La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

Subtera regno

La oranĝaj botoj elplonĝis en Moskvo fine de jaro 1922. Super la botoj pavis verdeta taliigita palto kun subŝtofo el ora vulpa pelto. La suprenigita ŝafida kolumo, simila de ekstere al stebita litkovrilo, gardis de frosto la bravulan muzelon kun vangobarboj. Sur kapo de Aleksandr Ivanoviĉ troviĝis ĉarma krispa kaŭkaza ĉapo.

Kaj en Moskvo, tiutempe, jam kuradis novaj aŭtoj kun kristalaj lanternoj, paŝadis sur la stratoj rapidriĉuloj en fokpeltaj vertoĉapetoj kaj en peltaj paltetoj provizitaj per ornamaĵa felo “liro”. Ekmodiĝis malvastpintaj gotikaj ŝuoj kaj paperujoj kun valizaj rimenoj kaj teniloj. Vorto “civitano” komencis forpuŝi la kutiman “kamarado”, kaj iuj junaj homoj, rapide komprenintaj kio, fakte, estas vivĝojo, jam dancis en restoracioj uanstepon “Diksi”, kaj eĉ fokstroton “Floro de l’ suno”. La urbon plenigis kriadoj de rapidfiakristoj, kaj en domego de Komisarejo pri eksteraj rilatoj tajloro Ĵurkeviĉ tage kaj nokte stebis frakojn por forveturantaj alilanden sovetiaj diplomatoj.

Aleksandr Ivanoviĉ kun miro ekvidis ke lia vestaĵo, opiniata en provinco signo de vireco kaj riĉeco, ĉi tie, en Moskvo, estas nur postrestaĵo de pasinteco, kaj ĵetas malavantaĝan ombron sur sian posedanton.

Post du monatoj sur Sretenskij bulvardo malfermiĝis nova entrepreno sub elpendaĵo «Produktiva kooperativo de kemiaĵoj "Kvitiĝo"». La kooperativo posedis du ĉambrojn.

En la unua pendis portreto de fondinto de socialismo Frederik Engels, sub kiu, senkulpe ridetante, sidis Korejko mem, vestita en grizan anglan kostumon plibeligitan per ruĝa silka fadeno. La krudaj vangobarboj kaj la oranĝaj botoj malaperis. Vangoj de Aleksandr Ivanoviĉ estis bone razitaj. En posta ĉambro troviĝis la produktejo. Tie staris du kverkaj bareloj, provizitaj per manometroj kaj vitraj nivelkontroliloj, unu – sur la planko, dua, sur la duonetaĝo.

La bareloj estis kunigitaj per klistera kanulo tra kiu, laboreme lirlante, verŝis likvaĵo. Kiam ĝi transiris el de supra ujo la malsupran, la produktejon eniris knabo en feltaj botoj. Ne infane suspirante li per sitelo elĉerpis likvaĵon el suba barelo, trenis ĝin sur la duonetaĝon, kaj enverŝis en supran barelon. Fininte tiun ĉi komplikan produktadprocezon la knabo denove foriris en la kontoron varmiĝi, kaj el la klistera kanulo denove aŭdiĝis la ploretoj: la likvaĵo daŭrigis sian kutiman vojon: el la ŝupra ujo la suban.

Aleksandr Ivanoviĉ mem ne sciis ĝuste kiun specon de kemiaĵoj produktas kooperativo “Kvitiĝo”. Li ne havis tempon por tio. Ankaŭ sen tio lia labortago estis ŝtopita. Li veturadis el banko en bankon, klopodante pri pruntoj por plivastigo de la produktado. En trustoj li kontraktis pri livero de kemiaj produktoj, kaj ricevis krudmaterialojn laŭ privilegia prezo. Pruntojn li ankaŭ ricevis. Tre multe da tempo prenis revendo de la ricevitaj krudmaterialoj al ŝtataj entreprenoj laŭ dekobla prezo, kaj multe da energio postulis valutaj operacioj sur la nigra merkato, ĉe postamento de monumento al herooj de Plevna.

Post paso de jaro ĉe la bankoj kaj la trustoj aperis deziro ekscii ĝis kiom bonefika okazis la financa kaj krudmateriala subteno por disvolviĝo de produktiva kooperativo “Kvitiĝo”, kaj ĉu ne bezonas la utila privatulo iun ajn alian helpon. La komisiono, ĉirkaŭpendata per sciencaj barboj, venis en kooperativon “Kvitiĝo” per tri fiakroj. En la malplena kontoro la prezidanto de la komisiono longe pririgardis indiferentan vizaĝon de Engels, kaj frapis per la bastono la lignan tablon, elvokante gvidantojn kaj anojn de la kooperativo. Fine la pordo de la produktejo malfermiĝis, kaj antaŭ anoj de la komisiono aperis ploranta knabo kun sitelo en la mano.

El konversacio kun la juna reprezentanto de kooperativo “Kvitiĝo” evidentiĝis ke la produktado troviĝas en stadio de plena vigleco, kaj ke la mastro jam semajnon ne venas.

En produktejo mem la komisiono troviĝis nelonge. La likvaĵo, kiu tiel laboreme lirlis en la klistira kanulo, laŭ siaj gusto, koloro kaj kemia enhavo similis ordinaran akvon, kio ĝi fakte estis.

Post evidentigo de tiu ĉi nekredebla fakto prezidanto de la komisiono diris «hm», kaj ekrigardis la anojn, kiuj ankaŭ diris «hm».

Poste la prezidanto kun terura rideto ekrigardis la knabon kaj demandis lin:

– Sed kioman jareton vi aĝas?

– La dek duan, respondis la knabo.

Kaj ekverŝiĝis per tiaj larmoj, ke anoj de la komisiono, interpuŝante, elkuris sur la straton kaj, dislokiĝinte en la fiakroj, forveturis en plena konfuzo. Sed kio koncernas kooperativon “Kvitiĝo”, do ĉiuj operacioj pri ĝi estis enregistritaj en bankajn kaj trustajn librojn pri profitoj kaj malprofitoj, ĝuste en tiujn iliajn partojn, kiuj per eĉ ne unu vorto mencias gajnojn, sed plene dediĉas sin al perdoj.

La saman tagon kiam la komisiono multsignife konversaciis kun la knabo en kontoro de “Kvitiĝo”, Aleksandr Ivanoviĉ Korejko eliris el litvagono en malgrandan vinberan respublikon, troviĝantan de Moskvo je tri mil kilometroj.

Li malfermis fenestron de sia hotelĉambro, kaj ekvidis urbeton en oazo kun bambua akvokondukilo, kun aĉa argila fortreso, urbeton, ĉirkaŭbaritan disde sabloj per poploj, kaj plenan per azia bruo. Jam sekvonttage li eksciis ke la respubliko komencis konstrui elektrocentralon. Eksciis li ankaŭ ke la monrimedoj konstante mankas, kaj ke la konstruado, de kiu dependas estonto de la respubliko, povas halti.

Do la utila privatulo decidis helpi al la respubliko. Li denove enigis sin en la oranĝajn botojn, surkapigis la vertoĉapeton kaj, kunpreninte la pufan paperujon, direktiĝis en administrejon de la konstruado.

Oni renkontis lin ne tro tenere; sed li kondutis sin sufiĉe digne, nenion petis por si, kaj substrekis ĉefe ke ideo de elektroproduktado estas tre proksima al lia koro.

– Al via projekto, – diris li, – mankas mono. Mi akiros ĝin.

Kaj li proponis apud konstruejo de la elektrocentralo organizi helpan enspezan entreprenon.

– Kio povas esti pli simpla! Ni vendos poŝtkartojn kun panoramo de via konstruejo, kaj tio alportos rimedojn tiel bezonatajn por la projekto. Memoru: vi donos nenion, vi nur ricevados.

Aleksandr Ivanoviĉ decide hakis la aeron per la manplato, vortoj liaj ŝajnis konvinkaj, la projekto estis fidinda, kaj certigis profiton. Post subskribo de kontrakto, laŭ kiu li ricevis kvaronon de ĉiuj profitoj de la poŝtkarta entrepreno, Korejko eklaboris.

Komence estis bezonataj cirkulaj rimedoj. Okazis necese preni ilin el mono asignita por konstruo de la centralo.

Alia mono en la respubliko forestis.

– Ne gravas, – konsolis li la konstruantojn, – memoru: de tiu ĉi momento vi komencos nur ricevi.

Aleksandr Ivanoviĉ, sur rajdĉevalo, inspektis la montofendejon, kie jam altiĝis betonaj paralelepipedoj de la estonta centralo, kaj unurigarde aprezis pitoreskon de la porfiraj rokoj. Post li, per benk-ĉaro, en la montofendejon enruliĝis fotografistoj. Ili ĉirkaŭigis la konstruejon per multartikaj longpiedaj stativoj, kaŝiĝis sub la nigraj ŝaloj, kaj longe klakis per la eksponiloj. Kiam ĉio ekestis fotografita, unu el la fotografistoj mallevis la ŝalon kaj rezone diris:

– Pli bone estus, certe, konstrui la centralon pli maldekstre, sur fono de la monaĥejaj ruinoj, tie estas multe pli pitoreske.

Por presado de la poŝtkartoj oni decidis konstrui, kiom eble rapide, propran presejon. La mono, kiel unuafoje, estis prenita el la konstruaj rimedoj. Tial en la elektrocentralo oni ĉesis kelkajn laborojn. Sed ĉiuj konsolis sin per tio ke profito de la nova entrepreno permesos reatingi la perditan tempon.

La presejon oni konstruis en sama montofendejo, kontraŭ la stacio. Kaj baldaŭ iom flanke de la betonaj paralelepipedoj de la centralo aperis betonaj paralelepipedoj de la presejo. Poiome bareloj kun cemento, feraj vergoj, brikoj kaj gruzo translokiĝis de unu flanko de la montofendejo en la alian. Poste simplan transiron tra la montofendejo realigis ankaŭ laboristoj: ĉe la nova konstruado oni pagis pli.

Post duonjaro sur ĉiuj relvojaj stacioj aperis agentojdistribuantoj en striaj pantalonoj. Ili vendis poŝtkartojn montrantajn rokojn de la vinbera respubliko, inter kiuj okazas grandiozaj laboroj. En someraj ĝardenoj, teatroj, kinejoj, sur vaporŝipoj kaj en ripozejoj fraŭlinoj-ŝafinoj turnis vitrigitajn tamburojn de bonfara loterio. La loterio estis senmalgajna: ĉiu el gajnoj prezentis poŝtkarton kun panoramo de la elektra montofendejo.

La vortoj de Korejko efektiviĝis: enspezoj alfluis de ĉiuj flankoj. Sed Aleksandr Ivanoviĉ ne lasis ilin el siaj manoj.

Kvaronon li prenis laŭ la kontrakto, saman kvanton li alproprigis pretekste ke raportoj venis ankoraŭ ne de ĉiuj agentoj, kaj restantajn rimedojn li uzis por larĝigi la bonfaran kartelon.

– Oni devas esti bona mastrumanto, – mallaŭte diris li, – unue ni dece ordigu la aferon, kaj ĝuste tiam aperos vera profito.

Tiutempe fosmaŝino “Marion”, prenita de la elektrocentralo, fosis profundan kavegon por fundamento de nova preseja konstruaĵo. Laboro sur la elektrocentralo ĉesiĝis.

La konstrua tereno dezertiĝis. Tie baraktadis nur fotografistoj kaj intermitis la nigraj ŝaloj.

La afero prosperis, kaj Aleksandr Ivanoviĉ, de vizaĝo de kiu ne malaperis honesta sovetia rideto, komencis presadon de portretoj de kinoaktoroj.

Foje, kiel kutimas, per skuiga aŭto alveturis rajtigita komisiono. Aleksandr Ivanoviĉ ne prokrastis; li ĵetis adiaŭan rigardon sur la fendiĝintan fundamenton de la elektrocentralo, sur grandiozan, plenan de lumo konstruaĵon de la helpa entrepreno, kaj fuĝis.

– Hm! – diris la prezidanto, enigante la bastoneton en fendojn de la fundamento. – Sed kie estas la elektrocentralo?

Li ekrigardis anojn de la komisiono, kiuj siavice diris «hm». Elektrocentralo forestis.

Tamen en vorko de la presejo la komisiono trovis laborojn en plena kulmino. Brilegis violaj lampoj, kaj plataj print-maŝinoj zorge klakis per siaj flugiloj. Tri el ili elbakis unukolore la montofendejon, kaj el la kvara, multkolora, kiel ludkartoj el maniko de karttrompisto, elflugis poŝtkartoj kun portretoj de Duglas Ferbenks, kun nigra duonmasko sur la pufa samovara muzelo, de ĉarma Lia de Putti, kaj de simpatia bubo kun elstreĉitaj okuloj, konata sub nomo Monti Benks.

Kaj ankoraŭ longe, post tiu ĉi memorinda vespero, en la montofendejo, sub libera ĉielo, daŭriĝis preventigaj juĝprocesoj.

Sed Aleksandr Ivanoviĉ aldonis al sia kapitalo duonmilionon da rubloj.

Liaj etaj malicaj pulsoj batiĝis, kiel antaŭe, senpacience.

Li sentis ke ĝuste nun, kiam antaŭa mastruma sistemo malaperas, kaj nova nur komencas vivi, oni povas akumuli egan riĉecon. Sed li sciis ke en Sovetio ne estas jam pripensebla libera porriĉiĝa lukto. Do, kun rideto de supereco rigardis li unuopajn NEP-ulojn, kiuj ĝisputradis sub elpendaĵoj:

“Vendado de produktoj de glatdrapa trusto B. A. Cignojviĉ”, “Brokaĵo kaj ilaro por preĝejoj kaj kluboj” aŭ “Spicvara vendejo de K. Robinson kaj M. Vendredo”.

Sub premo de la registara preso krakis financa bazo de Cignojviĉ, de Vendredo, kaj de mastroj de muzika pseŭdokooperativo “Tintadas tamburino tie”.

Korejko komprenis ke nuntempe eblas nur kaŝa komerco, bazita sur strikta sekreto. Ĉiuj krizoj, kiuj skuis la junan mastrum-sistemon, utilis al li, ĉio per kio la ŝtato perdis, venigis al li profiton. Li enrompiĝis ĉiun varan breĉon, kaj forportis de tie sian centon da miloj. Li komercis per pano, drapo, sukero, teksaĵoj – per ĉio. Kaj li estis sola, tute sola kun siaj milionoj. En diversaj partoj de la lando por li laboris grandaj kaj malgrandaj friponoj, sed ili ne sciis por kiu ili laboras. Korejko agis nur pere de aliaj homoj.

Kaj nur li mem sciis longecon de la ĉeno, laŭ kiu iris al li mono.

Ĝuste tagmeze Aleksandr Ivanoviĉ forŝovis la aktualmomentan kontant-libron, kaj komencis la matenmanĝon.

Li prenis el la tirkesto antaŭe senŝeligitan nekuiritan rapeton kaj pe-manĝis (pe- prefikso indikanta kompletan plenumon de la ago) ĝin, serioze rigardante antaŭ si. Poste li forglutis malvarman duonkuiritan ovon. Malvarmaj duonkuiritaj ovoj estas manĝo tre malbongusta, do bona gaja homo neniam manĝos ilin. Sed Aleksandr Ivanoviĉ ne manĝis, sed nutris sin. Li okazigis fiziologian procezon, enigis en la organismon necesan kvanton da grasoj, karbonhidratoj kaj vitaminoj.

Ĉiuj herkulesanoj kronis sian matenmanĝon per teo, Aleksandr Ivanoviĉ trinkis glason da boligita akvo. Teo provokas superfluan agadon de koro, sed Korejko alte taksis sian sanstaton.

Havanto de dek milionoj similis boksiston, prudente preparantan sian triumfon. Li subiĝas al speciala reĝimo, ne drinkas, ne fumas, penas eviti ekscitiĝojn, trejnas sin, kaj enlitiĝas frue: por ke en antaŭe fiksitan tagon elsalti sur la radiantan boks-arenon estante feliĉa venkanto. Aleksandr Ivanoviĉ volis esti juna kaj freŝa en tago kiam ĉio revenos al malnovo, kiam li povos eliri el la kaŝejo, sentime malfermante sian ordinaran valizaĉon. Pri tio ke la antaŭa tempo revenos, Korejko dubis neniam. Li gardis sin por kapitalismo.

Kaj por ke neniu deĉifru lian duan kaj gravan vivon, li vivis almoze, penante ne eliri ekster kadrojn de sia kvardek-ses-rubla salajro, kiun li ricevis kontraŭ kompatinda kaj enuiga laboro en la financkalkula fako, ĉirkaŭpentrita per menadoj, najadoj kaj driadoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.