La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

Ordinara valizaĉo

Homo sen ĉapelo, en griza tola pantalono, en ledaj sandaloj, vestitaj monaĥe sur la nudajn piedojn, kaj en blanka senkoluma ĉemizo, klininte la kapon eliris el malalta pordeto de domo numero dek ses. Okazinte sur la trotuaro, pavimita per bluetaj ŝtonaj platoj, li haltis, kaj mallaŭte diris:

– Hodiaŭ estas vendredo. Do denove endas iri al la stacidomo.

Prononcinte tiujn ĉi vortojn, la homo en la sandaloj rapide retrorigardis. Al li ekŝajnis ke post lia dorso staras civitano kun zinka muzelo de pririgardanto. Sed Eta Tanĝanta strato estis tute malplena.

La junia mateno nur komencis formiĝi. La akacioj tremetis, faligante sur la platajn ŝtonojn malvarman stanan roson. Strataj birdetoj elklakadis iun gajan sensencaĵon.

Fine de la strato, sobe, post tegmentoj de domoj, brulegis gisita peza maro. Junaj hundoj, malgaje rigardante flankojn, kaj frapante per la ungoj, grimpis sur la lignajn rubaĵkestojn. Horo de kortistoj jam pasis, horo de laktistinoj ankoraŭ ne komenciĝis.

Estis tiu intervalo inter la kvina kaj sesa kiam kortistoj, ĝissate svinginte la pikajn balailojn, jam disiris en siajn loĝejojn, en la urbo estas lume, pure kaj senbrue, kiel en ŝtata banko. Dum tia minuto aperas deziro plori kaj kredi ke acida lakto vere estas pli utila kaj pli bongusta ol pana vino (vodko); sed jam aŭdiĝas malproksima tondro: tio el ĉeurbaj trajnoj elŝarĝiĝas laktistinoj kun la ladaj laktujoj.

Nun ili ĵetiĝos la urbon, kaj sur malĉefaj ŝtupar-placetoj (Malĉefa ŝtuparo: loĝejoj en domoj por bonstatuloj, konstruitaj antaŭrevolucie, havis ŝtuparojn ĉefajn (por la mastroj) kaj malĉefajn (por la servistaro). Post la revolucio en ĉiuj ĉambroj de la loĝejoj ekloĝis po familio) komencos sian kutiman kverelon kun hejmmastrinoj. Por momento aperos laboristoj kun mansaketoj, kaj tuj malaperos en uzinaj pordegoj. Fabrikaj tuboj ekpafos fumon.

Kaj poste, saltante pro la malico, sur noktotabloj eksonoros sennombraj vekhorloĝoj (far firmao “Paul Bure” – malpli laŭte, far trusto de preciza mekaniko – pli sonore), kaj muĝos vekiĝante sovetiaj oficistoj, falante de siaj altaj fraŭlinaj litetoj. Horo de laktistinoj finiĝos, venos horo de oficistaro.

Sed ankoraŭ estis frue, oficistoj ankoraŭ dormis sub siaj banjan-arbetoj.

La homo en la sandaloj trairis la tutan urbon, renkontinte preskaŭ neniun sur la vojo. Li iris sub akacioj, kiuj en Nigramarsk plenumis ankaŭ iom da sociaj funkcioj: sur iuj el ili pendis bluaj poŝtkestoj kun departementa blazono (koverto kaj fulmo), kaj al aliaj estis alforĝitaj ledaj ujetoj kun akvo por hundoj.

Al Ĉemara stacidomo la homo en la sandaloj venis en la momento kiam el ĝi eliris laktistinoj. Dolore batiĝinte kelkfoje je iliaj feraj ŝultroj, li venis la pakaĵ-deponejon, kaj prezentis la kvitancon. Deponisto, kun nenatura severeco, kutima nur en fervojoj, enrigardis la kvitancon, kaj tuj elĵetis al la prezentinto ties valizon. La prezentinto, siavice, malfermis la ledan monsaketon, kun suspiro elprenis de tie dekkopekan moneron, kaj metis ĝin sur la pakaĵtablon, faritan el seso da malnovaj reloj, poluritaj per kubutoj.

Okazinte sur la stacidoma placo, la homo en la sandaloj metis la valizon sur la pavimon, zorge pririgardis ĝin de ĉiuj flankoj, kaj eĉ tuŝis permane ĝian blankan tekan serureton. Tio estis ordinara valizaĉeto, farita el ligno, kaj ĉirkaŭgluita per fortika papero.

En tiaj valizaĉoj pasaĝeroj pli junaj entenas kotonajn duonŝtrumpojn “skeĉ”, du bluzojn, kalsonetojn, broŝuron “Taskoj de komunista junularo en vilaĝo”, kaj tri rompitajn, malmole kuiritajn ovojn. Krom tio en la angulo nepre troviĝas bulo da malpura tolaĵo, envolvita en ĵurnalon “Ekonomika vivo”. Pasaĝeroj pli aĝaj tenas en tia valizo plenan jakan kostumon kaj, aparte de ĝi, pantalonon el kvadrate kolorigita teksaĵo, konata sub nomo “Centjariĝo de Odeso”, ŝelkon, pantoflojn, flakonon da parfumo, kaj blankan marsejlan litkovrilon. Oni devas mencii ke ankaŭ ĉi-okaze en la angulo troviĝas io envolvita na “Ekonomika vivo”, sed tio estas ne malpura tolaĵo, sed pala kuirita kokino.

Kontentiĝinte per la supraĵa pririgardo, la homo en sandaloj kaptis sian valizon, kaj leviĝis en blankan tropikan vagonon de tramo, veniginta lin en alian flankon de la urbo, al Orienta stacidomo. Ĉi tie liaj agoj estis tute kontraŭaj al kion li ĵus faris en Ĉemara stacidomo. Li deponis sian valizon, kaj ricevis de la majesta deponisto kvitancon.

Plenuminte tiujn ĉi strangajn evoluojn, la mastro de la valizo lasis la stacidomon ĝuste tiun momenton kiam sur la stratoj aperis plej ekzemplaj oficistoj. Li enmiksiĝis iliajn malordajn vicojn, post kio lia kostumo perdis iun ajn originalecon.

La homo en la sandaloj estis oficisto, kaj oficistoj en Nigramarsk preskaŭ ĉiuj vestiĝis laŭ neregistrita modo: nokta ĉemizo kun la manikoj kuspitaj ĝis post la kubutoj, malpeza orfa pantalono, samaj sandaloj aŭ velŝtofaj ŝuoj.

Neniu portis ĉapelon aŭ kaskedon. Nur malofte renkontiĝis ĉapoj, pli ofte – nigraj hirtaj hararoj, kaj eĉ pli ofte, kiel melono en legom-ĝardeno, flagris sunbrunigita kalvaĵo, sur kiu estis tre dezirinde surskribi certan vorton.

Oficejo, en kiu servis la homo en sandaloj, nomiĝis "Herkules", kaj troviĝis en eksa hotelo. La turniĝanta vitra pordo kun kupraj ŝipaj teniloj enpuŝis lin en grandan rozmarmoran vestiblon. En alterigita lifto troviĝis informejo.

De tie jam elŝoviĝis ridanta virina vizaĝo. Trakurinte laŭinercie kelkajn paŝojn, la eniranto haltis antaŭ maljuna pordisto en kaskedo kun ora zigzago sur la kaskedrubando, kaj per bravula voĉo demandis:

– Nu kio, oldulo, ĉu venis jam tempo iri en kremaciejon?

– Venis, kara mia, – respondis la pordisto ĝoje ridetante, – en nian sovetian kolumbarion.

Li eĉ svingis manojn. Sur lia bonkora vizaĝo respegulis preteco tuj fordoni sin al la flama ceremonio.

En Nigramarsk oni intencis konstrui kremaciejon kun konformaj ejoj por cindrujoj: kolumbario, kaj tiu ĉi novaranĝo de la sepulka subfako ial tre gajigis la civitanojn. Povas esti ke ilin ridigis la novaj vortoj: kremaciejo, kolumbario, sed, eble, ilin amuzis penso ke homon oni povas forbruligi kiel ŝtipon. Tiel aŭ aliel, sed en tramoj kaj sur stratoj oni ĝenis ĉiujn gemaljunulojn per krioj: «Vi kien, oldulino, trapuŝiĝas? Ĉu en la kremaciejon rapidas?». Aŭ «Permesu al la olduleto trairi, venis jam lia vico por kremaciado ». Kaj, mirinda afero, la ideo de la flama ceremonio tre plaĉis al maljunuloj, do tiuj ĉi gajaj ŝercoj elvokis en ili plenan aprobon. Kaj, entute, konversacioj pri morto, opiniataj ĝis nun ĝenaj kaj malĝentilaj, ekestis aprezataj en Nigramarsk egale al anekdotoj el juda kaj kaŭkaza vivo, kaj elvokis komunan intereson.

Preteririnte nudan marmoran junulinon, kiu staris komence de la ŝtuparo, tenante en la mano elektran torĉon, kaj malplezure alrigardinte afiŝon «Personar-purigo en “Herkules” komenciĝas. For konspiron de prisilento», la oficisto leviĝis duan etaĝon. Li laboris en financ-kalkula fako. Ĝis komenco de la okupoj restis ankoraŭ dek kvin minutoj, sed ĉe siaj tabloj sidis jam Saĥarkov, Drejfus, Tezoimenickij, Muzikant, Ĉevaĵevskaja, Kukuŝkind, Borisoĥ lebskij, kaj Lapidus-juna. La purigon ili tute ne timis, pri kio ili multfoje certigis unu la alian, sed ial, lastatempe, ili komencis veni en la oficejon kiom eble pli frue. Uzante malmultajn minutojn de libera tempo ili brue parolis inter si.

Iliaj voĉoj zumis en la vastega halo, kiu en antaŭa tempo estis hotela restoracio. Pri tio memorigis plafono kun kverkaj ornamaĵoj, kaj pentritaj muroj, kie kun terurigaj ridetoj kapriolis menadoj, najadoj kaj driadoj.

– Ĉu vi aŭdis novaĵon, Korejko? – demandis la enirinton Lapidus-juna. – Ĉu vere ne aŭdis? Nu? Vi estos konsternita.

– Kiun novaĵon?.. Saluton, kamaradoj! – diris Korejko.

– Saluton, Ana Vasilevna!

– Vi eĉ imagi tion ne povas! – kun plezuro diris Lapidus-juna. – Librotenisto Berlaga trafis frenezulejon.

– Kion vi diras? Berlaga? Sed li estas normalega homo!

– Ĝis hieraŭa tago estis normalega, – eniris la konversacion Borisoĥlebskij, – sed de hodiaŭa tago ekestis nenormalega. Tio estas fakto. Al mi telefonis lia bofrato.

Ĉe Berlaga estas ege serioza psikiatria malsano: misfunkcio de kalkana nervo.

– Oni devas nur miri ke ĉe ni ĉiuj ankoraŭ forestas malfunkcio de tiu ĉi nervo, – malbonaŭgure rimarkis oldulo Kukuŝkind, rigardante la kunlaborantojn tra siaj ovalaj nikelizitaj okulvitroj.

– Ne graku, – diris Ĉevaĵevskaja, – ĉiam li venigas angoron.

– Tamen bedaŭrindas Berlaga, – resonis Drejfus, turniĝinte sur sia ŝraŭba tabureto vizaĝe al la societo.

La societo silente konsentis kun Drejfus. Nur Lapidusjuna enigme ekridetis. La konversacio transiris al konduto de psikmalsanuloj; oni parolis pri maniuloj, estis rakontitaj kelkaj historioj pri famaj frenezuloj.

– Ĉe mi ekzemple, – kriis Saĥarkov, – estis freneza onklo kiu imagis sin samtempe Abrahamo, Isaako kaj Jakobo! Imagu kiun bruon li estigis.

– Oni devas nur miri, – per leda voĉo diris oldulo Kukuŝkind, nehaste purigante la okulvitrojn per basko de sia jako, – oni devas nur miri ke ni ĉiuj ankoraŭ ne imagas sin Abrahamo, – la oldulo nazosiblis, – Isaako...

– Kaj Jakobo? – ironie demandis Saĥarkov.

– Jes! Kaj Jakobo! – subite ekjelpis Kukuŝkind. Kaj Jakobo! Ĝuste Jakobo. Oni vivas en tiel nerviga tempo...

Sed kiam mi laboris en banka oficejo “Sikomorskij kaj Cezarido”, tiam okazis neniuj purigoj.

Dum vorto “purigo” Lapidus-juna vigliĝis, prenis na Korejko je la brako, kaj venigis lin al la grandega fenestro, kiu per diverskoloraj vitretoj figuris du gotikajn kavalirojn.

– Plej interesan pri Berlaga vi ankoraŭ ne scias, – flustris li, – Berlaga estas sana kiel bovo.

– Ĉu? Do li ne troviĝas en frenezulejo?

– Li jes troviĝas tie.

Lapidus fajne ridetis.

– En tio la tuta truko. Li simple ektimis la purigon kaj decidis pretersidi la maltrankvilan tempon. Nun li, verŝajne, muĝas kaj ridegas. Jen lertulo! Eĉ enviinde!

– Ĉu io malordas pri liaj gepatroj? Ĉu vendistoj? Ĉu fremda elemento?

– Jes, liaj gepatroj ne estas en ordo, kaj ankaŭ li mem, inter ni parolate, havis apotekon. Sed kiu povis scii ke okazos revolucio? Homoj aranĝis siajn vivojn laŭ siaj povoj. Iu havis apotekon, iu eĉ fabrikon. Mi, persone, vidas en tio neniun malbonon. Kiu povis scii?

– Oni devis scii, – malvarme diris Korejko.

– Jes, ankaŭ mi diras la samon, – rapide subkaptis Lapidus, – al tiuj ĉi homoj ne estas loko en nia sovetia institucio.

Kaj, rigardante na Korejko per pligrandigitaj okuloj, li malproksimiĝis al sia tablo.

La halo jam pleniĝis per oficistoj, el kestoj estis prenitaj elastaj metalaj liniiloj, rebrilantaj per haringa arĝento, abakoj kun palmaj bidoj, dikaj libroj, strekitaj per rozaj kaj bluaj linioj, kaj multo da ceteraj etaj kaj grandaj oficejaj iloj.

Tezoimenickij jam deŝiris de la kalendaro hieraŭan paĝon: komenciĝis nova tago, kaj iu el la oficistoj jam kroĉigis siajn junajn dentojn en longan sandviĉon kun ŝafa pasteĉo.

Ankaŭ Korejko eksidis ĉe sia tablo. Metinte la sunbrunajn kubutojn sur la skriban tablon li komencis enigi notojn en la aktual-momentan kontant-libron.

Aleksandr Ivanoviĉ Korejko, unu el plej malsignifaj oficistoj de "Herkules", troviĝis ene de lasta atako de juneco: li estis tridek-ses-jara. Sur lia ruĝa sigelvaksa vizaĝo sidis flavaj tritikaj brovoj kaj blankaj okuloj. Anglaj lipharoj ankaŭ similis, per sia koloro, al tiu ĉi matura cerealo. Vizaĝo lia ŝajnus tute juna, se ne krudaj ĉefsoldataj faltoj, krucigantaj liajn vangojn kaj nukon. En oficejo Aleksandr Ivanoviĉ tenis sin kiel postdevigserva soldato: li ne rezonadis, estis plenumema, laborema, favorserĉanta kaj stulteta.

– Iel timida li estas, – diris pri li estro de la financa fako, – iel tro humila, tro fidela. Tuj kiam oni nur deklaras distribuon de ŝtataj prunt-obligacioj, li jam ŝoviĝas kun sia monata salajro. Unua li subskribas. Sed tuta lia salajro – kvardek ses rubloj. Volus mi scii kiamaniere li ekzistas per tiu ĉi mono...

Estis ĉe Aleksandr Ivanoviĉ mirinda specifaĵo. Li momente multiplikis kaj dividis parkere grandajn tri- kaj kvarciferajn nombrojn. Sed tio ne liberigis na Korejko de reputacio de stulteta bubo.

– Aŭskultu, Aleksandr Ivanoviĉ, – demandis najbaro, – kiom estas okcent tridek ses multiplikita per kvarcent dudek tri?

– Tricent kvindek tri mil sescent dudek ok, – respondis Korejko post tute nesignifa prokrasto.

Kaj la najbaro ne kontrolis la rezulton de la multipliko, ĉar li sciis ke stulteta Korejko eraras neniam.

– Iu alia, sur lia loko, karieron farus, – diris kaj Saĥarkov, kaj Drejfus, kaj Tezoimenickij, kaj Muzikant, kaj Ĉevaĵevskaja, kaj Borisoĥlebskij, kaj Lapidus-juna, kaj olda stultulo Kukuŝkind, kaj eĉ fuĝinta en frenezulejon librotenisto Berlaga, – sed tiu ĉi – senkapulo! Tutan sian vivon sidos li ĉe siaj kvardek ses rubloj.

Kaj, certe, kolegoj de Aleksandr Ivanoviĉ, kaj estro mem de la financa fako kamarado Arnikov, kaj ne nur li, eĉ Serna Miĥajlovna, persona sekretariino de estro de tuta "Herkules" kamarado Brulegov, do unuvorte ĉiuj estus ege mirigitaj se ekscius, ke Aleksandr Ivanoviĉ Korejko, plej humila el la kontoristoj, antaŭ nur unu horo relokigis iukaŭze de unu stacidomo en alian valizon, en kiu kuŝas nek pantalono “Centjariĝo de Odeso”, nek pala kokino, kaj nek iuj “Taskoj de junkomunistoj en vilaĝo”, sed dek milionoj da rubloj per alilanda valuto kaj sovetiaj monbiletoj.

En jaro 1915 Aleks Korejko, el etburĝoj, estis dudekjara filistro el nombro de tiuj kiujn oni prave nomas eksgimnaziano.

Profesion li ne akiris, per iu ajn afero ne okupiĝis, vagadis li sur bulvardoj, kaj nutretis ĉe la gepatroj.

De milita servo liberigis lin la onklo, aktisto ĉe militista estro, tial Aleks sentime aŭskultis kriojn de duonfreneza ĵurnalvendisto:

– Jen lastaj telegramoj! Niaj ofensivas! Dankon al Dio!

Multe da mortigitoj kaj vunditoj! Dankon al Dio!

Tiutempe Aleks imagis sian estonton tiel: li iras sur strato, kaj subite, ĉe pluvtubo, plibeligita per zinkaj steloj, ĉe la muro mem, li trovas ĉerizkoloran, knarantan kiel selo ledan monujon. En la monujo estas tre multe da mono, du mil kvincent rubloj... Kaj poste ĉio estos ege bona.

Li tiel ofte imagis al si kiel li trovos la monon, ke eĉ sciis ĝuste kie okazos tio: sur strato de Poltava Venko, en asfalta angulo, kiun okazigas eliĝo de la domo, ĉe la stela pluvtubo. Tie kuŝas ĝi, la leda bonfarulo, iom superŝutita per sekaj floroj de akacioj, najbare al platigita cigareda stumpo. Straton Poltava Venko Aleks vizitis ĉiutage, sed, al lia ega surprizo, la monujo forestis. Li disŝovis la fatrason per sia gimnaziana bastoneto, kaj stulte rigardis emajlitan plateton, fiksitan ĉe la ĉefenira pordo: “Imposta inspektoro J. M. Najtingalo”. Kaj Aleks senraciiĝe treniĝis al la hejmo, falis sur la ruĝan pluŝan kanapon, kaj revis pri riĉeco, surdigita per frapoj de la koro kaj per la pulsoj. La pulsoj estis etaj, malicaj, senpaciencaj.

Revolucio de 1917-a jaro depelis na Korejko de lia pluŝa kanapo. Li komprenis ke oni povas ekesti feliĉa heredanto de nekonataj riĉuloj. Li sentis ke ĉie en la lando senorde kuŝaĉas nun grandegaj kvantoj da senmastra oro, valoraĵoj, superba meblaro, pentraĵoj kaj tapiŝoj, peltaĵoj kaj servicoj. Oni devis nur perdi eĉ ne minuton, kaj rapide kapti la riĉaĵojn.

Sed tiam li estis ankoraŭ juna kaj stulta. Li uzurpis grandan loĝejon, havanto de kiu prudente forveturis per franca ŝipo na Istanbul, kaj aperte ekloĝis en ĝi. Tutan semajnon enkreskis li la malpropran riĉan vivmanieron de la malaperinta komercisto, drinkis trovitan en la bufedo muskat-vinon, postmanĝante ĝin per nutraĵ-distribua haringo, elportis en la bazaron diversajn bagatelaĵojn, kaj estis tre mirigita kiam oni arestis lin.

El la prizono li eliris post kvin monatoj. De penso iĝi riĉulo li ne rifuzis, sed komprenis ke la afero postulas kaŝemon, mallumon kaj poiomon. Oni devis survesti iun gardo-felon, kaj ĝi venis al Aleksandr Ivanoviĉ en aspekto de altaj oranĝaj botoj, senfunda blua pantalono, kaj longa militjako de laboranto pri proviant-provizado.

En tiu maltrankvila tempo ĉio farita per homaj manoj funkciis malpli bone ol antaŭe: hejmoj ne savis de malvarmo, manĝaĵoj ne satigis, elektron oni distribuis nur okaze de amasa serĉo de dizertuloj kaj banditoj, akvokondukilo venigis akvon nur al unuaj etaĝoj, kaj tramoj tute ne funkciis. Sed fortoj de naturo ekestis pli malicaj kaj danĝeraj: vintroj estis pli malvarmaj ol antaŭe, ventoj estis pli fortaj, kaj malvarmumo, kiu antaŭe enlitigis homon por tri tagoj, nun dum samaj tri tagoj mortigis ĝin. Kaj grupoj da junaj homoj sen specifaj okupoj vagadis sur la stratoj, senbride kantante pri mono kiu perdis sian valoron:

En strateta apoteko mi okazis sen kopeko:

Estu bona, ŝanĝu milionon...

Aleksandr Ivanoviĉ kun maltrankvilo vidis ke mono, kiun li akiris per grandegaj artifikoj, transformiĝas en nenion.

Tifo faligis milojn da homoj. Aleks vendis medikamentojn, ŝtelitajn el deponejo. Per tifo li gajnis kvincent milionojn, sed la inflacio dum unu monato transformis ilin en kvin milionoj. Per sukero li gajnis miliardon. La kurzo transformis la monon je polvo.

Unu el plej sukcesaj liaj aferoj dum tiu ĉi periodo estis ŝtelo de trajno kun nutraĵoj, kiu iris al formortanta pro malsato regiono ĉe rivero Volgo. Korejko estis komandanto de la trajno. La trajno eliris el Poltavo en Samaron, sed Samaron ĝi ne atingis, kaj na Poltavo ne revenis. Kune kun ĝi senspure malaperis Aleksandr Ivanoviĉ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.