La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tempo, kiel estas sciate, severe ekzamenas literaturajn verkojn. Tre malmultaj el ili restas memorataj.
La aventura romano «Ora bovido», far Ilja Ilf (Ilya Ilf - Ilja Fajnzilberg 1897 - 1937) kaj Evgenij Petrov (Yevgeny Katajev 1902 - 1942), eldonita en jaro 1931, certe estas unu el sukcesuloj. Ĝi rapide famiĝis en frusovetia Rusio, travivis malpermeson dum epoko de Stalin, sed ankaŭ nun, post tiom da jaroj, prelegantoj, konversaciantoj, kaj aŭtoroj de diversaj artikoloj sufiĉe ofte aludas la verkon, elvokante komprenan rideton de la publiko.
Se vi legis pli fruan samaŭtoran romanon "Dek du seĝoj", vi konas jam ambaŭverkan protagoniston Ostap Bender. (Provu demandi pri li vian intrreton!). Ne mankas ankaŭ bronzaj monumentoj.
Sed oni memoras ne nur lin. En centra parto de ukrainia ĉefurbo Kievo staras plenstatura bronza monumento al alia personaĵo de tiu ĉi romano, al Panikovskij, skulptita de fama sovetia aktoro kiu ludis ties rolon en filmo "Ora bovido"...
Do eblas esperi ke ankoraŭ multe da jaroj la romano ridigos kaj pensigos tutmondan legantaron. Jes, pensigos, ĉar ne estas troigo supozi ke ankaŭ ĝi influetis sorton de iama Sovetio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.