La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO TRIA

PRIVATA PERSONO

ĈAPITRO 26

Pasaĝero de speciala trajno

Ĉe asfalta kajo de Rjazana stacidomo de Moskvo staris mallonga speciala trajno. Ĝi estis nur sesvagona: pakaĵa, kie kontraŭ kutimo troviĝis ne pakaĵoj, sed metitaj sur glacion nutraĵoj, vagono-restoracio, el kiu elrigardis blanka kuiristo, kaj la registara. Restintaj tri vagonoj estis pasaĝeraj, kaj sur iliaj divanoj, kovritaj per krudtolaj striigitaj tegi loj, devis lokiĝi delegacioj de labor istoj avangarduloj, kaj ankaŭ alilandaj kaj sovetiaj ĵurnalistoj.

La trajno prepariĝis iri al relkuniĝo de Orienta Ĉefvojo.

Oni anticipis longan vojaĝon. La avangarduloj enŝovis en enirejojn de la vagonoj siajn vojaĝajn korbojn kun nigraj seruretoj, pendantaj sur fera vergeto. Sovetia ĵurnalistaro vantis sur la kajo, svingante la lakitajn kruclignajn valizetojn.

La alilandanoj observis la portistojn, kiuj transportis iliajn dikajn ledajn valizojn, kofrojn kaj kartonaĵojn kun koloraj etikedoj de turismaj oficejoj kaj ŝipaj firmaoj.

La pasaĝeroj jam sukcesis provizi sin per libro “Orienta Ĉefvojo”, sur kovrilo de kiu estis desegnita kamelo, flaranta relon.

La libro vendiĝis samloke, de sur pakaĵa ĉareto. Aŭtoro de la libro, ĵurnalisto Palamidov, jam kelkfoje preteriris la ĉareton, ĵaluze rigardante la aĉetantojn. Oni opiniis lin spertulo pri la ĉefvojo, kien li veturis jam trian fojon.

Proksimiĝis tempo de la forveturo, sed nenio memorigis deiron de ordinara pasaĝera vagonaro. Sur la kajo forestis maljunulinoj, neniu elŝovis el la fenestro bebon, por ke ĝi lastfoje rigardu sian avon. Certe forestis ankaŭ la avo, en okuloj de kiu respegulas kutime timo antaŭ fervojaj trablovoj. Kaj, certe, neniu interkisis. Delegacion de laboristoj-avangarduloj venigis en la stacidomon sindikatuloj, kiuj ankoraŭ ne sukcesis pridiskuti problemon de adiaŭaj kisoj. Moskvajn ĵurnalistojn akompanis la redakciaj laboruloj, kutimiĝintaj ĉi-okaze limigi sin per manpremoj.

Kaj alilandaj ĵurnalistoj, kvante tridek personoj, veturis al malfermo de Ĉefvojo komplete, kun la edzinoj kaj gramofonoj, do estis neniu por akompani ilin.

Partoprenantoj de la ekspedicio, kongrue kun la momento, parolis pli laŭte ol kutime, senkaŭze kaptis siajn notlibrojn, kaj riproĉis la akompanantojn pro tio ke ili ne kunveturas en tiun ĉi interesan vojaĝon. Precipe bruis ĵurnalisto Lavuazjan. Li estis juna anime, sed en liaj bukloj, kiel luno en ĝangaloj, lumiĝis kalvaĵo.

– Estas abomene rigardi vin! – kriis li al la akompanantoj.

– Ĉu vi kapablas kompreni kio estas Ĉeforienta fervojo!

Se manoj de arda Lavuazjan ne estus okupataj per granda tajpmaŝino en laktola fiakrista tegaĵo, li, povas esti, eĉ batus iun el la amikoj, tiel li estis pasia kaj fidela al afero de ĵurnala informado. Li jam nun volis sendi en sian redakcion urĝan telegramon, forestis nur pri kio.

Plimalbonigov, ano de sindikata organo, kiu unua venis en la stacion, nehaste promenadis laŭ la trajno. Li portis kun si na «Turkestana regiono, plena geografia priskribo de nia patrujo, surtabla kaj vojaĝa libro por rusoj », verko far Semjonov-Tjanŝanskij, eldonita en 1903-a jaro. Li haltis ĉe grupoj de veturontoj kaj adiaŭantoj, kaj kun iom satira noto en la voĉo diris:

– Ĉu vi forveturas? Nu, nu!

Aŭ:

– Ĉu vi restas? Nu, nu!

Ĉi-maniere li venis al antaŭo de la trajno, longe, retroklinante la kapon rigardis la vapor-lokomotivon kaj, fine, diris al la maŝinisto:

– Ĉu vi laboras? Nu, nu!

Poste ĵurnalisto Plimalbonigov foriris en la kupeon, malfermis lastan numeron de sia sindikat-organo, kaj dediĉis sin al lego de propra artikolo sub titolo «Plibonigu ni laboron de butikaj komisionoj» kun antaŭtitolo «Komisionoj rekonstruas sin nesufiĉe». La artikolo enhavis raporton pri iu kunsido. Kaj rilaton de la aŭtoro al la priskribita okazaĵo oni povus difini per unu frazo: «Ĉu vi kunsidas? Nu, nu!».

Plimalbonigov legis ĝis la ekveturo mem.

Unu el la adiaŭantoj, homo kun rozkolora pluŝa nazo, kaj kun veluraj tempioj, prononcis profetaĵon, kiu ege timigis ĉiujn.

– Mi konas tiujn veturadojn, – deklaris li, – mi mem veturis. Via estonto estas konata al mi. Ĉi tie vi estas ĉirkaŭ centopaj. Veturados vi, entute, plenan monaton.

Duopo el vi postrestos en eta izolita stacio sen mono kaj sen dokumentoj, kaj atingos vin nur post semajno, malsata kaj disŝirita. De iu oni nepre ŝtelos la valizon. Povas esti ke de Palamidov, aŭ de Lavuazjan, aŭ de Navrockij. Kaj la suferinto plendos dum la tuta vojaĝo, kaj petaĉos de la najbaroj razpenikon. La penikon li redonados nelavitan, kaj la pelveton li perdos. Certe unu el la vojaĝantoj mortos, kaj amikoj de la mortinto, anstataŭ veturi al la relkuniĝo, estos devigataj transporti la karajn restaĵojn en Moskvon. Tio estas tre enue kaj abomene– transporti la restaĵojn. Krom tio dum la vojo komenciĝos kverelaĉo. Kredu al mi! Iu el vi, eĉ sama Palamidov aŭ Plimalbonigov, faros antikomunuman agon. Kaj vi longe kaj angore juĝos lin, kaj li kun jelpoj kaj ĝemoj defendaĉos sin. Ĉion mi scias. Nun vi veturas en ĉapoj kaj kaskedoj, sed revenos vi en vertoĉapoj. Plej stulta el vi aĉetos plenan kirasveston de buĥara (Buĥaro: urbo kaj, historie, emir-lando en nuna Uzbekio) judo: veluran ĉapon, randaĵitan per ŝakalo, kaj dikan vatan litkovrilon, kudritan kiel negliĝa mantelo. Kaj ĉiuj vi, certe, kantos en la vagono dum vesperoj pri ribelulo Stepan Razin, kaj stulte hurlos: «Kaj li ĵetis ŝin transranden en la ondojn de l’ river’». Pli ol tio, eĉ alilandanoj kantos: «Sur patrin-rivero Volgo, sjur notr mer Volga...»

Lavuazjan ekkoleris, kaj batminacis per la tajpmaŝino.

– Vi envias nin! – diris li. – Ni ne kantos.

– Vi kantos, karaj miaj. Tio estas neeviteble. Ĉio estas sciata al mi.

– Ni ne kantos.

– Kantos. Kaj, se vi estas honestaj homoj, tuj sendu al mi poŝtkarton pri tio.

Ĉi-momente eksonis premiĝa krio. De tegmento de la pakaĵa vagono falis fotoĵurnalisto Menŝov. Li grimpis tien por fotografi momenton de la forveturo. Kelkajn sekundojn Menŝov kuŝis sur la kajo, tenante la fotografilon super la kapo. Poste li leviĝis, zorge kontrolis la obturilon de la aparato, kaj denove ekgrimpis sur la tegmenton.

– Ĉu vi faladas? – demandis Plimalbonigov, elŝoviĝinte el la fenestro kun la ĵurnalo.

– Ĉu tio estis falo! – malrespekte diris la fotoĵurnalisto.

– Se vi vidus kiel mi falis de spirala sobiĝo en amuz-parko!

– Nu, nu, – rimarkis la reprezentanto de sindikatorgano, kaj malaperis post la fenestro.

Pe-grimpinte la tegmenton kaj kaŭrinte sur unu genuon, Menŝov daŭrigis la laboron. Sur lin kun esprimo de tre vigla kontentiĝo rigardis norvega verkisto, kiu jam lokigis siajn aĵojn en la kupeo, kaj eliris sur la kajon promenadi. La verkisto havis helajn infanajn harojn kaj grandan normanan nazon. La norvego estis tiel ravita per fotografista heroeco de Menŝov, ke eksentis bezonon dividi kun iu siajn sentojn. Per rapidaj paŝoj li alvenis maljunulon-avangardulon de Treĥgorka teksaĵ-fabriko, almetis sian montran fingron al lia brusto, kaj orelbore elkriis:

– Vi!!

Poste li montris propran bruston, kaj same orelbore elkriis:

– Mi!!

Eluzinte ĉi-maniere ĉiujn disponeblajn rusajn vortojn la verkisto afable ridetis, kaj kuris al sia vagono, ĉar sonis jam dua sonoro. Ankaŭ la avangardulo kuris al sia. Menŝov surteriĝis. Ekklinadis kapoj, aperis lastaj ridetoj, preterkuris felietonisto en palto kun nigra velura kolumo. Kiam vosto de la trajno balanciĝis jam ĉe elira relkomutilo, el bufedejo elsaltis du fratoj-ĵurnalistoj: Lev Ĉemizov kaj Jan Sidbenkov.

En dentoj de Sidbenkov estis premita viena kotleto.

La fratoj, saltante kiel junaj hundoj, impetis laŭ la kajo, desaltis sur la makulitan per nafto teron, kaj nur ĉi tie, inter ŝpaloj, komprenis ke atingi la trajnon ili ne scipovas.

Kaj la trajno, elkurante el la konstruata Moskvo, jam komencis sian surdigan kanton. Ĝi frapis per la radoj, infere ridegis sub pontoj, kaj nur okazinte inter ĉeurbaj arbaroj iom trankviliĝis, kaj atingis grandan rapidecon. Ĝia tasko estis desegni sur la globuso sufiĉe grandan arkon, ŝanĝi kelkajn klimatajn zonojn, translokiĝi el mezlanda malvarmeto en varmegan dezerton, preterkuri multajn grandajn kaj malgrandajn urbojn, kaj devanci moskvan tempon je kvar horoj.

Vespere de la unua tago en vagono de sovetiaj ĵurnalistoj aperis du senditoj de kapitalisma mondo: reprezentanto de liberpensanta aŭstria ĵurnalo sinjoro Hejnriĥ kaj usonano Ĥiram Burman. Ili venis konatiĝi. Sinjoro Hejnriĥ estis malalt-statura. Sur sinjoro Ĥiram estis mola ĉapelo kun supren fleksitaj ĉirkaŭrandoj. Ili ambaŭ parolis ruse sufiĉe bone kaj senerare. Iom da tempo ĉiuj silente staris en la koridoro, kun intereso pririgardante unu la alian. Por komenci oni ekparolis pri unu el moskvaj teatroj. Hejnriĥ laŭdis la teatron, kaj sinjoro Burman flankiĝe rimarkis ke en Sovetio lin, estiel cioniston, plej interesas juda problemo.

– Ĉe ni tiu ĉi problemo jam forestas, – diris Palamidov.

– Kiel povas foresti juda problemo? – miris Ĥiram.

– Forestas. Ne ekzistas ĝi.

Mister Burman ekscitiĝis. La tutan vivon skribis li en sia ĵurnalo artikolojn pri juda problemo, kaj separiĝi de tiu ĉi problemo estus al li dolore.

– Sed en Rusio estas judoj, ĉu? – diris li singarde.

– Estas, – respondis Palamidov.

– Do estas ankaŭ la problemo, ĉu?

– Ne. Judoj estas, sed la problemo – ne.

La elektro, akumuliĝinta en la vagona koridoro, estis iom malŝargita per apero de Plimalbonigov. Li iris en la lavejon kun viŝtuko sur la kolo.

– Ĉu vi konversacias? – diris li, balanciĝante pro la trajna rapideco.– Nu, nu!

Kiam li revenis, pura kaj freŝa, kun gutoj da akvo sur la tempioj, la disputo kaptis jam la tutan koridoron. El kupeo eliris sovetiaj ĵurnalistoj, el najbara vagono venis kelkaj avangarduloj, venis ankoraŭ du alilandanoj: itala ĵurnalisto kun faŝisma ĵetoneto, figuranta diktatoran faskon kaj hakileton, kaj germana profesoro-orientologo, kiu veturis al la solenaĵo laŭ invito de Socio pri kulturaj rilatoj kun alilando.

Fronto de la diskuto estis tre vasta: de konstruo de socialismo en Sovetio ĝis viraj beretoj, modiĝintaj en Okcidento.

Kaj pri ĉiuj temoj, senescepte, aperadis kontraŭopinioj.

– Ĉu vi disputas? Nu, nu, – diris Plimalbonigov, malproksimiĝante en sian kupeon.

En la komuna bruo oni povis distingi nur apartajn elkriojn.

– Se estas tiel, – diris sinjoro Hejnriĥ, kaptante laboriston Suvorov je la ĉemizo, – do kial vi jam dek tri jaroj nur babilas? Kial vi ne estigas tutmondan revolucion, pri kiu vi tiel multe parolas? Ĉu tio signifas ke vi ne povas? Do ĉesu babili!

– Sed ni ne intencas fari revolucion ĉe vi! Vi mem faros ĝin.

– Mi? Ne, mi ne faros revolucion.

– Do oni faros sen vi, kaj vin ne demandos.

Mister Ĥiram Burman staris, apoginte sin je imit-leda intermuro, kaj seninterese rigardis la diskutantojn. Juda problemo falis en iun disputan fendon en komenco mem de la konversacio, kaj aliaj temoj elvokis en lia animo neniujn emociojn. De grupo kie germana profesoro pozitive parolis pri avantaĝoj de sovetia edziĝo antaŭ la religia, deiris versaĵ-felietonisto, kiu subskribis siajn verkojn per pseŭdonimo Hargantua. Li proksimiĝis al enpensiĝinta Ĥiram, kaj komencis varme klarigi al li ion. Hiram komencis aŭskulti, sed rapide konvinkiĝis ke povas kompreni tute nenion. Dume Hargantua ĉiuminute ordigis ion en vestaĵo de Hiram, ĉu ligante lian kravaton, ĉu demetante iun lanugeton, ĉu butonumante aŭ malbutonumante lian jakon.

Li parolis sufiĉe laŭte kaj, ŝajne, klare. Sed en lia parolmaniero estis iu malfacile kaptebla difekto, kiu transformis liajn vortojn en polverojn. La problemo komplikiĝis per tio ke Hargantua ŝatis paroladi, kaj postulis de la kunkonversaciulo subtenon de ĉiu sia frazo.

– Ĉu vere? – diris li, movante la kapon, kvazaŭ intencis per sia granda bona nazo beki iun nutraĵon. – Ĉu ĝuste?

Sed nur tiuj ĉi vortoj estis kompreneblaj en paroladoj de Hargantua. Ĉio alia kuniĝis en ravan konvinkan murmuron.

Sinjoro Burman konsentis pro la ĝentileco, kaj baldaŭ forkuris. Ĉiuj konsentis kun Hargantua, kaj li opiniis sin homo kapabla konvinki iun ajn pri io ajn.

– Ĉu vi vidas, – diris li al Palamidov, – vi ne scipovas konversacii. Sed mi, mi konvinkis lin. Mi ĵus pruvis al li, kaj li konsentis ke ĉe ni ekzistas jam neniu juda problemo. Ĉu vere? Ĉu ĝuste?

Palamidov komprenis nenion kaj, kapjesante, komencis aŭskulti konversacion okazantan inter germana orientalisto kaj konduktoro de la vagono. La konduktoro jam delonge penis eniri la konversacion, kaj nur nun trovis liberan samnivelan aŭskultanton. Eksciinte antaŭe titolon, kaj ankaŭ nomon kaj familnomon de la konversacianto, la konduktoro demetis la balailon flanken, kaj nehaste komencis:

– Vi verŝajne ne aŭdis, civitano profesoro, sed en Centra Azio estas besto kiu nomiĝas kamelo. Sur ĝia dorso troviĝas du buloj. Kaj estis ĉe mi konatulo-fervojisto, eble vi aŭdis pri li, kamarado Postenjuk, disdonanto de pakaĵoj. Eksidis li tiun kamelon inter la buloj, kaj batis ĝin per vipeto. La kamelo estis malica, kaj komencis per tiuj ĉi buloj premadi lin, preskaŭ pe-premis. Tamen Postenjuk sukcesis desalti. Brava bubo li estis, ĉu vi aŭdis pri li? Sed la kamelo tutan uniforman jakon lian ĉirkaŭkraĉis, sed la jako estis ĵus el lavejo...

La vespera konversacio estingiĝis. Kunpuŝiĝo de la du mondoj finiĝis kontentiĝe. Kverelo ial ne okazis.

Kunekzisto de du sistemoj: kapitalisma kaj socialisma en la speciala trajno vole-nevole devis daŭri ĉirkaŭ monaton.

Malamiko de tutmonda revolucio, sinjoro Hejnriĥ, rakontis malnovan vojan anekdoton, post kio ĉiuj ekiris en restoracion vespermanĝi, irante el vagono en vagonon sur vibrantaj feraj platoj, kaj duonfermante la okulojn pro la penetra vento. Tamen en la restoracio loĝantaro de la trajno eksidis aparte. Ĉi tie, dum la vespermanĝo, oni pririgardis unu la alian. Eksterlando, prezentita per ĵurnalistoj de plej gravaj ĵurnaloj kaj telegraf-agentejoj de tuta mondo, dece ekdrinkis panan vinon (vodkon), kaj kun terura ĝentileco rigardetis avangardulojn en botoj, kaj sovetiajn ĵurnalistojn, kiuj venis vestitaj hejme en pantofloj kaj fiksbutonoj anstataŭ kravatoj.

En la vagono-restoracio sidis diversaj homoj: kaj provinculo el Nov-Jorko sinjoro Burman, kaj junulino el Kanado, veninta el trans-oceano nur unu horo antaŭ deiro de la speciala trajno, kaj pro tio senkomprene turnadanta la kapon super la kotleto en longa metala telereto, kaj japania diplomato, kaj alia japano, pli juna, kaj sinjoro Hejnriĥ, flavaj okuloj de kiu ial ridetis, kaj juna angla diplomato kun maldika tenisa talio, kaj germano orientalisto, sufiĉe pacience aŭskultinta rakonton de la konduktoro pri ekzisto de stranga besto kun du buloj sur la dorso, kaj usona ekonomiisto, kaj ĉeĥoslovako, kaj polo, kaj kvar usonaj ĵurnalistoj, inter kiuj estis pastro, verkanta en gazeton por unuiĝo de kristanaj gejunuloj, kaj centprocenta usonanino el antikva pionira familio kun nederlanda familnomo, kiu famiĝis per tio ke, pasintjare, postrestis de la trajno en Mineral-Akvoj kaj, por reklami sin, iom da tempo kaŝiĝis en la stacia bufedejo. (Tiu okazaĵo elvokis en usona gazetaro grandan tumulton. Tri tagoj oni publikigis artikolojn sub allogaj titoloj: “Junulino el antikva familio en ungoj de sovaĝaj kaŭkazaj montaruloj”, kaj “Morto aŭ elaĉeto”, kaj multajn aliajn). Iuj el la eksterlandanoj rilatis al ĉio sovetia malamike, aliaj esperis dum plej mallonga tempo kompreni enigmajn animojn de azianoj, kaj triaj penis konscience kompreni kio, finfine, okazas en Sovetio.

Sovetia flanko bruis ĉe siaj tabletoj. Avangarduloj alportis kun si manĝon en paperaj pakaĵoj, kaj volonte trinkis teon en blankmetalaj glasingoj. Ĵurnalistoj, estante pli monhavaj, mendis eskalopojn, kaj Lavuazjan, kiun subite kaptis paroksismo de slavismo, decidis impresi alilandanojn, do mendis renojn-sote. Renojn li ne pe-manĝis, ĉar ne ŝatis ilin de la infaneco, tamen pleniĝis per fiero, kaj ĵetadis sur la alilandanojn defiajn rigardojn. Ankaŭ sur sovetia flanko estis diversaj homoj. Estis ĉi tie laboristo el Sormovo, sendita en la vojaĝon per komuna kunsido, kaj konstruanto el stalingrada traktora uzino, antaŭ dek jaroj kuŝinta en tranĉeoj kontraŭ Vrangel-anoj sur sama kampo kie staras nun la traktora giganto, kaj teksisto el Serpuĥov, interesiĝinta pri Orienta Ĉefvojo ĉar ĝi devas plirapidigi transportadon de kotono en teksajn regionojn.

Sidis ĉi tie ankaŭ metalurgiistoj el Leningrado, kaj ministoj el Donbaso, kaj maŝinisto el Ukrainio, kaj estro de la delegacio en blanka rusa ĉemizo kun granda buĥara stelo, ricevita pro lukto kontraŭ emiro. Kiom mirus diplomato kun tenisa talio, se ekscius ke malgranda ĝentila versfaranto Hargantua ok fojoj estis en kaptiteco ĉe diversaj ukrainaj hetmanoj, kaj foje estis eĉ pafekzekutita per maĥno-anoj, kion li ne ŝatis priparoli, ĉar konservis pri tio malagrablegajn memorojn, elgrimpante kun trapafita ŝultro el la komuna tombo.

Eblas ke ankaŭ reprezentanto de kristanaj gejunuloj kaptus sian koron, eksciante, ke gaja Palamidov estis estro de armea tribunalo, kaj Lavuazjan, en intereso de ĵurnala informado, alivestiĝis foje je virino kaj penetris kunvenon de baptistinoj, pri kio li verkis grandan antireligian korespondaĵon, ke neniu el ĉeestantaj sovetiaj civitanoj baptis siajn infanojn, kaj ke inter tiuj ĉi aĉuloj troviĝas eĉ kvar verkistoj.

Diversaj homoj sidis en la vagono-restoracio.

Dum dua tago efektiviĝis vortoj de la pluŝa profeto.

Kiam la trajno bruante kaj tondrante transveturis Volgon per Sizran-ponto, la specialaj pasaĝeroj, per la malagrablaj urbaj voĉoj ektenacis kanton pri la volga heroo. Dum tio ili penis ne rigardi okulojn de aliuloj. En najbara vagono alilandanoj, kiuj ne sciis ĝuste kion kaj kie oni devas kanti, verve plenumis «Hej, plenplenas mia kolportujo» kun ne malpli stranga refreno: «Eĥ juĥnem!». Neniu, pro la honto, sendis poŝtkarton al homo kun pluŝa nazo. Nur Plimalbonigov rezistis. Li ne kantis kune kun ĉiuj. Kiam la kanta diboĉado kaptis la trajnon, li sola silentis, forte kunpremante la dentojn, kaj aspektante ke li legas na “Plena geografia priskribo de nia patrolando”. Li estis severe punita.

La muzika paroksismo kaptis lin nokte, malproksime post Samara. Meznokte, kiam la neordinara trajno jam dormis, el kupeo de Plimalbonigov ekaŭdiĝis ŝanceliĝanta voĉo: «Estas roko ĉe Volgo, kiun musko surkreskis». La vojaĝo prenis sion.

Kaj iom pli poste, kiam endormiĝis ankaŭ Plimalbonigov, pordo de la enira plateto malfermiĝis; dum sekundo aŭdiĝis libera tondrado de la radoj, kaj en la malplenan brilantan koridoron eniris, ĉirkaŭrigardante, Ostap Bender. Momenton li ŝanceliĝis, sed poste svingis dorme la manon, kaj malfermis plej proksiman pordon de kupeo. Ĉe lumo de blua nokta lampo dormis Hargantua, Plimalbonigov kaj fotografisto Menŝov. Kvara supra litbenko estis libera. La granda kombinanto ne meditis. Sentante malforton en la piedoj post la longaj vagadoj, nerevenaj perdoj, kaj duhora starado sur ŝtupeto de la vagono, li pe-grimpis supren. De tie al li prezentiĝis admirinda vidaĵo: ĉe la fenestro, levante la piedetojn kiel timonojn, kuŝis blankkorpa kuirita kokino.

– Mi iras laŭ malĝusta vojo de Panikovskij, – elflustris Ostap.

Kun tiuj ĉi vortoj li levis la kokinon al si, kaj pe-manĝis ĝin sen pano kaj salo. La ostetojn li metis sub la firman tolan rulaĵon. Li ekdormis feliĉa, ĉe knaro de la intermuroj, enspirante neimiteblan fervojan odoron de farbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.