La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

Unua rendevuo

Kiam Ostap revenis en hotelon “Karlsbad” kaj, respegulinte en nekalkulebla nombro da vestiblaj, ŝtuparaj kaj koridoraj speguloj, per kiuj oni tiel ŝatas dekori samspecajn instituciojn, eniris sian ĉambron, lin konfuzis malordo reganta tie. La ruĝa pluŝa brakseĝo kuŝis per siaj mallongaj piedetoj supren, evidentigante ne-allogan jutan inverson. La velura tablotuko kun pasamentoj deŝoviĝis de la tablo. Eĉ pentraĵo “Apero de Kristo antaŭ la popolo”, ankaŭ ĝi oblikviĝis flanken, perdinte ĉi-state plimulton da edifo kiun enigis en ĝin la pentristo. De la balkono blovis malvarmeta vaporŝipa vento, movante disĵetitajn sur la lito bankbiletojn. Inter ili kuŝaĉis fera skatoleto de cigaredoj “Kaŭkazo”. Sur la tapiŝo, kroĉiĝinte, kaj elĵetante la piedojn, silente ruliĝis Panikovskij kaj Balaganov.

La granda kombinanto kun abomeno transpaŝis la interbatantojn, kaj eniris la balkonon. Sobe, sur la bulvardo, murmuretis promenantoj, mueliĝis sub iliaj piedoj gruzo, super la nigraj aceroj ŝvebis kunfandiĝa spiro de simfonia orkestro. En malluma profundo de la haveno fanfaronis per la lumoj kaj tondris per la fero la konstruata fridejo.

Post la moleo muĝis kaj ion postulis nevidebla vaporŝipo: verŝajne ĝi petis permeson eniri la havenon.

Reveninte la ĉambron Ostap ekvidis ke la laktaj fratoj sidas jam unu kontraŭ la alia sur la planko kaj, lace deŝovante unu la alian per la plandoj, balbutas: «Kaj ci, kio ci estas?»

– Ĉu vi ne sukcesis dividi? – demandis Bender, fermante la kurtenon.

Panikovskij kaj Balaganov tuj saltleviĝis kaj komencis rakonti. Ĉiu el ili atribuis tutan sukceson al si, kaj kalumniis agojn de la alia. Ofendajn por si detalojn ili, sen interkonsento, forlasis, prezentante anstataŭ ili grandan kvanton da detaloj, montrantaj pozitive ilian bravecon kaj lertecon.

– Nu, sufiĉas! – diris Ostap. – ne frapu la pargeton per siaj kalvaĵoj. Bildo de la batalo estas klara al mi. Vi diras ke kun li estis junulino? Tio bonas. Do, mizera oficisto senĝene portas en la poŝo... vi, ŝajne, jam kalkulis, ĉu?

Kiom estas tie? Ha! Dek mil! Salajro de sinjoro Korejko por dudek jaroj de sindediĉa servo. Spektaĵo por dioj, kiel skribas plej saĝaj el ĉefartikolistoj. Sed verŝajne mi malhelpis al vi? Vi ion faris ĉi tie sur la planko, ĉu? Ĉu vi dividis la monon? Daŭrigu, mi spektos.

– Mi volis honeste, – diris Balaganov, kolektante la monon de sur la lito, – juste. Al ĉiu same: po du mil kvincent.

Kaj, distribuinte la monon je kvar amasetoj, li modeste deiris flanken, dirante:

– Al vi, al mi, al li, kaj al Kozleviĉ.

– Tre bone, – rimarkis Ostap. – Kaj nun dividu Panikovskij, ĉe li, ŝajne, estas aparta opinio.

Restinta ĉe aparta opinio Panikovskij komencis la aferon kun granda pasio. Kliniĝinte super la lito li movis siajn dikajn lipojn, salivis la fingrojn, kaj senfine translokigis la paperojn de loko al loko, kvazaŭ ludkartis grandan reĝan paciencludon. Post ĉiuj ĉi artifikoj sur la litkovrilo ordiĝis tri staketoj: Unu – granda, el puraj novaj paperoj, dua – sama, sed el paperoj ne tiel puraj, kaj tria – malgranda kaj tute malpura.

– Al vi kaj al mi po kvar mil, – diris li al Bender. – al Balaganov – du. Li eĉ du ne perlaboris.

– Kaj al Kozleviĉ? – demandis Balaganov, duonfermante pro kolero la okulojn.

– Pro kio al Kozleviĉ? – ekjelpis Panikovskij. – Tio estas rabo! Kio estas Kozleviĉ, por dividi kun li? Mi konas neniun Kozleviĉ.

– Ĉu ĉio? – demandis la granda kombinanto.

– Ĉio, – respondis Panikovskij, ne forigante la okulojn de stako da puraj paperetoj. – Kiu Kozleviĉ povas esti ĉimomente?

– Kaj nun dividos mi, – mastre diris Ostap.

Li ne haste kunigis la amasetojn, enigis la monon en la feran skatoleton, kaj enŝovis ĝin en poŝon de la blanka pantalono.

– Tuta tiu ĉi mono, – konkludis li, – estos senprokraste redonata al suferinta flanko, al civitano Korejko.

Ĉu plaĉas al vi tiu ĉi maniero de la divido?

– Ne, ne plaĉas, – elŝiriĝis ĉe Panikovskij.

– Ĉesu ŝerci, Bender, – malkontente diris Balaganov.

– Oni devas dividi juste.

– Tio ne okazos, – malvarme diris Ostap. – Kaj, entute, mi ne intencas ŝerci en tiu ĉi meznokta horo.

Panikovskij dissvingis la maljunulajn violkolorajn manplatojn.

Li kun teruro ekrigardis la grandan kombinanton, deiris en angulon kaj silentiĝis. Nur iam brilis de tie ora dento de la konvenci-rompanto.

Vizaĝo de Balaganov ekestis malseka, kvazaŭ kuiriĝinta per suno.

– Por kio do ni laboris? – diris li peze spirante. – Tiel ne decas. Tio... klarigu.

– Al vi, – ĝentile diris Ostap, – al amata filo de leŭtenanto Ŝmit, mi povas ripeti nur tion kion mi diris en Arbatov. Mi estimas kriminalan kodon. Mi estas ne rabisto sed idea batalanto pri bankbiletoj. En mian kvarcenton da honestaj manieroj forpreni monon rabo ne eniras, iel ne kongruas tio. Kaj, krom tio, ni venis ĉi tien ne por deko da miloj. Tiujn ĉi milojn mi, persone, bezonas minimume kvincent.

– Do por kio vi sendis nin? – demandis Balaganov, trankviliĝante. –Ni penadis.

– Alivorte vi volas demandi ĉu estas sciate al tre estimata komandanto kun kiu celo li entreprenis tiun ĉi lastan operacion? Al tio mi respondos: jes, estas sciate. Temas pri tio...

Ĉi-momente en la angulo estingiĝis la ora dento.

Panikovskij turniĝis, klinis la kapon, kaj kun krio: «Sed ci, kio ci estas?» – ĵetiĝis, ekscitita, sur Ostap. Sen ŝanĝi la pozon, kaj eĉ ne turnante la kapon, la granda kombinanto per puŝo de sia kaŭĉuka pugno revenigis la rabiiĝintan konvenci-rompanton sur la antaŭan lokon, kaj daŭrigis:

– Temas pri tio, Ŝura, ke tio estis kontrolo. En poŝo de oficisto kun kvardek-rubla salajro okazis dek mil rubloj, kio estas iom strange, kaj donas al ni grandajn ŝancojn; tio permesas, kiel diras bukmekroj, esperi pri granda gajno.

Kvincent mil, tio sendube estas gajno. Kaj ni ricevos ĝin tiel. Mi redonos al Korejko la dekon da miloj, kaj li prenos ilin. Volus mi vidi homon kiu ne konsentos repreni sian monon. Kaj tiam venos lia fino. Lin pereigos la avido. Post kiam li konfesos pri sia riĉeco, mi tuj prenos lin simple per nudaj manoj. Estiel homo saĝa li komprenos ke parto estas malpli ol tuto, kaj fordonos al mi tiun ĉi parton por ne perdi ĉion. Kaj tiam, Ŝura, sur la sceno aperos certa subtaso kun blua bordero...

– Ĝuste! – kriis Balaganov.

En la angulo ploris Panikovskij.

– Fordonu al mi mian monon, – lispis li, – mi estas tute malriĉa! Mi jam jaron ne estis en banejo. Min junulinoj ne amas.

– Turnu vin en Tutmondan ligon de seks-reformoj, – diris Bender. – Povas esti ke tie oni helpos al vi.

– Neniu min amas, – daŭrigis Panikovskij, tremante.

– Sed kial oni amu vin? Junulinoj ne amas tiajn kiel vi.

Ili amas junajn, longpiedajn, politike doktajn. Sed vi post nelonge mortos. Kaj neniu skribos pri vi en ĵurnalo: «Ankoraŭ unu forbrulis laborante». Kaj ĉe via tombo ne sidos bela vidvino kun persaj okuloj. Kaj plorantaj infanoj ne demandos:

«Paĉjo, paĉjo, ĉu vi aŭdas nin?»

– Ne parolu tiel! – kriis timigita Panikovskij. – Mi pretervivos ĉiun el vi. Vi ne konas na Panikovskij. Panikovskij ankoraŭ ĉiujn vin vendos kaj aĉetos. Fordonu mian monon.

– Pli bone diru, ĉu vi servos? Jes aŭ ne? Lastfoje mi demandas.

– Mi servos, – respondis Panikovskij, forviŝante malrapidajn maljunulajn larmojn.

Nokto, nokto, nokto kuŝis super la tuta lando.

En Nigramarska haveno facile turniĝis gruoj; ili sobigis la ŝtalajn kablojn en profundajn holdojn de alilandanoj, kaj denove turniĝis, por singarde, kun kata amo mallevi sur la kajon pinajn kestojn kun instalaĵoj por konstruo de Traktoruzino.

Rozkolora kometa flamo ŝiriĝis el altaj tuboj de siliciaj uzinoj. Flagris stelaroj de Dnepro-konstruo, de Magnitogorsko kaj Stalingrado. Norde leviĝis Krasnoputila stelo, kaj post ĝi ekflamis grandega kvanto da steloj unuagradaj.

Estis ĉi tie fabrikoj, uzinoj, elektrostacioj, novkonstruadoj.

Lumiĝis la tuta kvin-jara plano, per sia brilo superante antikvan, kutiman eĉ al egiptanoj ĉielon.

Kaj junulo, malfruvespere sidanta kun la amatino en laborista klubo, haste lumigis elektrizitan mapon de la kvinjara plano, kaj flustris:

– Rigardu, jen estas ruĝa lumeto. Tie estos Siberikombajno.

Ni veturos tien. Ĉu vi volas?

Kaj la amatino mallaŭte ridis, liberigante sin el liaj manoj.

Nokto, nokto, nokto, kiel jam estas dirite, kuŝis super la tuta lando.

Ĝemis dormante monarkisto Malsanulev, kiu sonĝis grandegan sindikatan membrokarton. En trajno, sur supra dorma loko, ronkis inĝeniero Talmudovskij, ruliĝanta el Ĥarkovo en Rostovon, kien logis lin pli alta salajro.

Sur vasta atlantika ondo balanciĝis la usonaj ĝentlemanoj, veturigante en la patrolandon recepton de perfekta tritika memdistilaĵo. Sur sia kanapo turniĝis Vasisualij Loĥankin, frotante per la mano suferitajn lokojn. Maljuna rebusisto Sinickij vane uzadis elektron, verkante por periodaĵo “Akvokonduka afero” enigman bildeton: «Kie estas prezidanto de tiu ĉi komuna kunsido de laboristoj kaj oficistoj, venintaj elekti lokan sindikatkomitaton de la pumpa stacio?». Dum tio li penis ne brui, por ne veki na Zosja.

Brulegov kuŝis en la lito kun Serna Miĥajlovna. Ceteraj herkulesanoj maltrankvile dormis en diversaj partoj de la urbo. Aleksandr Ivanoviĉ Korejko ne povis endormiĝi, turmentata per pensoj pri sia riĉeco. Se tiu ĉi riĉaĵo tute forestus, li dormus trankvile. Kion faris Bender, Balaganov kaj Panikovskij, estas jam sciate. Kaj nur pri Kozleviĉ, ŝoforo kaj mastro de “Antilopo-Gnu”, estos nun dirite nenio, kvankam jam trafis lin malagrablaĵo de tre politika eco.

Frumatene Bender malfermis sian akuŝistan valizeton, prenis el ĝi policistan kaskedon kun blazono de urbo Kievo kaj, enpoŝiginte ĝin, ekiris al Aleksandr Ivanoviĉ Korejko.

Survoje li parol-incitetis laktistinojn, ĉar venis jam horo de tiuj energiaj virinoj, dum horo de oficistoj ankoraŭ ne komenciĝis, kaj, murmurante vortojn de romanco «Kaj ĝojo de unua rendevuo jam ne sukcesas ekscitigi mian sangon ». La granda kombinanto iom hipokritis. Unua rendevuo kun la milionulo-kontoristo ekscitis lin. Enirinte domon numero 16 sur Eta Tanĝanta strato, li surkapigis la oficialan kaskedon kaj, kuntirinte la brovojn, frapetis la pordon.

Meze de la ĉambro staris Aleksandr Ivanoviĉ. Li estis vestita en senmanikan ret-ĉemizon, kaj jam sukcesis surtiri la pantalonon de eta oficisto. La ĉambro estis meblita kun ekzempla malriĉeco, akceptita dum antaŭrevolucia tempo en orfejoj kaj ceteraj similaj organizaĵoj, kiuj troviĝis sub protekto de imperiestrino Maria Fjodorovna. Ĉi tie troviĝis tri objektoj: fera malsanuleja liteto, kuireja tablo kun klapoj, provizitaj per turnebla lignaĵeto, kiun oni uzas kutime por ŝlosi vilaĝan necesejon, kaj kalviĝinta viena seĝo. En angulo kuŝis du halteroj, kaj inter ili staris du grandaj peziloj, plezuraĵo de pez-atleto.

Ekvidinte policiston Aleksandr Ivanoviĉ peze paŝis antaŭen.

– Ĉivitano Korejko? – demandis Ostap, helradie ridetante.

– Mi, – respondis Aleksandr Ivanoviĉ, ankaŭ montrante ĝojon pro renkonto kun potenc-reprezentanto.

– Aleksandr Ivanoviĉ? – informiĝis Ostap, ridetante pli helradie.

– Ĝuste tiel, – konfirmis Korejko, varmigante sian ĝojon kiom eble pli.

Post tio al la granda kombinanto restis nur eksidi la vienan seĝon kaj establi sur sia vizaĝo eksternaturan rideton.

Farinte tion li ekrigardis na Aleksandr Ivanoviĉ. Sed la milionulo-kontoristo streĉiĝis, kaj elmontris diablo scias kion: kortuŝiĝon, ravon, kaj silentan adoron. Kaj ĉion ĉi – okaze de ĝoja renkonto kun la potenc-reprezentanto.

Tiu ĉi kreskado da ridetoj kaj sentoj memorigis manuskripton de komponisto Franc List (Franz Liszt), kie sur la unua paĝo estas instrukciite ludi «rapide», sur dua – «tre rapide», sur tria – «multe pli rapide», sur kvara – «kiel eble rapide», kaj malgraŭ ĉio, sur la kvina – «pli rapide».

Ekvidinte ke Korejko atingis la kvinan paĝon, kaj daŭrigi la konkuron jam ne eblas, Ostap turnis sin al la afero.

– Sed mi venis al vi kun komisio, – diris li, estante serioza.

– Bonvolu, bonvolu, – rimarkis Aleksandr Ivanoviĉ, ankaŭ nebuliĝinte.

– Ni volas ĝojigi vin.

– Estos scivole ekscii.

Kaj, senmezure sopirante, Bender enpoŝigis la manon.

Korejko sekvis liajn agojn kun tute jam funebra vizaĝo.

Aperis fera skatoleto de cigaredoj “Kaŭkazo”. Sed elkrio de miro, atendita de Ostap, ne sekvis. La kaŝa milionulo rigardis la skatolon kun plena indiferento. Ostap elprenis la monon, atente rekalkulis ĝin kaj, ŝovinte la staketon al Aleksandr Ivanoviĉ, diris:

– Ĝuste dek mil. Bonvolu skribi kvitancon pri la ricevo.

– Vi eraris, kamarado, – diris Korejko tre mallaŭte, – Kiuj dek mil? Kiu kvitanco?

– Kial kiu? Ja oni prirabis vin hieraŭ, ĉu?

– Neniu min rabis.

– Kiel ne rabis? – ekmaltrankvilis Ostap. – Hieraŭ ĉe maro. Oni forprenis de vi dekon da mioj. La rabistoj estas arestitaj. Skribu la kvitancon.

– Je dio, neniu rabis min, – diris Korejko, sur vizaĝo de kiu preteriris lumeto. – Ĉi tie estas evidenta eraro.

La granda kombinanto, ankoraŭ ne konsciinte profundon de sia malvenko, permesis al si maldecan vantadon kiun, poste, li rememoris kun honto. Li insistis, koleris, ŝovis la monon en manojn de Aleksandr Ivanoviĉ, kaj entute, kiel diras ĉinoj, perdis la vizaĝon. Korejko levis la ŝultrojn, afable ridetis, sed la monon ne prenis.

– Do oni ne rabis vin?

– Neniu min rabis.

– Kaj oni ne prenis de vi dek milojn?

– Certe ne. Kion vi opinias, de kie ĉe mi povas esti tiom da mono?

– Vere, vere, – respondis Ostap, iom trankviliĝinte. – De kie ĉe malgrava oficisto tioma kvanto da mono?.. Do ĉe vi ĉio estas en ordo?

– Ĉio! – respondis la milionulo kun ĉarma rideto.

– Kaj la stomako estas en ordo? – demandis Ostap, ridetante pli deloge.

– Plene. Ĉu vi scias, mi estas tre sana homo.

– Kaj pezaj sonĝoj ne turmentas vin?

– Jes, ne turmentas.

Poste, se paroli pri ridetoj, ĉio iris kiel ĉe List: rapide, tre rapide, multe pli rapide, kiel eble rapide, kaj eĉ pli rapide.

La novaj konatoj adiaŭis tiel, kvazaŭ ili senmezure ŝatas unu la alian.

– Vian kaskedeton policistan bonvolu ne forgesi, – diris Aleksandr Ivanoviĉ. – Sur la tablo ĝi restis.

– Ne manĝu antaŭnokte krudajn tomatojn, – konsilis Ostap, – por ne malutili al la stomako.

– Ĉion bonan, – diris Korejko gaje kliniĝante, kaj ĝentile movante la piedon.

– Ĝis revido, ĝis revido, – respondis Ostap, – interesa homo vi estas! Ĉio estas en ordo ĉe vi. Mirinde: kun tiu feliĉo, – kaj libera.

Kaj daŭre portante sur la vizaĝo ne bezonatan jam rideton, la granda kombinanto elsaltis sur la straton. Kelkajn kvartalojn li trairis rapidpaŝe, forgesinte pri tio ke sur lia kapo sidas oficiala kaskedo kun blazono de urbo Kievo, tute ne kongrua kun urbo Nigramarsk. Kaj nur okazinte en amaso da respektindaj maljunuloj, brue parolantaj apud tegmentita verando de popolnutra manĝejo numero 68, li rekonsciiĝis kaj komencis trankvile aprezi la ŝancojn.

Dum li profundiĝis siajn meditojn, distriĝe promenante tien kaj reen, la maljunuloj daŭrigis sian ĉiutagan aferon.

Tio estis homoj strangaj kaj ridindaj en nia tempo.

Preskaŭ ĉiuj ili vestis blankajn tolajn veŝtojn kaj pajlajn ĉapelojn. Kelkaj portis eĉ ĉapelojn el malheliĝinta panama pajlo. Kaj certe ĉiuj portis flaviĝintajn amelitajn kolumojn, el kiuj leviĝis harplenaj kokinaj koloj. Ĉi tie, ĉe manĝejo numero 68, kie antaŭe troviĝis famiĝinta kafejo "Florido", kolektiĝis rompaĵoj de antaŭrevolucia komerca Nigramarsk: makleristoj, restintaj sen siaj kontoroj, komisiistoj, velkintaj pro foresto de komisiantoj, grenaj agentoj, mense siniliĝintaj librotenistoj, kaj aliaj malgravuloj. Iam ili kolektiĝis ĉi tie por aranĝi kontraktojn. Sed nun ilin tiris ĉi tien, en la sunan angulon, multjara kutimo, kaj bezono uzadi babile la maljunajn langojn. Ili ĉiutage pe-legis moskvan “Vero”, ĉar lokan gazetaron ili ne estimis, kaj ĉion ajn kio okazis en la mondo la maljunuloj pririgardis estiel preludo al deklaro de Nigramarsk libera urbo. Iam, antaŭ cent jaroj, proksimume, Nigramarsk vere estis libera urbo, kaj tio estis tiel gaje kaj profite, ke legendo pri «porto franco» ĝis nun ĵetis oran brilon sur helan angulon de kafejo "Florido".

– Ĉu vi legis pri senarmiga konferenco? – turnis unu tola veŝto al tola veŝto alia. – Elpaŝo de grafo Bernstorf.

– Bernstorf estas kapo! – respondis la demandita veŝto per tia tono kvazaŭ konvinkiĝis pri tio surbaze de multjara konatiĝo kun la grafo. – Kaj vi, ĉu vi legis paroladon de Snouden en kunveno de voĉdonantoj en Birmingamo, tiu ĉi citadelo de konservativuloj?

– Nu, pri kio paroli... Snouden estas kapo! Aŭskultu, Valiadis, – turnis li al tria maljunulo en panam-ĉapelo. – Kion vi diros pri Snouden?

– Mi diros al vi honeste, – respondis la panam-ĉapelo, – al Snouden oni ne metu fingron en la buŝon. Mi, persone, mian fingron ne metus.

Kaj neniom ĝenita per tio ke Snouden pro nenio en la mondo permesus al Valiadis enŝovi la fingron en sian buŝon, la maljunulo daŭrigis:

– Sed, malgraŭ ĉio, mi diros al vi sincere: Ĉemberlen (Chamberlain) ankaŭ estas kapo.

La tolaj veŝtoj levis siajn ŝultrojn. Ili ne neis ke ankaŭ Ĉemberlen estas kapo. Sed plej multe konsolis ilin Brian (Briand).

– Brian! – diris ili arde. – Jen estas kapo! Li, kun sia projekto de “Pan-Eŭropo”...

– Mi diru al vi sincere, mosje Funt, – flustris Valiadis, – ĉio estas en ordo. Beneŝ (Benesh) jam konsentis pri pan-Eŭropo, sed ĉu vi scias je kiu kondiĉo?

La tolaj veŝtoj venis pli proksimen, kaj eltiris la kokinajn kolojn.

– Je kondiĉo ke Nigramarsk estos deklarita libera urbo. Beneŝ estas kapo. Ili bezonas vendadi al iu siajn agrikulturajn maŝinojn, ĉu? Do ni, ni aĉetos ilin.

Ĉe tiu informo okuloj de la maljunuloj ekbrilis. Ili jam multajn jarojn volis aĉetadi kaj vendadi.

– Brian – tio estas kapo! – diris ili suspirante. – Ankaŭ Beneŝ estas kapo.

Kiam Ostap rekonsciiĝis de siaj meditoj, li ekvidis ke baskon de lia surtuto forte tenas nekonata maljunulo en dispremita pajla ĉapo kun grasiĝinta nigra rubando. Lia alkroĉa kravato deflankiĝis, kaj rekte na Ostap rigardis lia kupra manuma fiksbutono.

– Kaj mi diras al vi, – kriis la maljunulo en orelon de la granda kombinanto,– ke MacDonald sur tiun ĉi fiŝhokon ne iros! Ĉu vi aŭdas?

Ostap permane deŝovis la emociiĝintan maljunulon, kaj eliris el la amaso.

– Guver (Hoover) – tio estas kapo! – aŭdiĝis de tie. – Ankaŭ Hindenburg estas kapo.

Ĝis tiu ĉi tempo Ostap venis jam al la decido. Li trafoliumis mense tutan kvarcenton da rimedoj de honesta forpreno de mono kaj, kvankam inter ili troviĝis tiaj perloj kiel organizo de akcia komunumo por elakvigo de ŝipo kun ora ŝarĝo, droninta dum krimea milito, aŭ granda popolfesto por helpi al malliberuloj de kapitalismo, aŭ koncesio pri lupreno de vendejaj elpendaĵoj, – neniu el ili taŭgis al tiu ĉi nuna situacio. Do Ostap elpensis kvarcent-unuan rimedon.

«Konkero la fortikaĵo per neatendita atako ne sukcesis », – pensis li,– «do endas komenci regulan sieĝon. Plej ĉefa fakto jam evidentiĝis. Mono ĉe la defendato estas.

Kaj, se juĝi laŭ tio ke li senhezite rifuzis preni la dekon da miloj, – ege multe da mono. Do, pro foresto de konsento inter la flankoj, la kunsido daŭriĝas».

Li revenis hejmen, aĉetinte dumvoje firman flavan paperujon kun botetaj laĉoj.

– Nu? – samtempe demandis turmentitaj per la deziro Balaganov kaj Panikovskij.

Ostap silente venis al la bambua tableto, metis antaŭ si la paperujon, kaj grandlitere surskribis: «Dosiero pri Aleksandr Ivanoviĉ Korejko. Komencita la 25-an de junio de 1930. Pe-ita __ ____ 19__»La laktaj fratoj rigardis la paperujon de post ŝultro de Bender.

– Sed kio estas tie, interne? – demandis scivolema Panikovskij.

– Ho! – diris Ostap. – Tie estas ĉio: palmoj, junulinoj, bluaj ekspresoj, helblua maro, blanka ŝipo, preskaŭ ne uzita smokingo, lakeo-japano, propra bilardejo, platenaj dentoj, sendifektaj ŝtrumpetoj, tagmanĝoj kun vera butero kaj, kio gravas, miaj etaj amikoj, honoro kaj potenco, kiujn donas mono.

Kaj antaŭ la mirigitaj antilopanoj li malfermis la malplenan paperujon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.