kiel vi kuris kun ansero en Arbatov. Kaj nun vi servas, ricevas salajron, vi estas ano de komunumo.

– Mi ne volas esti ano de komunumo! – deklaris subite Panikovskij, kaj mallaŭte aldonis: – Via Bender estas idioto. Li entreprenis tiun ĉi stultan serĉadon, dum la monon oni povas eĉ hodiaŭ preni per nudaj manoj.

Ĉi tie la rajtigito pri hufoj, forgesinte jam la ŝatatan estron, alŝoviĝis al Panikovskij. Kaj tiu, senĉese volvante soben la malobeeman fals-ĉemizon, rakontis al Balaganov pri ege serioza eksperimento kiun li faris je sia respondeco.

En tago kiam la granda kombinanto kaj Balaganov persekutis na Skombrieviĉ, Panikovskij memvole lasis la kontoron al majuna Funt, kaŝe penetris ĉambron de Korejko kaj, uzante foreston de la mastro, efektivigis tie detalan esploron. Certe li trovis en la ĉambro neniun monon, sed li trovis ion pli bonan: pezilojn, tre grandajn nigrajn pezilojn, je pudo (Pudo: 16.38 kg (PIV)) kaj duono ĉiu.

– Al vi, Ŝura, mi diros kiel al parenco. Mi malkovris sekreton de tiuj ĉi peziloj.

Panikovskij kaptis finfine vivan vosteton de sia falsĉemizo, fiksis ĝin per butono al la pantalono, kaj solene ekrigardis na Balaganov.

– Kiu sekreto povas esti ĉi tie? – disiluziiĝinte diris la rajtigito pri hufoj. – Ordinaraj peziloj por gimnastiko.

– Vi scias, Ŝura, kiel mi estimas vin, – pasiiĝis Panikovskij, – sed vi estas azeno. Tio estas oraj peziloj! Ĉu vi komprenas? Peziloj el pura oro! Ĉiu pezilo je pudo kaj duono. Tri pudoj da pura oro. Tion mi tuj komprenis, min kvazaŭ batis io. Mi staris antaŭ tiuj peziloj, kaj sovaĝe ridegis. Kia kanajlo estas tiu Korejko! Li muldis al si orajn pezilojn, farbis ilin nigre, kaj pensas ke neniu ekscios. Al vi, Ŝura, mi diros kiel al parenco, – ĉu mi rakontus al vi tiun ĉi sekreton se mi scipovus forporti la pezilojn? Sed mi estas maljuna malsana homo, kaj la peziloj estas pezaj. Do mi invitas vin kiel parencon. Mi ne estas Bender. Mi estas honesta!

– Kaj kio se ili ne estas oraj? – demandis ŝatata filo de leŭtenanto Ŝmidt, kiu tre volis ke Panikovskij kiel eble rapide dispelu liajn dubojn.

– Sed kiaj, laŭ vi, ili estas? – ironie demandis rompanto de la konvencio.

– Jes, – diris Balaganov, palpebrumante per la rufaj okulharoj, – nun estas klare al mi. Rigardu ja, maljunulo, sed ĉion malkovris! Kaj Bender vere faras ion ne tion: skribas paperaĉojn, veturas... Malgraŭ ĉio ni donu al li parton, laŭ justeco, ĉu?

– Kial? – refutis Panikovskij. – Ĉio por ni! Nun ni ekvivos bonege, Ŝura. Mi ordigos al mi orajn dentojn kaj edziĝos, je Dio, edziĝos, jen mia honora nobla vorto!

Estis decidite elpreni la valorajn pezilojn senprokraste.

– Pagu por la kefiro, Ŝura, – diris Panikovskij, – ni kvitiĝos poste.

La konspirantoj eliris el la bufedejo kaj, blindigitaj per la suno, komencis vagadi en la urbo. Ilin turmentis senpacienco. Longe staris ili sur urbaj pontoj kaj, premante la ventrojn al la parapeto, apatie rigardis soben, sur tegmentojn de domoj, sur ŝtratojn sobiĝantajn al la haveno, sur kiuj, kun singardo de ĉevalo, malsupreniĝis kamionoj.

Grasaj havenaj paseroj ĉizis per la bekoj la pavimon, dum el ĉiuj subpordegoj ilin observadis malpuraj katoj. Post rustaj tegmentoj, subtegmentaj fenestretoj kaj antenoj, videblis blueta akvo, kutreto, kuranta per ĉiuj fortoj, kaj flava ŝipa tubo kun granda ruĝa litero.

Tempo de tempo Panikovskij levis la kapon kaj komencis kalkuli. Li tradukis pudojn en kilogramojn, kilogramojn – je eksajn zolotnik, kaj ĉiufoje rezultiĝis tia alloga nombro, ke la rompanto de la konvencio eĉ jelpetis nelaŭte.

Je la dek-unua vespere la laktaj fratoj, kliniĝinte sub premo de la du grandaj peziloj, direktiĝis al la kontoro por provizo per kornoj kaj hufoj. Panikovskij portis sian parton per ambaŭ manoj, eligante la ventron kaj ĝoje anhelante.

Li ofte haltis, metis la pezilon sur la trotuaron, kaj murmuris:

«Edziĝos mi! Je mia honora nobla vorto, edziĝos!».

Fortegulo Balaganov tenis la pezilon sur la ŝultro. Iam Panikovskij neniel povis turniĝi post angulon, ĉar la pezilo, pro inercio, daŭrigis tiri lin antaŭen. Tiam Balaganov, per la libera mano, subtenis na Panikovskij je la kolumo, kaj aldonis al lia korpo necesan direkton.

Ĉe pordo de la kontoro ili haltis.

– Nun ni desegu po peceto, – zorgeme diris Panikovskij, – kaj morgaŭ matene vendu. Ĉe mi estas unu konatulo-horloĝisto, sinjoro Biberĥam. Li donos veran prezon. Ne kiel en ŝtata vendejo, kie veran prezon oni donos neniam.

Sed tiam la konspirantoj rimarkis ke el sub verdaj kontoraj kurtenoj videblas lumo.

– Kiu povas esti tie en tiu ĉi horo? – miris Balaganov, kliniĝante al la ŝlosila truo.

Ĉe la skribotablo, lumigita per flanka lumo de forta elektra lampo, sidis Ostap Bender. Li skribis ion.

– Verkisto! – diris Balaganov, ridegante, kaj cedante la ŝlosiltruon al Panikovskij.

– Certe, – rimarkis Panikovskij, ĝissate rigardinte, – denove li skribas. Je dio, tiu ĉi mizera homo ridigas min.

Sed kie ni segos?

Kaj, arde konversaciante pri bezono morgaŭ matene vendi komencajn du pecetojn da oro al la horloĝisto, la laktaj fratoj levis sian ŝarĝon kaj ekiris en la mallumon.

Dume la granda kombinanto pe-adis vivpriskribon de Aleksandr Ivanoviĉ Korejko. De ĉiuj kvin kabanetoj, kiuj konsistigis skribilaron “Vizaĝe al vilaĝo”, estis demetitaj la bronzaj kovriletoj. Ostap trempis la plumon senelekte, kien trafos la mano, ŝoviĝis sur la seĝo, kaj skrape bruis per la ŝuoj sub la tablo.

Ĉe li estis lacega vizaĝo de kartludanto, kiu tutan nokton malgajnis, kaj nur mateniĝe kaptis, fine, na talija. Dum la tuta nokto ne venis bonaj kartoj. La ludanto ŝanĝis tablojn, penis trompi la sorton, kaj trovi feliĉan lokon. Sed la karto obstine ne venis. Li jam komencis «elpremi», tio estas rigardinte unuan karton, per plej malrapida maniero eltiri ĝin el post dorso de alia, jam provis li meti karton sur randon de la tablo, kaj rigardi ĝin desube, jam metis li du kartojn per la reverso eksteren kaj malfermis ilin kiel libron, – do faris ĉion kion faras homoj al kiuj ne prosperas en «naŭ». Sed tio ne helpis. En la manojn venis plej ofte bildetoj: fantoj kun ŝnuretaj lipharoj, damoj, flarantaj paperajn florojn, kaj reĝoj kun barboj de stratpurigistoj. Tre ofte venis nigraj kaj rozkoloraj dekaĵoj. Resume venadis tiu aĉaĵo kiun oficiale oni nomas «bakara», kaj neoficiale:

«bak» aŭ «graso». Kaj nur en tiun horon kiam la lustroj flaviĝas kaj malŝaltiĝas, kiam sub afiŝo «Dormi malpermesatas » ronkas kaj glutsufokiĝas sur la seĝoj malprosperuloj en nefreŝaj kolumoj, estiĝas miraklo. Aĉaj figuroj kaj dekaĵoj malaperas, enamasiĝas okaĵoj kaj naŭaĵoj. La ludanto ne tumultas jam en la halo, ne elpremas karton, ne enrigardas ĝin de sube. Li sentas en la manoj feliĉan talija.

Kaj malsukcesuloj amasiĝas jam post la feliĉulo, tiradas lin je la ŝultro kaj flate flustras: «Onklo Jura, donu tri rublojn».

Kaj li, palvizaĝa kaj fiera, arogante renversas la kartojn, kaj ĉe krioj: «Liberiĝas lokoj ĉe naŭa tablo!» sentripigas siajn partnerojn. Kaj la verda tablo, desegnita per blankaj linioj kaj arkoj, iĝas por li ĝoja kaj gaja kiel futbala ludejo.

Ostap jam ne havis dubojn. La ludo venis al turna punkto.

Ĉio neklara ekestis klara. Multego da homoj kun ŝnuretaj lipharoj kaj kun reĝaj barboj, kun kiuj Ostap havis okazon kunpuŝiĝi, kaj kiuj lasis spuron en lia flava paperujo kun botetaj laĉoj, subite ekŝutiĝis flanken, kaj sur la unuan planon, ruinigante ĉiujn kaj ĉion, elviciĝis blankokula ŝinka muzelo kun tritikaj brovoj kaj profundaj ĉefsoldataj faldoj sur la vangoj.

Ostap metis punkton, sorbigis la vivpriskribon per sorbigilo kun arĝenta ursido anstataŭ tenilo, kaj komencis alkudri la dokumentojn. Li ŝatis teni la paperojn en ordo.

Lastfoje admiris li la bone platigitajn depoziciojn, telegramojn, kaj diversajn atestojn. En la paperujo estis eĉ fotografaĵoj kaj librotenistaj elskribaĵoj. Tuta vivo de Aleksandr Ivanoviĉ troviĝis en la paperujo, kaj kune kun ĝi estis tie palmoj, junulinoj, helblua maro, blanka pasaĝera ŝipo, bluaj ekspresaj trajnoj, spegula aŭto, kaj Rio-de-Ĵanejro, sorĉa urbo en profundo de golfo, kie loĝas bonkoraj mulatoj, kaj kie plimulto da civitanoj portas blankajn pantalonojn.

Finfine la granda kombinanto trovis la individuon pri kiu li revis tutan sian vivon.

– Bedaŭrindas ke neniu scipovas eĉ aprezi mian titanan laboron, –malgaje diris Ostap leviĝante kaj kunligante kovrilojn de la dika paperujo. – Balaganov estas tre simpatia sed stulta. Panikovskij estas nur kverelema maljunulo.

Kaj Kozleviĉ – anĝelo sen flugiloj. Li ĝis nun ne dubas pri tio ke ni provizadas kornojn por bezonoj de cigared-inga industrio. Kie vi estas, miaj edzinoj, miaj infanoj? Restis nura espero pri tio ke estimata Aleksandr Ivanoviĉ aprezos mian gigantan verkon kaj donos al mia malriĉeco ĉirkaŭ kvincenton da miloj. Tamen ne! Nun mi prenos ne malpli ol milionon, ĉar alie la bonkoraj mulatoj simple ĉesos estimi min.

Ostap eliris de ĉe la tablo, prenis sian mirindan paperujon, kaj komencis enpensiĝe promenadi en la malplena kontoro, preterirante la tajpilon kun nazkatara akĉento, fervojan dat-stampilon, preskaŭ tuŝante per la kapo la cervajn kornojn. Blanka cikatro sur gorĝo de Ostap koloriĝis roze. Movoj de la granda kombinanto iom post iom ekis malrapidiĝi, kaj liaj piedoj en ruĝaj ŝuoj, aĉetitaj hazarde de greka matroso, komencis senbrue gliti sur la planko.

Nerimarke li komencis moviĝi flanken. Per la dekstra mano tenere, kiel junulinon, li premis al sia brusto la paperujon, kaj la maldekstran etendis antaŭen. Super la urbo klare ekaŭdiĝis kolofana knaro de rado de Fortuno. Tio estis delikata muzika sono, kiu transformiĝis subite en facilan violonan unisonon. Kaj delonge forgesita, la koron kaptanta melodio igis soni ĉiujn aĵojn, troviĝantajn en Nigramarska filio de Arbatov-kontoro por provizo per kornoj kaj hufoj.

Unua komencis la samovaro. El ĝi, sur la pleton, subite elfalis kaptita per flamo peceto da karbo. Kaj la samovaro ekkantis:

En bluĉiela Argentino, kie belegas junulinoj...

La granda kombinanto dancis tangon. Lia medala vizaĝo estis turnita profile. Li apogis sin sur unu genuon, rapide ekstaris, turniĝis kaj, facile paŝante, denove glitis antaŭen. Nevideblaj baskoj de lia frako disflugis ĉe neatenditaj turnoj.

Kaj la melodion rekaptis jam tajpilo kun nazkatara akĉento:

... gie belegas junulinoj, gie parfumas sudaj vinoj Kaj la malgracia krudfera datstampilo obtuze ĝemis pri la nerevena tempo:... kie parfumas sudaj vinoj, dancadas ĉiuj tangon.

Ostap dancis klasikan provincan tangon, kiun oni plenumis en teatroj de miniaturoj antaŭ dudek, ĉirkaŭ, jaroj, kiam librotenisto Berlaga portis sian unuan melon-ĉapelon, Skombrieviĉ servis en kancelario de urbestro, Brulegov ekzameniĝis je unua civila rango, kaj sidprezidanto Funt estis ankoraŭ vigla sepdekjara homo, kaj kune kun aliaj tolaj veŝtoj sidis en kafejo "Florido", pridiskutante teruran fakton de fermo de Dardaneloj pro itala-turka milito. Kaj tolaj veŝtoj, tiutempe ankoraŭ ruĝvangaj kaj glataj, priparolis politikajn agantojn de tiu epoko. «Enver Paŝa, tio estas kapo. Juan Ŝikaj estas kapo. Puriŝkeviĉ, malgraŭ ĉio, ankaŭ estas kapo» – diris ili. Kaj jam tiam ili asertis ke Brian estas kapo, ĉar ankaŭ tiam li estis ministro.

Ostap dancis. Super lia kapo krakis palmoj, kaj preterhastis koloraj birdetoj. Oceanaj ŝipoj frotiĝis per siaj randoj je kajoj de Rio-de-Ĵanejro. Sagacaj brazilaj komercistoj malkaŝe okupiĝis pri kafa dumpingo, kaj en liberaeraj restoracioj lokaj junaj homoj distriĝis per alkoholaĵoj.

– La paradon komandos mi! – kriis la granda kombinanto.

Malŝaltinte elektron li eliris el la ĉambro, kaj per plej rekta vojo direktiĝis al Eta Tanĝanta strato. Palaj cirkelaj piedoj de serĉaj lumĵetiloj disiĝis sur la ĉielo, sobiĝis, detranĉis subite pecon de domo, malfermante balkonon aŭ vitran arnaut-stratan galerion kun iu am-pareto, rigidiĝinta pro la subiteco. El de post angulo, renkonte al Ostap, balanciĝante kaj frapante per la raŭpaj bendoj, elveturis du etaj tankoj kun cirklaj fungaj ĉapeletoj. Ĉevalrajdisto, kliniĝinte de la selo, pridemandis preterpasanton pri plej mallonga vojo al Malnova bazaro. En unu el la lokoj vojon de Ostap baris artilerio. Li trasaltis intervalon inter du baterioj.

En alia loko policistoj haste alnajlis al pordego de domo plataĵon kun nigra surskribo:“Gasrifuĝejo”.

Ostap rapidis. Lin alpelis argentina tango. Ne rimarkante ĉirkaŭaĵojn li eniris domon de Korejko, kaj frapis la konatan pordon.

– Kiu estas tie? – ekaŭdiĝis voĉo de kaŝa milionulo.

– Telegramo! – respondis la granda kombinanto, okulumante en la mallumon.

La pordo malfermiĝis, kaj li eniris, kroĉiĝinte per la paperujo je la porda fosto.

Mateniĝe, malproksime ekster la urbo, en ravino sidis la respondeculo kaj la kuriero. Ili segis la pezilojn. Iliaj nazoj estis malpurigitaj per la krudfera polvo. En la herbo, apud Panikovskij, kuŝis lia fals-ĉemizo. Li demetis ĝin: ĝi malhelpis labori. La antaŭvida rompanto de la konvencio sternis sub la pezilojn ĵurnalan folion, por perdiĝu eĉ ne unu polvero de la grandvalora metalo.

Tempo de tempo la laktaj fratoj interrigardis gravmiene, kaj komencis segi kun novaj fortoj. En matena silento aŭdiĝis nur fajfado de zizeloj kaj grincado de la varmiĝintaj segiloj.

– Kio estas tio! – diris subite Balaganov, ĉesante labori.

– Jam tri horoj mi segas, kaj ĝis nun ĝi ne estas ora.

Panikovskij ne respondis. Li jam komprenis ĉion, kaj lastan duonhoron movis la segilon nur por ŝajnigi laboron.

– Nu bone, segu ni daŭre! – vigle diris rufa Ŝura.

– Certe, oni devas segi, – rimarkis Panikovskij, penante malproksimigi teruran horon de la puno.

Li fermis la vizaĝon per la manplato, kaj tra la disigitaj fingroj rigardis vastan, egalritme moviĝantan dorson de Balaganov.

– Nenion mi komprenas! – diris Ŝura pe-seginte kaj disigante la pezilon je du pomaj duonoj. – Tio ne estas oro!

– Segu, segu, – elbalbutis Panikovskij.

Sed Balaganov, tenante en la ambaŭ manoj po pezila duonglobo, komencis malrapide proksimiĝi al rompanto de la konvencio.

– Ne proksimiĝu al mi kun tiu ĉi feraĵo! – jelpis Panikovskiŭ, dekurante flanken. – Mi malestimas vin!

Sed tiam Ŝura svingis la manon kaj, ĝemante pro la penado, ĵetis en la intrigulon pecon de la pezilo. Ekaŭdinte super sia kapo fajfon de la obuso, la intrigulo ĵetiĝis sur la teron.

Batalo de la rajtigito kontraŭ la kuriero ne estis longa.

Koleriĝinta Balaganov kun delico tretis komence la falsĉemizon, kaj poste venis al ĝia havanto. Post ĉiu bato Ŝura alparoladis:

– Kiu elpensis tiujn pezilojn? Kiu malversaciis la fiskan monon? Kiu insultis na Bender?

Krom tio unua naskito de leŭtenanto Ŝmidt rememoris pri rompo de Suĥarev-konvencio, kio kostis al Panikovskij kelkajn apartajn frapojn.

– Vi respondecos pri tiu ĉi fals-ĉemizo! – malice kriis Panikovskij, fermante sin per la kubutoj. – Vi sciu ke mi neniam pardonos al vi la falsan ĉemizon! Tiaj ĉemizoj jam ne estas aĉeteblaj!

Konklude Balaganov deprenis de la malamiko la eluzitan monujeton kun tridek ok rubloj.

– Tio estas pago pro via kefiro, vipuraĉo! – diris li dum tio.

En la urbon ili revenis sengaje.

Antaŭe iris kolerigita Ŝura, kaj post li, lamante je unu piedon kaj laŭte plorante, treniĝis Panikovskij.

– Mi estas malriĉa kaj malfeliĉa oldulo! – plorĝemis li.

– Vi respondecos pri la fals-ĉemizo. Fordonu al mi mian monon.

– Vi ja ricevos de mi! – diris Ŝura ne retrorigardante. – Pri ĉio mi diros al Bender. Aventuristaĉo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.